# Deklaracio

## vidi. Aŭ -- ĉu mi ne estis ĉiel-dotita je okuloj, kiuj povas vidi

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/deklaracio-68878/index.md

la plej gravajn aferojn? Mi tiel pensis en la sonĝo kaj tio estis min enkondukanta en senfinan malesperon. Skuinte la membrojn, mi baraktis antaŭ tiu ĉi malespero kiel antaŭ la malamiko havanta la korpon. Oni ekridegas. Sed ili ne ridegas je mi; ili ĉiuj ridegas turnante dorsojn al mi kaj eĉ ŝajnas ne scii pri mia ĉeesto. Pro ekkolero la vizaĝo estis al mi rompiĝonta. Refoje okazas ridego je mi indiferenta. Mi fikse manpremis kaj ekploris laŭte, sed miaj okuloj rigardantaj fikse la homamason estis sekaj. Mi ploris nur per voĉo, kiel obstina knabaĉo laŭte ploregas, ne povante sola kontraŭstari multajn malamikojn. Trian fojon okazas gaja ridego je mi indiferenta. Kiam mi vekiĝis, tiel la vizaĝo, kiel ankaŭ la manoj estis al mi tute malsekaj pro noktoŝvito, kaj mi eksentis frostotremon, kvazaŭ al mi ĉiuj hartruoj kuntiriĝas. Kaj je mia miro mi perdis pro tiu ĉi sonĝo la kutiman memfidon kaj min sentis tre soleca. Malesperiga sento, ke „mi estas diboĉemulo kaj senkuraĝulo,“ sonis tra la tuta korpo. Kordoj de meditado havas senfinan longecon. Tute kovrite ĝis la kapo per litkovriloj mi pli kaj pli ekeniris en la labirinton pli mallarĝiĝantan, kaj ĝuste tiam fraŭlino J. eniris en la ĉambron, malferminte interĉambran glitpordeton, kaj je mia feliĉo ŝi sin tenis en la pozo, kiu ŝian esencon plej bone montras -- la pozo, sidi gracie, vidigi la pli dekstran duonon de sia vizaĝo iom sin fleksanta, etendi manojn sur la genuojn malfikse kvazaŭ fluantajn kaj meti unu manon sur la alian montrante manplatojn. Estis komenco de bonŝanco en tiu tago. Ankoraŭ ne liberiĝinte de malbonhumoro, mi ŝin salutis levante la okulojn kaj subite diris al ŝi kun malĝentila tono: „Kial vi ne malkovras plie vian koron al sinjoro A.?“ kaj tuj post tio mi pentis, pensante, kiel malafabla mi estas. Tiumomente fraŭlino J. ekmontris kutiman, maltrankvilan mienon, kian nur la homo kiel mi povas rimarki, kaj tuj post tio iom klininte la vizaĝon ŝajne pezan pro riĉa hararo, kvazaŭ tutkore malfidante al miaj vortoj kaj bedaŭrante mian malĝustan konduton, kaj iom ruĝiĝinte -- se la temo vin koncernas, tiam ŝi ruĝiĝas sub la okuloj -- ŝi diris al mi jenon: „Kion ajn mia A. skribis al vi, mi ne povas plie malfermi la koron ol ĝisnun. Kontraŭe mi deziras, ke mia A. malkovru al mi ĉion pli malkaŝe. Ke la viro sin sentas forta, al mi ne plaĉas.“ Mi ne havas arton mimiki la vortojn de la virino kiel la literaturisto, tamen mi povas akre senti la tuŝon de la vortoj. Kiam fraŭlino J. diris, ke al ŝi ne plaĉas, ke la viro sin sentas forta, en ŝiaj vortoj bele vidiĝis iu dolĉeco kaj forta decido, ke ŝi portos por vi pezan ŝarĝon, ĝis al ŝi rompiĝos la skapolo. Aŭdinte tion mi unue sentis klara mian koron.

Poste mi iom detale rakontis al ŝi pri la insulo Ogasaŭara, pri mia speciala fako de la scienco kaj fine pri sekvo de meditado, je kiu mi min okupis post vekiĝo de la inkubo; do, pri aĵoj, pri kiuj mi rakontus al vi, se vi estus en Tokio. Mi min sentis tro soleca, refoje daŭrigi ĉi tiun meditadon restonte sola, kaj mi volis depreni la ĝermon de tiu meditado per malkovrado al iu ajn, tute egale ĉu tiu ĝin solvus aŭ ne. Suferante doloron mi malelokvente rakontis al ŝi fragmente, sentante, kvazaŭ mi konfesas. Fraŭlino J. klinis la kapon kaj, ludante kun ruĝleda ujo de la klinika termometro tie kuŝanta, ŝi atente min aŭskultis. Sentante alian intereson ol antaŭ vi, mi rakontadis al ŝi pri idea konfuzo, kiun ŝi eble ne komprenis, kaj pri fragmentaj rememoraĵoj el mia infaneco, kaj mia sento ekscitiĝis, kio al mi malofte okazis. Mi antaŭvidis, ke mi refoje ekhavos febron, sed jen nenia helpo. La tono de mia parolo fariĝis pli kaj pli sentimentala kaj kiam mi subite ĉesis paroli kaj ni ambaŭ enfalis por momento en profundan silenton, mi rimarkis je mia miro, ke ŝiaj okuloj estis brilantaj per larmoj. La sango en mia korpo, kiu estis tute varmega ĝis nun, fariĝis malvarmega kiel glacio kaj ĉesis cirkuladi. Vidante, ke la ŝultroj de fraŭlino J. tremetas, mi sentis, ke mia fiereco estis piedpremata. „Estas jam sufiĉe, se via egoismo fariĝis tiel malgranda!“ tiel pensinte mi ĉesis por momente spiradi.

Sur la vizaĝo de fraŭlino J., kies okuloj jam sekiĝis, montriĝis plena sincereco. Ŝi diris: „Mi ne ploris je vi, mi nur ploris pro mia estinteco por vi; pro doloro mi ne povis vin aŭskulti plue.“ Kaj kun iu laŭsistema parolmaniero, aludanta sagacecon kaj ne imitebla por la viro, ŝi rakontis al mi pri sia estinteco. Ju pli ŝia rakonto pluen iris, des pli ofte ŝi interrompis paroli kaj tremigis la ŝultrojn. Mi vidis ŝin ekplorantan, por subpremi doloron. Estis malĝoja rakonto, kiun vi jam konas. La vetero dum tiu tago ŝajnis al mi kvazaŭ fono de l’ rakonto. Rememorinte, ke ŝi, ĝis kiam ŝi fianĉiĝis kun vi, ĉiujn problemojn ŝin turmentantajn -- iufoje malfacilan, alian fojon malbelan kaj trian fojon mizeran -- mem devis solvi kun naiva, delikata koro de knabino, mi sentis, ke mia koro estis premata per kortuŝo dolora, malĝoja kaj mizera, kaj mi ne povis krom ekopinii tute alie ol ĝisnun pri la kapablo de fraŭlino J.

La parolado inter ni ambaŭ ŝajnis ne havi finon. De la komenco ĝis la fino estis neniu gaja temo, sed ni ambaŭ ridis unu al la alia, kiel malĝojantoj ridas por konsoli unu la alian. Mi ne scias, kion fraŭlino J. volis, sed miaflanke mi volis, ke ŝi restu kun mi kiel eble plej longe. Por mi estis ja netolerebla la atendo, ke mi, post kiam ŝi estos for, daŭrigos la tiumatenan meditadon, kiu mian tutan animon subpremis.

Post kiam ni interparolis ĉirkaŭ du horojn, fraŭlino J. forlasis mian ĉambron vokite de sia avo. Sed la sekvo estis neatendita. Mi sentis en la anguleto de l’ animo iun varmecon, kiun mi ĝis nun neniam travivis, kaj mi tutkore vin gratulis pri via feliĉo edziĝi kun tia homo. Al mi la mondo eĉ ŝajnis pli bela ol antaŭe.

Sed la sekvontan nokton min atakis fortega reakcio, kiun vi povos kompreni, se vi relegos la lastan leteron. Denaskiĝaj difektoj de miaj karaktero, sano kaj sorto min severege turmentis. Kara A.! Mia kapo hodiaŭ perdas kvietecon; anstataŭ skribi pri ŝi mi emas paroli pli multe pri mi mem. Sed, ĉar mi, ne estante literaturisto, ne posedas arton priskribi unu homon tute apartiginte de mi, vi min devas pardoni pri tio kiel pri neeviteblaĵo. Sed mia spegulo, kiu reflektas fraŭlinon J., tute ne estas malebena, nek malklara.

De tiu tago ni ambaŭ eksciis la konturojn de ni ambaŭ. Post kelkaj tagoj mi resaniĝis kaj la animo akiris trankvilecon, kian oni sentas post la uragano, tiel ke mi ree eksentis intereson kaj amon je mi mem kaj mia laboro. Kaj ĉion, kion fraŭlino J. faras, mi ekrigardis kun bonvolo kaj kompato. Mi povis iom ekkompreni ŝiajn maltrankvilajn esprimojn. La komforteco de la loĝejo, al kiu mi kutimiĝis, deprenis plie murojn de mia brusto. Vi ofte okupis la centron de la temo de nia interparolado. Kompreno de fraŭlino J. pri vi estis pli granda ol mi atendis. Vian kvietaniman, fortan kaj amoplenan karakteron ni traktis kiel trezoron. Pasis kvar aŭ kvin tagoj, kaj la supro de la paco inter ni foriĝis.

Iun tagon fraŭlino J. revenis kun pala vizaĝo de la preĝejo. Ĉar estis treege malvarme en tiu tago, mi pensis, ke ŝi estis refoje atakata de malsano, kaj jen ŝi eniris en mian ĉambron, dirante, ke ŝi havas ion por paroli kun mi. El ŝiaj okuloj stranga lumo radiis kaj ŝiaj lipoj tremis. Ŝi rakontis, ke en la preĝejo disvastiĝas onidiro, ke ŝia malofta vizito lastatempa al la preĝejo estas kaŭzata de tentado de mi herezulo; ke, krom tio, mia tentado ŝin kaptis ne nur je kredo, sed ankaŭ progresis al la pli terura flanko; kaj ke ni sekse interalproksimiĝante forĵetas ĉiun moralecon kaj droniĝas en hontinda volupto. Apenaŭ fraŭlino J. eldiris ĉi tiujn vortojn, ŝi silentis. Ŝi bedaŭris, ke ŝi estis kaŭzo por difekti mian honoron. Mi denove malbenis la malnoblecon de l’ homa karaktero. Kvankam ni silentis pri tio, ni ambaŭ tre bone sciis, ke la disvastiginto de tiu ĉi onidiro estas ŝia patrino mem. Apartigi fraŭlinon J. de vi, estis de longe la deziro de ŝia patrino. Krom tio ŝia lastatempa konduto al sia patrino estis sufiĉe por instigi ŝian malamon. Mia malamikeco kontraŭ tiu ĉi malaminda virino atingis supron. Post longa silentado mi subite ekstaris kaj iris al ŝia ĉambro. Fraŭlino J., kiu jam scias, ke estas vane min deteni, lasis min agi laŭ mia volo. Tio estis agrabla al mi. Mi persekutis la patrinon, ĝis kiam mi plene kontentiĝis, sentante akraj miajn intuitivon kaj volon, per kiuj mi povis ŝin venki, dum mi havis neniun konkretan atestaĵon pri ŝia perfido.

