# En Rusujo per Esperanto

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/en-rusujo-per-esperanto-42028/index.md

La magistrato alparolis kelkajn el ili, ĉiuj respondis kiel soldatoj al sia generalo. Oni sentis, ke super ĉiu alia individua instinkto, priokupadis tiujn rusajn kondamnitulojn la granda afero stari laŭ la regulo.

Ĉiuj karceroj estis vizitataj unu post alia, kaj ĉiafoje ripetiĝis tiu sceno. La virinoj estis aparte enŝlositaj en ĉambroj, similaj al tiuj de l' viroj. Ili ankaŭ parade enviciĝis kaj soldate staris antaŭ la vizitanto: la milita rusa disciplino ne distingas la seksojn!

La ŝtundistoj ankaŭ estis en speciala ĉambro, kaj mia koro premiĝis, kiam oni ĝin malfermis. Modestaj kaj admirindaj nekleruloj, pioniroj de la slava penslibereco ĉe la popolo, kulpaj nur pri intelekta supereco kaj kondamnitaj nur pro politikaj interesoj!

Ĉar oni arestis ilin are, edzinojn kun edzoj, oni devis ankaŭ enŝlosi iliajn geknabojn, por ke ili ne mortu pro malsato, kaj unu virino, kiu vicestaris, portis sur sia brusto mamsuĉuleton! Sur la vizaĝoj de tiuj honestuloj mi povis konstati nek fanatikecon, eĉ nek koleran senton, nur la slavan stoikismon, kiu toleras ĉion pacience kaj ridetante, ĝis tiu momento kiam ĝi neatendite eksplodos. Nur mi ne rimarkis ĉe ili la sklavindan fervorecon de la aliaj malliberuloj por saluti la superulon, kiu vizitas ilin; plejĝustadire, ili sin montris intence indiferentaj, kaj okazaĵo montris al mi la firmecon de tiu intenca sintenado.

Post la paradaj salutoj, la magistrato anoncis al ili la indulgan decidon de la imperiestro, kiu bonvolis ŝanĝi ilian ekzilon en Siberujo je nur sesmonata malliberiĝo en Sumi. Dum li parolis, radioj de julia suno tra la kradita fenestreto heligis la severan karceron: kiom bela kaj bonodora devis esti la florplena kamparo; kiom dolĉe devis esti, libere, plenbruste, enspiri la stepan venteton, sidante sur la perono de la hejma dometo! Mi supozis, ke la baldaŭan liberiĝon salutos ĝojaj kaj dankaj ekkrioj...

Ĉiuj silentis kaj restis senmovaj.

Kaj tiu impresiga respondo memorigis al mi la faman parolon:

_Popola silento la reĝojn instruas!_

Restis nur por viziti tri politikaj kondamnitoj. Ĉiu ĝuis apartan ĉambron, kun la neevitebla ikono, fera liteto, unu tableto, unu seĝo, unu lampo, libroj kaj skribilaro; oni ne devigis ilin fari la paradan saluton, nek vesti la livreon de la malliberejo. La kaŭzo de ilia puno estis la disdonado de revoluciemaj propagandiloj kaj la plej maljuna el tiuj homoj estis apenaŭ dudekdujara; unu ne estis ankoraŭ dekokjara!

Je la eniro de la magistrato, ili leviĝis, ĝentile salutis, kaj atendis kun bonhumora, kvazaŭ rideta mieno. Mi rigardis ilin dum ili parolis sen aroganteco kaj sen ĝeno kun li, kiel egalulo respondas al egalulo, kiu faras al li viziton pro ĝentileco. Kaj tiu sintenado de tiom junaj homoj antaŭ potencega magistrato ŝajnis al mi ne malpli signifa, ol la malkvietiga silento de la ŝtundistaj muĵikoj: tian trankvilecon povis doni nur firma konfido je la estonta triumfo!

Pli ol unufoje mi rememoris tiun viziton, kiam, reirinte en mian landon, mi legis en la gazetoj la detalojn de la revolucio, kiu diskrevis en Rusujo post kelkaj monatoj.

