# Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/dokumentoj-de-esperanto-informilo-pri-la-historio-kaj-organizo-9e2b521b/index.md

Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam ĝi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antaŭparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj: »Estas kompreneble, ke tiu ĉi skriba maniero de komunikiĝo neniam estos egala al la bonaĵoj de lingvo; tamen por la komunikiĝo kun tiuj, kies lingvon oni ne komprenas (kiu homo komprenas ĉiujn lingvojn!) ĝi estas ekstreme grava helpo«. Efektive tiu ĉi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al ĉiuj landoj de la mondo montriĝis uzebla.

La »Sistemo ĉifrada kaj telegrafada« de A. _Walter_ en Winterthur, kiu en trimembraj kunigoj de literoj de »aaa« ĝis »zzz« kune kun kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas ĉiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en ĉiu okazo por ĉifraj telegramoj ŝparon de kostoj ĝis 40% en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo Germana; sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado, tiel ankaŭ por skribado, ankaŭ al ĝi mankas la natura fundamento, ĉar eĉ Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj, kiuj ankaŭ tie ĉi devas servi anstataŭ vortoj. Al tio ĉi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la buŝa interkompreniĝado tute ne uzeblaj. Ankaŭ la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilaĵoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj...

Piednotoj

[1] Fundamenta Krestomatio, p. 256-268. Germane en: Bayerische Lehrerzeitung 1885, 11 kaj 12.

[2] V. D-ro Albert Wild: »Über Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit« München 1864 (Aparta represo el la »Chronik der Gegenwart«).

[3] John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1668.

[4] D. S. Choffin, Amusements liter. vol. I p. 28.--En aparta traktato: »Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache« (v. Leibniz Werke nach Raspe, vol. II p. 645-653). Leibniz eĉ klare komprenigas, ke por ĉiu ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k. c.

[5] C. H. Wolke, Erklärung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung aller kultivierten Völkern des Erdkreises oder die Pasigraphie möglich und ausüblich sei, ohne Erlernung irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort- oder Zeichensprache. Dessau 1797.

[6] Zach. Näther, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, daß es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Übungen. Görlitz 1805.

[7] F. J. Niethammer, Über Pasigraphik und Ideographik, Nürnberg, bei Karl Felssenecker, 1808.

[8] Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.

El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof

Originale verkis D-ro Leono Zamenhof[9]

Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an (laŭ la Rusa kalendaro la 3-an) de Decembro 1859-an la urbo Bialystok (gubernio de Grodno). Liaj gepatroj estis Marko kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia patro havis lernejon kaj krom tio donadis privatajn lecionojn de Germana kaj Franca lingvoj. De sia plej frua juneco Ludoviko Zamenhof ĉiam estis tre revema, pensema kaj impresebla, kaj oni konis lin kiel infanon eksterordinare kaj ĉiuflanke kapablan. Li komencis lerni tre frue: havante la aĝon de kvar jaroj, li jam bone legis kaj skribis.

Lia sano estis tre delikata, kaj en sia infaneco li ofte estis malfacile malsana. En Aŭgusto 1869 li komencis la studadon en la Bialystoka reala lernejo; sed ĉar li tiam ne havis ankoraŭ la aĝon de plenaj 10 jaroj (kion la leĝo tiam postulis), tial oni ne kalkulis al li tiun jaron, kaj efektiva lernanto de la unua klaso de la lernejo li povis fariĝi nur en 1870. En Decembro de 1873 liaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie lia patro akceptis la oficon de inspektoro de privata lernejo kaj baldaŭ poste ricevis la oficon de profesoro de la regna Varsovia reala lernejo. Laŭ la konsilo de konatoj la patro de Ludoviko decidis, ke li lernu la lingvojn Latinan kaj Grekan kaj daŭrigu sian studadon en gimnazio filologia. En Aŭgusto 1874 li efektive ekzameniĝis en la Varsovia 2a gimnazio kaj estis akceptita tien kiel lernanto de la 4a klaso.

