# Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

## Part 12

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/dokumentoj-de-esperanto-informilo-pri-la-historio-kaj-organizo-9e2b521b/index.md

Art. 8a. La Loka Komitato estas komisiita pri ĉiuj detaloj de la loka organizo.

Art. 9a. La ofico de la Ĝenerala Sekretario estas, konservi la arĥivojn de la Kongresoj, prepari la laborojn de la Internacia Organiza Komitato kaj plenumi ĝiajn decidojn, prezenti al la Kongreso la dokumentojn kaj raportojn necesajn por ĝiaj laboroj, prepari la protokolon de ĉiu labora kunsido kaj prezenti ĝin al la posta kunsido, publikigi la protokolaron kaj oficialajn dokumentojn de la Kongreso, por kies presado la Kongresa Kaso posedas la necesan monon; plenumi la Kongresajn decidojn, kiel ekzemple komuniki ĝiajn dezirojn al la koncernataj personoj, nome al la registaroj.

4. Kongresa Estraro.

Art. 10a. La Kongresa Estraro konsistas, krom la honoraj prezidantoj kaj membroj el:

La Kondukanta Estraro, por la laboraj kunsidoj; la Naciaj Delegitoj, por la solenaj kunsidoj kaj festoj.

Art. 11a. La Kondukanta Estraro konsistas el:

Unu Prezidanto kaj almenaŭ unu Vicprezidanto el la lando, kie sidas la Kongreso; kelkaj aliaj Vicprezidantoj, laŭprincipe el la nacioj plej grandanombre reprezentataj en la Kongreso; la Ĝenerala Sekretario; Sekretarioj, nome a) la Sekretarioj de la Ĝenerala Sekretariejo, b) la Sekretarioj de la Loka Komitato.

La Prezidanto kaj la Vicprezidantoj estas elektitaj de la Kongreso, laŭ propono de la Kongresa Konstanta Komitato.

Art. 12a. La Naciaj Delegitoj estas:

Unu Delegito kaj laŭvole unu anstataŭanto, el ĉiu regno, kies regnanoj ĉeestas la Kongreson; unu Delegito kaj laŭvole unu anstataŭanto, por ĉiu lingvo parolata en tiu regno, krom la oficiala lingvo, kondiĉe ke reprezentantoj de la dirita lingvo ĉeestas la Kongreson.

Tiuj Delegitoj estas elektitaj en preparaj kunsidoj, antaŭ la unua kongresa kunsido, de la kongresanoj, kiujn ili reprezentos.

5. Specialaj Sekcioj.

Art. 13a. Por la esploro de ĉiuj specialaj aŭ teknikaj temoj aŭ eĉ de la temoj rezervitaj pro la kongresa neŭtraleco (art. 3a), oni povas formi specialistajn studajn Sekciojn.

Tiuj sekcioj konsistas, ĉu el specialistaj societoj, antaŭe organizitaj, kaj decidintaj kunveni dum la Kongreso, ĉu el personoj, kiuj grupiĝas libere, dum la Kongreso, por esplori kune temojn, pri kiuj ili havas specialistan kompetentecon aŭ interesiĝas speciale.

Art. 14a. La Sekcioj povas peti, ke la deziroj, kiujn ili esprimis, aŭ la konkludoj de iliaj raportoj, estu prezentataj al la Kongreso.

La Kondukanta Estraro decidas, ĉu tiu prezento estas farebla laŭ la ĝeneralaj principoj, kiuj regas la Kongreson.

6. Kongresaj Konsiliĝoj.

Art. 15a. La Kongreso pridiskutas:

a) La temojn senpere metitajn de la Internacia Organiza Komitato en la tagordon; b) la dezirojn kaj konkludojn de la Sekcioj, prezentitajn de la Kondukanta Estraro.

Art. 16a. Neniu oratoro povas paroli pri unu temo dum pli ol dek minutoj[48].

Art. 17a. Pri la temoj senpere metitaj en la tagordon, projekto de deziro aŭ de konsilo, redaktita de la Kondukanta Estraro, povas esti prezentata al la Kongresa voĉdonado.

Se la Kongreso opinias, ke la proponita teksto bezonas ŝanĝojn pli gravajn ol la redaktaj plibonigoj fareblaj dum la kunsido mem, la Kondukanta Estraro estas komisiata redakti novan tekston.

