# Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

## Part 18

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/dokumentoj-de-esperanto-informilo-pri-la-historio-kaj-organizo-9e2b521b/index.md

Sed ni revenu al la Delegacio! La rezolucio pri la reformo de Esperanto indignigis ne nur la tutan Esperantistaron. Pli ol 70 profesoroj, interalie la honora prezidanto de la Delegacia Komitato, prof. Foerster, protestis kontraŭ la pretendo, reformi Esperanton. El 310 societoj, formintaj la Delegacion, nur 14 aprobis Idon en la jaro 1910. La plej gravaj societoj, kun pli ol 100 000 membroj, akre protestis kaj deklaris, ke ili rajtigis la Komitaton nur _elekti_ la plej perfektan lingvon internacian. Tamen, ĝis la nuna tago en ĉiu Idista lernolibro, broŝuro, sur ĉiu Idista poŝtkarto vi nepre legos, ke Ido estas Esperanto, reformita de Delegacio, kiu konsistis el 310 societoj kaj 1250 scienculoj. Sed, Idistoj diplomatie sekretigas, ke la 1250 scienculoj ne partoprenis la elekton de la Delegacia Komitato, ke _ili nur subskribis la peton, senditan al la Internacia Asocio de l' Akademioj, kiu malaprobis ĝenerale la ideon »elekti« lingvon internacian_. Kaj certe la 1250 scienculoj ne lernis Idon. Tuŝante la demandon pri la 310 societoj, oni ne devas forgesi, ke la plimulto de la societoj estis varbita de Esperantistoj, kaj se la lastaj suspektus, ke la Delegacio havas la rajton reformi, certe ili ne laborus por la Delegacio, kaj aliparte la Delegitoj, se ili scius, ke la Delegacio povas reformi, ili eble elektus la Komitaton nur el personoj, kies fideleco estis ekster dubo. Cetere s-ro Couturat mem skribis en sia broŝuro »La réforme justifiée« ke »la Komitato de la Delegacio estis komisiita ne komponi teorian studon pri la demando, nek prezenti respektajn dezirojn al kiu ajn ekstera kaj ŝajnanta aŭtoritato, nek proponi humile plibonigojn en kiu ajn lingvo jam ekzistanta, sed elekti unu lingvon kompletan, pretan kaj tuj uzeblan praktike por la interesatoj«.

