# Fundamenta Krestomatio

## Part 10

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

--Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj sxparinte kelkajn dolarojn (mi havis gravan kauxzon por sxpari), mi edzigxis kun mia Mario. Mi logxis cxe sxia patro, kaj sxi cxirkauxkudradis sxuojn por la magazeno, por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de sxiaj gepatroj, sed tio cxi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni decidis arangxi propran mastrajxon. Ni povis pensi nur pri modesta logxejo, kaj mi tutan semajnon sercxis tian, cxar jen logxejo estis por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun cxi logxejon. Gxi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke estus oportune logxi en gxi. Mi luis gxin por kvindek dolaroj por jaro, cxar kvankam la logxejoj cxirkaux ni cxiuj estas pli karaj, nia mastro kontentigxas je tiu cxi sumo, cxar li estas kontenta je ni kiel luantoj. La logxejo tiel jam estis, sed gxi estis malplena, kaj krom ni mem ni havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni sxparis, kiom ni povis,-- kaj vi vidas, kion ni atingis.

--Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco auxdi ion pri la mastrumado de tiu cxi modesta kaj bela hejmo.

--Nu, tio cxi estas suficxe simpla. Kiam mi kun mia edzino tie cxi enlogxigxis kaj ni okupis nian logxejon kun unu tablo, du segxoj, unu forno por kuirado, unu aux du patoj kaj unu mallargxa lito kun pajla matraco, ni faris konsiligxon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni estas tie cxi; dume ni havas ankoraux nenion kaj devas cxion ankoraux akiri, kaj por tio cxi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj.

--Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, sxpari, kiom ni nur povos, kaj kiom eble--cxion fari mem. Nia pago por la logxejo prezentis la sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de akvo kaj aliaj bagateloj ankoraux unu dolaron. Tian saman sumon ni difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni acxetas la plej bonajn sxtofojn kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas cxiam esti bone vestitaj. Ecx mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj trovas, ke kruda silko po 6 sxilingoj por ulno estas kompare kun la tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 sxilingo. Tio cxi faras 3 dolarojn semajne, kaj nun restas ankoraux la mangxajxoj. Por tio cxi mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne.--Tio estas unu dolaron por cxiu persono?--Ne, unu dolaron por ni cxiuj. Sxajnas, ke vi estas surprizita, sed la kalkulo estas gxusta.

--En la komenco ni elspezadis por tio cxi pli multe, sed kun la tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado de cxiuj elspezoj por logxejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj mangxajxo restas ankoraux pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la teatron aux koncerton, aux havas gastojn cxe ni.

Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li dauxrigis :--Jes, ni akceptas ankaux gastojn kaj amuzas nin cxe tio cxi tre bone. Iafoje ni havas dekon da gastoj, kaj ilia regalado per cxokolado, kukoj k. t. p. kostas al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio cxi ankaux ne tro ofte okazas. Tiel al ni en cxia okazo restas ankoraux 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin arangxis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la sxpara banko.

--Mi vidas cxion tion cxi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj metiistoj elspezas pli ol tion cxi por cigaroj, ne parolante jam pri drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas.--Kun plezuro. Mi ne fumas cigarojn, ankaux ne macxas tabakon kaj nek mi nek mia edzino flaras tabakon.

La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, cxar sxi pensis, kiel sxajnas, ke sxia edzo ja ankaux sen sxia helpo komprenas paroli.

De la tago de mia edzigxo mi uzis nenian alkoholajxon, nur kvar fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome : en la festo de Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio [Piednoto : La jartago de la sendependigxo de la Nord-Amerikaj Sxtatoj.] kaj en la naskotago de nia filo. Tiu cxi tago estas por ni aparta festo. Mi legis suficxe da higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkajxoj sen nutra enhavo, kaj mi suficxe longe esploris la mangxon kreskajxan kaj mi lernis dece estimi gxin; mi ekkonis gxian pli grandan indon en komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke gxi pli bone servas al mi, ol tiu cxi lasta, kaj cxar ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia edzino pensas tiel same, kiel mi.