Jam dum la tempo de mia ĉeestado estis antaŭsignoj de la estonta agitado; tamen la lando ne estis tiel malpaca, kiel mi supozis antaŭ mia alveno. Mi jam diris, ke en Konstantinoplo oni konsilis al mi forlasi, pro ĝia danĝereco, mian intencon vojaĝi en Rusujon: oni ne atentis, ke se unu deko da lokaj ribeloj sufiĉas por plenigi la paĝojn de l' gazetoj, ili estas kvazaŭ nenio proporcie kun la vastegeco de la rusa imperio. Miaj konsilantoj kaj mi mem estis trompataj de tiu kvazaŭa optika iluzio, pro kiu la francaj kamparanoj, leginte ĉiutage la krimojn, faritajn en iaj lokoj de Parizo, supozas, ke la mortigoj estas kutimaj kaj oftaj en ĉiuj stratoj de tiu urbego, kaj pro tio singarde promenas sur ĝiaj stratoj kun malfida antaŭtimo.

Reale, dum mia sessemajna restado kaj miaj ira kaj returna vojaĝoj en la sudokcidenta Rusujo, mi povis konstati mem nenian tumulton. Sed tio ne signifas, ke ĉio estis vere kvieta; kontraŭe, eĉ en la lokoj, kiel Sumi, kie ne okazis strataj malpacoj, la spiritoj estis ekscitataj. Tiam estis la lasta kaj plej malfeliĉa periodo de la milito kontraŭjapana, tuj post la detruo de la rusa ŝiparo en Cushima. Tiu milito, kiu neniam estis populara en Rusujo, fine naskis unuvoĉan malaprobon, kaj mi povis tiam konstati kun miro, ke la simpatio de la rusoj plivole sin turnis al la japanaj armeoj, ol al siaj batalantaj samnacianoj. Ĉar mi montris min iom skandalata de tiu animstato, ia ruso iafoje respondis al mi.

--Kion ni rajtas riproĉi al la japanoj? Entute, ni solaj estas respondaj pri tiu milito, ĉar ni devigis ilin ataki, malfermante al ili la vojon de la kontinenta elirejo, necesa por la troeco de ilia plimultiĝanta loĝantaro. Ĉu ni, kontraŭe, bezonas tiun malriĉan, malproksimegan Manĝurujon, kiam en Rusujo mem estas vastegaj fruktodoneblaj landoj, ne ankoraŭ plugataj? Ĉio en tiu bedaŭrinda milito estas por ni malaprobinda. Ĉu en ĝi ni ludas belan rolon, riskante haltigi intermeze de ĝia disvolviĝo, la mirigan aliformiĝon de tiu nacio, kiu, laŭ ĝis nun ne konstatita ekzemplo, dum nur tridekjaroj evoluciis el nepoluriteco inda je la Mezepoko ĝis tute moderna civilizacio? Kial perdi en tiu milito, senutile, milionojn da rubloj, kiam ni ne povas sufiĉe profiti niajn kampojn, pro manko de vojoj, fervojoj kaj pontoj? Kvankam ni tutkore kompatas niajn malfeliĉajn fratojn, batalantajn en Orientazio, ni estas preskaŭ devigitaj deziri la sukceson de Japanujo, ĉar kredeble tio estos por ni kaŭzo de liberala evolucio, kiel okazis post la milito de Krimeo, kiun sekvis la liberiĝo de la servutuloj. Kontraŭe, se nia armeo fine venkos, la reakcio iĝos pli potenca kaj niaj kapitaloj daŭros forflui en Manĝurujon, por la utilo de nur malmultaj spekulaciistoj.

Tion, ne nur oni diris private, sed oni komencis ripeti malkaŝe, kaj senĉese plifortiĝis tiu popola malkontenteco, kiu kaŭzis la ribeladon de la sekvanta vintro.

Cetere se mi konstatis mem nenian malpacon dum mia restado, tamen kelkaj okazis en la ĉirkaŭaĵo, ĉu en Lebedin, alia urbeto de la sama gubernio, ĉu en proksimaj vilaĝoj.

Mi memoras, ke iafoje mi promenis kun mia amiko sur la stratoj de Sumi, kiam ni renkontis roton de kozakoj, revenantaj el vilaĝo, kiun ili estis "kvietigintaj". La soldata metodo de kvietigo en Rusujo similas la malhonore memorindajn "dragonnades" de nia reĝo Ludoviko Granda. La kozakoj simple loĝas ĉe la pacigotaj muĵikoj, manĝas ilian panon, trinkas ilian "kvason" aŭ brandon, kuŝas ĉe ili, insultas kaj batas ilin, se bezone, perfortas iliajn edzinojn kaj filinojn, aŭ brulas iliajn domojn. Kompreneble, post kelkaj semajnoj de tiu energia disciplino, la kamparanoj iĝas tute kvietaj kaj la kozakoj revenas fiere en sian garnizonon.