Sed ni eĉ supozu por unu momento, ke la Delegacia Komitato efektive rajtis reformi Esperanton kaj tamen estas facile trovi sufiĉan motivaron por kasacio de la Komitata decido. Unue, laŭ § 5 de la Deklaracio »la unua misio de la Komitato« estas sin turni al la Internacia Asocio de l' Akademioj, tamen la Komitato estis elektita nur, post kiam la Asocio jam rifuzis la peton prezentitan de s-roj Couturat kaj Leau; tiamaniere ili uzurpis »la unuan mision« de la Komitato, kaj tiu uzurpo, eble, estis tre grava, ĉar se la Komitato mem turnus sin al la Asocio, la rezultato povus esti tute alia. Due, la komitatanoj estis »elektitaj« laŭ propono de s-ro Couturat, kiu ne devis influi la elekton, ĉar kiel ni vidos poste, li estis kunaŭtoro de Ido. Plue, por konscie elekti ian komitaton, estas necese koni la »kredon«, la programon de ĉiu elektota kandidato, sed s-ro Couturat ne diskonigis tion kaj ne levis la vizieron de sia kavaliraro. Do, estas supozeble, ke li intence proponis elekti unuparte siajn samideanojn kaj aliparte la personojn, kies nepartopreno en la kunsidoj estis certa[73], ĉar nur tiamaniere estas klarigebla la fakto, ke el 12 elektitaj komitatanoj nur 3 persone, kaj ne havante ian reprezentanton, vizitis la kunsidojn,--spite la § 3 de la Deklaracio, kiu diras, ke »_La Delegacio elektos Komitaton, konsistantan el membroj, povantaj kunsidi dum kelka tempo_«. Ne kuraĝante kunsidi triope, la Komitato invitis interalie prof. Peano, aŭtoron de »Latino sine flexione« kaj ne protestis kontraŭ la partopreno de s-roj Rodet kaj Hugon, aŭtoroj de reform-projektoj, kvankam laŭ Delegacia cirkulero, datita de I/XII 1906, la aŭtoroj de lingvo internacia ne rajtas partopreni la Delegacion kaj des pli ne rajtas eniri en la Komitaton. Tamen la vicprezidanto de la Komitato, prof. Jespersen, prezentis al la Komitato sian propran projekton »Esquisse de grammaire éclectique«.--Fine, la Delegacio ne rajtis diskuti kiun ajn projekton ne-eldonitan, ĉar aliokaze estus tro absurda la rajto de ĉiu elektita aŭ invitita komitatano, ne veni persone kaj sendi sian reprezentanton. Efektive, la projekto de Ido aperis dum la kunsido de la Komitato kaj estas memkompreneble, ke s-ro Barrios (Lima, Peru) aŭ s-ro Harvey (New-York) k. a. ne konis Idon, kaj tial iliaj _reprezentantoj_ en la Komitato _ne povis_ esprimi la opinion de siaj _reprezentatoj_. Same la elektitaj komitatanoj, ekzamenante Idon, absolute ne povis esprimi la opinion de la elektintaj Delegacianoj, ĉar Ido aperis publike nur post la kunsidoj de la Komitato. Jen estas la motivoj por kasacio de la Delegacia decido, eĉ se ni flanke lasos la demandon: ĉu la Komitato ĝenerale havis la juron, reformi Esperanton.

Pri la rezolucio de la Komitato ni jam parolis sur la pĝ. 6, kaj nun ni devas aldoni, ke, »solvinte« la problemon de lingvo internacia,--problemon, kiun pro nekompetenteco rifuzis solvi la Internacia Asocio de l' Akademioj--tiu strangamaniere elektita Komitato, plena de neelektitaj membroj, siavice elektis--sen konfirmo de la Delegacio--konstantan komision, por esplori kaj fiksi detale la elektitan lingvon. La komisio konsistis el prof. Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen, L. de Beaufront, L. Couturat kaj L. Leau. Vicprezidanto de la komisio prof. Baudouin de Courtenay post nelonge eksiĝis; same eksiĝis la prezidanto, prof. Ostwald, kiu--laŭ atesto de Baudouin de Courtenay--ne nur rifuzis la titolon de la prezidanto, sed ĝenerale eksiĝis kaj unu el la motivoj estis, ke s-ro Couturat volas krei novan netuŝeblan fundamenton de lingvo internacia[74]. Post eksiĝo de la prezidanto kaj vicprezidanto, en la komisio restis nur kvar personoj, el kiuj tri estis kunaŭtoroj de la reformprojekto kaj, sekve, ili devis juĝi sian propran verkon. Du el ili estis, nome s-roj Couturat kaj Leau, sekretarioj de la Komitato, decidinta reformi Esperanton »en la senco, difinita per la _raporto de la sekretarioj_ (t. e. de s-roj Couturat kaj Leau) kaj per la projekto Ido«. Aliparte estas notinde, ke la mistera aŭtoro de Ido en sia subita broŝuro, disdonita al la membroj de la Delegacia Komitato, kvazaŭ interkonsente kun Couturat, skribis, ke li tute ne parolas pri la novaj reguloj de la vortfarado, ĉar ili estas majstre kaj tre praktike difinitaj de ... s-ro _Couturat_ en »Étude sur la dérivation en esperanto«. Fine, estas atentinde, ke s-ro Couturat mem prezentis Idon, kies aŭtoro estis anonima. Kiu do estis la tria kunaŭtoro, la efektiva ĉefaŭtoro de Ido? Ĉu s-ro L. de Beaufront, advokato de Esperanto,--advokato, rekomendita de s-ro Couturat? Ni vidos tion en la ĉapitro IIa.

