# Fundamenta Krestomatio

## Part 16

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

_La lingvo de Hxinujo_. En Euxropo oni ordinare pensas, ke en la tuta Hxinujo oni parolas nur unu lingvon--la hxinan. Estas vero, ke la logxantoj de Pekino, kiel ankaux la logxantoj de Kantono, Sxanhxajo, Futsxano aux Amojo parolas hxine, sed de la dua flanko estas ankaux vero, ke la plej granda parto de la logxantoj de unu el la diritaj urboj povus kompreni la logxanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon aux la Parizano la Holandanon. La naturo de la diversaj dialektoj de Hxinujo havas nenion komunan kun la "patois" aux la simpla "dialekto de la ordinara vivo" : ili estas parolataj de la plej altaj statoj, kiel ankaux de la simpla popolo, de la instruituloj, kiel ankaux de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankaux de la "kuli". La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre malsamaj inter si lingvoj, kiujn oni trovas en Hxinujo. Estas vero, ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj semitaj lingvoj, aux kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda k. t. p. Tiujn cxi multegajn "dialektojn" oni povus laux la "Orient-Azia Blojdo" dividi en la sekvantajn ok cxefajn klasojn : la Kantona, Hakka, Amoja, Svatana, Sxanhxaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El tiuj cxi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio cxi renversas la tre vastigitan opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Hxinujo kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Hxinujo, kiu estis parolata antaux cxirkaux 3000 jaroj. La plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu en tia aux alia formo estas parolata en dek kvar aux dek kvin el la dek naux provincoj, en kiujn Hxinujo estas dividita. Malgraux la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo Mandarina komprenigi sin cxie, kie tiu cxi lingvo estas parolata. Se oni kalkulos, ke la logxantaro de Hxinujo estas 360 000 000, oni povas diri, ke cxirkaux 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan. Cxiuj mandarinoj devas koni tiun cxi lingvon, kaj cxiuj, kiuj gxin ankoraux ne parolas, devas gxin lerni. La aliaj lingvoj de Hxinujo estas parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en cxia okazo tiu cxi nombro estas ankoraux suficxe granda. Tiel ekzemple cxirkaux 20 milionoj parolas la lingvon Kantonan en tiu aux alia formo. La enkonduko de unuforma lingvo en Hxinujo anstataux la multegaj tiel nomataj dialektoj estas, almenaux por la plej proksima tempo, ankoraux nur revo. Antaux cxirkaux 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis arangxi por tiu cxi celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis nenian rezultaton. Ke Hxinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine farigxos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Cxiela Imperio.

_Kiel elrigardas la norda poluso?_ La Amerika astronomo Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, la taga lumo dauxros sen interrompo de la 21 de Marto gxis la 22 de Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto, simila al niaj auxtunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne vidos ilian levigxon nek mallevigxon. Cxirkauxe regos silento premanta. Poste en tiu cxi maro glacia komencigxos ventegoj kaj huraganoj. Inter senlima mallumo oni auxdos la bruadon de ventegoj, gxemojn, plorojn, kvazaux en la mondon ensxirigxis cxiuj fortoj de la infero, kaj al cxio tio cxi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan sxipon premas de cxiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la sxipo krakas terure. Poste Nansen ekvidos naskigxantan lumon, flaman brilon de matena cxielrugxo, anoncanta la venon de la suno. La cxielo kovrigxos per ora koloro kaj en la dauxro de tri monatoj iom post iom levigxados la suno, kaj en la dauxro de la tri sekvantaj monatoj gxi mallevigxados. Sed en la tuta dauxro de tiuj cxi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove farigxos mallumo kaj nokto.

_Rimedo kontraux ondegoj_. En unu el la lastaj kunsidoj de la franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo. Tiu cxi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias, havas la kapablon kvietigi la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni faris kun tiu cxi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj metroj, donis rezultajxojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro difinis specialan komision, por esplori la efikadon de la reto sur la ondojn de maro.

