# En Rusujo per Esperanto

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/en-rusujo-per-esperanto-42028/index.md

Kaj li akompanis min en la bieno por konigi ĝin al mi. La domo staras kontraŭ lageto, kiun oni povas vidi el posta verando. Ĉirkaŭe estas la floraj, fruktaj kaj legomaj ĝardenoj, kaj, pli malproksime, la kulturejo, kiu etendiĝas al la nordo, inter beletaj altaĵetoj ĉe la limo de la gubernio Kursk. Je la maldekstra flanko de la domo, apud herbejo, ombrata de belegaj arbegoj, densa arbareto kuŝas sur plataĵeto, kiu antaŭeniras kiel promontoro kaj permesas ĝui ĉirkaŭvidon super la steparo. Kiom majeste impresiga devas esti tiu panoramo, kiam la norda vintro kovras la senfinan ebenaĵegon per uniforma tapiŝo de neĝo, blindige brilanta sub la radianta suno! Tiam la tuta naturo silentas kaj ŝajnas mortinta sub tiu glaciiga kovrilo. Nur maloftaj glitveturiloj kaj malsataj lupoj iafoje punktemarkas la blankaĵon, solaj atestantoj de la vivo, interne kaŝata.--Nun, kontraŭe, kia vivpotenco ĉirkaŭas min! Miaj piedoj premas flekseblan herbon kaj disŝutitajn en ĝi graciajn floretojn, kiujn ondigas la stepa venteto. Tie svarmas la multego de la insektaro, formikoj kaj laboremaj abeloj, zumantaj muŝoj, kaj, ho ve! suĉemaj kuloj, ŝajnantaj kredi, kiel simplaj homoj, ke la mondon oni fabrikis speciale por ili, kaj ke ili rajtas profiti mian sangon, kiel mi la lakton de bovinoj. En la foliaroj de la arbareto malantaŭ staranta, la birdaro pepas, flirtas kaj batalas, dum ĉirkaŭ mi kvietaj brutoj dormetas aŭ sin paŝtas laŭ meditema malrapideco. La apudeston de l' homoj oni divenas nur per iliaj faritaĵoj, kampoj ĵus falĉitaj kaj dometoj, tegmentitaj per pajlo, sed en tiu horo, ĉiuj, viroj kaj virinoj, estas okupataj pri la draŝado, kiun konigas la basa ronkado de nevidebla maŝino.

Post ĝenerala esplorado de la ĉirkaŭaĵoj, ni vizitis la domareton de la muĵikoj. Antaŭ kvardek jaroj, kiam ekzistis la servuteco, oni kalkulis la valoron de ĉiu bieno, ne per la nombro de ĝiaj "desjatini" (termezuroj), sed per tiu de la "animoj", t. e. de l' servutuloj, kiuj ĝin kulturis. Periodaj enrigistroj kontrolis la nombron de tiuj animoj kaj per ĝi determinis la impostŝuldon de l' bieno. La muĵiko valorigis la bienon ne nur ĉar li donis al la mastro terlaboron, sed ankaŭ ĉar li devis pagi al li specialan takson, nomatan "obrok", diversvaloran laŭ la pagebleco de l' muĵiko kaj la bezonoj de l' sinjoro; li ne povis forlasi la bienon aŭ edziĝi sen la permeso de lia posedanto. Hodiaŭ, liberigita per la leĝo, la muĵiko memposedas sian dometon kaj iom da tero; kaj, ĉar tiu bieneto ne sufiĉus por nutri lian familion, li dungekulturas la bienon de la sinjoro. La elservutigo ne faris praktike gravan plibonigon en lia stato, ĉar se ĝi malebligis la trouzojn de la landestro kontraŭ la landservutulo, aliparte, ĝi lasis la nekleran kamparanon sen protektado kontraŭ la malhonestaj spekulaciistoj, kiuj nun lin trompas.