Piednotoj

[65] El: Kotzin, Historio kaj teorio de Ido. Librejo »Esperanto«, Moskvo. 1913, p. 1--12.

[66] La Internacia Asocio de l' Akademioj estas reprezentantaro de l' Akademioj diverslandaj (Amsterdamo, Berlino, Bruselo, Budapesto, Kristianio, Kopenhago, Lejpcigo, Londono, Munĥeno, Parizo, Peterburgo, Romo, Stokholmo, Vieno, Vaŝingtono). Ĝi estis fondita en la jaro 1900 kaj post ĉiu trijara periodo ĝi havas ĝeneralajn kunsidojn. La lasta kunsido okazis en la jaro 1913 en Peterburgo.

[67] La aliĝo konsistis en tio, ke oni resendis al s-ro Couturat la presitan sur la pĝ. 180 »Deklaracion« kun subskribo, atestanta, ke la subskribinto opinias dezirinda la fondon de la Delegacio.

[68] La peto estis sendita pere de la Viena Akademio de Sciencoj.

[69] »Elle se déclarait incompétente«--diras la oficiala raporto de la Delegacio (Couturat et Leau. Compte rendu de Travaux du Comité, pĝ. 2).

[70] Vidu pĝ. 175--179!

[71] La samon skribis la konata lingvisto Brandt, profesoro de Moskva Universitato: »Mi pensas, ke Ido ŝanĝas tro multe kaj ofte sen sufiĉaj motivoj« (»Progreso«, 1909, pĝ. 265).

[72] Ni povus citi ne malpli ol 12 lingvoprojektojn kun inigo per -a, ekz. Idiom Neutral, Panroman, lingvo de Liptay, Novilatin de Beerman k.t.p. Eble, Ido post kelka tempo enkondukos la saman inigmanieron.

[73] Estus tro naive kredi, ke ekz. s-ro Barrios el Peru aŭ s-ro Harvey el New-York venos Parizon.

[74] Mi citas la propran artikolon de s-ro Baudouin de Courtenay, presitan en »Espero«, 1908, Nr. 10, pĝ. 478, gazeto eldonita kun Rusa organo »Vestnik Znanja«, kies kunlaboranto (por la fako de lingvistiko) estas s-ro B. de Courtenay. Do, la artikolo estas nedubeble aŭtentika.

La „10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto“ kaj 10 respondoj al ili

De D-ro P. Haller[75]

Sur (germanlingva) flugfolio, eldonita de la Ido-Eldonejo en Lüßlingen, troviĝas »10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto«,

kiuj meritas esti rigardataj iomete kritike.

1. Alfabeto. »Ido uzas la ordinaran internacian alfabeton, do ne havas supersignitajn literojn«.

Jes, sed pro tio en la Esperanto-alfabeto estas plenumitaj plej severe la _principoj de la fonetiko_, kiujn la teoriuloj de Ido postulas. _Nur en Esperanto, ne en Ido, apartenas al ĉiu sono unu signo, kaj al ĉiu signo unu sono._ -- Krome la Esperanto-alfabeto taŭgas pli bone por la transskribo de propraj nomoj, speciale de geografiaj, ol la Ido-alfabeto. Plue estas pli praktike kaj pli mallonge, skribi kaj komposti _ŝ_ kaj _ĉ_ anstataŭ _sh_ kaj _ch_. Esperanta _ŝ_, _ĉ_ k.t.p. tiel same ne estas retropaŝo rilate al _sh_ kaj _ch_, kiel la Germana _ö_, _ä_, _ü_ rilate al _ae_, _oe_, _ue_, kiel la Franca _é_ rilate al _ais_ k.t.p. -- Pro la duobla rolo, kiun ludas la Ida _j_, naskiĝas nenaturaj vortbildoj, ekz. jenante, injeniero, jeneroza, jino, jirafo, k. c. La malgrandaj malutiloj, kiujn la supersignoj povas kaŭzi al la presisto, estas eviteblaj (kion la Ido-Eldonejo bone scias!) kaj malaperos pli kaj pli kun la disvastiĝo de Esperanto.

