# El la "Camera obscura"

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/el-la-camera-obscura-68874/index.md

„Ne!“ -- li diris, vekiĝante el la malĝoja pensado, en kiun lin enigis lia propra lasta vorto: „sed li sekretsciiĝis, ke mi ĝin havis. Lia ferlito staras apud mia ferlito. Ĉu li ĝin vidis, kiam mi senvestigis min aŭ kiam mi vestis min aŭ kiam mi estis malsana, aŭ ke mi laŭte sonĝis pri ĝi, mi ne scias. Mi supozas kiel plej verŝajne, ke mi sonĝis pri ĝi, ĉar mi ĉiam pensas pri ĝi. -- Pasintan mardon pluvis la tutan antaŭtagmezon, kiel sinjoro certe scias. Niĉjo ricevis ne unu cendon. Estis tro malbona vetero; la knaboj sin ne okupis kun li. Lia poŝmono ankaŭ estis for, kaj li havis deziregon iri al la Grasa Viŝilo. ‚Korĉjo,‘ li diris post la manĝo, ‚pruntu al mi ses cendojn.‘ ‚Niĉjo,‘ mi diris, ‚tion mi ne faros, ĉar vi ilin nur fordrinkos.‘ ‚Korĉjo,‘ li diris, ‚mi nepre volas ilin havi,‘ li diris. Mi diris: ‚Nu, vi ne havos ilin.‘ ‚Nu,‘ li diris; ‚Korĉjo,‘ li diris, ‚se vi ne ilin donos al mi, mi diros al la patro, kion vi havas sub via ĉemizo!‘ Mi paliĝis kiel tuko kaj donis al li la ses cendojn. Sed mi aldone diris: ‚Niĉjo, vi estas fripono!‘ Ĉu li pro tio koleriĝis, mi ne povas diri; sed laŭdire li estis hieraŭ ebria, kaj kiam la gardistoj almetigis al li la blokon, li kiel frenezulo kriis kaj kantis: ‚Korĉjo havas monon! Korĉjo havas monon! Sub sia ĉemizeto li havas monon!‘ La fratoj tion rakontis al mi, kiam mi eniris la domon. Mi estis kiel senvivulo. Ni iris al la ĉambrego de la viroj kaj senvestigis nin. Niĉjo tie jam kuŝis kaj ronkis kiel bovo. Kiam ĉiuj dormis, mi metis mian manon sub la ĉemizo por forpreni la saketon kaj, se mi povus, ĝin kaŝi en la pajlo de mia litaĵo. Sed antaŭ ol mi estis malnodinta ĝin, jen la pordo malfermiĝis, kaj la patro eniris la ĉambregon kun lanterno. Mi falis dorsen sur mia kuseno kun la mono en la mano kaj fikse rigardis kiel freneza homo al la lanterno. Ĉiun paŝon, kiun la patro faris, mi sentis sur mia koro. ‚Korĉjo!‘ li diris, sin klinante super min: ‚vi havas monon; vi bone scias, ke estas malpermesite tie ĉi en la Domo tion kaŝi‘; kaj en sama momento li ĝin tiris el mia mano. -- ‚Ĝi estas por ĉemizo de mortinto‘, mi balbutis kaj genuiĝis en mia ferlito -- sed nenion helpis. ‚Ni konservos ĝin por vi‘, la patro diris kaj malfermis la saketon kaj trankvile denombris la monon. Miaj propraj okuloj ne vidis ĝin, depost mi enkudris ĝin en ĝi, antaŭ tridek jaroj, ĝi estis mia propra kara moneto por entombigo. ‚Mi ĵuras al vi, ke mi faros per ĝi nenion,‘ mi plordiris, ‚krom honeste entombigi min.‘ -- ‚Por tio ni zorgos mem‘, la patro diris; kaj for li iris kun la mono kaj kun la lanterno. ‚Niĉjo‘, mi postvokis al li, ‚rakontis ĝin al vi, ĉar li...‘ sed kion helpus, se mi estus dirinta, ‚ĉar li estas drinkemulo‘? kion helpus, se mi rakontus al li, ke Niĉjo ĉiun tagon iras al la ‚Grasa Viŝilo‘? Per tio mi ne reakirus mian monon. Mi la tutan nokton ne fermis okulon. -- Estas kruele...“

„Ĉu oni ne povus ion fari ĉe la regantoj, Korĉjo?“ mi diris konsole.

