# Fundamenta Krestomatio

## Part 11

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

--Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio, respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi ne havos suficxe da tempo, por kontentigi vian scivolecon,--sekve oni ne devas ecx komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfelicxa homo en la tuta mondo, mi estas de cxiuj pelata, de cxiuj malamata kaj de neniu amata . . . Cxiujn viajn demandojn : de kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne scias! . . . Kaj la nekonato, kasxinte la vizagxon per la manoj, restis en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto troplenigxis per kompato al tiu cxi malfelicxa homo : sxi jam estis preta ekplori.

--Rakontu al mi vian malgxojon, sxi diris kore : per tio cxi vi eble faciligos vian animon.

La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis.

--Ho, kiel mi estas felicxa! li ekkriis kun profunda sento : Mi auxdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie amas! kiun mi . . .

--Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciigxu! rigardu min : cxu oni povas enamigxi en tielan maljunulinon?

--Mi ne diris, ke mi enamigxis, rediris la nekonato, denove prenante sxian manon : ne, mi jam longe cxesis enamigxadi, sed mi ne perdis ankoraux la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . .

--De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu vi estas?

--Vi min ne konas kaj kredeble neniam auxdis mian nomon. Mi estas Arturo de . . .

--Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo!

Sinjorino Anneto rememoris, ke la cxefa heroo de la romano, kiun sxi trovis antaux nelonge tie cxi en la vagono, ankaux estas "Arturo". Sxi kredis je diversaj antauxsignoj, kaj tiu cxi egaleco de la nomoj sxin forte ekfrapis : sxi vidis en gxi ian antauxsignon de la cxielo mem.

--Jes, dauxrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin ekkonis preskaux antaux du jaroj (per kia maniero--mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per cxiuj fortoj de mia animo! De tiu tempo mi cxiam sercxis renkonti vin, kaj al tiu cxi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kauxzoj, pri kiuj mi ne kuragxas paroli, mi ne volis konatigxi kun vi . . . Sed fine mi decidis fari tiun cxi dangxeran por mi pasxon kaj . . . nun mi jam tute ne bedauxras tion cxi, cxar mi estas multe rekompencita!

Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta koro auxskultis liajn flamajn parolojn.

--Mi ne volas lacigi, li dauxrigis, vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo,--kaj tio cxi ecx ne estas necesa : nia okaza konateco finigxos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj estos jam K . . . Tial ne estas gxustatempe ecx komenci! . . .

--Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin, sinjoro, diru al mi vian malgxojon! . . .

En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo etendis al sxi la manon.--Adiaux! li diris kun tremo en la vocxo : ankoraux unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone!

--Cxu efektive nia konateco nur per tio cxi finigxos? kun sincera malgxojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian manon.

--Tio cxi dependas de vi, respondis Arturo.

--Sed kion do mi devas fari? Mi ne logxas aparte en mia propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . .

--Tio cxi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B., kie mi logxas. Sed se vi deziras fari min senfine felicxa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti en mia malricxa hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . .

Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron,--sxi donis al li sian adreson, prenis de li lian,--kaj ili disigxis amike.