Precize triumfan revenon de tiu speco mi tiam havis okazon vidi. Niaj ĝojaj kaj bruemaj, al mi ŝajnas iom ebriaj--herooj staris sur siaj belaj ĉevaloj, en vere graciaj bluaj uniformoj je ruĝaj refaldaĵoj kun koketaj felĉapoj. El ilia manradiko pendis la vipo, kiu igis ilin famaj en la tuta mondo. Kelkaj frapis sur tamburetoj kaj cimbaloj dum ĉiuj kantis diverstone militan kanton je stranga ritmo. Antaŭ ili la pasantoj silente kaj singarde flankeniĝis kun malsimpatia rigardo.

--Al mi preskaŭ ŝajnis,--mi diris al s-ro Speranskij,--kiam ni estis hejme, ke mi vidis eniron de venkintoj kapitulaciitan urbon.

--Via rimarko estas prava,--li respondis.--Tiuj rilatoj, strangaj inter regnanoj de sama lando, elvenas de tio, ke la rusa militistaro entute ne konscias pri sia reala rolo en la societo, kaj havas inklinon kredi, ke ĝi estas kvazaŭ aparta kaj supera gento de la nacio. Tiu malvera sento estas iom komprenebla ĉe la kozakoj, kiuj de centjaroj vivas aparte kun siaj edzinoj kaj idoj kaj estas soldatoj dum la pli granda parto de sia vivo, kaj pro tio havas specialan idearon. Sed tion oni povas ankaŭ konstati, kvankam malpli senteble, ĉe la aliaj regimentoj. Tiun animstaton mi aljuĝas al tiu cirkonstanco, ke la plejmulto de la soldatoj estas nekleraj kamparanoj, tute konfuziĝantaj en la garnizona vivado de la urboj, kie ili sin sentas malhejme kaj iĝas nur senrezonaj iloj en la manoj de siaj oficiroj; tiuj ĉi, siaflanke, estas de ilia juna knabeco edukitaj en kadetaj lernejoj, kiuj apartigis ilin el la cetera klerularo.

Tiu metodo, kompreneble, igas la oficiraron mirinda ilo de la aŭtokrata registaro, sed ĝi havas multajn malbonajn konsekvencojn pri la ĉiutagaj rilatoj inter la militistaj kaj nemilitistaj homoj. En Rusujo ne estas efektiva barilo kontraŭ la kapricoj de la oficiroj krom ilia mema saĝeco, kaj tiu barilo ne sufiĉas, kiam la oficira vesto kovras viron trivialan, malbonan, aŭ--tio okazas iafoje--malsobran.

Multaj estas la rakontoj pri la kapricoj de la oficiraj moŝtoj. Mi memoras, ke s-ro Speranskij bone ridigis min per tiu de ebria oficiro, kiu, ian tagon, sidiĝis tra la laŭlonga koridoro de fervoja vagono, komforte apogis sian dorson kontraŭ unu el la tabulmuroj, metis siajn etenditajn krurojn kontraŭ la alia, kaj trankvile ekbruligis cigaron, obstrukcante per sia korpo la tutan pasejon. Kiam la vagonaro haltis ĉe stacio, kelkaj gevojaĝantoj dezirantaj foriri, petis, ke li lasu ilin preterpasi. Sed kun obstineco de drinkulo, li rifuzis.

--Se vi deziras preterpasi,--li nur respondis,--nu, saltu super miaj kruroj!

Ĉiuj protestoj estis vanaj. La malfeliĉaj gevojaĝantoj devis postuli la helpon de la vagonarestro. Tiu oficisto ĝentile salutis kaj petis la oficiran moŝton lasi la pasejon libera. Senrezultataj penoj. En sia malespero, la vagonarestro devis, siavice, alvoki policiston. Tiu ĉi alproksimiĝis, hezitante, faris militistan saluton, kaj per tremetanta voĉo petegis la oficiran moŝtegon bonvoli iomete faldi siajn krurojn...

