# Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

## Part 16

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/dokumentoj-de-esperanto-informilo-pri-la-historio-kaj-organizo-9e2b521b/index.md

La monhavaĵo de UEA konsistas el: la Centra Kaso, la kasoj de la Teritorioj kaj de la Fakoj, la kapitalo de la Garantiantoj, kaj la Asocia kapitalo.

48. La _Centra Kaso_ estas administrata de la Direktoro aŭ Vicdirektoro kun la helpo de Centra Kasisto. Tiu kaso prizorgas la kutimajn spezojn de la Asocio. Ĝi ricevas la kotizojn, abonojn, flankajn gajnojn kaj la donacojn ne superantajn po Fr. 500, kaj pagas ĉiujn salajrojn kaj kostojn de la centra administrado kaj gazeto.

Laŭ regularo aprobita de la Prezidanto, la centra kaso malfermas kontojn al la membroj, faras librotenadajn laborojn por aliaj partoj de la Asocia havaĵo, kaj povas funkcii kiel pagejo por fremdaj entreprenoj. La alsenditaj monsumoj aŭ ĉekoj vojaĝas je la risko de la sendinto. Ili estu adresataj al la Oficejo kaj ne al privataj personoj.

En landoj, el kiuj mono estas sendebla nur malfacile aŭ kun kurzperdo, la Direktoro povas elekti fidindan membron aŭ bankon kiel peranto-reprezentanto. Ĉi tiu enkasigas la monon kaj provizore ĝin konservas kiel havaĵo de la Asocio.

La Direktoro sendas kvaronjarajn konteltirojn al la Prezidanto. La jara bilanco, se eble kun buĝeto, devas esti aprobata de la Komisiono kaj Komitato, kaj publikigata en la oficiala gazeto. Ĉiujare kontrolas la kason reprezentanto de banko, elektita de la Komisiono.

49. La _kasojn de la Teritorioj_ administras la Ĉefdelegito, aŭ kasisto elektita de la Delegitoj.

Pri la _kasoj de la Fakoj_ decidas la fakaj statutoj.

La _kapitalo de la Garantiantoj_ konsistas el la pagoj de la Dumvivaj Membroj kaj el donacoj al ĝi destinitaj. Ĝi celas plifortigi la financan situacion kaj disvastigi la laborkampon de UEA. Sub la kontrolo de la Komisiono, la Garantiantoj administras la kapitalon mem, kaj, escepte de Art. 60, ne povas esti senigataj je iliaj akiritaj rajtoj. La atestoj de la mortintaj Garantiantoj apartenas al la Asocio. Por estontaj Dumvivaj Membroj, la voĉdonado de la Delegitoj povas fiksi aliajn kondiĉojn.

50. La _Asocia kapitalo_ konsistas el la havaĵo ricevita per donacoj, heredaĵoj, k.t.p. Ĝi estas konservata kaj administrata ekster la Centra Oficejo. Por tiu celo la Komisiono elektas Komitatanon kiel Administranto.

Tiu kapitalo formas la ĝeneralan rezervon de la Asocio, el kiu ĝi kreas novajn aranĝojn aŭ pagas jarajn deficitojn. La Komisiono povas rajtigi la Administranton, ke li aĉetu de la Centra Kaso fremdlandan monon, atendante la supreniron de la kurzoj, kaj donu en urĝaj kazoj tujan monhelpon al la Centra Kaso. En la jara bilanco klare vidiĝu, kiom entute ricevis aŭ alpagis la Asocia kapitalo.

Spekulacioj kun la havaĵo de UEA estas formale malpermesataj.

51. Pri finiĝo de la Asocio decidas la skriba voĉdonado de la membroj, kaj, se la situacio ne plu ebligas tiun procedon, decidas la Delegitoj aŭ la Komitatanoj. Devas esti pagataj la ŝuldoj kaj la atestoj de la Garantiantoj. La restanta havaĵo estas deponata tri jarojn, favore de Esperantistoj, kiuj intencus refondi similan societon. Se tio ne okazas, la havaĵo estas donacata al alia internacia asocio kun idealaj celoj, kiun nomigas la decido pri la dissolviĝo.