Feliĉe, inter la landsinjoroj estas liberalaj homoj, kiuj donas volonte al sia eksservutularo neprofitemajn konsilojn kaj kvazaŭ patriarkan protektadon. Rekompence, la muĵikoj ne ĉesis montri antaŭ ili tradician respekton, kiu donas al iliaj kunrilatoj fizionomion apartan kaj kuriozan. Cetere ĉiuj kleruloj de Rusujo, eĉ la plej entuziasmaj pri la muĵikoj (kaj en tiu nacio dank' al Tolstoj ili estas multegaj) uzas por ilin alparoli tonon duonrideman, duonprotekteman kiel, ĉe ni, plenaĝulo parolas al knabo. Ja tiu konduto estas prava, ĉar la rusa kamparanaro, kiu ĝis nun ne disvolviĝis intelekte, estas kvazaŭ knabaro, knabaro multnombra, en kiu sidas la fatalo de tiu nacio, promesdona aŭ minacplena laŭ la direkto, kiun elektos ilia nuna evolucio. Tion bone komprenis la adorato de la rusaj kleruloj, grafo Leo Tolstoj, kiam, decidinte dediĉi sin al la edukado de la simpluloj, li malgrandigis sian tutmonde faman talenton de verkisto ĝis la intelekta kreskiĝo de la muĵikoj, por skribi de tiam nur tiujn infanindajn fabelojn, kiuj mirigas kaj elravigas lian fremdan legantaron. Simile al Tolstoj, agas ankaŭ multaj rusaj kleruloj kaj siaflanke la kamparanoj respondas ilin per duonnaiva, duonfidema rideto, kiu strange kontrastas kun ilia esplorema kaj ironia rigardo.

--Kio reale estas en tiuj krudaj cerboj, mi pensis dum kelkaj muĵikoj renkontante nin, salutis s-ron Lintvarev, ĉu tio ĉi estas veraj danko kaj respekto por bona kaj favorema patrono aŭ, ĉu, kontraŭe, sekreta envio de malfortulo al fortulo, kaj la praava malamo de la idoj de l' subpremitoj kontraŭ la ido de l' subpremintoj? Tion montros la estonto.

Miaj gastigantoj, sincere liberalaj, sin montris tiam tre konfidemaj kaj entuziasmaj kaj al mi ŝajnas, ke ili opiniis min iom tro skeptikema kaj moderema. Ilia bela entuziasmo tute memorigis al mi tiun de la franca nobelularo samtempa je Voltaire kaj J. J. Rousseau. Sed nun, la rusaj nobeloj ankaŭ havas sian postrevolucian eksperimenton, kaj, iafoje, mi demandas min, ĉu miaj gastigantoj ne ŝanĝis iomete sian opinion?

Mi memoras plezure niajn paroladojn dum la tagaj kaj vesperaj manĝadoj, kiujn lerte prezidis nia dommastrino. Mi ankoraŭ vidas kvazaŭ antaŭ miaj okuloj, ŝian altan kaj elegantan figuron, ŝian vizaĝon espriman kaj spritan, kaj tiun penetreman rigardon, kiu estus konfuziga, se ne ĝin dolĉigus bonema duonrideto. Ŝi ne povis, aŭ, pli ĝustedire, ne konsentis paroli france kaj mi devis, por niaj konversacioj, uzi la peron de ŝia filo aŭ de mia amiko. Sed ŝi perfekte konis nian nunan francan literaturon,--multe pli bone, o ve! ol mi mem konis la rusan,--kaj ŝi sin montris fervora admirantino de Emile Zola. Tiu franca aŭtoro estas la preferato de la rusaj legantoj, kiel plej simila, per sia verkmaniero, je la nun iom kruda realismeco de la slava verkistaro.