--Silentu, porkido, estis la ordona respondo, kaj tuj saltu!

En Rusujo, la policistoj estas soldatoj, submetataj je la militista hierarĥio: la timeganta policisto tuj obeis kaj saltis!

Tiun rakonton oni devus aŭdi, diratan kaj gestatan de mia amiko. S-ro Speranskij estas mirinda rakontisto, kiu, laŭ la esprimo de nia franca fablisto La Fontaine, multon vidis kaj multon memoris. El lia facila esperanto fluadis senĉese anekdotoj ĉu spritaj, ĉu seriozaj, ĉiuj karakterizaj, kiuj aperigis laŭ vigla kaj vivŝajna aspekto la homojn kaj aĵojn de Rusujo. Vice li pentradis al mi la vivadon de la kamparanoj, de la urbanoj, tiun, tre specialan, de la riĉaj komercistoj, kiuj konservis ĉiujn tradiciojn de la antikva Rusujo;--la morojn de la Krimeaj Tataroj, similantajn tiujn de niaj islamanoj de Alĝerio, la strangajn kutimojn de la Baŝkiroj, duonsovaĝuloj loĝantaj en la gubernio Orenburga, kiuj sin nutras per ĉevalaĵo, sed antaŭe metas ĝin sur la dorson de siaj vivantaj ĉevaloj, uzas ĝin kiel selon kaj ĝin manĝas nur kiam ĝi estas sufiĉe premegata de la korpo de l' rajdistoj kaj enpenetrata de la ŝvito de l' ĉevaloj. Aliajn fojojn, mia amiko prenis el sia biblioteko ian verkon de la rusa poeto, aŭ de Tolstoj, prefere de Gogol, la glora kantisto de Ukrajno kaj satiristo de la tiama rusa societo, kaj li tradukis rekte en Esperanton paĝon el ili, klarigante al mi ĉiujn aludojn, ĉiujn apartaĵojn, ne kompreneblajn por fremda leganto. Kaj dank' al lia vivplena komentario, al liaj multegaj rakontoj, tiu stranga Rusujo, tiel malsimpla kaj konfuza en sia nuna transira stato, disvolviĝis antaŭ miaj okuloj, kiel per magia kalejdoskopo, iĝis por mi pli kaj pli konata, pli kaj pli kutima kaj simpatia.

Ofte, dum la vespero, lia fratino kaj ŝia edzo partoprenis en niaj paroladoj. Kvarope, ni faris familian rondon ĉirkaŭ s-ino Speranska en la salono. La patrino kaj bofrato de s-ro Speranskij apartenas al tiu nobla aro da homoj, kiuj en Rusujo sin dediĉas al la klerigo de siaj malkleraj fratoj, kun fervoro memoriganta tiun de la primitivaj kristanoj. Ŝajnas ke, perdinte siajn antaŭajn kredojn, ili bezonas novan kvazaŭ religian idealon, kaj ĝin trovas, en sia entuziasmo por sia instruista misio. Tiel, malgraŭ forta klereco kaj supera kapableco, la fratino de mia gastiganto, sin tute donis, kun sia edzo, por la instruo de la simpluloj, kaj kun li, laboris ĉe firmo, fondita de riĉega filantropo, kiu eldonis kaj disvastigis ĉe la malriĉuloj malkarajn libretojn, literaturajn kaj instruantajn.

Kun ŝi ni parolis pri Rusujo, pri ĝia estinto, ĝia nuna stato, konfuza kaj malfacila, kaj pri niaj esperoj je ĝia estonta prospero dank' al racia evolucio per ĉiam progresanta klerigo de la popolo.

Poste ŝi sidiĝis antaŭ la fortepiano kaj ludis al ni ian belan rusan arion. Apogate kontraŭ la kusenoj de mia kanapo, fumante parfumitan rusan cigaredeton, mi profundiĝis en miaj pripensoj, lulata de tiu duonorienta melodio, kiu sin miksis kun la memoraĵoj de nia ĵus finita konversacio. Stranga sento kaptis min. Ŝajnis, ke mi estas tute enpenetrata de tiu rusa atmosfero, kiu min ĉirkaŭis, ke mi iĝas ano de tiu familio, kies ĉiuj pensoj, opinioj kaj vivkondiĉoj estis tiom al mi kutimaj. Kiom malproksimaj, konfuzaj,--eĉ fremdaj!--ŝajnis al mi tiam Francujo, Alĝerio, mia antaŭa pensaro, mia franca "mi"! Penon mi bezonis, por ree konscii mian realan personecon, kaj kun mirego, mi ekmemoris subite, ke mi estas efektive inter fremdaj homoj, kiujn mi konis nur de kelkaj semajnoj, kies nacian lingvon mi ne scias tiel, kiel ili ne scias la mian, ke inter ni sola ligilo kaj komunikilo estas nur artefarita lingvo!

