# Ĉe la koro de la tero

## vidi. Ne interrompu, aux ili saltos sur vin el la aero, kaj desxiros

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/ce-la-koro-de-la-tero-20802/index.md

viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun lauxta "Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantauxen.

Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendangxera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile. Gxi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaux kun multe da respekto dum la cetero de la vojagxo, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn.

Du marsxadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Gxia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis sxtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris cxi tie, kaj ankaux cxe almenaux cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenajxo.

5-a cxapitro

SKLAVOJ

Dum ni malsupreniris la largxan sxtuparon, kiu kondukis al la cxefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retirigxis, kiam unu el la estajxoj proksimigxis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La cxiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses gxis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj vicigxas en iliaj bekosimilaj busxoj, kaj ostecaj elstarajxoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo gxis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antauxpiedoj elstaras malantauxen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetigxas al la korpo tuj antaux la postaj piedoj kaj finigxas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj.

Mi jxetis rigardon al Perry, kiam la estajxo preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreajxon per largxaj, mirantaj okuloj. Post kiam gxi pluiris, li turnis sin al mi.

"Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restajxoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo."

Dum ni pluiris sur la cxefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estajxoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laux regula ordo, kiu indikas rimarkindan ingxenieran kapablon. Oni elhakis gxin el tavolo de kalksxtono. La stratoj estas largxaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laux simila maniero oni enlasas aeron.

Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruajxo, kie unu el la sagotoj el nia antauxa gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptigxo. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne intersxangxis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikigxas per rimedo, kiu laux Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension.

Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi gxin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, cxar ili povis interkomunikigxi nur dum kunestado, kaj cxar ili ne povas paroli kun la sagotoj aux la aliaj logxantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis.

"Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili farigxas percepteblaj per la sesa sentumo de la auxskultanto. Cxu mi faras la aferon tute klara?"

"Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis arangxi gxin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la sxlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso.

Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi gxojis, kompreneble, ke sxi fugxis de la maharoj kaj de la sorto aludita de la sagoto, kiu intencis acxeti sxin cxe nia alveno al Futra. Mi ofte scivolis, cxu la grupeto de fugxintoj estis kaptita de la gardistoj, kiuj reiris por sercxi ilin. Foje, mi ecx kredis, ke mi pli kontentus, se Dian estus en Futra, anstataux dependa de la indulgo de Hugxa la Ruza.

Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfugxi, sed la sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco fugxi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al ni--lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al li.

Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero, kiujn ni trovis inter diversaj forjxetajxoj en la cxeloj, kie ni dormis, cxar oni lasis al ni preskaux senliman liberecon en la limoj de la konstruajxo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj priservis la enlogxantojn de Futra, ke neniu el ni estis trosxargxita per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele.

Ni kasxis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj, kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn--armilojn sxajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste sxildoj; sed akiri ilin estis por mi facile, cxar mi sxtelis ilin desur la muroj de la ekstera gardocxambro de la konstruajxo.

Ni jam finis tiujn arangxojn por protekti nin post la foriro el Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fugxintajn malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Hugxa. Dian kaj du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Hugxa estis malliberigita en la sama konstruajxo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian aux la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio okazis al ili, li tute ne sciis--eble ili ankoraux vagadis, perditaj en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato.

Nun mi ektimis ecx pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian sxato al tiu virino eble fontas el io plia ol nura amikeco. Dum cxiuj horoj de la tago sxi estis la konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis sxia kara vizagxo hantis miajn songxojn. Pli nesxancelebla ol iam antauxe farigxis mia decido fugxi de la maharoj.

"Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos trasercxi cxiun kvadratan colon de cxi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj regxustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al sxi." Jen la preteksto, kiun mi faris al Perry.

"Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antauxnelonge trovis inter la manuskriptoj, kiujn li arangxis.

"Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj cxio cxi estas tero. Cxu vi rimarkas la gxeneralan formon de la du areoj? Kie trovigxas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, cxi tie, oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano gxenerale sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo.

"Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome, ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj, kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da tero, kaj gxia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel oni ofte komparas landojn laux ilia relativa grandeco, tiel, se ni same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke pli granda mondo situas interne de pli malgranda!

"Kie en cxi tiu vasta Pelucidaro vi sercxus vian Dian? Sen steloj aux lumo aux movigxanta suno, kiel vi povus trovi sxin, ecx se vi scius, kie sxi estas?"

Lia eldiro estis konvinka. Gxi forprenis de mi la spiron; sed mi trovis min post gxi des pli firme rezoluta, ke mi provos gxin.

"Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je gxi," mi sugestis.

Perry kaj mi sercxis lin kaj starigis al li la demandon rekte.

"Gak," mi diris, "ni nepre volas fugxi el la sklaveco. Cxu vi akompanos nin?"

"Ili atakigos siajn tipdarojn," li diris, "kaj ni estos mortigitaj; sed..." li hezitis, "mi riskus fugxi, se mi kredus, ke estus ecx malgranda sxanco liberigxi kaj reiri al mia propra popolo."

"Cxu vi kapablus retrovi vian propran landon?", demandis Perry. "Kaj cxu vi povus helpi al David sercxi Dian?"

"Jes."

"Sed kiel vi povus vojagxi tra nekonataj teritorioj sen astroj aux kompaso por gvidi vin?", persistis Perry.

Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus ecx vindi la okulojn de iu ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo laux la plej mallonga vojo. Sxajnis surprizi lin, ke ni trovas gxin iel ajn mirinda. Perry diris, ke sxajne temas pri la sama hejmenira instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias pri tio, kompreneble, sed gxi donis al mi ideon.

"Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?" mi demandis.

"Certe," respondis Gak, "almenaux se iu potenca rabobesto ne mortigis sxin."

Mi favoris tujan provon fugxi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman sxancon de sukceso. Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando de cxiama taglumo, kies enlogxantoj ne havas fiksitajn dormajn kutimojn. Mi ecx estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman ejon sub sia logxejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis al mi nian manieron fugxi.

Mi jam sercxadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis frekventi--eble kvindek futojn sub la cxefa etagxo de la konstruajxo--inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite trovis tri maharojn, kiuj kusxis sur lito el feloj. Unue, mi kredis ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de la sagotaj gardistoj.

Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia miro, gxi sxokegis lin.

"Estus murdo, David," li kriis.

"Cxu estas murdo mortigi reptilian monstron?" mi konsternite demandis.

"Cxi tie ili ne estas monstroj, David," li respondis. "Cxi tie ili estas la dominanta raso--kaj ni estas la 'monstroj'--de pli malalta specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo cxiam denove ekstermis la ekzistantajn speciojn--se ne tio, iu monstro el la epoko de dinosauxroj eble regus nian mondon hodiaux. Cxi tie ni vidas, kio povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondicxoj estus kiel cxi tie.

"La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto. Cxi tie la homoj atingis evolucian sxtupon analogan al la sxtonepoko en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj cxi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu sxajnas al mi nedubebla, donis al ili avantagxon super la aliaj, pli timinde armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj mangxas homojn--ili tenas ilin en grandaj gregoj, gxuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj mangxas ilin."

Mi skutremis.

"Kial vi trovas gxin tiel terura, David?" demandis la maljunulo. "Ili komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de nia propra mondo. Mi trovis cxi tie tre erudiciajn diskutojn pri la demando, cxu _gilakoj_, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni ecx ne kapablas rezoni, kaj ke cxiu nia ago estas mehxanisma aux instinkta. La reganta raso de Pelucidaro, David, ankoraux ne lernis, ke la homoj interkomunikigxas kaj rezonas. Cxar ni ne komunikigxas kiel ili, ili ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkomprenigxas. Ni pri la bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek gxin nek kiel gxi manifestigxas, cxar ili ne havas organojn de auxdado. Ili kredas, ke la movigxo de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj povas komunikigxi kun ni, tion ili ecx ne povas koncepti.

"Jes, David," li konkludis, "plenumi vian planon signifus murdi."

"Nu bone, se necesas, Perry," mi respondis, "mi farigxos murdisto."

Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu kauxzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi jxus esploris.

"Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon, David", li diris finfine, "mi demandas al mi, cxu ni eble ne povus samtempe fari reale kaj dauxre utilan servon al la homaro de Pelucidaro. Auxskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el cxi tiu arkivo de la maharoj. Por ke vi gxuste taksu mian planon, mi koncize skizos la historion de tiu specio.

"Iam la maskloj estis cxiopovaj, sed antaux multaj epokoj la inoj poiome igxis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis rimarkindaj sxangxoj cxe la mahara specio. Gxi dauxre progresis sub la inteligenta kaj benoricxa regado de la damoj. La scienco progresis per pasxegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas biologio kaj euxgeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke sxi eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto--cxiuj veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskigxas el ovoj.

"Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, cxar la specio ne plu dependis de ili. Pasis pliaj epokoj gxis la nuntempo, en kiu ni trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero. Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Gxi estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, gxi trovigxas laux mia jugxo bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi trapasis hodiaux, en la kelo de cxi tiu konstruajxo.