„Ne! Ne!“ li singultis, frotante per la mano la bruston, kvazaŭ li ankoraŭ tie serĉis la monon; „la mono devis for; tio estas leĝo tiel malnova kiel la Domo, kaj la Domo estas tiel malnova -- tiel malnova kiel la mondo!“

„Tio estas iom forta,“ mi diris, „kaj se...“

Li ne lasis min finparoli.

„Kio forta! Ĝi estas neniel forta. Ĉu do ne ĉiam estis malriĉuloj kiel mi, kiuj venis sub la diakonan prizorgon, kaj de la diakona prizorgo devis manĝi kaj trinki, kaj havi kuŝon kaj liton kaj esti entombigataj? -- Sed mi volis esti entombigata de mia propra mono, -- kaj mi volis certe scii, ke mi estos entombigata de mia propra mono, kaj tio estis mia plej granda konsolo; kaj tial mi portis ĝin ĝuste sur mia koro. -- Ho, se Niĉjo scius, ke li mortigas min!“

„Aŭskultu, Korĉjo,“ mi diris, „vi rehavos kaj devas rehavi vian monon; mi promesas al vi; mi parolos pri ĝi al mia onklo; li certe konas la regantojn; ni vidos, ĉu ili por maljuna, brava kaj bonkonduta viro kiel vi ne fojon volos malrespekti la leĝon. Vi fidu, Korĉjo, vi rehavos vian monon.“

„Ĉu vere?“ la kompatinda homo diris, kuraĝigita de mia firma tono. „Ĉu mi efektive rehavos?“

Kaj viŝante siajn okulojn kun ĝoja mieno li donis al mi la manon.

Bezonsentante ankaŭ diri al mi agrablaĵon, li demandis:

„Ĉu mi ŝmiras viajn botojn sufiĉe nete?“

„Belege“, mi diris.

„Kaj ĉu via jaketo estas sufiĉe brosita?“ li plue demandis: „se ne sufiĉe, sinjoro nur diru.“

Tion mi promesis al li kaj iris en la domon. Sed li postvenis al mi kun la maldekstra brako en boto de Petro kaj la broso en sia dekstra mano. „Senkulpigu min, sinjoro! ke mi permesas al mi,“ li diris, „sed ĉu mi povas ankoraŭ ion peti de vi?“

„Ho jes, Korĉjo!“

„Se sinjoro vizitos la regantojn,“ li rediris, „sinjoro sin tenu, kvazaŭ li nenion scias.“

„Mi promesas ĝin al vi, Korĉjo!“

Mi iris al mia onklo kaj prosperis al mi inklinigi lin iri al la regantoj. La prezidanto venigis la patron kaj poste rondirigis la patron ĉe la aliaj regantoj por ilin kunvoki al ekstra kunveno. En tiun kunvenon unue Korĉjo devis eniri kaj poste stari ekstere; post li ankaŭ la patro devis eniri kaj poste stari ekstere. Tiam oni diskutis horon, kiun oni ĉefe pasigis per tio, ke la prezidanto ripete diris, ke li lasas la aferon al la sinjoroj, kaj la sinjoroj ripete diris, ke ili lasas la aferon al la prezidanto.

Ĉar tiel ne povis daŭri, la prezidanto fine donis la avizon, „ke unuflanke estas fareble redoni al Korĉjo lian monon, ĉar Korĉjo estas homo de modela konduto, kiu certe la monon ĝis lia morto konservos tiel bone kiel la fervora kasisto mem“ (pro kio „la fervora kasisto“ riverencis) -- „sed ke aliflanke la fervora kasisto ĝin konservos tiel bone kiel Korĉjo, kaj ke do tute ne estas necese obstinigi Korĉjon en la antaŭjuĝo, ke lia mono estos konservata pli bone kaj estos uzata pli certe por lia, t. e. de Korĉjo, celo, se li, Korĉjo, konservos ĝin mem, ol se la fervora kasisto ĝin konservos; kaj ke tio ĉi estas lia avizo“.