2. Akcento. »Ido havas naturan akcenton (_fi_lio), ne rigidan, nenaturan kiel Esperanto (fi_li_o)«.

Tiu tielnomata »natura« akcento alportas al Ido-lernanto nombron da reguloj kaj esceptoj pri akcento kaj prononco, dume _Esperanto havas unu regulon pri akcento sen iu ajn escepto_.

La »natura« akcentado celata de Ido grandparte ne ekzistas. (Komparu Germ.: Sys_tem_, Angl.: _sys_tem; Germ.: Hori_zont_, Angl.: ho_riz_on; Germ.: »Ko_mö_die«, Franc.: »comé_die_«.) Krome, tiu akcentado tuj estas modifata, kiam nur unu sufikso aliĝas.

Laŭ Ida regulo oni devas akcenti: ga_le_rio, fila_te_lio, filo_lo_gio, _re_vuo, e_ner_gia, in_du_strio, geo_gra_fio, _lo_trio, epi_de_mio k.t.p. Tio estas la natura akcento, laŭ Ida »te_o_rio«. Ho, kia »fan_ta_zio«!

Tial, _senescepta akcentregulo estas la pli simpla kaj la pli laŭnatura_, precipe por ĉiuj unulingvuloj, kiuj ne komprenas tiajn lingvistajn »delikatecojn«. _La akcento sur la antaŭlasta silabo de ĉiu vorto kaŭzas en Esperanto facilan, nature fluantan ritmon de la frazo_, mankantan ofte en Ido. (Vidu poste.)

La ekzemplo _filio_ estas malĝusta; ĉar la Ida _filio_ nomiĝas Esperante _filo_, do ĝi havas la akcenton sur la sama _i_ kiel en Ido.

3. Multnombro. »Ido havas la Italan, belan pluralformon _i_, ne la pezan, malbelan per _oj_, _aj_, _uj_«.

Jes, sed anstataŭ tio Esperanto havas la »belan italan _i_« kiel finaĵon de la _verboj_. Cetere, oni povas disputi pri la gusto. La Germanaj filologoj laŭdas la belecon de la antikva Greka lingvo ĝuste pro ĝia riĉeco je la plensonaj _oj-_ kaj _aj-_sonoj (laŭ la ordinara prononco en Germanlando). La Germana frazo: _Heute fuhr ein neuer mit Heu beladener Wagen in eine Scheune ein_, tute ne sonas malbele, kvankam ĝi abundas je _oj-_ kaj _aj-_sonoj.

Tiuj ĉi finaĵoj en Esperanto havas grandan gravecon por la _ekzakta disigo de la vortoj_ unu de la alia kaj por la _klara kompreno kaj diferencigo_ precipe de la _parolata_ teksto. Sed la taŭgeco de helplingvo, speciale ankaŭ por _buŝa uzado_, ŝajnas esti por la Idistoj malĉefaĵo.

4. Adjektivo. »Ido havas la neflekseblan adjektivon; Esperanto ĝin fleksas laŭ nombro kaj kazo«.

Tiu pli granda simpleco estas supereco kaj malsupereco. Ĉar estas klare, ke _adjektivo konforma laŭ nombro kaj kazo kun la substantivo montras pli klare sian logikan apartenecon_ ol aliokaze, ke per tio la senco de frazo estas komprenebla pli facile kaj rapide, kaj ke pli granda libereco en la vortordo estas ebla.

Cetere _ne ĉiam en Ido la adjektivo estas nevarianta_, kiel oni asertas: En kelkaj okazoj ĝi devas ricevi pluralan kaj akuzativan signon.

5. Verbo. »Ido havas la internacian finaĵon _r_ anstataŭ la arbitran _i_ de Esperanto. Ido do povas formi la infinitivojn konforme al la verbtempoj«.

