# Aventuroj de Antonio

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/aventuroj-de-antonio-26099/index.md

Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo. La ventego siblis, la varmega sablo penetris tra la surtuto en la okulojn, en la nazon, inter forte fermitaj lipoj en la buŝon kaj senspirigis lin. Antonio sentis, kiel la sablo sur lia korpo amasiĝas! Li rememoris tiujn malfeliĉulojn, kiuj estis de samumo entombigitaj kaj pereis per sufokiĝo. Rapidmove li senigis sian korpon de la ĉiam kreskanta tavolo de sablo kaj denove li alpremiĝis teren, por ŝirmi sin kontraŭ la ventego.

De momento al momento la forto de la ventego ŝajne ĉesis. Sed tuj alflugis nova ondo, pli terura ol tiuj jam malaperintaj, kaj per sovaĝaj ekfrapoj ĝi vipis la teron.

Fine--post kelkaj horoj--la uragano ĉesis.

Antonio ne faris eĉ unu movon. Li timis ekmoviĝi. Li timis konvinki sin, ĉu li estas superŝutita aŭ ne.

Fine li ekkuraĝiĝis kaj levis sin. Li liberigis sin de la sufiĉe granda sablotavolo kaj malfermis la okulojn. Sed en tiu momento ekkaptis lin terura ektimo.

Dum furiozis la ventego, ekestis la nokto! La tuta ĉirkaŭaĵo kuŝis en profunda mallumo.

Antonio volis ekkrii, sed lia gorĝo estis tro seka. Li volis ekkuri, sed liaj rigidiĝintaj kruroj estis kvazaŭ el plumbo.

Post kelkaj momentoj li tamen ekiris. Fine li eĉ ekkuris. Ho, kiel bone, ke li almenaŭ memoras la direkton al la loko, kie staras la aŭtomobiloj!

Tiel li kuris kelkajn momentojn. Poste li ekvokis: "Sinjoro Meyer!"

Silento.

Ĉu li devojiĝis? Ho, certe, li devos deflankiĝi iomete dekstren! Do li ekkuris dekstren kaj post ĉiu paŝo li senespere vokis sinjoron Meyer.

Sed la dezerto estis muta kiel tombo.

Antonio ŝanĝis la direkton de sia kurado en ĉiu momento. Tuj ŝajnis al li, ke li devos iri maldekstren, tuj dekstren, tuj li revenis--kaj tiel li rapide kuris ĝuste en mala direkto ol staris aŭtomobiloj...

Lia voĉo plimalfortiĝis, liaj kruroj malleviĝis pro laciĝo.

Kaj la senkompata dezerto avide englutis liajn kavajn, kordisŝirajn ekkriojn, kiuj fine ŝanĝiĝis en kortuŝantan ĝemadon:

"Sinjoro Meyer! Sinjoro Meyer!"

FATAMORGANO.

Fine li elĉerpita falis teren.

Kaj nur nun li eksentis, kia malvarmo estas. La maldika vesto tute ne ŝirmis lin. Li komencis tiom tremi pro la malvarmo, ke li denove ekstaris kaj kun la lastaj rezervoj de la fortoj li ekiris plu.

Kien? Li ne sciis.

Sed li iris, li klopodis varmigi sin. Sensukcese.

Poste li falis teren ankoraŭ unufoje kaj ne plu leviĝis. Li sentis, kiel la frosto penetras lian korpon, sed li ne plu havis forton fari eĉ la plej malgrandan movon. Li fariĝis indiferenta al ĉio...

Li dankis al Dio, kiam li ekvidis la unuajn sunradiojn. La aero tuj ekvarmiĝis.

En la tuta ĉirkaŭaĵo estis nur sablo kaj ŝtonoj. La aŭtomobiloj estis nenie videblaj!

Li estas sola en senfina dezerto. Li aĉe pereos ĉi tie! Pro la varmego, malvarmo, malsato kaj soifo...

