# Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj

## Part 9

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/aspazio-tragedio-en-kvin-aktoj-45713/index.md

Ekstaris antaŭ mi grandega monto da ofendoj kaj mensogoj, kiun rapideme kaj diligente konstruis langoj de furioziĝinta malico kaj kiu devas dispremi mian amatan edzinon. Ĉu mi povas tutan tiun ĉi monton disĵeti, pesi en ĝi antaŭ vi ĉiun ŝtonon de kondamno, ĉiun bulon da kalumnia koto, ĉiun plenmanon da sablo ĵetita sur viajn okulojn, por ke vi ne rimarku la veron? Se eĉ permesus al mi tion ĉi la doloro, ĝin ne permesas la abomeno. Ĉiu el vi sendube trovis sin iam antaŭ kontraŭulo, kiun li estus renversinta per unu piedekbato kaj tamen ne volis lin eĉ piedekbati; ĉiu renkontiĝis kun kulpigado, kiun li senpene estus repuŝinta, sed, haltigita de abomeno, li ne repuŝis. La plej mizera homo havas konvinkon, ke lia karaktero nur ĝis ia grado povas esti duba kaj atingebla de suspektoj; sur ŝtupoj pli malaltaj li estas garantiita kontraŭ ili; se mi, regnanoj, kulpigus iun ajn el vi, je turmentado de sklavoj, la aliaj akceptus tion ĉi kiel eblan; sed, se mi kulpigus lin je formanĝado de sklavoj, neniu kredus al mi sen videblaj argumentoj. Ĉar egale ĉiu homo portas en si mezurilon de versimileco de homaj agoj, kun kies helpo li de la unua fojo taksas la honestecon de ĉiuj riproĉoj. Mi supozas, ke vi ankaŭ ĝin posedas en via konscienco, ke vi ankaŭ rimarkis mem la tutan monstrecon de la kulpigo, antaŭ ol mi sukcesis ĝin montri al vi. Efektive, kio laŭ Hermipo kaj liaj kompanianoj, aŭ ordondonantoj, estas Aspazio? Malĉasta hetero, delogantino de senpekaj knabinoj, mastrino de ametaĵoj de sia edzo, difektantino de sanktaj arbaretoj, senpensema kaj aroganta insultantino de dioj. Per multenombraj riveretoj ŝi disfluigas moralan putron sur la tero, kaj ĉar ŝi ne povas atingi kaj infekti la ĉielon, ŝi superĵetas ĝin per blasfemaĵoj. Tiu ĉi venenantino morala disvastigas ĉirkaŭ si tiel mortigan influon, ke de ĝi pereas plej geniaj mensoj kaj plej potencaj karakteroj. Konfesu, ke tiom da teruraĵoj oni povus dividi inter kelkaj virinoj kaj eĉ tiam ĉiu estus malofta siaspeca ekzemplero. Monstron kunigantan en si ĉiujn tiujn ĉi abomenindaĵojn la naturo ne kreis, naski ĝin povas nur fantazio de malnobleco. Jes, ĝi estas spirita frukto de Hermipo, jesigita, kiel efektiva, de neniu. Mi jam ne parolas pri la atestaĵoj de Sofoklo, Sokrato, Protagoro, al kiuj oni penis ŝteli el la buŝo ian dusencan vorton kaj malnoble ekuzi; sed kion pruvis aliaj atestantoj? La sklavo Trakso, videble subaĉetita, reprenis pro timo siajn vortojn; Tucidido kaj Diofito apogis sin sur miaj plej koraj forestantaj amikoj, kiuj ne povas ekstari ĉi tie kaj per neado de imputitaj al ili mensogoj ree enŝtopi ilin en la gorĝojn de la kalumniuloj. Se Aspazio tiel senkaŝe kaj ĉie dissemadis infekton moralan, kial do oni ne alkondukis ĉi tien la aregon da ŝiaj amatoj kaj oferoj; kiel oni ne kolektis la multenombran sekvantaron de tiuj morale faligitaj de ŝi knabinoj, sed oni preferis falsi la plendojn de la ekzilito kaj de la mortinto? Furioza malamo, timigita nek de majesteco de la malbonsorto, nek de l' morto, malnoble perfortis ilin ambaŭ. La koroj de miaj amikoj estis konstante malfermitaj por mi kaj mi nenion vidis en ili krom malŝato aŭ malrespekto por tiuj, kiuj nomas sin iliaj konfidenciuloj. Tucidido, kiu alvokis al juĝo Anaksagoron, estis sentaŭga, sed Tucidido, kiu malhonoras la senhejmulon, estas malnobla; Menono, kiu malgloris Fidion vivan, estis bazilisko, sed Diofito, kiu malgloras la mortinton, estas hieno. En tiu ĉi malnobla afero partoprenis, bedaŭrinde, ankoraŭ unu homo. Mi preferus vidi antaŭ mi fantomon de patromortiginto; sed, ĉar tiu ĉi homo jam ekstaris, li atestu kontraŭ siaj gepatroj