La sekretario tamen opiniis kun iom da pravo, ke tiu ĉi avizo ne sufiĉe trahakas la nodon, kaj do proponis, sub rezervo de pli bona, ke oni agu laŭ unu el ambaŭ manieroj; -- post kio la kasisto mem noblanime „rezignis pri la konservado de la moneroj koncernataj“, kaj oni unuanime decidis redoni al Korĉjo liajn dek du guldenojn, konvene kudrenfermitaj en la ĉamleda saketo.

Korĉjo ankoraŭ du jarojn portis sian monon „ĝuste sur sia koro“. Kaj kiam mi pasintan jaron vidis la tombejon en D., estis al mi dolĉe, ke mi povis pensi, ke tie en la komuna tombo de la malriĉuloj dormadas unu homo, kiu estis tien portata respekte de dek du fratoj laŭ sia propra elekto, post kiam li, ankaŭ iom kaŭze de mia kunhelpo, estis mortinta kun la trankviliga penso, ke li estos envolvata en sia propra vesto de mortinto.

Ĉu li eble en siaj lastaj momentoj ankoraŭ memoris Hildebrand-on?

MALNOVA KONATO

KIEL VARME ESTIS KAJ KIEL MALPROKSIME

Estis en brogevarmega vendreda posttagmezo en certa holanda urbo; tiel varmege kaj tiel broge, ke la paseroj sur la tegmento oscedis, kio, laŭ aŭtoritato de la holanda dirmaniero, estas la plej granda varmego, kiun oni povas imagi al si. La suno lumis malmilde en la stratoj kaj rebrilis de la pro sekeco pulvereciĝintaj pavimeroj. En tiuj stratoj, kiuj havis direkton suden kaj do ne havis ombran flankon, ĝi proprasence malesperigis la preterpasantojn. La viroj, kiuj kolportadis ĉerizojn kaj vinpirojn, ĉiujn momentojn viŝis siajn fruntojn per siaj tolaj antaŭtukoj; la ŝarĝportistoj, kiuj alie kutimas en hidrostatika distriteco pendigi siajn membrojn sur la apogiloj de la pontoj, sintenado, pro kiu ili ricevis la honorigan nomon de balustradomordantoj, kuŝis ventromalsupre sur la kanalbordo etenditaj sur siaj kubutoj, kun poto da buterlakto anstataŭ ĝino; la masonistoj sur sia taskejo, sidantaj ĉe la malsupro de konstrustablo sur trabo, kun siaj kubutoj sur la genuoj kaj siaj du manoj premitaj ĉirkaŭ lavovazeto, blovis duoble tiel longe super sia teo ol ordinare kaj do tre rimarkinde kaj mirige longe; la servistinoj, kiuj faris aĉetojn, povis la infanojn, kunirintajn en la espero aldone ricevi prunon aŭ figon ĉe la butikisto, apenaŭ pluentreni sur la strato kaj eligis preterpasante profundan kaj koran kompaton de la servistinoj-purigistinoj, kiuj purigis la straton kun ruĝegaj vizaĝoj kaj kun sub la mentono malnoditaj kufoj. Neniu estis kvieta krom ie kaj tie kelka grizharulo, kiu kun blua dormkufo sur la kapo kaj nigraj duonpantofloj sur la piedoj, kun la kruroj etenditaj sur sia peronbenketo, sidis fumanta pipon en kuneco de levkojo kaj balzameno, ĝojante pro la „malmoderna tago da vetero“.