Li kuŝiĝis sur la varman sablon. Kiel agrabla tio estis post frosta nokto! Sed post unu momento li devis ekstari. La sablo komencis trovarmigi.

Per laciĝintaj okuloj li rigardis antaŭ sin en la ekvarmiĝantan dezerton. Li jam tute perdis la esperon, ke li povos savi sin.

Sed subite ekkaptis lin granda ĝojo. Ĉu lin ne trompas vidsento? Ĉu ĝi estas fantomo de la elĉerpitaj nervoj? Ne, li vidas ja tion tute klare, kaj ĝi estas tiel proksime! Li vidas oazon, altajn palmojn, domojn kaj homojn! Li vidas--kion li vidas? La vivon, la saviĝon, la sanon! Li vidas akvon, agrablan ombron!

Kaj Antonio ekkuris ĝojigita pro sia saviĝo. Sed--kion tio signifas? Li kuras, li kuras ja sufiĉe rapide--kio estas kun tiu oazo? Kial ĝi cedas antaŭ li? Sed kiel tio estus ebla? Aŭ ĉu li jam tute freneziĝis? Ŝajnas, ke tiuj suferoj senraciigis lin...

Kaj kiam li ekrigardis ankoraŭ unufoje, la oazo estis for. En tiu momento li ekrememoris, kion li lernis iam en la lernejo ... ke sur la dezertoj la rompiĝo de lumradioj kaŭzas fantomon--fatamorganon--kaj tiu ĉi fantomo nun ankaŭ al li alportis por unu momento la bildon de la terparadizo...

Li klopodis iri plu, sed post kelkaj paŝoj li eksidis sur la varmegan teron. Lia kapo kliniĝis en la manplatojn.

En liaj okuloj ekbrilis bedaŭraj larmoj.

Li pereos ĉi tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado... Almenaŭ se estus al li ebligita lastfoje adiaŭi kun la gepatroj kaj fratinoj ... kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco...

Sed ĉu vere estas ĉio perdita? Ĉu li devas ĉi tie perei?

Li suprenlevis la kapon.

Al li proksimiĝis nova aperaĵo. Nun tio ne estis la trompa fatamorgano, sed araba virino.

Li ekkuris al ŝi.

"Donu al mi akvon!" li petis per ĉiuj lingvoj, kiujn li konis.

Ŝi ne komprenis. Ŝi montris antaŭ sin kaj komprenigis lin, ke li sekvu ŝin.

Li iris ĉe ŝia flanko. Kiam li falis teren, ŝi levis lin, ekprenis lian manon kaj preskaŭ portis lin.

Post kelkaj momentoj, kiuj estis por Antonio la tuta eterneco, en la valeto antaŭ ili aperis la oazo. Apenaŭ ili eniris ĝin, Antonio ekprenis akvujon kaj komencis avide trinki. Poste li svenis. Kiam li rekonsciiĝis, la virino alportis al li daktilojn.

Manĝinte li tuj profunde ekdormis.

OTHMAN.

Vespere oni vekis lin.

La virino, kiu venigis lin en la oazon, preparis por li kuŝejon sur la tero en sia kabano. Apenaŭ li iom manĝis, li daŭrigis la dolĉan dormon.

Kiam li vekiĝis, estis hela tago.

Post matenmanĝo li eliris por trarigardi la oazon. Li ja ne povos resti ĉi tie. Li devos havigi al si informojn, kion oni povas fari en tiu ĉi situacio.

Ĵus kiam li forlasis la kabanon, alveturis en la oazon longa procesio de armitaj viroj. Virinoj, infanoj kaj maljunuloj ĝojkriante kuris renkonte al ili. Sed kiam la armeestro diris al ili kelkajn vortojn, iliaj ĝojekkrioj ŝanĝiĝis en kortuŝan ploradon.

