# Dua Libro de l' Lingvo Internacia

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/dua-libro-de-l-lingvo-internacia-20006/index.md

Produced by David G. Simpson

TRANSCRIBER'S NOTE:

The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them.

The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if the accented letters are not available: the accented letters may be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" (respectively). However, this system presents some difficulties for electronic applications, since it cannot be reliably converted automatically into other formats in which the accented characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", "jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto alphabet, this system allows the accented letters to be represented without ambiguity so that the text can be more reliably converted to other formats. It is this "x" system that is used in this Project Gutenberg eBook.

At the time of the writing of the "Dua Libro," the time correlatives ("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "cxiam") were spelled "kian," "tian," "ian," "nenian," and "cxian" (respectively). These words had been changed to their modern forms by the time of publication of the "Aldono al la Dua Libro" (also included with this text). The original spellings have been preserved in this eBook.

DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA

L.L. ZAMENHOF

1888

ANTAUXPAROLO.

Elirante ankoraux unu fojon antaux la estimata publiko, mi sentas la devon antaux cxio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun gxi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondicxe", la leteroj kun kuragxigoj aux konsiloj--cxio tio cxi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekigxis: de cxiuj flankoj al la laboro cxiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por cxia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj--rapidas porti ilian sxtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne!

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo de unu jaro al la jugxo de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj cxiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio cxi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, cxar tian la lingvo jam estus trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj plej gravaj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en gxi, cxar en verko de _unu_ homo,--estus jam pli aux malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la dauxro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l' aferon. Respondi je cxiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je cxiuj demandoj kaj proponoj, cxar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Cxiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos dauxrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je cxiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la dauxro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de cxirkaux du monatoj de unu kajero gxis la venonta. En tiuj cxi kajeroj _cxiuj_ demandoj estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita.

Ankoraux unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraux l' intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la jugxo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de cxiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu konigxi tiun cxi lingvon cxiuflanke, gxin ellerni pli rapide kaj uzi gxin. La nombro de tiuj cxi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam auxdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' lingvo internacia", skribitan jam en tiu cxi lingvo, mi donos al la dezirantoj suficxe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaux pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.

La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je _cxiuj_ demandoj, kiuj tusxas la lingvon mem, gxian konstruon, gxian estontecon, kiel gxin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj plej certe vastigi gxian uzon en la mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, gxi tian havos _plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por _cxiaj celoj,_ kiel gxi povas nun uzi cxian ricxan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l' volo aux de l' talento de mia propra persono aux de ia alia aparta persono aux personaro--tute forigxos. La lingvo tian estos tute preta en cxiuj plej malgrandaj gxiaj partoj. La persono de l' auxtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Cxu mi post tio ankoraux vivos, cxu mi mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi gxin perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu cxi aux tiu persono.

Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke gxi ne bezonus pli la laboron de l' auxtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro tiel maturigxus kaj fortigxus kaj ricevus tian klaran, nesxanceleblan ordon, ke gxi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aux la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias.

La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindajxojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laux ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laux la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en gxi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj cxi simplajxoj estos, kiel laux mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l' jaro

_a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke gxi tute ne bezonos pli la laboron de l' auxtoro, kaj, kiel cxiu el la vivantaj lingvoj, gxi farigxos tute sendependa de ia aparta persono.

_b_) la lingvo estos pli aux malpli _senerara,_ cxar gxis tiu tempo gxi jam estos trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu cxi laboro de _unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo kune.

Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, cxar ili eble tie ne trovos respondojn je l' demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj cxar lia _propra_ demando en la okuloj de cxiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj efektive gravaj li ne parolas ecx unu vorton!" La leganto oferu al mi iom da atendemo, cxar gxis la fino de l' jaro _cxiuj_ estos kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aux alia demando estos jam sxajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri gxi. Cxar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian _personan_ jugxon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon _finan,_ ricevitan per la jugxo de l' _publiko._

Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--gxi estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo internacia.