V.

Dum mia ĉeestado en Sumi, mi faris en la ĉirkaŭajn vilaĝojn multajn ekskursojn kaj ĉie ricevis, dank' al mia amiko, tre koran akcepton. Priskribi ĉiujn ilin detale, estus tro longe kaj, fine, enuige por miaj legantoj. Mi rakontos, kiel ekzemplon, nur unu el tiuj vojaĝetoj.

Ian tagon, s-ro Speranskij kaj mi decidis, ke la morgaŭan tagon, ni veturos frumatene per poŝta veturilo, en Olŝanka'n, malproksiman je 20 verstoj, ĉe lian amikon s-ro Lintvarev, kie ni pasigos du tagojn, por ke mi konatiĝu kun la kampara vivado.

Je la tagiĝo malforta frapeto kontraŭ la ekstera vitro de mia duobla fenestro vekis min. Mi saltis el mia ferliteto, forpuŝis la noktan kurtenon de la fenestro kaj vidis, en la korto, la "jamŝĉik'on" aŭ poŝtan veturigiston, kiu tiel anoncis, ke li nin atendas.

Ni vestiĝis kaj matenmanĝis senbrue por ne malkvietigi la dormantaron de nia domo, kaj baldaŭ, komforte sidantaj en nia poŝta kaleŝo, ni fiere ruliĝis sur la pintaj pavimoj de l' stratoj de Sumi, per la tuta rapidpovo de niaj bonaj ĉevaloj, kiel decas por veturilo de jamŝĉiko, honordevigata montri sian superecon antaŭ la modestaj trapasantaj, "izvoŝĉiki" (urbaj veturigistoj) aŭ la muĵikoj, kondukantaj en la bazaron siajn ĉaretojn, plenajn da lignaĵo aŭ da legomoj. Kaj, efektive, tute bravula ŝajnis nia fiera jamŝĉiko, kun sia bela ruĝa ĉemizo, sia ĉapo, ornamata per pavplumo, dum li stimulis siajn ĉevalojn per amemaj vortoj:

--Nno, parencinoj! Nno, bravuloj! Plejrapidu, miaj kolombetoj!

Kaj la tintiloj de la jungiloj gaje kantetas, dum ni rapide trapasas la lastajn dometojn de la urbo. Niaj "parencinoj" estas fortikaj, la risortoj de nia veturilo bonegaj, kaj tio estas bonŝanca, ĉar la kavoj ne mankas sur la rusaj vojoj. Ŝajnas, ke la administracio lasas al la veturiloj la taskon ilin ebenigi per siaj radoj; ĝia rolo konsistas nur starigi, dekstre kaj maldekstre, du vicojn de lignaj fostetoj por montri la vojdirekton, kiam "avo-frosto" kovras ĉion, vojojn kaj kampojn, per sendiferenca mantelo de neĝo.

Bedaŭrinde, nun ne estas neĝo, sed abomena polvego de tiu senŝtona nigratero de Ukrajno, kiu polviĝas, kiam ĝi ne ŝlimiĝas. Mi tiam komprenas, pro kio viroj, virinoj kaj infanoj, ĉiuj tie uzas botojn: ĉu pro la neĝo, ĉu pro la koto, ĉu pro la polvo, kie la piedoj enŝoviĝas ĝis la maleoloj, aliaj ŝuoj ne estas uzeblaj!

Nun ni trairas kun multaj skuoj deklivan vojon tra la suburba vilaĝeto Luka, kies loĝantoj preskaŭ ĉiuj laboras en la fabrikejo de Ĥaritonenko. Antaŭ nia rapida veturilo kune kun nigraj porketoj kaj preskaŭ tiom malpuraj, fervore deflankiĝas ĉifonvestataj buboj, kiuj faras al ni respektajn reverencojn kaj petas moneron per akra voĉo.