"Pro du kialoj ili forkasxas gxin kaj jxaluze gardas gxin. Unue, cxar la vivo mem de la maharoj dependas de gxi, kaj due, cxar kiam gxi estas publika proprajxo, kiel en la komenco, tiel multaj eksperimentadis je gxi, ke la dangxero de trologxateco farigxis tre serioza.

"David, se ni povus fugxi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de Pelucidaro!" La nura penso preskaux superfortis min. Ja estus ni la duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian lauxrajtan lokon inter la kreitajxoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskaux certe la sagotoj sxuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la maharoj--mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte superas la pelucidaran homaron.

"Perry!" mi diris ekscitite, "Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu pasxo el la sxtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas absolute fabeleca."

"David," diris la maljunulo, "Mi kredas, ke Dio sendis nin cxi tien gxuste por tiu celo--estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian mesagxon--konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo."

"Vi pravas, Perry," mi diris, "kaj dum vi instruos ilin pregxi, mi instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu honorindigos nin ambaux."

Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antaux la fino de nia interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitigxo. Perry opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke mi havas planon por fugxi. Post kiam mi skizis gxin al li, li sxajnis tiel sxokita kiel antauxe Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan respondecon pri gxi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman jeson.

Subnotoj

[13] alterna nomo de jxurasia epoko.

[14] tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de Homero kiel loko de eterna mallumo.

6-a cxapitro

KOMENCO DE HORORO

En Pelucidaro unu tempo tauxgas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu nian entreprenotan fugxon. Necesis cxion fari en plena taglumo--cxion krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la konstruajxo. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la maharoj, kiuj devis ebligi gxin, ne vekigxu, antaux ol mi atingos ilin; sed seniluziigxo trafis nin jam survoje al la subaj elkavigitejoj, cxar tuj kiam ni atingis la cxefan etagxon de la konstruajxo, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta sagota gardistaro pelkurigis el la konstruajxo al la avenuo.

Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por sercxi aliajn sklavojn, kaj tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj sxovis nin en la vicon de marsxantaj homoj.

Nek la kialon nek la celon de la gxenerala eliro ni konis, sed iom poste disvastigxis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marsxas al la loko, kie ni vidos ilian punon, cxar la viro mortigis sagoton el la tacxmento, kiu cxasis kaj rekaptis ilin.

Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorgxon, cxar mi certis, ke la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfugxis en la senluma groto kun Hugxa la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion kredis, kaj ankaux Perry.

"Cxu ni ne povas fari ion ajn por savi sxin?" mi demandis al Gak.

"Nenion", li respondis.

Tra la homplena avenuo ni marsxis, kaj dum tio la gardistoj traktis nin per neordinara krueleco, kvazaux ankaux ni estus implikitaj en la murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la aliaj sklavoj pri la dangxero kaj vaneco de cxia provo fugxi, kaj pri la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estajxo, kaj mi supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni.

Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la plej malgrandaj provokoj kaj ecx neprovokite. Ni travivis tre malagrablan duonhoron, gxis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en grandegan konstruajxon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj cxirkauxis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara trovigxis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altigxis de la antauxo supren gxis la tegmento.

Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en la areno antaux gxi, sed baldaux poste, kiam la lignaj benkoj preskaux jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron de la rokegoj, cxar tiam la maharoj komencis vice enpasxi la konstruajxon.

Ili marsxis rekte trans la arenon al la rokoj cxe la alia flanko, kie ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprensxvebis trans la altan muron cxirkaux la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj. Ili estis do la rezervitaj, logxiaj segxoj por la regantaro.

La rampuloj trovis la nesxlifitan suprajxon de granda roko tiel komforta, kiel ni la molecon de remburita braksegxo. Tie ili pigre kusxis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio.

Unuafoje mi vidis ilian regxinon. Sxi malsimilis al la aliaj per neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, cxar cxiuj maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed sxi transiris la arenon nur, post kiam sxiaj regnaninoj jam okupis lokon, antauxirite de dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum cxe sxiaj flankoj anaspasxis po unu granda tipdaro, kaj postiris sxin dudek pliaj sagotaj gardistoj.

Cxe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikajxon per vere simieca lerto, dum malantaux ili la aroganta regxino sxvebis alten per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambauxflanke, kaj sternis sin sur la plej granda rokego el cxiuj, precize en la mezo de tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie sxi ekkauxris, tiu regxino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la plej fiera monarko de la ekstera mondo.

Kaj tiam komencigxis la muziko--muziko sensona! La maharoj ne povas auxdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek maharoj. Ili marsxis en vico al la centro de la areno, kie la estajxoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin aux dudek minutojn.

Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laux regula sinsekvo de mezuritaj movigxoj, kio rezultigis kadencon sxajne same placxan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn pasxojn al unu flanko aux al la alia, aux malantauxen aux antauxen--cxio cxi impresis min kiel nekomprenebla ridindajxo, sed post la unua muzikajxo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis cxe la reganta raso de Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, gxis la tero tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikajxon, kaj denove regis tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega--se la ludata muzikajxo ne placxas, oni devas nur fermi la okulojn.

Fine, elcxerpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la aeron kaj ekkusxis sur la rokoj super kaj malantaux la regxino. Tiam komencigxiis la cxefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj sxovis viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antauxtimojn, mi klinigxis antauxen el mia segxo por ekzameni la virinon, esperante, ke sxi estu iu alia ol Dian la Bela. Sxia dorso estis turnita al mi dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis, plenigis min per timosento.

Baldaux oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por enlasi grandan, hirtan, tauxrosimilan beston.

"Gxi estas granda bovo," flustris Perry ekscitite. "Tiaj bestoj vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu praepoko. Ni vojagxis milionon da jaroj malantauxen, David, al la infanagxo de planedo--cxu ne mirinde?"

Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia koro cxesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante sxin, kaj en tiu momento ne interesis min la mirindajxoj de la natura historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la sxtonepoko.

Kiam eliris la bovego--_dago_ gxi nomigxis en Pelucidaro--oni jxetis du lancojn en la arenon antaux la piedojn de la kaptitoj. Sxajnis al mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj kontraux la kolosa monstro.

Dum la besto proksimigxis al la duopo, mugxante kaj stampfante per la potenco de multaj Teraj virbovoj, apertigxis rekte sub ni alia pordo, el kiu nun eliris la plej terura mugxo, kiu iam trafis miajn ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu eligis tiun lauxtan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite turnigxi, kaj jen mi vidis la vizagxon de la junulino--ne estis Dian! Mi preskaux ploris pro faciligxo.

Kaj nun, dum ili ambaux staris sxtonigxintaj pro timego, mi vidis la farinton de tiu korpremiga sono silente sxteliri al loko, kie mi povis gxin vidi. Estis grandega tigro--de tia speco, kiu cxasis la grandajn bovojn tra la pragxangaloj dum la junagxo de nia mondo. Laux la formo kaj eksteraj markoj gxi ne malsimilis al la plej noblaj bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom gxiaj dimensioj gigantis, tiom gxiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskaux stridis, gxia blanko estis lanuga, gxia nigro glimis kiel la plej bona antracito, kaj gxia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel cxio sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaux pli intensa estis gxia feroca tenigxo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio cxasas homojn--cxiuj estas homcxasantoj. Sed ili ne limigas sian furagxadon al homoj. Cxiajn bestojn kaj fisxojn de Pelucidaro ili mangxas kun avido cxe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn muskolojn.

Cxe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago mugxis kaj antauxenpasxis, kaj cxe la alia flanko la angorinspira _tarago_ sxtele proksimigxis al ili kun malfermita fauxko kaj salivgutantaj dentegoj.

La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Auxdinte la mugxadon de la tigro, la tauxro ekhurlis per rabia furiozeco. Neniam en mia vivo mi auxdis tiel inferan bruegon kiel faris la du bestegoj, kaj pripensu, ke gxi restis neauxdebla al la fiaj rampuloj, pro kies distro oni okazigis la spektaklon!

Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du nanoj starantaj meze sxajnis tuj pereontaj, sed gxuste kiam la brutacxoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino, kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitajxoj trafis unu la alian kiel koliziantaj lokomotivoj.

Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma tauxro jxetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego frapigxis al la tero, gxi cxiufoje rekuris al la lukto kun energio sxajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero.

Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj, sed fine mi vidis ilin disigxi. Ambaux sxtele pasxis al po unu el la luktantoj. Nun la tigro estis sur la largxa dorso de la tauxro, krocxite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj dissxirante la dikan hauxton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj ungegoj.

Dum momento la tauxro staris mugxante kaj tremante pro doloro kaj rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum gxi vigle vipis per la vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de saltado, gxi kuregis tra la areno en furioza provo dejxeti sian sxirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan impeton de la vundita besto.

