# Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

## Part 11

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/dokumentoj-de-esperanto-informilo-pri-la-historio-kaj-organizo-9e2b521b/index.md

Laŭ deziro de D-ro Zamenhof efektivigis la direktadon de la Lingva Komitato s-ro rektoro _Boirac_; la sidejo de la Komitato estas ĉe Esperantista Centra Oficejo en Paris, rue de Clichy 51.

Dum la 2a Universala Kongreso en Genève la Lingva Komitato estas definitive aprobita.

Por forigi la malutilojn de la grandnombreco de la Lingva Komitato, ĝi kreis inter si superan komisionon konsistantan el 18 membroj, kiu estas nomata _Akademio_.

Piednoto

[38] Citita laŭ Oficiala Protokolaro.

Regularo de la Lingva Komitato[39]

Aprobita la 25an de Majo 1912

I. Celo.

1. La Esperantista Lingva Komitato estas komisiita por zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento, nek la Lingva Komitato povos esti baroj por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas (Deklaro de la Akademio al la Kvara Kongreso).

II. Nombro de anoj.

2. La Lingva Komitato konsistas el lingvaj kompetentuloj, kies nombro ne estas limigita.

III. Daŭro de la ofico de ano.

3. La anoj de la Lingva Komitato konservas sian oficon dum 9 jaroj.

La kalkulo de la jaroj ankaŭ koncernas la jam pasintan tempon antaŭ la starigo de la jena nova regularo.

IV. Elekto de la anoj.

4. La anoj de la Lingva Komitato estas elektataj de la Lingva Komitato mem, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, inter kandidatoj, kies liston preparas la Akademio (Vidu regulon 5an).

5. Por starigi tiun liston, la Akademio grupigas:

1e. La anojn, kies 9-jara periodo de aneco finiĝis; 2e. La personojn, proponitajn por esti novaj anoj, laŭ la maniero montrata en la regulo 6a.

La Akademio eltiras el tiu grupo la Esperantistojn, kiujn ĝi juĝas indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la Lingva Komitato, kaj starigas liston prezentotan al la voĉdono de la Lingva Komitato.

6. La proponoj pri novaj anoj venas, ĉu de la propagandaj, ĉu de la aplikaj kaj specialaj Esperantistaj societoj kaj grupoj, ĉu de Lingvo-komitatanoj kaj de anoj de aliaj altaj Esperantistaj institucioj. En ĉiu lando, la Akademio komunikas la kandidat-liston al la koncernataj naciaj asocioj, petante ilian opinion.

V. Rolo de la anoj de la Komitato.

7. La rolo de la anoj de la Lingva Komitato estas:

1e. Voĉdoni pri elektoj de novaj anoj (regulo 4a); 2e. Voĉdoni por elekto de la Akademio (regulo 11a); 3e. Subskribi la proponojn devige esplorotajn de la Akademio (regulo 15a); 4e. Aprobi aŭ malaprobi la decidojn de la Akademio (regulo 22a); 5e. Partopreni, se ili estas petataj pri tio, en la laboroj de la diversaj komisioj kaj subkomitatoj.

VI. Oficiala organo.

8. La oficiala organo de la Lingva Komitato estas _Oficiala Gazeto_.

Ĉiu dokumento, cirkulero aŭ avizo, publikigita en tiu organo, estos konsiderata, kiel legota de ĉiuj anoj de la Komitato.

VII. Eksigoj.

9. Estos rigardataj kiel eksiĝintaj:

1e. La anoj, kiuj dufoje sinsekve ne respondis al leteroj aŭ cirkuleroj, ne partoprenis en voĉdonoj, kaj ĝenerale montris indiferentecon pri sia ofico; 2e. La anoj, kiuj publike kontraŭbatalas Esperanton; 3e. La anoj, kiuj pro malgloriga ago estas kondamnitaj de iu leĝa juĝistaro al puno de malliberejo.

En ĉiu okazo, la konsidero pri eksigo estos decidata de la Akademio, post esploro de la klarigoj de la interesato.

VIII. Elekto de la Akademio.

10. Estas starigita en la Lingva Komitato supera komisio aŭ Esperantista Akademio. La nombro de ĝiaj anoj ne povas superi 18.