Sed, de tiu tago la farto de fraŭlino J. subite ŝanĝiĝis. Ŝi havis hemopteon preskaŭ ĉiutage kaj diferenco inter maksimumo kaj minimumo de ŝia korpa temperaturo pligrandiĝis tagon post tago. Al kio mi povus kompari ŝin turmentata de malsano? Al kio mi povus kompari la belecon de la muskolo, kiu post detruiĝo de bela muskolo nove aperas kiel miraklo? Ju pli ŝi malgrasiĝas, des pli bela ŝi vidiĝas kaj des pli forte oni povas senti la forton de ŝia profunda animo de ekstere. La nobleco, kian sanktulo tute kadukiĝinta pro Dia provo havas, ŝin briligas. Mi eksentas deziron min ĵeti antaŭ ŝi kaj konfesi ĝis kontentiĝo, anstataŭ ŝin flegi kaj kuraĝigi.

Sed mi devis pensi pri mi mem pli prudente. Unue, ne estas bone, ke mi, kiu havas saman malsanon kiel ŝi, restas ĉe ŝi. Se mi pripensas nur pri tiu punkto, jen estas plena kaŭzo forlasi ĉi tiun domon. Due, fraŭlino J. havas en si forton, kiu, ne bezonante ekziston de la homo kiel mi, iom kaj iom disvolviĝas. Ŝia lastatempa progreso min mirigas. Kiel ekzemple la kredo je Ĉiopovulo estas miro tiel por mi agnostikulo, kiel ankaŭ por la tielnomata moderna kredanto. Sed ŝia kredo estas libera kaj malligata je ĉiuj dogmoj, kaj forĵeto de la dogmoj okazis al ŝi kiel sekvo de plua alproksimiĝo al Ĉiopovulo, ne pro malamo al kateniĝo. Tial ŝiaj pensoj kaj agoj apartenas al tiaj, kiaj povas esti malakceptataj laŭ la dogmoj, sed akceptataj kaj pardonataj de Ĉiopovulo. Kiel ŝi atingis tian komprenon, kvankam ŝi estas edukita en la dimanĉa lernejo plena je dogmoj kaj kreskis en familio tute indiferenta je la religio? Eble vi forte influis sur ŝin. Sed, se ŝia animo ne havus esencon brilan kiel juvelo, kie ŝi povus kulturi tian sanktan kampon en la fundo de l’ vivo? Rilate al bagatelaj aĵoj mi ankaŭ povus iom influi sur ŝin, sed, per malmultaj vortoj; tio ne valoras pli ol ekscesa zorgemo por la homo, kiu jam plenumis grandan aferon. Tio estas neutila, se ne malutila. Mi decidis forlasi ĉi tiun domon. Ordinare, se mi povas trovi tian fiksan kaŭzon, mi neniun demandas pri la opinio kaj tuj plenumas mian decidon. Sed mi vin demandis letere pri via opinio kaj kompreneble vi tion kontraŭstaris. Mi vin demandis, ĉar mi havis iomete da riproĉeblaj kaŭzoj: unue, malgraŭ ke mi konfidas al la kapablo de fraŭlino J., mi kompatbedaŭris lasi ŝin sola ĉe ŝia patrino; due, mi sentis dolore disiĝi de ŝi. La stato de mia koro pli multe bezonis fraŭlinon J. ol ŝi min bezonis. Sed vi kredas, ke mi ne uzis artifikon skribi intence al vi, atendante de vi tian respondon. Nur la fendoj de mia koro min instigis agi tiel. La farto de fraŭlino J. malboniĝis pli kaj pli, kaj ŝiaj nervoj tiel akriĝis, ke ili ŝajnas reakcii eĉ je la sesa sento, kiam la pastro nin vizitas. La pastro postulis de mi unue intervidon kaj konsilis al mi, ke mi forlasu ĉi tiun domon. Mi nur respondis al li simple, ke mi vin demandos pri via opinio, kaj ni ambaŭ kune iris al fraŭlino J. en ŝian litĉambron.

Kuŝante surdorse kaj plektante ambaŭ manojn ĉe la supra rando de l’ litkovrilo, fraŭlino J. trankvile dormadis. La dormado estis tiel pura kaj trankvila, ke ni ne povis distingi, ĉu ŝi vivas aŭ mortis. Ŝia avo, rigide sidanta ĉe ŝia lito kaj iom klinanta ambaŭ brakojn sur la genuoj, kompateme karesis per la fingroj la finon de la nigra hararo, kiu kun melodio muzika elfluis el super la blanka kuseno. Mi deziris, ke tiu ĉi vidiĝo restu por ĉiam tia, kia ĝi nun estas, por ke mi ĝuu ĝian rigardon. Kiam ni eniris en la ĉambron, la avo lasis la hararon kun konfuzego kaj vekis fraŭlinon J. skuante ŝin. Ŝi larĝe malfermis la grandajn, klarajn okulojn kaj kiam ŝi ĉirkaŭrigardinte trovis la pastron min akompanantan, ŝiaj okuloj ekparolis malsimplajn vortojn, kiujn mi nur komprenis; sed, baldaŭ ekstaris en ili varmegaj larmoj. Neniu volis ekparoli. Regis silento momenton. Kun miro la pastro eble eksciis, kian mortigan doloron la afero, kiun la tria povas trakti sen zorgo, donas al fraŭlino J. Starante en la mezo de l’ afero kaj sentante konfuzon pri sia ago, li fine ne povis ekparoli eĉ unu vorton pri mia transloĝiĝo kaj rapideme foriris. Ankaŭ en tio ĉi mi konstatis kaŝitan forton de ŝia karaktero. Mi, kiu ne povas ĝui triumfon ne batalante kun eltirita glavo, min sentis eĉ iom supraĵa.

Per la vizito de la pastro mia decido fariĝis definitiva pri la problemo; mi decidis, se vi nur permesas, restadi ĉi tie por la mondo, por vi kaj ankaŭ por mi mem. Kaj forta kuraĝo al mi revenis, ankaŭ mia sano pliboniĝis proporcie je ĝi, intereso je la laboro ekkreskis min instigante.

Kontraŭe al fraŭlino J. okazis terura malespero. Ŝi ekdubis pri via amo. „Mi ne estas amata ĝuste; alie, mi ne scias ĝuste ami. Ĝis nun mi kredis, ke mi povas senti fortan kontentiĝon de l’ koro per humila, sincera akcepto de vira amo, kaj do penadis por tio per ĉiuj fortoj. Imagu malesperon kaj doloron kaŭzitajn de tio, ke ili ne estas kompensitaj. Ankaŭ ŝajnas al mi, ke senfina mallumo disvastiĝas antaŭ mi. La letero de mia A. estas por mi la plej kara. Ĝi fortigas la lumon de mia vivo; sed rekte malantaŭ ĝi terura krepusko minacas min ĉirkaŭvolvi. Ĉu mia amo ankoraŭ ne estas sufiĉa? Ne, ne, mi hontas eĉ dubi pri tio. Ju pli fikse mi povas kapti memkonsciencon, al kiu mia A. min instigis, des pli proksimen alproksimiĝas al mi ĉi tiu terura mallumo sekvanta la krepuskon. Sed mi mem ankoraŭ ne scias, kiel konfesi pri tio al mia A. Unuvorte, konfeso ne utilos. Se tio devenas de mia tro malsufiĉa aŭ tro sufiĉa pripensado, tio nur ĝenos mian A. Neniu estas pli soleca ol mi en la mondo. Estas nur mia avo kaj mia A., al kiuj mia amo alfluas. Sed pli vere mi nomu kompato la amon al la avo. Do estas nur mia A., kiu povas esti la objekto de mia amo. Sed...“ Fraŭlino J. konfesis al mi tiel.

Krom tio, ŝia senfortiĝo ofte ŝin metis antaŭ la problemon de l’ morto. Eĉ per viaj simpatio kaj diveno vi ne povus klare imagi la koron de l’ homo, kiu devas rekte renkonti tiun ĉi problemon. Timo je morto fariĝas ludo per interesto de distanco -- eĉ de la plej malgranda. Malproksimiĝu unu metron de morto, kaj oni povus laŭdkanti kun rido, malestimi kaj malserioze trakti la morton. Sed, kiu kuraĝas levi la manojn de laŭdo, malestimo aŭ malserioza traktado nuligante la distancon de unu metro? Unu rigardo de Gorgono ŝtonigas la homon, unu rigardo de morto frakasas la homon en pecetojn. Mi ne povis krom senti maltrankvilecon, kvazaŭ mi rigardas la floron metitan sur la renverse starigita triangula piramido.

Feliĉe la terura doloro, kiu fraŭlinon J. minacis je morto, ekmalgrandiĝis post tri tagoj, kaj ekaperis ia trankvileco. En tiuj tagoj ni okaze kune legis „Aglavaine kaj Sélysette“ de Maeterlinck. Legi ĉi tiun poemon kun mirinda, mistera forto estis triafoje por mi kaj unuafoje por fraŭlino J. Kiel mi miris triafoje leginte, tiel ankaŭ ŝi miris legante unuafoje. Nuda vereco de l’ sorto estis ĵetita antaŭ nin ambaŭ. Ni tute distriĝis, kvazaŭ ni vidis ion vere belan, sekve teruran. „Kial tia tragedio okazas, dum ili tri ja estas ĉiuj bonaj?“ tiel diris fraŭlino J. kaj mi ankaŭ diris: „La fakto, ke la malbonulo prosperas kaj la bonulo pereas, ne kondiĉas la tragedion. Tio estas nur burlesko, se mi povas diri. Vera tragedio okazas nur tiam, kiam, ju pli forte la homo vekiĝas per la terura forto -- ĉu dia, aŭ diabla mi ne scias -- perfidanta multoble homan atendon, li des pli profunden enfalas en la maldolĉan sorton. En tiu ĉi senco Edipo estas multe pli granda ol Hamleto.“ Kvazaŭ la personoj en la dramo, ni ambaŭ havis streĉitajn korojn nedifineblajn ĉu belan, aŭ malĝojan.

Dum kiam fraŭlinon J. vizitis iom pli bona stato de sano, min atakis malgajeco. Tro fidante al mia vigleco -- verdire al mia ŝajna vigleco -- mi iris kolekti materialojn, kiam malvarma vento blovis. Mi daŭrigis studadon de mateno ĝis vespero. Ne donante okazon al la diablo, kiu spionas sin ĵeti sur min, mi okupiĝis je laborado kvazaŭ algluiĝinte al ĝi. Mi ankaŭ pentis, ke mi malice restadis en ĉi tiu domo. Krom tio, mi, kiu ĝis nun sekrete sentis fierecon pri tio, ke mi havas sufiĉe da karaktero speciale supera, eĉ se ne plene elkreskinta, ne ekpovis toleri solecon, kiu sekvas tian karakteron. Paca karaktero, kiu, anstataŭ sin trudi al la aliaj, timeme sin retiras de ili, estas perfekta tiel, kiel ĝi estas, kvankam ĝi estas malgranda. Ju pli speciala la karaktero estas, per des pli speciala plenigaĵo ĝi perfektiĝas. En homa vivo, treege limigita de tempo, spaco kaj tradicio, nenio estas pli stulta kaj malsprita ol atendi ĉi tiun specialan plenigaĵon. Povas ekzisti homoj, kiuj ne konsideras tian postulon. Sed al la homoj, kiuj forte kaj profunde deziras kreskadon de l’ karaktero, nenio instruas ironion de l’ sorto pli forte ol tio. La vera, fundamenta ideo de liberalismo kaj egaleco estas kristalo de la deziro, iom ajn liberigi eternan homan vivon de tiu kondiĉo. Liberalismon oni rigardas kiel plendaĵon de ordinaraj, nenion postulantaj malfortuloj. Kia senpripensemo! Nur per la simpla fakto, ke la fervora insistanto de tia ismo estas ĉiam posedanto de speciala karaktero, oni povas tion kompreni.