Cxiuj gxiaj penoj por defaligi la tigron sxajnis vanaj, gxis gxi en sia malespero jxetis sin mem teren kaj cxirkauxruligxis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de gxi la spiron, kiel mi supozas, ke gxi perdis sian alkrocxigxon, kaj tuj poste la granda dago katrapide levigxis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante gxin al la grundo de la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, gxis la okuloj kaj oreloj estis desxiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de trasxirita sanganta karno sur la kranio. Dum gxi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj gxuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda tauxro estos la malpli dangxera malamiko, kaj trapusxis la lancon en la koron de la tarago.

Kiam cxesis la feroca ungorastado de tiu besto, la tauxro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera mugxo ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj gxi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaux ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falcxis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaux li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdangxeran agoniadon de la estajxo, cxar vere furioza estis la atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aligxis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj brecxis la muron de la amfiteatro malantaux ni. Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam cxiu celis savi nur sian propran hauxton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruligxis sceno, kvazaux tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataux unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.

7-a cxapitro

LIBERIGxO

Kurinte el la trajektorio de la besto, mi cxesis timi gxin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fugxo, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberigxinte mi povos pli bone akceli ankaux lian liberigxon, mi tuj pelus el mia kapo cxiujn pensojn pri fugxo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren cxe la sercxado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron.

Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de la tunelo, palpsercxante mian vojon en la senlumeco tra kelka distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampigxis, gxis post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo filtrigxis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj intervaloj, sed gxi apenaux suficxis por doni al miaj homaj okuloj iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis movigxi tre singarde, palpsercxante mian vojon unu pasxon post la alia, tusxante per unu mano la muron je mia flanko.

Iom poste, la lumo fortigxis, kaj je mia gxojo mi trovis post momento suprenirantan sxtuparon, cxe kies supro la helega lumo de la tagmeza suno brilis tra aperturo cxe la tersurfaco.

Singarde mi grimpis la sxtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj tie mi skoltis, vidante la vastan ebenajxon de Futra antaux mi. La multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn enirejojn de la subtera urbo, situis cxiuj antaux mi--dorse de mi la ebenajxo etendigxis plata kaj sentrajta gxis la proksimaj antauxmontetoj. Mi do atingis la tersuprajxon cxe la rando de la urbo, kaj miaj fugxperspektivoj sxajnis multe pli helaj.

Unue mi havis la impulson atendi la noktigxon, antaux ol provi transiri la ebenajxon--tiel profunde radikitaj estas la penskutimoj--sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan pasxon antauxen en la taglumon.

Gxistalie altkreska herbo kovras la ebenajxon de Futra--la splende floranta herbo de la interna mondo, cxe kiu cxiun herberan pinton ornamas eta, kvinpetala floreto--brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela pejzagxo siaspecan cxarmon.

Sed la sola vidajxo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj montetoj, al kiuj mi volis fugxi, do mi rapidis antauxen, tretante en mia hasto la miriadajn belajxojn subpiede. Perry diras, ke la gravitoforto malpli grandas sur la suprajxo de la interna mondo ol sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre brile komprenis tiajxojn, do mi forgesis la plejmulton. Laux mia memoro, la diferencon kauxzas iugrade la kontrauxaltiro de tiu parto de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu temas. Nu, cxu klarigite cxu ne klarigite, cxiam sxajnis al mi, ke en Pelucidaro mi movigxas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera surfaco--oni pasxis tie kun ia aereca legxero, kiu estis tre agrabla, kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio, kion oni foje spertas en songxoj.

Kaj cxi-foje, transirante la florumitan ebenajxon de Futra, mi sxajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri Perry, des malpli mi gxuis mian jxus akiritan liberecon. Por mi ne povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankaux la maljunulo havis gxin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis min de reiro al Futra.

Gxuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenaux kapablis imagi, sed mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, cxar kian prodajxon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi ecx dubis, cxu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko, de kie mi ne plu povos vidi la ebenajxon, kaj ecx se tio eblus, kian helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon?

La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis gxin, sed kun senceda persisto mi dauxrigis la vojon al la antauxmontetoj. Malantaux mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antaux mi mi vidis neniun vivajxon. Mi movigxis kvazaux tra mortinta kaj forgesita mondo.

Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la randon de la ebenajxo, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj mi lauxiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En gxiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fisxetojn, kiuj pezis laux mia takso kvar aux kvin funtojn[15]. Laux la aspekto, kvankam ne laux grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de niaj propraj maroj. Gvatante ilian nagxan kaprioladon, mi eltrovis ne nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankaux, ke ili fojfoje aliras la akvosuprajxon kaj por spiri kaj por mangxi iujn herbojn kaj iun kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la akvonivelo.

Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis--kapti unu tian plantomangxantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari tiel bonan mangxon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fisxo; sed intertempe mi kutimigxis nutri min per mangxajxo en ties natura stato, cxe kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi cxiam donacis tiujn frandajxojn.

Kauxrante borde de la rojo, mi atendis, gxis unu tia eteta purpura baleno elmergigxis por mangxeti je la longaj herboj pendantaj super la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian malsaton, dum gxi ankoraux vivplene tordigxis por fugxi.

Poste, mi trinkis el la kristala akvo, kaj, lavinte la manojn kaj vizagxon, mi fugxis plu. Super la fonto de la rojo mi devis grimpi tra kruda tereno gxis la pinto de longa montokresto. Antaux tio, mi jam sekvis krutan deklivon gxis la bordo de serena interna maro, sur kies trankvila suprajxo sternigxis pluraj belaj insuloj.

La pejzagxo estis pli ol cxarma, kaj, vidante nek beston nek homon, kiu povus minaci mian nove gajnitan liberecon, mi glitis de sur la krutajxo, kaj duone glitante, duone falante, mi faligis min en la ravan valon, kies nura aspekto sxajnis promesi azilejon de paco kaj sekureco.

Sur la milde dekliva plagxo, sur kiu mi migris, kusxis dissemite multaj drolformaj, koloraj konkoj, el kiu kelkaj estis vakaj, dum abundo da aliaj ankoraux enhavis moluskojn tiel variajn kiel cxiujn, kiuj iam pasigis sian inertan vivon cxe la senbruaj bordoj de la pramaroj de la ekstera terkrusto. Dum mi marsxis, mi ne povis ne kompari min kun la unua viro de tiu alia mondo, cxar tiel absoluta estis la soleco, kiu cxirkauxis min, kaj tiel praepokaj kaj netusxitaj estis la virgaj mirindajxoj kaj belajxoj de la adoleska naturo. Mi min sentis dua Adamo, migranta solece tra infanagxa mondo, sercxante mian Evan, kaj dum mi tion pensis, sxvebis en mia imago la ravaj konturoj de sxia perfekta vizagxo kun abundo da belegaj, nigraj haroj super gxi.

Dum mi marsxis, miaj okuloj rigardis suben sur la plagxon, tiel ke mi jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsuficxo. Temis pri elkavigita arbotrunko tirita sur la sablon, en kies fundo kusxis kruda remilo.

Mi ankoraux trovigxis en stato de forta sxoko je la konsciigxo pri sendube ebla nova dangxero, kiam mi auxdis klaketadon de lozaj sxtonoj el la direkto de la krutajxo, kaj, turninte miajn okulojn, mi vidis la produktinton de la bruo, grandan kuprokoloran viron, kiu rapide alkuris min.

Lia rapidego estis per si mem suficxe minaca, tiel, ke tute ne necesis vidi la aldonajn pruvojn: la lancon en lia mano kaj la koleron en lia vizagxo. Ecx sen ili, mi konsciis pri mia endangxerigita situacio, sed kien fugxi--tio estis la multepeza problemo.

Tiu ulo tiel fulmrapidis, ke sxajnis neeble forkuri de li sur la plagxo. Restis do nur unu alia ebleco--la rustika kanoto--kaj en hasto egala al lia mi pusxis gxin en la maron, kaj kiam gxi ekflosis, mi donis al gxi lastan sxovon kaj enpasxis gxin cxe la pinto.

La posedanto de la primitiva boato vocxigis krion de furiozo, kaj unu momenton poste lia sxtonpinta lanco skrapis mian sxultron kaj enprofundigxis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj en febra hasto urgxis la pezmovan, sxanceligxantan boateton sur la suprajxon de la maro.

Unu transsxultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam plongxis en la akvon kaj rapide postnagxis en persekuto. Liaj fortaj nagxtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, cxar mi faris nur testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en cxiu direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia energio, returnante gxian grandan pruon al la gxusta veturdirekto.

Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentigxis, ke la postcxasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj nagxtiroj. En furioza malespero mi ekluktis kontraux tiu prototipo de cxiuj remiloj, urgxe penante eskapi, sed cxiam ankoraux proksimigxis la kupra giganto.

Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan korpon sagi el la subaj profundajxoj. Ankaux la viro vidis gxin, kaj la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizagxon, donis al mi certecon, ke mi ne plu devos timi lin, cxar lia vizagxesprimo montris timon pri certa morto.

Poste, lin cxirkauxvolvis la sxlimaj faldegoj de hida monstro el la praprofundo--giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj elpafigxema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj.