adoptintoj. Vi scias, ke de mia unua edzino mi disiĝis. Ŝi petis, ke mi lasu ĉe ŝi miajn du filojn; mi konsentis, ĉar ŝi amis ilin, mi tamen ne ĉesis atenti ilian edukadon. Malsanema, la pli juna mortis frue; la pli maljuna dume maturiĝante komencis aperigi malbonajn emojn kaj malvirtajn kutimojn, kies embrion mi ne rimarkis en lia infaneco: li drinkadis kun la riĉa junularo Atena, partoprenis en plej malĉastaj diboĉadoj. Admonojn li akceptadis de mi komence indiferente, poste arogante, ĝis fine li tute rifuzis al mi la obeon kaj respekton. Longe mi ne povis trovi la fonton, el kiu li ĉerpis la rimedojn por tia vivo; fine mi trovis, ke ilin liveras al li kelkaj aristokratoj, kaj precipe la edzino de ia riĉulo -- kun kiu celo, vi divenas el la prezentita al vi skribaĵo kaj el la intencita ĉi tie malhonorado de la patro kaj de la patrino per la atestaĵo de la filo. Mi ne analizos tiun ĉi hontindaĵon, mi eligis ĝin nur, por ke sur ĝia fono respeguliĝu pli klare la malico de la kulpigantoj, por lumigi al vi unu detalon, antaŭ kiu eĉ la ebria kaj zorge en kalumniado ekzercita Ksantipo ektremis. Li edziĝis kun virino, meritanta pli bonan sorton, kiun li malzorgis kaj kune kun la infanoj ĵetis en mizeron. Eksciinte ĉi tion, Aspazio donis al la malfeliĉa virino konstantan monhelpon, kiun ŝi ofte pagis dufoje, kiam la malŝparemulo fordrinkis ĝin, kaj pri tiu ĉi Aspazio li atestis, ke ŝi instigis al senhonesta metio lian edzinon, kiun ŝi cetere tute ne konis! Vere, la homa lango estas kapabla plenumi ankoraŭ pli grandajn krimojn, ol la mano! Tiu ĉi ekzemplo vin instruu, kiel en la laboro de niaj kulpigantoj ŝanĝiĝis la vero. Kaj kiacele oni plenumis tiun ĉi senhontan falsadon? Aspazio belega, prudenta, libera de antaŭjuĝoj, kuraĝa, agema, glora, ĉirkaŭata de filozofoj kaj de ili admirata, sendube vekis enviojn kaj malamojn; sed la fina celo de l' atako ĉi tie estas mi. Ne per simpla okazo pereis ĉiuj, kiuj staris al mi plej proksime. Unua falis Efialto, poste Anaksagoro kaj Fidio, nun venis la tempo por Aspazio. Ĉar oni ne sukcesis min dispremi, oni penis almenaŭ soligi kaj senesperigi min. La nuna ekbato, se ĝi ne maltrafos, efikos tiun tiel longe atendatan rezultaton. La kalkulo estas simpla kaj -- mi konfesas -- bona, ĉar Aspazio ne foriros el tiu ĉi mondo sola, sed kun Periklo, kiu ŝin amas kaj adoras, kiu sen ŝi ne povus vivi. Ĉu tia espero ne allogas! Ĉu por ĝi ne estas inde plenumi eĉ malnoblecon? Tiom da fojoj oni vane alvokis min antaŭ la juĝon de l' popolo, tiom da fojoj oni penis dispremi min per Spartana milito, tiom da kaptiloj mi evitis, tiom da ekbatoj mi rebatis kaj tiom da doloroj mi eltenis, -- kaj jen ĉi tie sen ia batalo, sen kontraŭstaro mi cedos, en tombon aŭ en ekzilejon, kien vi sendos mian plej karan amikinon, al kiu mi ŝuldas la plej bonajn inspirojn kaj la plej feliĉajn ideojn! Eble mi estas cetere por vi, por la regno -- baraĵo kaj ŝarĝo, kiel maljuna sklavo, kiu fininte sian servadon, perdis la fortojn kaj estas al laboro nekapabla kaj tamen vivas obstine. Se vi serĉis okazon liberiĝi de mi, kaptu ĉi tiun -- facilan kaj oportunan. Mi atendas nur ordonon, kien mi devas forporti mian kapon. Sed vi, regnanoj, ne restu kun la konvinko, ke mi foriros dispremita de malĉastaj agoj de tiu ĉi virino, se vi ŝin kondamnos. Mi foriros fiera je ŝi, kvankam ŝi pekis antaŭ la leĝo. Sur la vangoj de l' kulpigantoj trakuris, kiel mi vidas, ĝoja rideto. Jes, ŝi pekis, ĉar ŝi pensis -- profunde kaj laŭte. La tradicio kaj niaj regularoj vidas en ĉi tio pli grandan pekon, ol en subĵetado de l' infanoj. La tuta saĝeco de niaj virinaj idealoj enfermiĝas en divenado, ekscitado kaj satigado de viraj voluptoj. Se iu varmigus ŝtonan statuon kaj instruus ĝin moviĝi, sendube ĝi trovus amanton. Plej bongusta frandaĵo por postulemaj