# Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj

## Part 8

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/aspazio-tragedio-en-kvin-aktoj-45713/index.md

Esplorinte precize la ornamaĵojn de la statuo, kiel tio ĉi estis nur ebla ne difektante ĝin, ni konvinkiĝis, ke Fidio ekuzis la tutan donitan al li oron kaj de la kulpigo je ŝtelo li devas esti libera. (_Bruo._)

MENONO

Mensogo!

VOĈOJ

Kalumniulo! Fortranĉu al li la langon! Ŝtopu lian buŝon per fandita plumbo! Dungita mensogulo!

ARĤONTO (_frapante per la bastoneto_)

Mi petas pri trankvilo!

UNU EL LA EKSPERTOJ

Kio rilatas la ŝildon, sur ĝia bareliefo, kiu prezentas militon de amazoninoj, ni trovis du vizaĝojn kun ia simileco al la trajtoj de Fidio kaj Periklo. (_Ree bruo._)

VOĈOJ

Kun ia simileco! Ha, ha, ha! Ofendo de l' dieco! Malpieco!

DIOFITO (_suprenirante la parolejon inter krioj_)

Regnanoj! (_Arĥonto frapas per la bastoneto._) Regnanoj, permesu al mi diri unu vorton! Dank' al mia konsilo estis akceptita antaŭ kvardek jaroj aparta leĝo kontraŭ senpiuloj. Se vi obeis mian konsilon tiam, obeu ĝin ankaŭ nun kaj trarigardu la krimon de l' kulpigito, kiu mem eble konfesos ĝin antaŭ vi. Sen lia atestado vi ja ne kondamnos lin! (_Bruego._)

VOĈOJ

Ne estas necese! Ne ekzistas kulpo! Ateno postulas nur juĝon!

ARĤONTO

Metronomo alkonduku la malliberigiton. (_Dum tiuj vortoj eniras Protagoro._)

PROTAGORO

Oni povas lin nur alporti, ĉar Fidio antaŭ momento mortis. (_Bruega kriado._)

VOĈOJ

Li mortis! Li estas mortigita! Mortigistoj! Banditoj!

PROTAGORO (_sur la parolejo_)

Kaj mi havas sufiĉe da kaŭzoj malbeni tiujn, kiuj rapidigis lian morton, sed kiel atestanto de lia foriro, mi povas vin certigi, ke oni lin ne mortigis. Pro malespero li mortigis sin propravole per malsato. (_Longedaŭra bruo._)

VOĈOJ

Krimo! Hontego! (_Arĥonto sensukcese penas reigi la ordon._)

PROTAGORO

Regnanoj, vi havos ankoraŭ multe da tempo por kondamni la kulpulojn, -- nun ni devas adiaŭi la grandan homon per solena kaj trankvila ĉagreno. (_Ree bruo._)

VOĈOJ

Ni alkonduku Menonon al la korpo de Fidio! Li forkuris! Malnoblulo!

ARĤONTO

En tiaj kondiĉoj la juĝantaro ne povas plenumi siajn devojn. (_Silento._) La afero de Aspazio! Kie estas la kulpigita?

METRONOMO

En la ĉelo mallibereja de Fidio.

ARĤONTO

Ke ŝi ekstaru ĉi tie! (_Metronoma foriras._)

TUCIDIDO (_al Elpiniko murmuretante_)

Mi ne vidas Trakson.

ELPINIKO

Ĉu estas eble, ke li nin trompis?

TUCIDIDO

Oni devas lin trovi! (_Elpiniko foriras._)

ALCIBIADO (_al Polignoto_)

Rigardu, kiel Elpiniko vigle moviĝas. Mia kara, oni ne devas malatenti virinojn, kiuj ankoraŭ povas kuri.

POLIGNOTO

Malboneco ŝin rapidigas. Ŝi fosis ja kavon por Aspazio! Monstro!