La kosto de cxiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li cxiun venontan kajeron tuj, kian gxi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj post la ricevo de l' antauxiranta.

Antauxe ol fini la antauxparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraux la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: cxiu pene jugxu la aferon, proponitan de mi, kaj cxiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en gxi, aux la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraux tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu cxi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni gxin tute kaj cxiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian jugxon pri tiu cxi afero, sed ke mi _sciu_ la jugxon de l' mondo kaj povu gxin uzi por mia laboro.

Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedauxrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciigxi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_ de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l' afero, proponita de mi, kaj jam antauxe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas gxin ne por _mi_, sed pro l' _afero._

Fine, antaux la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l' lingvo internacia, mi esprimas ankoraux unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun gxi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmigxos, sed konstante kaj sencxese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras cxiuj sferoj de l' homa societo.

I.

Antaux cxio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi gxis hodiaux auxdis aux legis, en gazetoj aux en leteroj al mi, kvankam mi devas antauxsciigi la leganton, ke tiu cxi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraux parolos pri gxi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la jugxo de l' publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.

_a_) Unuj parolis pri l' auxtoro, anstataux paroli pri l' afero. Ili aux sxutis komplimentojn al la auxtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, lauxdante la _auxtoron,_ ili preskaux tute forgesis paroli pri l' utileco kaj la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por gxi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksajxon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en cxia grava verko, timis, ke la pseuxdonima auxtoro eble estas ne suficxe instruita aux ne suficxe merita, kaj ili timis esprimi decidan jugxon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseuxdonima auxtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la _aferon_ de la _auxtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni jugxu ne l' auxtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu gxin; se gxi estas malbona--jxetu gxin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laux kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraux parolos, sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; cxar laux mi tiu cxi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la _rezultatoj._

_b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, cxu ili parolas logike kaj afertusxante. Anstataux provi praktike (kion fari estas tre facile), cxu la lingvo, proponita de mi, tauxgas por internacia komprenigxo, cxu gxi efektive al cxiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj; anstataux provi per ilia propra orelo, cxu mia lingvo estas bonsona aux ne,--ili teorie parolis pri legxoj de bonsoneco; anstataux analizi, cxu mi bone kreis la vortaron kaj cxu oni ne povus fari gxin ankoraux pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aux el vortoj, prenitaj mikse el cxiuj lingvoj de l' mondo. (La lingvo multe per tio cxi _perdus,_ farigxinte tute ne komprenebla; sed kion gxi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion cxi ili tute forgesis sin demandi.)

_c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, ecx ne leginte bone mian malgrandan brosxuron kaj ecx ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong, oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataux: "_en songx,o princ,in,o,n mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda vocxdono, kiu kun la efektiva kaj senkondicxa signifo de l' lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ farigxu _tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l' afero kaj komprenigis la legantojn, ke "cxar dek milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon"! Kelkajn fojojn mi ecx legis longajn artikulojn pri mia afero, kie estis videble, ke la auxtoroj ecx ne vidis mian verkon.

_cx_) Aliaj, anstataux paroli pri la utileco aux la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn sxercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, cxar multaj legantoj propran jugxon ne havas, kaj la plej malsagxaj sxercoj je ia afero estas por ili suficxa vidigo, ke la afero estas "ridinda" kaj tauxgas por nenio.