Rigardante tiun lukton je vivo aux morto, mia rigardo trafis la okulojn de la kondamito, kaj mi preskaux certis percepti en ili esprimon de malespera petego. Cxu jes cxu ne, min subite trainundis profunda kompato al la malfelicxulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta, forvaporigxis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco.

Nekonscie, mi jam cxesis remi, kiam la serpento sxvebis supren por ataki mian persekutanton, do la pirogo ankoraux flosis apud ili ambaux. La monstro sxajnis nur ludi kun la viktimo, antaux ol malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al sia domicilo en la obskura profundo por lin mangxi. La granda serpenta korpo volvigxis kaj malvolvigxis cxirkaux sia predo. La malignaj plenapertaj makzeloj klakfermigxis antaux la vizagxo de la viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran hauxton kaj resaltis.

La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia sxtona hakilo kontraux la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpusxan korpegon, sed li ne pli vundis gxin ol per simplaj manaj batoj.

Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la pirogo estis la lanco jxetita kontraux mi de tiu, kiun savi mi subite deziris. Per tirego mi elsxiris gxin, kaj, ekstarante sur la voblema trunko, mi trapusxis gxin per la tuta forto de miaj du brakoj inter la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16].

Lauxte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed la lanco, krocxita en gxia gorgxo, vanigis gxian provon kapti min, kvankam gxi preskaux renversis la pirogon per sia furioza strebo atingi min.

Subnotoj

[15] 1 funto = 0,453 kg.

[16] prabesto-specio.

8-a cxapitro

LA TEMPLO DE LA MAHAROJ

La indigxeno, sxajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj, tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estajxon. Nun la sango el la vundita rampulo rugxigis la akvon cxirkaux ni, kaj baldaux gxia debiligxo en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis gxin. Fine, gxiaj klopodoj por atingi nin tute cxesis, kaj post kelkaj konvulsioj gxi turnigxis sur la dorson, sxtone morta.

Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la sovagxulo, kies pirogon mi sxtelis. Ankoraux tenante la lancon, mi rigardis en lian vizagxon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min. Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambaux la armilon, dum ni gapis per stulta miro unu la alian.

Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu demando: kiom da tempo, gxis la ulo rekomencos la atakon.

Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per la jxargonacxo, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj sklavoj de la maharoj.

Je mia gxojo, li komprenis min kaj respondis per la sama jxargono.

"Kial vi tenas mian lancon?" li demandis.

"Por ke vi ne trapiku min per gxi," mi respondis.

"Tion mi ne farus," li diris, "cxar vi jxus savis mian vivon," kaj tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkauxris sur la fundo de la pirogo.

"Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?"

Ankaux mi sidigxis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi, kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble kompreni aux kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li, kiom versxajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo.

Sxajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj ekzistus alia mondo, logxata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli li primeditis tion, des pli lauxte li ridis. Sed tiel cxiam estis. Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio kvazaux ne povas esti--niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur tion, kio ekzistas laux la kondicxoj, kiujn ni trovas cxirkaux ni, sur la eksterajxo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter la rokoj de la universo--la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel fiere nomas la Mondo.

Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke li estas mezopo kaj nomigxas Jxa.

"Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?"

Li mirigite rigardis min.

"Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "cxar kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la maraj insuloj. Mi almenaux neniam auxdis pri mezopo, kiu vivas aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaux estas tiel, ke en cxi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento logxas sur la insuloj.

"Ni estas fisxkaptantoj, kvankam ni ankaux bone cxasas. Ni ofte iras al la cxeftero por sercxi cxasbestojn, cxar ili maloftas sur cxiuj insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaux militistoj," li aldonis fiere. "Ecx la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro estis juna, la sagotoj sxatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj. Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne gxeni nin, kaj ankoraux pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro pigraj ecx por kapti por si mem fisxojn, krom por distrigxi, kaj tiam ni farigxis por ili utilaj provizantoj de bezonajxoj, kaj sekve estigxis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni ne kapablas produkti, kontraux la fisxoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel la maharoj vivas en paco kun la mezopoj.

"La grandeguloj ecx venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi eklogxos cxe ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere strangajn, kaj terure malfelicxajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn ili alportas por partopreni en ili."

Dum Jxa parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni lin. Li estis giganta ulo, kiu altis laux mia takso ses futojn kaj ses aux sep colojn, belforma kaj kun kupre rugxa hauxtkoloro ne multe alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankaux liaj trajtoj similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas cxe multaj anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj busxo estis pli belformaj. Entute, Jxa estis impona kaj bela, kaj belparola ecx en la mizera helpa jxargono, kiun ni devis uzi.

Dum nia interparolo, Jxa prenis la remilon kaj remis la pirogon per viglaj tiroj antauxen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan mejlon for de la cxeftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, cxar nelonge antauxe mi mem manovris gxin tiel fiaske.

Ektusxinte la belan, ebenan plagxon, Jxa elsaltis, kaj mi sekvis lin. Kune ni trenis la pirogon suficxe for inter la arbustojn, kiuj kreskis post la sablo.

"Necesas kasxi la pirogojn," Jxa klarigis, "cxar la mezopoj de Luana konstante militas kontraux ni kaj sxtelus ilin, se ili trovus ilin." Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke gxi sxajnis nura nebulajxo pendanta en la malproksima cxielo. La suprenira kurbigxo de la surfaco de Pelucidaro konstante malkasxis al la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblajxojn. Vidi la teron kaj akvon kurbigxi supren en la malproksimo, gxis gxi sxajnis kurbigxi al la rigardanto, fandigxante poste kun la fora cxielo. Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel plenan inversigxon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskaux nur gapmiris.

Kasxinte la pirogon, Jxa tuj sin jxetis en la gxangalon, kaj baldaux venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj reen, kiel la vojoj de cxiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste konstatis, unu strangajxo distingas ilin disde cxiuj aliaj, kiujn mi iam ajn vidis, cxu ene de la Tero cxu sur gxi.

Cxiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, gxis abrupte gxi finigxis, meze de iu densa gxangala implikajxo, kaj tiam Jxa subite retroiris kelkajn pasxojn malantauxen, saltis sur arbon, tragrimpis gxin gxis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alterigxis sur tute alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turnigxis kaj retroiris mejlon aux malpli ol mejlon, gxis kie tiu nova pado finigxis tiel abrupte kaj mistere kiel la antauxa vojparto. Tie li denove transpasis cxiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj poste resurpasxis la interrompitan vojon.

Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne admiri la indigxenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj kaj por prokrasti aux malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn urbojn profunde sub la tero.

Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble sxajnas malrapida kaj peniga metodo por vojagxi tra la gxangalo, sed se vi estus pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie gxi ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte igxas viro antaux ol koni ecx tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la maro.

Fakte, tri kvaronoj de la edukigxo de mezopa junulo konsistas el konatigxo kun tiuj gxangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, cxar de la naskigxo gxis la morto ili neniam forlasas la arbaran maldensejon, en kiu situas ilia naskigxa vilagxo, krom se ilin edzinigas viro el alia vilagxo, aux se ilin militkaptas malamikoj de ilia tribo.

Migrinte eble kvin mejlojn tra la gxangalo, ni subite eniris grandan maldensejon, en kies preciza centro staris vilagxo tiel drolaspekta, kiel oni povus imagi.

Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin aux dudek futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj logxejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de cxiu el la pilkecaj domoj staris iuspeca skulptajxo, kiu laux la klarigo de Jxa identigis gxian logxanton.

Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du aux tri futojn longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda sxtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra cxambraro. La amplekso de la domoj variis de du gxis pluraj cxambroj. La plej granda, kiun mi eniris, havis du etagxojn kaj ok apartamentojn.

Cxirkaux la vilagxo, inter gxi kaj la gxangalo, estis bele kulturitaj agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj gxardenoj, kiam ni transiris al la vilagxo. Vidante Jxa, ili salutis respekteme, sed min ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj cxe la periferio de la kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankaux tiuj salutis Jxa, tusxante la teron tuj antaux si per la pintoj de siaj lancoj.

Jxa kondukis min al granda domo meze de la vilagxo--la okcxambra--kaj invitinte min enveni, li donis al mi mangxajxon kaj trinkajxon. Tie mi konatigxis kun lia edzino, belulino kun mamsucxanta bebo en la brakoj. Jxa rakontis al sxi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post tio sxi cxiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al mi ecx teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, laux Jxa, estis la regonto de la tribo, cxar Jxa sxajnis esti la nuna reganto de la komunumo.

Ni mangxis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Jxa tre amuzigxis, cxar lauxsxajne li malofte aux ecx neniam tion faris, kaj poste la rugxulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu staris ne malproksime de la vilagxo.

"Estas malpermesite viziti gxin," li diris, "sed la grandeguloj ne kapablas auxdi, kaj se ni bone kasxos nin, ili tute ne scios pri nia cxeesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj cxiam malamis ilin, sed la aliaj cxefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente dauxrigi la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli placxus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontraux la fiaj estajxoj kaj ekstermi ilin--la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se ili ne ekzistus."

Mi tutkore konsentis kun Jxa, sed sxajnis al mi malfacila afero ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni sekvis la komplikan padon al la templo, kiu trovigxis en malgranda maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.