ALCIBIADO

Se tiuj ĉi juĝanoj havus eĉ iomete da saĝo kaj komprenado de aferoj, ili devus min alvoki kiel eksperton, mi estus la plej certa mezurilo de l' virto. Ĉar regnanino Atena, kiun mi ne kisis, estas sendisputeble honesta -- Aspazion mi nur hodiaŭ bone pririgardos.

POLIGNOTO

Ĉu por tio ĉi vi alvenis?

ALCIBIADO

Speciale por tio ĉi. Dank' al tiu ĉi okazo mi reekvidis la sunon, kiun mi jam de longe ne observis. Dormema kiel mi, Helio sendube ankaŭ diboĉis tiun ĉi nokton. Ĉu vi estos ĉe mi vespere?

POLIGNOTO

Ne, mi estas tiel ekscitita de tiu ĉi proceso, ke mi ne povus amuziĝi.

ALCIBIADO

Ha, eble, ke mi ankaŭ kortuŝiĝos. (_Ili foriras._)

DIOFITO

Ni devas profiti la morton de Fidio, donante niajn atestaĵojn.

HERMIPO

Mi jam pripensis tion ĉi (_Eniras Aspazio kun Periklo, post ili Sofoklo kaj Sokrato._)

SCENO TRIA

LA SAMAJ, ASPAZIO, PERIKLO, SOFOKLO, SOKRATO kaj KSANTIPO.

ARĤONTO

Juĝatino, alproksimiĝu. La nomo de via patro?

ASPAZIO

Aksioĥo.

ARĤONTO

Libera aŭ sklavo?

ASPAZIO

Regnano de Mileto.

ARĤONTO

Per kio vi okupis vin antaŭ la alveno Atenojn?

ASPAZIO

Mi legis verkojn de saĝuloj kaj poetoj.

ARĤONTO

Kaj ekster tio ĉi?

ASPAZIO

Mi kantis kaj ludis.

ARĤONTO

Kia estas via nuntempa okupo?

ASPAZIO

Mi edukas la infanojn de mia edzo, helpas malriĉulojn kaj diskutas kun filozofoj.

DIOFITO (_al Hermipo_)

Bonege!

ARĤONTO

Pri kio?

ASPAZIO

Pri ĉio, kio estas objekto de l' homa scienco.

ARĤONTO

Ĉu vi jesigas la kulpojn, kiujn oni al vi riproĉas en la kulpigo?

ASPAZIO

La olivetojn el la arbareto de Ateno mi ne deŝiradis, ĉar mi ilin havis en mia ĝardeno.

ARĤONTO

Kiu vin defendos antaŭ la juĝo?

PERIKLO

Mi, ŝia edzo.

ARĤONTO

La kulpiganto Hermipo havas la parolon. (_Hermipo supreniras la parolejon, Periklo -- la kontraŭstarantan duan._)

