# Batalo pri la Domo Heikkilä

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/batalo-pri-la-domo-heikkila-25964/index.md

FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1.

JOHANNES LINNANKOSKI

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

PERMESITE TRADUKIS VILHO SETÄLÄ

ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

HELSINGFORSO, FINNLANDO

PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S. HELSINGFORSO 1919.

Johannes Linnankoski

estas pseŭdonimo de _Juho Vihtori Peltonen_ (1869-1913), konata kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano »Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo estas finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed ĉarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte evoluas ĝis firma morala persono; verko tradukita en multajn Eŭropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo Heikkilä»[1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaŭ priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 aperintaj dramaj poezioj.

[Piednoto 1: Prononcu ĉ. _hejkila_, kun akcento sur la unua silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj: Paavola--_pa:vola_, Väliportti--_valiporti_, kun akcento sur la unua silabo. La sono _ä_ estas inter _a_ kaj _e_.]

Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al la plej multaj el liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero eble klarigas lian dramistan talenton.

Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al la internacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el la produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de finna literaturo.

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

I.

Ĝi estis kiel fermita horloĝo--la domo.

Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon--kaj tiun el varma mano.

Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed zorge kaŝas sian internan konstruon.

Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.

El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado, nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la tuta domo kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies vera esenco restis neklara por ĉiuj.

La fokuso de la enigmo estis la mastrino.

Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis difinita limo--kiu ĝin transpaŝis, pentis.

Kelkiuj tion provis.

Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante, tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.

Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian ŝancon--nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.

Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu ili estis malpermesataj paroli? Ne--ili laŭdire nur nenion sciis. »La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun nepenetrebla krepusko?

Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter ĝiaj muroj batalis fortegoj--pri tio oni vidis kelkajn, estu nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da pridiskuto.

La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edziniĝis tre juna. Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi unua ŝanĝiĝo, okulvidebla por ĉiu--la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema. Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj ĉe dek ses jaroj.

La aero estis plena je supozoj. Ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila karaktero ol la Heikkilä'a. Ĉu ŝi eble havis junamiton, kiu ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj aferoj ne restas sekretaj. Ĉu la interrilatoj de la juna paro estis malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj--la solaĵo, pri kiu oni sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.

Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo--ĉe naskiĝo de infano. Ĝi estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlumon en la vivon de la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon--poste ĉio refalis en la grizaĵon.

Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino--tio laŭdire ankaŭ estis familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia edzo.

Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kaptinta la bridojn de la domo, okazis ŝanĝiĝo. Nenia laboregisto li iam estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn konstruaĵojn starigi--li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä'n laŭ nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo, forsarkante ŝtopilojn el la bierbotelaj buŝoj kaj konstruante vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.

La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la vojkurbaĵoj kaj en la vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skurĝon. »Bildo de sia patro, kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante, ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la familio, kaj la rimena skurĝo transiris jam kiel hereda sceptro tra du generacioj--kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio, ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la avo-apudjuĝisto[2] kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno, kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan teniĝon de apudjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis neflekseblecon al la spino de la antaŭaj reprezentantoj.

[Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!]

Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la mastrino--ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.

La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj ankoraŭ pli kaŝema. Oni apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.

Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je la sekvinta vivo en Heikkilä.

La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime, kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l' pordego renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis kelkfoje ĉirkaŭ la korta plano. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj flugis ĉiuflanken.

Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.

»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta voĉo aŭdiĝis kaj ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.

La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro, desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.

»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn danci!» li kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon--ĉe la orelo komencis elgutadi ruĝaĵo.

Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la korta barilo--ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de herbejo, kiuj okaze ĉeestis kaj ne povis sin deteni vidante la abomenan scenon.

»Lasu! Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon--_ies_ helpon!» aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la viroj nepre haltis.

La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena regalado--certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!» li ironie kriis. La batoj de l' vipo rekomencis plaŭdi.

Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen movetiĝo, sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la malpermeso.

»Morgaŭ pli, se estos bezone!» la skurĝinto ekdiris, ankoraŭ foje frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el la peronaj fenestroj.

Sed la mastrino staradis ankoraŭ senmova meze en la korto, kvazaŭ ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staradi, kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte interparolantaj.

Pasis duo da tagoj--el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso, ĉio ŝajne repaciĝis.

Sed la trian tagon okazis io neatendita.

Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la korto la postmanĝan ripozon--ankaŭ la mastro estis aperinta en la aron, kaj diradis maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino de iu fojnisto.

Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la fojnistaro--kvazaŭ ŝi havas ion por diri.

»Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!» aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren grandetan ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. »Sed ĉar la grenujoj faritaj de la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek estante nek estonte!» Kaj antaŭ ol iu eĉ perceptis, pri kio estas la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝtipon starantan antaŭ la hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon--la hakilo leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.

»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la pugnon etendita al la mastrino.

Ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la patrino, timigite faligas sian ludilon--la ruĝaŝnuran skurĝon de patro--sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.

La virino vidas ĉi ĉion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj prenas minacan teniĝon. »Restu for!» ŝi krias kun fajrerantaj okuloj al la alproksimiĝanta viro.

Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon por ŝirmi sian vizaĝon kaj ree atakas.

»Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!» estas ree aŭdata, kaj la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la ŝultroj de l' viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj, sin trenante al la domo.

Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo--kvazaŭ en ĉiu colo de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.

La fojnistaro fiksrigardas konsternita.

»Kaj nun al la herbejo!» aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. »Vi certe havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.»

Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de komandanto kaj esprimo de ordonanto en la rigardo--aliaj ekridetas. Unu taglaboristo--kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas sian koncepton pri la montriĝo de nova ordonanto, sennerve sin kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.

Momenteto por ekbeno--la mastrino staras antaŭ la knabo, lin starige ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko ruliĝas.

»Ĉu vi ne komprenas--al la herbejo!» Kaj ŝi forĵetas la knabon per tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la korto.

La homoj rigardas stultesprime.

»Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo--por ke nun ĉiu tion sciu!»

La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.

Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis eĉ ekaperi--li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.

Sed la nokton post dua tago ree okazis io.

La servistinoj dormantaj en la ĉambrego ekvekiĝis je tio, ke la pordo de l' interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.

La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj fenestroj.

Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo ligita je ringo ĉe ĝia pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la jungilaron.

»Ĉu _tia_ maniere?» aŭdiĝis de la perono--el la posta fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke ĉiu vorto estis aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestaĵoj rapidantan preskaŭkure al la junganto.

De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis momenton stari sendecida.

La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj--kiel ŝajnis, rekte al la kapo de l' ĉevalo, ignorante la mastron.

Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta rabbesto kontraŭ la venantinon.

»Vi diablido!»--la pinto de l' dekstra piedo ekflugis kontraŭ la genuon.

El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la manojn pugnigante.

La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.

Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero--ŝi obstine ekiris al sia celo.

La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.

Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaŭ vekiĝis, grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kaptante per unu mano je la ŝultro de l' irantino.

Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj--ili sin ĵetis unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de ŝia nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto--la brakoj ĉirkaŭprenis la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste ambaŭ renversiĝis. De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, moviĝojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj transruliĝon de la batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin disŝiris kaj stariĝis--kun talio duone nuda, ŝirita maniko pendanta ĉe la flanko.

La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus, kiam ŝi estis liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon--kaj ŝi falis senstreĉe kun la buŝo sur la teron.

Sed samamomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si, faris malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.

Momenton--la virino furioze returniĝis kontraŭ sian kontraŭulon kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la nukon de l' viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia, armita per ĉirkaŭvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino, batanta laŭpove rapide.

»Ĉu vi komprenas--ĉi tio devas--klariĝi! Vi ne piedbatos--nek ŝiros--nek diboĉos--ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon movos--neniu--sen mia permeso--vi jam eltrinkis la vian!» aŭdiĝis spireganta voĉo inter la batoj.

Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruliĝo kaj batalo--la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero, kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ pli fervore ol ĵus.

»Tio _devas_ iĝi--klara!--Nun estas demando pri la _domo_--patro diris--tiam. Jes, nun estas--ĉu vi aŭdas--_nun estas demando pri la domo_!--Ĝi ne estas per rumo--nek per skurĝo--konstruita--nek malkonstruota!--Heikkilä estas mia--kaj mi ĝin _tenos_--ĉu vi komprenas?»

La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.

»Iru en vian ĉambron kaj restu tie--la manĝo estos portata antaŭ vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»

Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la ĉambron.

Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la ĉambrego en sian ĉambron--la servistinoj jam retiriĝis en siajn litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis flustradi.

Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.

»Ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?» aŭdiĝis severa voĉo.

»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.

»Vi mensogas!» ektintis voĉo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi tio estos aŭdata aludeto ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!»

Ŝi restis ankoraŭ stari momenteton, severa kaj energia--al la servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.

Ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.

Ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.

La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam li okaze renkontis ilin en la korto.

Sed des pli estis vidata la mastrino--ĉie, en ĉiu loko. La viroj emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.

La signoj pri nova takto aperis ĉie. Ŝi duobligis la laboristaron kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. Novkampoj estis sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La disciplino estis severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel honoron aparteni al la anoj de Heikkilä.

Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaŭ ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata k. t. p.

Ĉio tio donis multe da temo por diskutado--ankoraŭ pli la interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Ĉu ekzistis iaj interrilatoj de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita antaŭa? Tiel ŝajnis--almenaŭ la mastro videble iom post iom kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis--strangajn sarkasmojn kaj vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis frenezaĵoj aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ridetado, kiu ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝis.

Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter ŝiaj alportitaĵoj.

Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis respekton--ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon almenaŭ sendanĝera nenionfaranto--ankoraŭ pli pro la mistera aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.

La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo--ĉu ĉiuj amaj rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi--ne je la nomo de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.

Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta je sia loto--kun la malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.

Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la homoj al Heikkilä.

La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino estis okazonta dum pentekosto.

Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.

Tiam la mastro sin proponis akompani la filon--li havis liberan tempon.