Dum la tuta gimnazia tempo, kiel en Bialystok, tiel ankaŭ en Varsovio, Zamenhof estis ĉiam la unua en sia klaso. Li ĉiam estis sincere amata de ĉiuj siaj kolegoj. En ĉiuj demandoj lia opinio estis ĉiam rigardata kiel la plej aŭtoritata.

En la gimnaziaj jaroj lin varmege interesis diversaj sociaj demandoj. De la plej fruaj jaroj li revis pri la solvo de diversaj sociaj problemoj. Sed plej multe interesis lin la problemo de intergentaj rilatoj, kiu instigis lin al kreado de neŭtrala intergenta lingvo. En la komenco de la vintro de 1878 la primitiva formo de tiu lingvo estis preta kaj Zamenhof kun siaj gimnaziaj kolegoj (en sia ĉambreto ĉe la strato Nowolipie Nr. 28) aranĝis feston, kiun ili nomis »tago de vivigo de la universala lingvo«.

Sed pro diversaj kaŭzoj la kolegoj de Zamenhof baldaŭ tute malvarmiĝis por la afero. Ili venis al la konvinko, ke, malgraŭ ke tion faras la ĝis nun ĉiam aŭtoritata »Zamenhof mem«, la kreado de lingvo estas infanaĵo, kiu por ili, kiel nun jam »maturaj homoj«, ne konvenas. Al tio aliĝis ankoraŭ la cirkonstanco, ke la patro de Zamenhof rakontis pri la laboroj de sia filo al la direktoro de unu el la Varsoviaj gimnazioj, kaj tiu diris al la patro, ke lia filo estas por ĉiam perdita, ke lia laborado estas plej senduba simptomo de komenciĝanta nesanigebla frenezo. Zamenhof devis promesi al sia patro, ke li almenaŭ ne elpaŝos publike kun sia laboro, antaŭ ol li finos la studadon en la universitato kaj fariĝos kuracisto. Ĉio ĉi tio kaŭzis, ke Zamenhof decidis ne paroli plu kun iu pri sia ideo kaj labori tute izolite.

En Junio 1879 Zamenhof finis la kurson gimnazian, kaj en Aŭgusto li forveturis en la urbon Moskvo, por studi medicinon en la tiea universitato. Por ne esti ŝarĝo por siaj gepatroj, kies financa stato neniam estis sufiĉe bona, Zamenhof serĉis en Moskvo ian okupon, sed bedaŭrinde nenion povis trovi. Tial post du jaroj li forlasis Moskvon kaj revenis Varsovion, kie li daŭrigis sian studadon en la universitato. En Januaro 1885 li finis la universitatan kurson kaj ricevis diplomon de kuracisto. Tiam, por komenci laborenspezi por sia vivo, li forveturis en tre malgrandan urbeton Wejseje (Sulvaka gubernio), kie loĝis lia fratino Fanny Pikower kaj kie li komencis sian medicinan praktikadon. Sed, havante tro impreseblan karakteron, li tro multe suferis morale en sia rolo de »kuracisto por ĉio«; ĉiufoje, kiam li al iu el siaj pacientoj ne povis helpi, aŭ des pli kiam iu el liaj pacientoj mortis, li faris al si akrajn riproĉojn, ke tio estas la kulpo de lia nebona kuracado; tial post kvarmonata praktikado en la urbeto li decidis elekti por si ian specialecon. Li revenis Varsovion kaj komencis tie perfektiĝi en kuracado de okuloj. Dum duono da jaro li laboris en la okulista apartaĵo de la Varsovia hebrea malsanulejo sub la gvidado de D-ro Kramsztyk. En la fino de 1885 li forveturis en la urbon Plock (kie tiam estis neniu okulisto), por provi tie kuracadon kiel okulisto kaj konvinkiĝi praktike, ĉu li sentas sin jam sufiĉe forta en la okulista scienco. Restinte tie dum 5 monatoj kaj konvinkiĝinte, ke multe ankoraŭ mankas al li, li en Majo 1886 forveturis Vienon kaj dum kelke da monatoj fervore studis tie en la specialaj kursoj por okulistoj. En aŭtuno de 1886 li komencis okulistan praktikadon en Varsovio, en la loĝejo de siaj gepatroj (strato Muranowska No. 40).

