# Esperanta sintakso Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/esperanta-sintakso-lau-verkoj-de-s-ro-d-ro-zamenhof-kaj-aliaj-a-9eb8fa58/index.md

NOMBRAJ NOMOJ.

71. Fundamentaj nombraj nomoj neniam ŝanĝiĝas.

E.: _Mi havas unu birdon, du ĉevalojn._

72. »_Unu_« povas esti uzata pronome (plej ofte en rilato kun »_alia_«). Tiam ĝi ĉesas esti vera nombra nomo kaj povas ŝanĝiĝi.

E.: _Unuj kaj aliaj insultadis, riproĉadis sin reciproke._

73. De fundamentaj nomoj devenas adjektivoj, substantivoj, adverboj, per aldono de _a_, _o_, _e_. Kiam la nombro estas kunmetita, oni aldonas tiun finiĝon nur al la lasta parto.

E.: _Unuo_, _unua_, _unue_. _Cent-tridek-dua._

74. Metante antaŭ _a_, _o_, _e_, specialajn sufiksojn, oni ricevas: _a_) opajn nombrojn (op); _b_) frakciajn (on); _c_) multigajn (obl).—Se la nombro estas kunmetita, oni agas kiel supre.

E.: _Ili kvarope sin ĵetis sur min._

_6 estas la tri kvaronoj de 8._

_Sepoble sep faras_ (aŭ _estas_) _kvardek-naŭ_.

75. Adjektivaj nombroj (kiujn oni ricevas de fundamentaj per aldono de _a_) estas uzataj por kalkuli horon, tagojn, jarojn, vicon, paĝon, k. t. p.

Plej ofte oni ne esprimas la vorton _horo_, _tago_, k. c. kaj uzas la adjektivan nombron solan. Kompreneble, se klareco postulas la substantivon, oni ĝin uzas. (20.)

E.: _Kia horo estas? La tria._

_Kiun daton ni havas hodiaŭ? Hodiaŭ estas la dudeksepa de marto._

_Henriko IV-a estas mortigita de Ravaillac._

_Vidu paĝon 32-an._

76. Nombro hora, taga, peza, kosta, vica, daŭra, mezura, k. s. estas ordinare akompanata de prepozicio konvena (je, en, sur, po ...) kun nominativo, aŭ, pli ofte, de akuzativo sen prepozicio. (Cart.)—(39, 121.)

E.: _Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro_ (Z.), aŭ: _en la dudek-dua de februaro_.

_Kiom kostas tio ĉi? Naŭ frankojn._

RIM. 1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo: »Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de tiu ĉi ŝtofo.«

2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo, 15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.

77. Horaj eroj povas esti kalkulataj laŭ jenaj manieroj:

_A._

2 h. la dua (batas). 2 h. 10 m. dek minutoj de la tria. 2¼ (unu) kvarono de la tria. 2½ duono de la tria. 2¾ tri kvaronoj de la tria.

_B._

2 h. 5 m. la dua kaj kvin minutoj. 2 h. 10 m. la dua kaj dek minutoj. 2¼ la dua kaj kvarono. 2½ la dua kaj duono. 2¾ la dua kaj tri kvaronoj.

_C. iafoje_:

2½ tridek minutoj (aŭ duono) antaŭ la tria. 2¾ unu kvarono antaŭ la tria. 2 h. 55 m. kvin minutoj antaŭ la tria.

VI

PERSONAJ PRONOMOJ. POSESIVOJ.

I. PRONOMOJ.

Formo.—_Ununombro_: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi (ne difinita sekso).

_Multenombro_: Ni, vi, ili.

_Ambaŭ nombroj_: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)

Gramatiko: Povas preni _n_ akuzativan, ne _j_ multenombran.—»Oni« estas neŝanĝebla vorto.