Art. 18a. Kiam deziro aŭ konkludo de Sekcio estas prezentita al la Kongreso, ĉi tiu povas pridiskuti la konvenon alpreni ĝin kiel kongresan deziron aŭ konkludon, ne rekomencante la teknikan diskuton, antaŭe faritan de la specialistoj.

En nenia okazo, tia teksto povas esti ŝanĝata de la Kongreso; se ĝi ne estas akceptata, ĝi estas resendata al la Sekcio.

Tiu lasta povas ĝin ŝanĝi, laŭ la direkto montrita de la Kongresa konsiliĝo, kaj ĝin prezentigi denove. Se la tempo mankas por tio, la afero estas prokrastata ĝis la sekvonta Kongreso.

Aldono al la regularo de la kongresoj

(Aprobita de la Sepa Kongreso, Antwerpen, 1911)[49]

1e. Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga nur por la Oficialaj Esperantistaj Institucioj, t. e. institucioj kreitaj kaj subtenataj laŭ deziroj de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj, aŭ decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj. Por la Esperantistoj privataj, ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.

2e. Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝis al la Kongresa Regularo, sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj delegitoj de Esperantistaj grupoj aŭ societoj.

3e. Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al la kongresa komitato rajtigan leteron, kiun en la nomo de la grupo aŭ societo subskribis ĝia prezidanto, konigante samtempe la nombron de la membroj de tiu grupo aŭ societo.

4e. Ĉiu loka, regiona aŭ landa grupo aŭ societo de propagando povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj. Malgrandaj grupoj povas por elekto de delegito kuniĝi kun aliaj grupoj.

5e. Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn, aŭ inter siaj propraj membroj, aŭ inter aliaj Esperantistoj, kiuj partoprenos en la Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupo aŭ societo, kiun li reprezentas.

6e. La tagordon de la Kongreso fiksas la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, post interkonsiliĝo kun la aliaj anoj de tiu Komitato, kaj li publikigas ĝin tri monatojn antaŭ la Kongreso en »Oficiala Gazeto«, por ke ĉiuj societoj kaj grupoj havu la eblon, esprimi al siaj delegitoj sian opinion pri la diskutotaj demandoj.

Se ia propono ne estas akceptita en la tagordo, ĝia aŭtoro povas ricevi de la Kongresa Estraro la rajton, disdoni ĝin dum la kongreso al la delegitoj de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 100 delegitoj subskribis ĝin kiel diskutinda, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin en la tagordon.

7e. En ĉiu grupo aŭ societo estas konsiderata kiel elektanta membro ĉiu ano de la grupo aŭ societo, kiu pagis jaran kotizon al la Centra Oficejo, difinitan de la Administra Komitato de la Centra Oficejo.

Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj

(Aprobita de la Oka Kongreso, Kraków, 1912)[50]

1. La laboraj kunsidoj de la kongreso estas prezidataj de la prezidanto de la kongreso, elektita laŭ la regulo 2a de la Kongresa Regularo, aŭ de unu el la vicprezidantoj.

2. Ĉiu oratoro devas doni sian nomon skribe al la estraro de la kunsidoj.

3. Ĉiu rezolucio aŭ amendo devas esti komunikita skribe al la estraro.

4. La oratoroj sin sekvas laŭ ordo de sia enskribo.

5. Ĉiu oratoro, krom la raportantoj, povas paroli nur dum dek sinsekvantaj minutoj. Ĉiu oratoro ne povas, sen speciala permeso de la prezidanto, paroli dufoje pri la sama demando, escepte pri punkto pri ordo.

6. La oratoroj povas paroli nur pri la tagordo. La prezidanto reprenas la parolon al ĉiu oratoro, kiu parolas pri alia temo.

7. La interrompoj estas malpermesitaj.

8. Post la fermo de la diskuto, decidita de la kunsidantaro, oni voĉdonas.

9. Oni devas voĉdoni pri la amendoj, antaŭ ol voĉdoni pri la prezentita propono.

10. La voĉdonoj povas okazi per levitaj manoj, se ne ekzistas dubo pri la rezultato de tiu voĉdono. Se ekzistas dubo, la opinioj de la prezidanto kaj de la proponintoj, oni voĉdonas per bultenoj.

