# Esperanta sintakso Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/esperanta-sintakso-lau-verkoj-de-s-ro-d-ro-zamenhof-kaj-aliaj-a-9eb8fa58/index.md

»La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.«

241. »Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: »_Esper-anto_«, »_ricev-ita_« k. t. p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj; efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo, ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple »_aparteni-s_«, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.« (Z. _Esperantisto_, 38, 32.)

LINGVO INTERNACIA

monata revuo en Esperanto

VIII-A JARO—1903.

OFICIALA ORGANO DE DIVERSAJ SOCIETOJ ESPERANTISTAJ.

REDAKCIO:

_Paris, 27, Boulevard Arago 27, Paul Fruictier, ĉefredaktoro._

ADMINISTRACIO:

_Szekszárd, Hungarlando, Paul de Lengyel, direktoro._

L. I. publikigas ĉiumonate artikolojn pri plej interesaj novaĵoj _sciencaj_, _artaj_, _literaturaj_, _teatraj_, _geografiaj_, k. t. p.

La tutmonda diseco de ĝiaj kunlaborantoj garantias pri la ĉiama diverseco de ĝia enhavo.

En ĉiu numero estas ankoraŭ literaturaĵo, originalaj aŭ tradukitaj el plej malsamaj lingvoj, noveloj, gajaj rakontoj, versaĵoj, anekdotoj, k. t. p.

Fine, L. I. alportas sciigojn pri la _movado esperantista_ en la mondo, enhavas rubrikon specialan por la _opinioj_ kaj _demandoj_ de la legantoj, analizas detale ĉiujn _Esperantajn gazetojn_ kaj librojn, klarigas gramatikajn demandojn, presas _adresarojn_, aranĝas _konkursojn literaturajn aŭ problemajn_, k. t. p. k. t. p.

Speciala monata aldono da 12 paĝoj (Literatura Biblioteko de L. I.) estas speciale dediĉita al _literaturo_ kaj enhavas romanojn, analizojn, represojn el »Esperantisto« de Doktoro Zamenhof, bagatelojn, rebusojn, k. t. p.

Unuvorte, L. I. estas vera internacia kaj centra organo de l' Esperantistaro.

Jara abono: 4 frankoj.

KUN »LITERATURA BIBLIOTEKO«: 6.50 FRANKOJ.

Oni abonas L. I.

ĉe l' administranto de la gazeto en SZEKSZÁRD,—ĉe la redaktoro de la gazeto en PARIS,—cetere: ĉe D-ro L. ZAMENHOF, ul. Dzika Nº 9,—en VARSOVIO (= Warszawa) (Ruslando). ĉe S-ro P. AHLBERG, Sekretario de Klubo Esperantista, en STOCKHOLM (Svedlando), Döbelnsgatan 50. ĉe S-ro MANUEL BENAVENTE, Sociedad 14, en MURCIA (Hispanl.)

L. I. estas plej malnova, plej internacia, plej bone informata el ĉiuj gazetoj Esperantistaj.

Esperanta Kolekto de »Lingvo Internacia«.

Fondita en januaro 1903 tiu ĉi kolekto enhavas nur verkojn zorge elektitajn kaj skribitajn en plej pura Esperanta stilo, laŭ reguloj donitaj de S-ro D-ro Zamenhof.

N-ro 1. KURIOZA SUNHORLOĜO, kun figuroj, de S-ro _S. Poljanskij_ 0 fr. 35 centimoj.

N-ro 2. ESPERANTA FRAZLIBRO DE L' TURISTO, 400 frazoj en Esperanto kun tradukoj franca, angla, germana, hispana, itala, kaj adresaro de diversaj grupoj Esperantistaj, de S-ro _M. Merckens_ 0 fr. 50 centimoj.

N-ro 3. ESPERANTA SINTAKSO, laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj, kun prezenta letero de S-ro P-ro Th. Cart,—verkita de S-ro _Paul Fruictier_, redaktoro de L. I. 1 fr. 50 centimoj.

N-ro 4. ESPERANTA PROSODIO, de S-ro _Th. Cart_, agregato de Pariza Universitato, profesoro de germana lingvo ĉe Pariza Lernejo por Politikaj Sciencoj, k. c. (en verkado).

N-ro 5. MEDICINA VORTARO, de _diversnaciaj aŭtoroj_ (en verkado).

N-ro 6. REMEMORO PRI SOLFERINO, de _H. Dunant_, granda premio Nobel, promotoro de Ĝeneva Interkonsento, tradukita kun permeso de l' aŭtoro de S-ro _Paul Fruictier_ (en verkado).

_Ni kalkulas: 1 franko—80 pfenigoj—10 pencoj—40 kopekoj._

S. I. R.

(Societo por Internaciaj Rilatoj.)

Fondita en januaro 1903 de »Lingvo Internacia«.

Provizora sekretario: Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.

CELO: Alporti al Esperantistoj tujan profiton per Esperanto.

FAKOJ: I. Sciencoj ĉiuspecaj. II. Komerco. Industrio. III. Vojaĝoj. IV. Kolektado. V. Artoj. VI. Literaturo. VII. Diversaj aliaj aferoj.