_Proponoj kaj Voĉdonoj_

52. Ĉiu membro povas sendi al la Centra Oficejo liston de kandidatoj por asociaj elektoj kaj mallongajn proponojn pri la agado de la Asocio, presotajn en la oficiala gazeto, tiom, kiom la spaco permesas.

Dek membroj rajtas peti de la Direktoro la okazigon de voĉdonado de la Delegitoj. La Direktoro publikigas la peton en la oficiala gazeto aŭ bulteno, kaj, se 60 tagojn poste la kvinono de la Delegitoj postulas voĉdonon, li organizas ĝin en tempolimo de pliaj 60 tagoj.

53. Ĝenerala voĉdonado de ĉiuj membroj okazas:

Se la Komitato ĝin decidas, Se la kvinono de ĉiuj membroj ĝin skribe postulis en tempolimo de ses monatoj, kalkulitaj de la unua ĝis lasta subskribo. La Direktoro ĝin aranĝas kun la helpo de la Delegitoj, plej malfrue tri monatojn post ricevo de la subskriboj.

Tiu voĉdonado povas laŭleĝe nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn, ŝanĝi la statuton kaj dissolvi la Asocion.

54. La Centra Oficejo okazigas ĝeneralan voĉdonadon de la Delegitoj, kutime dum oktobro-novembro:

Por elekti la Komitaton de UEA, ĉiun trian jaron, Por fiksi la kotizojn aŭ ŝanĝi la statuton, Por aliaj aferoj, laŭ decido de la Komitato aŭ Komisiono, aŭ la iniciato de la membroj.

Ĉiu Komitatano, Ĉefdelegito, Fakestro kaj Delegito havas unu voĉon. Duobla ofico ne donas plian rajton. Delegitoj en lokoj kun 10--19 membroj havas du voĉojn, kun 20--29 tri, kaj ĉiam plian voĉon por komencata deko. La nombron de ĉiuj voĉoj fiksas la Centra Oficejo, konforme al la membra kontrolo. Valoras la nombro de la membroj, kiuj estis notitaj en la kontrolo je la fino de la monato antaŭa al la oficiala publikigo de la voĉdonado en la gazeto. Se la aparteneco de membro estas ne certa, ĝi kalkulas favore de la Delegito, kiu kvitancis ĝian lastan kotizon. Sekretarioj en grandurboj, ricevintaj multajn senperajn aliĝojn, disdonu la voĉojn al la Delegitoj en la koncernaj urbopartoj.

55. Antaŭ la elekto de nova Komitato, la funkcianta Komitato decidas, el kiom da personoj konsistos la nova Komitato, kaj kiom da reprezentantoj ricevos ĉiu lando aŭ grupo de landoj. Plie la Komitato publikigas en la oficiala gazeto plenan liston de kandidatoj. En la sekvanta numero de la gazeto la Direktoro konatigas la proponojn intertempe alsenditajn de la membroj. La Delegitoj povas voĉdoni favore de iu membro, egale ĉu ĝi estis publikigita kiel kandidato aŭ ne.

Por la rezultato valoras en principo la plimulto de ĉiuj voĉoj. Tamen lando aŭ grupo de landoj, rajtigita je certa nombro de reprezentantoj, ricevas ilin, eĉ se ĉi tiuj kandidatoj kunigis malpli multajn voĉojn ol kandidatoj el aliaj landoj.

56. La Delegitoj havas la devon partopreni je tiuj voĉdonadoj, kiuj estas skribaj, sekretaj kaj valoras, se partoprenis pli ol la duono de la voĉrajtigitoj. Proponoj kaj elektoj estas akceptitaj, se jesis pli ol la duono de la alvenintaj voĉoj, ne kalkulinte la malplenajn aŭ neklarajn bultenojn. La voĉojn kontrolas la Centra Oficejo, antaŭ 3 membroj de sia sidejo. La Direktoro kaj tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo.