78. Persona pronomo havas saman sekson kaj saman nombron, kian havas substantivo, kiun ĝi anstataŭas.

E.: _Mia patro skribis, ke li alvenos morgaŭ._

_Mia patrino skribis, ke ŝi alvenos morgaŭ._

_Nia hundo revenis: ĝi forkuris hieraŭ._

_Mi diris al mia frato: »vi estas bona. Li respondis ..._

_Mi diris al miaj fratoj: »vi estas bonaj. Ili respondis ..._

RIM. Pronomo »ĝi« estas uzata por ĉiuj objektoj, eĉ por personoj, kies sekso ne estas konata. Pronomo »li« estas uzata por viroj aŭ viraj bestoj,—pronomo »ŝi« por virinoj aŭ virinaj bestoj. Pri »ĝi« jen tio, kion diras D-ro Zamenhof en »Esperantisto«, 1893, pĝ. 16-a: »Kelkaj samideanoj ne aprobas anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj, kaj, parolante pri infano, uzas »li« anstataŭ »ĝi«. Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi« estas ne tia, kiel ili pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras »Vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano »_il_«, la germano diras »_es_«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-nevole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi«—la vorton »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.

79. Oni ne uzas en Esperanto ĝentilan formon, sed oni diras »vi« al ĉiu ajn persono aŭ objekto. »Ci« estas preskaŭ ne uzata kaj neuzinda.

RIM. Pri ortografio de »Vi« D-ro Zamenhof diras en »Esperantisto«, 1893, paĝo 16-a: »Ordinare mi skribas »vi«, kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj »Vi« kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Tiu diferenco tamen estas nebezona, kaj nur mia persona kutimo, kiu havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de »vi« per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado. Ankaŭ »Estimata sinjoro«, »Kara amiko« estas pli regula ol »Estimata Sinjoro«, »Kara Amiko«, k. t. p. Sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple sin ĝenas kaj skribas tial grandan literon, kie pli regule estus litero malgranda.«

80. »Si« estas uzata por montri, ke ago reiras al subjekto de la verbo. Oni ordinare uzas ĝin nur por la tria persono kaj por ĉiuj seksoj aŭ nombroj.

E.: _Mi lavas min, vi lavas vin, kaj li lavas sin._

_Ŝi diris al si mem: kuraĝu!_

_La bovo falis kaj rompis al si kruron._

81. »Oni« montras ĝeneralan subjekton (iu ... ĉiu ...); ĝi povas esti nur subjekto, ne komplemento: sekve ĝi estas ne ŝanĝebla vorto.

_Oni atakis lin dum la nokto, sed li ne povis vidi la personon._

_Oni ofte vundas sin per pulvaj armiloj, kiam oni ne sufiĉe atentas._

RIM. 1. Iafoje oni uzas pasivan sensubjektan verbon anstataŭ »oni«: _Estas dirite ofte, ke hundo bojanta ne mordas_ (aŭ: oni diras ofte ...).—_Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj_ (Z. Esperantisto, 37, 3).

2. En tiaj okazoj oni ne uzas pronomon »ili«. (Ili diras ofte ...)

II. POSEDAJ ADJEKTIVOJ (POSESIVOJ).

Formo: devenas de personaj pronomoj per aldono de _a_.

Gramatiko: Sekvas regulojn de aliaj adjektivoj por akordo nombra kaj kaza, kaj regulojn de personaj pronomoj por akordo seksa.

82. Kiam poseda adjektivo estas akompanata de kelkaj substantivoj apartenantaj al sama posedanto, oni povas ĝin uzi laŭvole nur unufoje antaŭ la unua substantivo, aŭ kontraŭe ĝin ripeti antaŭ ĉiu substantivo. En ambaŭ okazoj ĝi povas resti en ununombro.

E.: _La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco._ (Z.)

_Mia frato kaj fratino estas la bogefratoj de mia edzino._ (Z.)

83. Poseda adjektivo uzata predikate (6, 9 R. 1, 62) restas ĉiam en nominativo.

E.: _Tiu ĉi bieno estas mia._

_La multaj bovoj, kiujn vi vidas tie, estas liaj._

_Per sia afableco li igis nin liaj._

84. »Sia« estas ordinare uzata nur por tria persono de l' verbo. (80.)

E.: _Mi lavas min en mia ĉambro kaj ŝi lavas sin en sia ĉambro._

RIM. Kelkaj aŭtoroj uzas »sia« por tri personoj de l' verbo, dirante, ke ĝi resendas agon al subjekto tiel bone por ambaŭ unuaj personoj, kiel por tria. Tia uzo povas esti malfacile komprenebla por kelkaj neslavaj esperantistoj, kaj aliparte ne estas tre necesa pro eblo uzi pli klarajn formojn »mia«, »via«, »nia«. D-ro Zamenhof ordinare skribas laŭ la supra regulo. Tamen oni trovas en _Hamleto_ (V. 2): »Se ni povus porti ĉe sia flanko pafilegon.«

85. »Sia« montras rilaton al la subjekto de tiu verbo, kies ĝi estas rekta dependaĵo; ĝi estas uzata por ĉiuj seksoj.