De 1878 ĝis 1885 Zamenhof multe kaj fervore laboris super sia lingvo. En 1885 li decidis eldoni sian unuan lernolibron kaj komencis serĉi eldononton. Sed dum du jaroj li tute vane serĉis, malgraŭ ke la libreto estis tre malgranda, neniu volis ĝin eldoni. Fine en 1887 li sukcesis ricevi prunte kelkan sumon da mono kaj eldoni mem sian unuan libron.

La 9-an de Aŭgusto 1887 Zamenhof edziĝis kun fraŭlino Klaro Silbernik (el Kovno) kaj aranĝis sian loĝejon en Varsovio ĉe la strato Przejazd No. 9. Lia edzino havis kelkan negrandan kapitalon, kaj la junaj geedzoj havis la plej bonajn esperojn. Sed, malgraŭ la plej modesta maniero de vivado, la kapitaleto baldaŭ disfandiĝis. Grandan parton de ĝi englutis la eldonado de la unuaj libroj, la anoncado en gazetoj, la dissendado de grandega nombro da senpagaj ekzempleroj al ĉiuj gazetoj de la mondo, al diversaj societoj, lernejoj k.t.p.; la ceteran parton englutis la modesta vivado de la geedzoj, ĉar la nombro de la pacientoj de Zamenhof estis terure malgranda. En Junio 1888 naskiĝis la unua filo de Zamenhof, Adamo. En la mezo de 1889 el la tuta kapitaleto de la geedzoj ne restis plu eĉ unu kopeko. La bopatro de Zamenhof donis al li kelkan helpon, sed tio, kompreneble, sufiĉis nur por tre mallonga tempo. Tiam en aŭtuno de 1889 Zamenhof vole-ne-vole devis decidi forlasi Varsovion kaj serĉi sian panon en ia alia urbo, kie ne loĝas aliaj okulistoj kaj kie li sekve povus pli esperi laborenspezojn per sia profesio.

La forlaso de Varsovio estis por ambaŭ geedzoj ekstreme dolora, kaj ĉiuj eĉ plej malgrandaj detaloj el tiu malgaja tempo ĝis nun vive restis en ilia memoro. Kvankam ambaŭ geedzoj ne estis naskitaj en Varsovio kaj kvankam ili tre malmulte ĝuis iam la urban vivon, tamen ili tiel varmege amis tiun urbon, ke la devigita forlaso de ĝi estis por ili kvazaŭ plej terura porĉiama ekzilo el la patrujo. Kun treege premita koro la edzino kun la infano forveturis en la urbon Kovno al sia patro, kaj la edzo elveturis, por serĉi panon. La unua urbo, en kiu li haltis, estis Brest-Litovsk; sed tie oni klarigis al li, ke la urbo estas tro malriĉa, por ke specialisto--okulisto povu tie havi eĉ plej modestan panon por sia familio. Tiam li venis en sian urbon de naskiĝo (Bialystok), ĉar, kvankam tie loĝis jam okulisto, Zamenhof esperis tamen, ke la gepatra urbo alportos al li pli da feliĉo. Sed tie oni diris al li, ke la esperoj estas tre malgrandaj, ĉar »Bialystok ne havas konfidon al kuracisto, kiu ne fordonas sin tute al sia profesio kaj okupas sin per aferoj _flankaj_«. Post kelkaj tagoj da restado en Bialystok Zamenhof aŭdis, ke la granda urbo Ĥerson (en la suda Rusujo) ne havas okuliston. Li telegrafis al unu Ĥersona konato, kaj, ricevinte la respondon, ke tiel efektive estas, li entreprenis la malproksiman vojaĝon al Ĥerson. Li veturis tien kun la plej bonaj kaj viglaj esperoj. Sed, veninte tien, li sciiĝis, ke la informo, kiun li ricevis, estis malĝusta, ke en Ĥerson loĝas jam delonge okulisto, kaj ellabori al si tie medicinan praktikon estos afero tre malfacila. Li tamen decidis jam resti tie kaj pacience provi ellabori al si panon.