--Volonte mi konsentas kun vi,--mi diris,--pri la potenco de observadisto kaj de priskribisto de Zola. Liaj romanoj iafoje altiĝis, per la forto de la vereco kaj de la vivpoveco ĝis la beleco de moderna epopeo, sed, pro ĝia talento mem mi bedaŭras, ke tro sisteme li montras la malbonajn flankojn de nia homaro. Tiel farante, li iĝis iom malvera, same kiel estus fiziologiisto, kiu, por montri, kia estas la homa korpo, prenus siajn ekzemplojn nur en malsanulejo. Pro tio mi timas, ke vi, sinjorino, kaj la multaj estimindaj fremduloj, kiuj legas liajn priskribojn, havu pri nia franca societo malfavoran, kaj, mi povas diri, ne pravan opinion.

--Vera respondo de francoj, ĉiam ĝentilaj kaj fieraj, neniam seriozaj! Sed kvietigu, sinjoro franco, vian nacian ofendemecon!--respondis kun bona rido s-ino Lintvareva.--Ni ne opinias, ke Zola montras la malvirtojn de l' francoj, sed tiun de l' homoj, kia ajn estas ilia nacieco. Ĉiuj homoj estas samvaloraj, francoj aŭ rusoj, riĉuloj aŭ malriĉuloj, nobeloj aŭ muĵikoj. La verkaro de Zola estas la spegulaĵo ne de unu nacio, sed de la tuta homaro.

--Estu tio, mi diris. Sed ĉu talenta verkisto ne devas celi la animan pliboniĝon de sia legantaro kaj, por tio, montri en siaj libroj imitindajn ekzemplojn prefere ol malestimindajn homojn?

--Jes, se li verkas por infanoj, ne, se li sin turnas al prudentaj homoj. La plejbona instruado por plenaĝaj homoj rezultas el la sperto mem de la vivo, kaj el ĝia tute sincera priskribo, tia kia ĝi estas. Malprave oni supozus, ke vero bezonas artornamon, ian idealan poeziigon. Impresiga estas nur la vivo kruda. Via Zola, nia Gorkij kaj nia Tolstoj pli multe faris por la plibonigo de l' homaro, ol centoj de moralaj kaj religiaj libroj!

Tiel parolis, per forta kaj konvinkata voĉo tiu nobelino, forspirante al la plafono la blankajn fumrondetojn de la bonodoraj cigaredoj, kiujn, kiel multaj rusinoj, ŝi fumadis dum la tuta tago. Kaj dume, super ŝia kapo, en angulo de la manĝoĉambro, trankvile briletis lumeto pie pendigita antaŭ la sankta ikono, eksprotektanto de tiu domo, nun lasta postsigno de la tempo, apenaŭ pasinta, kiam la nobeloj ne legis Zola kaj posedis servutulojn!

Tiun saman kontraston mi konstatis, dum la sama vespero, kiam mi eniris en mian dormoĉambron. Vitrata ŝranko montris aron de sanktaj figuroj kaj piaj aĵetoj, arkaisme kolorigitaj. Sed, sur antaŭmetita breto, amasiĝis libretoj de popola eldonejo, kiu celas disvastigi la modernan klerecon ĉe la muĵikoj kaj laboristoj!

VI.

La postan tagon, je mia vekiĝo, s-ro Speranskij proponis al mi matenan promenon en la bieno de s-ro Lintvarev. Mi plezure akceptis. Nin akompanis dekdujara gimnaziano, Kolja (Nikolĉjo), jam fervora adepto de l' sporto, kiun sankta Huberto plejŝatis, kaj armata per malmultpeza karabeno por pafi al la birdoj. Pri tio mi devas diri, ke Rusujo estas paradizo por ĉasistoj pro la multego kaj diverseco de ĝia ĉasaĵo, kaj s-ro Lintvarev estis proponinta al mi interesajn kaj fruktoplenajn ĉasesplorojn. Bedaŭrinde mi, kiel s-ro Speranskij, tute ne ŝatas tiun plezuron. Mi, do, min armis nur per mia fotografilo por kapti kalkajn kuriozajn pejzaĝojn.