Libereco! Libereco! Vera libereco, kiu estas kapabla plenumi avidan postulon de nudaj animoj! Ni serĉu tiun liberecon! Ni rezervu kuraĝon, por ke ni povu senkondiĉe obei tiun liberecon!

Sonadis la vaporfajfilo de l’ arsenalo. Ektagiĝis tra fendoj de la fenestroj. Ree komencas tago de doloro. Ellaciĝinte pro ekscitiĝo kaj malsana febro mi estas devigita ĉesi ĉi tie.

Fraŭlino J. kaj aliaj ŝajnas ankoraŭ dormadi trankvile.

Ĉu mi jam rakontis al vi ĉion? Restas ankoraŭ multaj aferoj inter mi kaj fraŭlino J., pri kiuj mi devas rakonti al vi. La okazo rakonti pri tio ree venos. Unuvorte, vortoj estas nur vortoj.

Mi aldonas ankoraŭ unu vorton, ke la motivo por mia deziro edziĝi kun fraŭlino N. estas laŭ instigo de fraŭlino J. Fraŭlino J. pensas, ke mia vivo maldolĉa kiel galo iom dolĉiĝos, se mi edziĝos kun fraŭlino N., kaj al mi konsilas nepre edziĝi kun ŝi. Iam mi interesiĝis je tio. Sed kiam mi pensis pri eksternormaleco de mia karaktero, mi malesperiĝis je mi mem. Bonvolu min pardoni pri mia senpripensema sintenado!

Jam finiĝis. Mia plumo elservis, mi ĝin rompos kaj forĵetos.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 11an de Februaro 1914.

Kara B.!

Ni havas hodiaŭ nacian festotagon[28].

Uragano jam forpasis kaj venis trankvila tago. Varma sunradio kvazaŭ profetanta venontan printempon vizitis eĉ la angulojn de l’ fabrikejo dum la tuta tago kaj ŝajnis nepre purigi ĉion. La maljunulo, laŭleĝa posedanto de la fabriko, demetis hodiaŭ leporfelan dorskovrilon, kio ja malofte okazas, kaj diligente laborante li avide rigardis sunradion, kvazaŭ ĝi bone efikus al liaj okuloj. Kaj dum laborado li ĉiam elparoladis gajajn, komikajn aĵojn. Mi ankaŭ estus devinta havi intereson je laboro, sed mi ne povis; ial mi ne povis. Ju pli mi ne povis, des pli nur meĥanike miaj membroj moviĝis. Kaj vespere mi revenis hejmen kun lacegiĝinta korpo kaj kapo plenigita de io angulhava. Kvazaŭ antaŭsignon de malfeliĉo mi aŭdis ĉe enirejo doloran tusadon de mia patrino. De kelkaj tagoj ŝi subite kadukiĝis, kaj krom tio malvarmuminte ŝi kuŝas en la lito. Pri mia fratino N. ŝi ankaŭ estas en tre maltrankvila stato pro la problemo de edziniĝo, kiu subite okazis. Sentante ian maltrankvilon en la tuta domo mi plie fariĝis malgaja. Sed atendante ion mi iris al mia skribtablo kaj trovis sur ĝi leteron en verdeta koverto. Tiu koloro estis antaŭe la signo de via letero; sed, ĉar mia J. ankaŭ uzas la saman nuntempe kaj skribas samstile kiel vi, mi povas distingi nur per la koverto, kiu de vi skribis. Tio instigis mian koleremon. Senpacience mi esploris la nomon de la adresinto. Mia J. ĝin ne skribis. Por diri la veron, kaj eble je via malplaĉo, mi senesperiĝis; mi tute senesperiĝis kaj tie eksidis kvazaŭ falante.

Por vespermanĝo ni ambaŭ manĝis batatan kaĉon apud la malsanlito de nia patrino. Dum kiam mi ree sentis maltrankvilecon pri la edziniĝo de mia fratino, ŝi min demandis pri diversaj aĵoj. La viro, kiu proponis ŝin edzinigi, laboras kiel asistanto ĉe la fako de aplikita ĥemio de la scienca fakultato en tiu ĉi urbo. Mi iam lin vizitis por demandi pri la metodo de muelado. Tiam li estis leganta libron en la unuaetaĝa ĉambro de iu malpura pensiono. Kiam mi sidiĝis, li min eĉ ne rigardis kaj dirante, ke mi atendu iomete, li senĝene legadis turnante sian dorson al mi, ĝis li atingis la finon de l’ paragrafo. Kaj kiam li fine sin turnis al mi, min rigardante fikse kun malgrandaj, amindaj okuloj, li tuj ekrakontis pri atomismo, pri kiu li ĝis nun legis. Tio al mi tre plaĉis, kaj deposte ni ekinterkomunikiĝis. Li ne havas monon, nek parencon, kaj humorema kaj amika li apartenas al tia tipo, kia estas malofta inter japanoj. Li ne estus kunvivanto ne konvenanta por mia fratino. Eble ŝi ankoraŭ ne havas iun definitivan decidon pri edziniĝo kun li, sed ŝajnas suferadi diversmaniere pro la problemo de edziniĝo mem. Miaflanke, mi ne volas, ke mia fratino edziniĝu en la stato tia, kia ĝi nun estas. Ĉar al mi ne plaĉis, ke mia patrino ripete paroladis diversajn aĵojn pri ĉi tiu problemo, mi fine eldiris -- por mi tre malofte -- ion nenecesan, kio instigis mian patrinon al larmoj. Post manĝo mi sidiĝis antaŭ la skribtablo kaj senatente aŭdante, ke mia fratino lavas la manĝilaron, mi sidadis nenion pripensante. Sed kelkafoje, kvazaŭ ekmemorante pri ĝi, mi rigardis jen unu flankon, jen la alian flankon de via peza letero sur la tablo. Kaj noktiĝis. Krom tio, ke en la apuda ĉambro tuso de mia patrino aŭdiĝis en ne mallonga intervalo, silento ĉirkaŭe regis, kaj mia fratino eble jam endormiĝis. En tia okazo la malriĉeco minacas la homon en stranga forto, kvazaŭ ĝi atendis, ke la homa koro trankviliĝas. Mi nevole kuntiris la ŝultrojn, kvazaŭ mi portis pezan ŝarĝon, kaj fermadis la okulojn. Intertempe al mi revenis mia kutima, kara forto. La trankvila hejmo al mi ekŝajnis plena je paca amo. Kaj la interna forto egaliĝis kun la ekstera kaj poste ĝin venkis. Tiam mi unue kuraĝis malsigeli kaj legi vian leteron.

Via skribstilo, kiu laŭ la al- kaj forfluo de tajdo de sentimento fariĝas aŭ zorgema kaj neta, aŭ kruda kaj libera, estas bona gvidilo por kompreni vian sentadon. Antaŭ ĉio mi vin dankas pro tio, ke vi skribis al mi tiel detale pri la plej lasta stato de mia J. Ŝiaj lastaj leteroj ŝajnas esti skribitaj nur por min turmenti. Laŭ ili mi povas kompreni, ke ŝia koro estas streĉata pro io; sed tute ne estas klarigita, kiel kaj pro kio? Mi ne povis tion toleri, kaj kompare kun ŝiaj, kian diferencon via letero montris! Mi povis imagi iom videble, kiel la spirito de mia J. montriĝas en ŝiaj parolado kaj agado. Mi vin dankas pro tio.

Sed ne ĉiuj miaj malkontentoj estas forigitaj pro tio. Kontraŭe, kion signifas, ke, la malkontento ne nur estas forigita, sed ke ĝi pliprofundiĝis je mia miro, post kiam mi legis vian leteron? Se mi povas alkompari, vi desegnis al mi drakon kaj forgesis pentri gravajn okulojn. Estus tute ridinde, se mi ripetus, ke mia amo al ŝi nur kreskas. Eble vi povas min trovi kompatinda, kiu volas koni nur unu solan virinon. Sed, se vi min tiel trovas, tio estas via aĵo kaj min ne koncernas. Mi ŝin vidis laŭ providenco, kiel Adamo vidis Evon. Lasinte Evon, Adamo ne povis fariĝi kunvivanto de cervino. Por mi estas ankaŭ tiel. Mi scias, ke mi estas kreita nuda. Mi al Dio malkaŝe jesas, ke mi nenion havas denaskiĝe; sed, se mia J. estus deprenata de mi, mi ne povus krom plendi, ĉar tiam mi havus troan malfidon al Dia amo, por toleri eĉ tion. Mia J. penetris en ĉiun mian fibron, en ĉiun mian ĉelon, kiel la luno sin reflektas sur ĉiu rosguto. Troe saturiĝante je mia J., mi okaze eĉ pensas, ke mi ne bezonas ŝin vivantan. Sed tio ne estas vero, ne estas vero. Mi ne kontentiĝos, se mi ne ekposedos la koron, karnon, ĉiujn harerojn kaj ĉiujn haŭtomakuletojn de mia J.; ne, mi ne kontentiĝos ĝis tiam. Kara B., vi estas spertulo pri diversaj aĵoj, sed vi eble ankoraŭ ne estos travivinta tian kruelan turmentiĝon. Se jes, via kompato povus karesi mian vundon pli lerte. Ĝis nun mi klopodis kiel eble plej trankviligi la sentimenton kaj kvietigi la malkontenton, kiu okaze de interne sin ŝovas. Mi pensas, ke mi estis tiom humila, kiom mi povis. Mi volis labori, ĝis al mi la tempio sangos. Tage mi laboradis diligente kaj nokte legadis, ĝis mi falis sur la tablon kaj dormis. La noktojn, kiam mi ne povis endormiĝi, mi nur preĝadis. Kaj iel venkante la neatenditan sorton, mi ne perdis viglecon. Sed iam kaj iam tia klopodo facile rompiĝas. Atendante okazon, terura, abomena forto sin ĵetas sur min. La grandaj okuloj kvazaŭ rigardantaj profundan, nesolveblan enigmon; la ĉarma hararo min instiganta ĝin mordi; ŝiaj du lipoj kaj dek fingroj, kiuj kvazaŭ brulstampite restas sur miaj lipoj kaj manoj -- mi sentas, ke al mi respirado ĉesas -- ili estas ĉiuj strangaj kuraĝigiloj por mi. Sia malluma, mizera estinteco, plimalboniĝanta sano, animo kreskanta en malkomprenemo kaj malico -- ili ekstreme instigas kompaton kaj kunsenton de mi, de viro. Mi tion ne povas elporti, kaj kelkajn fojojn, jes kelkdekojn da fojoj kriante en la koro mi ĵuris: „Mi nepre ŝin feliĉigos. Mi ne kontentiĝos, ĝis ni ambaŭ fariĝos la plej feliĉaj. Helpu ŝin! Savu ŝin! Gvidu ŝin sur la plej bona vojo, por ke ŝi ne eraru!“ Ne mi sentis amon, sed amo sentis min kaj ŝin. Mi estas nur trenata potence kaj forte kvazaŭ de la ventego. Tion, kion mi faras, mia J. faras. Mi jam ne scias, kion skribi. Neniuj vortoj ekzistas, kiuj esprimas mian koron. Tion vi eble komprenos. Sed mi skribas. La ĉielo kaj la tero pereas; nia amo ne devas perei, ne pereas. Dio faru ĝin nepereebla! Se ĝi pereos, min mortigu antaŭ tio. Sed mi ne volas morti. Mi ne volas morti, ĉar mi estas juna, forta kaj nepre faros tion, kio meritas vivon. Mi ne deziras morti, ĝis kiam mi estos alvokinta mian J. al mia brusto kaj ŝi estos gustuminta veran feliĉon per mi. Morti mi ne deziras ĝis tiam.

