# Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/aspazio-tragedio-en-kvin-aktoj-45713/index.md

ELPINIKO (_kisante lin_)

Ĉiam brava. Sed kial do la kara edzo ne iros mem?

KALIO

Mi ne povas, karulino, mi ne havas tempon. Tiuj friponoj kaŭzos al mi nekalkuleblajn perdojn, se ankoraŭ hodiaŭ mi ne trovos aliajn laboristojn. En tre proksima tempo mi estas devigita liveri dek milojn da pafarkoj kaj lancoj por Sparto.

ELPINIKO

Sparto mendis tiom da nova armilaro? Tio ĉi min ĝojigas. Prokrasto estas ne allasebla. Ĉu vi punis la kulpulojn?

KALIO

Kiel vi konsilis: niaj sklavoj, nekontentaj de la fabrika administranto, ricevos de li dum tri lagoj po kvindek vergoj trempitaj en sala akvo; la liberigitajn kaj liberajn, kiuj forkuris, ni kulpigos antaŭ la juĝo kaj devigos rekompensi la kaŭzitajn de ili perdojn. Kia senĝena friponaro! Imagu al vi, apud la urba pordo baras al mi la vojon unu el ili, anoncante, ke liaj kamaradoj rekomencos laboron, se mi pliigos ilian tagan salajron je kvarono, ĉar pro malbona rikolto pano fariĝis pli kosta. Mi ne povis min deteni kaj mi tiel fermis al li la buŝon per la pugno, ke li etendis sin sur la tero.

ELPINIKO

Tio ĉi ne konvenas al aristokratoj, des pli, ke la batito vin alvokos antaŭ la juĝon.

KALIO

He, tiam li dekalkulos al si la valoron de la perdita pussango el la punpago, al kiu li estos kondamnita pro la detruo en la fabriko kaj la forlaso de la laboro. Kaj kondamnitaj estos ĉiuj! La tutan tiun ĉi aferon mi konfidos al Protagoro, kiun mi renkontis en la strato kaj kiu venos ĉi tien. Li elprocesos eĉ iliajn intestojn por mi, se li nur deziros; kaj li deziros, ĉar mi lin bone rekompencos por humiligi la maldelikatulojn kaj averti la aliajn. Tre sperta buŝisto li estas kaj en tiaj aferoj neanstataŭebla. Amuzu lin, mia virinjo, se li venos antaŭ mi, ĉar mi nepre bezonas tuj priparoli kun la liveranto de laboristoj, por ke li senprokraste dungu la aliajn. Ĝis revido, Hermipo, minacu en mia nomo nudajn regnanojn. (_Li eliras._)

ELPINIKO (_enpensiĝinta_)

Protagoro venos... Se estus eble tiun sofiston akiri por ni... aĉeti... Li estus en niaj manoj terura... Mia Hermipo, rapidu al la popolkunveno kaj diskonigu en ĝi, sed mallaŭte, la minacon de Kalio. Malebrian aŭ ebrian venigu al mi Ksantipon, la filon de Periklo de la unua edzeco; Tucididon mi ankaŭ atendas (_kun rideto_) kaj vin, kompreneble. Kalio sendube ankoraŭ hodiaŭ forveturos por kelkaj tagoj al la fabriko.

HERMIPO

Mi ne malfruos.

ELPINIKO

Sed, sed -- se vin ligas iaj interrilatoj kun Polignoto, disŝiru ilin. Li ne indas vin.

HERMIPO

Mi supozis tion. (_Li eliras._)

KAPRO

Trakso venis.

ELPINIKO

Alvoku lin. (_Kapro eliras._)

SCENO SESA

ELPINIKO kaj TRAKSO.

ELPINIKO

Ci diris al Kapro, ke ci volas esti por ni utila.

TRAKSO

Mi rigardis nur tra fendoj, sed mi vidis multe, mi portis leterojn sigelitajn, sed mi elflaris ilian enhavon.