E.: _La infano serĉis sian pupon_ (Z.),—pupon de ĝi, infano.

_Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron_ (Z.),—aventuron de ŝi.

_Ili promenis kun sia patrino_,—patrino de ili.

_La homoj flatas siajn regantojn._

RIM. Ĉar »sia« montras ion posedatan de subjekto de verbo, ĝi sekve ne estas uzata antaŭ subjekto mem en ordinaraj okazoj. (Cart.) Tiel ni diras: »Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis« (_Z._). Ne »sia patrino«, ĉar »patrino« estas subjekto.

86. Lia, ŝia, ĝia, ilia estas uzataj kiam la afero posedata apartenas al alia persono ol la subjekto de la verbo. Ili estas ankaŭ uzataj anstataŭ »sia«, por montri ion apartenantan al la subjekto de la verbo, kiam oni timas ricevi neklaran sencon per uzo de »sia«. (Cart.)

E.: _Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo._ (Z.) Kio estas subjekto? »Fratoj.« Sekve: »sia« = domo de miaj fratoj; ilia = domo de la gastoj.

_Poŝtaj markoj estas akceptataj nur por ¾ de ilia kosto_ (Z.),—anstataŭ »sia«.

_Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj_ ... (Letero pri deveno de Esperanto, en »Lingvo Internacia«, n-ro 6-7, pĝ. 116.)

RIM. Se duba senco estas neevitebla eĉ per uzo de _lia_, _ŝia_, _ĝia_, _ilia_, anstataŭ »sia«, tiam oni devas konstrui la frazon alimaniere. (Cart.) E.: _Li vidis ŝin mortigantan sian infanon._ Kies estas infano? _Lia_ aŭ _ŝia_? Diru do prefere:

Li vidis ŝin, kiu mortigas sian infanon (_infanon de ŝi_).

Li vidis ŝin, kiu mortigas lian infanon (_infanon de li_).

III. POSEDA GENITIVO.

Formo: Ies, ties, kies, ĉies, nenies.

Gramatiko: Vortoj ne ŝanĝeblaj.

87. Nepersonaj pronomoj _iu_, _tiu_, _kiu_, _ĉiu_, _neniu_, liveras serion da posesivoj per ŝanĝo de _u_ en _es_. Tio ĉi estas vera genitivo de posedo. Oni uzas ĝin laŭ jenaj ekzemploj:

_Kies estas tiu ĉapelo?_ (Al kiu apartenas?) _Ties_ (al tiu persono).

_Ĉu ies estas tiu ombrelo?_ (ĉu al iu el ĉeestantaj personoj?)

_La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro._ (Beaufront.)

RIM. 1. Post »kies« oni ordinare ne uzas artikolon »_la_« antaŭ nomo de afero posedata. (Beaufront.) E.: _La domo, kies tegmenton vi vidas_,—ne »la tegmenton«.

2. »es« montras nur posedon. Oni do ne diras: »la afero, kies ni parolas ...«—sed »la afero, pri kiu ni parolas ...«

3. Aldono de »es« al personaj pronomoj (mies, vies, lies ...) ne estas ordinare farata. E., kiam oni demandas: »Kies estas tiu ĉapelo?«—oni kutime ne respondas: »mies«, sed: »al mi«, aŭ: »mia«.

VII.

PRONOMOJ-ADJEKTIVOJ

aj aliaj vortoj.

I. MONTRAJ VORTOJ. (DEMONSTRATIVOJ.)

Formo: tiu, tia, tiu ĉi ... jen, mem, ajn.

Gramatiko: »Tiu, tia« ... sekvas regulojn de adjektivoj (nombra, kaza akordo).

E.: _tiu homo_; _tiuj homoj_; _mi amas tiujn personojn_.

»Jen, mem, ajn« estas ne ŝanĝeblaj vortoj.