--Sed kion do vi mangxas kaj trinkas? mi demandis scivole, por sciigxi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la legxoj de higieno.

--Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antaux cxio muelilon, kiu kostas al mi 10 sxilingojn. Gxi muelas mian tutan grenon, donas al mi la plej fresxan kaj belan farunon kaj sxparas al mi la monon por muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi acxetas la plej bonan, kaj mi estas certa, ke gxi estas pura kaj bona. Gxi kostas malpli ol 3 cendoj por funto, kaj funto da tritiko estas suficxa, kiel mi scias, por la taga nutrado de homo. Ni preparas el gxi panon, kukon kaj kacxon. Jen estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas cxiutage kvarton da vilagxa lakto, kaj niajn ceterajn mangxajxojn mi acxetas tie, kie mi ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas suficxa, sed ke al ni estas permesita cxe tio cxi sana kaj preskaux luksa malsameco. Ekster tio cxi ni mangxas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas cxiufoje la responda jartempo. En la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el cxiuj tiuj cxi simplaj materialoj mia edzino preparas mangxojn, kiujn mi certe preferas al la mangxoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.

Mi auxdis suficxe. Tie cxi mi trovis komforton, prudentecon, guston kaj modestan lukson cxe simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj, kiom da cxagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se cxiuj laboristoj vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris "bonan nokton" al tiu cxi felicxa paro, kiu en tiu cxi kara urbo kun 8 dolaroj de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj ricxigxas kaj levas la benketon de botisto al la indo de instrua segxo de praktika filozofo.

Leganto, se vi volas profiti de tiu cxi malgranda historio, sekvu nur la vortojn de la Biblio : "iru kaj faru tion saman."

* * * * *

LA FORGESITA PIPO

Rakonto de A. EDELMANN. Tradukis I. KAMINSKI.

En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj pasxoj iris sur la kota strato de la vilagxo Vindirkovo unu vilagxano, havanta la agxon de cxirkaux tridek jaroj; sed sxajnis, ke li estas multe pli maljuna. Li portis dissxiritajn lankitelon kaj cxemizon, tra kiuj elrigardis la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona--unu fliko sur alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo maldece sidis dissxirita, grasmakulita lana cxapo. Lia bruna senforma malsobra vizagxo, sur kiu ankoraux restis signoj de antauxa beleco, estis tuta kovrita per rugxaj sxvelaj aknoj; la okuloj estis rugxaj kaj elstarantaj; la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizajxo. . . . Per unu vorto, jam laux la sola eksterajxo de la vilagxano oni povis jugxi pri la dibocxa vivo, kiun li kondukis.

Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu cxi vilagxano, Doroteo Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu cxi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino. Lian domon oni antaux nelonge vendis publike por depagaj mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis cxe li, li farmigis gxin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno.

De frua mateno gxis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la drinkejo, kaj cxion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la drinkejmastro Vavilo Panfilovicx, kiu pro sia boneco ne abomenis ecx cxifonon. Nia Doroteo Nilov ankaux estis malbona edzo kaj patro. Li neniam pensis pri sia malsatanta familio, kaj lia kvieta, bona edzino Malanja devis akiradi la mizeran cxiutagan nutrajxon por si, sia edzo kaj infano--dujara bubeto--per kudrado, lavado aux ia alia laborado. Sed Doroteo ne sole ne estis danka al sxi por tio, sed batadis sxin preskaux cxiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne zorgis kaj, oni povas diri, tute gxin ne konis.

Ankoraux antaux nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej ricxa mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj cxia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu frauxline estis la plej ricxa kaj plej bela fiancxino en la tula vilagxo, li amis pasie. Laborante fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de cxiuj Vindirkovanoj. Sed "nek eterne dauxras la gxojoj, nek senfinaj estas la malgxojoj", diras rusa proverbo. La gxojoj pasis ankaux cxe nia Doroteo, sed li mem estis la kauxzo de tio cxi : li amikigxis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, dibocxadi, kaj cxio transturnigxis la fundo supren. Post unu jaro cxe Doroteo jam nenio restis--cxio transiris al la drinkejmastro Vavilo.

Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, kiu staris sur la rando mem de la vilagxo, modeste alpreminte sin al la plektobaro. Lia vizagxo esprimis cxagrenon. Kaj efektive, ekzistis kauxzo por cxagreno : li devis forlasi en la drinkejo la gajan drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis sur la breto. . . .

La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis; sxi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia infano.

La internajxo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj segxoj, tablo kun diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta havoresto de la malfelicxuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro-- jen estas la tuta ornamajxo de tiu cxi kaverno. Krom tio estis alligita al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo. Sur cxio kusxis la sigelo de malricxeco, tamen cxio estis pura kaj bonorda kaj sur cxio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino.

Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon, sed ankaux kunprenis la hakilon, por cxe la okazo forporti en la drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por eliri, sed en tiu cxi momento eksonis en la cxambro sonora infana rido. Doroteo rapide sin returnis. . . . En la lulilo, eltirante la manetojn, nur en cxemizo sole, staris blonda infano, vekita de la pezaj pasxoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis gxoja rideto, kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano babiladis : "Patreto! Pacxjo!". . . .

Io ekmovigxis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li aliris al la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon kaj ekkisis gxin. La infano cxirkauxprenis per siaj manetoj la kolon de la patro kaj algluigxis al lia brusto, gaje krietante kaj sencxese babilante : "Patreto! Pacxjo!", la solajn vortojn, kiujn gxi jam povis libere elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankoraux unu fojon kaj volis kusxigi gxin ree en la lulilon. Sed la infano ne deprenis siajn manetojn kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj nigraj okuletoj. Denove io ekpikis la koron de Doroteo, kvazaux la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro. Al li sxajnis, ke la infano rigardas lin riprocxe kaj ke gxi kvazaux volas diri per tiu cxi rigardo :--Patreto! vi volas forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki la lastan hakilon, tute ne zorgante pri la malfelicxa panjo, kiu nun malaltigas sin cxe la najbaroj. . . . Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado?

Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano . . .kaj ektremis, kvazaux en tiu cxi spegulo de la senkulpeco kaj pureco li ekvidis sian vivon en gxia tuta abomeninda nudeco.

Malvarma sxvito montris sin sur lia vizagxo; lia koro forte ekfrapis. Li estis kiel en febro : la kapo al li brulis kaj tra la korpon trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazaux sxanceligxis sub ili. En tiu cxi minuto Doroteo sentis teruran internan bataladon. Li deziregis denove foriri en la drinkejon, por dibocxi kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj, sed la konscienco, vekita de la infana rigardo, kvazaux alforgxis lin al la tero, al la loko, kie li haltis. . . . En tiu cxi minuto la pordo malfermigxis kaj eniris Malanja, portante bastajxon kun terpomoj.

Kiam sxi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la manoj, sxi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforgxita. Dume li pretervole ekrigardis sxin kaj ekvidis tion, kion li antauxe tute ne rimarkadis, tiel bone, tiel klare, kvazaux liaj okuloj subite malfermigxis. Li ekvidis sxian delikatan, malgajan vizagxon, sxiajn grandajn, belajn okulojn, sxiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antaux nelonge estis rugxaj kiel papava floro. Li ekvidis cxion cxi, kaj lia vizagxo ekrugxigxis de honto. Sed de tiu cxi momento cxesigxis la interna batalo en lia animo, li subite eksentis ian abomenon kontraux si mem kaj iel instinkte komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon. En atako de gxojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed konsumata de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizagxon de Malanja kaj ne sciis, kion diri.

--Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimigxis? fine apenaux elparolis Doroteo kaj cxe tiuj cxi vortoj ekrigardis la edzinon per tia rigardo, kiu rememorigis al la malfelicxa virino la pasintan felicxan tempon. Sxi komprenis, ke sxi nun ne devas lin timi; forte, sed gxoje ekfrapis sxia koro, kaj klara rideto eklumigis sxian vizagxon.