11. La Akademianoj estas elektataj de la Lingva Komitato per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, laŭ proponlistoj enhavantaj nombron da kandidatoj proksimume duoblan de la nombro de elektotoj. Tiuj kandidatoj estas elektitaj de la estraro inter la membroj montritaj per speciala lingva kompetenteco, kaj kiuj havas la eblon doni efikan partoprenon en la laboroj de la komitato.

12. La Akademianoj estas elektataj por 9 jaroj, kaj rebalotataj ĉiun trian jaron po triono. Ili estas reelekteblaj. La unua ordo de rebalotado estas montrita per lotado. La Akademianoj estos submetataj al nova elekto, kiel anoj de la Lingva Komitato, nur post finiĝo de ilia 9-jara periodo de Akademianoj.

IX. Estraro.

13. La Lingva Komitato kaj Akademio havas la saman estraron, kiu enhavas, krom D-ro Zamenhof, honora prezidanto:

Unu efektivan prezidanton, unu aŭ du vicprezidantojn, unu ĝeneralan sekretarion, se necese,

kaj la direktorojn de la laboraj Sekcioj. Al la Sekcioj pri Gramatiko kaj Vortaro oni povos aldoni novajn, se necese.

La membrojn de tiu estraro elektos la Akademio.

14. La estraro estas elektata por tri jaroj, kaj novaj elektoj de la tuta estraro okazos ĉiun trian jaron, post la reelekto de la triono de la Akademio.

X. Laboro de la Akademio.

15. La Akademio esploras:

1e. La demandojn, kiujn ĝi elektis per propra iniciato; 2e. La demandojn senditajn al ĝi de la diversaj subkomitatoj, sekcioj kaj komisioj; 3e. Ĉiujn demandojn prezentitajn al ĝi per favora raporto subskribita de almenaŭ 5 anoj de la Lingva Komitato.

16. La direktoro de ĉiu sekcio raportas pri la proponoj senditaj al li de la prezidanto. Liaj raportoj estas poste komunikataj al la Akademio, kiu esploras ilin por decidi pri la afero.

17. La Direktoroj de la sekcioj povas publikigi en »Oficiala Gazeto« kun aprobo de la Prezidanto lingvajn studojn verkitajn de kiu ajn kompetentulo kaj respondojn al lingvaj demandoj.

XI. Naciaj subkomitatoj.

18. En ĉiu lando la anoj de la Lingva Komitato starigas naciajn subkomitatojn, kies tasko estas:

1e. Helpi la propagandajn societojn, se ili tion petas, por la organizo de la ekzamenoj kaj diplomoj; 2e. Esplori la Esperantajn verkojn aperintajn en la lando kaj raporti pri ili, kiel estas montrite en la sekvanta paragrafo 19a.

19. Pri ĉiu verko aperinta en la lando la nacia subkomitato povas:

1e. Fari rimarkojn, kiujn ĝi sendas al la aŭtoro de la esplorita verko; 2e. Elĉerpi eventuale interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por »Oficiala Gazeto«;

3e. Eventuale, fari proponojn al la Akademio.

XII. Rekompenco de Libroj.

20. Speciala internacia komisio raportos al la Akademio pri verkoj rekompencindaj laŭ la stila rilato, laŭ la regularo publikigita en la numero 39 de »Oficiala Gazeto«.

XIII. Specialaj Komisioj.

21. Por esplori specialajn demandojn la Akademio povas starigi specialajn konsiliĝajn kaj laborajn komisiojn, kiuj povas enhavi kiujn ajn anojn de la Lingva Komitato kaj eĉ personojn, kiuj ne apartenas al tiu komitato.

XIV. Decidoj de la Akademio.

22. La decidoj de la Akademio, kiuj koncernas oficialigon de lingvaj novaĵoj, estas konigataj al la anoj de la Lingva Komitato por konsulto.

Pri ili ĉiu ano de la Komitato devas voĉdoni. Se ili ne estas malaprobitaj de pli ol unu triono de la Komitato, ili fariĝas oficialaj.