Post la vilaĝo, la vojo alflankiĝas la riveron Psjol'on kaj poste trapasas ĝin per ligna ponteto apud akvomuelilo.

Tie, nia jamŝĉiko haltas kaj mia amiko petas min foriri de la veturilo.

--Kial?--mi demandas surprize.

--Ĉar la ponteto estas iom malnova kaj ŝanceliĝema, pli singarde estas pasi sur ĝi piedire sen la veturilo, kiu reatingos nin poste.

Efektive, multaj plankoj de tiu ponto estas putrintaj, kaj mi tre timas ke, malgraŭ la traboj, enŝovataj kontraŭflue por ŝirmi ĝin kontraŭ la printempa glaciflosaĵo, la glacirompiĝo forportos la tutan lignaĵaron! Cetere, tio eble estus bona, devigante la registaron fari novan ponton!

Sur la alia bordo estas herboplena marĉo, kiun ni povas traveturi dank' al masonita ŝoseo. Kiel la registaro povis fari tiun proporcie multekostan konstruaĵon, kiam ĝi ne povas eĉ ripari lignan ponteton? Mia amiko klarigis tiun misteron, respondante min, ke la ŝoseo estas konstruita de privatulo.

Ĉirkaŭ ni, inter kanaroj, plaŭdnaĝas diversaj akvobirdoj, precipe anseroj kaj anasoj, kaj eĉ, en tiu ŝlima akvo, petolas kaj sin banas kelkaj nudaj buboj. Sed la marĉo ne estas vasta, kaj baldaŭ ni veturas en la ukrajna stepo.

Jam la ruĝa suno tute leviĝis super la horizonto kaj, tra flokaro de blankaj nubetoj, disŝutas heligajn kaj varmigajn radiojn sur la kamparon, kiu disvastiĝas ondolinie ĝis nevideblejo. Nur maloftaj arboj, poploj aŭ betuloj, kaj, iafoje, ventomuelilo, kies flugiloj turniĝas per la venteto de la stepoj, rompas la uniformecon de tiu senfina ondoforma ebenaĵego. Oni ne renkontas tie, kiel en niaj okcidentaj landoj, dometojn dise konstruatajn apud tufo de arboj: la kamparanoj rusaj malŝatas esti izolaj kaj ĉiam sin grupigas po vilaĝoj.

La naturo estas frumaturiga en Rusujo. Oni semas tuj post la printempiĝo, t. e. dum la dua duono de marto, kaj nun, en la komenco de julio, la fojno jam estas falĉita. Oni rikoltas sekalon, avenon kaj tritikon, kiujn oni superŝutos sur la vendejon Eŭropan. Ukrajno kaj Nordameriko estas la du provizejoj de Eŭropo por tritiko. La nigra tero de suda Rusujo estas ankoraŭ nova kaj tre fruktodona; racie dividata, ĝi certigus sufiĉan vivrimedon al ĝia tuta loĝantaro. Bedaŭrinde granda parto de ĝi estas posedata de riĉegaj bienhavantoj, kaj la neklereco de la muĵikoj, kiuj posedas la ceteron igas ilin tro facile viktimoj de la rikoltaĉetistoj. Tiuj spekulaciistoj, profitante la malriĉecon de siaj vendistoj, konsentas al ili malsimplajn antaŭajn pruntedonojn, per kiuj ili tiel konfuzigas siajn kalkulojn, ke la kompatinduloj ne povas ilin kontroli. Plejofte, ili ne scias legi kaj skribi, kaj devas konfidi al la vilaĝa skribisto, kiu interkonsentas kun la aĉetanto, por ilin perfidi. Tiel, ĉu posedate de bienuloj, ĉu ekspluatate de la muĵikoj, la rusa tero tro ofte utilas nur por pliriĉigi malmultajn anstataŭ doni facilan vivadon al tiuj, kiuj ĝin efektive fruktigas.

Tion klarigis al mi s-ro Speranskij; kaj mi rigardis trapaŝantajn, la longajn sekvantarojn de malaltaj ĉaretoj, kiujn tiris malrapide paroj de pripensemaj bovoj, dum sur la flavaj amasigitaj fasketoj la kondukantoj apatie sterniĝis.

--Simbola apatio de tiuj simpluloj, mi rimarkigis. Kiom longe ĝi daŭrados, kaj ĉu ne danĝera estos la vekiĝo?