_El la historio de la grafologio._ Jam longe oni antauxvidis la eblon diveni la karakteron de la persono el la karaktero de gxia skribado. En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon : "Pri la rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto laux lia skribado". Lavater okupadis sin je tiu cxi sama objekto, sed nur en la komenco de tiu cxi centjaro (1806) la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis tiun cxi arton, aux kiel aliaj diras, "sciencon" al suficxa grado da perfekteco, donis al gxi certan formon kaj metodon. Nun ekzistas en Parizo Societo Grafologia (strato de Bonaparte N-ro 62); en la nombro de gxiaj honoraj prezidantoj sin trovas : Aleksandro Dumas (filo) kaj Mgr. Barbier de Montant; sub la redakcio de Varinard la societo eldonas monatan gazeton "La Graphologie", kiu inter aliaj donas "portretojn grafologiajn". Antaux nelonge la Luksemburga jugxistaro oficiale konfesis la ekzistadon de la grafologio, turnante sin al la redaktoro de la dirita gazeto en unu jugxa afero, en kiu ordinaraj kaligrafoj ne povis helpi. S-ro Varinard solvis bone la problemon. De tiu tempo la jugxo Luksemburga farigxis eterna abonanto de la "Graphologie". Krom tiu cxi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn, divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj, al bankieroj pri iliaj kontoranoj k. t. p.

_Higieno de longevivado._ D-ro Javal dissendis antaux nelonge serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj, dezirante el iliaj respondoj kunmeti regulojn, kion oni devas fari, por longe vivi. Cxirkaux 50 personoj sendis al li respondojn. Ilia esenco estas la sekvanta : Mangxado simpla kaj suficxa; precipe kreskajxa; la plejparto de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon. Cxe la mangxado esti varme vestita; tabakon ne fumi. Estas strange, ke preskaux cxiuj ili amas frandajxojn, ekzemple sukeron. Fine cxiuj senescepte sciigis, ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis ekscitigxojn.

_El Kalifornio._ Kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj tre ricxaj kiel per mineraloj, tiel ankaux per produktajxoj de la regno kreskajxa. La kreskajxoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj mezuroj, ke ni, euxropanoj, tute ne povus gxin kredi. Tuj cxe la eniro en la montojn, en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro, trovigxas angulo de arbaro, en kiu kolektigxis tuta familio da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj "mamontaj arboj". Grizaj, maljunaj, ornamitaj per nudaj brancxoj nur sur la pintoj, ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas cxirkauxkreskitaj de densa musko. Flamaj floroj nestigxas en la fendoj de iliaj radikoj kaj sur la sulkita sxelo. La fresxa muska suprajxo de la tero estas tre mola sub ili. Iliaj folietoj estas tre malgrandaj, kaj ilia korpo--la ligno--estas malmola, de rugxeta koloro, sed tre rapide nigrigxas de la tempo. La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj cxi arboj, sub la nomo "Maljuna arbo", jam pli ne ekzistas. Kiam gxi ankoraux vivis, gxi havis la alton de 90 metroj kaj cxirkaux 10 metrojn en la diametro. Antaux 40 aux 60 jaroj la euxropaj enmigrintoj-kolonianoj ekvolis faligi tiun cxi arbon. Cxu gxi malhepis al la konstruo de kolonio aux al trameto de vojo, cxu oni simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj, ekzemple por fari el gxi trabojn aux tabulojn,--fakto estas, ke la kolonianoj komencis gxin elhaki. Trasegi aux trahaki grandegulon, kiu havas 10 metrojn en la diametro, estas afero ne facila. Kian grandegan multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj gxis la atingo de la internajxo! Ili submordetus gxin tiel same, kiel mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn. Sed la laboro de la kolonianoj iris pli rapide. Per grandegaj boriloj ili traboris la arbon en multaj lokoj, hakadis en la dauxro de ses semajnoj kaj fine gxin faligis. La arbo falis, kaj sur la suprajxo de la fresxa sxtipo, kiun oni purigis kaj glatigis, estis konstruita--areno por dancoj! La agxon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la sxtipo, kaj oni trovis, ke la arbo havis la agxon de 3000 jaroj! En la dauxro de tri semajnoj oni desxiradis de la subhakita grandegulo la sxelon; la sxelo havis la dikecon de 2/3 da metro kaj estis sendita al la ekspozicio en San Francisko. Ni montros ankoraux unu ekzemplon de arbara grandegulo. Tio cxi estas la tiel nomata "Cxevala arbo", kiu mem falis kaj kusxas jam kelkajn centjarojn. Gxia grandega trunko havas inter la radikoj, kiuj estas elturnitaj eksteren, cxirkaux 40 metrojn en la diametro, kaj en la malplena internajxo, en la spaco de 30 metroj, rajdanto sur cxevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae! Kia nevidebla forto, kia ventego aux tertremo povis elsxiri el la tero tian grandegulon, kies agxo dank' al la putreco kaj neklareco de la tavoloj ne povas esti difinita ecx proksimume! Pri aliaj arboj de tiu loko ni diros nur kelkajn vortojn. Grandeguloj en tiu loko ekzistas multaj ankoraux nun, kaj oni nomas ilin cxiun per propra nomo. Inter ili estas : "Tri fratinoj", cxiu po 90 metroj de alto; "Geedzoj", malmulte pli malgrandaj ol la "Fratinoj". Ekzistas tuta "familio", konsistanta el 26 arboj-kolosoj; la plej maljuna el ili--la patro--havis la alton de cxirkaux 150 metroj; subputrinte kaj falinte, gxi rompigxis sur unu el siaj najbaroj en du partojn, kaj la pli malgranda el ili, havanta la longon de 90 metroj, kusxas sur la tero en nia tempo. [N. Kusxnir.]