Ĉe tia veterstato oni vere tro malmulte kompatas dikajn homojn. Estas vero, ke ili ofte, kiam oni pro kvieteco kaj nemoviĝeco bonete povas aranĝiĝi en la varmego, igas al oni varme kaj sufoke per tio, ke ili alproksimiĝas blovante kaj puŝelspirante kaj montrante nekontraŭstareblan tenton malnodi sian kravaton, dume onin alrigardante per elstarantaj okuloj; sed vere -- al la kreitaĵoj estas malbone. Dikaj geviroj de tiu ĉi monda globo! ĉu vi en la lastaj jaroj ankoraŭ povis vidi viajn genuojn kaj piedojn aŭ jam delonge devis delasi de tiu feliĉa punkto de memobservo! kiu ajn eble mokas pri via dikventreco, via graseco, via dikkorpeco -- en la brusto de Hildebrand batas por vi kompatanta koro.

Inter la dikaj personoj de la lasta tempo sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis meritis, kvankam ne la unuan, tamen ankaŭ lokon; unu el tiuj privilegiuloj, al kiuj neniam povas okazi renkonti malnovan konaton, sen ke la unua parolo al li estas: „kiel vi dikiĝis“, dum ĉiu, kiu dum du semajnoj ne havis la feliĉon vidi ilian vizaĝon, certigas al ili, ke „ili jam denove plidikiĝis“; unu el tiuj feliĉuloj, kiuj pro mil aludoj de siaj parencoj, amikoj kaj precipe de sia kuracisto klare rimarkas, ke ili vivas sub la forta suspekto esti mortontaj pro apopleksio! kaj kiuj malgraŭ tio de sia konstitucio estas devigataj fari, manĝi kaj trinki ĉion, kio estas nepre malutila, dikigas, kaŭzas kongestion kaj ĉiamaniere malbonigas la sangon; unu el tiuj feliĉuloj, al kiuj, se estas en la somero al ili varme pro dikventreco, en vintro kaj en somero estas varme pro rapidemo, sangvineco kaj agititeco.

Sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis sin movis en supre priskribita brogevarmega vendreda posttagmezo, ĉirkaŭ la kvina horo, laŭ unu el la stratoj de la urbo, kiun mi ne nomis, kaj li faris tion, en konsidero de la varmego de la tago kaj de lia staturo, multe tro rapide. Li tenis en unu mano sian ĉapelon kaj en la alia sian flavan silkan poŝtukon kaj sian bambuan promenbastonon kun ronda ebura tenilo, per kiu tenilo li diversfoje mallertamove frapis al si la kapon, kiam li volis uzi la poŝtukon. Post li sekvis saltetante malgranda knabo, kiu portis liajn surtuton kaj valizon sur la brako, sen ĉapelo aŭ ĉapo sur la kapo, vestita per blua kamizolo kun nigra fliko en unu kaj griza en la alia kubuto, kaj kies unua butono (nigraosta) estis tenata de la kvara butontruo, dum la dua (flavekupra), kiu okupis la lokon de la kvara, estis retenata de la sesa. Li estis tiel feliĉa ne porti ŝtrumpojn en tiu ĉi varma somera tempo, kio estis rimarkebla je la enirtruo de liaj lignaj ŝuoj kaj ankoraŭ super ĝi kelkaloke.

„Nu, kie ĝi do estas, knabo? kie ĝi estas?“ sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis demandis malpacience.

„Tiu unua domo kun tiu malalta peroneto,“ la knabo respondis, „la dua pordo preter la porkbuĉisto, apud tiu domo, kie tiuj speguletoj elstaras.“

„Bone, bone, bone“, diris sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis.

La porkbuĉisto kaj la speguletoj estis preterpaŝitaj, kaj la dikulo staris sur la perono de doktoro Deluw, lia universitata amiko, kiun li ne vidis de post sia edziĝo; ĉar sinjoro Bruis loĝis en urbeto de la provinco Overijssel, kie li estis jura doktoro, sed ne advokato, edzo, sed ne patro, komunuma konsilantarano kaj komercisto. Li nun devis esti en Rotterdam kaj prenis nerektan vojon por vidi en tiu ĉi varmega posttagmezo sian amikon doktoron Deluw, lian edzinon kaj liajn infanojn. Li tial rapideme tiris la sonorigilon kaj prenis mem sian surtuton sur la brakon.

