# Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

## Part 19

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/dokumentoj-de-esperanto-informilo-pri-la-historio-kaj-organizo-9e2b521b/index.md

La frazo, ke _Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj neperfektaĵojn, estas unu el tiuj erarigantaj asertoj, kiujn la Idistoj konstante disportigas pri Esperanto_, kontraŭ kio parolas la tuta ĝisnuna evoluado de Esperanto. La verkinto mem devas poste konfesi, ke tia »sankta netuŝebleco« de la Fundamento ne ekzistas, ke, kie evidentaj mankoj estas entenataj en ĝi, tiuj estas forigataj.

_Pri la praktika neceseco de firma bazo, pri la ĝisnuna evoluado de Esperanto, pri la starigo de sciencaj vortaroj en Esperanto_, la verkinto ŝajne nenion scias aŭ volas scii.

Li finas siajn »10 superecojn« per la vortoj:

»La netuŝebla fundamento de Ido estas: 1e la _simpleco_ de la gramatiko; 2e la _ĝusteco_ de la derivo; 3e la _internacieco_ de la vortradikoj«, sed li forgesas, ke tiuj ĉi tri ideoj: simpleco, ĝusteco kaj internacieco, estas nur _relativaj ideoj_, malsamaj laŭ profesio, nacieco kaj klereco de tiuj personoj, kiuj devas gardi ilin. Do, _Ido havas ŝanceliĝan fundamenton, Esperanto firman_.

Kontraŭ tiuj »10 superecoj de Ido« staras _unu supereco de Esperanto kompensanta ĉiujn dek: t. e. la multjara pruvado de la taŭgeco de Esperanto sur ĉiuj kampoj, en komerco kaj industrio, scienco kaj arto, dum la vojaĝo, je skriba kaj parola uzado, ne nur por la interrilatoj de science instruitoj, sed ankaŭ de personoj kun plej simpla klereco_.--Ĉiuflanke montrita taŭgeco sole estas la _vera pruvilo_ pri ĝusta teoria fundamento en tia afero eminente _praktika_, kia estas helplingvo.

Piednotoj

[75] »Informa Bulteno« 1, p. 15-22.

[76] Gautherot-Meier, Esperanto kaj Ido, p. 10.

[77] Vidu: _Haller_, Esp. und Ido und die Forderungen der Wissenschaft (»Ĉirkaŭ la Mondo«, 1912, n-roj 9 k. 10); _de Saussure_, La logika bazo de vortfarado en Esperanto; C. _Aymonier_, Pri Esperanto; _Gautherot_, La Question de la Langue auxiliaire internationale.

Pri la vortfarado

Decido de Akademio kaj Lingva Komitato[78]

1. La Akademio opinias, ke la vortfarado en Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de ĉiu aparta vorto, kaj ne sur tiel nomitaj »reguloj de derivado«; ke reguloj de derivado malutilus al la lingvo, agante kontraŭ ĝia normala funkciado, ke tiaj reguloj alportus arbitrajn elementojn, ĝenantajn por la skribata lingvo kaj malutilajn por la parolata lingvo.

2. La Akademioj opinias, ke kelkaj aŭtoroj trouzas sufiksojn: tio estas preskaŭ neevitebla en la parolata lingvo, sed tio estigas la skribatan lingvon nenecese peza. La kaŭzo de tiu trouzo kuŝas en la fakto, ke nevole oni ofte tro insistas sur ĉiu esprimota ideo, por ĝin penetrigi pli forte en spiriton de l' aŭskultanto aŭ de l' leganto. Ĉar aliflanke, oni ne devas tiom ŝparegi la sufiksojn, ke la vortoj fariĝas nekompreneblaj, estas konsilinde difini la limojn, inter kiuj oni devas resti, tiamaniere ke oni lasos al arbitro kaj al personaj preferoj rolon kiel eble plej malgrandan.

La Akademio do rekomendas al la Esperantistaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en Esperanto:

a) _Principo de neceso_: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.

b) _Principo de sufiĉo_: Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.

Piednoto

[78] »Oficiala Gazeto Esperantista« V, 11 (1913), p. 271-272.

Literatura montrilo

Espereble la studintoj de ĉi tiu libro deziras, sin okupi pli profunde pri la tie aluditaj demandoj koncerne al Esperanto kaj Esperantismo, ilia historio, evoluo, organizo k.t.p. Al ili mi rekomendas la studadon de jenaj verkoj:

Adam Zakrzewski, Historio de Esperanto 1887-1912*. Varsovio, Gebethner & Wolff, 1913.