Jen gxi staris: granda templo el tajlita rokajxo, konstruita en la formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj aperturoj. Neniu pordo aux fenestro videblis sur la flankoj de la konstruajxo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la sklavoj, cxar, kiel Jxa klarigis, la maharoj enflugis en sian solenejon kaj elflugis el gxi tra la tegmentaj malfermajxoj.

"Sed estas enirejo", Jxa aldonis, "cxe la bazo de la konstruajxo, pri kiu ecx la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la maldensejon al amaso de sxtonoj kusxantaj apud la bazo de la muro cxe unu ekstremo de la konstruajxo. De gxi li forsxovis kelkajn grandajn rokojn kaj tiel malkasxis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en la konstruajxon, almenaux lauxsxajne, kvankam, enirinte post Jxa, mi trovis min unue en tute malluma streta loko.

"Ni trovigxas en la ekstera muro," diris Jxa. "Gxi estas kava. Sekvu min singarde."

La rugxulo antauxeniris kelkajn pasxojn palpsercxe kaj poste komencis supreniri krudan sxtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero al la supraj etagxoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam la interno de la intermura spaco ekheligxis, kaj baldaux ni atingis malfermajxon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi la tutan internon de la templo.

La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu multaj malignaj maharoj adagxe nagxis tien kaj reen. Artefaritaj insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el ili mi vidis gevirojn de mia specio.

"Pro kio homoj estas cxi tie," mi demandis.

"Atendu, kaj vi jam vidos," respondis Jxa. "Ili ludos cxefrolon en la ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la regxino. Estu danka, ke vi ne trovigxas sur ilia flanko de la muro."

Li apenaux finparolis, kiam auxdigxis super ni la plauxdado de svingigxantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la granda malfermajxo en la mezo de la tegmento kaj solene cxirkauxsxvebis la randon de la templo.

Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaux dudek konsternaj pterodaktiloj--tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaux tiuj venis la regxino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel okazis, kiam sxi eniris la amfiteatron de Futra.

Trifoje ili iris cxirkauxe en la interno de la ovala salonego, kaj fine ripozigis sin sur la malsekaj kaj malvarmaj rokegoj, kiuj elstaras cxe la ekstera rando de la baseno. En la centro de unu flanko la plej granda roko estis rezervita por la regxino, kaj sur gxi sxi kusxigis sin, cxirkauxita de sia terura gardistaro.

Preninte siajn lokojn, cxiuj kusxis dum kelkaj minutoj kviete. Oni povis imagi, ke ili silente pregxas. La kompatindaj sklavoj sur la insuletoj per largxaj okuloj gapis la fibestojn. Plimulto de la viroj rekte kaj majeste staris kun la brakoj kunfalditaj sur la brusto, atendante sian pereon; sed la virinoj kaj infanoj sin krocxis unu al la alia, kasxigxante malantaux la viroj. Ili estis noblaspekta raso, la kavernohomoj de Pelucidaro, kaj se niaj prauloj similis al ili, do la homaro de la ekstera mondo ne plibonigxis, sed degeneris dum la paso de la epokoj. Al ili mankas nur bonaj okazoj. Ni havas bonajn okazojn kaj malmulton alian.

Nun movigxis la regxino. Sxi levis sian malbelan kapon por cxirkauxrigardi; poste, sxi tre malrapide sxovis sin al la rando de sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen sxi nagxis en la longa akvujo, returnigxante cxe la ekstremoj, kiel oni vidas kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turnigxante surdorsen kaj plongxante suben.

Pli kaj pli proksime al la insuloj sxi venis, gxis finfine sxi restis senmova antaux la plej granda, rekte trans la akvo de sxia trono. Levante sian fian kapon el la akvo, sxi fiksrigardis per la grandaj, rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, cxar oni alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj, bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn.

La regxino krocxis siajn okulojn al graseta junulino. Sxia viktimo provis forturni sin, kasxis sian vizagxon per la manoj kaj genuigxis malantaux iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse alrigardis, ke mi povus jxuri, ke sxia rigardo penetras la virinon tra sxiaj brakoj, trafante fine gxis la kerno de sxia cerbo.

La kapo de la rampulo komencis malrapide balancigxi, sed la okuloj neniam cxesis direktigxi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo reagis. Sxi turnis siajn largxajn, timplenigitajn okulojn al la mahara regxino, lante ekstaris kaj poste, kvazaux remorkita de iu nevidebla potenco, sxi movigxis kiel tranculino rekte al la rampulo, fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto.

Al la akvorando sxi venis, ecx sen heziti, kaj enpasxis la malprofundan akvon flanke de la insuleto. Sxi direktigxis antauxen al la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazaux sxi kondukus sian viktimon antauxen. La akvo altigxis gxis la genuoj de la ino, kaj ankoraux sxi pluiris, katenita de tiu okulacxo. Jam la akvo gxisiris sxian talion, poste jam la akselojn. Sxiaj kompanoj sur la insulo spektis hororigxantaj, senpovaj malhelpi sxian pereon, en kiu ili vidis auxguron de sia propra.

La maharo mergigxis, gxis nur la longa beko kaj la okuloj elstarigxis super la akvosuprajxo, kaj la ino flosis antauxen, gxis la pinto de tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de sxia vizagxo, dum sxi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo.

Nun la akvo superiris la busxon kaj nazon de la junulino--vidigxis nur sxiaj okuloj kaj frunto--kaj tamen sxi marsxis plu post la retroglitanta maharo. La kapo de la regxino poiome malvidebligxis sub la suprajxo, kaj gxin sekvis la okuloj de la viktimo--nur malrapida ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo malaperis.

Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la suprajxon de la akvo por ekvidi la reaperon de sia regxino, kaj post iom longa tempo sxia kapo malrapide elmergigxis cxe unu ekstremo de la baseno. La dorson antauxe, sxi aliris la suprajxon, same tiel fikse antauxenrigardante, kiel sxi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto.

Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la rampulo, ne alie ol kiam sxi malaperis sub la akvon. La ino eliris cxiam plu, gxis sxi staris en akvo apenaux gxisiranta sxiajn genuojn, kaj kvankam sxi estis subakvigita suficxe longe por droni trifoje, nenio indikis, krom sxiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke sxi ecx estis submergita.

Denove kaj denove la regxino kondukis la junulinon en la profundon, kaj denove el gxi supren, gxis la mistera hanto de la eventoj komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman memregadon.

Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antauxe, kaj kiam ili venis al la akvosuprajxo, mi hororigxis vidi unu el sxiaj brakoj foresti--tute forrongxita cxe la sxultro--sed neniel la kompatindulino signalis, ke sxi spertas doloron. Nur la hororo en sxiaj okuloj sxajnis pli intensa.

La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto de la vizagxo--estis repusxa vidajxo. La kompatindaj homoj sur la insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la manoj por forbari la abomenindan vidajxon, sed jam mi vidis ankaux ilin enfali la hipnotan sorcxon de la rampuloj, tiel, ke ili povis nur kauxri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenajxo okazanta antaux ili.

Fine, la regxino trovigxis multe pli longe subakve ol iam antauxe, kaj kiam sxi venis supren, sxi venis sola kaj nagxis dormeme al sia rokego. La momento, kiam sxi surgrimpis gxin, sxajnis signalo al la aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komencigxis multe pli grandskala ripetigxo de la mistera sorcxajxo, en kiun la regxino gvidis sian viktimon.

Nur la virinoj kaj infanoj farigxis predo de la maharoj--ili estis la plej malfortaj kaj molaj--kaj satmangxinte je la homa karno, kio signifis por kelkaj mangxi du aux tri sklavojn, restis nur cxirkaux dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin vivaj, sed tute alie okazis, cxar kiam la lasta maharo grimpis sur sian rokon, la tipdaroj de la regxino sagis en la aeron, cxirkauxflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel vapormotoroj, ili impetis kontraux la restintajn sklavojn.

Cxi-foje ne okazis hipnotado--realigxis nur simpla, sovagxa brutaleco de rabobestoj, kiuj ungas, sxiras kaj glutas sian viandon, sed ecx tio estis malpli forpusxa ol la supernatura procedo de la maharoj. Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj reflugis al sia loko flanke de la regxino, kie ili mem ekdormis.

"Mi kredis, ke la maharoj malofte aux neniam dormas," mi diris al Jxa.

"Ili faras multon en cxi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li respondis. "La maharoj de Futra lauxonidire ne mangxas homan karnon, sed oni alportas milojn da sklavoj cxi tien, kaj preskaux cxiam trovigxas maharoj por mangxi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne venigas siajn sagotojn cxi tien, cxar ili hontas pro tiu kutimo, pri kiu ili supozigas, ke nur la plej postigxintaj el iliaj samrasanoj praktikas gxin. Sed mi vetus mian pirogon kontraux rompita remilo, ke ne ekzistas ecx unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn sxi povas akiri gxin."

"Kial ili malsxatu mangxi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?"