11. Por la kalkulo de la voĉdonoj la kunsidantaro elektas kalkulistojn, kiuj kalkulas kun la helpo de la estraro.

12. La prezidanto de la kunsido proklamas la rezultaton de la voĉdono.

13. La bultenoj estas konservataj en sigelfermita koverto dum 24 horoj. Se 24 horojn post la proklamo de la rezultato neniu peto pri kontrolado okazis, oni brulas ilin, kaj la voĉdonado estas konsiderita kiel definitiva.

14. Ĉiu peto pri kontrolo de iu voĉdono devas esti subskribita de kvin delegitoj. La kontrolado estas farita de tiuj kvin personoj, de la prezidanto de la kunsido kaj de kvin delegitoj elektitaj de la estraro.

15. Ĉiuj elektoj okazas laŭ la absoluta plimulto en la unua voĉdonado. Se tiu unua voĉdonado ne donas rezultaton, oni faras duan voĉdonadon, kaj tiam sufiĉas relativa plimulto.

16. Kiam la demandoj enmetitaj en la tagordo estas diskutitaj kaj solvitaj, la prezidanto povas kun konsento de la kunsidantaro malfermi diskutojn pri aliaj demandoj, sed neniu voĉdono povos okazi pri ili. Oni povas nur esprimi dezirojn pri tiuj demandoj.

17. La sekretario de la Konstanta Komitato devas kun helpo de necesaj sekretarioj redakti protokolojn, kiuj estas subskribitaj de la prezidanto de la kunsidoj post aprobo de la kongreso.

Piednotoj

[41] La partoj presitaj inter krampoj [] estas nuligitaj de postaj decidoj.

[42] Bulonja Deklaracio pri Esperantismo, 1905. Vidu la broŝuron: »Fundamentaj dokumentoj pri la Lingva Komitato«.

[43] Vidu Deklaracion pri la neŭtraleco de la Kongresoj de Esperanto, 1906.

[44] Fondita de la Bulonja Kongreso.

[45] La artikolo 5-a estas nuligita de la Aldono al la Regularo, voĉdonita de la Sepa Kongreso.

[46] El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.

[47] El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.

[48] Pri la artikolo 16a, vidu pli malsupre la specialan regularon de la kongresaj kunsidoj.

[49] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 6-7.

[50] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 7-9.

Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris

(Cirkulero 1a, la 25-an de Septembro 1905)[51]

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en Boulogne-sur-Mer de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto 1905, aparte pri la starigo de la provizora Lingva Komitato kaj de la provizora Komitato de Organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en Boulogne, antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto, al ili farita de D-ro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de D-ro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo, sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Paris, 51, rue de Clichy.

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la Lingvan, ĉu la Organizan Komitaton, estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la Oficejo, kiu havas la taskon, sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.

Provizore ankaŭ S-ro rektoro Boirac kaj S-ro generalo Sebert, laŭ la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de D-ro Zamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro, kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la prezidanto de la Komitato, kiun la afero koncernas, per adreso de la Centra Oficejo kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj[52].

La Esperantista Organiza Komitato:

D-ro Zamenhof, _Prezidanto_. S-roj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen, Sebert, _Vic-prezidantoj_. S-roj Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl, _Sekretarioj_.

Klarigo

Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof

(Cirkulero 5a, la 1-an de Marto 1906)[53]

El leteroj kaj gazetaj artikoloj mi vidas, ke kelkaj Esperantistoj ne ĝuste komprenas la esencon de la Centra Oficejo kaj ili pensas, ke mi propravole fondis ian novan leĝdonantan komitaton. Tial mi devas iom klarigi la aferon.