_Nova nutra kreskajxo._ Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze eltrovis novan nutran kreskajxon, al kiu oni donis la nomon "Polygonum Saghalae" de la nomo de la insulo Sagalo, sur kiu oni gxin eltrovis. Gxi distingigxas per kreskado tiel rapida, ke en la dauxro de tri gxis kvar monatoj gxi atingas la altecon de 2 metroj kaj kovrigxas per grandegaj folioj, kiuj prezentas bonegan mangxon por la bruto. Unu arbetajxo de tiu cxi kreskajxo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta maso da folioj de unu arbetajxo pezas 30 kilogramojn. La trunko kaj cxiuj aliaj partoj de la kreskajxo enhavas en si multe da amelo kaj aliaj nutraj sxtofoj. Tiu cxi kreskajxo, kiel montris la unuaj provoj, ne postulas penan edukadon. Antaux nelonge kelkaj arbetajxoj estas elsenditaj Francujon, kie oni intencas fari provojn de gxia plantado en granda mezuro.

_Konservado de vivaj fisxoj._ Oni scias, ke kelkaj specoj da fisxoj enfosas sin por la vintro en sxlimon kaj restas en gxi en la stato de plena rigidigxo. La hxinoj turnis atenton sur tiun cxi fakton kaj, apogante sin sur gxin, elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fisxoj. La kaptitan fisxon ili tuj cxirkauxkovras per malseka argilo kaj kasxas gxin en glaciejo. Post kelkaj, ecx post dek monatoj la tiel konservita fisxo, enlasita en akvon, revivigxas. En tia maniero la pli ricxaj hxinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj fisxoj. Tamen ne cxiujn specojn da fisxoj oni povas konservi en tia maniero.

_Kolonio komunista_ de Auxstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo. Multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon kaj formigris en la novan patrujon. La Belga konsulo en Buenos-Ayres sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu cxi kolonio : La registaro de Paragvajo fordonis al la kolonianoj por cxiam spacon da tero, kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kusxas sur la norda bordo de la rivero Tebikuara, en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa Rica. Gxis la jaro 1894 devas logxigxi tie 400 familioj en la nombro de 2000 personoj. La profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado, devas cxiujare esti dividataj inter cxiuj plenagxaj personoj, tiel viroj, kiel ankaux virinoj. La kolonio estos regata de direktoro kaj de aldonitaj al li konsilanoj. Cxiuj plenagxaj logxantoj de ambaux seksoj havas la rajton de vocxdonado. La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj je la kalkulo de la komunumo. Cxiuj religioj havas egalajn rajtojn, kaj cxiu familio povas havi religion, kiun gxi volas. La societo posedas suficxajn rimedojn, por atendi 1 l/2 jarojn la unuan rikolton de la kampoj. La spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado.