ELPINIKO

Ĉu per ci sendis Periklo leterojn al Plejstonakso, la reĝo de Sparto, kiam tiu ĉi lasta iris kun armeo al Koronejo?

TRAKSO

Kaj de Kleandrido, lia konsilanto.

ELPINIKO

Ĉu estis en ili mono?

TRAKSO

Ĉu iu konfidus al mi, mizera sklavo, tiel grandajn sumojn? Iu alia ilin forveturigis.

ELPINIKO

Kiu?

TRAKSO

Mi ne scias.

ELPINIKO

De l' reĝo persa ĉu ne alvenadis al Aspazio elsenditoj kun donacoj?

TRAKSO

Ne.

ELPINIKO

Ekrememoru, tio ĉi estas por ni necesa.

TRAKSO

Se ĝi estas necesa... mi rememoros.

ELPINIKO

Ĉu Aspazio pasigas vivon malĉastan kaj entrenas en ĝin siajn amikinojn?

TRAKSO

Sendube.

ELPINIKO

Ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiradis olivetojn de la arboj oferitaj al Ateno?

TRAKSO

Mi ne memoras.

ELPINIKO

Ĉu ŝi mokis la diojn?

TRAKSO

Ŝajnas al mi, ke jes.

ELPINIKO

Tio signifas, ke ci aŭ nenion scias, aŭ forkaŝas. Kion ci povas atesti?

TRAKSO

Kie?

ELPINIKO

Antaŭ la juĝantaro.

TRAKSO

Malfacila tasko. Tie sklavojn alvokitajn al atesto oni turmentegas.

ELPINIKO

Se ci diros, kion mi postulis, mi cin malavare rekompencos kaj faciligos al ci la forkuron en Azion for de Periklo, sur la ŝipo de mia edzo. (_Ŝi donas al li saketon kun mono._) Du drakmoj kiel antaŭdono.

TRAKSO

Mi dankas, kaj kiom mi ankoraŭ ricevos por la Persaj elsenditoj, por la sanktaj olivetoj, por la ametaĵoj de Periklo kaj Aspazio, por la diskrevinta haŭto dum la juĝa esplorado?

ELPINIKO

Kvin minojn.

TRAKSO

Tro malmulte.

ELPINIKO

Ne marĉandu, se ci meritos, mi duobligos.

TRAKSO

Ĉu la antaŭdono estos alkalkulita al tiu ĉi favoro?

ELPINIKO

Ne, ne, sed estu jam kontenta.

TRAKSO

Kiel dankon por tio ĉi, mi senpage malkaŝos al vi gravan sekreton. Diotimo, la amikino de Aspazio, kiu mortis hodiaŭ, instigis siajn amatojn, por ke tiujn katojn...

ELPINIKO

Idioto ci estas. Pri tio ĉi jam griloj ĉesis sibli. (_Oni aŭdas kantadon post la scenejo._) Kaŝu cin kaj malaperu nerimarkita. Dekstren! (_Trakso elkuras -- enfalas Ksantipo._)

SCENO SEPA

ELPINIKO kaj KSANTIPO.

KSANTIPO (_iomete ebria, kantante_)

Edzinojn multajn havas patro mia, Sed edzo li ne estas de la sia.

ELPINIKO

Ksantipo estu gaja pli mallaŭte.

KSANTIPO (_sidiĝas_)

Ĉu mi estas demokrato, kiu forkuras de sub Koronejo, ke vi ordonas al mi esti malgaja? Mia paĉjo estas ruza sturno: li ne estis tie kaj ankaŭ kantetas. Sed kiel li ekkantos, kiam li faros el siaj neleĝaj amfruktoj regnanojn. Atenajn! Hodiaŭ efektiviĝas tiu ĉi nobeliga stampado de miaj adoptitaj fratetoj. Hodiaŭ estas, kioma mi ne scias, datreveno de la buĉado de brutaro demokrata sur la kampoj de Koronejo, hodiaŭ mian patrinon, virinon senlaciĝan en la edzeca metio, mi jam la trian fojon edzinigis -- tiom da solenoj mi devis ja festi per vinofero, kaj mi festus ankoraŭ la aliajn, se ne ekmankus al mi mono. Bone faris Hermipo, ke li alvokis min al vi, ho plej riĉa, kvankam mi ne scias, kiacele mi venis.