Viroj saltis de sur siaj kameloj kaj eksidis kun la ceteraj oazanoj. Unusola estro restis staranta. Antonio tuj ekkomprenis, ke ili estas la rajdantoj, ĵus revenintaj el rabekspedicio. La malhelaj vizaĝoj de la viroj kaj malĝojigaj ekkrioj de la virinoj, de la maljunuloj kaj infanoj estis la evidenta pruvo, ke la ekspedicio malsukcesis.

La estro parolis versimile pri la procedo de la ekspedicio. Li akompanis sian parolon per vigla gestado kaj tiel Antonio, malgraŭ tio, ke li ne komprenis, povis imagi en la fantazio la tutan ekspedicion.

Kaj ju plu parolis la estro, des pli certe ekkomprenis Antonio, ke li falis en leonkavon. Ke li troviĝas en la oazo de tiuj rabistoj, kiuj intencis ataki ilian ekspedicion--kion malebligis al ili nur li. La estro ĵus parolis pri la sorto de Othman. Kiu scias, kiamaniere li eksciis tion, sed estas vere, ke li priskribis lian arestiĝon tre fidele. Post tiu ĉi sciigo ĉiuj ĉeestantoj komencis eldiri la nomon de Othman kaj laŭte plori.

Antonio jam pripensis, kiamaniere li povus forkuri. Li timis, ke ili ekscios, ke li estas tiu perfidulo, kiu kaŭzis ilian tutan malfeliĉon.

La estro ankoraŭ ne finis sian parolon, kiam maljunulo subite ekstaris kaj, montrante per la mano al la suda enirejo en la oazon, ĝoje li ekkriis: "Othman!"

Ĉiuj malkonfide ekrigardis tien.

Vere! Proksimiĝis Othman!

Dum la terura samumo, kiam ĉiu havis sufiĉe da laboro kun si mem, Othman disŝiris la rimenojn, per kiuj li estis katenita, kaj forkuris.

Antonio vidis, ke fulmotondro proksimiĝas.

Dum la atento de la tuta vilaĝo estis fiksita al la revenanta Othman, Antonio surgrimpis kamelon kaj galope li ekrajdis en la vastan dezerton. Antaŭ ol ili ekrimarkis lin, li estis en distanco de unu kilometro.

Unuamomente ili ne komprenis, kion tio signifas. Sed Othman, kiu havis tre akran vidsenton, ekkonis lin.

"Ni persekutu lin!" li ekkriis rabie. "Ni ekkaptu lin, eĉ se la kameloj devus perei! Li estas tiu, kiu perfidis min!"

Komencis furioza persekuto...

Antonio ja estis sufiĉe malproksime, sed li rajdis sur la kamelo unuafoje, dum liaj persekutantoj estis eminentaj rajdantoj. Antonion pelis la timo antaŭ la aĉa morto, liajn malamikojn la venĝosopiro.

Kiu venkos?

Laŭŝajne la Araboj. Ili flugas sur siaj kameloj ventrapide. Ili faras grandegan cirklon, kies mezpunkto estas Antonio. La duoncirklo mallarĝiĝas. Tio ne povos daŭri longe, kiam Antonio estos kaptita.

Sed--kio aperis ĉe la horizonto?

Kia stranga procesio? Kameloj, aŭtomobiloj--

Antonio ekĝojegis!

Sinjoro Meyer fine atingis la ekspedicion de la onklo kaj nun ili kune tendaras! Kaj jam ili ekvidis lin kaj rapidas renkonte al li! Ĉu ili alveturos ĝustatempe? Antonion forlasas la fortoj, kaj liaj malamikoj estas jam tute proksime. Ili jam ekkomencis pafi!

Ho, la onklo kaj sinjoro Meyer kun siaj viroj venos tro malfrue! Ankoraŭ du-tri minutojn--kaj li estus savita!

Antaŭ li aperis granda abismo. Tiom larĝa, ke li ne povus transsalti ĝin. Tiom profunda, ke li trovus sur ĝia fundo la morton.