HERMIPO

Estimataj regnanoj! Tiun ĉi virinon mi ne konas, ŝi faris al mi nenion malbonan, tiu ĉi cirkonstanco forigas el mia kulpigo motivojn privatajn, se iu dezirus ilin al mi subŝovi. Al tiu ĉi paŝo instigis min nur la zorgemeco pri la bono de l' religio kaj morala sano de la societo. En la sonĝoj aperis antaŭ mi kelkfoje la diino Ateno, zorgantino de nia urbo, kaj ordonis al mi defendi la piedbatitan religion; en la paroloj, en la rigardoj, en la malĝojoj de la ĉirkaŭantaro mi legis tiun saman peton -- obeante do tiujn ĉi alvokojn, mi havas konvinkon, ke mi agas je la nomo de homoj kaj dioj. Mi antaŭvidas ĉi tie la demandon: ĉu mi ne pekis per la troa severeco? ĉu mi ne trograndigis la danĝeron? ĉu ne estis pli ĝuste admoni tiun ci virinon, ol ŝin starigi antaŭ la juĝantaro? Mi povus al tio ĉi respondi: kial donis al mi la kreinto animon tiel profunde sentantan, tiel adorantan la bonecon kaj malamantan la malbonecon? kial tiel senlime mi estas ligita kun mia nacio, ke mi devas deziri ĝian feliĉon? Mi preterlasas tamen mian privatan personon kaj revenas al la objekto de l' afero. Kulpigita estas virino, sed ne virino simpla, kvietema, sindona al la hejma fajrujo, eraranta nur pro nesciado; ne, ĝi estas virino belega, kapabla, alte instruita, al kiu la ĉielo sendis multajn plej karajn donacojn kaj kiu ĉirkaŭis sin per areto da plej eminentaj mensoj nur por ilin malpiigi kaj per ilia helpo disvastigi sian mortigan influon sur la tutan urbon aŭ eĉ sur la tutan Grekujon. Se Mileto havus ian jarlongan koleron kontraŭ ni, se ĝi volus nin pereigi, mi pensus, ke ĝi alsendis ŝin al Atenoj kiel venĝantinon. Ĉirkaŭrigardu nur la terurajn sekvojn de ŝia agado! Unue, kion ŝi faris kun sia edzo, kun la homo, rilate kiun la patrujo havis tiom da belaj esperoj? De la momento de ilia edziĝo, Periklo, la posteulo de l' glora gento, trempas siajn simpatiojn en la plej profundaj kaj plej malbonaj elementoj de l' societo, malfermas al ili larĝajn enfluejojn, subruinigas per ili la antikvajn kaj respektindajn instituciojn; el la regna kaso li nutras mallaboremulojn kaj senfortigas ĉiujn fundamentojn, sur kiuj apogis sin la vivo de l' popolo, sur kiuj leviĝis ĝia grandeco. Dank' al tiuj elementoj la regnano egala al ni ĉiuj regis en Atenoj kiel aŭtokrata sinjoro. Li faris militojn, subskribis interpacojn, konstruis novajn konstruaĵojn, detruis la malnovajn, mastrumis la monon publikan tiel laŭvole, ke kiam oni postulis de li kalkulon pri la elspezoj por la militiro kontraŭ la Spartanoj, li respondis nur, ke ian sumon li elspezis por «necesaj bezonoj», kio devis signifi, ke per ĝi li subaĉetis la reĝon Plejstonakson. La konstruado de la Partenono ankaŭ fariĝis sen kontrolo. Mi ne esploros ĉi tie la tre disvastigitajn sciigojn, ke li komercis en la tendaro per knabinoj, kvankam ĝin jesigis multaj seriozaj personoj; mi ne haltos sur la morto de la pli juna filo de Periklo, venenita de la patro, kiel atestas tion ĉi la skriba konfeso de lia pli maljuna filo Ksantipo, kion mi metas antaŭ la juĝantaro...

ARĤONTO

Mi rimarkigas al vi, ke kulpigita estas ne Periklo, sed Aspazio, pri ŝi do vi devas paroli.