"Ili lauxdire rigardas kun abomeno la mangxantojn de homa karno ne tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Jxa, "sed nur, cxar ni estas varmsanguloj. Ili ecx ne pripensus mangxi dagajxon, kiu por ni estas delektajxo, same kiel mi ne mangxus serpenton. Fakte, malfacilas klarigi, kial ekzistas cxe ili tiaj inklinoj."

"Mi volus scii, cxu ili lasis ecx unu homon vivanta," mi scivolis, forte elklinigxante el la aperturo en la roka muro por pli bone ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plauxdetis gxis la bazo de la muro pro brecxo inter la rokoj tiuloke kaj ankaux en kelkaj aliaj lokoj cxirkaux la periferio de la templo.

Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de la muro, kaj mia tuta pezo sur gxi montrigxis trosxargxo. Gxi elrompigxis, kaj mi impetis antauxen. Per nenio mi povis savi min, kaj mi plongxis kapantauxe en la akvon sub mi.

Bonsxance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundigxis pro la falo, sed dum mi altigxis al la akvosuprajxo, mia spirito plenigxis de teruro pro mia situacio, cxar mi pripensis la abomenindan pereon, kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la estajxon, kiu perturbis ilian dormon.

Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide nagxis en la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine, mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi jxetis timplenan rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaux senkonsciigxis, vidante, ke ne restis ecx unusola sur la rokoj, kie mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne povis percepti iun ajn el ili en gxia interno.

Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, gxis kiam mi rememoris, ke la maharoj, cxar surdaj, ne povis vekigxi pro la bruo farita de mia korpo, kiam gxi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis subakve. Estus malfacile kalkuli gxin laux surteraj kutimoj kaj normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis subakve eble sekundon, eble monaton, aux eble ecx tute ne. Oni ne povas ecx koncepti la eksternormalajn kontrauxdirojn kaj neeblajxojn, kiuj estigxas, kiam mankas cxiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn ni havas surtere.

Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi portempan savigxon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento aplikas sian misteran arton kontraux mi, kun la efiko, ke mi nur imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida sxvito ekfluis el cxiuj poroj de mia hauxto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el la insuletojn, mi tremis kiel folio--vi ne povas imagi la hororegon, kiun ecx la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en la spirito de homo--kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj acxaj, sxlimaj kaj nauxzaj estajxoj, kiuj pretas treni homon sub la akvon por mangxi lin! Terurveka afero.

Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu trafis en mian kapon, dum mi furioze cxirkauxnagxis denove, sercxante manieron fugxi.

Plurfoje mi vokis al Jxa, sed lauxsxajne li foriris post mia falo en la basenon, cxar miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia kasxejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis el la templo al sia vilagxo.

Mi sciis, ke la konstruajxo devas havi enirejon flanke de la tegmentaj enirejoj, cxar ne sxajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj, kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satigxu je la de ili avidata homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi plusercxis, gxis fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en la masonajxo je unu flanko de la templo.

Malgranda peno montrigxis suficxa por deloki suficxe da sxtonoj, por ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam tragalopis la interspacon al la densa gxangalo post gxi.

Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapisxon sub la gigantaj arboj, cxar mi sentis min kvazaux fugxinta el la ridetanta fauxko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn dangxero kasxigxos en tiu insula gxangalo, neniu povos esti tiel timinda kiel tiuj, de kiuj mi jxus forkuris. Mi sciis, ke mi povos renkonti la morton kun kuragxo, se gxi nur venos en la formo de iu konata besto aux de homo--kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj maharoj.

9-a cxapitro

LA VIZAGxO DE LA MORTO

Sxajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekigxo mi estis tre malsata, kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktosercxado, mi ekmarsxis tra la gxangalo por trovi la plagxon. Mi sciis, ke la insulo estas suficxe malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus rektlinie, sed gxuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo konstati la direkton kaj iradi laux gxi. La suno ja estis cxiam super mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn malproksiman objekton, kiu gvidus min laux rekta linio.

Sed kiel okazis, mi sxajne marsxis longan distancon, cxar mi mangxis kvarfoje kaj dormis dufoje antaux ol atingi la maron, sed post la finfina alveno mia plezuro je gxia ekvido ankoraux pliigxis pro la hazarda eltrovo de pirogo kasxita inter la arbustoj, kiujn mi trastumblis tuj antaux ol veni sur la plagxon.

Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan boaton gxis la akvo kaj sxovi gxin for de la akvobordo. Mia travivajxo kun Jxa instruis min, ke se mi sxtelu la pirogon de aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem kaj gxia posedanto.

Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu flanko, cxe kiu Jxa kaj mi eniris gxin, cxar mi tute ne povis vidi la cxefteron. Longe mi cxirkauxremis la bordon, kvankam je konvena distanco de gxi, gxis kiam mi ekvidis la cxefteron en la malproksimo. Vidinte gxin, mi rapidis direkti mian vojon al gxi, cxar delonge mi estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberigxos por esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.

Mi opiniis min sxtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fugxi sola, des pli, cxar ni jam havis bone trapensitajn planojn por fugxi kune al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malversxajno de sukceso en nia projektita entreprenajxo, sed mi sciis, ke mi neniam povos eksxati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj mi sciigxis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta.

Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto kontraux la sovagxa pramondo, en kiu mi trovigxis. Mi povus logxi kiel ermito en iu sxtonplena kaverno, gxis mi trovus manieron por ekipi min per la krudaj armiloj de la sxtonepoko, kaj poste mi komencus la sercxon je sxi, kies imago nun konstante akompanis min dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la cxefa kaj amata temo de miaj songxoj.

Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankoraux, kaj estis mia devo kaj volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la dangxerojn kaj sortoturnigxojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankaux Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambaux. Eble kruda, ankaux brutala, se jugxi lin tro strikte laux la normoj de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis nobla, digna, kavalireca kaj aminda.

La hazardo portis min al gxuste tiu plagxo, sur kiu mi trovis la pirogon de Jxa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon, retrospurante mian vojon el la ebenajxo de Futra. Sed mi ekhavis problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altajxo, cxar tie mi trovis, ke kelkaj padoj interkrucigxas tie, kie mi transiris la akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis.

Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laux tiu vojo, kiu sxajnis plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj denove mi lernis, ke ne cxiam plej konvenas preni la vojon de malplej granda rezisto.

Post ok mangxoj kaj du dormoj, mi konvinkigxis, ke mi estas sur la malgxusta vojo, cxar inter Futra kaj la interna maro mi la antauxan fojon tute ne dormis kaj nur unufoje mangxis. Retropasxi al la supro de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon sxajnis la sola solvo de mia problemo, sed subita largxigxo kaj ebenigxo de la kanjono tuj antaux mi ekauxguris, ke gxi baldaux elkondukos sur ebenan terenon, kaj forte tirite de la esplorista urgxo, mi decidis antauxeniri kurtan distancon, antaux ol retroiri.

La posta turnigxo de la kanjono kondukis min al gxia elirejo, kaj antaux mi mi vidis mallargxan ebenajxon, kiu etendigxis gxis la oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendigxis gxis la akvorando, kaj la valo kusxis maldekstre, poiome deklivanta gxis la maro, kie gxi estigis largxan, ebenan plagxon.

Aroj de strangaj arboj punktis la pejzagxon tie kaj aliloke, preskaux gxis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili. Jugxante laux la plantoj, mi konvinkigxis, ke la tereno inter la oceano kaj la antauxmontetoj estas marcxa, kvankam tuj antaux mi gxi sxajnis seka gxis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antauxen kaj reen.

La scivolemo motivis min marsxi al la plagxo, cxar la vidajxo estis tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetajxaron de la marcxo, mi opiniis vidi movigxeton inter la filikoj maldekstre, sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, gxi ne ripetigxis, kaj se vere io kasxigxis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan vegetajxaron por rekoni gxin.

Poste mi staris sur la plagxo kaj spektis la ampleksan kaj solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraux neniu homo auxdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn, kiuj kusxis transe, aux la mirindajxojn, ricxajxojn kaj aventurojn, kiujn gxiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovagxaj popoloj, kiaj ferocaj kaj fortaj bestoj en gxuste tiu momento rigardis la albatadon de gxiaj ondoj al gxia transa bordo! Gxis kie gxi etendigxis? Perry diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun tiuj de la ekstera mondo, sed tamen cxi tiu granda oceano eble etendigxis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj gxi jam kirligxis lauxlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante gxis hodiaux, malgraux cxio, tute nekonata, escepte de la strio videbla de sur gxiaj plagxoj.

La fascino de spekulativado igxis en mi tre forta. Estis, kvazaux mi estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por rigardi gxiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaux ol homoj movigxadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Gxi alvokis min esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur Perry kaj mi povos fugxi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco, versxajne mallauxta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko.

Dum mi turnigxis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpigxo de cxiuj tri, kiun mi vidis ataki.