La Centra Oficejo ne estas ia leĝdonanta komitato, ĝi estas simple _oficejo_, ĝi estas simple _loko_, en kiu koncentriĝas la laboroj de la du komitatoj, kreitaj de la Bulonja Kongreso. La Kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton, sed ĝi donis neniajn monajn rimedojn, por ebligi al la ambaŭ komitatoj sukcesan laboradon; tiam troviĝis sindonaj kaj malavaraj Esperantistoj, kiuj el sia propra poŝo donis (almenaŭ por la unua tempo) la necesan monon, luis apartan loĝejon, en kiu povus koncentriĝi la laboroj de la ambaŭ komitatoj, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj leteroj, irantaj al la diritaj komitatoj kaj de la komitatoj; ili ankaŭ difinis kelkan salajron por aparta sekretario, kiu--kun konsento de la prezidantoj de ambaŭ komitatoj--devas plenumadi la necesan korespondadon, registradon k.t.p. Sekve la Centra Oficejo estas ne ia memstara leĝdonanta institucio, sed nur simple helpa oficejo por la ambaŭ komitatoj kreitaj de la Kongreso.

Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj en mia patrujo, kiuj iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta mondo Esperantista, kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano, kiu nun jam ne permesas al mi tiel multe labori eksterprofesie, kiel antaŭe, mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj elektitaj de la kongreso, kaj tial mi petas, ke kun ĉio koncernanta la agadon de la komitatoj oni sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la diritaj komitatoj, nome:

a) Por la Lingva Komitato al S-ro Rektoro Boirac. b) Por la Organiza Komitato al S-ro Generalo Sebert.

Por konservado de bona ordo en la laboroj estas utile, ke ĉiuj leteroj al ambaŭ prezidantoj, laŭ ilia propra deziro, estu direktataj al ili per la »Centra Oficejo«.

17. Februaro 1906. L. L. Zamenhof.

Piednotoj

[51] Esperantista Dokumentaro XI, p. 4-5.

[52] Modeloj de adresoj uzotaj:

Al prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato aŭ Al prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato Esperantista Centra Oficejo 51, rue de Clichy, Paris.

[53] Esperantista Dokumentaro XI, p. 9-10.

Esperantista Centra Oficejo[54]

1. La Esperantista Centra Oficejo estas oficiale komisiita, por funkciigi la servojn de sekretariejo de la Oficialaj Esperantistaj institucioj, tio estas de la institucioj, kies kreadon regule deziresprimis la Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ la Rajtigitaj Delegitoj de la Esperantistaj societoj, kaj kies subtenadon devas regule provizi tiuj societoj.

Ĝi estas ankaŭ komisiita, sed ne oficiale kaj nur bonvole kaj laŭ siaj agadaj rimedoj, por kunhelpi kaj kunapogi la entreprenojn de Ĝenerala Propagando, por kiuj la Esperantistaj societoj povas peti ĝian helpon.

Fine ĝi povas ankaŭ same helpi la entreprenon de starigo de statistikoj, de kolekto kaj konservado de arkivoj kaj de bibliografiaj dokumentaroj, entute laŭ la programoj, kiujn oni redaktis dum jaroj 1905 kaj 1906, interkonsentite kun D-ro Zamenhof, kaj kiuj estas publikigitaj en la Esperantista Dokumentaro (kajero 4a) kaj poste represitaj en la verko »Fundamentaj Dokumentoj pri la Esperantista Centra Oficejo«.

2. La Oficialaj Institucioj, kiuj estas nun kreitaj, kaj kiujn la Esperantista Centra Oficejo devige helpos, estas:

la Konstanta Komitato de la Kongresoj; la Lingva Komitato kaj Akademio;

»Oficiala Gazeto« kaj »Esperantista Dokumentaro«, organoj de tiuj Institucioj.

La aliaj entreprenoj, kiujn ĝi laŭ peto povos eble utile helpi laŭ siaj agadaj rimedoj estas:

La Tutmonda Esperantista Societaro; la ĝeneralaj verkoj pri Statistiko de Esperanta Movado; la Informa Bulteno por ĝenerala propagando de Esperanto; la bibliografiaj verkoj pri Esperanta literaturo.

3. La Centra Oficejo estas kondukata de Ĝenerala Sekretario, direktoro de siaj servoj, kiun helpas la necesa nombro de sekretarioj kaj oficistoj. Li estas submetita al kontrolo de Administra Komitato, formita el delegitoj regule elektitaj de la partoprenantoj al la subtenado de la Centra Oficejo, kiel estas dirite en la sekvanta paragrafo.