Mi ne deziras lauxdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aux insulti sen kauxzo. Mi scias tre bone, ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo ecx estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraux al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia gxi estu kaj tia gxi restu!" Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l' mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur esti _iniciatoro._ Tio cxi estu ankaux respondo al tiuj amikoj de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn cxi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio cxi estus dangxera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laux la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, gxis gxi estos trairinta la jugxon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu cxi jaro estas tre grava por l' afero. Tiel ankaux mi ne povas fari iajn sxangxojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj cxi konsiloj ecx estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la dauxro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos _tute sen sxangxo;_ sed kian la jaro estos finita, tian cxiuj necesaj sxangxoj, antauxe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tian komencos gxia plena funkciado. Jugxante laux la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi gxis hodiaux, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos sxangxita tre malmulte, cxar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kauxzita de ne suficxa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos sxangxita, mi tamen ne povas. Cetere, cxiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia jugxo pri ili, estos prezentataj al la jugxo de l' publiko aux de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj cxi estos trovita unu, kiu volos preni tiun cxi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke gxi volas preni tiun cxi laboron, mi tuj sendos al gxi la tutan materialon, kiu estas cxe mi, mi fordonos al gxi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda gxojo je eterne de l' sceno, kaj el auxtoro kaj iniciatoro mi farigxos simpla amiko de l' lingvo internacia, kiel cxiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi dauxrigos la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj laux mia propra pensado kaj laux la pensoj de l' publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaux la fino de l' jaro decidos la finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta.

II.

La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, sxajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke gxi de si mem ne donos vocxon, malgraux ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l' vocxdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' lingvo internacia, anstataux timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom vocxojn, kiom ili povos, tian la necesa nombro da vocxoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.

Kian mi proponis la vocxdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aux pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris gxis hodiaux, ankoraux plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita ecx unu miliono da vocxoj . . . kion l' afero tian perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forjxetu la vocxdonon aux ke mi malgrandigu la nombron da postulataj vocxoj gxis unu miliono; "cxar", ili diras, "danke la fantazian punkton de l' vocxdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj de la vocxdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondicxajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la vocxdono en tiu cxi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antauxen. La vocxdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, cxar mi scias, ke preni ian laboron, ecx la plej malgrandan, ne cxiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se trovigxos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aux pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciigxos, ke la lingvo internacia farigxis tutmonda; sed se ecx la nombro de l' vocxoj nenian venus al dek milionoj,--la afero pro tio cxi tute ne estos perdita.

Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' vocxdono estas _matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se ni prenos, ke la enskribado de cxiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forjxetinte cxian alian laboron, vin okupos sole je tiu cxi afero, laborante sen ripozo 15 horojn cxiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' vocxoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni gxin vi bezonos la ricxecon de Krezo!" La kalkulo sxajne estas tute prava kaj povas timigi cxiun,-- tamen se la skribinto de tiu cxi kalkulo bone pensus pri gxi, li tre facile ekvidus, ke tie cxi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' vocxdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj ricxecoj de Krezo. Cxar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke cxe cxiu pli granda afero estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis! Tiaj "timigaj" libroj estas eldonataj cxiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu ecx en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia cxiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laux grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l' vocxoj, kaj laux la malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure mehxanika. Tiel cxiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindajxisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan legxon, kiun ili povas vidi sur cxiu pasxo, ke tio, kio cxe _unu_ homo postulas 30 jarojn, cxe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

Al cxiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraux mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, cxar "la auxtoro ecx scias, ke ili ellernos aux jam ellernis la lingvon"! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu ecx skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, gxis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aux kelkaj promesoj la grandega nombro ne plenigxos: cxiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se ecx la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.

III.

La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj.

1.

Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la konata amiko, aux la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu cxi gxardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata "artikulo"; gxi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj konataj. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l' ", se gxi ne estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas _tute gxin ne uzi,_ cxar gxi estas oportuna sed ne necesa.

2.

Jen estas la patro.--Mi auxdas la vocxon de la patro.--Mi ricevis donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni iros al la patro.--Karolo acxetis por sia kuzino horlogxeton kun tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la novajxojn, kiujn vi auxdis pri niaj malfelicxaj fratoj.--De kiu vi gxin auxdis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi kalkulas jam la minutojn gxis nia revido.--Auxgusto estas bona, Mario estas pli bona ol Auxgusto, sed Ernestino estas la plej bona el cxiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaux mi acxetis por sxi tre belan ludilon.

3.