moralistoj estas belega, odora korpo de malsaĝa virino. La prudento laŭ ilia opinio estas nur maldolĉaĵo en tiu ĉi plej dolĉa frukto sur la tero. Se la antikva kaj ĝis nun ne forigita leĝo punas per cent drakmoj virinon, kiu eliris sen vizaĝkovrilo; se estas al ŝi malpermesite aŭskulti en la teatro komediojn; se unu greka verkisto gloras tion, ke neniu en Atenoj manĝas kun fremda edzino: se la konata aristokratino fieris antaŭ mi, ke ŝiaj filinoj ne legis eĉ unu verson de Homero, tiam efektive pekis Aspazio, kiu malkovradis sian vizaĝon sur la strato, komunikiĝadis kun scienculoj, legis verkojn de poetoj kaj filozofoj, diskutadis pri plej altaj demandoj sciencaj. Tio ĉi ja signifas, ke ŝi pasigis vivon malindan! Mi aŭdas ridon kaj aplaŭdojn por Hermipo en ĉiuj rifuĝejoj de malĉasto. Ĉar li ne kuraĝis starigi antaŭ vi plej forpuŝindan malĉastulinon kaj kulpigi ŝin, ĉar ŝi dirus al vi: tia estas mia okupo -- kaj vi devus ŝin liberigi. Sed ĉu virino, pensanta libere povas diri al juĝistaro: tia estas mia okupo? Neniel. Ĉar malĉasteco estas metio leĝigita, filozofio -- ne. Hetero kiu ruinigus la tutan grekan junularon -- mokus ĉiujn juĝojn, dum filozofinon meditantan pri la deveno de steloj oni havas rajton kaj oni devas puni per morto laŭ postulo de iu ajn. En Atenoj estas pli sendanĝere dissemi infekton ol sciencon. Kvankam ne nur en Atenoj... Ĉiu popolo pistas la grandajn homojn, kiel nuksojn, por eligi el ili kernojn, per kiuj ĝi nutriĝas. Ne unu jam lumradio ekpafis el arestejaj mallumejoj, ne unu granda ideo estis oleita per martira sango. Kiam genio ekparolas al homaro, ĝi komence respondas per insulto kaj nur poste per beno. Malsaĝeco vagas tra vojoj jam pretaj kaj bone gardataj, la saĝeco trahakas al si vojon tra densa kaj maljuna arbaro, en kiu ĝin surfalas venenaj rampaĵoj kaj rabaj bestoj. La socio estas kreita por pigmeoj, grandeguloj vundas al si la fruntojn per ĝiaj malaltaj kunplektaĵoj. Por ke ili tamen ne difektu kaj ne disbatu tiun ĉi konstruaĵon, estas necese ilin faligi kaj senliberigi aŭ fortranĉi al ili la kapojn. Vi volas tion ĉi fari kun Aspazio. Ekkreskis en Atenoj virino -- grandegulo, kiu ne enlokiĝas en tradiciaj ĉeletoj, kiu ilin dispuŝas kaj rompas, kiu super la nigra amaso leviĝas kiel palmo super arbetaĵo; dishaku ĝin aŭ fortranĉu al ĝi la pinton, se tion ĉi postulas Hermipo kaj permesas la leĝo. Sed ne pensu, ke via hakilo estas sankta, ĝi estas nur multepeza kaj akra. Se ĝin estus tenintaj generacioj, kiuj vivis antaŭ mil jaroj, ili faligus ĝin sendube sur viajn kolojn, ĉar vi estus por ili senpiaj kaj nemoralaj; se ĝin ekvidos en viaj manoj generacioj, kiuj vivos mil jarojn poste, ili nomos vin mortigantoj. La netuŝeblajn kredojn de niaj praavoj ni mokas hodiaŭ kaj niajn netuŝeblajn verojn la pranepoj ankaŭ ne indulgos. Ĉar apud niaj limaj kolonoj la mondo ne haltos en sia evolucio, sed ilin renversos, iros antaŭen kaj starigos al si novajn. Ĉu vi povas esti certaj, ke post vi finiĝas la progreso de l' homa ideo, ke tiuj principoj, pro kiuj vi kondamnas Aspazion, ne estos konfesataj de ĉiuj? Se via rigardo atingas la lastajn ekstremojn de l' monda ekzistado kaj antaŭvidas, ke via scienco, via kredo travivos ĉiujn ventegojn kaj ĉiujn kataklismojn en eterna senŝanĝemeco, forprenu al la edzo la edzinon, al la infanoj -- la patrinon, kaj dediĉu ŝin kiel oferon al la dioj. Sed, se en vian konsciencon enŝteliĝis eĉ plej malgranda dubo, elaŭskultu ĝian averton, por ke la mantelo de l' justeco ne kovru la krimon. La honesta koro donu al vi bonan inspiron, la hela prudento donu al vi saĝan konsilon, via verdikto estu voĉo de l' leĝo. (_Li malsupreniras de la parolejo, alproksimiĝas al Aspazio kaj kisas ŝin_) Kara edzino! Kalumniado nin disigis, sed la verdikto kunigos kaj falos sur nin ambaŭ.