(Skribinte ĝis tie ĉi, mi subite rimarkis sonon en la apuda ĉambro kaj kun ekmiro mi aŭskultis. Estas kaŝita plorĝemo de mia fratino, kiu laŭ mia opinio jam endormiĝis. Kiam mi vidis sur la tablon, mia naztuko ankaŭ estis tute malseka de larmoj. Mia fratino aŭdis, ke mi ploris, dum kiam mi tion ne rimarkis. Abomenulino! Mi sentis malvarmon kaj ekkonfuziĝis kiel la infano riproĉita neatendite.

Mi ne kuraĝas relegi tion, kion mi skribis ĝis ĉi tie. Sed, kiajn ajn sensencaĵojn mi estas skribinta, vi eble eltiros el ili mian veran koron. Do, mi ĉesas ĉi tie kaj iom trankviliĝos.)

* * * * *

Kun mallaŭta voĉo mi riproĉis mian fratinon. Ŝi ĝentile konsentis kaj eble kunpremis dentojn pro malĝojo. Mi rimarkis ankaŭ, ke la patrino ŝajnas maldormi. Kiam mi sciiĝis pri tio, larmoj komencis al mi denove elflui. Kvazaŭ tion eksentante mia fratino ankaŭ ekploris refoje. Fine mia patrino ankaŭ ekploris. Ni tri ploris silente ne volante ĝeni unu la aliajn. Mi ne povis toleri tion kaj fine, ĵus nun, mi ilin laŭte riproĉis. Fine ili ambaŭ ĉesis plori kaj mi skribados de nun.

Sed la letero de mia J. ne donas al mi eĉ dekonon da kontento de mi atendita. Ŝia letero ne rakontas al mi pozitive veran staton de iu ajn afero. Se mi ŝin demandas pri tio, ŝi respondas, ke ŝi ne povas skribi alie, ĉar ŝi mem ne povas ĝin klare kompreni. Mi povas vidi, ke ŝi forte rekompencas mian amon, eĉ se ne tiom, kiom mi ŝin amas. Sed samtempe ŝi ripete skribas, ke ŝi timas, ke ŝi ne havas rajton esti amata de homo kiel mi. Iam mi pensis, ke ŝi tion skribas pro troa humileco, ĉar ŝi malsaniĝis post fianĉiniĝo; sed mi ne povas pensi, ke ŝi komprenas mian koron tiel supraĵe. Aŭ, ĉu ŝi eksentis malkontenton pri mia kapablo? Se jes, kaŭzo povas ekzisti. Se la fundamento de ŝia amo al mi staras sur mia kapablo, estas prave, ke ŝi ekperdas sian amon al mi, kiu de fianĉiĝo ĝis nun prizorgas malgrandan fabrikejon kaj eĉ en praktika vivo ŝajnas neniom progresi. Se la afero staras tiel, pri tio mi estas kulpa. Mi, kiu erare kredis, ke ŝia koro estas pli profunda, almenaŭ estas ebla pliprofundiĝi, ne povas krom min riproĉi pri mia malsaĝeco. Via lasta letero estas tiel sentimentala, ke ĝi ne konvenas por vi; sekve mi povis pli klare imagi malfacilan staton kaj suferadon de mia J. per ĝi ol per la letero de ŝi mem. Sed mi povas diri, ke ĝi similas al la ŝia en tio, ke ĝi ne priskribas gravajn punktojn. Mi pensas, ke per racia kapo kiel la via vi nepre komprenas malklarajn punktojn de ŝia karaktero. Mi deziras, ke vi sciu, ke sciiĝi pri ili estas por mi pli agrable ol ne scii, kiel ajn malagrablaj ili estas. Por viaj simpatio kaj amikeco mi ne maldankas vin, kiu vi malgraŭ febro pro malvarmumo al mi skribis ne dormante tra la nokto. Mi sentas ne nur profundan emocion pro tio, sed ankaŭ mi volas konsili al vi, nepre ne fari tian penadon refoje. Mi neniam pensas instigi vin ripeti la samon. Bonvolu nepre lasi tian perfortaĵon de nun. Mi vin nur petas, ke vi priskribu klare pri la koro de mia J., eĉ se mallonge. Mi deziras, ke vi koncentru diverĝantan lumon en unu fokuson. Komprenu la doloron de mia koro!

Mi amas lumon. Igu min suferi en la lumo! Flirti en la krepusko kiel la vesperto estas por mi doloro, turmento kaj puno, kiujn mia karaktero neas.

Ial mi ne intencas skribi al mia J. Je mia malfeliĉo via afabla letero donis al mi pli ĝeneralan komprenon pri ŝi, sed samtempe metis antaŭ mi pli profundan dubon. Kiam oni ekdubas pri la alia, la koro fariĝas kvazaŭ fosa ŝlimo.

Verdire, laŭ la instinkto de la amanto mi kelkajn fojojn eksentis neatenditan dubon en mia koro. Sed mi ankoraŭ ne perdas virecon, ĝin forigi tute senreste el la koro kaj tial ne estas necese, detale rakonti al vi pri tio.

Kia estas via sano lastatempe? Timinda estas la vento, kiu eniras la ĉambron tra fendetoj. Bonvolu vin gardi kontraŭ ĝi! Ĉe la lasta uragano nia dometo, ne kun zorgo konstruita, allasis venton de ĉiuj fendetoj kaj ni suferegis, tiel ke post trankviliĝo de la uragano mi eniris sub la plankon kaj inter la araneaĵoj algluis fortan paperon sur la fendaĵojn, helpate de mia fratino. Malgraŭ tio ŝajnas al mi, ke mia patrino malvarmumis pro ŝtelirinta vento. Sciiĝinte, ke mia J. estas resaniĝanta, mi preĝas, ke oni ne aldonu al ŝi karnan ŝarĝon sur la animon. Kia malnobla virino ja estas ŝia patrino!

Malvarmo en la norda provinco sub la hela ĉielo penetras tra la medolo. Ankaŭ morgaŭ ni havos belan veteron. Kia nekonvena vetero por mia koro! Konvenaj por la du virinoj, ili jam ŝajnas endormiĝintaj, forgesinte malĝojon. Estas nokto, kiu min igas terure pripensi la misteron de la sorto, kiu venis kaj venas sur ilin kaj min.

Se vi tion trovos necesa, bonvolu doni la leteron al mia J., ĉar dum tagoj mi ne inklinos skribi al ŝi.

Estas nokto, en kiu mi deziras elkore preĝi! Doloriga nokto!

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 14an de Februaro 1914.

Kara A.!

Vi nun staras en la krizo.

Sur la krutaĵo estas tero, kie oni povas sin teni. Kaj vi devas ĝin ŝati.

Sub la krutaĵo ne estas tero; tie nur morto kaj malpleno. Kaj vi devas ilin malŝati.

Nu, en ĉi tiu momento, kaptu fraŭlinon J. firme! Perdi ĉi tiun momenton signifas, ke vi perdos fraŭlinon J. Via tielnomata humoro, via tielnomata malfido ne estas kompensaĵo, kiu valoras por vendi fraŭlinon J. Tio estas klara fakto, pri kiu vi devas scii plej bone. Kie estas la sinjorino, kiu kiel kompensaĵon por la perlo serĉas porkon? Kie estas la ĝardenisto, kiu elradikigante la rozon donas ĝin por la semoj de la kardo?

Via pasio min mirigas. Sed via plendo ne konvena por via pasio plie min mirigas.

Amo estas kiel du kanabaj ŝnuroj. Nur tiu, kiu tordas senlace, fariĝas la posedanto de pli forta ŝnuro. Metu unu kanabon tien, kaj la alian ĉi tien! Unu malĝojos kaj la alia bedaŭros, kaj ambaŭ pereos.

Vi devas veni Tokio-n; se ne, fraŭlino J. devas iri al Sendai. Jen estas neniu rimedo krom tio. La krizo minacas. Alproksimiĝinte al la torento akvo subite ekrapidas. Ĉe la krizo la sorto estas ĉiam tirano, kiu levas dikfingron.

Neniu estas tiel senpartia kiel vi. Sed ankaŭ neniu estas tiel tro fidele pripensema kiel vi. Vi estas tro fidele pripensema pri senpartieco. Vi estas tro fidele pripensema pri tio, ke vi estas viro. Vi estas tro fidele pripensema pri la infaneco kiel sola filo de l’ riĉulo. Vi estas tro fidele pripensema pri subita malriĉiĝo. Vi estas tro fidele pripensema pri la patrino de fraŭlino J. Je plia malbono vi estas ĉiam tro fidele pripensema kun senpartia koro. Tial vi komprenas viajn malfortajn flankojn eĉ kiel virton. Nur kapti fraŭlinon J. estas nun necese al vi. Estas nur problemo, ĉu kapti aŭ ne. Krom tio, kia problemo ekzistas, pri kiu vi devas esti tro fidele pripensema?

Viaj nervoj devas vidi pli akre la delikatecon de la aferoj. Ke vi konas la koron de nur unu virino, ne pretekstu por tio, ke vi tion ne faras. Vi devis veni pli ofte Tokio-n kaj malproporcie al fraŭlino J. vi devis skribi al ŝi pli ofte. Kiom da fojoj mi vin instigis al tio! Sed vi min ne aŭskultis. Eble via sincera karaktero al vi ne permesis min aŭskulti. Vi amas fraŭlinon J. Via amo al ŝi estas eterna. Same fraŭlino J. diris, ke ŝi vin amas. Ŝia amo devas esti eterna. Tio estas evidenta dedukto. Sed, vi estas juna ulmo, kiu jam disetendis siajn branĉojn, dum fraŭlino J. estas pli juna betulo, kiu nun pripensas, kiel disetendi la branĉojn. Via senpartieco fine alportos al vi venkon brilan. Sed mi timas, ke vi devos antaŭ tio fali kelkajn fojojn, por ĉirkaŭpreni tiun trezoron. Do mi intence tion diras al vi.

Mia korpo suferas pro malsana febro; mia animo plie suferas pro interna febro. Mia pasio flamas, flamas kiel flamo. Sed mi ne scias, per kio kaj por kio ĝi flamas. Mi deziras tion plene scii, sed samtempe mi rifuzas sciiĝi pri tio. Ne, kiam mi forte konscios pri la pasio, la flamo fariĝos kiel la lumo de karbeto kaŝita en la jam forbruliĝinta cindro. Kiam mi estas en la stato de senkonscio, la flamo ekflamas por elbruligi miajn animon kaj korpon samtempe. Mi rapide ion entreprenas. Kaj vidu, mi nenion elfaras. Mi jam ne konas min mem. Mi ne povas min rigardi kun respondeco. Mia koro estas la kapo de Jano. La vizaĝo kontraŭanta la okcidenton ne vidas la vizaĝon kontraŭantan la orienton. La vizaĝo kontraŭanta la orienton ne konas la vizaĝon kontraŭantan la okcidenton. Kiel la estinteco kaj la estonteco ne konas unu la alian, mia koro ne konas mian koron.