4. La anojn de la Administra Komitato elektas la Esperantistaj naciaj societoj, ĝenerale po unu Delegito por ĉiuj mil anoj aliĝintaj, laŭ la regularo, kiun akceptas ĉiu lando por siaj elektoj, kiel jam akceptite por la elekto de la anoj de la Internacia financa Konsilantaro, provizore kreita dum la Kvina Kongreso, kaj kiun ili estonte anstataŭos.

Ili estos elektitaj por du jaroj, kaj ĉiu societo devos sen ia alia avizo zorgi, je la 1a de Januaro de ĉiu dua jaro, ĉu pri la renovigo de siaj delegitoj, ĉu pri la elekto de novaj delegitoj, se okaze.

La anoj de la nuna Internacia Konsilantaro rajtos, resti anoj de la Administra Komitato ĝis la epoko de la renovigo de siaj povoj, kaj se ne okazos sciigo de ŝanĝo antaŭ la 1a de la kvara monato de ĉiu dua jaro, la elektitaj anoj konservos siajn oficojn ĝis la fino de la komencita jarduo.

5. La sidejo de la Esperantista Centra Oficejo estas provizore fiksita en Paris, 51, rue de Clichy. Ĝi povos esti translokata en iun alian lokon, laŭ decido de la Administra Komitato.

6. La proksimuma sumo necesa por la funkciado de la Centra Oficejo dum la venonta jaro estas fiksota ĉiujare per decido de la Administra Komitato, laŭ propono de la kondukanta estraro de la Oficejo.

La dispartigo de tiu sumo inter la diversaj landoj estas farita proporcie je la disvastiĝo jam atingita de la Esperantista movado en ĉiu lando.

Ĝi estas sciigita, je la nomo de la Administra Komitato, por la sekvo donota, al ĉiu el la societoj, kiuj partoprenas al la subtenado de la Oficejo, kaj devas zorgi pri la kolekto kaj ĝustatempa sendado de la mono.

7. Oni organizos konstantan internacian monoferadon, kiu celos starigon de Garantia Kapitalo, difinita por provizi la mankojn eventuale rezultantajn de la suprediritaj agmanieroj.

La organizadon de tiu monoferado kaj la starigon de tiu garantia kapitalo oni alkonfidos al societo de Amikoj de Esperanto, kiun oni fondos apud la Esperantista Centra Oficejo, laŭ la deziresprimo de la Kvara Universala Kongreso de Esperanto.

8. La anoj de la Administra Komitato verkas sian internan regularon. Ili elektas prezidanton kaj vicprezidanton. Ili kunvenas ĉiujare, almenaŭ unufoje, dum la Universala Kongreso. Dum la kunsidoj, la neĉeestantaj anoj povas esti reprezentataj per aliaj personoj, kiujn ili skribe rajtigas, kun konsento de la koncernataj societoj.

9. Ĉiuj malfacilaĵoj pri apliko de la jena regularo estos provizore solvitaj de la sekretario kaj poste prezentitaj al la Komitato por akcepto aŭ neakcepto.

Piednoto

[54] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 88-91; Oficiala Gazeto Esperantista IV, 4. 1911, p. 142-144.

Pri internacia organizacio de Esperanto

El parolado de D-ro Bein (Kabe) dum la 1a Universala Esperanto-Kongreso 1905[55]

Nun, kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigon de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj Esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia ideo, unuvorte, kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la _propaganda epoko_ de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok jarojn; ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas por ni _celo_, fariĝos por ni _rimedo_. Ni uzos ĝin, mi ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de la homaro.

En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj jaroj Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en Rusujo, la plejmulto de adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj estis Rusoj: _Kofman_, _Gernet_, _Zinovjev_, _Postnikov_, _Ostrovski_ kaj multaj, multaj aliaj skribis kaj agis en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi Rusa. Ankaŭ en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne estos forgesitaj: _Waŝniewski_, _Grabowski_ en Polujo, _Einstein_ kaj _Trompeter_ en Germanujo, _Beaufront_ en Francujo, _Nylén_ kaj _Langlet_ en Svedujo; sed ilia agado, tre fruktoporta por Esperanto entute, ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn...

La _Rusa periodo_ de la historio de nia lingvo estas do tre grava; ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.