_La deveno de la kiso._ La konata itala instruitulo Lombroso publikigis en la "Nouvelle Revue" artikolon pri la deveno de la kiso. Laux lia opinio cxiuj popoloj sovagxaj kaj ecx duone-civilizitaj, enkalkulinte ankaux la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo. Tiel same ankaux la Novo-Zelandanoj, Somalisoj, Eskimosoj k. t. p. Inter kelkaj popoloj oni ne diras : "kisu min", sed "flaru min". Lombroso diras, ke la kiso naskigxis iom post iom kaj havas sian komencon en la akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino. Gxis nun kelkaj virinoj-patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn. Tiu cxi moro estas precipe disvastigita inter la logxantoj de la insuloj Fidgxi. Ili ne havas vazojn por trinki, kaj la homoj trankviligas tie sian soifon rekte el la rivereto, per helpo de tubeto, kaj la infanoj tie mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enversxado al ili akvon en la busxon el sia propra busxo. En la poemoj de Homero kaj Heziodo ne estas dirita ecx unu vorto pri la busxo nek pri la kiso en senco de seksa amo, tie estas parolate pri ili nur kiel pri kareso patrina. Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromahxo tute ne kisas sian edzinon, sed nur karesas sxin per la mano. Nenio ankaux estas dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj Kalipso, Uliso kaj Circeo, Pariso kaj Heleno aux Hero en la XIV kanto de Iliado. Ne ekzistas tie ecx unu epiteto, kiu karakterizus la busxon de Heleno, Andromahxo, Brizeido, Kalipso aux Circeo. En la antikvaj Hindaj poemoj Lombroso ne trovis ecx postesignon de kiso erotika. Cxio tio cxi montras, ke en tiuj tempoj gxi ne ekzistis, sed naskigxis nur en la tempo de pli granda disvolvigxo de la civilizacio.

_Memvola vivisekcio_. Du Amerikaj kuracistoj antaux nelonge publikigis en la gazeto "New-York Herald" originalan anoncon, en kiu ili proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke oni faru al gxi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako kaj fermado gxin poste per vitro, por farado de esploroj super la funkciado de la stomako. Al tiu cxi propono alsendis sian konsenton 142 homoj, precipe laboristoj. La "felicxa elektito" farigxis unu atleto, kiu ne havis sukceson en la cirkoj.

_Sekigado de marcxoj_. Malgraux la grandegaj spacoj da ankoraux ne okupita prilaborebla tero, la Amerikanoj jam frutempe pensas pri akirado de novaj pecoj da tero. En la sxtato Georgio oni komencis la sekigadon de grandegaj marcxoj, kiuj gxis nun estis nur la loko de logxado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj. Unu cxefa kanalo kaj multo da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000 hektaroj da tero. Ekster tio cxi funkciados, kiel ordinare en Ameriko, masxinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en minuto. Sub la tavolo da sxlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la marcxo oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj logxantoj de Ameriko en tiu cxi loko. La arhxeologoj promesas al si ricxan rikolton, kiam la ingxenieroj finos la laborojn senakvigajn.

_Nova diamanto_. La gloro de la Kohi-Noor, Regento, Orlovo kaj aliaj eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj devas nun paligxi antaux la diamanto-grandegulo, kiun oni antaux nelonge trovis en la suda Afriko, en la libera regno Orangxo, en la loko Jagersfontein. La 30-an de Junio de la jaro 1893 unu kafro, interparolante kun la observanto de laboro, rimarkis, ke proksime io lumas sur la tero. Li kovris la lumantan objekton per la piedo, kaj kiam la observanto foriris li elfosis grandegan sxtonon, havantan la alton de cxirkaux 8 centimetroj kaj la largxon de cxirkaux 5 centimetroj. Gxia pezo estas 971 karatoj. Gxia prezo superas cxion, kion oni gxis nun pagadis por diamantoj. La kafro poste mem fordonis gxin al la entreprenanto; li ricevis por gxi 150 funtojn da sterlingoj, cxevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte felicxa. Estas interese, ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la rajto acxetadi laux pezo en karatoj cxiajn sxtonojn, suprajn, malsuprajn kaj indiferentajn; la kontrakto finigxis la 30-an de Junio de tiu cxi jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaux la lasta sxtono, kiun oni trovis en tiu cxi tago. Al la posedantoj oni proponis jam por gxi 1 500 000 frankojn, sed kelkaj pensas, ke la prezo atingos la sumon de 15 000 000. La sxtono havas koloron blanka-bluan kaj estas preskaux tute pura. Sur gxi trovigxas malgranda nigra makuleto, pri kiu oni pensas, ke gxi malaperos post la facetado. Nun la sxtono sin trovas en Londono.

_Timo._ En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antaux nelonge provojn, por konvinkigxi, en kia grado estas vera la proverba timo de leonoj, tigroj, elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antaux simpla muso. Antauxe oni enlasis muson en la kagxon, en kiu sin trovis du grandegaj leonoj; tiuj cxi forsaltis kun timego, terure kriante kaj penante eligxi el la kagxo. Iom post iom ili trankviligxis tiom, ke ili cxirkauxflaris la gaston kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton. Tiel same tenis sin granda regxa tigro. Elefanto tremis de teruro kaj maltrankvile movadis la rostron; sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango dispremis la gaston per la piedego. Hienoj kaj lupoj, rigardante la aferon pli praktike, sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis al ili en la kagxon.