--Neniu povas ĝin diri,--respondis mia amiko.--Tamen, eĉ nun, estas notinda antaŭsigneto. Rimarku, ke multaj el tiuj muĵikoj, vidinte mian uniformon, ne salutas: antaŭ kelkaj jaroj, tio ne estus okazinta, kaj tio pruvas internan malkontenton, kiu eble kaŭzos al ni surprizojn.

Tiel parolante, ni estis alveturantaj apud la vilaĝego Ĉerneĉina, de kiu nin disigis nur rivereto trairebla per ligna ponteto. Sed tiu ponteto, pli malfeliĉa ol tiu de Luka, jam estis tute disrompita kaj pacience atendis, ke oni bonvolos ĝin ripari. Ĉar ni ne povis, ankaŭ, atendi tiun bonvolon, ni faris kiel la loĝantoj de Ĉerneĉina, ni ĉirkaŭiris la rivereton ĝis alia ponteto. Tio prokrastigis nin je dudek minutoj, sed, en Rusujo, "time is not money".

La vilaĝegon tiam ni ne vizitis, kaj ni haltis nur momente, por trinkigi niajn spiregantajn "parencinojn". Junulino, vestita pentrinde per ruĝebrodita ĉemizo ĉerpis akvon el puto, fosita en la strato mem kaj ŝirmata per tegmenteto kun sankta ikono. Nia veturigisto, pie sin signis kruce antaŭ la ikono, kaj petis de la nova Rebekka unu sitelon da akvo, kiun li pagis, ne per biblia edziĝpropono, sed pli moderne, per kelkaj moneroj.

Kaj poste, "nno kolombetoj"! Nia kaleŝo ree rapidis sur la polvoplena stepo. Post kelkaj verstoj, la aspekto de la pejzaĝo ŝanĝiĝis, ĉar ni alproksimiĝis la provincon Kursk, mezan inter Malgranda kaj Granda Rusujo. La kamparo iĝis pli malebena, la arboj pli oftaj. Fine, nia vojo torde disvolviĝis inter kruta deklivo, kiun arbareto kronis, kaj la profunde fosita fluejo de la rivero Psjol, tie proksima de sia fonto, kaj iĝanta nun modesta rivereto.

Sur teraltaĵeto juna kamparano, helpata de amiko, konstruis lignan dometon. S-ro Speranskij salutis lin per gaja ekkrio, kiun li afable respondis.

--Mi amikiĝis,--klarigis mia amiko, kun tiu tre saĝa kaj iom klera muĵiko. Mitrofano ĵus fianĉiĝis, kaj, kiel kutime, konstruas sian edziĝan neston antaŭ ol preni edzinon. Ni vizitos lin poste ĉe liaj gepatroj kaj petos, ke li montru al vi vilaĝajn dancistojn.

Nia vojaĝo estis finiĝanta. Ree stimulataj per la karesoj de l' vipo kaj de l' amemaj vortetoj de nia jamŝĉiko, niaj bonegaj "parencinoj" triumfe galopis en larĝa aleo, borderata per palisoj plektitaj el salikaĵoj, kaj vico de pentrindaj dometoj. Ni alveturis antaŭ barilo, kiun servisto malfermis, ni eniris en vastan korton, kiun ĉirkaŭis veturilejoj, ĉevalaj, bovaj kaj ŝafaj staloj kun la tuta ilarejo, necesa por ekspluati grandan bienon. Poste aperis ĝardeno, kiun ombris altkreskaj arboj. Bela hundego nin akompanis per laŭtaj bojoj. Fine, nia veturilo haltis antaŭ la verando de domo, gracie kovrata de foliaroj. Tie min atendis la mastroj de tiu bieno, s-ino Lintvareva kaj ŝia filo.

Kiel multaj bienuloj de Rusujo, s-ro Lintvarev ofte vojaĝis kaj povas iom paroli per ĉiuj ĉefaj lingvoj de Eŭropo. Mi do povis senpere babili kun mia nova gastiganto, kies bonhumoreco kaj afabla akcepto tuj faciligis min. Laŭ la bela rusa kutimo, li diris al mi:

--Bonvolu konsideri tiun domon, kiel vian, kaj kondutu tutlibere, kiel en via hejmo!