„Jen, vireto! nun igu vin for.“

La knabo igis sin for, kaj li faris tion trote; ne ĝuste, ĉar estis varme, sed ĉar li estis knabo kaj ricevis pli grandan rekompenceton ol li estis pensinta, pri kiu plue lia patro nenion sciis. En momento li jam estis eltrakurinta la longan straton kaj staris, mi supozas, ie sin regalanta per en vinagro konfitita kukumo aŭ decilitro da grosoj aŭ ia alia buba frandaĵo, kontraŭ kiuj oni al deckondutaj infanoj neniam tro frutempe povas enigi abomenon.

Dume la pordo de doktoro Deluw ankoraŭ en longa tempo ne malfermiĝis, kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita tiri ankoraŭ fojon la sonorigilon. La sonorilo taŭge funkciis kaj evidentiĝis esti el tre laŭtsona materialo; sed sinjoro Bruis rimarkis nenian sonon interne de la loĝejo de sia amiko, kiu respondis lian sonorigadon. Ankoraŭ kelkajn fojojn viŝinte sian frunton kaj per la bastono frapetadinte sur la peronon, li sonorigis la trian fojon kaj plue komencis penrigardi en la halon tra la mallarĝaj malantaŭe kradhavaj fenestretoj, kiuj troviĝis ambaŭflanke en la fosto de la pordo, sed li vidis nenion krom la pendolon de granda verda horloĝo, ornamtableton kun sur ĝi ardeztabuleto kaj bluan katunan pluvombrelon; post kio li ankaŭ rigardis trans la kurtenetojn de la flankaj ĉambroj, kio tamen estis pli malfacila, ĉar li devis travidi tra la franĝo de la tirkurtenoj; li vidis en unu ĉambro klare inkujon kun du longaj plumoj starantan sur la tablo kaj en la alia portreton de viro; sed nek la horloĝo, nek la tableto, nek la inkujo, nek eĉ la portreto de viro povis al sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis malŝlosi la pordon.

Sinjoro Bruis dume estis supervarmiĝinta, al kio lia malpacienco kaj la surtuto sur la brako ne malmulte helpis. Li do sonorigis la kvaran fojon kaj nun tiel laŭte, ke la fraŭlino apud la pordo, kiu rigardis en sian speguleton kaj jam delonge vidis lin, pro tio „malbonsentiĝis“, malpinglis sian kudraĵon de sia genuo (ŝi ne favoris la eltrovon de la ŝraŭboj, plumbaĵoj kaj streĉrimenoj), malfermis supran pordon kaj certigis al sinjoro Bruis: „ke estas neniu _en_ ĝi“.

„Ĉu la kuracisto ankaŭ ne?“

„Ne, sinjoro.“

„Ĉu sinjorino ankaŭ ne?“

„Ne, sinjoro; mi ja diras al vi, ke ĉiuj estas for el...“

„Kien do ili iris?“

„Tion _mi_ ne scias, sinjoro! Ili ĉiuj eliris, kaj la servistino estas sola hejme.“

„Kial do la servistino ne malfermas?“

„Nu, ĉar la servistino ne estas _en_ ĝi, sinjoro.“

„Kaj vi diras, ke ŝi estas hejme?“

„Jes, sed malgraŭ tio ŝi povas esti ne _en_ ĝi“, la fraŭlino diris, fermis sian supran pordon kaj faris tion kun tiom pli da urĝiteco, ĉar ŝia blanka kato ĝuste sin pretigis salti trans la malsupran, kaj lasis sinjoron Bruis sola por, se li volus, sekrete diveni la diferencon inter la terminoj „hejme“ kaj „en ĝi“. Se li estus havinta por tio sufiĉe da pacienco, li estus kompreninta, ke „esti hejme“ estis devo surmetita al la servistino de la familio Deluw, de kiu „esti en ĝi“, laŭ ŝia propra interpreto, konsistigis nur malgrandan parton.