_Viroj kaj virinoj._ Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Euxropo. Montrigxas, ke, esceptinte Grekujon, Italujon kaj la regnojn Danubajn, inter la 300 milionoj da logxantaro en Euxropo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da virinoj, ol da viroj. La plinombreco de la virinoj estas la plej forte disvolvita en la agxo, kiu estas la plej responda por edzigxo, nome en la agxo de 20 gxis 30 jaroj; la plej rimarkebla gxi estas en la urboj, precipe en tiuj urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo aux Skandinavujo. En Portugalujo kontraux 1 000 viroj estas 1 091 virinoj, en Norvegujo 1 090, en Polujo 1 076, en Anglujo 1 060. Berlino havas kontraux cxiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn, Dresdeno 1 113, Frankfurto sur Majno 1 123. La kauxzo de tiu cxi plinombreco estas la pli granda mortado de knaboj en la agxoj sucxula kaj infana.

_Internacia universitato por memlernuloj._ En la Amerika sxtato Nov-Jorko, sur la bordo de la lago Chautauque, trovigxas la universitato por memlernuloj, konata en Ameriko sub la nomo C. L. S. C. (Chautauque Literary and Scientific Circle). Tiu cxi universitato estis fondita en la jaro 1867 de la Amerikano D-ro Vincent. La unua penso de la organizatoro estis : doni la eblon al pli maljunaj homoj plenigi la mankojn, devenantajn de nepreciza lerneja edukado aux de tro frua cxesigxo de tiu cxi edukado, sed en tia maniero, ke la lernado ne alportu malhelpon al la cxiutagaj devoj kaj okupoj de la lernantaj homoj. La por tiu cxi celo fondita rondo estas gxis nun la cxefa akso de la societo C. L. S. C. Organizata memlernado sxajne estas ideo ne nova, sed nova estas la sistemo de d-ro Vincent de popularigado de sciencoj inter personoj pli maljunaj kaj logxantaj malproksime de centro de civilizacio. En Bostono ekzistas jam rilate de longe societo sub la nomo "Study at Home Society", kiu por du dolaroj jare alsendadas al la interesatoj instrukciojn kaj bonegajn konsilojn tusxante la metodon de memedukado per legado; sxajnus, ke tia societo respondas tute al sia celo; sed "Study at Home Society" havis en la jaro 1886 nur 2 000 membrojn, dum C. L. S. C. posedis ilin 60 000!

D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfelicxaj cirkonstancoj forlasi en la agxo de 20 jaroj la kolegion kaj farigxi Metodista predikisto; tial, sciante, per kia malfacila maniero oni akiras en pli malfrua agxo la necesajn sciajxojn, li el la tuta koro bedauxris tiujn, kiuj iras sur tiu vojo; la penson helpi al ili li portadis en si tra 25 jaroj, kaj nur en la jaro 1867, trovinte en la persono de L. Miller efikan kunlaboranton, li sian penson transformis en fakton. La pretan materialon la organizatoroj trovis en la societo "Teachers Retreat", kiu gxis nun ekzistas en Chautauque. La membroj de la dirita societo, instruistoj de dimancxaj lernejoj de Metodistoj, kunvenas en Chautauque en somero por trisemajna kunestado, por priparoli siajn demandojn kaj trovi novajn rimedojn, por ricxigi siajn sciojn. Uzinte tiun cxi materialon, d-ro Vincent kaj Miller kreis la universitaton en la plej simpla formo, intencante perfektigadi gxin laux alvenontaj bezonoj kaj demandoj. La sukceso estis tre granda. La nova plano de universitato estis publikigita en la jaro 1878, kaj tuj aligxis al la societo 700 personoj. La kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo eksterordinara : kiam la membroj revenis el Chautauque hejmen kaj rakontis al la amikoj kaj konatoj pri la nova entrepreno, sxutigxis tuj petoj pri akcepto en la societon de plej diversaj flankoj de la lando. Tiel en la fino de la jaro 1878 la societo posedis jam 8 000 membrojn, en 1885 la nombro de la membroj estis 35 000, kaj kun cxiu jaro la nombro de la membroj rapide kreskas. La membroj estas disjxetitaj en urboj, urbetoj kaj vilagxoj de la Unuigitaj Sxtatoj, Kanadujo, Meksikujo, Anglujo, Svisujo, Italujo, Hindujo kaj aliaj landoj.