La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis Slavoj. La simpleco de la Slava sintakso, la logika aranĝo de la frazoj en la Slavaj lingvoj, ilia absolute libera kaj natura vortordo estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton de la Slavaj aŭtoroj kaj estis poste imitataj de neslavoj. Sed krom aferoj imitindaj la Rusoj kaj aliaj Slavoj enkondukis en Esperanton ankaŭ kelkajn malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco de la Slavaj lingvoj dependas de la uzado de prepozicioj-prefiksoj. Ili donas al la radiko tre multajn signifojn, kiuj iafoje tiel ŝanĝas la radikan sencon, ke preskaŭ neeble estas, klarigi la kialon de la fakto. Krom tio la prepozicioj-prefiksoj anstataŭas en la Slavaj lingvoj la kunmetitajn tempojn. Pri ĉi tiuj du punktoj ofte forgesas la Slavaj Esperantistoj kaj uzante prepoziciojn laŭ la Slava maniero, fariĝas iafoje nekompreneblaj. Kiel ekzemplon mi citos la vortojn »elrigardi, subaĉeti«, kiuj estas teruraj nekompreneblaj idiotismoj, elvokantaj la ĉielan venĝon. Malgraŭ tio la Slavoj estos elemento ekstreme utila en la estonta lingva internacia komitato, pro kaŭzoj diritaj supre kaj pro ilia sciado de fremdaj lingvoj.

Post la Rusa venis la _Franca periodo_ de Esperanto. La senlaca dekjara agado de S-ro _Beaufront_ alportis fine fruktojn, kaj en la jaro 1898, en kiu estis fondita la Franca societo por la propagando de Esperanto kaj la gazeto »L'Espérantiste«, Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel gasteme nun akceptas nin en Boulogne. Sed se mi nomas la duan periodon Franca, mi faras tion ne sole pro la granda disvastiĝo de nia lingvo en Francujo, sed antaŭ ĉio pro la gravegaj verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu tempo de Francoj. La lernolibroj, kiuj ekzistis antaŭe, enhavis nur tre malgrandajn klarigojn pri la signifo de la prefiksoj kaj sufiksoj kaj tute ne posedis sintakson. Tiun mankon forigis la verkoj de S-ro _Beaufront_: »La grammaire de la langue Esperanto« kaj »Le commentaire sur la langue Esperanto«. Se ni rememoros, ke S-ro _Beaufront_ verkis la unuan pli vastan Esperanto-nacian vortaron, ni rajte kaj prave povos diri, ke li kodifikis Esperanton. Sed S-ro _Beaufront_ ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto en Francujo. Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj de ĉiuj Esperantistoj: _Méray_, _Cart_, _Bourlet_, _Fruictier_ kaj aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.

La Franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ lasis kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj jaroj al ni mankis la teorio, post la apero de la Francaj lernolibroj oni komencis tro zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare kaj enkondukis multepezan stilon. La trouzado de la kunmetitaj tempoj kaj aliaj Beaufront'ismoj estas la postsigno de la Franca periodo.

Post la Rusa kaj Franca periodoj en la lastaj jaroj venis la tempo, en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj landoj. Aliĝis tiel longe indiferentaj por nia ideo Anglujo kaj Germanujo, en aliaj landoj nia movado komenciĝis en tiuj jaroj aŭ faris grandajn kaj rapidajn progresojn,--unuvorte venis la _multenacia periodo_ de Esperanto, venis tempo, pri kiu oni povas rajte diri, ke en Esperantolando la suno neniam subiras.

Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la multenacieco alportis al nia lingvo: ĉiu popolo, ĉiu idiomo donacis al Esperanto ion el sia trezorejo; pliriĉiĝis nia frazeologio kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion, eĉ plej delikatajn nuancojn. Sed, ho ve, ni ne kaŝu ankaŭ la malbonaĵojn, liveritajn de tiu periodo. Pro manko de analizo, pro nekompreno de la principo de la internacieco, la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn de siaj idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj artikoloj. Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi _Esperante_, sed oni devas skribi _internacie_-egale kompreneble kaj facile kompreneble por ĉiuj nacioj. S-ro _Cart_ diras: »En Esperanto estas 1-e, nur unu stila regulo: skribi plej klare; kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; 2-e, unu malpermeso: skribi malklare; kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona«.

»La principo de la internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn«.