Andreo Fiŝer, Historieto de Esperanto. Tiflis, Presejo Esperanto, 1911.

Edmond Privat, Historio de la lingvo Esperanto*. Genève, Universala Esperantia Librejo, 1912.

Pri la kongresoj oni trovos detalaĵojn en la »Esperantista Dokumentaro«*, kajeroj 1a (I), 4a (II), 6a (III), 12a (IV), 14a (V), 16a (VI), 18a (VII), 21a (VIII), 26a (IX), 28a (X).

(Franca Esperantisto) Studo pri la organizo de Esperanto.--Étude sur l'Organisation de l'Esperanto. Paris, Franca Esperantisto 1913.

Smulders, La internacia organizo de la Esperanto-movado. Den Haag, Sleijffers, 1912.

Aymonier-Ferter, Pri Esperanto. Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj. Paris, Esperantista Centra Oficejo, 1913.

B. Kotzin, Historio kaj teorio de Ido*. Moskvo, Librejo »Esperanto«, 1913.

E. Ĉefeĉ, La elementoj kaj la vortfarado, gramatiko kaj sintakso en Esperanto, kun notoj pri la novlatinigo »Ido«. Paris, G. Warnier & Co., 1911.

R. de Saussure, La vort-teorio en Esperanto. Genève, Universala Esperantia Librejo, 1914.

Dr. A. Möbusz

Piednoto

* Provojn vidu antaŭe!

Tabelo de enhavo

A. Historio Paĝo

L. _Einstein_, Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibniz ĝis la nuna tempo 5 _Leono Zamenhof_, El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof 15 L. L. _Zamenhof_, Letero pri la deveno de Esperanto 22 E. _Privat_, Amerika Filozofia societo kaj Esperanto 28 K. _Steier_, La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo 32 L. L. _Zamenhof_, Leopold Einstein 37 A. _Zakrzewski_, La unua gazeto Esperantista 39 Firmo Hachette kaj Esperanto 45 A. _Möbusz_, La universalaj kongresoj de Esperanto 50 L. L. _Zamenhof_, Kongresparoladoj 53 1a Kongreso en Boulogne 53 Aldono: Deklaracio pri Esperantismo 60 IIa Kongreso en Genève 62 Aldono: Deklaracio pri neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto 68 IIIa Kongreso en Cambridge 69 Parolado de D-ro L. L. Zamenhof en la Guildhall (London) 77 IVa Kongreso en Dresden 80 Va Kongreso en Barcelona 87 VIa Kongreso en Washington 89 VIIa Kongreso en Antwerpen 96 VIIIa Kongreso en Krakow 100

B. Organizo

Oficialaj institucioj 106 Regularo de la Lingva Komitato 107 Nomaro de la Akademianoj kaj Lingvokomitatanoj 111 Deklaracio de la Akademio 112 Konstanta Komitato de la Kongresoj 116 Kongresa Regularo 117 Aldono al la regularo de la Kongresoj 121 Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj 122 Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris 123 Klarigo. Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof 124 Esperantista Centra Oficejo 125 K. _Bein_, Pri internacia organizacio de Esperanto 128 L. L. _Zamenhof_, Propono pri la organizo de niaj Kongresoj 133 G. _Chavet_, Raporto pri la projekto de Internacia Reprezentantaro de la Esperantistaj Societoj 134 Komisio por ĝenerala organizaĵo 140 L. L. _Zamenhof_, Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra organizo 141 Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj 148 Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) 150

C. Lingvaj Demandoj

L. L. _Zamenhof_, Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto« 170 L. L. _Zamenhof_, Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj 175 B. _Kotzin_, Pri Delegacio 179 P. _Haller_, La 10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto kaj 10 respondoj al ili 188 Pri la vortfarado 196 Aldono: Literatura montrilo 198

Se vi bezonas Esperantaĵojn bonvolu turni vin al Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

Postulu alsendon de Esperanto-Katalogo kaj specimenon de Esperanto-Praktiko

Monata gazeto por perfektigo en la Lingvo Internacia

_Göttingen_, Druck der Dieterichschen Univ.-Buchdruckerei (_W. Fr. Kaestner_).

Noto de transskribanto:

Diversajn mispresaĵojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.