PROFITOJ: Alporto de korespondantoj, disdono de sciigoj, grupigo de specialistoj, helpo al societanoj dum vojaĝoj pri vojoj aŭ hoteloj kaj firmoj, preso de komunaj utilaj verkoj, k. t. p.

La societanoj povas legi senpage ĉiujn gazetojn Esperantajn kaj aliajn naciajn (_Revue du Touring-Club de France_, _Journal des Voyages_, _La Paix par le Droit_, _L' Européen_, _Revue Générale des Sciences_, _Revista de Ciencias_, _Korrespondens_, _Review of Reviews_, k. t. p.) La kuracistoj ricevas senpage cirkuleron pri verkado de medicina oficiala organo de l' societo,—»_Lingvo Internacia_« estas ricevebla por tri frankoj anstataŭ kvar.

JARA KOTIZO: 3 frankoj, aŭ kun »_Lingvo Internacia_« 6 frankoj.

Senpage oni sendas regularon kaj detalajn sciigojn. Sin turni al la sekretario.

ENHAVO.

_Letero de S-ro Profesoro Th. Cart._ Paĝoj

_Kelkaj vortoj de l' aŭtoro_ I

_Tabelo de mallongigoj_ IV

SINTAKSO.

I. Difino de vortoj 1

II. Artikolo 3 Uzado ĝenerala: 10.—Uzoj apartaj: 11.—Propraj nomoj: 14.— Gradoj de komparo: 17.—Antaŭ adjektivo: 18.—Sezonoj, monatoj, tagoj, festoj: 22.—Aliaj okazoj: 25.—Kvanto, eco, unu, ia: 29.

_Tabelo unuvida pri difino de vorto per artikolo »la«_ 10

III. Substantivo 11 Rilatoj kun verbo: 34.—Rilatoj kun aliaj substantivoj: 40.

IV. Adjektivo 20 Apudmetita adjektivo: 57.—Predikateca adjektivo: 62.—Gradoj de komparo: 66.—Participoj-adjektivoj: 67.—Komplementoj de adjektivoj: 69.

V. Nombraj nomoj 25

VI. Personaj pronomoj. Posesivoj 28 Pronomoj: 78.—Posedaj adjektivoj (posesivoj): 82.—Poseda genitivo: 87.

VII. Pronomoj-adjektivoj kaj aliaj vortoj 33 Montraj vortoj (demonstrativoj): 88.—Rilataj vortoj (relativoj): 94.—Demandaj vortoj: 97.—Ne difinaj pronomoj: 99.—Pronomo aŭ adjektivo: 100.

VIII. Verbo 38 Subjekto: 103.—Predikato: 106.—Rekta komplemento: 109.— Nerekta komplemento: 113.—_Cirkonstancaj komplementoj._ Loko: 116. Tempo: 121. Kaŭzo: 131. Maniero: 137.— Akuzativo post netransitivaj verboj: 140.—Modoj kaj tempoj: 141.—Indikativo: 143. Indikativo. Tempoj simplaj: 144. Indikativo. Tempoj malsimplaj: 150.—Ordona modo. (Imperativo): 162.—Kondiĉa modo. (Kondicionalo): 165.—Infinitivo: 167.—Participoj: 172.—Pasivaj verboj: 175.—Refleksivaj verboj: 178.—Aparta uzado de kelkaj verboj: 181.

IX. Prepozicio 60 Esploro ĝenerala: 191.—Lokaj prepozicioj: 197.—Tempaj prepozicioj: 203.—Aliaj prepozicioj: 204.

X. Adverbo 66

XI. Konjunkcio 68 Esploro ĝenerala: 211.—Apartaj konjunkcioj: 219.—Jeso kaj neo: 229.

ALDONO 74 Ordigo de vortoj: 235.—Interpunkcio: 240.

PRES. PAUL DE LENGYEL, SZEKSZÁRD.

PIEDNOTOJ.

[1] Tie ĉi estis ja neeble trovi firman regulon konstante sekvatan eĉ de unu aŭtoro; mi do devis doni mian personan opinion, kiun oni povas tiel resumi: »la« estas utila en kelkaj neoftaj okazoj, kiel mallonga kaj malforta demonstrativo. Ni do uzu ĝin en tiuj okazoj sed ne en multaj aliaj, kie ĝi ne estas nepre utila. Tiel ni evitos perdon da tempo, kaj precipe ni ne trudos senutilan penadon al tiuj el niaj amikoj, kiuj apartenas al gepatra senartikola lingvo.

[2] Oni permesu al mi aparte danki nian fervoran samideanon S-ron Profesoron Cart, kies lingva scienco estis tiel utila por mi. Certe sen lia afabla konsilado, sen niaj longaj amikaj interparoladoj, mi ne povus nun publikigi tiun ĉi libron. Dankon ankaŭ pro la honoro, kiun li faras, prezentante mian verkon al la publiko,—-kaj pardonon por tiu ĉi neanoncita atako al lia tro granda modesteco.

[3] _Objekto_ estas tio, kio ricevas agon.

[4] Participoj-adjektivoj estas veraj adjektivoj, kies regulojn ili sekvas.

[5] En tiu ĉi ĉapitro, »estanta, estinta, estonta« = »participo en anta, participo en inta, participo en onta«.—Pasinto, Estanto, Estonto« = tempo de helpa verbo.