Tiu ĉi tielnomata internacia _r_ nur en _Hispanaj_ verboj ĝenerale estas parolata kiel finaĵo; en la plej oftaj Francaj verboj ĝi estas muta, kaj en la Itala lingvo la verbfinaĵoj sonas _are_, _ire_, _ere_; ili do enhavas _r_, sed ne kiel finaĵon.

_Ĉu estas plej science aŭ plej ridinde, elekti tian nur formalan finaĵon laŭ la principo de la maksimuma internacieco?_ Ĉu ne estas multe pli _racie, elekti tian finaĵon laŭ nur praktikaj vidpunktoj_, t. e. laŭ tio, ke ĝi estu _facile prononcebla_, _klare aŭdebla_ kaj _bone distingebla_ de aliaj finaĵoj?

Laŭ tiu vidpunkto _la enkonduko de la finaĵo_ _ar_ _en Ido estis unu el la plej grandaj maltrafoj_. La kontraŭdiro, ke la Hispana lingvo ĝin ankaŭ posedas, estas senvalora, ĉar en natura lingvo estas pli bagatele, ĉu tia finaĵo estas klare distingebla aŭ ne, ol en artefarita lingvo. Baldaŭ la kreintoj de Ido rimarkis, ke la finaĵo _r_ dum la parolado estas preskaŭ ne aŭdebla, se oni ĝin ne »rrr zumas«. Tial ili rompis la regulon pri akcento, akcentante la _lastan_ silabon de la verboj ĉe la infinitivo. Per tio la manko ne estas forigita, sed _novaj malutiloj estas aldonitaj_: per la akcentado de la nur formala silabo »ar«, _la atento de la aŭdanto rekte estas fortirita de la ĉefaĵo, t. e. la vortradiko, al la malĉefaĵo: la sufikso_. Oni legu kompare:

Ido: Esp.: tradu_kar_ tra_du_ki obedi_ar_ o_be_i puni_sar_ _pu_ni kare_zar_ ka_re_si k.t.p.

Kiel plia malagrabla sekvo venas la ĝeno de la _frazakcento_, kio en Ido ĉiam okazas, kiam dusilaba vorto sekvas la infinitivon. Ekz. »Me _vo_las skri_bar_ _kar_to« kontraŭ la flua Esperanta »Mi _vo_las _skri_bi _kar_ton«. (Vidu ankaŭ sub 8!)

Do, _ni lasu senenvie al Ido ĝian »internacian«_ _r_, _kaj ni konservu zorge nian »arbitran«_ _i_!

Dua maltrafo laŭ fonetika vidpunkto estas la finaĵo _ez_ por la imperativo. Ankaŭ ĉi tiu finkonsonanto aŭdebliĝas nur, se oni ĝin laŭte zumas; krome oni povas facile konfuzi _ez_ kaj _is_. Kontraŭe oni komparu la plenvoĉe kaj decide sonantan finan _u_ en Esperanto: _lernu_ kontraŭ _lernez_. La naciaj lingvoj plej multe havas la molan _z_-sonon interne aŭ komence de la vortoj, malofte ĉe la fino. La kontraŭparolo, ke la franca imperativo ankaŭ finiĝas je _ez_, kompreneble estas stulta, ĉar tiu ĉi _z_ ne estas prononcata [_ez_ = _e_].

La mallongigitajn konjugformojn, kiujn Ido krome posedas, Esperanto ĉiutempe povus enkonduki, se la bezono pri ili montriĝus kaj se iu aŭtoritato (registaroj, ne kelke da scienculoj!) garantius ilian enkondukon.

6. Deklino. »Ido ne havas devigan akuzativon, sed uzas ĝin nur en la plej necesa okazo ĉe la vortinversigo«.

... Por ke oni ĝin forgesu ĝuste en la plej necesa okazo, kiel eĉ montras la ekzemplo[76] de la »vere idana leono« (tiel la »Idano« titolas S-ron Peus; neniu ŝerco!) Ĉar _ĉiu laŭvola uzo de iu gramatika formo postulas denove specialan regulon_ pri tio, kiam tiu regulo estas aplikota kaj kiam ne.