ELPINIKO

Por ke vi ĉesu festi diversajn solenojn, kiam tiel grava afero alvokas vin partopreni en popola interkonsiliĝado.

KSANTIPO

Protagoro instruis min: la animo estas senpeza kaj senforma. Mi elrezonis ĝin tiel: animo estas vaporo, kaj ĉar vino donas vaporon, sekve trinki devas ĉiu, kiu deziras havi grandan animon.

ELPINIKO

Vi scias ja, kion intencas fari Periklo; pripensu do, kia estus la impreso, se vi, lia filo, elirus kontraŭ la patron, kontraŭ malnobligadon de via antikva gento...

KSANTIPO

Mi povas!

ELPINIKO

En tia stato kun pligrandigita animo?

KSANTIPO

Tio ĉi ne malhelpas. Mi povas eĉ diri pli: -- kion? -- aha! ke li penis delogi mian edzinon, ĉar li donadis al ŝi monon kaj al mi ĝin rifuzis; poste kion? -- ha! -- ke li volis ŝanĝi sian eluzitan Aspazion je mia freŝa Tisandro; kion ankoraŭ? ke trompita en tiu ĉi kalkulo, li ĵetis sin malespere en la brakojn -- de Protagoro.

ELPINIKO

Sekve iru kaj diskonigu ĉi tion publike.

KSANTIPO (_leviĝas_)

Mi iras! (_Li foriras per necerta paŝo._) Okulo kontraŭ okulo! (_Li haltas._) Tiu Periklo... mia patro... vekas en mi ĉiam ian malagrablaĵon. Li ne estas vinisto Hekatono, brava junulo, antaŭ kiu mi povas ĉion konfesi. Tiu ĉi ankaŭ amas mian Tisandron. Sed paĉjo Periklo, kiam li min ekrigardas... Mi preferas tamen miajn plendojn skribi, por ke iu alia ilin tralegu al li.

ELPINIKO

Tiam sidiĝu kaj skribu.

KSANTIPO

Sekmaniere? Mi tiel ne povas, en la stomako devas esti ankaŭ malseke, kiel la inkujo.

ELPINIKO

Noro! (_La sklavino aperas._) Pokalon da vino.

KSANTIPO

Donu jam tuj kruĉeton. (_Post la eliro de la sklavino_) Kia abomena sklavino! Kompreneble ŝi ne servas Kalion, ĉar nur virino povas toleri apud si tian monstron. Kie estas Egino, delikata Egino, kiun Polignoto pinĉadis?

ELPINIKO (_severe_)

Tie estas la domo de Kalio, sed ne la drinkejo de Hekatono.

KSANTIPO

Pardonu al mi, plej kara, pardonu. Se la brava Hekatono havus ankoraŭ por siaj gastoj Eginon! (_Noro alportas pokalon da vino, kiun Ksantipo eltrinkas unuspire -- al Noro._) Enverŝu la duan.

ELPINIKO (_kiun Noro rigardas demande_)

Alportu! (_Al Ksantipo post la eliro de Noro_) Skribu.

KSANTIPO

Per kio mi devis ornami tiun ĉi mizeran folieton da papiruso? (_Li leviĝas._) He, mi preferas eliri kontraŭ Periklon -- okulo kontraŭ okulo... (_Noro donas al li kruĉeton, kiun li ankaŭ englutas unuspire._) Verŝu la trian.

ELPINIKO (_al Noro_)

Foriru.