Ni intencis viziti la kamparon, sidantan transe de la lageto, kaj por atingi pli rapide nian celon, ni decidis veturi tien per boato. Apud la bordo estis ia stranga ŝipeto, nomata ruse _botik_ kaj tre simple fabrikita de la muĵikoj el unu arbotrunko. Tiuj pirogoj, mallarĝaj, cilindraj kaj, kompreneble, sen kilo, renversiĝas tiom facile kiom ili moviĝas, kaj mia amiko antaŭsciigis min afable, ke ia ajn skueto nepre nin ĵetus en la akvon!

Tiel bone informita, mi singarde lokis min kaj mian fotografilon en la mezon de tiu ĉarma boateto, sur ĝian fundon mem, ĉar benkoj estas superfluaĵo, malŝatata de l' muĵikoj. Kolja sin starigis, kiel koko, sur l' antaŭan pinton de nia flostrunko, dum s-ro Speranskij, kiel ŝipestro, grave sin metis sur la postan parton kaj lerte nin puŝis per mallonga tabuleto, kiun li bonvolis nomi remilo. Tiel, oni diras, la muĵikoj veturas komforte: ke mi sentis min komforte, mi ne povus certe diri, sed tiu sporto donis al mi ne atenditan senton, tiun de la dancisto sur streĉita ŝnuro! Nur mi forte bedaŭris, ke mi ne akceptis la pafilon, proponitan de s-ro Lintvarev, ĉar ĝi estus al mi oportune utilinta kiel ekvilibrilo!

Ni malrapide veturis sur tiu lageto, kiun ĉirkaŭis kaj ornamis la densa foliaro de belaj arboj. En ia loko, tiu lageto estis superakviginta malaltan parton de la bordo kaj ni devis antaŭeniri singarde, meze de la ŝtiparo de renversitaj kaj senfoliigitaj arboj, kiuj donis pentrindan ŝajnon al la pejzaĝo, sed estis, pro siaj subakvaj radikoj, danĝeraj rifoj por nia turniĝema ŝipeto. Multaj duonsovaĝaj anasoj naĝis ĉiuflanke, rapidante for de ni kaj de nia bruema karabeno. Nia juna ĉasisto fervore celis, pafis kaj maltrafis. Tamen, iafoje, nesingarda birdo restis proksime de ĝia malamiko.

--Ho! tiun ĉi fojon, mi nepre ĝin trafos! ekkriis Kolja.

Kaj li alŝultrigis zorge sian karabenon, vigle premis la risorton, por celi pli precize kliniĝis al la birdo, kaj... ni triope defalis en la akvon!

Feliĉe, neprofunda estis la lageto, kaj proksima ĝia bordo. Akvumitaj, ŝlimaj kaj malvarmaj, ni maltriumfe reiris domen, akompanataj de la nazsonaj kondolencoj de la anasaro.

Post plena puriĝo, viŝiĝo, revestiĝo kaj bona manĝado, kiu revarmigis nin, s-ro Lintvarev proponis al ni viziti la vilaĝon Ĉerneĉina, tra kiu ni jam estis veturintaj dum nia alvena vojaĝo. Por konatigi min kun la kampara veturilaro, ni tien iris per "bjegunki". La plej kutima veturilo muĵika estas la "linjejka", kiu konsistas el simpla trabo kun kvar radoj, sur kiu oni rajdas apogante siajn piedojn sur l' antaŭan radakson. Sed la bjegunki de s-ro Lintvarev estis pli luksa. Anstataŭ trabo, ĝi havis rektangulan plankon, sur kiu ses homoj povis sidi dorso ĉe dorso. Nek risortoj, nek apogiloj, sed la veturantoj povis tute libere sin apogi kontraŭ pli firma kunvojaĝanto aŭ sin alkroĉi je lia vesto, kiam la skuegoj estis tro fortaj, kaj se nur ili atentis zorge por ne tuŝi la teron per siaj pendantaj piedoj, ili entute povis sukcese atingi la finon de sia vojaĝo.