Sed per kio Ido pagas tiun »superecon«? Per tio, ke ĝi, anstataŭ la deviga akuzativo, nun havas la _devigan vortordon_ kaj devas formi ĉiun frazon laŭ la skemo: _subjekto_, _predikato_, _komplemento_. Sed ofte ĝuste la _komplemento_ estas la ĉefaĵo en la frazo, kiun oni tial volas meti ĉe la komenco de la frazo.

Nu, estas afero de gusto, preferi unu aŭ la alian devigon; tia devigo ne estas evitebla pro logikaj kaŭzoj. Ĉiuokaze _la akuzativo en Esperanto havigas plej grandan liberecon pri la vortordo_ (ŝatindan precipe ĉe parola uzado) _kaj pli grandan logikan klarecon_ (ŝatindan precipe laŭ scienca vidpunkto).

7. Vortaro. a) »Ido aplikas neniujn artefaritajn vortojn kiel Esperanto«.

Anstataŭ tio ĝi aplikas tie vortojn el mortinta lingvo, la latina; anstataŭ tio oni devas lerni en Ido 24 diversajn elementojn, kie sufiĉas en Esperanto 14. Krome, la signifo de tiuj Esperanto-vortoj tre precize estas logike difinita per iliaj elementoj. Cetere, la tielnomataj _tabelvortoj_ ne estas arbitraj: ĉiuj vortoj kun la nedifinita senco komenciĝas per _i_, memoriganta pri la Germana irgend; ĉiuj demonstrativaj per _ti_ (Germ. _d_, Angl. _th_); ĉiuj neaj per _ne_ komuna al ĉiuj lingvoj; ĉiuj demandaj per la Franca _ki_ (Germ. ĉiam _w_, Angl. _wh_).

b) »Ido havas neniujn arbitre elektitajn vortradikojn kiel Esperanto, sed Ido ilin elektas laŭ la principo de la maksimuma internacieco. Ekz.: El Germ. Kavallerie, Angl.: _cavalry_, Fr.: _cavalerie_, Ital.: _cavallo_, Hisp.: _caballo_, Rus.: _kavaleria_, Ido elektas por Germ.: _Pferd_, Fr.: _cheval_ la sole internacian vorton _kavalo_; Esperanto elektas la kripligitan Francan vorton _ĉevalo_«.

Certe Ido plenumis la principon de la maksimuma internacieco, regantan ankaŭ en Esperanto, pli konsekvence ol Esperanto, _sed ankaŭ pli pedante. La kreintoj de Ido traktis tiun principon tro formale_; ili ĝin konsideras nur kiel _nombran_ aferon, kalkulante 1 Hispanon (aŭ 1 Mez- aŭ Sudamerikanon) aŭ 1 Suditalon tiom, kiom 1 Francon, 1 Germanon, 1 Anglon kaj 1 Skandinavon. Aliavorte: oni ne enkalkulis la _kulturvaloron_ de la diversaj nacioj, el kio sekvas, ke Ido dank' al la Hispana kaj Itala lingvoj ricevis tro Romanan aspekton. Esperanto justamaniere koncesias al la Germanikaj lingvoj iom pli grandan influon rilate al la vortaro.

Se en la ĉi-supra ekzemplo la Germ.: _Kavallerie_ estas citata por kavalo, estas permesata ankaŭ nomi Germanan _Chevaux-legers_ kaj _chevaleresk_, same Anglan _chivalrous_ por _ĉevalo_, kiu laŭ tio ne estas vorto konata nur de Francoj. Plue, la vorto _ĉevalo_ tute ne estas kripligita Franca vorto; _alie la Idovortoj tuchar_, _chasar_, _chapelo_, _charniro_, _chanjar_ k. a. _estus same kripligita Franclingvo_; ĉar Ida _ch_ = Esp. _ĉ_.