Kio restis? Aŭ morti en la manoj de la Araboj, aŭ ĵeti sin en la abismon kaj tie perei...

Li ne povis longe pripensi.

Antonio instigis la kamelon, kiu per granda arko suprensaltis kaj poste rapide malleviĝis al la fundo...

La abismo malice grimacis...

KONKLUDO.

Sed ĝisfunde li tamen ne falis.

El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda rokaĵo. Antonio ekkaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ekpuŝego li senkonsciiĝis...

Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo.

"Dank' al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!"

Antonio iom post iom rememoris pri ĉio.

"Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo.

"Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer.

Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta viro.

Antonio restis ĉe la ekspedicio de la onklo. Antaŭ la adiaŭo kun sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revojaĝo vizitos lian familion en Tunizio.

Dum plua vojaĝo li eksciis, kiamaniere oni vojaĝas en karavano. Ofte, kiam la dezerto estis varmega kiel brulvarmigita forno kaj en terura varmego la kameloj iris antaŭen nur tre malrapide, paŝon post paŝo--li eksopiris denove vojaĝi en komfortaj aŭtomobiloj. Sed baldaŭ li tamen alkutimiĝis al tio, precipe kiam la onklo promesis al li, ke--kiam li estos fininta sian lernadon--ili entreprenados longajn komercvojaĝojn en diversajn regionojn.

La restvojaĝo pasis sen eksterordinaraj okazintaĵoj.

Tuj post reveno la onklo anoncis Antonion kiel la lernanton.

Ĉi tiu fariĝis lerta, entreprenema komercisto. Li faris ofte diversajn komercvojaĝojn, komence kune kun la onklo, pli poste tute memstare.

Liaj sopiroj plenumiĝis. Li ja ne fariĝis vojaĝanto, sed ankaŭ kiel komercisto li ekvidis multajn novajn landojn, li ekkonis diversajn popolojn kaj ankaŭ aventurojn li travivis.

Sed neniam plu li travivis tiom da aventuraj okazintaĵoj, kiom dum sia unua vojaĝo, kiam li serĉis sian onklon...

F. Omelka:

AVENTUROJ DE ANTONIO.

Ilustris Z. Burian.

Kovrilon projektis Dolfa Bartošík.

Presis Antonín Pražák, Jablonné n. Orlicí, Ĉeĥoslovakujo.

Eldonis en septembro 1937 La eldonejo de malkaraj libroj en Brno.

*

La manuskripton zorgeme korektis s-ro S. S. de Jong, gvidanto de la Frisa Esperanto-Instituto en Huizum--Nederlando.

Tie ĉi mi esprimas al li mian plej koran dankon!

F. O.

*

Eventualaj tradukrajtoj por naciaj lingvoj estas haveblaj sole ĉe la aŭtoro F. Omelka, fakinstruisto en Hluk--Ĉeĥoslovakujo.

Notoj de tekstpreparinto.

Dankojn al filino de la aŭtoro, kiu donis permeson enkomputiligi kaj disvastigi ĉi tiun tekston.

Ĉi tiu transskribo ne enhavas illustraĵojn, ĉar ili estas ankoraŭ kopirajtita.

Mi ŝanĝis ĉi-subajn laŭ preserarolisto de la originalo:

Paĝo Originalteksto Korektaĵo 8 ekspedico ekspedicio 11 kompremis komprenis 12 trovojaĝi travojaĝi 16 fremda, lando fremda lando 16 Li viro La viro 16 la oklo la onklo

Ankaŭ mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn:

Paĝo Originalteksto Korektaĵo 28 veturi hejmem veturi hejmen 32 memkopreneble memkompreneble 41 gardis Knapp gardis Knopp 41 Knapp ekkriis Knopp ekkriis 42 rimarkojn de Knop rimarkojn de Knopp 53 kiameniere kiamaniere (58) E. Burian Z. Burian