KSANTIPO

Atendu. (_Noro eliras._) Kial ci ne donas la trian? La vino estas bonega, mi ja ne faris mienon malkontentan... Ĉu vi ne havas plu? Mi dankas eĉ por tiom. Ĉe Hekatono mi suĉos la reston. Sed panjo Elpiniko pruntedonos por la kruĉeto... Mia ora, mia...

ELPINIKO

Mia ebria, ni finu jam hodiaŭ tiun ĉi interparolon.

KSANTIPO

Mi ebria! Kion mi rompis al vi. Se plaĉos al mi, mi povas esti pli sobra ol puto.

ELPINIKO

Ha, Ksantipo, se vi povus nur por momento kompreni, kiom da bono vi forigas de vi mem kaj de la tuta lando.

KSANTIPO

Mi komprenos. De la tuta lando? Diru antaŭe pri la tuta lando.

ELPINIKO

Periklon oni devas nepre forigi de la influo, kaj forigi oni povas lin nur per konigo de liaj ĉiuj malĉastaj agoj.

KSANTIPO

Jes!

ELPINIKO

Patro kulpigata de la propra filo...

KSANTIPO

Okulo kontraŭ okulo? Ne! Mi preferas skribi...

ELPINIKO

Skribu do fine, kaj por tiu ĉi skribaĵo Periklo donos al vi la tutan sian riĉecon.

KSANTIPO

Riĉecon! Zeŭso vin delogu! Hekatono, brava junulo! kaj mi malsaĝa tute ne sciis, ke en kelkaj fingroj de mia dekstra mano mi posedas kaŝitajn trezorojn. Venu ĉi tien, estimata peceto papirusa, kovriĝu per miaj arĝentaj vortoj. (_Li sidiĝas kaj skribas._) Ŝarĝita per trezoroj la mano ne povas moviĝi... Li delogis Tisandron... Malfeliĉa mia edzineto... Li proponis al mi anstataŭ ŝi Aspazion... Ŝi instruita? Ha, pli bona estas tiu virino, kiun neniu instruis. Ha, ha, ha! (_Turninte sin al Elpiniko._) Ĉu vere? (_Li skribas plue._) Protagoro... Tiu ĉi ne permesus al si... Kio do! Ili kredos... Fino. (_Al Elpiniko._) Jen havu...

ELPINIKO

Pardonu... De kio mortis via pli juna frato, Paralo?

KSANTIPO

De malsano.

ELPINIKO

Ĉu Periklo ne faciligis al li la foriron de tiu ĉi mondo?

KSANTIPO

Sendube. Li sendadis al li vinon, kukojn...

ELPINIKO

Verŝajne venenitajn...

KSANTIPO

Kompreneble.

ELPINIKO

Almetu tiun ĉi suspekton kaj subskribu vin.

KSANTIPO (_skribas_)

Vinojn tro maldolĉajn... kukojn tro dolĉajn... (_Li stariĝas._) Jen vi havas, Elpiniko, la plendon de mia koro, kiun vi metu antaŭ la tronon de la plej potenca dio.

ELPINIKO (_traleginte la papiruson_)

Perfekte. Sed mi supozis...

KSANTIPO

Panjeto plej kara...

ELPINIKO

Mi petas vin, ne nomu min tiel...

KSANTIPO

Kial do? Mian patrinon mi edzinigis, via Hiponiko estas ankoraŭ malgranda kaj mi estas jam granda. Prave, panjeto, vi rimarkigis, ke tiu ĉi skribaĵo -- estas la tuta riĉeco de mia patro. Retenu ĝin kaj donu al mi nur etan ĝian onon...

ELPINIKO

Kiom vi bezonas?

KSANTIPO

Al Hekatono mi estas iom ŝulda... la heredon post Periklo mi devas kun miaj amikoj trinkfesti... Ne multe -- cent drakmojn.