88. »Tiu, tiu ĉi« estas uzata iafoje antaŭ poseda adjektivo por insisti pli forte.

E.: _Tiu ĉi mia malnova amiko._

_Tiuj niaj kuraĝaj soldatoj_ (pri kiuj ni ĵus parolis).

89. »Tiu«, k. a. oni ripetas iafoje sen neceseco por pli forte montri aferon, pri kiu oni parolas.

E.: _Tiun bandon, kiu minacis al via feliĉo, tiun detruis li!_

90. Iafoje oni uzas »tio, tio ĉi, ĝi« (por ĉiuj personoj kaj nombroj) en celo difini pli forte ion.

E.: _Ĉar tio ĉi estis feino._ (Z.)

_Kiu frapis? Ĝi estas mi, via patro._

_Ĝi estis iliaj fratoj_ (aŭ: _ili estis iliaj fratoj_).

91. »Jen, jen estas, venas«, k. t. p. oni uzas ankaŭ ofte en sama maniero.

E.: _Jen estas la ĉapelo de la patro._ (Z.)

_Jen, ŝajnas, ili!_ (Haml. I. 1.)

_Haltu! Jen ĝi mem aperas!_ (Haml. I. 1.)

RIM. »ĝi, tio ĉi«, k. c. oni ofte forigas. Tiam oni simple metas sur la unuan vicon (aŭ en la plej videblan lokon) la vorton, al kiu oni volas tiri atenton.

E.: _Mi iros morgaŭ Parizon._—_Morgaŭ mi iros Parizon._—_Parizon mi iros morgaŭ_ (anst. ĝi estas mi, kiu iros ...).

_Ĉu vi estas diligentaj? Tio_ (aŭ _tiaj_) _ni estas_.

_Ĉu min vi serĉas?_ (anst. ĉu ĝi estas mi ... _aŭ_ ĉu mi estas tiu, kiun ...)

92. »Mem« montras insiste aferon, precipe personon. Oni ne devas ĝin konfuzi kun »sama«, (kiu montras nur econ de identeco, plenan similecon) aŭ kun »eĉ« (kiu estas apartiga adverbo). Oni ĝin uzas apud la vorto, kiun ĝi difinas.

E.: _Li mem ekkaptis la glavon kaj la glavingon per sama mano._

_Li prenis la glavon mem, ne la glavingon._

_Li forgesis eĉ sian nomon._

_Tio estus memmortigo._

93. »Ajn« montras indiferentecon pri tiu ĉi aŭ alia.

E.: _Iu ajn povos veni kaj forŝteli la monon, se vi lasos pordon neŝlosita._

II. RILATAJ VORTOJ. (RELATIVOJ.)

94. Rilata pronomo-adjektivo (kiu, kia) akordiĝas nombre kun sia rilatato. Plie oni metas ĝin en kazon postulatan de la sekvanta verbo. Kiel montraj kaj aliaj pronomoj-adjektivoj ili estas uzataj egale por personoj kaj objektoj.

E.: _Mia patro, kiun mi amas ..._

_Iliaj fratoj, kiujn vi konas ..._

_Niaj vestoj, kiuj malpuriĝis ..._

_Mi ne scias, kion vi diras._

95. Kiam la rilatato estas tuta frazero, oni uzas plej ofte »kio«.

E.: _Jen dek frankoj, kio estas sumo ŝuldata al vi._

RIM. ... »kiuj estas sumo« oni povas ankaŭ diri.

96. Kiam la rilatato kaj la rilatanto ne estas en sama nombro aŭ kazo, tiam oni uzas plej ofte »tiu, tio, tia«, antaŭ »kiu, kio, kia«. La demonstrativo tiam akordiĝas kun la unua propozicio, kaj la relativo kun la dua.

E.: _Ni ne scias tion, kio ni fariĝas._ (Z.)

_Malsano estas tio, kion mi plej timas._

_Nomu al mi tiun, kiu venis hieraŭ._

RIM. 1. »Malsano estas, kion mi plej timas« estas ankaŭ iafoje dirite; tiu formo estas eble iom malpli klara, sed pli rapida.

