# Elektitaj noveloj

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/elektitaj-noveloj-66037/index.md

Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia regiono sub la nomo „_Beĵin-Herbejo_“. Sed mi ja ne povis revojaĝi hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco. Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22].

Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis ĉirkaŭ la fajroj. Du -- tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.

Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23].

Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la kampon kaj frumatene hejmen -- la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ... Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn; antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn, kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.

Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis, spirblovante.

El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte kraketis la fajretoj...

Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco; unue ili blekegis, poste -- nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la neeblecon -- plenumi sian deziron.

La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.

La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon, flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj estis liaj -- ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn, vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon. Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela, verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera, en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed strange impresis liaj okuloj -- nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne, volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.

Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi ŝajnigis min dormanta.

La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis al Iljuŝa kaj -- kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion -- demandis lin:

„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“

„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“

„Kie ĝi loĝas?“

„En la malnova ĉerpejo[25].“

„Ĉu vi laboras en la fabriko?“

„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“

„Jen vi, fabrikuloj!“

„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.

„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ -- entute ni estis dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en la ĉerpejo. Tio estas -- la laborobservisto Nazarov malpermesis al ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu ĉi tie -- ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis: ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis, ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo, atendis iomete -- tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis -- rigardas -- nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko. Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis, ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren, unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“

„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“

„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“

Ĉiuj eksilentis.

„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“

Pavluŝa palpis ilin.

„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li, rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“

„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia ĉeesto.“

„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.

„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“

„Jes, ni lin konas.“

„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema? Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, -- sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis... Ŝi vokas lin al si, -- ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ gobio, -- ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj... La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de la nimfo, -- sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris: ‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras, fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo, faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu tempo li estas ĉiam malgaja.“

„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne obeis ŝin!“

„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis voĉeton akran, plendan, kiel rano...“

„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.

„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“

„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se ŝi lin alvokis...“

„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“

„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.

„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28]. Nur la rivero estas proksima.“

Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta, preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...

La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ...

„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.

„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur, la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris Pavel.

Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ malplena.

„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge ĉe ni, en Varnavicaj?“

„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.

„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko, malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj, terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“

„Kio do okazis? Rakontu!“

„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla, -- eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble, kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona, modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara, la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ... vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘ Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras. Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto. ‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“

Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo! Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon, kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.

„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.

„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per indiferenta voĉo, rapide spirante.

Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento. Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis mi, lin rigardante.

„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.

„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj ili estas nur vintre.“

Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante deflanke Pavluŝa-n.

Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.

„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja. Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“

„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ... Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. -- ‚Kion vi, sinjoro Ivan Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“

„Li demandis la sinjoron?“

„Jes, li demandis...“

„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro respondis?“

„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas: ‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘

‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi volas, for!‘“

„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“

„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“

„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li, kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi la vivanton, kies vico estas -- morti en la sama jaro... Sidigu cin nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana iris al la preĝeja perono...“

„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.

„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo, vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“

„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“

„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste ŝi rigardas -- iras virino. Ŝi fiksrigardas -- ho, Disinjoro, do tio estas ŝi mem, Uljana!“

„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“

„Je Dio, ŝi mem.“

„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“

„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin -- ŝi apenaŭ marŝas, apenaŭ spiras.“

Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo, ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn. La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, -- flugis rekte sur tiun rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis en sonora flugado.

„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“

„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“

Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.

„Verŝajne“, li diris fine.

„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“

„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“

„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“

„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la ‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis, ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo, fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni ekvidos Triŝka-n[39] mem.“

„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.

„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas, se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj hejmsiduloj[40]! Triŝka -- tio estas mirinda homo, kiu venos. Li estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple, en la malliberejon, -- li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni alportos al li kruĉeton -- li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“

„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis. Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste... Oni vidas -- el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie, ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn, tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante, sur sian kapon.“

Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.

Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado, ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo; ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne, silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga, vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero, kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...

Kostja ektremis. „Kio tio estas?“

„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.

„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“, aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“

„Kion ci aŭdis?“

„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro. Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, -- el ĝi ekĝemas iu, tiel plendplene: ‚u--u! u--u! u--u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis malfrue nokte, kaj la voĉo -- tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem ekploras! Kio tio estis, he?“

„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“

„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, -- mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“

„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa, „kiuj tiel plende krias.“

„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“

„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur frapas per la manplatoj kaj kraketas...“