III

Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaux forgesis sian vojan aventuron, kaj ecx la vizagxo mem de sxia voja kolego komencis iel mallumigxi en sxia memoro,--kaj jen subite sxi ricevis leteron. Sxian koron kvazaux io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitigxo sxi dissxiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, sxia antauxsento ne trompis sxin : la letero estis de li! Sxi avidege komencis legi. Jen kion skribis Arturo : "Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun cxi nevolan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel plej sanktan legxon. Sed mi korege petas pardonon, mia angxelo, se tiu cxi malgaja historio vin malgxojigos. Mi devas komenci de malproksime. Mi naskigxis en la cxirkauxajxo de Moskvo en genta patra bieno. Mia patro estis tre ricxa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedauxrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi--lia sola filo kaj heredanto de lia tuta grandega ricxeco. Li ekiris vojagxadi kaj prenis kun si ankaux min, tiam ankoraux dekkvinjaran knabon. Kiam ni estis en Parizo, li enamigxis en unu belan kantistinon, edzigxis je sxi kaj acxetis por sxi ricxan bienon en la cxirkauxajxoj de Parizo, kie ni ankaux enlokigxis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla : mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna logxado komencis min malami kaj baldaux ekscitis kontraux min mian patron, kiu sxin senfine amis kaj plenumadis cxiujn sxiajn kapricojn. Post duono da jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same, kiel sxi kondutis, estante ankoraux kantistino, en li do sxi vidis ne edzon, sed simple homon, kiu devas sxin provizadi : sxi sencxese postuladis de li monon, kiun sxi elspezadis eksterordinare rapide, dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Sxi preskaux cxiutage mendadis por si cxiam novajn ornamojn kaj cxiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kalesxistoj, orajxistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia ricxeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon kaj decidis serioze interparoli kun la edzino,--sed sxi tiel bone lin renkontis, ke li por cxiam forlasis la deziron interparoli kun sxi kaj, eksilentinte tute, humiligxis al sia sorto. Per tia maniero lia tuta ricxeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia malfelicxa patro flnis la vivon per memmortigo,--kaj lia edzino farigxis kromvirino de iu bankiero.--Post la morto de la patro mi, dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraux unu nia genta bieno, en kiu mi enlokigxis kaj komencis min okupi per vilagxa mastrajxo. Tiel pasis du jaroj, en la dauxro de kiuj mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis cxiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro sxuldoj estis vendita per publika vendo, mi farigxis preskaux almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . . Kiam mi havis la agxon de dudek du jaroj, mi edzigxis je unu bela juna frauxlino . . . Ho, kiel doloras mia malfelicxa koro cxe tiu cxi sxargxa rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne estis al mi sorto longe gxui tiun cxi felicxon . . . Post du monatoj de nia edzigxo (per cxiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun cxi teruran momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu cxi loko la plumo elfalas el miaj manoj, mi ne havas forton dauxrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu tiun cxi teruran pentrajxon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de tiu cxi malnobla virino, kvazaux de pesto, kaj de tiu tempo mi jam sxin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke sxi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de sxia amanto, kiun sxi trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo.--Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe da felicxo. Varmege vin amanta via Arturo."

Traleginte tiun cxi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, kion sxi mem komence ne povis kompreni. Tiu cxi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, gxi ne estis ankaux sento de kompato al malfelicxa homo,--ne, gxi estis io multe pli forta : gxi estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraux sia propra volo en la profundajxo de la animo tion cxi konfesis. Sxi decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun sxi ricevis, kiel heredon, ankoraux de sia avino. Jen sxi en tiu sama tago vespere sin ensxlosis en sia cxambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da posxta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, sxi en la komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke ecx sxi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera fantazio,--kaj poste jam sxi alpasxis al vasta klarigo de sia amo, kiun sxi esprimis senfine pli bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente cxirkauxkudrita multekosta sendajxo estis forportitaj en la posxtan oficejon,--kaj post tri aux kvar tagoj matene sxi ricevis jam de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco gxis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj,--sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaux tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por "per sia apero cxirkauxlumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfelicxa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . . Traleginte tiun cxi leteron, sxi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo sxi sciigis pri tio Arturon, por ke li povu sxin renkonti.

IV

Suferante de senpacienco, sxi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton, kaj matene frue sxi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraux iris nenia vagonaro : timante malfrui, sxi atendis du horojn la tempon de forveturo,--kaj, enirinte fine en la vagonon, sxi sidis kvazaux sur pingloj, cxiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble malrapidan, laux sxia opinio, iradon de la vagonaro kaj la masxiniston kaj la konduktoron kaj entute cxiujn servantojn de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke sxia Arturo ankaux servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono sxi ekauxdis la longe atendatan vokon de la konduktoro "stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!" Kun eksterordinara viveco, kiun eble envius ecx dekkvinjara knabino, sxi elsaltis el la vagono,--kaj sxi tuj ekvidis Arturon, kiu ankaux sxin rimarkis kaj jam rapidis al sxi renkonte. Li sxin cxirkauxprenis kaj karese kisis.

--Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis gxoje. Sinjorino Anneto de ekscito ne povis ecx paroli. Sxi auxtomate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge sxin sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kalesxon, li mem sidigxis kaj delikate cxirkauxprenis sxian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna cxevalo uzis cxiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu cxiuminute batadis gxiajn malgrasajn flankojn,--gxi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kalesxo kun lauxta krakado ruligxadis sur la malbona pavimo kaj fine, laux la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kalesxo kaj kondukis sxin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al sxi, ke la cxefan parton de la domo oni en tiuj cxi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank' al tiu cxi cirkonstanco, li devas dume "iel" lokigxi en flankajxo.