Malbeninda estas duobla vivo!

Naturo ĉie vivas duoblan vivon. Mi tion malbenas.

Via B.

(De B. al A.)

Tokio, la 14an de Februaro 1914.

Kara A.!

Kiam mi revenis enpoŝtiginte mian lastan leteron al vi kaj eniris en mian ĉambron, mi trovis tie fraŭlinon J. min atendantan.

Fraŭlino J. legis vian leteron. Per larmoj ĝis nun verŝitaj ŝiaj grandaj okuloj tremis kiel la luno reflektata de la akvo. Alie mi ne povis esprimi. (La koro, kiu povas postuli larmojn de siaj okuloj, estas enviinda.)

Ni temis pri edziniĝo de via fratino N. Fraŭlino J. insistis, ke mi devas edziĝi kun ŝi.

Mi ne estis instigita al decido de tio, sed en tiu ĉi momento mia decido fariĝis. Do mi volas edziĝi kun fraŭlino N. Kvankam vi tion komprenos kiel mian kapricon aŭ ne, mi deziras edziĝi kun ŝi, se ŝi nur jesos tion. Tio ne estas petego, sed deklaracio. Niaj interparoladoj devas esti ĉiuj deklaracioj. Nuligi deklaracion ne estas hontinde. Kontraŭe ni devas honti pri tio, ke ni ne povas deklari.

La skatolo de Pandoro fine estas renversita. Kiam ni interparolis, ŝia patrino eniris. Ankaŭ al ŝi mi konsilis, ke sendi fraŭlinon J. al Sendai estus pli bone. La patrino tuj ekatakis nin ambaŭ per la glavo de miaj vortoj: Ili ankoraŭ ne geedziĝis efektive. (Ŝi triumfante aldonis, ke ŝi aŭdis de fraŭlino J., ke karna rilato ankoraŭ ne ekzistas inter vi.) Dume fraŭlino J. ekmalsaniĝis. Tio devas esti sufero por vi. (Tiel ŝi memdecidis kvazaŭ kun konvinko.) Viaflanke okazis ruiniĝo de via familio. Vi nuntempe ne devas pensi pri la problemo de edziĝo. (Tiel ŝi refoje konkludis trudeme.) Tial estas prave, ke pro reciproka oportuneco ĉi tiu problemo de geedziĝo prokrastiĝu ĝis ambaŭflankaj malfacilaĵoj solviĝos -- tiel ŝi diris. (Kaj ŝi aldonis, ke tio, ke ŝi restis ankoraŭ virgulino, antaŭ ĉio faciligas la aferon. Mi ne povas imiti ŝian dirmanieron, sed ĉi tiuj malbenitaj vortoj eĉ nun bruligas al mi la orelojn kiel abomena brulstampilo.) Ŝi ne forgesis, aldoni al tio ion aldonan: Ŝi diris, ke, se la rilato inter vi kaj fraŭlino J. interrompus portempe, mia restado ĉi tiea perdus kaŭzon. Aŭdinte nian laŭtan disputon ankaŭ la avo venis tien. Al ili mi kondutis kiel batalanto, je kio mi estas tre lerta. Ironio kaj insulto trafadis iliajn vizaĝojn kvazaŭ hajleroj. Eĉ nun diabla rideto aperas ĉirkaŭ mia buŝo, se mi rememoras, kiel plezurige la fervoro en mi silente kaŝita eksplodis kvazaŭ vulkana elsputo. Kion la avo diris, estis vortoj de l’ tielnomata edoano: Ĉu vi fariĝus milionulo aŭ malriĉegulo, promeso estas promeso. Malsaniĝo de lia nepino estas kulpo de ili, kiuj pri ŝi zorgas, ĝis la tempo venos. Tial, se vi nuligas promeson, ili ne povas krom rezigni pri tio; sed, se vi deziras ŝin edzinigi al vi, ŝi staras sub via volo, kion vi farus al ŝi, eĉ se vi ŝin kuirus aŭ rostus. Kion ajn oni dirus, la nepino nun devas aparteni nepre al via familio. Estas superflue, ke mi min intermetis en ĉi tiun problemon. Unue estas eraro, ke ŝia patrino ekparolis pri la afero antaŭ mi -- tiel li diris. Ke la maljunulo, kiu fraŭlinon J. ekstreme amegas kaj estas kvazaŭ mortinta sen ŝi, grincigis la dentojn pro perforta insistemo, estis mizera aspekto. Mi antaŭ ĉio eldiradis, kion mi volis. Eĉ kun pacienco mi nun ne volas resti en la domo, kiu miajn nervojn incitas, sen speciala kaŭzo. Mi postulas de vi opinion. Kion ajn Budao predikis, mi estas unu ekzistaĵo en ĉi tiu mondo. Ĉu renaskiĝo okazos aŭ ne, la estanteco estas por mi trezoro. Mi ne povas kovri ĉi tiun trezoron per ĉifono.

Mi ripetas, ke mi deziras edziĝi kun fraŭlino N., via fratino. Mi aldonas, ke fraŭlino J. gustumas plejeble grandan turmenton. Nur vidi tion deflanke, mallumigas al mi la tutan mondon. Decide finu la aferon iel!

Via B.

(De A. al B.)

Kara B.!

Viaj du leteroj estis ricevataj. Ke mia vizito al Tokio havos nenian bonan sekvon, viaj leteroj mem rakontas. Nia urbo Sendai atendas mian J. kun ambaŭ manoj malfermitaj. Mi ne pensas, ke, eĉ se malfortiĝinta, ŝia nuna sano ne permesos al ŝi vojaĝon al Sendai.

Ĉu mia J. gustumas plejeble grandan turmenton? Kaj eĉ ne skribante al mi pri tio? Kian eraron mi faris? Ŝi ne volas eĉ diri tion. Kiel pensi pri ŝi? Amo kaj malamo estas parenca. Ĉu vi deziras, ke mi travivu ĉi tiun teruran veron?

Kiel vi diras en tia subiganta maniero? Justan motivon povas kompreni eĉ mi, se vi parolus al mi sur egalaj kondiĉoj. Kaj vi estas homo, kiu faras belan deklaracion. Jes, nuligi deklaracion ne estas hontinde, kiel vi diras. Sed, ĉu vi ne trovas iom hontinde refoje deklari jam unufoje nuligitan deklaracion?

Kiel vi diras, mi estas senpartia. Mi ne konas alian vojon ol la sinceran. Sen via atentigo pri tio, mia simpla karaktero jam ofte min turmentis. Mi kelkajn fojojn provis transiri en la pli malsimplan karakteron, kaj ĉiam ripetadis iri la saman vojon de malsukceso kaj humiliĝo. Sed nun mi ne eraras. Tiujn, kiujn mi povas ami, mi amas; sed tiujn, kiujn mi ne povas ami, mi malamas. Kaj samtempe mi tre bone scias, kiel dolore estas malami la alian. Kiel la instinkta refleksaĵo de ĉi tiu doloro mia koro deziras ami ĉiujn. Pro tio, ke mi amis, kaj ke mi malamis, mi povos ne penti, se io perdiĝos al mi, kvankam mi travivos ekstreman malĝojon; ĉar ĝi propre ne apartenas al mi. Mi postulas nur tion, kion mia amo pure kaj juste povas postuli. Por mi nur tiaj aĵoj estas veraj. Mia amo devas naski nur la veron. Miaj piedoj devas stari nur sur la vero. Tial mi estas tro fidele pripensema pri ĉio. Kiel fremdulo oni povas kritiki pri tio, ĉu tio estas bona aŭ malbona. Sed por mi, ĉu estas bona aŭ malbona, tio estas nur necesa kondiĉo. Ĉi tiu kredo estas karaktera. Min ne detruante, oni ne povas detrui mian kredon. Ke mi devas notadi tian klaran tialon, montras ke via opinio pri mi havas mankaĵon. Eĉ vi saĝulo iam eraras. Vin gardu!

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 17an de Februaro 1914.

Kara A.!

Nur pro tio, ke vi estas pliaĝa frato de fraŭlino N., mi al vi proponis, ke mi edziĝu kun ŝi; sed vi montris al mi kruelan sintenadon de indiferenteco.

Mi al vi ne konfidas.

Bonvolu transdoni al via fratino la leteron al ŝi skribitan, kiun mi enmetas. Vi estas ne malgranda senprudentulo, sed mi pensas, ke vi ne estimas mian karakteron tiel, ke vi ĝin al ŝi ne transdonos.

Via B.

(De B. al A.) (telegramo).

Tokio, la 17an de Februaro 1914.

Nuligu leteron al fraŭlino N. laŭ peto de fraŭlino J.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 17an de Februaro 1914.

Kara B.!

Mi de vi postulas, ke vi klarigu al mi la veran staton de l’ afero. Vi estas, kiuj montras kruelan sintenadon.

Mia fratino ne estas tera pupo, kaj mi ne leterportisto. Mi tion diras, ĉar mi estimas ŝian karakteron; sed vi kondutis al ŝi malserioze. Feliĉe la telegramo min atingis pli frue ol la letero, kaj mia fratino ne legis ĝin efektive; sed estas fakto, ke vi kondutis al ŝi malserioze. Kiel ŝia frato mi havas malamikecon kontraŭ vi, ĝis kiam mi ekscios pravigeblan kaŭzon.

Ne, mi ne bezonas vian klarigon. Viaj malĝentilaj kondutoj ĝisnunaj elokvente parolas pri la vero. Vi volas mian J. (de ĉi tie estas strekita) ... estas terurege. Kial mia kapo havas kapablon pensi? Kial mia kapo ne frakasiĝas?

Ne forgesu, ke vi mem estas, kiu min tiel turmentas, ke mi fine malkonfidas al miaj amatino kaj amiko. Kaj vi ne estos pravaj, se vi trovos tion bagatela.

Via A.

(De A. al B.) (telegramo).

Sendai, la 7an posttagmeze de la 19a Februaro 1914.

J. hodiaŭ venis, restos kelkajn tagojn; letero sekvos.

Via A.

(De A. al B.)

Sendai, matene la 20an de Februaro 1914.

Kara B.!

Mi nur mallevas mian kapon. Estas miro, ke mi povas daŭrigi mian respiradon.

Mia J. ankaŭ mallevas sian kapon apud mi. Ni ambaŭ ne povas eĉ plori.

Nun mi rapidas raporti al vi nur tiom.

Via A.

(De A. al B.)

Sendai, matene la 20an de Februaro 1914.

Kara B.!

Sciiĝinte, ke mia J. forlasis Tokio-n hieraŭ matene nenion dirante eĉ al vi, mi al vi telegrafis por trankviligi. Mi pensas, ke la telegramo vin atingis, kaj mia rekomendita, mallonga letero ankaŭ.

Lastanokte ni ambaŭ pasigis nokton ne enlitiĝinte, sed sidante. Iun momenton ŝajnis al mi, ke mia kapo frakasiĝos kun bruo, sed kontraŭe ĝi nun estas terure trankvila. Do uzante ĉi tiun okazon mi nun prenas plumon, por ke mi skribu al vi pri ĉiuj okazintaĵoj plejeble trankvile kaj sincere. La horloĝo nun haltas ĉe la dekunua kaj duono, sed laŭ alteco de la suno estas nun eble ĉirkaŭ la 9a.