Granda, sxlima amfibio gxi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj makzeloj de aligatoro. Gxia enorma korpo sxajnis pezi tunojn, sed tamen gxi movigxis rapide kaj senbrue miadirekte. Cxe unu flanko estis la krutajxo, kiu etendigxis de la kanjono en la maron, cxe la alia flanko la timinda marcxo, el kiu la bestego sxteliris al mi, malantauxe kusxis la granda, nemapita maro, kaj antaux mi, en la mezo de la mallargxa vojo, kiu kondukus al rifugxo, staris tiu granda monto de terura kaj minacanta karno.

Unusola ekrigardo al la kreitajxo suficxis por certigi min, ke mi staras antaux unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj bestoj, kies fosiliaj postrestajxoj troveblas en la krusto de la ekstera mondo, kiuj devenas ecx jam el la triasa epoko, granda labirintodono[17], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de zontuko, tiel nuda kiel cxe mia naskigxo. Mi povis imagi, kion sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis unuafoje la teruran antauxulon de la besto, kiu pusxis min en senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro.

Sendube li forfugxis, cxar alie mi estus nek en Pelucidaro nek aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, per la specifa apliko de la memprotekta instinkto, kiu savis lin de la sorto, kiu sxajnis trafonta min en tiu tago.

Rifugxi en la marcxon aux en la oceanon estus kiel salti en kusxejon de leonoj por savi sin de unu leono ekster gxi. Kaj la maro kaj la marcxo estis sendube plenaj de tiuj muskolozaj, karnomangxantaj amfibioj, kaj se ne, tiu, kiu minacis min, povus cxasi min egale facile en la maron aux en la marcxon.

Sxajnis, ke mi povos fari nenion, krom stari inerte kaj atendi la morton. Mi pensis pri Perry--kaj kiel li scivolemos pri mia sorto. Mi pensis pri miaj amikoj de la ekstera mondo kaj kiel ili pluvivados en kompleta nescio pri la eksternorma kaj teruracxa sorto, kiu trafis min, ne divenante la alimondan medion, en kiu okazis la timinda agonio de mia estingigxo. Pensinte tion, mi ekkomprenis, kiel sensignifa por la vivo kaj felicxo de la mondo estas la ekzisto de iu ajn unuopulo. Oni povas perei sen ecx momenta averto, kaj dum unu kurta tago la amikoj de la mortinto priparolos lin per dampita vocxo. La postan matenon, dum la unua vermo laboradas por kontroli la konstruon de la cxerko, la amikoj ekludas je golfo, suferonte pli grandan cxagrenon pro mistrafita pilko, ol ili sentis afliktigxon pro la tro frua--el la konjektebla vidpunkto de la mortinto--pereo.

La labirintodono nun proksimigxis pli malrapide. Gxi sxajnis kompreni, ke fugxi al mi ne eblis, kaj mi pretus jxuri, ke gxia granda, dentegoza makzelparo ridetis, kiam gxi plezure pritaksis mian situacion, aux cxu eble gxi ridetis pro la atendata sukoplena frandajxo, kiu baldaux pulpigxos inter tiuj elstarantaj dentoj.

Li estis proksimume kvindek futojn for, kiam mi auxdis vocxon voki min el la direkto de la krutajxo maldekstre de mi. Mi rigardis kaj preskaux gxojkriis pro la vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, cxar tie staris Jxa kaj verve mangestadis, urgxante min forkuri al la bazo de la krutajxo.

Mi tute ne kredis, ke mi kapablos eskapi la monstron, kiu elektis min por sia matenmangxo, sed mi almenaux ne mortus sola. Homaj okuloj rigardus mian finon. Ne tre trankviliga afero, mi supozas, sed mi cxerpis iomete da komforto el la pripenso pri tio.

Kuri sxajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla krutajxo, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Jxa grimpi malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je malgrandaj elstarajxoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie enradikigxintaj.

La labirintodono evidente pensis, ke Jxa alvenas por duobligi lian porcion de homa viando, do li ne rapidis cxasi min al la krutajxo, por ne fortimigi la alian frandajxon. Anstataux tio, li nur posttrotetis min.

Proksimigxante al la bazo de la krutajxo, mi ekvidis, kion Jxa intencas, sed mi dubis, ke tio finigxos sukcese. Li jam alvenis gxis dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je roka egxo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj, kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia longa lanco, gxis gxi pendis ses futojn super la tero.

Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Jxa, kio ja rezultigus por ni ambaux tiun pereon, de kiu la kuprulo provis gxuste savi min--tio sxajnis neeblajxo, kaj proksimigxante al la lanco, mi diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo savi mian.

Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en dangxero.

"_Vi_ estas en dangxero, cxar se vi ne movigxos multe pli rapide ol nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antaux ol vi ecx je duono suprengrimpos la lancon--se gxi bauxmos, gxi povos tre facile atingi vin ie ajn sub mia pozicio."

Nu, mi opiniis, ke Jxa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la lancon kaj ekgrimpis al la rugxulo per plejebla rapido, kiu tamen malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la debilcerba sitiko--kiel Jxa nomis gxin--subite ekkomprenis nian intencon, kaj ke gxi perdos sian mangxon, anstataux havi la esperatan duoblan porcion.

Kiam gxi vidis min suprengrimpi per la lanco, gxi ellasis siblon, kiu preskaux tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun mi atingis la supron de la lanco, aux pli gxuste, preskaux atingis. Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Jxa, sed tiam mi sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermigxi cxirkaux la akra pinto de la armilo.

Mi haste penegis atingi la manon de Jxa, kaj la sitiko faris fortegan tiron, kiu preskaux deskuis Jxa de sur lia malfirma alteno sur la roka egxo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraux tenante gxin, mi plongxis la piedojn antauxe al mia mortigonto.

Sxajnas, ke gxuste kiam gxi sentis la lancon gliti el la fingroj de Jxa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, cxar kiam mia falo cxesis, mi ankoraux tenis min je la malakra ekstremo de la armilo, kaj la pinto ankoraux restis en gxia busxo. Montrigxis, ke la akra pinto tute trapikis gxian malsupran makzelon.

Pro la doloro gxi klakfermis sian busxon. Mi falis sur gxian nazon, perdis mian altenon al la lanco, ruligxis lauxlonge de gxiaj vizagxo kaj kapo, trans gxia nuko sur gxian largxan dorson, kaj de tie mi falis teren.

Momenton post la alterigxo mi restarigxis kaj frenezece kuris al la pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transsxultra rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra gxia malsupra makzelo, kaj gxi estis tiel okupita per tio, ke mi jam gajnis rifugxon sur la supro de la krutajxo, kiam gxi denove pretis postcxasi.

Ne povante percepti min perokule en la valo, gxi siblante galopis en la altkreskan plantaron de la marcxo, kaj tie mi laste vidis gxin.

Subnoto

[17] prabesto-specio.

10-a cxapitro

EN FUTRA DENOVE

Mi rapidis al la rando de la krutajxo super Jxa kaj helpis lin atingi firman piedotenon. Li rifuzis auxskulti, kiam mi dankesprimis pro lia preskaux abortinta provo savi min.

"Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la maharan templon," li diris, "cxar ecx mi ne povis savi vin el iliaj manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan sur la plagxon de la cxeftero kaj trovis tie gxuste vian piedspuron sur la sablo.

"Mi tuj ekiris sercxi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj sendefenda kontraux la multaj embuskantaj dangxeroj sur la cxeftero, ne nur sovagxaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaux homoj. Mi tute facile postspuris vin gxis cxi tie. Mi alvenis tre gxustatempe."

"Sed kial vi faris gxin?", mi demandis, konsternita pro tiu amika ago fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro.

"Vi savis mian vivon," li respondis, "kaj de tiam estas mia devo protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus mian evidentan devon--en cxi tiu okazo estis plezuro, cxar mi sxatas vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi igxos membro de mia tribo. Cxe ni la cxasajxo kaj fisxoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el la plej belaj de Pelucidaro. Cxu vi venos?"

Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin--se nur eblos retrovi lian insulon.

"Estas facile, amiko," li diris. "Vi nur iru al la bazo de la plej alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la Lural-az. Rekte trans la busxo de la rivero vi vidos tri grandajn insulojn, pro malproksimo apenaux distingeblajn, kaj la plej maldekstra, kiam oni rigardas de la busxo de la rivero, estas Anorok, kie mi regas la tribon Anorok."

"Sed kiel mi trovos la Montojn de la Nuboj?", mi demandis.

"Lauxdire ili estas videblaj el duono de Pelucidaro," li respondis.

"Kiel granda estas Pelucidaro?", mi demandis, scivola, kian teorion tiuj primitivuloj havas pri la formo kaj konsisto de sia mondo.

"La maharoj asertas gxin sfera, kiel la interno de tola-sxelo", li klarigis, "sed tio estas ridinda, cxar se vera, ni refalus, se ni vojagxus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj etendigxas neniu-scias-gxis-kie cxiudirekte. Cxe la rando, kiel raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera, dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Laux ili, pelucidaranoj sur la kontrauxa flanko cxiam trovigxas inversigitaj!", kaj Jxa eksplode ridis pri la nura ideo.

Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus nin tiu tasko.

Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo--ke mi povus fari malgrandan komencon cxe Jxa, mia amiko, kaj per tio kontroli la efikon de mia instruado al pelucidarano.

"Jxa," mi diris, "kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara teorio pri la formo de la mondo estas gxusta?"

"Mi dirus," li respondis, "ke vi aux estas stultulo aux prenas min por stultulo."

"Sed Jxa," mi insistis, "se ilia teorio estas malgxusta, kiel vi klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al Pelucidaro. Se via teorio gxustas, ekzistas nur maro de flamoj sub ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie, plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fisxoj en vastaj oceanoj."

"Vi logxas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj cxiam marsxas kun la kapo malsupre?", li rikanis. "Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus vere freneza."

Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li auxskultis tiel atenteme, ke mi supozis fari veran impreson, tiel, ke naskigxas en li pensfadeno, laux kiu li kondukigxos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris.

"Via propra ilustrajxo," li diris finfine, "pruvas la falsecon de via teorio." El sia mano li faligis frukton al la tero. "Vidu," li diris, "sen apogo, ecx tiu frukteto falas, gxis gxi trafas ion, kio haltigas gxin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankaux gxi falus, kiel la frukto--vi pruvis gxin mem!" Li venkis tiufoje--mi vidis tion en liaj okuloj.

La tasko sxajnis nefarebla, do mi rezignis pri gxi, almenaux provizore, cxar kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi al Jxa aux iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskigxis en la interna mondo, konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj povas prezenti al si konceptojn kiel "spaco" kaj "eterneco".

"Nu, Jxa," mi diris, "egale, cxu ni marsxas kun la piedoj supre aux malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por ellabori kun miaj amikoj la fugxplanon, kiun la sagotoj interrompis, kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus forlasinta la arenon, cxar miaj amikoj kaj mi eble jam nun efektivigus nian fugxon, dum cxi tiu malfruigxo eble signifos frakasigxon al niaj planoj, kies plenumigxo dependas de la plua dormo de la tri maharoj kusxantaj en la kavo sub la konstruajxo, kie ni estis malliberuloj."

"Vi volas reiri al kaptiteco?" kriis Jxa.

"Miaj amikoj estas tie," mi respondis, "krom vi, miaj solaj amikoj en Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?"

Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian kapon.

"Kuragxa homo kaj bona amiko devus tion fari", li diris, "sed gxi sxajnas tute stulta, cxar la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno. Neniam dum mia tuta vivo mi auxdis pri eksa malliberulo, kiu memvole revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj."

"Mi ne vidas alian vojon, Jxa," mi diris, "kvankam mi certigas al vi, ke mi preferus iri al Sxeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas tro pia, ol ke mi iam versxajne devus savi lin el tiu loko."

Jxa demandis al mi, kio estas Sxeolo, kaj post kiam mi lauxpove klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub Pelucidaro. Cxiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien. Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj logxas tie. Ni scias tion, cxar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj trovigxas aux parte aux tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron, por ke gxi iru al Molop-az."

Dum ni parolis, ni marsxadis supren tra la kanjono, per kiu mi malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Jxa faris sian eblon por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian nesxanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu mi povos vidi la ebenajxon, kie kusxas la urbo. Mi miris trovi tute mallonga la distancon ek de la plagxo, kie mi retrovis Jxa. Mi evidente malsxparis multe da tempo, sekvante la kurbigxojn de serpentuma kanjono, dum trans la altajxo kusxis Futra, al kiu mi sxajne plurfoje proksimigxis.

Kiam ni atingis la verton de la altajxo kaj ekvidis la granitajn pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Jxa lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiauxis min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon.

Mi bedauxris disigxi de Jxa, cxar mi jam tre forte amikigxis kun li. Kun lia kasxita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovagxaj militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado, kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fugxplano sukcesus.

Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenaux por mi la plej grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la insulto, kiun mi pro nescio faris al sxi, kaj mi volis, nu, mi volis revidi sxin kaj esti kun sxi.

Laux la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj transiris la ondantan pejzagxon al la senombraj obeliskoj, kiuj gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi.

Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovagxuloj, mi tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarsxis al ili, kvazaux nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili gxuste laux miaj esperoj, cxar kiam ni interproksimigxis, ili cxesigis sian sovagxan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj turnigxos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej sxatis: movigxantan celobjekton, al kiu jxeti siajn lancojn.

"Kion vi faras cxi tie?" kriis unu, kiu poste rekonis min. "Ho! Estas la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo--kaj kiu fugxis, kiam la dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa fugxo?"

"Mi ne 'fugxis'," mi respondis. "Mi forkuris nur por eviti la dagon, kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuzigxis kaj perdis la vojon en la antauxmontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la revenan vojon."

"Kaj vi revenas libervole al Futra!" ekkriis unu gardisto.

"Al kiu alia loko mi iru?" mi demandis. "Mi estas fremdulo en Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti en Futra? Cxu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Cxu mi ne estas felicxa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?"

La sagotoj gratis al si la kapon. Cxio cxi estis io nova por ili, do, cxar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj, kiuj laux ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, cxar por ili mem gxi restis ankoraux enigmo.

Mi diris tion al la sagotoj por kasxi la spuron de mia fugxplano. Se ili kredus min suficxe kontenta pri mia sorto en Futra por libervole reveni post tiel bonega ebleco eskapi de ili, ili ne kredus, ecx dum momento, ke mi okupigxos pri la arangxado de denova fugxo tuj post mia reveno al la urbo.

Do ili kondukis min antaux sxliman maharon, kiu tenis sin sur sxlima roko en la granda cxambro, kiu estis gxia oficejo. Per siaj fridaj reptiliaj okuloj la estajxo sxajnis trabori la maldikan plakon de mia trompado kaj legi miajn plej intimajn pensojn. Gxi atentis la historion, kiun la sagotoj diris pri mia reveno al Futra, rigardante la lipojn kaj fingrojn de la gorilohomoj dum la rakontado. Poste gxi pridemandis min pere de unu sagoto.

"Vi diras, ke vi revenis al Futra memvole, cxar vi kredas vin pli sekura cxi tie ol aliloke--cxu vi ne scias, ke vi povus cxiam ajn esti selektita por perdi vian vivon en la intereso de la avanaj sciencaj esploroj, pri kiuj niaj kleruloj dauxre okupigxas?"

Mi nenion sciis pri tia afero, sed mi opiniis plej sagxe, ke mi ne konfesu tion.

"Mi ne estus en pli granda dangxero cxi tie," mi diris, "ol nuda kaj nearmita en la sovagxaj gxangaloj aux la solecaj ebenajxoj de Pelucidaro. Fakte, mi kredas min tre bonsxanca entute reveni al Futra. Unufoje mi apenaux evitis la morton inter la dentoj de grandega sitiko. Ne, mi certe estas pli sekura en la manoj de la inteligentaj estajxoj, kiuj regas Futra. Tiel estas almenaux en mia propra mondo, kie homoj kiel mi regas cxion. Tie, la plej altaj homaj popoloj protektas kaj gastigas la fremdulojn cxe si, kaj estante fremdulo cxi tie, mi kompreneble atendis ricevi simile komplezan traktadon cxi tie."

La maharo silente rigardis min dum iom da tempo post miaj eldiroj, kaj la sagoto tradukis miajn vortojn al sia mastro. La estajxo sxajnis profunde pensi. Fine li komunikis ian mesagxon al la sagoto. Tiu lasta turnigxis, gestis, ke mi sekvu, kaj foriris el la cxeesto de la rampulo. Malantaux mi kaj ambauxflanke de mi marsxis la ceteraj gardistoj.

"Kion ili faros al mi?" mi demandis al la ulo dekstre de mi.

"Vi aperos antaux la erudiciuloj, kiuj pridemandos vin pri la stranga mondo, el kiu vi pretendas veni."

Post momento de silento li denove turnis sin al mi.

"Cxu vi eble scias," li demandis, "kion la maharoj faras al sklavoj, kiuj mensogas al ili?"

"Ne," mi respondis, "kaj tio tute ne interesas min, cxar mi tute ne intencas mensogi al la maharoj."

"Do vi gardu vin antaux tio, ke vi rerakontu la fabelon, kiun vi jxus diris al Sol-to-to--ha, alia mondo, kie regas homoj!" li rikanis definitivece.

"Sed estas vero," mi insistis. "De kiu alia loko mi venis? Mi ne estas el Pelucidaro. Cxiu povas vidi tion ecx per duono de okulo."

"Nu, estas via malbona sxanco," li rimarkis seke, "ke oni eble jugxos vin ne per tuta, sed duona okulo."

"Kion ili faros al mi," mi demandis, "se ili rifuzos kredi min?"

"Eble ili kondamnos vin al la areno, aux al la fosajxoj por la eksperimentoj de la erudiciuloj," li respondis.

"Kaj kion ili farus al mi tie?" mi persistis.

"Neniu scias, krom la maharoj kaj tiuj, kiuj iras al la fosajxoj kun ili, sed cxar la lastaj neniam revenas, ilia scio ne multe utilas al