HERMIPO

Tiujn ĉi faktojn mi citis kiel pruvon, kiom da malutilaĵoj kaŭzis al la societo Aspazio per sia edzo, kiu en ĉiuj pli gravaj entreprenoj konsiliĝis kun ŝi, aŭ, kiel ekzemple en la milito kun Samoso, eĉ kontentigis ŝiajn dezirojn. Tiun saman negativan influon ni rimarkas en ŝia ĉirkaŭantaro: Anaksagoro nur per forkuro elglitiĝis el la manoj de l' justeco, Fidio mortis en malliberejo, Eŭripido, forpelinte du honestajn edzinojn, konsumiĝas en malĉasto, la muzo de Sofoklo silentas jam la tutan jaron. Protagoro kaj Sokrato eniris tiun vojon de filozofio, kiu iam starigos ilin ankaŭ antaŭ la juĝo. Tio ĉi ne povis esti alie. La tri lastaj rakontu al vi mem, en kiaj diskutadoj ili pasigis la tempon kun Aspazio. Dank' al la projekto de Diofito, vi starigis la leĝon, kiu celas subpremi ribelojn de malrespekta penso kaj malpermesas komentariadon de ĉielaj korpoj kontraŭan al la mitologio. Tio estis brideto necesa por haltigadi tiel nomatajn filozofojn de l' naturo, kiuj neis la partoprenon de dioj en la kreado de l' mondo kaj anstataŭ ili starigis fortojn naturajn kaj interŝanĝon de materioj. Kaj jen, la malpermeson, al kiu subiĝis viroj, kuraĝis malatenti nun virino, fremdlandulino, sendanka por la ricevita gastameco. Ŝi volis forpeli ĉiujn diojn el Olimpo kaj fermi ĝin, kvazaŭ malnovan vinejon kun trua tegmento, kiun jam neniu vizitas. Neniam ŝia buŝo elparolis preĝon, neniam ŝiaj piedoj ektuŝis sojlon de sanktejo, nur ŝiaj manoj, kiel atestos al vi la sklavo Trakso -- deŝiris fruktojn el la arbareto de Ateno. Kun tiu ĉi senpieco devis kuniĝi ĝia dunaskita fratino -- malĉasteco. Aspazio fondis rifuĝejon por junaj sklavinoj, kiu efektive estis domo de malpuraj plezuroj. Anaksagoro, kiun mi volonte alvokus kiel atestanton, kaj kiu kaŝis tiun ĉi rifuĝejon antaŭ la estraro, malfermis ĝian sekreton al Tucidido. Tiu sama moraleco regis en la loĝejo de Aspazio, kiu servis kiel loko de intervidiĝoj por ŝiaj amikoj kaj amikinoj. Unu el ili, Diotimo, jam mortis, ŝi permesis al si tiajn senbridajn hontindaĵojn, ke eĉ Fidio plendis pri ŝi antaŭ Diofito. Ekzistas en Atenoj multaj viroj, kiuj fieras, ke ili sukcesis ĝui la favorojn de Aspazio mem. Mi ne esploras, kiu havas rajton al tiu nerespektinda sinlaŭdado, mi rimarkos nur, ke la majstrino sendube superis siajn instruitinojn.

Regnanoj! Pro tiuj agoj la leĝo kondamnas la kulpulojn al morto. Ĝi estas severa puno kaj oni devas ĝin singarde uzi. Sed ĉu estas eble sin reteni de ĝi, kiam dioj kaj homoj ĝin postulas! Ĉu estas eble per senpuneco plikuraĝigi la krimulojn ekzistantajn kaj elvoki novajn? Mi ne eraras, supozante, ke en via konscienco pli gravan signifon havos la bonstato de l' patrujo, ol unu glata sed krimema kapo. Elparolu: ŝi estas kulpa, ĉar tiu ĉi kondamno, jam longe decidita en la ĉielo, atendas nur sian efektiviĝon sur la tero.

ARĤONTO

Ni elaŭskultu la atestantojn. Ĉu Sofoklo ĉeestas?

SOFOKLO

Mi estas.

ARĤONTO

Vi vizitadis Aspazion?

SOFOKLO

Tre ofte, precipe dum kunvenoj scienco-artistaj.

ARĤONTO

Pri kio oni ordinare parolis?

SOFOKLO

Ĉu mi povas ĉion citi? Pri diversaj aferoj politikaj, pri demandoj sciencaj kaj artistaj.

ARĤONTO

Ĉu laŭ maniero libera, malĉasta?

SOFOKLO

Libera, sed tiel ne malĉasta, ke mi tien kondukus mian filinon, se ŝi povus kompreni sciencajn diskutadojn.

ARĤONTO

Sekve, regnano, vi nenion rimarkis, kio povus rompi la moralecon.

SOFOKLO

Nenion.

ARĤONTO

Mi rememorigas al vi tamen, ke vi estas alvokita ne por defendi la krimon, sed por konfesi la veron.