2. Oni plej ofte atentas uzi en similaj interrilatoj vortojn el sama klaso; t. e. oni uzas du pronomojn, aŭ du adverbojn, aŭ du adjektivojn. E.: _Kia_ patro, _tia_ filo (adj. _a_).—_Kiu_ venis, _tiu_ estos punata (pronomo _u_).—Via elparolado estas _bona_, sed la _mia_ ne estas _tia_.—Via ago estas _sama_, _kia_ tiu de via frato.—Vi agis _same_, _kiel_ via frato.

III. DEMANDAJ VORTOJ.

97. »Kiu, kia, kio, kial, kiel, kiom, kies, kie«, estas ofte uzataj por demandi, ĉu rekte alparolante iun, ĉu nerekte, kiel komplemento de verbo (diri, demandi, dubi, nescii ... k. c.)

E.: _Kiu venis? Kien vi iras? Kiom vi aĉetas?_

_Diru, kien vi iras. Mi demandas vin, kiu venis hieraŭ._

98. Kiam oni demandas rekte aŭ nerekte kaj ne estas en la frazo unu el la demandaj vortoj »kiu, kio,« k. c. tiam oni devas ĉiam uzi la vorton »ĉu«.

E.: _Ĉu vi venos morgaŭ?_

_Ĉu vi ne venos morgaŭ?_

_Diru al mi, ĉu vi ne venos morgaŭ._

_Mi dubas, ĉu li povos veni morgaŭ_ (kredeble li ne venos).

_Mi nescias, ĉu li ne povos veni morgaŭ_ (eble li povos veni).

RIM. Oni indiferente ŝanĝas lokon de l' pronomo, verbo, neo, k. c. En la unua loko estas vorto, al kiu oni volas tiri atenton.

E.: _Ĉu venos vi morgaŭ? ĉu vi ne venos morgaŭ? ĉu ne venos vi morgaŭ? ĉu morgaŭ vi ne venos?_ k. t. p.

IV. NE DIFINAJ PRONOMOJ.

99. Ne difinaj pronomoj »io, tio, kio, ĉio, nenio«, ne povas esti uzataj en multenombro pro ilia nedifiniteco mem.

E.: _Io ĉagrenas min, kion vi ne povas koni._

RIM. Se oni celas multenombron, oni uzas »kelkaj aferoj, kelkaj aĵoj, iaj aĵoj« k. t. p.

V. PRONOMO AŬ ADJEKTIVO?

100. »Tiu, kiu, ĉiu«, estas ordinare uzataj egale kiel pronomoj (solaj) aŭ kiel adjektivoj (antaŭ substantivo).

E.: _Tiu, kiu venis, estis alta._

_Kiu vidas tiun homon? Li ĉiuokaze_ (aŭ: ĉiuminute, ĉiumomente) _rakontas plej strangajn aventurojn_.

101. »Tia, kia, ĉia« estas nur adjektivoj kaj esprimas ordinare apartan ideon pri eco, speco speciala.

E.: _Ĉu estas eble, ke tia homo bankrotis!_

_Kia viro konsentus tion fari? (Kia speco de ...)_

_Mi nescias ankoraŭ, ĉu mi povos veni; ĉiaokaze_ (kia ajn estos la okazo) _mi skribos al vi_.

102. Por »iu, neniu, ia, nenia«, oni ordinare ne faras tiun distingon ecan. »Iu, neniu«, estas uzataj pronome: »ia, nenia«, simple adjektive.

E.: _Iu venis. Ia homo venis._

_Neniu venis. Nenia persono venis._

VIII.

VERBO.

I. SUBJEKTO (4 kaj 5.)

103. Verbo havas preskaŭ ĉiam subjekton esprimitan. Tio estas necesa, ĉar oni ne povas distingi personojn per iliaj finiĝoj.

104. Oni tamen renkontas verbojn sen subjekto esprimita (en senpersonaj propozicioj) kun:

_A._ verboj montrantaj veteron: _neĝas_, _pluvas_, _hajlas_, _fulmas_, _tondras_.

_B._ diversaj verboj, kiujn oni uzas ordinare kun esprimita subjekto, sed uzas tiel pro nedifiniteco de l' subjekto: _okazas_, _aperas_, _ŝajnas_, k. s.

_C._ verbo »esti« uzata kun adjektivo-adverbo aŭ pasiva participo-adverbo: _necese estas forkuri_; _honte estas perfidi_; _estas dirite, ke_ ...