La vivo en Ĥerson estis por Zamenhof tre malfacila. Malgraŭ ke li prenis por si tre malgrandan loĝejon (strato Hannibalovska, domo de Tarle) kun tre malriĉa meblaro, kaj servanton li havis nur por kelkaj horoj ĉiutage, la tre malgranda sumo da mono, kiun li kunportis kun si, apenaŭ sufiĉis por unu monato. Ne dezirante akcepti por sia propra persono helpon de sia bopatro (al kiu, kiel ankaŭ al sia edzino, li nenion skribis pri la malfacileco de sia situacio), kaj dezirante elteni kiel eble plej longe, li aranĝis sian vivon tiamaniere, ke liaj elspezoj estu kiel eble plej malgrandaj, ekzemple li hejtis la fornon tre malmulte, tagmanĝis en plej malkara restoracio kaj ne ĉiutage, k.t.p. Malgraŭ la admonado de kelkaj Ĥersonaj konatoj, kiuj ripetadis al li, ke tiel longe, kiel li ne forĵetos sian fantaziaĵon kaj ne fariĝos kuracisto _serioza_, li neniam havos panon; malgraŭ la akraj riproĉoj, kiujn li ofte mem faradis al si, memorante pri siaj edzino kaj infanoj, lia tempo kaj kapo restis okupitaj nur de Esperanto, kaj li ne perdis la esperon, ke ĉio estos bona. Al sia edzino, kiu dume naskis la duan infanon, Sofion, li skribadis plej konsolajn kaj esperigajn leterojn. Tamen post kvin monatoj da tre malfacila vivo li fine konvinkiĝis, ke li plu ne povos elteni. Kaj kiam lia bopatro, diveninte iamaniere la malfacilecon de lia situacio, insistis, ke li akceptu denove lian subtenon kaj reveturu Varsovion, li tion faris, kaj en Majo 1890 li revenis Varsovion, supozante, ke liaj malmultaj pacientoj eble ne forgesis lin, ke eble ankaŭ Esperanto donos al li kelkajn enspezojn, kaj ĉio kune, ligite kun la subtenado, promesita de la bopatro, eble donos al li la povon iamaniere elteni, ĝis lia situacio pliboniĝos.

Reveninte Varsovion, li rekomencis sian medicinan praktikadon ne malproksime de sia antaŭa loĝejo, en la domo No. 21 de la strato Nowolipki; esperante havi kelkan helpan profiton, li prenis sur sin la eldonadon de la tiama gazeto »Esperantisto«, kiun la ĝistiama eldonanto ne deziris daŭrigi. Sed la gazeto donis nur malprofiton, kiun kovri li ne povis; tial, sensukcese provinte aranĝi malgrandan akcian societon, Zamenhof estis devigita anonci, ke li plu ne povas eldoni la gazeton. Tiam kun sia helpo aperis Trompeter, kiu ne sole prenis sur sin la eldonadon de la gazeto, sed ankaŭ destinis por Zamenhof pagon de 50 rubloj ĉiumonate por la redaktado.