Se pli ol unu triono de la Komitato malaprobas la decidon, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

XV. Ŝanĝoj en la Regularo.

23. Ĉiu Esperantisto, kaj speciale ĉiu Esperantista grupo aŭ asocio povas proponi ŝanĝojn en tiu Regularo. La Lingva Komitato mem decidas pri tiuj proponoj post raporto de la Akademio.

Piednoto

[39] Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913-1914, Parto IIa.

Nomaro de la anoj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato

(Laŭ la stato de 1913)

a) Akademianoj

_Honora Prezidanto_: D-ro L. L. Zamenhof. _Prezidanto_: Emile Boirac. _Vicprezidanto_: D-ro Mybs. _Direktoroj de Sekcioj_: A. Grabowski (Gramatiko), Th. Cart (Vortaro). _Membroj_: Christaller, Evstifejeff, Höveler, Inglada, Lengyel, Nylén, Saussure, Wackrill[40].

b) Lingvokomitatanoj

_Angla_ lingvo: Adam, Beauchemin, Bicknell, Busutill, Butler, Blaise, Eggleton, Gauntlett, Geoghegan, Kellermann-Reed, Ledger, Lowell, Mann, Millidge, Moscheles, Mudie, Muschamps, Padfield, Pollen, Reed, Rhodes, Richardson, Rust, Ŝefer, Underhill, Warden, Wackrill. _Bohema_ lingvo: Ĉejka, Krumpholc, Kühnl, Svaĉina. _Bulgara_ lingvo: Krestanoff. _Dana_ lingvo: Barüel. _Finna_ lingvo: Antilla, Runeberg. _Flandra_ lingvo: Clé, van Melckebecke, Witteryck. _Franca_ lingvo: Artigues, Aymonier, Bastien, Benoit, Blangarin, Bobin, Boirac, Borel, Boucon, Boulet, Bourlet, Bricard, Capé, Carlos, Cart, Chavet, Colas, Corret, Degon, Delvaŭ, Evrot, Fauvart-Bastoul, Ferter, Flourens, Fruictier, Grosjean-Maupin, Hoffbauer, Lallemant, Matton, Meyer, Michaux, Noel, Parisot, Privat, Renard, Rollet de l'Isle, de Saussure, Sebert, G. Stroele, H. Stroele, Verax, Wenger. _Germana_ lingvo: Arnhold, Behrendt, Bünemann, Christaller, Ebner, Fridori, Hankel, Höveler, Mybs, Pulvers, Rohrbach, Schmid, Schmidt, Schröder, Simon, Velten. _Hispana_ lingvo: Benavente, Codorniu, Fabres, Inglada, Kontreras, Morin, Perogordo, Sepulveda, Vargas, Villanueva, Villaréal. _Holanda_ lingvo: Block, Bulthuis, Uitterdyk. _Hungara_ lingvo: Lengyel, Polgar-Politzer, Schatz, Süßmuth, Török. _Islanda_ lingvo: Thorsteinsson. _Itala_ lingvo: Bagnulo, Bianchini, Junck, Meazzini, Nalli, Tellini. _Kataluna_ lingvo: Bremon, Grau-Casas, Pujulá y Vallès, Sabadell. _Pola_ lingvo: Blumenthal, Grabowski, Mikolajski, D-ro Zamenhof, L. Zamenhof, Zakrzewski. _Portugala_ lingvo: Backheuser, Costa e Almeida, Couto Fernandes, Furtado, Geyer, Keating. _Rumana_ lingvo: Fischer. _Rusa_ lingvo: Devjatnin, Dombrowski, Evstifejeff, Kabanov, Kofmann, Mencel, Naumann, Ostrovski, Zinoviev. _Sveda_ lingvo: Lundgren, Nylen.

Piednoto

[40] Laŭ la novaj elektoj en 1920 la stato estas jena: _Prezidanto_: Prof. Th. Cart. _Vicprezidantoj_: D-ro Mybs, J. M. Warden. _Direktoroj de Sekcioj_: A. Grabowski (Gramatiko), E. Grosjean-Maupin (Komuna Vortaro), D-ro P. Corret (Scienca kaj Teknika Vortaro), D-ro E. Privat (Konkursoj kaj Premioj). _Membroj_: P. Christaller, E. Evstifejeff, V. Inglada, E. Kühnl, P. Lengyel, P. Nylén, A. E. Wackrill.

