# Elektitaj noveloj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/elektitaj-noveloj-66037/index.md

En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ haltis. -- „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“ La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. -- „Ho, ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio, ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson, dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj -- ĉi tiu kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo, komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras ŝian morton. Dume la malŝanca _Mumu_ daŭrigis sian bojadon kaj Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.

„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, -- tiu kuris por veki Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.

Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per sia koro, li ekkaptis _Mumu-n_ subbrake, enkuris en sian ĉambreton kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege, ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron, teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone -- ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte kunpremante la buŝon de _Mumu_.

Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.

„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, -- ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta; kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. -- „Ljubov Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino, al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do, mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“

Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis onklo Ĥvost kaj klopode ordonis -- t. e. nur dismovis la manojn; post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo, armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan. Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:

„Malfermu!“

Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.

„Oni diras al ci -- malfermu!“ ripetis li.

„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas surda, li ne aŭdas.“

Ĉiuj ekridis.

„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.

„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“

Gavrila kliniĝis.

„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“

„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“

Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:

„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj ree ekridis.

Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.

„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“

„Bone, laŭ via ordono!“

Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“ Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo kiel turnludilo; Gavrila -- la unua. Onklo Ĥvost fermis sian fenestron.

„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa, kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila iom antaŭenpaŝis.

„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la hundon -- „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“

Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon, kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la ĉambelanon.

„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al _Mumu_, kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo, kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem prenas sur sin -- forigi _Mumu-n_.

„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.

Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian bruston kaj brufermis la pordon.

Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.

„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“

„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“

„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.

„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“

„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava nankena kitelo, -- tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, -- „ci ja nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj kuru al mi.“

Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.

Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris, frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.

Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan kaftanon, li kondukis _Mumu-n_ per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin; sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en restoracion kun _Mumu_, atendis, ĝis li eliros.

Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn mansignojn.

Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn sur la tablo. _Mumu_ staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron sur la teron. _Mumu_ ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis: du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la krutan frunteton de la hundo, alia -- en la „ŝĉi“. Li kovris sian vizaĝon per la mano. _Mumu_ formanĝis la duonon el la telero kaj deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.

Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj, lin preterlasante, ree lin sekvis.

Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante _Mumu-n_ je la ŝnureto. Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe), kaj ensaltis en unu kun _Mumu_.

Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe, skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj reiris lamante en sian pajltendon.

Gerasim senĉese remis. Jen -- jam restis la urbo Moskva malantaŭe. Jen -- jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj -- herbejoj, legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis sian kapon al _Mumu_, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa trabeto -- la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia dorso, dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la okulojn.

Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta _Mumu_, nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.

Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on, revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.

„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion promesis.“

Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme. Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“

„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon per la kulero.

„Kiel? Kiam?“

„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, -- ne tedu, eble volis li diri -- kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve, kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas fortikan manon, nenion oni povas diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por dormi.

Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian vilaĝon. Droniginte la kompatindan _Mumu-n_, li kuris en sian ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino, kuŝis nur dudek verstojn[18] flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona, varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj fortikaj piedoj.

Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon, petole disblovas liajn harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.

Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la soldatedzino[19], kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj „ikonoj“[20] kaj tuj iris al la vilaĝestro.

La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim, kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon -- kaj li ekfalĉis laŭ sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante liajn falĉmovojn.

En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon. Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis, rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon. Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj ne zorgis plu pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis kontraŭ la depago.

Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis, ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.

„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de la mutulo disvastiĝas ĉien.

BEĴIN-HERBEJO

Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno -- ne flambrila, rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel antaŭ la ventego -- sed la suno -- afable radibrila -- pace elnaĝas el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj, kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, -- ne estas plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: -- apenaŭ rimarkebla pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas, dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj -- nepra signo de la persista bonvetero -- per blankaj polvamasoj vagas sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por la rikolto de la greno.

Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21]. Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn. Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo, tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin. Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren, laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante en sian neston.

„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis, fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi iris dum la tago.

„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe! jen tie -- eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis? Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni dekstren!“

Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo, alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.

Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.

„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno. Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi teruran abismon.

Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko, ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem, per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia. Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita la antaŭa parto de ies eta buklokapo.