57. Se la Direktoro scias, ke iu voĉdonado fariĝis malkorekte aŭ se alvenis plendo, pruviĝinta prava kaj sufiĉe grava, li devas:

Ripetigi la elekton de Delegito sub la kontrolo de Komitatano, Ĉefdelegito aŭ loka membro, por tiu celo de li nomata, aŭ mem elekti la Delegiton; Ripetigi sammaniere la elekton de Ĉefdelegito kaj Fakestro, aŭ peti la Prezidanton, ke li elektu.

La ĝenerala skriba voĉdonado de la membroj aŭ de la Delegitoj estas nur ripetata, se la malkorektaĵoj povis influi la ĝeneralan rezultaton.

58. Ĉiuj elektoj al honoraj oficoj valoras ĝis la proksima ĝenerala elektado. Kutime alternas en trijara vico la elektoj de la Delegitoj, de la Ĉefdelegitoj kaj Fakestroj, kaj de la Komitatanoj. La salajritaj kunlaborantoj estas elektataj konforme al la bezono kaj la lokaj kondiĉoj, maksimume por tri jaroj. La leĝoj de ilia laborloko difinas ilian ĝeneralan situacion, kaj tiu statuto iliajn rajtojn kaj devojn kiel Esperantianoj.

_Plendoj_

59. Plendoj de membroj kontraŭ aliaj membroj, Delegitoj kaj la Centra Oficejo estu laŭ la kazo adresataj al la Ĉefdelegito, Fakestro aŭ Direktoro. Aliaj plendoj iru al la Prezidanto. La ricevinto informiĝas kaj rajtas postuli de ĉiu membro la alsendon de la necesaj dokumentoj. Se la plendo montriĝas prava, oni riproĉas la kulpigiton. Se necese, la Prezidanto aŭ Direktoro publikigas la aferon en la oficiala gazeto aŭ procedas konforme al la sekvantaj artikoloj.

60. Estas eksigataj el la Asocio kaj en gravaj okazoj publike citataj:

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj malgraŭ averto ne plenumis financajn devojn, kiujn ili havas kontraŭ la Asocio.

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj ne konformiĝis al la statuto kaj regularoj malgraŭ avertoj; kiuj intence agis kontraŭ la principoj aŭ gravaj interesoj de UEA; kiuj grave malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj aŭ alimaniere fariĝis per siaj agoj malindaj je la Asocio.

La eksigo ne nuligas eblan laŭleĝan plendrajton de UEA.

61. Membroj, kiuj malbone plenumas oficon al ili konfidatan de la Asocio, povas en urĝaj okazoj tuj esti haltigataj en siaj funkcioj per decido de la Direktoro. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj: ĉe helpantoj, oficistoj kaj sekretarioj: la Direktoro, Ĉefdelegito aŭ alia persono, kiu ilin dungis; ĉe Delegitoj: la Prezidanto; ĉe aliaj oficialuloj: la Komisiono.--Krom el kaŭzoj laŭ art. 60 la ofichavantoj estas eksigeblaj pro misuzo de konfidita mono, aŭ de iliaj titoloj, aŭ kompetentecoj.

62. Pri la eksigo de membro aŭ Delegito decidas la Prezidanto, aŭdinte la Direktoron; pri aliaj eksigaj aferoj, ne rilatantaj Komitatanojn, decidas la Komisiono.

La kulpigito estas informata per rekomendita letero pri la plendo, kaj sendu sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post ricevo de tiu sciigo. Membro forigita de ofico aŭ eksigita, kiu opinias, ke la procedo fariĝis ne serioze aŭ malkorekte, apelaciu ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido: al la Komisiono, se estis kompetenta la Prezidanto, kaj al la Komitato en la aliaj kazoj.

Nova aliĝo de eksigita membro nur valoras, se konsentis la organo, kiu decidis la eksigon.

VI. Servoj

63. La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj. Aranĝas la servojn la Centra Oficejo, la Fakoj, aŭ la societoj kaj firmoj, kun kiuj UEA kontraktis.