Deklaracio de la Akademio

Cirkulero, Decembro 1920

Nelonge antaŭ la eksplodo de la milito la Akademio publikigis la _Duan Oficialan Aldonon_ al la Universala Vortaro. Pro multaj materiaj malhelpoj kaj baroj, pro neebleco de internacia interkomunikiĝo, pro la morto de ĝia prezidanto, pro la neregula situacio de triono de ĝiaj anoj, kiuj estis rebalototaj, ĝia laboro kompreneble haltis kaj _ne povis ne halti_.

Sed tuj, kiam la cirkonstancoj ebligis la regulajn balotojn kaj la refunkciadon de niaj Lingvaj institucioj, la Akademio, senbrue kaj senreklame, sed senprokraste kaj diligente, rekomencis labori. Ĝi ne nur preparas la baldaŭan starigon de la _Tria Oficiala Aldono_, sed ĝi priesploras ankaŭ kelkajn aliajn urĝajn demandojn, kaj speciale la preparadon de teknikaj vortaroj.

Tial ke estas certe, ke la antaŭa labormetodo estis iom malrapida, la Akademio atente ekzamenos la problemon pri eventuala reorganizo de la Lingva Komitato kaj modifoj en ĝia regularo.

Ĉar, aliparte, pro troa diskreteco kaj nesufiĉa publikeco de la laboroj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato, multaj Esperantistoj estis inklinaj, malprave kredi kaj malĝuste diri, ke la Lingvaj Institucioj dormetas, tial la Akademio de nun konigos la disvolviĝon de siaj laboroj per komunikoj sendotaj al la Esperanta gazetaro. La plenaj oficialaj dokumentoj aperos, kiel kutime, en la _Oficiala Gazeto_. La Akademio danke akceptos ĉian kunlaboradon de spertaj kaj kompetentaj Esperantistoj.

La jena deklaracio montras, kiaj estas, laŭ ĝia opinio, la devoj de la Esperantistaro kaj tiuj de la Lingvaj Institucioj.

1. Difino kaj devoj de la Esperantistaro

Esperanto estas lingvo, kaj same, kiel ĉiuj lingvoj, ĝi estas indiferenta ilo, kiu povas servi al kiu ajn celo kaj ideo. »Ĉiu ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure _privata_, per kiu la Esperantismo ne respondas«. Sekve »Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed _ne deviga_« (Bulonja Deklaracio).

Ĉar Esperanto estas _vivanta_ lingvo, ĝi evoluas laŭ natura maniero, same kiel la naciaj lingvoj per iomaj post iomaj aldonoj aŭ ŝanĝiĝoj, laŭbezone eniĝantaj en la uzadon. La sorto de nia lingvo kuŝas do en la manoj de la Esperantistaro mem.

Tamen ĉi tiu povo kaj libereco de la Esperantistaro por riĉigi la lingvon kompreneble ne estas senlima kaj senbrida, nek devas degeneri en pereigan anarkion. La Esperantistaro havas la rajton libere uzi la lingvon; ĝi ne rajtas detrui kaj pereigi ĝin. Evolucio natura tute ne samsignifas kiel evolucio kaprica, senkritika, senpripensa. Ĉar Esperanto estas _internacia_ lingvo, ĝia natura evolucio devas fariĝi _internacie_, unuece kaj ĉiulande sammaniere, ne malhelpante la internacian interkompreniĝon. Severa unueco, estante nepra kondiĉo de internacia interkompreno, estas nepra kondiĉo de ekzistado de lingvo internacia, kiun baldaŭ mortigus la pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

Tiu ĉi mortiga danĝero ne estas duba, ĉar ĝi kuŝas en la kondiĉoj mem de la vivo de internacia lingvo: la uzantoj de nacia lingvo, pro la praktikaj necesoj de konstanta interkomunikiĝo kaj interkompreniĝo, ne povas libere ŝanĝi aŭ riĉigi la lingvon laŭ persona gusto kaj kaprico; ilia libereco estas severe limigata de la necesa tuja komprenebleco. Por ke ili estu komprenataj, ili devas paroli sammaniere, kiel ĉiuj ĉirkaŭ ili parolas. La konstanta praktika uzado de la lingvo estas do konstanta senkonscia korektilo kaj kritikilo.

