# Elektitaj noveloj

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/elektitaj-noveloj-66037/index.md

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 ESPERANTO-FAKO

I. S. TURGENEV

ELEKTITAJ NOVELOJ

El la rusa originalo tradukis Alexandra Mexin

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO

Paĝo Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev 7 Mumu 13 Beĵin-Herbejo 50 Poemetoj en prozo 77 Hundo -- Sfinkso -- Egoisto -- Lazurregno -- Festo en la ĉielo -- Haltu! -- Morgaŭ! Morgaŭ! -- Rozo -- Nimfoj.

ANTAŬPAROLO

KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV

La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu _rusa_ poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al _Ivan Turgenev_; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la fremdecan regnon de la rusa animo.

La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, kio povus -- rekte aŭ malrekte -- akceli la forigon de la servuto. Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de tiu epoko.

Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj -- kvankam hontante pri la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel de bestoj -- tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe _agi_ kontraŭ tiu profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj -- noblaj kaj bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.

_Ivan Sergejeviĉ Turgenev_ (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.

Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.

Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro 1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.

En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...

Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. -- Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. -- Li apartenas al la tuta homaro!

La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas al diversaj periodoj de lia verkado.

La novelo „_Mumu_“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, kiujn li iam legis.

La dua rakonto „_Beĵin-Herbejo_“ estas prenita el la libro „Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas parte de la malklereco -- la kamparanoj ne povas klarigi naturajn fenomenojn -- parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. -- La bela rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.

Kiel fina akordo sonas la lirikaj „_Poemetoj en prozo_“, aperintaj en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri sia sorto, pri morto kaj senmorteco.

Alexandra Mexin.

MUMU

En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja, malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.

El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis siajn devojn, kiel servutulo.

Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia -- li estis kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis: kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.

Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton, enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon -- kaj li ricevis la oficon de kortgardisto.

Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj jen -- oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, knare -- sed kien -- tion nur Dio scias!

Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon de sia enigma situacio.

Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.

Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio, ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.

Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon oni povis trovi en la korto.

Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn -- li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li povis ilin aŭdi.

Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, -- ili lin timis -- sed tamen li konsideris ilin „siaj“.

Ili interkompreniĝis helpe de signoj; -- li plenumis akurate ĉiujn ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena viransero.

Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj -- vere gigantecan liton: ĝi ne estus kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3].

Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo -- tableto samspeca. Ĉe la tableto -- la tripieda seĝo, malalta, tiel solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.

Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.

Li ne ŝatis, ke oni venas al li.

Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.

La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4]. Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem -- homo ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.

Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.

La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.

„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci pensas? Eble li serioziĝos.“

„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.

„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“

„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne malesperu.“

„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“

Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.

„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon plezure. „Ĉu ci aŭdas?“

„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.

Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.

Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando -- la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne vidante ian kareson.

Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis kamparanoj -- jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante, poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine -- ekamis ŝin. Ŝi plaĉis al li pro kio -- Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo, ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton, singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de la sinjorino -- iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis, ekkriis -- malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio. Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto. Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj, pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel, ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen -- muta diablo, arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, -- la ĉambelanino levis sin kaj foriris en la servistinejon.

Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis per ĝi.

Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino, nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri -- „kiel li cin mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston. Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino; la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.

La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo, kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion, kion faris Gerasim), sed tamen -- li estas homestaĵo senparola. Ĉu estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n? Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu arbardiablo -- ke Dio min pardonu -- ekscios, ke oni edzinigos Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, -- pekis mi, pekulo[6] -- neniel oni konsentigos!“

Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“

Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“

„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“

Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.

„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je kiu ci similas?“

Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, -- precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.

„Kio do?“

„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci similas, -- pekis mi, pekulo -- jen, al kiu ci similas.“

Kapiton rapide ekpalpebrumis.

„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.

„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu do!“

„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato -- efektive“, rediris Kapiton.

„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe punata -- jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“

„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro -- neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon -- ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo -- estis kunulo mia, kiu allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“

„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci komprenas?“

„Kial do ne kompreni?“

„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus -- cin teni severe. Sed tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“

„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ. Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“

„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas laŭorde. -- Nur jen kio -- fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“

„Kiun, permesu demandi?“

„Tatjana-n.“

„Tatjana-n?“

Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.

„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“

„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa monstro ... li ja ŝin...“

„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la ĉambelano ... „sed ja...“

„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio, li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja havas manon -- bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas -- vere, la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, -- mi kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema -- sed tamen mi estas -- homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“

„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“