La servoj de informpetado kaj helpo al la vojaĝantoj estas principe senpagaj kaj prizorgataj de la Delegitoj.

La membroj rajtas peti de la Delegitoj parolajn aŭ skribajn informojn pri ĉiu ajn temo rilatanta al la agado de UEA.

64. La korespondaĵoj interne de la Asocio devas esti precize formulataj, tre legeble skribataj en la oficiala lingvo kaj korekte afrankataj. La sendinto indiku ĉiam sian plenan adreson kaj la membronumeron, ne esperantigante la nomojn de stratoj, placoj, k.t.p. Skribaĵoj sendataj al reprezentanto de UEA montru sur la adreso lian titolon, por ke, se li forestas, ili estu transdonataj al la anstataŭanto.

Al la informpetoj kaj al aliaj ne pure administraj korespondaĵoj oni ĉiam aldonu respondkarton aŭ internacian respondkuponon. Poŝtmarkojn kaj poŝtmandatojn naciajn oni nur almetu, se oni certe scias, ke la ricevonto povos ilin senpene valorigi. Neplenumo de tiuj kondiĉoj nuligas la rajton al plendo.

65. En tempolimo de 7 tagoj post ricevo de laŭregula informpeto la Delegito devas ĝin zorge respondi. Se por trovi plenan informon li bezonas pli longan tempon, li respondu provizore.

La Delegito rajtas malatenti petojn ne konformaj al la antaŭa artikolo. Tamen, se la peto devenas supozeble de membro, traktas seriozan aferon kaj kunhavas respondilon, la Delegito sciigu la petinton pri la kaŭzo de la neplenumo.

Devas esti nepre rifuzataj: Petoj de servoj kontraŭ la celoj de UEA aŭ la bonaj moroj; petoj havantaj konfidencian karakteron (pri morala indeco, pagokapablo aŭ familiaj cirkonstancoj de persono), kaj ripetitaj petoj de ne-membroj.

66. Dum vojaĝoj la membroj povas peti la konsilon de la Delegito pri ĉiuj turismaj aferoj, kaj lian helpon, se okazis al ili malagrablaĵoj en hoteloj, magazenoj, ĉe doganaj aŭ aliaj aŭtoritatoj, k.t.p. Granda perdo da tempo kaj elspezoj estu pagataj.

La Delegito donas ĉiujn informojn por faciligi la restadon, sed ne estas lia devo, iri al rendevuoj, atendi la membrojn en la stacidomo aŭ ilin promenigi.

67. Antaŭ ol fari servon, kiu kaŭzus elspezojn, la Delegito demandu la petinton kaj postulu antaŭan pagon. La Delegito ankaŭ rajtas peti antaŭan pagon aŭ povas malakcepti servojn, kiuj necesigas multan tempon, teknikajn konojn aŭ specialajn klopodojn, por kiuj salajro aŭ maklerpago estas kutimaj. Se li ne volas fari la servon, li respondu kaj sendu laŭeble liston de personoj aŭ firmoj prizorgantaj tiajn negocojn.

Al la Delegitoj kaj aliaj personoj sin okupantaj pri la servoj estas malpermesate, uzi tiun oficon por persona profito aŭ por favori iujn personojn aŭ firmojn.

68. La Delegito estas responda por la bona funkciado de la nomitaj servoj en sia loko. Li zorgas, ke dum lia foresto la korespondaĵoj estas transdonataj al la Vicdelegito aŭ la Helpanto.

La interŝanĝo de poŝtmarkoj kaj kartoj, la rondirigo de leteroj aŭ petskriboj, k.t.p. ne koncernas la servon de informpetado, sekve estas neniel deviga por la Delegito.

Por persona korespondado, interŝanĝoj, k.t.p. la Asocio kreos specialan aranĝon aŭ fakon.

69. Plendoj pri malbone faritaj servoj priskribu klare la faktojn kaj estu sendataj al la Direktoro aŭ Fakestro. Se lia esploro konstatas ne gravan malkorektecon, li oficiale rememorigas la regulojn al la kulpigito.