SOFOKLO

Mi miras, ke tiu ĉi vero renkontas tiel malmulte da kredo. Hermipo perdis ne sole la honestecon sed ankaŭ la prudenton, se li supozis, ke mi povas ĉi tie konfesi ion alian krom adoro kaj simpatio por la senpeke kulpigita virino.

ARĤONTO

Nun donos al ni sian atestaĵon Sokrato. (_Sokrato eniras._)

SOKRATO

La domo de Aspazio estis plej alta en Atenoj lernejo de filozofio kaj mi ĝia lernanto kaj adepto. Ĉiu estas malbona nur pro nesciado; mi pensas do, ke kiel la kulpiganto, tiel ankaŭ vi juĝistoj postulas, ke mi klarigu, kiu estas tiu ĉi glora virino kaj ke mi ne permesu plenumon de maljustaĵo. Mi bedaŭras, ke vi min ne demandis pri tio en alia loko, sur strato, en ies ajn loĝejo aŭ dum promenado en agrabla arbareto, sed tie ĉi antaŭ la juĝistaro, kiu per la akcepto mem de la kulpigo rekonas la krimon antaŭ la esploro. Kion vi dirus pri homo, kiu eksidus sur ĉevalon antaŭ ol oni ĝin alkondukus al li, manĝus griaĵon antaŭ ol oni ĝin donus al li, aŭ senplumigus anseron antaŭ ol li ĝin kaptis?

ARĤONTO

Al la afero, Sokrato, al la afero.

SOKRATO

Mi ne povas paroli pri la afero ĝis mi ne turnos supren la interrilaton de ambaŭ flankoj kaj ne klarigos al vi, ke efektive la juĝanto estas ĉi tie Aspazio, kaj Hermipo estas kulpigita de ŝi je malsaĝeco kaj vi -- je konspiro kun li.

ARĤONTO

Sufiĉe!

SOKRATO

Sufiĉe? Ĉu vi jam scias ĉion pri tiu ĉi nia majstrino kaj povas jam dekreti? Vi estas tre komprenema, arĥonto.

ARĤONTO

Protagoro! (_Protagoro eliras._) Ĉu Aspazio en la interparoloj pekadis kontraŭ la religio kaj la moraleco?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio?

ARĤONTO

Laŭ la ĝenerala mezurilo por homaj agoj.

PROTAGORO

Mi tian ĝeneralan mezurilon ne posedas en mi, ĉar mi estas estaĵo unuobla kaj ne kolektiva.

ARĤONTO

Ĉi tie ne estas loko, Protagoro, por sofistaj paradoksoj.

PROTAGORO

Sed tie ĉi estas loko por precizaj difinoj. La juĝantaro ne devas elvoki dusencaĵojn, se ili efektive deziras esplori la aferon dece. Kapro nomas brasikon bongusta kaj melon -- abomena. Similaj diferencoj ekzistas ankaŭ inter homoj. Tiu sama virino en unu elvokas amon, en la alia antipation; tiu sama ago unujn ravas, aliajn fortimigas. Tial antaŭ ĉio mi bezonas scii, ĉu mi devas prijuĝi la agojn de Aspazio laŭ mia vidpunkto?

ARĤONTO

Ni supozu.

PROTAGORO

En tiu okazo ŝi estis la plej honesta kaj plej saĝa virino en Atenoj.

ARĤONTO

Mi ne permesos ofendi estimindajn regnaninojn Atenajn!

PROTAGORO

Mi ilin tute ne ofendas, kontraŭe, mi eĉ supozas, ke ili ĉiuj kune egalus per sia valoro Aspazion, kvankam la duono de tiuj ĉi regnaninoj skribas leterojn neortografiajn kaj la ceteraj nur amajn.

HERMIPO

Mi atentigas al la juĝistoj la vortojn de tiu ĉi atestanto, kiuj estas eĥo de la opinioj de lia majstrino.