Ankaŭ hieraŭ mi vizitis la fabrikejon kaj laboradis kiel frenezulo. Ĉirkaŭ la deka mia fratino rapide alkuris kun telegramo. Tuj min atakis la ekstrema maltrankvileco, kiu aperis sur ŝia vizaĝo pro tio, ke la sendinto estas mia J. Mia fratino rigardis mian vizaĝon kaj mi la ŝian, kaj en tiu momento ni sentis reciproke ian kompaton. Kun la koro kiel eble plej perforte trankviligita mi iris al la fenestro kaj sensigelis la telegramon.

Mi legis: „Hodiaŭ iros kaj konfesos; atendu ĝis tiam.“ Mi ordonis, ke ŝi revenu hejmen kaj aranĝu por akcepti mian J., kaj senpolviginte la kapon polvoplenan mi surmetis malnovan soldatmantelon kaj kune kun ŝi forlasis la fabrikejon. Ĉe la disiro mia fratino min demandis: „Ĉu ne io maltrankviliga okazis?“ Kolere mi respondis: „Silentu, nur revenu kaj aranĝu por ŝin akcepti; tio estas sufiĉa.“ Se mia fratino estus ŝanceliĝinta pli longe, mi estus povinta uzi perforton.

Kiam mi min trovis sola, mi kuris al la stacidomo kiel eble plej rapide. Kompreneble ŝi ankoraŭ ne alvenis tie. Unue rekonsciiĝinte mi serĉis la telegramon por legi ĝin refoje, sed, dum mi tion ne rimarkis, la papero estis disfrotita kaj tute malseka pro ŝvito. Do devigite mi legis horaron en la stacidomo kaj trovinte, ke eĉ la unua ekspreso ne atingas nian urbon pli frue ol je la 12a, mi tute senesperiĝis. Ial ofte koliziante la aliajn, mi forlasis la stacidomon kaj eksidis sur la digon sude de la gasfabrikejo. Tie neniu estis. Mi tiam eksciis, ke ankaŭ hodiaŭ ni havas belan veteron. La vento estis tranĉante malvarma. Kian konfeson ŝi al mi faros, mi ne sciis; sed pensinte, ke mi devas aranĝi por elporti neordinaran skuon, mi volis trankviliĝi. Mi volis unuigi ĉiujn miajn penserojn en unu; sed, kiam mi rekonsciiĝis, mi estis senatente rigardanta ŝelon de l’ oranĝo, kiu antaŭ mi kuŝis. Mi kelkajn fojojn penadis rekomenci, sed mi ripetadis ĉiam la saman, kaj tiam mi tion ne trovis tiel koleriga. Kiom da horoj pasis tiel!

Dume, mi pli kaj pli ekhavis liberan spacon en la anguloj de l’ kapo, kaj fikse rigardante la ŝelon de la oranĝo mi rememoris kvazaŭ en la sonĝo tion, ke mi intervidis kun mia J. en la aparta ĉambro de l’ preĝejo. Mi sentis tiam la akran koloron de l’ pendpentraĵoj por la dimanĉa lernejo, kiuj estis metitaj en la angulo de l’ ĉambro, malgraŭ ke ili estis ekster vidangulo; kaj mi povis hodiaŭ reprezenti al mi tiun senton. Ŝajne ne moviĝante -- ne povante moviĝi -- kiel malvarma, ŝtona statuo mia J. staras kun mallevita kapo. Mi staras antaŭ ŝi. Antaŭ ol paroli, ni ambaŭ jam komprenas la deziron de la alia. Sed mi ne trankviliĝas, ĝis mi parolas la plej bonajn kaj plej belajn vortojn. Kaj, kiel bone estas, ke ni staras tiel! Tion vidante, eĉ la anĝelo ne povus krom ridi. En miaj okuloj malrapide ekaperis larmoj dolĉaj, sed malgajaj, kaj kiam ili plenigis la okulojn, ili fariĝis guto kaj donante varmeton al malvarma vango, ĝi senbrue ensorbiĝis en la teron. Kvazaŭ distrite mi ĝuadis ĉi tiun iomete plezurigan malgajecon.

Malgajeco naskis malgajecon kaj larmoj fluis iom kaj iom pli forte. Kaj ili estis anstataŭataj per varmegaj kaj maldolĉaj. Dum kiam mi ne rimarkas, ke la figuro de la pura knabino J. malaperis de antaŭ mi kaj en mia malklara konscio sensenca mallumo ekprofundiĝis. En la lumo de l’ brila ĉielo mi min sentis tute ĉirkaŭita de mallumo. Nigrega malespero min ĉirkaŭis. Mi ne povis eĉ moviĝeti. Kial mi vidos mian J.? Subpremite de tiu ĉi demando mi kaŭriĝis kiel ŝtono sur la digo kovrita per herbetoj.

Dum iom da horoj sekvantaj mi estis vivante morta; mi vivis en morto. Mirigite de fajfado de la fabrikejo, kiu subite apud mi eksonis, mi renaskiĝis en la mondon de la horo, kaj trovis laŭ la horloĝo, ke estas jam 11a kaj duono. Sed ne restreĉinte la horloĝon de hieraŭ, mi ne vivis en la mondo de l’ horo. Tuj kiam mi tion rimarkis, mi, kiu jam perdis mian J., refoje alkuris al la stacidomo, por ke mi ne perdu almenaŭ okazon vidi ŝian korpon. De la elirejo pasaĝeroj eliris svarme. Kiam mi trovis la figuron de mia J. malgrasa pro malsano, laca pro vojaĝo kaj malhela, ne memorigante la virgulinon en la plej malantaŭa parto de l’ lasta amaso, mi sentis, kvazaŭ mi estis subite retirata malantaŭen kaj pro ekstremaj amo kaj malamo al ŝi mia kapo estis kvazaŭ frakasita en pecetojn, kaj antaŭ mi fariĝis tute mallume.

Sed la okazo min altrenis al ŝi. La okuloj de mia J., kiuj ŝajnis duone perdintaj konsciencon, min fikse rigardis, kvazaŭ ili aŭ miris pri mia vidiĝo simila al almozulo, aŭ estis tute trankvilaj. La vortoj, kiujn la okuloj parolis, estis tute aliaj ol la antaŭaj, sed je malĝojo la okuloj mem rezervis antaŭajn figurojn neniom ŝanĝitajn.

Post malvarmaj salutoj ni duope ekiris. Kiam ni silente iris ĉirkaŭ 100 metrojn, mi ŝin demandis abrupte: „Ĉu sinjoro B. fartas bone?“ Kaj mia J. devigite respondis: „Jes!“ Ni ambaŭ aŭ koleris aŭ hontis pri tio, kaj poste ni atingis mian domon en silentado.

La maltrankvila mieno de mia fratino, kiu nin akceptis ĉe la enirejo, akiris plian palecon en tiu momento, kiam ŝi vidis nin ambaŭ. Mi pensas, ke niaj mienoj esprimis pli grandan gravecon ol la de ŝi atenditan. Kiam mia J. vidis mian fratinon, ŝi volis fratine diri al ŝi ridetante: „Vi estas fraŭlino N.?“ Sed apenaŭ ŝi tion eldiris, ŝi ekploris mallevante la kapon kun tremanta hararo. Pro tiu tro neatendita afero mia fratino faris nur grandajn okulojn. Plorante mia J. estis kondukata en la ĉambron, kaj mallevante la vizaĝon ĝis la mato, ŝi mallaŭte ploradis. Mia fratino, kiu alportis al ni teon, ŝanceliĝis ĉe la interĉambra glitpordeto, ne kuraĝante eniri en la ĉambron. Mizera atmosfero jam plenigis mian domon. Dum mi silente observadis mian J., mi eksentis ian kompaton al ŝi. Ŝi ploradis, ke mia kompato iom post iom ŝanĝiĝis en senpaciencon. Mia senpacienco ŝanĝiĝis iom post iom en koleron. Sed ne kuraĝinte ŝin riproĉi, mi subite ekstaris, malĝentile demetis la mantelon, ĝin pendigis al najlo kaj sovaĝe residiĝis. Mia J. ploradis, kvazaŭ ŝi tion ne rimarkis. Mi nur povis silente rigardi ŝian tremantan hararon kaj maldikan nukon. Dume kolero refoje transiĝis en kompaton. Profunda kompato, kiun travivas nur la patrino, al kiu estas lasita neniu rimedo krom nur rigardi ŝian solan infanon mortantan eĉ ne kriante -- tiu kompato plenigis mian koron. Mi kelkajn fojojn englutis ion, kio aperadis en la profundaĵo de l’ nazo kaj laringaj kanaloj -- preĝante en la koro fervore: „Estu trankvila! Estu trankvila!“

Kiam ŝi ekstaris forte premante la okulojn per naztuko tri fojojn, kvazaŭ ŝi jam rezignis kaj decidis, mi ankaŭ iom trankviliĝis. Metinte fajrujon inter ni, ni sidiĝis unu kontraŭ la alia. La fajrujo, sur kiun neniu de ni etendis la manojn, estis kvazaŭ malhelpaĵo inter ni. Mia J. ŝajnis ordigi por momento la vortojn dirotajn en sia kapo, kaj tuj ŝi komencis kun tremantaj, sed fortaj kaj klaraj vortoj:

„Mi vin nur petas min pardoni. Vian ĝisnunan sentadon mi kunsentis kun granda sufero neelportebla, sed ĝis hodiaŭ mi nenion povis diri al vi. Mi pensadis, kaj pensadis, sed estis vane. Sed kiam mi antaŭhieraŭ petis sinjoron B. kontraŭ lia volo, ke li nuligu la edziĝon kun fraŭlino N., mi fine decidis kaj skribinte ĉi tion de tiam ĝis lasta nokto malfrue, mi forlasis la hejmon hodiaŭ matene ankoraŭ en krepusko. Mi hontas, ke mi tiel malbele skribis, sed mi vin petas, ke vi ĝin legu min kompatante. Mi timas, ke mi ekploros, se mi ekparolos.“

Tiel dirinte, mia J. elprenis el sia poŝo ion skribitan sur la al mi jam konata, verdeta leterpapero en malgrandaj literoj, kaj ĝin metis antaŭ min. Tiu ĉi ceremonia maniero min instigis al ne malgranda antipatio; sed mi ne povis krom ĝin preni kaj legi. Tion mia J. kunportos ĉe reveno kaj montros al vi senpere.

* * * * *

(Skribaĵo de fraŭlino J.)

Kara A.!

Venis la tempo, kiam mi devas al vi konfesi tion, pri kio eĉ mi mem ne sciis. Mi deziras preferi morton ol diri tion, sed mia malforta korpo ankoraŭ ne mortas. Dum mi ne mortas, mi ne povas vivi min mensogante. Bonvolu kredi mian sincerecon en tiu ĉi skribaĵo. Mi vin petas, ke vi bonvolu kredi nepre tion, ke tion ĉi skribas tiu, kiu al vi fidas.

De infaneco mi ne povis liberiĝi de l’ inklino, min senti kompatinda, kaj kiam mi atingis aĝon 15- aŭ 16jaran, mi ekhavis malgajan koron timantan antaŭ la estonteco. Precipe antaŭ la viroj mi nur timadis sen kaŭzoj. Ankaŭ en Noboribecu, kiam mi eksciis, ke vi min vidis de l’ unua etaĝo, mi kompreneble ektimis, ke mi sentis malvarmon en la koro. Mi jam decidis en la koro, ke iam viro aperos kaj min ĵetos en la pli profundan malfeliĉon. Kelkajn fojojn mi kontraŭparolis sen iaj kaŭzoj eĉ mian avon nur pro tio, ke mi lin timis pro lia vireco. Kiam mi unue aŭdis pri Dio, mi en la koro pensis, ke Li estas viro, kaj nur timis.