Estas citataj en la gazeto: Delegitoj, kiuj ne respondis al oficiala enketo de UEA, malgraŭ unu ĝenerala averto; Delegitoj, kiuj en 12 monatoj devis esti riproĉitaj la duan fojon: ĉar ili ne zorgis por la transigo de la korespondaĵoj, okaze de foriro aŭ malsano; aŭ ĉar ili nek respondis korektan informpeton, nek senkulpigis sin ĝis 30 tagoj poste ĉe la petinto. Ankaŭ estas citataj la membroj, kiuj grave aŭ ripete misuzis la servemon de la Delegitoj aŭ de la fakaj reprezentantoj.

70. Se en loko aŭ lando tre malfacilaj cirkonstancoj, grava malpaco aŭ aliaj ne-antaŭvideblaj kondiĉoj malhelpas, procedi konforme al tiu statuto, la Direktoro rajtas fari esceptojn. La Prezidanto povas provizore ŝanĝi la kutiman organizon, elektante specialan Ĉefdelegiton kun plenaj povoj, aŭ per aliaj aranĝoj adaptataj al tiuj eksterordinaraj bezonoj.

C. Lingvaj Demandoj

Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto«

De D-ro L. L. Zamenhof[63]

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,--estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla _Fundamento_ de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la _registaroj_ de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala _leĝo_ garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj, sed _ĝis tiu tempo_ la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. _Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton, arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!_ Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1. La 16-regula _Gramatiko_, 2. La _Universala Vortaro_, 3. La _Ekzercaro_. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel _leĝojn_ por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ _konscie_) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn _leĝojn_ de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton, fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia _persono_, sed ia klare difinita _verko_. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj Esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al _tiu ĉi libro_. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro »Fundamento de Esperanto«, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k.t.p., estas nur verkoj _privataj_, kiujn la Esperantistoj--se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero--povas rigardadi kiel _modela_, sed ne kiel _deviga_.

Havante la karakteron de _fundamento_, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti _netuŝeblaj_. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la Angla parto) tute nekorektite tiujn samajn _erarojn_, kiuj sin trovis en la unua eldono de la »Universala Vortaro«. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte _tradukita_, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus _ŝanĝo_, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La _fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj_. La _erareco_ en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon; ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la _ŝanĝado_ de la traduko de ia vorto; ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la fundamenta libro, mi respondos trankvile: »Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon«.

La »Fundamento de Esperanto« tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas _perfektiĝi_ en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli _bonajn_ kaj pli _vastajn_, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la »Fundamento de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto kiel konstanta _gvida dokumento_, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn _oficialajn_, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj _private_, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La »Fundamento de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta _kontrolilo_, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la Fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon, ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante _pliboniĝadi_ kaj _perfektiĝadi_; la netuŝebleco de la Fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga _rompado_ kaj _ŝanĝado_, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.

1. _Riĉigadi_ la lingvon per novaj vortoj oni povas jam _nun_ per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la _literaturo_; sed en korespondado kun personoj _nekonataj_ estas bone, ĉiam peni uzadi nur vortojn el la »Fundamento«; ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel »Aldonon al la Fundamento«.

2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas _tro neoportuna_, ĝi ne devos _forigi_ aŭ _ŝanĝi_ la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon _novan_, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos _arĥaismo_, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la _fundamento_, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.

Mi montris _en principo_, kiamaniere la severa netuŝebleco de la »Fundamento« gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante _perfektiĝadi_. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti _tre singardaj_ kun ĉia »perfektigado« de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva _neceseco_; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.

Mi finas do per la jenaj vortoj:

1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la _fundamenton_ de nia lingvo; 2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam _netuŝebla_; 3. ĝis la tempo, kiam aŭtoritata centra institucio decidos _pligrandigi_ (neniam _ŝanĝi_!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la »Fundamento de Esperanto«, devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel _rekomendata_.

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian _privatan_ opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

Piednoto

[63] Dua eldono 1907.

Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj[64]

de D-ro L. L. Zamenhof

Varsovio, la 18-an de Januaro 1908.