Tamen la nombro de la pacientoj de Zamenhof ĉiam estis ankoraŭ terure malgranda, kaj Zamenhof venis al la konvinko, ke en granda urbo li neniam povos sin teni. Tre malgaje la geedzoj decidis denove forlasi Varsovion kaj serĉi feliĉon en urbo negranda. Ĉar oni diris al li, ke la urbo Grodno estas sufiĉe granda, por doni panon al unu okulisto, kaj ĉar lin tre allogis la ideo vivi denove en la provinco, en kiu li naskiĝis, Zamenhof forveturis tien en oktobro 1893, por provi tie okulistan praktikadon. La komenco estis sufiĉe bona. Tial la 25-an de novembro Zamenhof revenis Varsovion, por preni sian familion, kaj la 27-an, en malgaja nebula tago, la geedzoj Zamenhof kun siaj du infanoj forlasis Varsovion, ŝajne jam por ĉiam. En la stacidomo diris al ili adiaŭ nur la patro kaj gefratoj de Zamenhof (la patrino mortis antaŭ unu jaro); el la amikoj aŭ konatoj estis neniu.

Kvar jarojn la familio Zamenhof loĝis en Grodno. La unua tempo estis sufiĉe bona. La enspezoj estis ne grandaj, sed tamen sufiĉis por modesta vivado. Sed baldaŭ en Grodno enloĝiĝis alia okulisto, kaj la vivo fariĝis pli malfacila, ĉar Grodno ne sufiĉis por du okulistoj, kaj por »konkurado pro pano« Zamenhof ne estis kapabla. Zamenhof denove devis akceptadi helpon de sia bopatro. Kvankam la lasta donadis sian helpon tute volonte kaj sen riproĉo, Zamenhof tamen morale multe suferis de tio. La afero Esperanta ankaŭ iris tre malfacile. Pro artikoloj de Tolstoj, presitaj en la gazeto »Esperantisto«, la Rusa cenzuro malpermesis al ĝi la eniradon en Rusujon, kaj la gazeto, kies plimulto da abonantoj estis tiam Rusujanoj, devis malaperi. La »Biblioteko de Esperanto«, kiun Zamenhof tiam eldonadis, ne havis sufiĉe da abonantoj, por kovri la elspezojn. Kun konstante streĉita cerbo Zamenhof serĉadis ian pandonan okupon por si kaj iun personon, kiu volus preni sur sin la daŭrigon de la Esperantaj eldonoj. Sed neniu volis ion aŭdi pri tio. Fine s-ro Gernet el Odeso prenis sur sin la eldonadon de la gazeto (sub ŝanĝita nomo) kaj de la Biblioteko.

Vidante, ke la vivo en Grodno fariĝas por li ĉiam pli kaj pli malfacila, kaj konvinkiĝinte, ke li nenie kaj neniam havos sian panon, se lia kapo estos fordonita ekskluzive al Esperanto Zamenhof fine decidis fari la lastan provon. La decido estis por li tre turmenta, ĝi minacis pereigi la tutan esencon de lia vivo, sed li sentis tre bone, ke li nepre _devas_ fari tiun provon ĉar alie restas por li absolute nenia espero. Li decidis tute formeti de si por 2-3 jaroj la aferon Esperantan (daŭrigante sole la eldonadon de la »Adresaroj« kaj la plej necesan korespondadon) kaj dediĉi sin tute kaj ekskluzive al sia profesio. En Aŭgusto 1897 li forveturis Vienon, por iom refreŝigi siajn medicinajn sciojn, kaj en Novembro li kun sia familio denove transloĝiĝis Varsovion. Li tie luis loĝejon en la plej malriĉa kvartalo de Varsovio (strato Dzika No. 9, kie li loĝas ankoraŭ nun), kie neniu kuracisto-specialisto iam loĝis, ĉar la pacientoj tie pagas tro malmulte kaj pli bonstataj personoj ne volas tien veni. Li komencis akceptadi la malriĉajn pacientojn, dediĉadi al ili sian tutan atenton, por akiri ilian konfidon; li penis per ĉiuj fortoj ke oni forgesu, ke li estas aŭtoro de ia lingvo, ke oni vidu en li nur kuraciston.