ELPINIKO

Por ĉiu vorto -- unu drakmo. (_Ŝi kalkulas la vortojn skribitajn de Ksantipo._) Okdek tri... (_Ŝi prenas el la tablo monon kaj metas ĝin sur lian manon._)

KSANTIPO (_ĝojigita_)

Ĉiu vorto -- drakmo! Okdek tri! (_Eniras Protagoro._)

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.

ELPINIKO (_al si mem_)

En tia momento... ha!

KSANTIPO

Protagoro, mia estimata instruisto.

PROTAGORO

Sklavo montris al mi, ke ĉi tie mi renkontos Kalion.

ELPINIKO

Ripozu, regnano, mia edzo tuj alvenos.

KSANTIPO

Sidiĝu, majstro, ĉar la seĝo estas mola. Mi tuj finos la kalkuladon kaj tiam ni iom filozofos.

ELPINIKO (_al Ksantipo_)

Ŝajnas al mi, ke via amiko tro longe atendas vin.

KSANTIPO

Hekatono, brava junulo, kiel mi lin ĝojigos. (_Al Protagoro._) Ree mi estas sinjoro! Dank' al ĉi tiu nobla matronino, kiun dio rekompencis por tio en maljuna aĝo per filo, mi havos per kio vivi.

PROTAGORO

Pli ĝuste -- trinki. (_Elpiniko sufokas en si la koleron._)

KSANTIPO

La suno faras tion saman, sed ĝi malsaĝa trinkas roson el vinberoj kaj mi -- sukon. Ha, ha, ha! Hekatono estas brava junulo. Ĝis revido, ĝis revido...

Multajn edzinojn havas patro mia Sed edzo li ne estas de la sia.

(_Li eliras kantante._)

SCENO NAŬA

PROTAGORO kaj ELPINIKO.

Konfesu Protagoro, ke mi grandanime malamas Periklon, subtenante lian filon.

PROTAGORO

La justuloj scias, kiel ŝati tion.

ELPINIKO

Se vi estas justa, konfesu ankaŭ, ke senbezone vi tenis vin ĝis nun malproksime de nia rondo, al kiu vi apartenas laŭ la gento, la kutimoj kaj la konvinkoj.

PROTAGORO

Ho, jes.

ELPINIKO

Mi ripetas: kaj laŭ la konvinkoj, ĉar malgraŭ intimaj ligoj kun la demokratoj, kiel mi aŭdis, vi ne flatis iliajn petolaĵojn, sed laŭdis la meritojn kaj la prudentan politikon de la aristokrataro.

PROTAGORO

Seninterrompe.

ELPINIKO

Oni diris al mi, ke dum la batalo apud Tanagro vi estis sur nia flanko.

PROTAGORO

Mi tiam estis en Atenoj.

ELPINIKO

Sed vi deziris venkon al ni kaj al la Spartanoj. Mi konjektas, ke la malvenko de la demokratoj apud Koronejo plenigis vin per kaŝita ĝojo kaj la malnobla reiro de l' subaĉetita Plejstonakso -- per malĝojo. Kuraĝe, Protagoro, forblovu de via aristokrata animo ĝian demokratan surtavolaĵon, rompu la falsan honton kaj diru: jes.

PROTAGORO

Jes.

ELPINIKO

Ho, en vi pulsas la nobla sango de l' antaŭuloj.

PROTAGORO

La ruĝa!

ELPINIKO

Nun, kiam tute okaze kaj rapide ni komprenis unu la alian, mi esperas, ke vi ne rifuzos al ni vian helpon. Ĉar mia frato Cimono estis malnoble elsendita Egiptujon, kie li mortis, kaj, kiel mi supozas, li estis mortigita, la partio aristokrata en Atenoj ne havas sian gvidanton, kiu egalus kaj venkus Periklon. Tucidido havas nur fieron, Kalio nur riĉecon kaj abomenon al vivo publika, la resto -- estas birdetaro taŭga nur por fari grandan bruon. Vi, Protagoro, estas plej glora, leĝisto, perfekta parolisto...