Dume Doroteo aliris al sxi, ekkisis sxin kaj poste, montrante per la okuloj la infanon, li ekmurmuris :

--Li estos bona bubo. Li ne ektimigxis antaux mi, Malanjeto. Li estos bubo-bravulo! Kaj denove li cxirkauxprenis per la dekstra, libera mano la edzinon, altiris sxin al si kaj mallauxte diris al sxi :

--Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaux vi . . . sed nun estas fino al cxio, Malanja. . . . Neniam pli . . . Mi jxuras, ke mi pli ne drinkos. . . . Cxu vi auxdas, Malanja . . . neniam, neniam. . . . La infano estu atestanto, ke mi gxis la morto ne prenos en la busxon tiun malbenitan trinkajxon. . . .

Sxi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli ecx unu vorton; sxi nur cxirkauxprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin.

--Mi estas peka antaux vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur la genuoj antaux vi, cxar mi, malbenita, pereigis, tre malfelicxigis vin. Kaj li efektive, ankoraux tenante la infanon, mallevis sin antaux la edzino sur la genuojn kaj forte klinigxis antaux sxiaj piedoj. Kaj li tiel longe ne levis sin, gxis sxi, lauxte ploregante, levis lin kaj sidigis lin sur la benkon.

--Ha, mi malsagxulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . . parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al la planko. Jen kion kauxzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj mi jxuras per Dio, mi cxesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; sxi forte bedauxris sian edzon.

--Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaux vin pardonos. Nur cxesu, Docxjo, drinki la malbenitan vinon; gxi ja pereigis vin!

--Ho, ho, mi, malfelicxulo, ne kvietigxis Doroteo. Kial mi vin senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek cxevalon, nek bovinon . . . Kie estis mia konscienco!

Kaj Doroteo lauxte ekgxemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel sxi povis. Sed li tute trankviligxis nur en la vespero.

Kaj longe ankoraux ili parolis inter si pri tio, kiel komenci novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilagxa sonorilo malgaje eksonis noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili pregxis antaux sia sanktfiguro, kaj kun felicxaj vizagxoj, sur kiuj estis esprimita ia angxela kvieteco, ili iris dormi . . .

Tiel finigxis la felicxa tago de niaj malricxuloj.

* * *

Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antauxe la mizera dometo de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud la domo, gaje babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la peroneto sidis, okupita de kudrado, juna bela virino en rugxa sarafano. Estis malfacile rekoni en sxi la antauxan malsaneman, palan Malanja'n. Gxi estis la familio de Doroteo, kiu severe plenumis la donitan promeson kaj cxesigis sian antauxan dibocxan vivon.

Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu felicxa tago, kiam Doroteo forgesis en la domo la pipon kaj, por preni gxin, venis el la drinkejo, por jam neniam tien reveni.

* * * * *

ARTURO

(Rakonto de V. DEVJATNIN.)

I

Sinjorino Anneto, kvankam suficxe matura en sia agxo (sxi havis preskaux 50 jarojn), tre bone ankoraux sin konservis, almenaux laux sxia ekstera vido oni ne povis sxin nomi maljunulino : la koloro de sxia vizagxo estis cxiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj, ke iafoje ecx nevole naskigxadis tre ofenda por sxi suspekto. Sinjorino Anneto, laux la volo de la sorto, gxis nun ankoraux estas frauxlino, sed . . . sxi estas jam vidvino! . . . Sxi mem rakontis al mi (mi gxis nun estas sxia amiko), ke sxi perdis sian junan belan edzon tuj post la edzinigxo; apenaux la junaj geedzoj revenis el la pregxejo, sxia edzo falis kaj mortis! Al li farigxis kredeble dissxiro de koro, tro multe plenigita de amo. Dank' al tiu cxi okazo la malfelicxa sinjorino restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo. De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis jam tempon tute malvarmigxi, sed edzinigxo entute tiom sxin timigis, ke sxi decidis senrefare jam eterno resti frauxlino kaj ecx jxuris sankte plenumi tiun cxi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis sxin ankoraux unu fojon facile tusxi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis.