Estas tute kompreneble, ke, malgraŭ ĉia penado, la unua tempo ne povis ankoraŭ doni ian bonan rezultaton. Sed Zamenhof konsciis, ke por li tio estas la lasta, absolute la _lasta_ provo, ke se li nun ne sukcesos, li havos plu nenian esperon en la vivo. Tial liaj nervoj estis tiam terure ekscititaj kaj li fariĝis preskaŭ freneza. Ŝajnis al li tiam, ke tio estas la lastaj tagoj de lia vivo. Ĉiuj penoj de lia familio, por konsoli lin, estis vanaj. Ĉiumonate li devis akcepti de sia bopatro kelkan sumon da mono, kaj ĉiufoje tio estis por li infera sufero. Ĉar en Grodno liaj enspezoj estis pli grandaj kaj liaj elspezoj pli malgrandaj, tial li konstante faradis al si akrajn riproĉojn, kial li forlasis Grodnon. Al la suferoj financaj aliĝis ankoraŭ nostalgio, ĉar post kvarjara vivado en la provinco de sia naskiĝo Zamenhof jam ne sentis sin en Varsovio tiel hejme, kiel antaŭe. De tempo al tempo li penadis konvinki sin mem, ke li tute ne faris la »frenezan« transloĝiĝon, ke ĉio estas sonĝo, ke li baldaŭ vekiĝos kaj vidos sin denove en sia Grodna loĝejo ĉe la strato Policejska.

Sed post la paso de unu jaro la cirkonstancoj fine komencis pliboniĝi. La nombro de la pacientoj de Zamenhof komencis regule kreski. Fine en la jaro 1903 Zamenhof atingis tiun feliĉan momenton, kiam liaj enspezoj jam tute kovris liajn elspezojn, kiam li kun ĝoja koro povis diri al sia bopatro: »mi plu ne bezonas helpon«, kaj kiam li denove kun tute pura konscienco povis komenci energian laboradon por Esperanto. Tio estis eble la plej feliĉa jaro en la vivo de la geedzoj Zamenhof. En la jaro 1905 Zamenhof havis jam la eblon (la unuan fojon post 20 jaroj) fari al si kelksemajnan libertempon kaj entrepreni kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso.

Nun la vivo de Zamenhof estas jam trankvila. Li laboras tre multe, ĉar lian tutan tagon okupas lia profesio, kaj la tutan vesperon li laboras por Esperanto. Sed malgraŭ lia granda laborado kaj malgraŭ la malbona stato de lia sano (malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj) li estas tute kontenta. Li nur bedaŭras, ke lia tagnokto havas ne pli ol dudek kvar horojn kaj la manko de tempo kaj la malbona sano ne permesas al li plenumi ĉion, kion li volus plenumi.

Piednoto

[9] Universo II, 6; 1910, p. 170-178.

Letero pri la deveno de Esperanto

Eltiro el privata letero de D-ro L. _Zamenhof_ al N. _Borovko_

El lingvo Rusa tradukis V. G.[10]

Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian, kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta _publika_ historio de la lingvo, t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere _tiun ĉi_ periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la _naskiĝo_ de la lingvo.

Estos por mi malfacile, rakonti al vi ĉion ĉi tion detale, ĉar multon mi mem jam forgesis. La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi--estas ridinde ĝin diri--en la plej frua infaneco kaj de ĉi tiu tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Ĉi tiu cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis ĉi tiun ideon, kiel tion faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en _Bjelostoko_, gubernio de Grodno (en Rusujo). Ĉi tiu loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj. Ĉiu el ĉi tiuj elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston: oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole _Rusoj_, _Poloj_, _Germanoj_, _Hebreoj_ k.t.p. Ĉi tio ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri ĉi tiu »doloro pro la mondo« ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la »grandaĝaj« posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos ĉi tiun malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ĉio ne fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉiu okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo [tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio] mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el ĉi tiuj lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke ĉi tio estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri _nova_, arta lingvo.

Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun sia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centoj da miloj da vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: »for la revojn! ĉi tiu laboro ne estas laŭ homaj fortoj«,--kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi la lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe danke al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo »Ŝvejcarskaja«, kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo »Konditorskaja«. Tiu ĉi »skaja« ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

