# Batalo pri la Domo Heikkilä

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/batalo-pri-la-domo-heikkila-25964/index.md

La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe, ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.

La patro kaj filo ekiris.

La tempo pasis ĝis tagmanĝo--la komisiitoj ne revenis. La horloĝo batis du, tri, kvar--la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro supreniĝi al la gorĝo.

Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego--granda kaj potenca kiel pro ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta kaj kvazaŭ hezitanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al bariero de l' sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro.

La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de l' vipo--kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis ĝuste ĉe la domo.

La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto--unu el ili kuris senspire en la ĉambregon.

»Ĉu vi vidis, mastrino--la mastro kaj...»

»Kaj plu...?»

La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita kvazaŭ trovita ĉe misago.

De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj iradis piedpinte--ili ne povis ne fari tion.

Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.

»Hm Härmäj knaboj--deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro enveturante tra la pordego.

Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.

La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.

Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade ĉirkaŭrigardante.

La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kuraĝante rigardeti de post la fostoj.

El la buŝo de l' elĉariĝanta mastro aŭdiĝis grakaĉanta mokrido, kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.

»Ĉio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaŭ per altegsona sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. »Kaj kun alkresko!»--li montris la filon kuŝantan sur la herbo, eksplode ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.

La mastrino alproksimiĝis--la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimarkinte la mastron, kiu daŭre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurĝon en unu mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa vizaĝo--kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan ekstazon de l' momento.

Ektiro--la skurĝo eksvingis en la mano de l' mastrino.

»_En la ĉambron!_» sammomente ektintis tiel severe humilige, ke eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.

La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj perceptante kio okazis.

»En vian ĉambron!» reaŭdiĝis--en la voĉo tremis doloro kaj ekbolis bobeloj de indigno.

Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiom aplomba kunfalis kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.

La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj,--ambaŭ malaperis en la ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭdado, hurlado kaj vekriado kaj ĉiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto de l' estantoj en la ĉambrego.

Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.

»Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!» ŝi diris severe, metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.

Mem ŝi ree eliris--prenis la knabon kuŝantan sur la herbo en la brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.

Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron--iom pli sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.

Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj.

Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ forgesis siajn sarkasmojn.

Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.

»Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidinda» aŭdiĝis mallonga klarigo.

Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si--surprizante ĉi-foje, kiel ofte antaŭe.

La domon vizitis morto.

La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.

Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l' dancejo estas tiregata malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä--duonvestita, kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.

»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri, sed malaperis sammomente.

Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta--la dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.

La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l' mastrino.

Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.

Nun la mastro rakontis--kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro teruro--kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi--poste resti silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne kuraĝis eĉ tuŝeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.

Timigita li fakte estis, tremante je ĉiu ostotubero. La sama terura sento okupis ankaŭ la rigardantojn. Ĉiu komprenis, ke la mastrino ricevis subitan »atakon»--tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj--kaj ke tio okazis antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.

La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la menso kaj la servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la hararo estis kombata k. t. p.--daŭre pala kaj tremanta, sed helpema kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon povis esti laŭhome.

Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en Heikkilä--por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima fenomeno--diskreta kaj stranga, sed estimata de ĉiu. Ili staris kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio ŝlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Ŝajnis, kvazaŭ la homoj ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.

Sed malvigligita ŝi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto--la malgranda sulkiĝo de la brovejo,--fingrosigno de la agonio, videbla inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian severan dignecon.

La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia domo kaj tia mortinto.

Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al li ol iam dum la tagoj de sia vivo.

La filo ne estis videbla ĉe la enterigo--lia restadejo estis konata de neniu.

Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi el Heikkilä.

Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.

Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.

La mastro estis kvazaŭ demonhavanta--kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj, foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon, ĉe kiu la herooj manĝegis. Sed meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi de la tablo kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, murmuri nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi galope, kriegante kaj hurlante, foren.

Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanaĵojn de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis, kaj pereigi Heikkilä'n ĝis la subangulaj sokleroj.

La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la mano--nun, kiam la malhelpaĵo forestis.

Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia opinio klara--ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de l' duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri la superregado de la domo--ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al tio.

Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?

Tiel ŝajnis.

II.

La marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.

La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la fenestro, apogante la kapon al la brako.

»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio vi nun tiel okupita maldormas...?»

Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta--dum la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la hardaj fingropalpaĵoj de vivo.

Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li planis tian, kian li neniam antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin apogis al la antaŭpasinta vivovojo.

Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj, sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.

— — —

La unua estis ido de printempo--bela, feliĉa printempo.

Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por esti daŭra.

Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron pulsadi.

Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta--kiam oni nur ŝtelire kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.

— — —

Aŭtune tio okazis--tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.

La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis rapide klarigata. »Ĉu _servisto_ kiel mastron de _Heikkilä_? Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia digneco kaj estimo al siaj gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»

La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.

— — —

Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna sorpo--rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza susuro.

Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo. Kaj la sorto de la knabino--al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke da tagoj...?

»Sed kiel vi povos _vivi_ kun li?» li demandis kun doloro.

»Tion mi ankoraŭ ne scias--tion mi efektive ne scias», la knabino lamentis kun premego al liaj manoj.

Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando--estis alio, kio lin turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.

»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas _ĉio_ ĉesi je ĉi tio? Mi...»

Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la vizaĝon de la knabino.

Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum espero kaj malespero furiozis en lia brusto.

»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis--ĉar mi ne volas fari ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»

Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.

Ili stariĝis--kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.

Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.

»_Devas_ esti tiel», ŝi diris per tremetanta voĉo. »Sed se mi ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis malpacienciĝe, premegis liajn manojn kaj retiriĝis.

Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos--kaj se _vi_ bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis kontraŭ si.

Momenteto--ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta foliaro de l' sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj--la knabino sin disŝiris kaj forkuris.

Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio estis io mistere solena--kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili, tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.

— — —

La edziĝa festo--li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno, bruon de muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...

Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.

— — —

Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis libera--kvazaŭ nenio iam estis.

Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto--ili hontu! Propra terpeceto--ĝi estis facile akirita. Propra dometo--ĝi stariĝis kvazaŭ sorĉite.

Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan staturon kaj senenergian sintenadon--kaj en la sama momento li sentis kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj neklarigebla forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli fortege--kvazaŭ li sekrete konkuradis kun tiu viro.

Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi havas domon, mi dometon--montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.

En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj--strangaj, sed tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj por li. Kaj kiam li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.

— — —

Tio okazis sekvintan someron--unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la fojnistaro revenis de herbejo.

La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon post fojo.

Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu viro--profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ plaĉo.

Sed la virino intervenis.

»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»--aparte fiksante la rigardon al li: »_ies_ helpon!»

Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun la virino.

Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu li estis »fremdulo», aŭ iu alia--ĉiuokaze la skurĝbatoj de la viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris nur pro la flankuloj?

Li atendis--malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.

Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis ĉian diboĉadon--eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.

Lin okupis terura sento--tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki sinmortige, ju pli frue des pli bone--mem li povus eĉ miksi venenon en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ infaneton--certe tiu viro estis al ŝi kara.

Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo--li volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.

— — —

Ili estis vivitaj demandoj--al ŝi, la virino!

Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis--ŝi sola komprenis. Kion ŝi tiam pensis--ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?

Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri »Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo, aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?

Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi. Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la vilaĝon--kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä, ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro al landvojo.--Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron, aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas ĉiujn migrantojn?

Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn--certe ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo. Kaj certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj--veturis rekte en la festsalonon kaj pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?

Kaj ĉu la virino aŭdis _ke li ne drinkis eĉ guteton_? Certe ŝi tion aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas, kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva kontinento drinkas--ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?

Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj, jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo--eĉ kun almozulo en la landvoja drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri, kaj ĉu ŝi komprenis, _pri kio_ li ludis?

Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus kampardomon--la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis _servisto_? Kion ŝi tiam dirus?

— — —

La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis per brando kaj skurĝo.

Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis--ĉiu havas la ekscesojn de juneco!

Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj venthurladon en senluma aŭtuna nokto--ili portas lin antaŭen, ĉiam antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...

— — —

Ĉu li ne hontis--kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?

Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj sonoriloj--ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis malforta kaj malsanema--iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun humo sur la vizaĝo!

Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de Heikkilä--kiu ŝi estis? Ha, nun li tion memoris--certe li iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne revenis por peti pension pro tiu konateco.

Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li--se li povos remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan staton, li estos kontenta pri sia vivo.

— — —

Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?