II

Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre oportunan kanapeton, sxi volis ekdormi, dezirante almenaux per tio cxi sin liberigi de sxin premanta sxargxa impreso de morto,--sed subite, rigardinte okaze la plankon, sxi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis gxin kaj malfermis : tio cxi estis franca tradukita romano sub la titolo : "Terura sekreto". Sxi estis tre gxoja je tiu cxi neatendita trovajxo kaj komencis avide legi pagxon post pagxo. La romano estis tre interesa : en gxi estis teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfelicxa amo, per unu vorto, en gxi estis cxio, kio devas esti en gxusta romano,--kaj entute en la romano estis tia miksajxo, ke sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun cxi mirindan produktajxon de la genia auxtoro. Tiu cxi malfacila laborado de la kapo lacigis la malfelicxan legantinon, kaj sxi ekdormis . . .

Jen sxi songxas, kvazaux sxi estas ankoraux tre juna knabino. Sxi senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie sxin amas. Sed la kruela patro elektis por sxi malbelegan, maljunan, senharan baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de sxia patro kaj per tio cxi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimigxas : jam estas difinita la tago de edzinigxo kun la barono . . . La patro sxin ensxlosis en malgrandan cxambreton kaj alstarigis al sxi maljunan diablistinon servantinon, kiu atente sxin gardas kaj ne permesas al sxi ecx pasxon fari libere,--kaj sxi, malfelicxa ofero de la patra krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas ecx sciigi lin, sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero sxi sxiras siajn harojn, sin jxetadas en la cxambro, kaj fine, tute frenezigxinte, sxi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho mirindajxo! . . . sxi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorcxa kalesxo al la rando de la mondo, al plej felicxa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al sxi jam blovetis felicxo . . . Sed subite post ili farigxis forta bruo. Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila cxevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj, liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antauxen . . . Lia forta cxevalo flugas kun rapideco de sago, distrancxante kun fajfo la aeron per sia largxa fortika brusto . . . Ankoraux unu momento, kaj la geamantoj nepre devas perei! . . . La juna frauxlino pli proksime sin alpremis al sia karulo, cxirkauxprenis lin, li forte, dolcxe sxin kisis kaj . . . sxi vekigxis.

En la preskaux tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraux brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaux cxirkauxlumis du aux tri dormantajn veturantojn.

Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas sxian manon, kaj nur nun sxi ekvidis starantan antaux sxi sur genuoj ian nekonatan viron, kiun sxi, mem ne komprenante per kia maniero, forte cxirkauxprenis per la maldekstra libera mano . . . Sxi eksaltis, kvazaux pikita de serpento, kaj kun teruro rigardis cxirkauxen : en la vagono estis tute silente.

--Kion vi volas, sinjoro?

La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al sxi la manojn.

--Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole ofendis . . . Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis . . . Ho, pardonu, pardonu min! . . .

Kaj li ree starigxis sur la genuoj, kaptis sxian manon kaj alpremis gxin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto sxajnis, ke tio cxi estas ankoraux songxo . . . Fine sxi mallauxte liberigis de li sian manon.

--Levu vin, pro Dio! kion vi faras? sxi diris al la nekonato : ni ja povas farigxi objekto de atento por cxiuj veturantoj!

Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis trankviligxadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por sxi dangxera, sed, kontrauxe, li mem timas ion, sxi tute trankviligxis kaj ecx ekinteresigxis je tiu cxi neatendita aventuro kaj ankaux je la mistera nekonato, kiu silente sidis antaux sxi sur la kanapeto. Sinjorino Anneto sin levis, forsxovis la kurteneton de la plej proksima lanterno kaj, dank' al gxia lumo, ekvidis antaux si belan kaj eksterordinare simpatian viron en la agxo de cxirkaux 35 jaroj. Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forjxetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizagxo kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni,--sed tiu cxi sento havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke sxi suficxe ofte renkontadis tiun cxi belulon sur la strato en K.,-- kaj sekve li estas al sxi iom konata. Sxi decidis ekparoli kun li.

--Pardonu, sxi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre volas scii, kiu vi estas. Al mi sxajnas, ke mi vin renkontadis en K., kaj tial . . . tial via vizagxo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas?

La nekonato ekgxemis.