Kontraŭe, almenaŭ en la nuna propaganda periodo, oni ne uzas la _internacian_ lingvon por la ĉiutagaj praktikaj urĝaj bezonoj de la vivo. Tial la malsamkutimaj kaj malsamtradiciaj homoj, kiuj ĝin uzas nur intertempe kaj precipe skribe, ne povas rimarki, ĉu ili estas komprenataj aŭ ne, kaj ili ne estas devigataj, korekti pro nekompreniĝo sian malbonan lingvaĵon.

Por eviti la eblan disfalon de nia lingvo, estas do necese, ke ĉiu Esperantisto, konsciante sian devon, sin korektu mem per interna memvola, plej severa disciplino, inspirante al ĉiuj per sia ekzemplo profundan respekton al la lingvo Esperanto. Neniam oni tro firme konvinkiĝos, ke nian Esperantan lingvon oni devas konsideri kun sama respekto, kiel niajn gepatrajn. Neniu certe kuraĝus enkonduki sisteme kaj amase aŭ kaprice en ilin novaĵojn aŭ ŝanĝojn, ĉar tiamaniere oni fariĝus nur ridinda.

La unua kondiĉo de normala progresado, la ĉefa kondiĉo de ne ŝajna, sed plena, libera vivo, estas tiu profunda respekto, kiu malebligos, ke oni serĉu sen absoluta neceseco novan vorton aŭ esprimmanieron. Neniu, eĉ la plej konservema, malpermesas al ĉiu Esperantisto uzi novan vorton, se ĝin li nepre bezonas. Sed de ĉiuj ni rajtas postuli, ke novaĵon oni neniam enkonduku senutile kaj senbezone. Cetere, rimarkinde estas, ke ju malpli da fremdaj lingvoj iu konas, des pli facile li alportas novajn esprimojn kaj ilin senĝene defendas kun insisto, forgesante, ke la rajto krei vorton estas tute escepta kaj ke tiu ĉi sola ĝin havas, kiu funde scipovas kaj posedas la lingvon. Ni do devas esti _tre singardaj_ kun ĉia perfektigado kaj riĉigado de la lingvo, kaj ni devas provi novajn vortojn nur en okazoj de efektiva neceseco.

En la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, Zamenhof mem klarigas tute precize la manieron, kiel la lingvo povas riĉiĝadi kaj perfektiĝadi per vojo _natura_ kaj libera, sed ankaŭ internacia, singarda, senkonfuza kaj sendanĝera: Ĉiu Esperantisto povas riĉigadi la lingvon per novaj vortoj, ĉu senkonscie, ĉu konscie, sed neniam senkritike kaj senpripense. Li rajtas provi novan vorton nur »per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo«. Plie, la novajn vortojn »oni devas uzadi nur en la literaturo«... Estas ĉies devo, antaŭ ol uzi novan vorton, zorge konstati, ke ĝi ne estas _superflua_.

Ĉiuj Esperantistoj konstante rememoru tiujn saĝajn majstrajn konsilojn.

2. Difino kaj devoj de la Lingvaj Institucioj

La _Lingva Komitato_ kaj ĝia _Akademio_ ne havas la rajton, iniciati iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon, nek krei novajn vortojn; ili devas nur konstati, kontroli, elekti, konsili, rekomendi aŭ malrekomendi: ili estas nur ordigiloj, moderigiloj kaj reguligiloj, kiuj celas konservi la necesan unuecon kaj harmonion.

La rolo de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ne dependas de la plaĉo de iliaj anoj, nek de la okaza ŝanĝebla opinio de iuj Esperantistaj grupoj aŭ kongresoj. Tiun rolon, tre klare kaj precize difinitan per la Fundamento,--kiu estas konstitucia leĝo por ĉiu Esperantisto,--per la Fonda Regularo kaj per la Zamenhofaj komentarioj kaj konsiloj, devas akcepti ĉiu Komitatano kaj Akademiano.