PROTAGORO (_al Hermipo_)

Ne atentigu tion, estimata regnano, ĉar la juĝistoj povos rimarki, ke via buŝo sonas per eĥo de tio, kion via majstrino enmetis ne en vian kapon, sed -- en la poŝon.

ARĤONTO

Mi petas ĉesigi tiun ĉi disputon! Sekve, vi rifuzas, Protagoro, sinceran konfeson en la afero de Aspazio?

PROTAGORO

Tian, kian vi bezonas -- mi rifuzas.

ARĤONTO

Persone mi bezonas nenian, mi serĉas nur veron. Mi demandas ankoraŭ unu fojon: ĉu Aspazio blasfemis la diojn?

PROTAGORO

Ne, ĉar, se ŝi konfesis ilian estadon, ŝi devis ilin respekti, se, kontraŭe, ŝi ne konfesis, ŝi ne havis kiun blasfemi.

ARĤONTO

Ĉu ŝi pasigis vivon malĉastan?

PROTAGORO

Ne.

ARĤONTO

Ĉu ŝi instigis junajn knabinojn al senmoraleco?

PROTAGORO

Ne, tio ĉi estas okupo de viroj, ne de virinoj.

ARĤONTO

Vi neas ĝin absolute?

PROTAGORO

Mi petas pardonon de la juĝistaro, se mi per tio ĉi kaŭzas al ili malagrablaĵojn, sed -- mi neas. (_Li foriras._)

ARĤONTO

Tucidido!

TUCIDIDO

Miaj gustoj kaj principoj tenis min malproksime de la kulpigitino kaj de la rondeto, en kiu ŝi vivis; la gloro tamen -- dirante delikate -- de ŝiaj agoj estis tiel granda, ke ĝi atingis eĉ min. Mi ne ripetos antaŭ vi ĉiujn fametojn, mi ne atestigos eĉ homojn por mi tute kredindajn, sed por la kontraŭa flanko kredeble ne tute honestajn; mi ripetos nur tion, kion mi aŭdis de l' homo speciale respektata en la domo de Periklo -- Anaksagoro, kun kiu min iam ligis amikeco antaŭ ol ĝin disŝiris la motivoj cititaj en mia kulpigo; li plendis antaŭ mi, ke Aspazio malbonuzis lian nomon, ke en la rifuĝejo, kiu estis nur ŝajne sub lia zorgo kaj kiu devis doni rifuĝon al malgrandaj sklavinoj, oni aranĝis orgiojn kun plenaĝuloj kaj ke ĉiujn tiujn, dirante delikate, senhontaĵojn prezidis Aspazio kaj partoprenis en ili precipe ŝia tiel nomata edzo.

UNU EL LA JUĜISTOJ

Klarigu al ni, regnano, strangan enigmon: Aspazio estis bela, Periklo ankaŭ; ŝi amis lin kaj li ŝin ankaŭ; kiamaniere do oni povas konsentigi kun ĉi tio ilian reciprokan malseverecon kaj eĉ kunhelpon en flankaj ametaĵoj.

TUCIDIDO

Tio estus stranga en nia sfero, pli alta, kie la sentoj estas puraj kaj la edzeco fortigita de la religio kaj la leĝo. Sed en tiu ĉi mondeto de absoluta -- dirante afable -- egaleco kaj libereco, al kiu apartenas la kulpigitino, daŭraj interrilatoj ne ekzistas kaj la moralecon diktas al ĉiu voluptemaj instinktoj. (_Li foriras._)

ARĤONTO

Kion estas dironta al ni Diofito?