ARĤONTO

La juĝa diskutado estas finita. La ĵurintoj metos senkulpigajn blankajn globetojn en la dekstran urnon kaj la kondamnajn -- nigrajn -- en la maldekstran. (_La ĵurintoj en granda plimulto plenigas la dekstran urnon, -- kelkaj la maldekstran._)

METRONOMO

La voĉdonado estas finita.

ARĤONTO (_enrigardinte en ambaŭ urnojn_)

La kalkulado de globetoj estas superflua. Per la verdikto de l' juĝo la kulpigita Aspazio estas senkulpa.

PERIKLO

Tio estas voĉo de tiu sama popolo, kiun mi servis! (_Sofoklo, Sokrato kaj Protagoro kortuŝitaj ĉirkaŭas Aspazion, al kies piedoj sin ĵetas kaj kisas ŝiajn genuojn areto da junaj sklavinoj._)

KELKAJ REGNANOJ (_kaptinte Hermipon_)

Al juĝo la kalumniulon!

ASPAZIO (_eltiras la ponardon kaj ĵetas al Hermipo_)

Mi ĝin jam ne bezonas, sed eble al li ĝi utilos.

PROTAGORO

Por tranĉado de pano akirita per malhonoro.

(_La kurteno falas._)

POSTPAROLO

«Aspazio» esperantigita aperas en momento fortune elektita. Ĝi aperas tuj post la kvara kongreso esperantista, en kiu tiel elokvente estis proklamita kaj triumfis en la koroj de diversnaciaj kongresanoj idealo de internaciismo. Ĝi aperas samtempe en momento de kvardekjara jubileo de Svientoĥovski, kiam en Varsovio okazas kunveturo de liaj adorantoj.

Ĉar la aŭtoro de l' «Aspazio» dum sia longa mirege fruktodona laborado estis apostolo de vera internaciismo, tio signifas -- de l' ama alproksimiĝo de ĉiuj nacioj, celanta kunigi plej sanktajn inspirojn de diversnaciaj genioj en unu komunan sunon, en unu belegan harmonion, en kiu perdiĝos nenia tono originala kaj valora.

Ĉar duaflanke, liaj polaj adorantoj, nun alportantaj al li festajn signojn de grandestimo kaj danko, per ĉi tio protestas kontraŭ mallarĝa kaj malnobla kalumnio, dum longaj jaroj persekutinte lin kvazaŭ malvarman kosmopoliton kaj egoiston, -- lin, poeton-filozofon, kiu sciis kunigi varmegan amon al la progreso de l' patrujo kun varmega amo al la progreso de l' homaro.