PROTAGORO

Jes, mi estas.

ELPINIKO

Mi esperas, ke nia partio irus kun vi batali.

PROTAGORO

Mi ankaŭ pensas tiel kaj krom tio mi vidas, ke oni devas naivulojn ne malhelpi, ili mem ridindiĝos.

ELPINIKO

Kian taktikon laŭ via opinio oni devus uzi en tiu ĉi batalo?

PROTAGORO

Vi volas, regnanino, ricevi de mi konsilon por vi?

ELPINIKO

Jes.

PROTAGORO

Laŭ mia opinio vi tute ne devas enmiksi vin en la politikon, sed kontentiĝi de la poezio... de Hermipo.

ELPINIKO

Min mirigas la subita malĝentileco, al kiu vi sendube alkutimiĝis en la societo de Aspazio.

PROTAGORO

Mi aŭskultis, regnanino, pacience viajn rimarkojn pri mia sango kaj destino, mi donis al vi konsilon, kiun vi postulis de mi; se mi estas por vi ne sufiĉe ĝentila, sekve videble vi kutimiĝis al tro grandaj postuloj en la societo -- de Polignoto.

ELPINIKO

Protagoro!... en mia domo estas pordo, tra kiu oni povas eliri, sed ankaŭ esti elĵetita!

PROTAGORO

Aŭ sekrete enkondukita -- mi scias ĉi tion, sed mi ne profitos. (_Eniras Kalio._)

SCENO DEKA

LA SAMAJ kaj KALIO.

KALIO (_al Protagoro_)

Vi estas... bone... La afero staras tiel...

ELPINIKO

Mi preĝos por malbonaj homoj.

KALIO

Ne hontigu diojn per via bonkoreco. (_Elpiniko foriras al la altaro en la aŭlo._) Sidiĝu kaj aŭskultu. Kvincent laboristoj en la armilara fabriko ekribelis kontraŭ mia administranto.

PROTAGORO

Verŝajne tiu lasta bonege tedis ilin -- sendube li elŝiradis al ili la ungojn.

ELPINIKO

Ne, eble li malsatigadis ilin iomete, nu... kaj, kiel ordinare, ne malatentis la virinojn.

PROTAGORO

Forigu lin.

KALIO

Mi ne deziras. De l' tempo, de kiu li havas tiun ĉi okupon, li ne prunteprenas, ne diboĉas...

PROTAGORO

Kial vin interesas liaj diboĉadoj kaj ŝuldoj?

KALIO

Restu tio ĉi inter ni -- sed estante juna, mi restis ŝulda al lia patrino...

PROTAGORO

Kaj li estas la viva ŝuldatesto -- mi komprenas.

KALIO

La sklavojn mi kvietigis mem; sed kun ili laboris liberigitoj kaj iom da libera balaaĵo. Tiuj lastaj haltigis la laboradon, disrompis kelkajn maŝinojn, armis sin en la armilejo kaj foriris; hodiaŭ ili alsendis sian rajtigiton kun la postulo pligrandigi la salajron, forigi la administranton. Al tiu ĉi alsendito mi difektis la regnanan makzelon, por kio la juĝo ordonos al mi lin rekompenci -- kaj la afero estos finita; sed la senlaboreco, se ĝi longe daŭros, krom la kaŭzitaj perdoj, ne permesos al mi prepari la mendon al la templimo garantiita en la kontrakto per la puno de dudek talantoj. Kiel antaŭforigi ĝin?

PROTAGORO

Pligrandigi la salajron de la laboristoj.

KALIO

Tiun ĉi konsilon ili jam donis al mi -- de vi mi atendas alian, pli prudentan.