Por tion klarigi, venis voĉo el aldomkonstruita dometo de botisto trans la strato.

„Ili estas en la ĝardeno,“ vokis la voĉo, „kaj la servistino eliris por fari aĉeton. Jen ŝi jam venas.“

La vorteto _jam_ en tiu ĉi frazo povis, laŭ la opinio de sinjoro Bruis, konvene manki; sed efektive li vidis alvenantan ne malbeletan servistinon kun granda ŝlosilo en la mano kaj irantan tiel rapide, kiel ŝi povis ne trotiĝante; ŝi suriris ia peronon, rapidis preter lia moŝto, malŝlosis la pordon kun senekzempla rapideco kaj staris antaŭ li sur la plankmato.

„Ĉu vi volas paroli kun sinjoro?“ la servistino demandis.

„Jes, sed ŝajnas, ke sinjoro ne estas hejme.“

„Ne, sinjoro kaj sinjorino kaj la fraŭlino kaj la juna sinjoro kaj ĉiuj infanoj estas ‚ekstere‘ kaj nur mi sola estas hejme por akcepti la venpetojn.“

Nu, sinjoro Bruis havis okazon dum granda horkvarono ĝui pro la akurateco, kun kiu tiu ĉi kuracista servistino, kiu dume faris longan interparolon kun la filino de fruktistino, kiu iradis kudri eksterhejme kaj sidis antaŭ suprenŝovita fenestro, plenumis tiun ĉi sian devon. Sed li estis tro urĝita por fari riproĉojn.

„Kie estas ekstere?“ li demandis: „ĉu estas malproksime? Kie ĝi estas?“

„En la Meester-Jorisaleo“, la servistino respondis.

„La Meester-Jorisaleo“, -- diris Bruis kun la plej granda malestimo. „Kion mi scias pri la Meester-Jorisaleo?“

Jen estis, laŭ la opinio de la servistino, en la sinteno kaj la tono de sinjoro Bruis pli da aroganteco, ol konvenis al ŝia beleta vizaĝo. Ŝi do estis prave ofendetita.

„Ne estas mia kulpo, ke vi tion ne scias!“ la servistino diris sekatone kaj faris movon kun la seruro, kvazaŭ sinjoro Bruis nun povas foriri.

Sinjoro Bruis ŝanĝis la tonon.

„Aŭskultu, knabino! mi venas tie ĉi per diliĝenco eksprese por viziti la kuraciston kaj lian familion. Se nu ne estas tro malproksime, mi estas preta promeni eksteren. Ĉu vi eble povas ĝin indiki al mi?“

Li sopire trarigardis la straton, ĉu eble estas ankoraŭ knabo, kiu povus konduki lin tien; sed neniu sin montris.

La servistino bonvolis kompleziĝi dume doni la necesan informon, kaj sinjoro Bruis ekmigris al la kampdomo de doktoro Deluw.

Irinte pluen kelke da domoj li nur tiam rimarkis, ke li ankoraŭ portas sian surtuton sur la brako kaj sian valizon en la mano.

Li do revenis, sonorigis ankoraŭ fojon por unu kaj alian konservedoni al la servistino; sed Gernjo verŝajne jam denove estis ĉe sia amikino; kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita, en tiu ĉi brogevarmega vendreda posttagmezo, mem penporti siajn surtuton kaj valizon kun la firma intenco, se li iam atingos vidi doktoron Deluw, plendi ĉe li pri lia servistino.