Sed, vi eble ne scias, ke mi la trian tagon antaŭ forlaso de Noboribecu min kaŝis en loko rigardebla de neniu kaj longe vin rigardis, kiu ludis en la ĝardenoj kun geknaboj. Estis tiam, kiam mi min sentis plej hontema. Ĉiumomente, kiam vi vin turnis al mi, mia koro batis kvazaŭ tumultosonorilo; sed mi ne kuraĝis foriri de tie. Poste, kiam mi revenis al mia ĉambro kaj vidis mian avon, mi sentis ian neeldireblan riproĉon de l’ koro, sed mi neniel volis forgesi, kiun mi vidis. Mi volis tion rezervi en la profundaĵo de l’ koro kaj vivadi tiel, kiel mi estis tiam. Pri l’ ideo de edziniĝo mi sentis timon, eĉ nur pripensi pri tio. Mi decidis, ke mi dum mia vivo rakontos pri tio al neniu. Sed, kiam mia avo diris, ke ni forlasos la banurbon la sekvantan tagon, mi deziris restadi pli longe. Pretekstinte difektiĝon de la fervojo pro superakviĝo mi eĉ plorante insistis restadi plie.

Kiam mi intervidis kun vi en la preĝejo, por diri la veron, mi ne sciis, kion respondi. Eĉ se mi estus devinta morti pro tio, mi ne povis toleri, ke vi edziĝos kun alia ino; sed al mi estis nepenseble terure, edziĝi kun vi kaj apogi mian estontan sorton sur vin.

Unu semajno post la solena fianĉiniĝo estis por mi neforgesebla, ĉar mi tiam ekpensis, ke mi ne plu povas disiĝi de vi. Mia koro estis kvazaŭ la akvo apud la akvoturniĝo. Dum mi sentis terure, mi estis altirata al vi. Bonvolu min pardoni, se mi uzas esprimon ne konvenan por la virino, ĉar nun mi ne devas diri la malveron. Unue tiam naskiĝis en mia koro seksa deziro, kaj mi ekgustumis solecon, doloron kaj malĝojon, kiujn mi neniel povis forigi, se mi estas sola. Mia koro pli mallumiĝis kvazaŭ translokita de la supra breto sur la malsupran. Mi hontis kaj suferis turmentege antaŭ Dio, kaj iufoje eĉ preĝis kun larmoj, dezirante ree fariĝi antaŭa mi; sed kompreneble mi neniel tion povis kaj deposte mia koro komencis duoblan vivon. Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke mi ĉe disiĝo de vi fariĝis senespera kvazaŭ histeriulino kaj vi min terure riproĉis? Mi ekpensis kvazaŭ perfidita. La instinkto de l’ virino min igis forgesi kutimon de l’ mondo. Kaj krom tio, mi tiam sentis intuitive, ke mi devas disiĝi de vi por eterne. Nun mi trovas tion tre mirinda, sed eble mia koncentrita koro travidis la estontecon, kvankam tre malklare. Kiam mi disiĝis de vi en Ueno kaj forlasis la stacidomon, mia koro ploris dirante: „Jam finiĝis, jam finiĝis!“

Longan tempon mi ne liberiĝis de tiu sento. Deposte mi fariĝis virino, kiu pli timis la estontecon ol antaŭe, kaj ĉiam travivadis sendormajn noktojn kaj dumtagajn kapdolorojn. Dume mi ricevis sciigon, ke via patro mortis, kaj poste teruran sciigon pri la bankroto. Tiam, kiel mi deziris tuj veturi al vi kaj plori kun vi! Sed tiam mia kaduka korpo jam havis teruran malsanon kaj mia patrino insiste malpermesis al mi iri al vi. La pastro ankaŭ diris, ke mia alveno vin nur malhelpos. Suferante en la koro mi min fermadis silenta en la domo kaj pensis nur pri vi. Sed, mi devas diri al vi la veron, ke en la profundo de mia koro estis kaŝita io stranga, kio ne volis iri al Sendai. Mi ial sentis, ke, se mi senpripenseme iros al Sendai, io pli terura devas okazi. Mi ne povas trovi alian rimedon ol nur legi viajn respektindajn leterojn kaj min plibeligi kaj plialtigi. Ĉiam, kiam mi ricevis leteron de vi, por momento mia koro sin sentis klara, kvazaŭ subite tagiĝis, en kia ajn malĝoja stato ĝi estis, kaj mi intencis tuj respondi al vi.

Tiel, dum kiam la aŭtuno sekvis la someron kaj la vintro la aŭtunon, mi iom kaj iom eksciis disvolviĝon de l’ koro, pri kiu vi parolis. Senkonscie mi pli kaj pli perdis timon antaŭ la viro kaj pli kaj pli sentis forton de l’ virino. En la koro mi juĝis pri la ago de mia vera kaj mia adoptinta patrino, kaj mi sentis senfinan malamon al la adoptpatrino, pensante, ke mi devas senti ĉiam honton pro ekzistado de tia patrino, dum mi sentis kompaton al mia vera patrino pro tio, ke ŝi reteneme vivis ne vekiĝinte kaj timante la viron. Sed pri mi mem mi tute ne scias, kion fari. Nur tiam, kiam mia patrino sciiĝinta pri la nova stato de via familio subite ekprojektis min apartigi de vi, mi ne povis resti obeema kiel antaŭe. Mi eksciis, ke mi ne devas resti obeema.

Ĉi tiun jaron sinjoro B. subite revenis el la insulo Ogasaŭara. Skribinte nur la nomon de sinjoro B., mi sentas, kvazaŭ la koro al mi rompiĝas.

Ĉar sinjoro B. rakontis al ni rakontojn du -- tri fojojn en la dimanĉa lernejo, mi jam lin konis laŭvizaĝe. Tiam el la viroj mi neniun pli timis kaj malamis ol lin. Kiam mi aŭdis, ke vi estas intima amiko de sinjoro B., mi ektimis eĉ vin. Sed mi trovis en vi ion ĝentilan, dum mi tiam trovis en sinjoro B. nur ion timigan. Antaŭ ol mi fianĉiniĝis kun vi, mi ricevis du anonimajn leterojn. Ial mi tuj eksciis, ke ilin sendis sinjoro B. En ili li skribis al mi pri viaj karaktero kaj inklino sen ia ajn trograndigo. Leginte ilin mi decidis, montri ĉiujn viajn leterojn al la pastro. Se mi ne estus ricevinta leterojn de sinjoro B., mi ĉiufoje, kiam vi al mi skribis, estus nur pensinta, ke la viro estas timinda. Ĉar mi sentis, ke mi devas lin obei en ĉio ajn, mi en la koro sekrete maltrankviliĝis, kiam mi sciiĝis pri lia transloĝiĝo ĉe min. Jes, tiam mi ankoraŭ ne liberiĝis tute de la antaŭa antaŭjuĝo.

Kiam sinjoro B. transloĝiĝis ĉe min, li estis tute malhumila, kaj ne trankviliĝis, ĝis li faris ĉion laŭ sia volo. Dank’ al tio mi iom povis ĉesi lin timi. Tuj kiam li transloĝiĝis ĉe min, mi pensis, ke estus bone, se li edziĝus kun via fratino fraŭlino N. Sed mi mem ĉiam lin evitadis, kaj en la fundo de l’ koro eĉ sentis antipation al li.

Iam -- en pluva tago -- sinjoro B. rakontis al mi pri diversaj aĵoj tute amike. Tiam mi lin ekamis, dum sinjoro B. kompreneble tion ne eksciis -- bonvolu min pardoni, mi petas. Bonvolu min pardoni, ke mi konfesas al vi tiel malkaŝe. Tio, kion mi devas diri, estas tute sama, kia ajn estus la dirmaniero. -- Tiam, kvazaŭ mi estis sorĉita de la diablo, mi diris al sinjoro B. ĉion, kion mi rezervis en la koro. Sed mi ne deklaris al li mian amon. Li ankoraŭ neniom aŭdis de mi pri tio, ke mi lin ekamis de tiam. Mi mem eksciis tion rememorinte. Tiam -- mi ĵuras al Dio -- mi decidis kaj pensis, ke mi estos via edzino.

Ju pli mi komprenis la parolojn de sinjoro B., des pli klare mi sentis mian vekiĝon. De kiam mi konis sinjoron B., mi trovis mian seksan deziron vekiĝantan en la koro ial natura, kaj mi ne sentis jam penton. Ankaŭ mia religia kredo tute ŝanĝiĝis, kvazaŭ renversite. Al mi ekprosperis vidi klare, kio en la mondo estas vera kaj kio malvera; sed tion mi nun diras nur rememorante tiamaĵojn. Tiam, kiel via edzino ĝisfine, mi klopodis forĵeti la strangan forton de sinjoro B. eĉ riskante la vivon. Deposte al mi komenciĝis doloraj tagoj. Ĉiun fojon, kiam mi ricevis leteron de vi, mi sentis alvenon de fortaj helpantoj, sed iel mia koro alkutimiĝis al la sento de doloriga kateno; tamen, ĉu mi ĉesis eĉ momente vin estimi? Mi nun pensas, ke estus pli bone, se mi estus farinta tion! De tiam ankaŭ sinjoro B. estiĝis meditema. Ni aparte suferis apartajn suferojn. Kiam mi iel povis malproksimiĝi de li, tiam lia farto ĉiam malboniĝis; kaj kiam la meditemo de sinjoro B. iom malpli profundiĝis, tiam mia koro suferis pro netolerebla soleco kaj mi ekhavis aŭ hemopteon, aŭ febron. Sed pri tio mi tiam ne konsciis klare. Ĉu vi kredas al mi? Mi bataladis, kiom mia korpo permesis, kiom mia koro permesis. Mi insiste pensis, ke mi pri tio ne rakontos al sinjoro B., eĉ se mi mortus; ke mi apartenas al vi. Pro doloro mi kelkfoje proponis al sinjoro B., ke li edziĝu kun via fratino fraŭlino N. Tio estis mia egoismo, mi ne pensis pri la estonteco de fraŭlino N. Mi nur klopodis, kiamaniere ajn min liberigi de sinjoro B. Kaj sinjoro B. decidis edziĝi kun via fratino; sed, kiam mi terure febriĝis post tio, li tuj tion nuligis. Aliflanke vi de mi postulis en ĉiu letero, malkovri al vi mian koron. Kiel vi vidas, mi neniel povis respondi. Kiam mi prezentis al mi dolorojn, kiujn vi devas senti, dum vi flegante vian maljunan patrinon kuraĝe laboradas por vivo de mateno ĝis vespero kaj min rigardas kiel solan lumon, kiom da fojoj mi ja deziris eĉ preferi morton. Efektive morto estis pli facila por mi; sed mi jam estis la homo, kiu, kiel mi antaŭe skribis, ne povas trakti la aferon malserioze. Mi jam havis forton, ke mi pensis, vivi en kia ajn suferado, dum mi vivos. Ju pli forte ni, mi kaj sinjoro B. suferis, des pli profunde ni amis unu la alian; ne, ne ni, sed mi. Do kontraŭ lia volo mi refoje al sinjoro B. proponis, ke li edziĝu kun via fratino fraŭlino N. Li skribis al vi tiun ĉi fojon kun pli granda decido ol antaŭe.