DIOFITO

Simile al Tucidido mi forigas sciigojn kaj opiniojn de homoj, kies objektiveco povus esti diskutata kaj mi ripetos nur tion, kion diris al mi Fidio. Jen li, malgraŭ sia blinda adoro por Aspazio, multfoje plendis je ŝia mokado de l' religio. Tiel ekzemple, li rakontis al mi, ke ofte ŝi analizis, elvokante nehaltigeblan ridon de ĉeestantoj, ĉu Zeŭso havas kataron kaj tuson. Ĉar tio ĉi ne estas serioza demando filozofia, sekve ĝi montras nur emon al senpripensa blasfemado. Kaj tiuspecaj diskutadoj estis ŝia plej amata temo.

ARĤONTO

Kaj kion vi diras rilate al ŝia moraleco?

DIOFITO

Mi aŭdis rakontojn tiel terurajn, ke antaŭ ili fermiĝis miaj oreloj.

ARĤONTO

Nome?

DIOFITO

Kvankam justeco postulas de mi ateston kompletan kaj sinceran, mia lango ne kutimigita al vortoj malpuraj, rifuzas al mi obeemon. Mi petas, ke oni min plu ne demandu, ĉar mi devas silenti. (_Li foriras._)

HERMIPO

Mi postulas elaŭskultadon de Ksantipo, la filo de Periklo.

ARĤONTO

Ksantipo!

KSANTIPO (_ebria, puŝata de Elpiniko kaj poste de Tucidido_)

Okulo kontraŭ okulo... ne... Mi preferas skribi...

ARĤONTO (_al Hermipo_)

Kion li devas atesti?

HERMIPO

Ke Aspazio instigis lian edzinon al nehonesta metio.

ARĤONTO (_al Ksantipo_)

Ĉu vere?

KSANTIPO (_fiksinte la rigardon sur Periklo_)

Patro... mi ne... patro... Elpiniko... ili promesis riĉecon... Patro... permesu kisi vian manon... (_Li proksimiĝas al Periklo._)

PERIKLO (_retirante la manon_)

Foriru!

KSANTIPO

Tuj... patro... mi ne... (_Li forkuras._)

HERMIPO

Ksantipo!

KSANTIPO (_inter popolamaso_)

Mi estos ĉe Hekatono.

ARĤONTO (_al Hermipo_)

Ĉu vi deziras ankoraŭ esplori la sklavon Trakson?

HERMIPO

Jes.

ARĤONTO

Ĉu li estas alkondukita?

TRAKSO (_alproksimiĝas kaj salutas_)

Mi estas preta al servoj.

PERIKLO

Sklavojn alvokitajn al atestado la leĝo permesas submeti al turmentoj. Mi rezervas por mi tiun ĉi rimedon, se estos necese.

ARĤONTO

Ĉu ci vidis, kiel cia sinjorino, ĉeestanta ĉi tie Aspazio, deŝiradis olivetojn en la arbareto de Ateno?

TRAKSO (_tremante_)

Revenante el la arbareto, ŝi portis unufoje kelkajn olivetojn.

ARĤONTO

Sed, ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiris ilin?

TRAKSO

De malproksime.

PERIKLO

Kaj kiom oni pagis al vi, por ke vi vidu?

TRAKSO

Neniom, sinjoro.

PERIKLO

Mi petas, ke oni lin submetu al turmentoj.

TRAKSO (_genuante_)

Kompaton, sinjoroj, estimataj juĝistoj, mi ne vidis... la sanktan arbareton malnobla sklavo ne povas profani... mi rigardis de malproksime... Estimataj regnanoj, oni diris, ke ŝi deŝiris olivetojn, mi kredis, ĉar kial mi kuraĝus dubi?

PERIKLO

Mi rezignas la turmentojn.

TRAKSO

Mi nenion scias, mizera bruto. (_Li malaperas._)

ARĤONTO (_al Hermipo_)

Ĉu vi havas ankoraŭ aliajn atestantojn?

HERMIPO

Mi alvokis multajn, sed ili ne venis. Cetere mi opinias, ke la ĝisnunaj, vole aŭ nevole, sufiĉe subtenis mian kulpigon.

ARĤONTO

La defendanto de la juĝatino, Periklo, havas la parolon.

PERIKLO