Je lia feliĉo la urbo, kiun mi ankoraŭ ĉiam ne nomis, estis negranda, kaj sinjoro Bruis sufiĉe baldaŭ ekvidis la pordegon, tra kiu li devos eliri, kvankam la suprenirado kaj ne malpli la malsuprenirado de du altetaj pontoj ne malmulte malbonfaris al li. Veninte ĉe la pordego li havis la feliĉan ekpenson konfidi siajn surtuton kaj valizon al la zorgo de doganisto; por tio li enpaŝis en la doganistejon, sed estis neniu en ĝi; tamen, ekvidante personon en griza jako, kiu trans la bulvardo staris fiŝkaptanta kaj aspektis treete doganiste, li nur deponis siajn objektojn kaj, poste sin turnante al la fiŝkaptanto, kiu efektive estis doganisto, li samfoje informigis sin de li ankoraŭ fojon pri la kieesto de la Meester-Jorisaleo. Mi agus maljuste kontraŭ li, se mi dirus, ke sinjoro Bruis estis forgesinta la instrukciojn de Gernjo, ĉar li pro sia rapidemo malmulte aŭskultis ilin. Li devos „unue iri kelkan distancon laŭ la bulvardo, tiam eniri aleon, tiam iri dekstren, ĝis li venos al iu blanka paliseto, tiam maldekstren, tiam denove dekstren, kaj tiam li estos en la Meester-Jorisaleo“.

„Kaj la kampdomo de doktoro Deluw?“

„Pri ĝi mi neniam aŭdis,“ diris la doganisto, „sed en ĝi estas tre multe da ĝardenoj. Kiel ĝi nomiĝas?“

„Kampvidejo.“

„Kampvidejo?“ diris la doganisto, kiu, kredante rimarki pro sia naĝmontrilo, ke fiŝo almordas, deziris esti liberigita de sinjoro Bruis; „ne, sinjoro, ĝin mi ne konas.“

Sinjoro Bruis ekpromenis. La bulvardo iom kvietigis lin, ĉar ambaŭflanke staris altaj arboj; sed la agrablegaĵo baldaŭ finiĝis, ĉar la urbo, en momento de monembaraso por iluminado pro la datreveno de la naskiĝo de la reĝo, estis faliginta grandan kvanton da arboj, en kies loko, sub la nomo de juna plantaĵo, sin montris kelkaj maldikaj vergetoj alterne brogevelkintaj. Li do denove estis lacega, kiam li inter du nigraj lignaj muroj vidis mallarĝan aleon, kiun li opiniis devi eniri. Nenio krom lignaj muroj, super kiuj elstaris arboj; nenio krom ĝardenpordoj kun surskriboj kaj numeroj. Kelka pasero tie ĉirkaŭsaltis. Sinjoro Bruis promenis pluen kun sia ĉapelo en unu kaj kun siaj bastono kaj poŝtuko en la alia mano, kiel en la stratoj de la urbo, sed nun ĉiam iomete oblikvedekstren pro lia arda deziro turni sin dekstren laŭ la indiko de la doganisto. Tamen la okazo sin ne prezentis, kaj sinjoro Bruis fine staris tuj antaŭ larĝeta kanalo kaj apud amasiĝo de malpuraĵo kun multaj trunketoj de florbrasiko, folioj de salato, potrompaĵoj, velkintaj bukedoj kaj stramonioj, kiuj, kreskantaj meze en la putrantaĵo, disvastigis sian narkotan odoron en la aeron.

Estis evidente, ke sinjoro Bruis eniris la malĝustan aleon, kaj kvankam la amasiĝo de malpuraĵo estis malagrabla, la apudeco de la akvo estis al li tiel agrabla, ke li decidis tie momenton ripozi antaŭ ol reiri. Por tiu celo li sidigis sin sur la bordo kiel eble plej proksime de la akvo kaj, ventumante sin per sia poŝtuko kaj moderigante sian malpaciencon per sia racio, li bonete sukcesis iomete kvietiĝi. Rigardante dekstren kaj maldekstren laŭlonge de la bordo li ekvidis je la maldekstra flanko en kelka distanco kvadratan mareverdan kupolon[20], en kiu sin movis kelke da homoj, kaj kvankam li ne povis ilin distingi, estis, kvazaŭ li ekhavas inspiron, ke tio ĉi nepre estas la Kampvidejo de lia amiko la doktoro; kaj ke ĝi povis porti tiun nomon, tion pruvis la panoramo trans la kanalo; ĉar estis paŝtejoj maldekstre kaj dekstre, en vasta malproksimo, ĝis la blua horizonto; nenio krom verdaj kaj flavaj kaj sunaj paŝtejoj.