_D._ kelkaj interparolaj esprimoj: _dankas!_ _plaĉas!_ anstataŭ: _mi dankas_,—aŭ: _se plaĉas al vi_ ...

105. Kiam subjekto estas sama por ĉiuj verboj en sama frazo, tiam oni povas esprimi ĝin nur antaŭ la unua verbo.

E.: _Mi miras, timas, tremas._ (Haml. I. 1.)

_Li alkuris, ekkaptis la infanon kaj tiris ĝin el la danĝero._

II. PREDIKATO. (6.)

106. Kiam predikato estas substantivo, ĝi akordiĝas nombre kun la subjekto, kiel adjektivoj; ĝi povas ankaŭ ne akordiĝi, se la ideo tion postulas.

E.: _La kuracisto estas la espero de l' malsanulo._

_La kuracistoj estas la espero de siaj malsanuloj._

_Parizo kaj Londono estas grandaj urboj._

107. Kiam subjekto estas el virina sekso kaj predikato-substantivo ankaŭ povas preni virinan sufikson, oni laŭvole akordigas ilin sekse.

E.: _Tiu ĉi sinjorino estas pentristino._

_Fraŭlino X*** estas elektita sekretario de nia Grupo._

108. Kiam predikato estas adjektivo aŭ participo, ĝi akordiĝas nur nombre kun la subjekto. (62 kaj sekvantaj.)

III. REKTA KOMPLEMENTO. (35.)

109. Substantivo aŭ pronomo, kiu estas rekta komplemento de verbo (35), estas en akuzativo sen prepozicio.

E.: _Mi amas mian patron._

_Mi bone aŭdas vin._

110. Unu verbo havas ordinare nur unu rektan komplementon. La aliaj komplementoj estas uzataj nerekte per pero de prepozicio.

E.: _Li instruis min pri lingvo germana_ (ne: _li instruis min lingvon germanan_).

_Li demandis min pri tio_ (ne: _li demandis min tion_).

RIM. 1. Kompreneble unu komplemento povas konsisti el kelkaj vortoj aŭ terminoj; en tia okazo ĉiuj terminoj estas en akuzativo, se ili ne estas regataj de prepozicio. (36). E.: _Li manĝis supon kaj panon._

2. Akuzativo montranta almovon, tempon, daŭron, k. t. p. ne signifas, ke la vorto estas rekta komplemento; tial oni renkontas en tiaj okazoj kelkajn komplementojn en akuzativo: unu estas rekta, aliaj estas cirkonstancaj. E.: _Li metis la ĉapelon sur sian kapon._ (140.)

111. Kiam infinitivo estas komplemento de verbo (aŭ de alia vorto), oni neniam uzas prepozicion antaŭ ĝi. Escepto estas farita por prepozicioj »por, antaŭ (ol), anstataŭ«. (169.)

E.: _Mi ordonis al li helpi sian fraton._

_Mi lernas rajdi._

_Mi iras (por) helpi lin._

_Antaŭ (ol) foriri, li bruligis ĉiujn paperojn._

_Anstataŭ lerni, li petolas._

112. Kiam rekta komplemento havas mem infinitivon kiel komplementon, tiam oni uzas prefere participon anstataŭ infinitivo, se oni volas montri la daŭron de l' ago.

E.: _Mi vidis lin mortigantan homon_ (dum li mortigas).

RIM. 1. »Mi vidis lin mortigi homon« estas ankaŭ uzebla laŭ verkoj de kelkaj aŭtoroj; tiu formo estas multe pli malofta ol la supra.

2. Kiam oni ne celas montri daŭron de ago, tiam oni uzas simplan infinitivon. E.: _Li devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon_ (Haml. V. 2).

IV. NEREKTA KOMPLEMENTO. (36.)

113. Nerekta komplemento estas montrata de konvena prepozicio kaj restas en nominativo, kiam ne ekzistas almovo al ĝi. (117.)

E.: _Mi donas akvon al la birdoj._

_Mi enuas je la hejmo._

_Mi batalas kontraŭ li._

114. Kiam ne ekzistas alia akuzativo en sama propozicio, oni povas meti nerektan komplementon en akuzativon senprepozician (t. e. igi ĝin rekta komplemento) se tio ne difektas klarecon de la frazo. (37, 195.)