Mia boatpromeno estis jam iginta min lerta ekvilibristo, tial mi estis ankoraŭ tuta kaj sana, kiel efektiva muĵiko, kiam ni haltis en la vilaĝo Ĉerneĉina, antaŭ la domo de lia pastra moŝto, patro Vasilij. Tri belaj geknaboj ĝoje nin akceptis kaj rapidis por saluti s-ron Lintvarev, dum aperis la edzino kaj la bofratino de l' pastro, fine la pastro mem, kies alta figuro, belŝajna vizaĝo kaj saĝa rigardo tuj elvokis simpation.

Patro Vasilij diferenciĝas el multaj siaj kolegoj per sia larĝa kaj moderna spirito. Dece kaj afable li ricevis la neortodoksan fremdulon, kia mi estis, anstataŭ manifesti la malprogreseman malfidon, kiun montras kutime al la fremduloj la ekleziularo vilaĝa. Aliparte, patro Vasilij, kiel ĉiuj rusoj, pasie amas siajn infanojn, kaj, ĉar mi mem estas ĉiam favoratulo de la geknabaro, mi tuj eltrovis la vojon al lia koro, amikiĝante kun liaj ĉarmaj gefiloj, kiuj baldaŭ alportis al mi, en la salonon, la tutan kolekton de iliaj ludiloj. Sub ilia protektado mi inspektis la pastran domon, beletan lignan konstruaĵon, starantan antaŭ la preĝejo, ĝian ĝardenon kaj ĝian korton, eĉ la fortegan virporkon, patron de la tuta porkidaro de Ĉerneĉina, fonton de fiereco kaj de profitoj por la pastra familio.

Poste mi vizitis kun patro Vasilij la preĝejon de l' vilaĝo, kiu tiam estis dezerta, ĉar la tuta loĝantaro sin okupadis pri kampara laboro. Tre simpla estis tiu preĝejo, konstruita, laŭ rusa kutimo, meze de ĝardeno, ĉirkaŭita de muroj en kies parto estis la tombejo de la vilaĝanoj. Kiel ĉiuj ortodoksaj preĝejoj, ĝi estis kvadrata, kun kvar flankaj kaj unu centra kupoloj verde pentritaj. Ĝian internon dividis je du partoj mezstaranta muro aŭ ikonostaso, post kiu estis la loko, rezervata por la pastroj kaj iliaj helpantoj. En la rusaj preĝejoj estas nek seĝoj,--oni devas pied- aŭ genustari,--nek orgenoj,--nur la homa voĉo estas permesata de la ortodoksa liturgio,--nek statuoj, sed multnombraj muraj pentraĵoj, figurantaj la Tridion kaj la ortodoksajn sanktulojn, sed tiuj pentraĵoj neniel celas simili la realaĵon--ĉia persono, kvazaŭ katalepsiigata en sintenado, fiksita de la tradicio, vestata per rigidaj bizante kolorigitaj kaj orumitaj vestaĵoj, memorigas la bildojn de la Mezepokaj manuskriptoj. Antaŭ la ikonostaso staras malalta katedro, el kiu la pastro alparolas la aŭskultantaron. La altaro staras post la ikonostaso en la parto, difinata por la ekleziularo. Oni tien iras tra tri pordoj, el kiuj la centra estas trairebla nur de la diservanta pastro kaj de la caro, dum la tago de lia kroniĝo. En tiu pordo pendas vualo, memoriganta tiun de l' Templo en Jeruŝalajmo, kiun oni mallevas por kaŝi la pastron, dum li komuniiĝas.