Sinjoro Bruis denove ekpromenis, reiris laŭ la aleo kaj estis denove sur la bulvardo. Baldaŭ sin prezentis al li alia aleo, kiun atente rigardi laŭ ĝia longo, antaŭ ol ĝin eniri, li tamen opiniis bone. Li vidis sekve, ke baldaŭ estos okazo iri dekstren, kaj farinte tion li ankaŭ baldaŭete atingis la blankan paliseton. Tiam li iris maldekstren kaj tiam denove dekstren, kaj li estis laŭ ĉiuj pensoj en la Meester-Jorisaleo.

Antaŭ ĝardenpordo, kiu estis malfermetita, sidis malgranda infano, vestita per nigra jaketo, kun nigra kufeto ĉirkaŭita de nigra punteto sur la kapo kaj kun nigra vizaĝeto, sin amuzante per kukurbo kaj amaseto da ŝeloj de terpomoj.

„Ĉu tio ĉi estas la Meester-Jorisaleo, infano?“ sinjoro Bruis demandis.

La infano kapjesis.

„Kie ie estas tie ĉi Kampvidejo?“

La infano nenion diris.

Sinjoro Bruis malbonhumoriĝis, malpli pro la infano ol pro la kaŝiteco de Kampvidejo.

„Ĉu vi ne scias?“ li demandis, tro forte je proksimume tri tonoj.

La infano faligis la kukurbon kaj la ŝelojn de terpomoj, ekstaris, ekploris kaj iris en la ĝardenon.

Sinjoro Bruis ĝemis. La Meester-Jorisaleo ŝajnis esti longa, kaj la ĝardenpordoj estis multnombraj. Li legis ĉiajn nomojn: nomojn pligravigajn kaj fanfaronajn, kiel: Belejo, Bonsitua, Florkorto, Ĝojriĉa; nomojn kontentecajn kaj rezignaciajn, kiel: Mia plezuro, Kontentanima, Kampripozejo; naivajn nomojn, kiel: Neniam Pensite, Malgranda sed Pura, Poste pli Bone; sed ankaŭ nombron da geografiaj, kiel: Apuda, Apudurba, Sudkorto; kaj optikajn, kiel: Kanalvidejo, Paŝtvidejo, Brutvidejo, Multvidejo, Kamparvidejo, -- tiu ĉi lasta en malproksimo jam tre multe similis Kampvidejon, sed ĝi tamen ne estis Kampvidejo.

Fine estis du pordoj, sur kiuj oni povis nenion legi krom Q 4 No. 33 kaj Q 4 No. 34. Unu el tiuj du pordoj povis esti Kampvidejo! Sinjoro Bruis, kiel ajn rapidema kaj malpacienca, estis modesta. Li do preteriris No. 33 por ne rigardi la unue renkontitan kiel Kampvidejon kaj alfrapis No. 34.

Post momento de atendado estis malfermite al li de tre longa, solenaspekta, bildeca sinjorino, vestita per funebra robo, kun blanka libere pendanta tuketo el kamelharoj sur sia ŝultro, kun nigra ĉapelo, kiun ŝi pro la suno estis metinta kline sur la nazon, kun verdaj okulvitroj, malgranda signo de haroj sur sia supra lipo kaj libro en la mano.

„Ĉu tie ĉi estas Kampvidejo, sinjorino?“ sinjoro Bruis demandis.

Kial li ne vidis, ke ĝi ne estas edziniĝinta sinjorino?

„Ne, sinjoro!“ la fraŭlino respondis, ektimigita antaŭ „fremda viro“, eble kredante, ke li estas iu, kiu volas ŝteli de ŝi: „Tio estas la plej apuda de tie ĉi“, kaj rapidfermiĝis la pordo.

Sinjoro Bruis alfrapis Q 4 No. 33.

KIEL ĈARME ESTIS

„Jonjo! oni frapas“, vokis virina voĉo.