8. Derivo. »Ido havas klaran, logikan regulan derivon, tiu ĉi de Esperanto estas ofte neklara, mallogika kaj senregula. Pro tio Ido estas pli klara, pli facile komprenebla kaj pli facile uzebla«. Kiel ekzemplo sekvas la traduko de la Germana frazo: Ein Fischer kann fischen, ohne Fische zu fangen. Esp.: Fiŝkaptisto povas fiŝkapti, sen kapti fiŝojn. Ido: Peskero povas peskar, sen kaptar fishi.

Kion oni mallaŭdas en la Esperanta traduko? Vere, la vortludo kaj la ironio inter la antaŭa kaj malantaŭa frazo de la Germana teksto estas interpretata per la Esperanta traduko multe pli delikate ol per la Idotraduko, kie ili malaperas per la speciala vorto _peskar_ anstataŭ _fiŝkapti_. Aŭ ĉu oni mallaŭdas la kunmetitaĵon _fiŝkapti_? Se jes, oni forigu antaŭe el Ido la formojn _tronsidar_ (tronsidi), _seglirar_ (velŝipveturi), _trabapogar_ (apogi per trabo), k. c. (Flanke dirate: Legante la Idan tekston laŭte, oni denove ekkonas la ĝenantan ritmon de la frazo: Kap_tar_ _fi_shi.) Cetere oni povas diri en Esperanto anstataŭ _fiŝkapti_ ankaŭ _fiŝreti_ aŭ _fiŝhoki_.

Nun pri la ĝenerala pretendo! La vortoderivo en Ido _laŭdire_ estas klara, logika, regula per la _principo de la renversebleco_, t. e. principo _malfacile komprenebla_ por simplaj personoj, ankoraŭ pli _malfacile uzebla, precipe en rapida interparolado_; ĉar sekve de tiu principo _Ido ŝarĝas la komunan lingvon per tro granda nombro da afiksoj_, sed tamen _ne atingas logikan unu-sencecon_[77]. Kontraŭ tio, la _principoj de neceso kaj sufiĉo_, formulitaj por Esperanto de S-ro de Saussure, laŭ logika vidpunkto, ne nur estas samvaloraj, sed krome multe pli simplaj, donante la necesan liberecon rilate al la apliko por personoj diverskleraj.

Poste sekvas en la Idoteksto kiel ekzemploj por la asertita mallogikeco de Esperanto la verboj _kroni_, _brosi_, _plumi_, _remi_.

(Inter ili ree troviĝas malĝusta Esperantovorto: _Plumi_ anstataŭ _senplumigi_.)

Esperanto derivigas la vortojn _kroni_ kaj _brosi_ _rekte el la substantivoj, sekvante la kutimon en ĉiuj nacilingvoj_: Fr.: _couronne_, _couronner_, Germ.: _Krone_, _krönen_; It.: _corona_, _coronare_; Hisp.: _corona_, _coronar_; Angl.: _crown_, _to crown_. _Same_: _brosse_, _brosser_; _Bürste_, _bürsten_; _spazzola_, _spazzolare_; _cepilo_, _cepilar_; _brush_, _to brush_.

Fine la verkinto de la Ido-teksto daŭrigas, konfidante la absolutan regulecon de la derivo:

»Ido diferencigas precize _brosar_ per _brosilo_, _remar_ per _remilo_...«

Nu, se oni konfidus la pretenditan regulan derivon, oni tuj venas en interpremon inter sia propra intelekto kaj la oficiala Ido-vortaro. Ekz. oni ne povas traduki: _martelar per martelilo_ (marteli per martelo), _limar per limilo_ (fajli per fajlilo), _kriblar per kriblilo_ (kribri per kribrilo), _frenar per frenilo_ (haltigi per haltigilo); sed oni devas derivigi: _martelagar per martelo_, _limagar per limo_, _kriblagar per kriblo_, _frenagar per freno_, kaj multe da similaj ekzemploj.