PROTAGORO

Tio estas -- tian, kiu montrus al vi rimedon por rekompenci la perdojn, devigi laboristojn labori por la antaŭa salajro kaj instrui ilin obei ordonojn de l' administranto, kiu delogas iliajn edzinojn kaj filinojn?

KALIO

Proksimume.

PROTAGORO

Kalkulu malavare la valoron de la detruitaj maŝinoj kaj de la forŝtelita armilaro, venigu atestantojn, kiuj atestos, ke la ribelintoj intencis mortigi la tutan fabrikan estraron, skribu plendon kaj subaĉetu la juĝantojn. Tiam la laboristoj moliĝos...

KALIO

Aranĝu al mi tion ĉi rapide kaj efike -- vi ricevos dek minojn.

PROTAGORO

Se vi demandus min, kiamaniere buĉi homon, mi povus diri al vi, ke oni devas preni akran tranĉilon, ataki lin nokte, post la mortigo lavi la manojn kaj purigi la veston, kvankam mi mem tion ne farus. Simile ankaŭ en tiu ĉi okazo mi klarigis al vi nur, kiel oni povas buĉi la malfeliĉajn homojn antaŭ la juĝo, sed mi tion ne faros. Vi ja ankaŭ povus bone fumaĵi novnaskitojn kaj tamen vi ne okupos vin per tio.

KALIO

Ho, ho, vi ŝanĝiĝis, frateto, kiel juna cervo -- vi havas multbranĉajn kornojn.

PROTAGORO

Tio estas ornamo de edzigitoj, al kiuj mi ankoraŭ ne apartenas.

KALIO

Vi tamen forgesis, ke antaŭ kelkaj jaroj vi procesis por mi la ministojn en mia minejo, post kio ili devis labori dum dek du tagoj, nutrante sin per fasko da ajlo kaj peceto da pano dum la tuta tago.

PROTAGORO

Mi estis esploranta la vivon kaj tial mi deziris konvinkiĝi, el kiel profunda mizero de l' popolo ŝprucas la fontoj de l' enspezoj de Kalio.

KALIO

Bone. Mi estas jam tiel riĉa, ke mi povas konsideri, ĉu miaj enspezoj elfluas el homa maljustaĵo. Ĝis nun sofistoj nomis min patro de malriĉuloj kaj mian fortunon -- patrino, kiu siajn laboristajn infanojn nutras per multmila mamo. Kaj vi diras...

PROTAGORO

Ankaŭ, ke vi estas patro de malriĉuloj, ĉar vi ilin kreas.

KALIO

Sekve, laŭ via opinio, mi ne devas puni la laboristojn, sed pligrandigi ilian salajron -- kaj kion plu?

PROTAGORO

Tro gaje estas al vi en la mondo, Kalio, por ke mi povu vin amuzi per kalkulado de la devoj, kiujn vi eĉ ne pensas plenumi.

KALIO

Mi sincere deziras scii miajn devojn -- ĉar, kiel mi diris, mi estas jam por tio sufiĉe riĉa kaj mi povas permesi al mi la konscienckalkulon.

PROTAGORO

Kiom kostas al vi en la fabriko pafarko?

KALIO

Ĉirkaŭ dekkvin drakmoj.

PROTAGORO

Kaj kiom vi ricevas por ĝi?

KALIO

Dudek.

PROTAGORO

Kian rajton vi havas por tiuj kvin drakmoj de la diferenco?

KALIO

La rajton de la kapitalo por la profitprocento.

PROTAGORO

De kie vi prenis tiun ĉi kapitalon?

KALIO

Tio estas historio longa...