De la centra kupolo, kie estas la sonorilejo, mi povis ĝui ĉirkaŭvidon sur la tutan vilaĝegon. Tre apartan kaj pentrindan vidiĝon havas la malgrandarusaj vilaĝoj. Male je la malpuregaj "isbi" de Grandarusujo, iliaj dometoj aŭ "ĥati" ĉiam estas zorge purigitaj kaj freŝe kolorigitaj per kalko. Iafoje la malgrandaruso, kiu havas artistan instinkton, pentras blue aŭ rozkolore sian "ĥata", kaj tiuj diverskoloraj dometoj ŝajnas ludiloj de infanoj pro siaj pordoj kaj malgrandaj fenestretoj, ornamitaj per lignaj skulptaĵetoj. Ĝenerale la dometo staras gracie en ĝardeneto, ĉirkaŭata de barilo el plektitaj salikoj, kaj gajigata de papavoj, siringoj, precipe de lakmusoj kun larĝaj, vivflavaj floregoj. Kiam tiuj sunfloregoj plene maturiĝis, la muĵiko detranĉas ilin kaj sekigas sur la malalta pajla tegmento de sia ĥata tiel ŝanĝata je bukedo; poste, de la sekigitaj floroj li forprenas la centrajn nigrajn grajnojn, kiujn li tre frandas. Somere, la lipetoj de la vilaĝaj geknaboj estas ĉiam nigrigataj de tiuj grajnoj, kiujn ili senĉese mordetas.

Patro Vasilij kondukis min ĉe kelkajn ĥati'n. Ilia plano estas tre simpla--unu peroneto, unu malgranda antaŭĉambro por la brutaro, kaj unu kvarangula kalkepentrata ĉambro, kun lignaj benkoj, fiksataj kontraŭ la muroj kaj unu tablo. En unu angulo, kubforma forno senĉese hejtata dum la vintro; en la kontraŭa angulo, sankta ikono, ĉirkaŭata de diversaj kolorigitaj bildoj, figurantaj la sanktulojn, la caran familion, vidaĵojn de Moskvo, de sanktaj monaĥejoj, aŭ popolajn legendojn kaj kantojn. Se la mastro estas riĉeta kaj luksama, li ornamas sian plafonon per girlandoj el diverskoloraj paperoj, kiuj tute similas tiujn de la maŭraj domoj en Alĝerio. En la ĥati ne estas litoj--la muĵikoj sin kuŝas sur la benkojn, kaj, vintre, kontraŭ la forno.

Tiaj dometoj, faritaj el tero, lignaĵo kaj pajlo, facile kaj tre ofte ekbruliĝas. Tial la registaro prave devigas la kamparanojn asekuri liajn domojn kontraŭ la fajro. Kiam brulado okazas, tuj la preĝeja sonorilego ĝin anoncas, kaj ĉiuj devas helpi por la estingo. Ĉiu havas rolon antaŭ difinitan kaj devas alporti la ilon, sitelon, hakilon, k.t.p., kiun montras desegnaĵo, farita super la pordo de lia dometo. Cetere la bruligo de tiuj senmeblaj "ĥati" ne estas tre grava malfeliĉo, se nur la posedanto povas antaŭe savi siajn brutojn kaj malmultan ilaron. Nova loĝejo estas rapide konstruata, la domaĝon pagas la asekura kompensaĵo kaj la fina rezultato estas, ke la muĵiko anstataŭis malnovan dometon per nova.

Kiel mi jam diris, la vilaĝanoj laboris en la kamparo, kaj nur restis en Ĉerneĉina junaj infanoj, kiujn ni vizitis en la infangardejo apud la preĝejo. Por ili, s-ro Lintvarev estis alportinta kuketojn, per kiuj ni feliĉigis tiujn malriĉajn hometojn post la disdono de ilia supo. Sed la vido de l' plezuriga apetito de tiuj geknabetoj apetitigis nin mem kaj volonte ni reiris en la domon de patro Vasilij, kie nin atendis sufiĉega manĝado.

Post mallonga preĝeto, nia afabla gastiganto plenigis glasetojn da brando kaj solene toastis je nia sano; poste, ni sidiĝis ĉirkaŭ la tablo. Por miaj nerusaj legantoj mi donas la liston de la manĝaĵoj. Unue, en vasta pladego "botvinjo", t. e. fumigitaj kaj nekuiritaj fiŝoj, haringoj kaj anĉovoj, kun duonboligitaj kaj senŝeligitaj ovoj, naĝantaj en kvaso, aŭ cidro, farita el fermentita sekalpano[3]; due "barĉo" aŭ bolita viandaĵo, fine rostita bovaĵo; kiel deserto, framboj kun kremo, akvomelonoj kaj pomoj.