La logika rilato inter ĉiuj tiuj vortoj estas la sama kiel inter _remi_ kaj _remilo_.

Tia estas la »_klara_, _logika_, _regula derivo_« _en Ido_!

9. Evoluado. »Ido havas regulan fidindan evoluadon, ĉar la Ido-Akademio, konsistanta el kompetentaj viroj el diversaj lingvaj teritorioj, havas la taskon, esplori ĉiujn lingvoproblemojn, por ilin solvi laŭ precize difinitaj principoj; kontraŭe en Esperanto ĉiu ulo, eĉ la plej nekompetenta, povas enkonduki novajn vortojn kaj faras pro tio la lingvon tute nekomprenebla...«

Kontraŭ la ebleco, ke iu persono _uzas_ malbonajn vortojn en siaj tekstoj, Ido _ne estas ŝirmata_, tute same kiel Esperanto. Sed ke tiaj vortoj fariĝas _oficialaj vortoj_ de la lingvo, _kontraŭ tio Esperanto same kiel Ido estas ŝirmata per sia Lingva Akademio_.

Ke la Ido-Akademio kontraste al la Esperanto-Akademio konsistas, _laŭdire_, el »kompetentaj« viroj, tio bezonas tre fundan pruvon. La fakto, ke du lingvistoj apartenas al ĝi, certe ne jam estas pruvo; ĉar disputis ja la lingvistiko, ankoraŭ ĝis nun, eĉ kontraŭ la _ebleco_ de artefarita lingvo, ankaŭ kiam jam ekzistis la plej evidentaj pruvoj por ĝi. _Ĉar la universala helplingvo estas tute nova kampo por la ĝenerala filologio._ Jen la _ne-filologo_ sin okupinta multajn jarojn praktike kaj teorie pri la afero, _eventuale estas multe pli kompetenta_, speciale pri la postulo de la simpleco kaj facileco, ol lingvisto ekipita je instruiteco kaj ampleksa lingvoscio.

Ke ankaŭ _la Esperanto-Akademio starigis precizajn principojn_, laŭ kiuj la evoluado de la lingvo estas reguligata, tion la verkinto de la ĉi supraj linioj devus scii. Sed kial? La »kompetentaj viroj« laŭ li ja nur sidas en la Ido-Akademio. Ke _Esperanto jam travivis prospere kvaronan jarcenton, pruvante dum tiu tempo plej konfidindan evoluadon_, pri tiu fakto li silentas.

10. Stabileco kaj progreso. »Ido estas la efektiva internacia lingvo. Ĉar Ido unuigas en si la praktikan stabilecon kun la scienca progreso, dume Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj neperfektaĵojn pro tio, ke en la 1a kongreso tute nekompetentaj kaj nerajtigitaj, okaze ĉeestintaj partoprenantoj deklaris libron kiel fundamenton, kiu eĉ en la evidentaj mankoj kaj preseraroj devas esti neŝanĝota...«

La unua frazo tute _ne_ esprimas _fakton_, sed nuran _deziron_ de la skribinto. Se oni substituas en ĝi la vorton »Ido« per »Esperanto«, ĝi multe pli ĝustiĝas.

La _periodo de stabileco_ en Ido, enkondukita nur depost la jaro 1912, daŭros nur tiel longe, kiel la »kompetentaj viroj« en la Akademio ĝin konservos. (Konate estas, ke la enkonduko de la stabileco havas multe da kontraŭuloj en la Idista rondo mem.) Sed kiam tiuj viroj ree ŝanĝos sian sciencan opinion--kio jam okazis diversfoje--, aŭ kiam novaj laboremaj viroj aliĝos al la Akademio, tiam la stabileco de la lingvo facile povos ekŝanceliĝi. Ĉar _sur lingva kampo oni sufiĉe facile povas »science« pruvi preskaŭ malajn teoriojn_.