Mi unuan fojon spiradis kiel la homo elsavita el vakuo, sed samtempe mi vidis alian profundan veron. Kun kia koro mi povos edziniĝi kun vi? Kaj kun kia koro sinjoro B. edziĝos kun fraŭlino N.? Kiam mi tion eksciis, mi trovis en mia koro malnoblan, malbelan penson malsuperantan eĉ mian adoptpatrinon. Depost tio mi ne konas dormon, nek malsanon. Mi nur pensadis pri tio ne ĉesante eĉ momenton, kaj fine mi ankoraŭfoje petis sinjoron B. telegrafe nei edziĝon kun fraŭlino N. Kaj mi decidis, konfesi al vi ĉion persone.

Ĉar mia koro estis konfuza pro malkvieteco, mia skribaĵo povas havi malĝustajn kontekstojn kaj esprimojn; sed mi kredas, ke vi ekkomprenos gravajn punktojn per tio.

Mi konfesas, ke mia koro amas sinjoron B.

Mi vin ne malestimas. Kiel antaŭe, tiel nun vi estas por mi viro pura kaj forta. Mi vin estimos por eterne, kaj vin petas, ke vi permesu al mi tion fari. Sed mia sincera karaktero min igas vin estimi kaj ami sinjoron B.

Mi estas via fianĉino. La promeso de gefianĉiĝo estas reciproka; tial, se vi postulas plenumi la promeson, mi devas fari tion. Mi ne povas krom edziniĝi kun vi kun malplena koro.

Mi amas sinjoron B., sed pri tio mi al li ne diris eĉ unu vorton; kompreneble mi estas libera de la ago, kiu estas permesata nur inter la geamantoj.

Mi vin petas, ke vi rakontu al via fratino detale pri la afero, por ke ŝi ne malkomprenu ĉion. Se vi permesos, mi senpere ŝin pardonpetos pri tio.

Via J.

* * * * *

Legante tion, miaj okuloj kelkfoje ĉirkaŭkuris sur la papero ne funkciante. Mi revenis kaj revenis al la komenco, kaj kiam mi finis legi, estis jam krepusko.

Kiam mi ricevis telegramon de mia J., kiam mi ŝin akceptis en mia domo, mi preĝis Dion, ke mi trovu ian rimedon eĉ la plej malfacilan, dum mi sentis aliflanke alvenon de la fino; sed ĉio ĉi tio estis vana. La sorto min batis blinde rekte al la fronto. Viaj lastaj leteroj pike min rememorigas pri ĉio.

Al vi, kiu legos ĉi tiun leteron, nun solviĝos ĉiuj enigmoj; same al mi jam nun solviĝis ĉiuj. Viaj ĝisnunaj leteroj havis ĉiuj gravegan signifon. Mi koleris, kiam mi devis ridi, kaj ridis, kiam mi devis koleri. Mian malfortecon mi nur priploras, kompatas.

Mi povas bone kompreni la koron de mia J. Ŝi estas prava. Kaj mi miras, ke ŝi ne perdinte la vojon marŝis pli antaŭen ol vi. Se ŝia vekiĝo estus pli malforta! Se ŝia agado havus iun ajn riproĉindaĵon! Se mi estus naskita pli malnobla! Tiam, tie ankoraŭ restus la rimedo, ŝin konduki refoje al mia brusto.

Mia fratino ĝentile eniris en la ĉambron kaj foriris almetinte karbon en la fornon. Tiam mi kuraĝis levi la kapon kaj diris al ŝi kun decido, je l’ laŭdo: „Mi vin bone komprenis. Miaflanke mi havas nenion por diri.“ Ŝi ankaŭ levis la kapon kaj min aŭskultis, sed jen varmegaj larmoj ekfluis sur ŝiaj vangoj. Kontraŭe en mia koro regis forta trankvileco, en kiu mia lasta ĵaluzo kaj memrespekto sin kaŝis. Pri tio mi nun hontas.

Krom tio, ke mia patrino de tempo al tempo tusis, la du virinoj estis tute trankvilaj eksentinte timon pro graveco de l’ afero, kvankam ili ne sciis pri ĝia enhavo. Ni ambaŭ nur sidadis unu kontraŭ la alia. Krom tio, ke mia J. de tempo al tempo ŝtelploris tremigante la ŝultrojn de rememoro, la tuta ĉambro estis morte kvieta, kaj dume la nokto pasis kaj tagiĝis. En silento ni vidis lumon de l’ mateno, kiu iom post iom solece kaj malakre pliblankiĝis.

Ĉi tiun nokton mia J. forveturos por reveni al vi. Mi atendas vian deklaracion.

Mi aldone skribas, ke mia J. intervidis kun mia fratino. Estos nenecese, detale raporti al vi pri la malĝoja intervido de la du virinoj. Mia fratino diris, ke antaŭ ĉio ŝi pardonas mian J.

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, nokte la 21an de Februaro 1914.

Kara A.!

Malprava mi estis, kiu vin instigis elporti la sorton.

La ondoj de l’ sorto senkompate ĵetis nin tri al la ŝtonego de l’ vero. Kiu povas liberiĝi de ĝi?

Ni tri ĉiuj vundiĝis, terure vundiĝis. Vi devas plori, fraŭlino J. devas plori, kaj unue eksciinte verajn larmojn mi ankaŭ ploras.

Ĉiuj homoj ridas je ni tri. Senmodereco, senhonteco, senprudenteco, frivoleco kaj nemoraleco!

Malkaŝan veron, veran sincerecon ni tri eksciis. Ni tri, kiuj estas nerepacigeblaj malamikoj kaj samtempe samsentaj martiroj, devas iri ĉiu sian vojon ne erarante, nek ŝanceliĝante.

Estu beno sur via malvenko!

Estu kompato sur la renaskiĝo de fraŭlino J.!

Estu malĝojaj larmoj sur mia venko!

En fraŭlino J. mi trovis mian kompletaĵon. Mi unue al vi dediĉas ĉi tiun bonan sciigon.

Mi ĵuras, ke mi kun mia J. kuraĝe batalos ĉiujn venontajn batalojn nenion evitonte -- por ni ambaŭ, por vi kaj por la homa vivo, kiun ni devas kreskigi.

Vian amikecon kiel oro, vian materian helpon, vian konfidon, vian malbonstaton, bonvolon de fraŭlino N. -- ĉion ĉi tion mi kuraĝas oferi. Tio estas mia atestaĵo por tio, kiel mi povas ami kaj estimi mian J.

Sed mi timas, ke mia malbona farto min ne starigos longe sur la batalkampo. La aferoj de homa vivo estas malfacilaj kaj malproksimaj. Malĝojigite vi devos ekstari tie, kie ni pereos. Akceptu nian senfinan bondeziron por via estonteco malĝoja, sed eble vivoplena.

Mia deklaracio finiĝis. Venis jam la tempo, en kiu mi devas preni glavon.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, matene la 23an de Februaro 1914.

Kara B.!

De la nesto, kie loĝas mia patrino, kies malsano iom post iom pligraviĝas, kaj mia fratino, kiu perdis amon...

Sur mia tablo nun kuŝas eluzita horloĝo kun viaj leteroj.

Kvazaŭ kompatante sian posedanton la horloĝo haltas ĉe la 11a kaj duono. Malsaĝa, sed iom kompatinda horloĝo!

Je mia miro, mi nun neniel intencas restreĉi risorteton de tiu ĉi horloĝo.

Ho, mia koro, atendu pacience!

Ĉe l’ rando de la matena ĉielo nun la suno de la 23a de Februaro ekleviĝis.

Mi estas ĝin rigardanta.

Via A.

KLARIGOJ DE LA NOTOJ EN LA TEKSTO

[1] Ŝiobara: Unu el la plej famaj banlokoj en Japanujo.

[2] Haneda: Apudmara vilaĝo inter Tokio kaj Jokohamo.

[3] Koiŝikaŭa: Unu el 15 kvartaloj de la urbo Tokio.

[4] Inari-templo: Templo de diigita vulpo. Superstiĉemaj japanoj vizitas ĉiam tian sanktejon, se al ili io malfeliĉa okazas.

[5] Sendai: La plej granda urbo en la nordorienta provinco de Japanujo.

[6] Noboribecu: Fama banloko en la insulo Hokkaido.

[7] Hokkaido: Unu el 5 grandaj insuloj, kiuj formas ĉefan parton de Japanujo; kuŝas plej norde.

[8] Jukatao: Simpla, kotona vesto, kiun la japano portas post banado, precipe en la somero.

[9] Aomori: Urbo kaj haveno kuŝanta en la plej norda parto de Honŝuu, la plej granda insulo; de ĉi tie la ŝipo veturas al diversaj lokoj de Hokkaido.

[10] Edoano: Edo estas malnova nomo de Tokio, kaj kiu naskiĝis kaj kreskis en Edo, sin nomas Edoano kaj estas fiera.

[11] Ponto Oĉanomizu: Ponto kondukanta trans la rivero Kanda, kiu fluas inter la kvartaloj Hongo kaj Kanda.

[12] Niŝinasuno: Urbeto apud Ŝiobara; vizitanto de Ŝiobara forlasas la vagonaron ĉie tie.

[13] Ĝinrikio: Primitiva japana veturilo, kiun la homo mem trenas, sidigante la gaston sur ĝi.

[14] Zoonio: Speco de supo farata el kelkaj legomoj, kokaĵoj kaj nepre moĉio (kuko farata el rizo); japano ĝin manĝas matene de la 1a ĝis la 3a de Januaro festante la novjaron.

[15] Ogasaŭara: Insuletaro kuŝanta ĉirkaŭ 700 kilometrojn sude de Tokio.

[16] Kadan: Ĉirkaŭurbo de Sendai, signifas florĝardenon.

[17] Hirose: Rivero fluanta apud Sendai.

[18] Ĝinrikiisto: Veturigisto de la ĝinrikio.

[19] Ueno: Komenca punkto de l’ fervoja linio al la direkto de nordorienta provinco.

[20] Sinjoro J. Hukuzaŭa: Granda homo en la komenco de Meiĝi, kiu fondis la Keio-Universitaton.

[21] Buŝidoo: Moralo de japana kavaliro.

[22] Meiĝi-Monarĥirestarigo: 1806 Keiki Tokugaŭa, la 15a ŝoguno, rezigninte je la ŝoguneco redonis regadon al la imperiestro, kaj tiel monarĥio restariĝis.

[23] Laŭce: Fama ĥina filozofo antikva.

[24] Bakei: Fama japana pentristo.

[25] Toohoku-Instituto: De fremdaj pastroj fondita lernejo en Sendai.

[26] Mato: En Japanujo la planko de l’ ĉambro estas ĉiam kovrita per matoj kaj oni esprimas la amplekson de l’ ĉambro laŭ la nombro de matoj. Unu mato estas longa ĉirkaŭ 0,9 metron kaj larĝa ĉirkaŭ 0,45 metron.

[27] Osako: La plej granda komerca urbo kaj samtempe haveno en Japanujo.

[28] La 11a de Februaro estas tago de kronado de la unua japana imperiestro Ĝinmu. Japanoj festas ĉi tiun tagon kun la novjaro kaj la naskiĝtago de la imperiestro kiel tri grandajn, naciajn festotagojn.

Notoj de transskribinto:

Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