Kreante la Lingvan Komitaton kaj la Akademion, la Esperantistaro konigis sian precizan celon kaj firman volon, deklarante, ke ĉi tiuj institucioj estas komisiitaj, »por zorgi pri la _konservado_ de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj _kontroli_ ĝian evolucion« (Regularo).

Sekve la rolo de la Akademio, kiu estas nur organizantaro por la laborado de la Lingva Komitato kaj de la prilingvaj nekomitatanaj kompetentuloj, estas, tute same kiel tiu de ĉiuj Akademioj en la mondo, rolo esence konserva: la Akademio devas unue malhelpi rompon de la fundamentaj gramatikaj reguloj kaj malrespekton de la fundamenta vortaro; due ĝi devas zorgi, por ke la evoluado de la lingvo fariĝu laŭ la principoj, reguloj kaj instrukcioj entenataj en la _fundamentaj_ dokumentoj.

La signifo de la vorto _kontroli_, uzata en la Fonda Regularo, ne estas duba: »kontroli« estas «esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti« (Vortaro de Kabe). Kompreneble tiu ĉi esploro estus tute vana teoria laboro kaj senutila batado de vento, se ĝin ne sekvus efektivigaj konsiloj kaj admonoj. La Fundamento de Esperanto estas je la dispono de ĉiu Esperantisto kiel »konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco« (Antaŭparolo de la Fundamento); sed tiu kontrolilo estas senaga, inerta, pasiva, ĝi estas nur ilo, kiun oni povas uzi aŭ ne uzi. Facile, eĉ senintence, oni povas malzorgi ĝin, forgesi ĝiajn ekzemplojn. La Akademio estas aganta, vivanta, aktiva kontrolanto, kiu kvazaŭe vivigas, efikigas la Fundamenton kaj efektivigas en la praktiko ĝiajn principojn.

La kontrolo de la Akademio, ne forprenante la liberecon de ĉiu Esperantisto, nek barante la normalan naturan kaj laŭ-nature internacian evoluadon kaj pliriĉiĝadon de la lingvo, tamen konservas ĝian severan unuecon, kaj gardas la Esperantistojn de blinda kaj senkritika alproprigo de eraroj, de malkorektaĵoj, de novaj nenecesaj, neutilaj kaj nesufiĉe internaciaj radikoj, aŭ de naciaj apartaĵoj kaj _idiotismoj_, kiuj ne estas internacie aŭ almenaŭ sufiĉe ĝenerale kompreneblaj. Ne deprenante de ĉiu Esperantisto »la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉiĝojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo«, la Akademio devas esti konstanta helpanto, informanto kaj konsilanto de ĉiuj Esperantistoj kaj precipe de la verkantoj kaj de la gazetoj, senlace rememorigante al ili la necesan disciplinon, la fundamentajn principojn kaj la neprajn kondiĉojn de internacia lingvo, ebligante al ili la necesegan kritikon, refoje postulitan de Zamenhof, kaj la elekton inter relative internaciaj kaj nure naciaj radikoj, inter apartaj naciaj idiotismoj kaj internacie ĝenerale kompreneblaj esprimoj, »ĉar la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se _ĉiuj_ uzos ĝin plene _egale_« (Antaŭparolo de la Fundamenta Krestomatio).

Konstanta Komitato de la Kongresoj

La Ia universala kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer decidis, »ke la Komitato, kiu organizos la venontan Kongreson, konsistos el la estraro de la nuna kongreso, elektita en la unua ĝenerala kunveno, kies membroj estas D-ro Zamenhof, prezidanto, rektoro Boirac, S-ro Michaux, D-ro Mybs, kolonelo Pollen, generalo Sebert, vic-prezidantoj, kaj la kvar sekretarioj. Tiu ĉi Organiza Komitato ankaŭ esploros la diversajn demandojn resenditajn, prokrastitajn aŭ ne esploritajn en la nuna kongreso, kaj prezentos raportojn al la venonta kongreso«.

La IIa universala kongreso de Esperanto en Genève decidis:

»Krei _Konstantan Komitaton de la Kongresoj_, konsistantan el:

_Internacia Organiza Komitato_, elektita de ĉiu kongreso por prepari la sekvontan; _Loka Komitato_, apudmetita al ĝi por difinita loka tasko; Konstanta _Ĝenerala Sekretariejo de la Kongresoj_, kiun disponos la Organiza Komitato, kaj kiu sidos provizore ĉe la Esperantista Centra Oficejo«.