--Por mi, diris Arturo, kiel por frauxlo, estas tute egale, kie ajn mi logxas,--vi do min ne mallauxdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistajxo-- viro aux virino, tre malfacile estis ekkoni--malpurigita, cxifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan cxambreton kun desxiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu cxi cxambreto prezentis kredeble la gastocxambron, cxar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra sensxeligita vakstolo, antaux la kanapo estis ronda tablo kaj apud gxi de unu flanko segxo tute ligna, de la dua flanko--segxo kun leda kuseno; ankoraux unu segxo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj cxi en la tuta cxambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis cxirkauxen.

--Vi ne atendis vidi min en tia malricxegeco? demandis Arturo.

--Malricxeco ne estas malvirto, respondis Anneto.

--Jes, sed gxi estas pli malbona, ol malvirto, kun gxemo diris Arturo : almenaux mi plivolus esti ricxa. En la nuna materiala tempo ricxeco estas unu el la plej necesaj kondicxoj de felicxo, cxar nur gxi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera felicxo.

Sinjorino Anneto singardeme sidigxis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmangxon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidigxis apud sinjorino Anneto. Sxi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno :

--Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiligxi al via nuna sorto! . . .

--Jes, mia amikino, kun profunda gxemo respondis Arturo : komence estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia ekzistajxo, ke sxajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi : mi mem tion cxi spertis. Nun mi tiel kunvivigxis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi sxajnas, estis nur ia mirinda songxajxo, sendita al mi de iu sorcxisto.

--Kaj cxu efektive vi neniam bedauxris tiun cxi songxajxon? Kaj la ricxegeco, kiun posedis via patro, cxu efektive vi ecx gxin ne bedauxris?

--Antauxe mi neniam pensis pri ricxeco, cxar gxi ne estis al mi necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . .

--Kial do nun estas alia afero?

--Arturo pasie cxirkauxprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine sxin kisi.

--Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekricxigxinte,--tial mi nepre devas ricxigxi, nepre, nepre! . . .

--Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per honesta vivo estas tre malfacile ricxigxi.

--Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion cxi atingi.

--Ne, mia amiko, tion cxi vi ne povos fari.

--Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaux la espero min ne forlasas.

--Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite.

--Mi ecx jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.

--Sed kia do estas tiu cxi entrepreno.

--Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro sxuldoj. Tiun cxi bienon acxetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaux nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laux kambioj. Tiujn cxi kambiojn mia patro, ankoraux antaux sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Jugxejo, kiu decidis, ke tiu cxi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun cxi sxuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldaux forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun cxi sxuldon : almenaux al mi li nenion parolis pri gxi. Mi eksciis pri tio cxi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu cxi afero gxis nun ankoraux trovigxas en la Moskva Jugxejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun cxi aferon. Sed jam cxe la unuaj pasxoj mi renkontis preskaux nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . .

Arturo ne finis sian penson, cxar lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte.

--Karulo mia, sxi diris : plenumu mian unuan peton!

--Ho, jam antauxe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo : por vi mi estas preta cxion fari,--nur ordonu!

--Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas ricxa, sed mi gxoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi bezonas?

Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antauxe doninte vorton, li sxajne ne sciis, kion li devas respondi.

--Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . .

--Sed via vorto?

--Pardonu, mia amiko, mi donis gxin en rapideco, mi ecx ne povis pensi, ke vi min petos pri tio cxi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne povas! . . .

--Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne donacas al vi tiun cxi monon, mi gxin pruntas. Cxu estas al vi pli agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? Kaj fine--cxu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaux por vi mem,--tiu cxi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru, kiom vi bezonas?

Arturo ankoraux sxanceligxis, sed post kelka tempo, cedante al sxiaj admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino Anneto kvankam ne atendis auxdi pri tia tre granda por sxi sumo, tamen, vidante, ke sxia Arturo sendube gajnos la aferon, sxi tute ne domagxis la monon,--kontrauxe, sxi estis ecx gxoja, ke sxi povas helpi al Arturo, kiun sxi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis en viva gaja parolado pri la estonteco,--sed venis la vespero, kaj sinjorino Anneto forveturis en K-n.

En tiu sama semajno Arturo ricevis per la posxto mil rublojn, kaj de gxojo li ecx iom pli, ol ordinare, dibocxis en unu el la B-aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj.