Kaj se publiko okcidenta povas malpli interesiĝi pri Svientoĥovski, talentoplena publicisto, potenca batalanto kaj estro de l' pola progreso dum kvardek jaroj, mi tamen nun ne vidas en pola literaturo verkiston, kiu per sia komune-homa penso kaj tutmondaj idealoj meritus pli esti prezentita al la diversnacia esperantistaro, ol la aŭtoro de l' «Aspazio».

Por ni, Poloj, dezirantaj al nia lando lumon kaj varmon de progresanta tagiĝo, Svientoĥovski estas antaŭ ĉio tiu homo, kiu montris al ni eblecon kaj necesecon de nova evolucio sur vojo de interna disvolviĝo anima post la nacia katastrofo en la jaro 1864, kiam unuj tute perdis esperon pri estonteco kaj plorante sidiĝis sur la tomboj historiaj, aliaj tute perdis penson publikan kaj interesiĝis memame nur pri sia privata bono. Pro tio ni havas apartajn kaŭzojn por dankemo al la patro de nia progreso en la lasta epoko.

Sed ŝajnas al ni, ke la aŭtoro de «Aspazio» kaj de multaj aliaj dramoj («Animoj senmortaj», «Spiritoj», k. t. p.) povas elveki miron kaj amon ankaŭ en la koroj de aliaj nacioj, kiel pensulo profunda, poeto nobla kaj bonega stilisto. Tial mi pensas, ke la tradukinto de l' «Aspazio» havis bonan ideon, prezentante al la esperantistaro la belan verkon de Svientoĥovski.

En la dramon «Aspazio» la kreinto enmetis tutan sian animon -- ĉiujn sonĝojn de idealo, ĉiujn batalojn de eterne revolucia spirito, tutan sian amon al beleco kaj malamon al malnobleco. Vi trovos en la figuro de Periklo sonĝon de Svientoĥovski pri homo, kiu regas animojn ne per privilegia posteno, ne per demagoga flatado de instinktoj de amaso, sed per pura potenco de persona genio -- bela sonĝo, momente enkorpigita en Hellado, tiel kara al Svientoĥovski! Vi trovos en Aspazio idealon de virino -- belan saĝecon kaj saĝan belecon. Vi trovos ĉi tie rondon de elektitaj spiritoj de Hellado kaj malkovros en Fidio, Sofoklo, Eŭripido -- aŭtoran amon al arto ĉiuspeca, en Anaksagoro, Sokrato -- lian amon al filozofio, en Protagoro -- lian senkomparan talenton dialektikan -- kaj en tuta dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj.

Unu el riproĉoj, farataj de kritiko al dramaŭtoro Svientoĥovski, ke ĉiuj liaj personoj parolas tiel bele kaj sprite, sperte kaj riĉe, kiel la aŭtoro mem, perdas sian forton en «Aspazio», kie la aŭtoro prezentas spiritojn elektitajn, havantajn rajton al lingvo elektita; krom tio la aŭtoro en ĉi tiu dramo diversigis sian lingvon, donis aliajn akcentojn al la juna Sokrato, al la doloranta patro Anaksagoro, kaj trafe malriĉigis la lingvon de la rondeto da humilaj animoj en la societo de Elpiniko.

Ni tute ne certigas, ke la dramo de Svientoĥovski estas verko sendifekta. Ni trovas nur, ke ĝi estas grandvalora kaj eminenta.

Laŭ nia opinio, difektoj teknikaj de tiu ĉi dramo: troeco de elemento rakonta kompare kun elemento agada, multparoleco de herooj, troa kapableco ilia por kreado de aforismoj anstataŭ akcentoj de vera pasio en momentoj de gravaj okazintaĵoj, k. t. p. -- ĉio ĉi ne ludas seriozan rolon apud la beleco de l' stilo kaj forto de la esprimitaj en ĝi ideo.

Kaj ni ne havas ankaŭ intencon persekuti ĉiujn laŭvolajn kaj nevolajn deflankiĝojn de la historia vero, kontraŭbatali modernismojn kaj anakronismojn, ĉar sur ĉiu paŝo en tiu ĉi granda dramo pli forte nin kaptas io pli grava -- internaj intencoj de la aŭtoro, potenca pentraĵo de l' batalo, kiun malhumila kaj memama intrigo flamigas en malluma amaso kontraŭ altaj spiritoj. La forumo de Atenoj fariĝas por ni pli proksima, kiam ni renkontas «hieraŭ» hodiaŭajn batalojn, nuntempajn dolorojn kaj sonĝojn de l' homaro. Io eterna, eterne nobla kaj eterne malnobla en konstanta batalo -- jen kio estas grava en tiu ĉi belega dramo, kreita de spirito de unu el la filoj de Prometeo!

