# Elektitaj noveloj

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/elektitaj-noveloj-66037/index.md

„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin Fedja.

„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro, ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon frumatene.“

„Nu, ĉu li ĝin vidis?“

„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita, malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas ... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“

„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“

„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“

„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.

Ree ĉiuj eksilentis.

„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas, amase...“

Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.

„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone fartas?“

„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.

„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“

„Mi ne scias.“

„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“

„Mi diros.“

„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“

„Kaj al mi ankaŭ?“

„Jes, ankaŭ.“

Vanja ekĝemetis.

„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“ Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan kaldroneton.

„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.

„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“

La hundoj leviĝis kaj iris post li.

„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta kunulo.

„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“

„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros: la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.

Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.

„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en la akvo?“ demandis Kostja.

„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la riverfundo.“

(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de tempo al tempo konvulsie ridas.)

„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“

„Jes, pro tio.“

„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.

„Kia Vasja?“ demandis Fedja.

„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: ‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie -- ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en la akvo, ŝi rigardas -- naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton, kiun Vasja kantadis -- vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee plendas al Dio...“

„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.

Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.

„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero okazis.“

„Kio do?“ rapide demandis Kostja.

„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“

Ĉiuj ektremis.

„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.

„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘ Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“

„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri li, pri Vasja...“

„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.

„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“

La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.

„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.

„Tio -- skolopoj flugas, fajfas...“

„Kien ili flugas?“

„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“

„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“

„Jes...“

„Ĉu malproksime?“

„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“

Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.

Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega ... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.

Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido... Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn. Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...

Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion... Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.

Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero. Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis -- unue rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ... elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka -- antaŭe, malantaŭe -- sur ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis, ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj, laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ... Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj knaboj.

Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro. Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis bravulo!

POEMETOJ EN PROZO

HUNDO

Ni estas duope en la ĉambro -- mi kaj mia hundo. Terura ventego blovas ekstere.

Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.

Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.

Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne komprenas sin mem, -- sed mi ĝin komprenas.

Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.

Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...

Kaj venos fino al ni!

Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia -- en ĝi?

Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...

Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...

Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.

SFINKSO

Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.

Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj -- kion ili esprimas? Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion, sed nur Ojdipus[42] povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan paroladon.

Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn -- en ili estas nenio egipta. Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo, bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo -- -- haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi ankaŭ estas sfinkso.

Viaj okuloj -- -- senkoloraj, sed profundaj -- -- parolas ankoraŭ. Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.

Sed kie -- do sin trovas via Ojdipus?

Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!

EGOISTO

Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.

Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante riĉa kaj bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton kaj ne trompiĝis.

Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.

Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis por ĝi procentegojn.

Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.

Pri neniu li zorgis, krom pri si mem -- ĉar li estis modela. Li sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!

Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. -- Li plej severe mallaŭdegis kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! -- la egoismo de aliaj malhelpis al la lia.

Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.

Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?

Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio, li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“

Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...

Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste akirita virteco, -- ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo de la malvirto!

LAZURREGNO

Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!

Mi vidis vin ... en sonĝo ...

Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.

Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.

Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo -- la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.

Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido de dioj!

Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis feliĉega silento ...

Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin portis tien, kien ni deziris.

Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn, rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.

La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la velo supre, la plaŭdado de la akvofluo post la boato -- ĉio parolis pri amo, pri feliĉiga amo!

Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie -- nevidebla kaj proksima ... Ankoraŭ unu momento -- kaj jen -- ekbrilos ŝiaj okuloj, ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en neniam velkontan paradizon!

Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...

FESTO EN LA ĈIELO

Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda palaco.

Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; -- tial li ne invitis sinjorojn.

Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj konatoj.

Sed jen -- la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj, ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.

Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.

„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.

„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.

Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas -- kaj ĝi estas sufiĉe malnova --, ili nun la unuan fojon renkontis unu la alian.

HALTU!

Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun -- restu por ĉiam en mia memoro! El viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco, de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.

Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?

Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn disĵetitajn buklojn?

Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!

Jen ĝi -- la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo, de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, -- oni ne bezonas alian! -- En tiaj momentoj vi estas bela!

Ili forpasos -- kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...

Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi troviĝis ekster la pasema, templimita ... -- Tiu via momento neniam finiĝos.

Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!

MORGAŬ! MORGAŬ!

Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris horoj post horoj!

Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?

Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la tago ĵus forpasinta?

Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, -- kaj li estas prava. --

„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“ entombigos lin.

-- Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...

ROZO

La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.

La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus estis transfluginta super vasta ebenaĵo.

La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...

Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.

Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam delonge estis pli forta ol ŝi ...

Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.

Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.

Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en kiu, mi ne dubis, iris ŝi.

Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.

Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.

Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur la tablon, antaŭ ŝia seĝego.

Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj, okuloj.

Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn, malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi -- kaj ŝiaj okuloj, subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.

„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.

„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“

Mi ekvolis esprimi saĝecon.

„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...

„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.

„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco -- kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.

Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.

NIMFOJ

Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.

La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.

Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.

Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.

Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro, iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo: ‚La granda Pan[43] estas mortinta!‘“

La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“

Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta! Mortinta estas la granda Pan!“

Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian cerbon. -- Se mi vokus?

Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“

Kaj tuj, -- kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj. „Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.

Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj[44], bakĥaninoj[45] malsuprenkuris en la valon.

Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, -- kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.

Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj -- sur ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta luna falĉileto.

Diana, ĉu tio estas ci?

Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.

Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj, kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn, fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?

Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.

Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.

Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj. Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ... ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala fundo -- mi ne scias ...

Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!

Piednotoj

[1] Kamparana domo en Nordruslando.

[2] Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en Nordruslando.

[3] Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).

[4] La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la oficoj, okupitaj de ili.

[5] Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.

[6] Pekis, nominte la diablon.

[7] Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.

[8] Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la teon.

[9] Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por amuzi ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.

[10] Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia geedziĝo, ili alportis donacojn.

[11] Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.

[12] La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.

[13] En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.

[14] La mansvingo, gesto de senespero.

[15] La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.

[16] Popola rimedo kontraŭ sveno.

[17] Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.

[18] Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.

[19] La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.

[20] Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.

[21] En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.

[22] Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante ilin en la stepoj.

[23] Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros; latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.

[24] Karesnomoj de -- Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.

[25] Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de la papermuelilo.

[26] Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.

[27] La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.

[28] „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj servistoj.

[29] La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn „spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.

[30] Korvinoj, timemaj birdoj.

[31] La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.

[32] Nomoj de la hundoj.

[33] Kaftano, kamparana surtuto.

[34] „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.

[35] „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana „Allerseelen“.

[36] Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. -- La kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.

[37] La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.

[38] „Izba“, kamparana domo en Nordruslando.