V

Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne provis kompreni la kauxzon de tiel longedauxra silento kaj forte maltrankviligxis. Fine Arturo skribis al sxi longegan leteron, en kiu li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris antauxen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kauxzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis ecx unu minuton liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis, kaj petis sian "belan angxelon" alsendi al li ankoraux mil rublojn, por ke li povu prepari diversan necesajxon por la edzigxo.--Sinjorino Anneto estis tre kontenta, ke sxia honesta amiko estas tiel senceremonia rilate sxin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte kune kun tio cxi plej aman, plej karesan leteron,--kaj sxi mem solene anoncis al cxiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke sxi jam estas fiancxino. Cxiuj sxin gratulis, cxiuj tre ekinteresigxis kaj demandis sxin, kiu estas sxia fiancxo, kie sxi konatigxis kun li, kie li logxas k. t. p. Cxiujn tiujn cxi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio cxi estas sxia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la felicxa, gaja sinjorino Anneto komencis pretigxadi al la edzinigxo. Sxi kuradis de unu magazeno al alia, sxi acxetadis sxtofon por vestoj, tolon; sxi mendis edzigxofestan veston, acxetis edzigxofestajn kandelojn. Post du semajnoj sxi jam cxion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fiancxon. Sed la stranga fiancxo denove nenion skribis. Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio cxi nenian signifon, pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraux unu monato, pasis dua,--sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion respondis. Sxi jam forte maltrankviligxis. En sxia imago sin prezentis plej teruraj pentrajxoj : jen sxi vidis, ke sxia Arturo estas malsana --eble ecx mortas, kaj apud li neniu alestas; jen sxi pensis, ke li perfidis al sxi kaj ekamis alian virinon. Sxi per cxiuj fortoj penis forpeli de si tiujn cxi mallumajn pensojn, kaj cxiam konsolis sin per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al sxi, aux eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraux du monatoj, en la dauxro de kiuj la malfelicxa fiancxino ne havis ecx unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, sxi mem forveturis en B-n.--Alveturinte tien, sxi venis al la konata dometo. Kia do estis sxia mirego, kiam sxi ekvidis, ke la fenestroj en tiu cxi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita : "tiu cxi domo estas vendata". Sxi staris senmove kaj eble jam centan fojon legis tiun cxi mallongan anoncon. Subite sxi ekauxdis ies fortan malagrablan vocxon kun hebrea akcento :

--Eble vi volas acxeti tiun cxi dometon? Bone, tre bone, la dometo estas inda, ke vi gxin acxetu.

Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaux sxi staris ia hebreo, li ridetis kaj pincxis sian akran barbeton.--Cxu iu logxas en la flankoparto? sxi demandis la hebreon.

--Ne, nun tie logxas nur la gardisto, sed antaux du aux tri monatoj tie logxis unu sinjoro . . .

--Kie do estas nun tiu cxi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . .

--Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li ecx ne estas sinjoro, sed fripono, sxtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . .

Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Sxi staris, kvazaux frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Sxia Arturo . . . Dio, Dio! . . . Sxi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia.

--Cxu vi povas al mi priskribi lian eksterajxon?

--Eksterajxon? Malbonan eksterajxon li havas, respondis la hebreo, kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj sxtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . .

La hebreo rakontis al sxi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis du aux tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien.

En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun dispremita koro, revenis en K-n. Sxi multe kaj longe suferis : en la dauxro de kelkaj monatoj sxi preskaux tute ne eliradis el sia cxambro, malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis sxian amon, kaj bedauxrante sian senrevene perditan monon.

* * *

Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre sxangxigxis : sxi farigxis pli maljuna, sxia vizagxo flavigxis, kaj sur gxi aperis multaj maljunulaj sulkoj; en la busxo mankis multaj dentoj; sxi gxibigxis; sxia kapo kaj manoj cxiam tremadis, la okuloj malfortigxis. Du malgrandaj cxambraj hundetoj farigxis la escepta objekto de sxia amo kaj aldoniteco. Cxiutage post la tagmangxo sxi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi.

Unu fojon sxi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj, enforgxitaj per katenoj kaj cxirkauxitaj de forta grandanombra gardo. Vidante en tiu cxi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj sxi ekauxdis konatan mokan vocxon :--Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. Kiam do estos nia edzigxo? Sxi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis Arturon! . . .

Sin mem ne komprenante de tumulto, sxi alkuris hejmen, kaj de tiu tempo sxi jam por cxiam cxesis promenadi, plivolante restadi dome kaj amuzigxadi kun siaj kvarpiedaj amikoj.

* * * * *

LA NIGRA VIRINO

(El la lingvo sveda tradukis B. G. JONSON EL OESTERSUND)