[3] Eble miaj legantinoj deziras scii la formulon por fari bongustan kvason? (tiu trinkaĵo havas tre malsimilajn gustojn laŭ ĝia farmaniero).

Prenu unu kilogramon de bakita sekalpano; ĝin tranĉu laŭ pecoj larĝaj kiel manplato; ilin sekigu en forno aŭ sur fera plataĵo. Poste, metu ilin en vazon kaj surverŝu proksimume du litrojn da bolanta akvo. Kovru per tuko kaj atentu, ĝis kiam tiu miksaĵo atingos nur 20, 25 gradojn de la centigrada termometro. Tiam almetu dudek kubajn milimetrojn da fermentilo (prefere biera fermentilo). Lasu la tuton fermentadi dum dekdu horoj. Poste filtru la fluidaĵon, almetu 150 gramojn da sukerpulvoro, kaj miksu, por ke ĝi plene solviĝu. Enverŝu la fluidaĵon en du, tri botelojn kun _du_ sekaj vinberoj en ĉia botelo; hermetike kaj fortike ŝtopu, kaj starigu la botelojn en _malvarman_ lokon. Post 4, 5 tagoj, la kvaso estos farata.

Mi atentigas miajn legantinojn pri tio, ke la kvaso, kiel la ĉampanvino, devige postulas malvarmon, eksplodas kaj ŝaŭmas. La formulo supredirita havigos 2, 3 botelojn. Kompreneble, por havi pli grandan kvanton, plimultigu proporcie la kvantojn de sekala pano, akvo, fermentilo kaj sekaj vinberoj.

Certe, mi tre mirigis, eble iom skandaletis la bonan pastron, petante por iom da akvo! Por sensoifigi nin, ofte, dum la manĝado, li plenigis niajn glasetojn per brando, leviĝis kaj retoastis je nia sano. Kompreneble, ni devis vice fari al li kaj al lia familio tiun saman ĝentilaĵon. El tio rezultas, ke plaĉinda gajeco jam vivigis nian rondon, kiam la mastrino solene alportis la samovaron. Mi fine kronigis tiun ĝojan kunsidon, fotografante patron Vasilij kun lia familio.

Dum mi skribas tiujn liniojn, mi havas antaŭ miaj okuloj tiun portreton. Patro Vasilij sidas grava, ĉirkaŭata de siaj edzino, bofratino kaj tri graciaj infanoj. Lia bela barbo kaj lia longa kaphararo, kiujn tondilo neniam devas tuŝi, etendas silkbrilajn buklojn sur lian grandfestan violan sutanon; lia plej luksa kruco ornamas lian larĝan bruston. Lia penetrema kaj lojala rigardo elvokas impreson de honesteco, indeco kaj saĝeco. Se nur ĉiuj rusaj pastroj similus lin!

Fine, ni devis lasi tiun simpatiindan familion. Rapide, nia "bjegunki" reveturigis nin ĉe s-ron Lintvarev, ĵus por ke ni povu partopreni en la posttagmeza manĝado. Ho! tiuj rusaj manĝadoj! Apenaŭ unu finiĝis, alia ekkomencas! Mia franca stomako devis energie batali kontraŭ iliaj senĉesaj atakoj. La rusa tago enhavas kvin regulajn manĝadojn: je la vekiĝo, je la dekunua horo matene (zavtrak), je la tria posttagmeze (objed), je la oka vespere (uĵin), kaj la manĝeto aŭ poldnik; plie se vi vizitas iun, nepre oni proponas al vi ian frandaĵon kun teo, kiun la ĝentileco devigas vin akcepti. La malgrandarusoj pretendas, ke ili manĝas malmulte kompare kun la grandarusoj: mia imago, terurigata, rifuzas pripensi, kia povas esti la grandarusa apetito!