E.: _Obei la patron_, anstataŭ: obei al la patro. (Z.)

_Enui la patrujon_, anstataŭ: enui je la patrujo. (Z.)

_Pardoni malamikon_, anstataŭ: pardoni al malamiko. (Z.)

RIM. 1. Sed oni diras devige: »pardoni al malamiko liajn ofendojn. (Z.)—(110.)

2. Per reciproka uzo de supra regulo oni trovas ofte uzon de prepozicio kun nominativo anstataŭ akuzativo sola. E. »Mi helpas al la patro. Ami al Dio. Mordi al la brako.«

115. Komplemento de verbo pasiva estas ordinare en nominativo kun prepozicio »de« por montri aganton, kun prepozicio »per« por montri ilon.

E.: _Mi estas amata de mia patro._

_La domo estas kovrita per ardezoj._

V. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. (7.) LOKO.

116. Por montri lokon, je kiu oni estas, oni uzas nominativon kun unu el lokaj prepozicioj »en, ekster, sur, sub«, k. t. p. (197.)

E.: _Mi estas, iras, promenas, kuras en la ĝardeno._

117. Por montri lokon al kiu oni iras, oni uzas akuzativon solan aŭ kun prepozicio.

E.: _Mi iras Parizon. Mi iras en la ĝardenon._

_La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj._ (Z.)

_Morgaŭ mi petos permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn._ (Haml. IV. 7.)

RIM. 1. Tiu ĉi regulo rilatas ankaŭ moralan movon (38).

2. Lokaj adverboj ankaŭ devas preni _n_. E.: »Pri tio, kien metis li korpon, ne povis ni sciiĝi.« (Haml. IV. 3.)—»Kien vi iras? En la ĝardenon.« (Z.)

3. Post substantivo montranta almovon, oni ankaŭ devas uzi akuzativon. E.: »Mi gratulas vian Princan Moŝton je la reveno Danujon.« (Haml. V. 2.)

4. La verbo povas esti ne esprimita. Tiam akuzativo sola sufiĉas montri almovon. E.: »Ŝtelistojn neniu lasas en sian domon.« (Z.)

118. Kiam almovo estas sufiĉe montrata de prepozicio aŭ de antaŭa frazo, tiam oni povas neuzi finiĝon _n_. Tio ĉi okazas plej ofte kun prepozicioj »al« kaj »ĝis«. (Beaufront.)

E.: _Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo._ (Z.)

_Miaj fratoj eliris kun la gastoj kaj akompanis ilin ĝis ilia domo._ (Z.)

_Kien ili iras? Kontraŭ Polujo._ (Haml. IV. 4.)

_Rim._ Post »al« kaj »ĝis« D-ro Zamenhof kaj plej multo el Esperantistoj uzis ĝis nun ĉiam nominativon. Tio ĉi povas ja alporti pli da klaro en frazon, evitante amasiĝon de akuzativoj. Tamen okazoj estas, kie »al« montras dativon senmovan (La rozo apartenas al Teodoro) kaj aliaj, kie ĝi montras certan almovon (mi iras al la onklo); oni povas demandi, kial en tiu lasta okazo oni ne uzas akuzativon. (Laŭ E. L. Steckel.)

119. Kiam, en frazo montranta almovon, oni celas nur rezultaton de la movo kaj ne ĝian fariĝon mem, tiam oni povas uzi nominativon. Tio ĉi okazas precipe kun verboj en tempo pasinta.

E.: _La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro._ (Z.)—(Rezultato: nominativo.)

_Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj._ (Z.)

_Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis ..._ (Z.)

_Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro._ (Z.)—(Akuzativo, por montri fariĝon de la movo.)

120. Por montri lokon de kiu oni venas, oni uzas nominativon kun konvena prepozicio: »de«, se oni simple deiras de tie; »el«, se oni volas montri eliron; »for, for de«, se oni volas montri energian aŭ grandan malproksimiĝon.

E.: _Li venas de Parizo kaj iras nun al Berlino._

_La violono falis el la violonujo._

_For! For de tie ĉi! iru for, sentaŭgulo!_

VI. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. TEMPO.