Leo Belmont.

Librejo HACHETTE & Kio, 79, Boul. Saint-Germain, PARIS.

KOLEKTO DE "LA REVUO"

INSTRUA FAKO

Grammaire complète d'Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro ĉe la liceo «Charlemagne». Unu volumo in-16, 166-paĝa (_broŝurita_) Fr. 1 50

Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-o ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj, en Esperanto verkita de Paul FRUICTIER. Unu volumo in-16, 75-paĝa (_broŝurita_) 1 50

Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaboris Alfred E. WACKRILL. Unu volumo in-16, 95-paĝa (_broŝurita_) 1 »

Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET. Unu volumo in-16, 108-paĝa (_broŝurita_) 1 »

LITERATURA FAKO

Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD, tradukita de Gaston MOCH. Unu volumo in-8, 44-paĝa (_broŝurita_) Fr. 1 »

Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. SVJENTOĤOVSKI, trad. de D-ro Leono ZAMENHOF. Unu volumo in-8, 154-paĝa » »

Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT. Unu volumo in-8, 159-paĝa (_broŝurita_) 2 »

Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo de Alfred BADER. Unu volumo in-8, 33-paĝa (_broŝurita_) » 75

La libro de l' Humoraĵoj, originale verkita de Paul de LENGYEL. Unu volumo in-8, 194-paĝa 2 50

La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de D-o BEIN. Unua, volumo in-8, 194-paĝa (_broŝurita_) 2 » Dua volumo, in-8, 238-paĝa (_broŝurita_) 2 » Tria kaj lasta volumo, in-8, 197-paĝa (_broŝurita_) 2 »

La Reĝo de la montoj, de Ed. ABOUT. trad. de G. MOCH. Unu volumo in-8 (en preparo) » »

La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj de Frederiko PUĴULA-VALJES. Unu volumo in-8, 40-paĝa (_broŝurita_) 1 »

Laŭroj, kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la Unua literatura konkurso de «La Revuo». Unu volumo 142-paĝa 2 »

Makbeto, tragedio en kvin aktoj, de SHAKESPEARE, tradukita de D-o H. LAMBERT. Unu volumo in-8, 125-paĝa 2 »

TEKNIKA KOLEKTO

Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj), verkita de la Medicina Esperantista Grupo. Unu volumo in-8 Fr. 1 50

Komercaj leteroj en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj Ch. LAMBERT. Unu volumo in-16 » 50

La komerca sekretario, de Ros. SUDRIA. Unu volumo in-16 » 50

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD. Unu volumo in-16 » 75

Monadologio, de LEIBNIZ, tradukita de E. BOIRAC. Unu volumo in-16 » 60

Muzika terminaro, de F. de MÉNIL. Unu volumo in-8, 20-paĝa » 60

Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj), de J. C. O'CONNOR, Ph. Dr. M. A., kaj D. D. P. HUGON. Unu volumo in-16 » 90

Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET DE L'ISLE. Unu volumo in 8 (_bindita_) 1 50

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, avec modèles de lettres (en français et Esperanto), par R. LEMAIRE. Unu volumo in-8 » 40

Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, par Charles VERAX. Unu volumo in-8 (_bindita_) 2 50

MUZIKO

Himno al Zamenhof, paroloj kaj muziko de R. DESHAYS 1 »

La Vojo (kanto kaj fortepiano), paroloj de D-ro ZAMENHOF, muziko de R. DESHAYS » 35

Esperanto (valso por fortepiano), muziko de A. F. de MÉNIL » 50

La kanto de l' cigno (melodio), poemo de SVIRIDOV, muziko de F. de MÉNIL 1 »

Kuŝas somero, poezio de Th. KANALOSŜI-LEFFLER, muziko de F. de MÉNIL 1 »

Mi aŭdas vin, poezio de Leono ZAMENHOF, muziko de F. de MÉNIL 1 »

Imprimerie Espérantiste V. Polgar-Politzer, 33, rue Lacépède, Paris.

Noto de transskribinto:

Mi registris kelkajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