La IIIa universala kongreso de Esperanto fine aprobis kompletan regularon, kiu per diversaj decidoj de sekvintaj kongresoj ŝanĝita nun havas jenan formon:

Kongresa Regularo[41]

(Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 2-7)

1. Konsisto de la Kongreso.

Art. 1a. En la Universala Kongreso de Esperanto povas partopreni »ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas«[42], kondiĉe ke tiu persono:

a) sendis sian aliĝon, ĉu antaŭ la Kongreso al la Loka Komitato, ĉu dum la Kongreso al la Kongresa Sekretariejo; b) pagis la kotizon, fiksitan de l' Organiza Komitato.

Art. 2a. La aliĝo al la Kongreso signifas akcepton de tiu ĉi regularo.

2. Celo de la Kongreso.

Art. 3a. Celo de la Kongreso estas la esploro de ĉiuj demandoj komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, kun escepto de la religiaj, politikaj kaj socialaj demandoj, kiuj ne devas esti tuŝataj en kongresa kunsido[43], kaj de la lingvaj demandoj, kies esploro kaj solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato[44].

Art. 4a. Povas esti priparolataj nur la temoj enskribitaj en la tagordon.

La temoj, akcepteblaj laŭ artikolo 3a, estas senpere metataj en la tagordon, se ilia esploro ne postulas specialistan kompetentecon. La temoj, kies priparolado postulas tian kompetentecon, estas metataj en la tagordon, nur post esploro en specialista sekcio (vidu art. 13a).

[Art. 5a. Ĉar la Kongreso ne konsistas el rajtigitaj delegitoj, ĝi povas esprimi dezirojn kaj konsilojn, sed neniel alpreni decidojn devigajn, ĉu por izolaj Esperantistoj, ĉu por la Esperantistaj societoj.][45]

3. Konstanta Kongresa Komitato.

Art. 6a. La Konstanta Kongresa Komitato konsistas el:

Internacia Organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso, laŭ propono de la Estraro, por prepari la sekvontan Kongreson [krom la elektitaj membroj; ĝi enhavas la prezidintojn de la antaŭaj Kongresoj].

La Organiza Komitato estas ĉiujare aŭtomate formata, laŭ la sekvanta maniero:

Ĝi enhavos kiel membrojn:

1e. Du anojn de la Komitato de la antaŭa Kongreso; 2e. Du anojn de la Komitato de la nuna Kongreso; 3e. Du anojn elektitajn por ĉiu Kongreso decidita por la venonta jaro; 4e. Unu prezidanton (kaj se necese unu vicprezidanton) senpere elektitajn de la Kongreso mem; 5e. Unu ĝeneralan sekretarion, same elektitan de la Kongreso kun la nombro necesa de sekretarioj-adjunktoj, almenaŭ unu por Eŭropo kaj unu por ĉiu alia kontinento, kie okazos kongreso[46].

Loka Komitato, starigita kiel delegacio de la Internacia Organiza Komitato:

[Ĝenerala Sekretario, elektita de la Kongreso, laŭ propono de la Estraro, por la periodo ĝis la sekvonta Kongreso, kaj reelektebla.

La Ĝenerala Sekretario povas esti helpata de unu aŭ kelkaj sekretarioj, elektitaj, laŭ la propono, de la Internacia Organiza Komitato.]

Art. 7a. La Internacia Organiza Komitato estas komisiita decidi la ĝeneralajn preparojn rilatajn al la Kongreso, nome fiksi la pagotan kotizon, prepari la provizoran tagordon, fari la oficialajn internaciajn klopodojn.

La proponoj pri la temoj priparolataj en la Kongreso devas esti senditaj sufiĉe frue al la Prezidanto de la Konstanta Komitato. Se la sekvo donita al la propono ne ŝajnas bona al la aŭtoro de tiu propono, tiu povas apelacii al la Prezidanto de la Komitato, por nova esploro.

La Prezidanto sendas al la komitatanoj ĉiujn dokumentojn por ebligi tiun novan esploron[47].