Post tiu manĝaĵo, mi iris kun s-ro Speranskij viziti lian amikon, muĵikon Mitrofanon, kiun ni estis jam renkontintaj la antaŭan tagon, dum ni veturis al la bieno de s-ro Lintvarev.

Tre simpla kaj malriĉa estas la domo de l' gepatroj de Mitrofano, sed afablega estis lia akcepto. Krudaj manoj, hardigitaj de l' terlaboro, ĝoje kaj gastame premis la manon de s-ro Speranskij kaj tiun de lia amiko. Ĉiuj, gepatroj, gefratoj, eĉ genajbaroj, junaj kaj maljunaj, amike amasiĝis ĉirkaŭ ni. Sur la malglatan tablon oni alportis botelon da kvaso kun kuketoj, kaj ni toastis kun tiuj bonegaj simpluloj. Mitrofano prezentis al ni sian fianĉinon, kun kiu li estis edziĝonta tuj post la konstruo de ilia dometo.

Mia amiko petis ilin kaj aliajn gejunulojn, ke ili dancu antaŭ mi kelkajn tradiciajn dancadojn, kaj ili afable akceptis. La dancejo estis verda herbejo, ĉirkaŭata de arbetaroj. La orkestro konsistis el akordiono, violono kaj tintiltambureto, sed ĉiuj akompanis voĉe la muzikantojn. Dum la junulinoj gracie kaj kvazaŭ malŝate sin balancis, ĉirkaŭ ili, amindumuloj vetbatalis per ĝentilaĵoj kaj afablaĵoj, tiom fervore, eĉ furioze, kiom iliaj praavaj kozakoj, kiam ili atakis la tatarajn bandojn. Jen, kaŭrante, ili rapidege glitigis siajn piedojn unu post la alia, jen, streĉiĝante kiel risortoj, ili alten saltegis kun akra krio, forĵetante flanken siajn piedojn kaj brakojn, turniĝante kaj rondirante ĉirkaŭ la koketulino, kiu fine favoris ilin per esperiga rideto. Tiun sovaĝan dancadon, nomatan "hopak" strange lumigis la ĵus malaperonta suno, ruĝa kiel la flamego de vasta brulado, kies malaltaj radioj malproksimen etendis la ombrojn de l' dancistoj, donante al iliaj ekscitataj vizaĝoj ŝajnon kvazaŭ eksterhoman...

Baldaŭ, tute noktiĝis; sennombra stelaro trembrilis en la malhela ĉielo, dum pala luno, heligis per malvarma lumo la kamparon. La kamparanaj gejunuloj nin akompanis are ĝis la domo de s-ro Lintvarev, plenigante per siaj kantoj la stelplenan stepon. Malrapide mi paŝadis, meze de tiu antikva ĥoristaro. Al mi ŝajnis, ke mi vivas antaŭ tri mil jaroj, dum la epopea tempo de Iliado, kiam la homoj solene kantis siajn amojn kaj malamojn, siajn simplajn kaj fortajn sentojn de duoncivilizituloj. Ĉar, efektive, la muĵiko estas pli proksima je la homoj de antikva Grekujo ol je ni; pro tio li tute konfuziĝas en la malsimpla retaro de niaj modernaj vivkondiĉoj ĝis tiu momento, kiam li ĝin rompas per furioza perforto de barbarulo. Tiuj mildaj, servemaj kamparistoj povas aliformiĝi je kruelaj sovaĝuloj sub la instigo de forta pasio, kaj ili ĝin montris dum la kamparaj ribeloj de 1906. Aliparte, lian intelekton nebuligas multaj superstiĉoj, kiujn estas danĝere ofendi. Konatulo de s-ro Speranskij, tamen favorato de la muĵikoj, kiuj lin tre estimas kaj amas, iafoje estis viktimo de ilia fanatikeco.