PROTAGORO

Mi rakontos ĝin al vi mallonge. Via praavo, forŝtelinte la sekreton de Solono, kiu intencis proklami ĝeneralan amnestion por ŝulduloj, ekspluatis ĝin propraprofite; via avo aĉetis malkare la posedaĵojn de l' elpelita Pisistrato; via patro proprigis la monon de Eretrejano forkondukita en Persujon; vi elflaris kaj forrabis la trezorojn, kiujn enfosis la Persoj -- jen estas la historio de via riĉeco, kiu ŝuldas sian ekzistadon al trompo, ŝtelo kaj feliĉa okazo. Ne pensu, ke mi en ĝi vidas ian escepton -- per tiu ĉi vojo iris al riĉeco ĉiuj aliaj gentoj Atenaj. Pripensu nun, ĉu la kapitalo, kolektita tiamaniere, havas rajton moralan por plua pligrandiĝo per oferoj de fremda laboro?

KALIO (_ŝerce_)

Ne ĉagreniĝu, mia filo jam bezonos nek perfidi Solonon, nek trompi Eretrejanon.

PROTAGORO

Via filo faros tion saman, kion vi: li heredos riĉaĵojn post vi, kiel vi post la Persoj. Heredo estas ankaŭ trovo.

KALIO (_kiel supre_)

En maljuna kapo reigi ordon estas malfacile: la havaĵon mi ne disdonos, sed por ke mi vin ne ellasu sen rekompenco por tiel bela sofistiko, mi pardonas je via honoro al la laboristoj la perdojn kaj pligrandigos ilian salajron -- ĝis mi plenumos la mendon por Sparto.

PROTAGORO

Por kio Sparto mendis tiom da armilaro?

KALIO

Mi ne scias -- mi eĉ ne demandis Tucididon.

PROTAGORO

Ĉu li estas ĝia makleristo?

KALIO

Ordinare li aranĝas ĝiajn aferojn en Atenoj.

PROTAGORO

Jes... Mi adiaŭas jam vin, Kalio...

KALIO

Restu ĉe mi por la tagmanĝo.

PROTAGORO

Mi ne povas, ankoraŭ hodiaŭ mi forveturas en Turiojn...

KALIO

Por kio?

PROTAGORO

Periklo komisiis al mi skribi por tiu ĉi urbo regularon.

KALIO

Nu, tie mi jam ne malfermos fabrikon. Plej singarde kun tiu Periklo, ĉar li starigos al si tronon kaj sidigos sur ĝi apud si Aspazion. (_Dum tiuj ĉi vortoj alproksimiĝas Elpiniko._)

PROTAGORO

Ĉu ili ne estus belega reĝa paro! (_Li eliras._)

KALIO (_ridante_)

Vi aŭdas, kara Elpiniko: vi, kiu valoras kronon, regas nur Kalion kaj la senĉasta Aspazio post nelonge regos Atenojn.

ELPINIKO

Ŝi jam regas ilin. Al vi ŝajnas, Kalio, ke vi estas regnano potenca, ke neniu egalas vin en riĉeco, ke vi povus propraforte starigi grandan armeon kaj ŝiparon, venki Grekujon, dum vi estas nur senpotenca subulo de l' hetero, kiu, se ŝi deziros, ordonos al vi esti ŝia kuiristo.

KALIO

Elpiniko, vi ŝercas... (_Eniras Tucidido._)

SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj TUCIDIDO.

TUCIDIDO

Al la filoj de Periklo oni aljuĝis rajtojn regnanajn.

ELPINIKO

Ke de hodiaŭ la nobeleco atena estu malhonoro por ĉiu honesta homo!

KALIO

Ĝi ne estas ja ankoraŭ la fino de l' mondo.

ELPINIKO

Kion vi atendas pli? Ĉu tion, ke Periklo destinu vian haŭton por sandaloj por siaj bastardoj?

TUCIDIDO

Oni devas agi energie, ĉar li hodiaŭ ĝuas senliman amon de l' popolo. En tiu ĉi momento li disvolvas sur la parolejo planon de granda magazeno konstruota ĉe la haveno, kiu ĉiujare estos plenigota per egipta greno, dividota senpage inter la plej malriĉaj regnanoj dum malbona rikolto. Kompreneble fervore akceptas tiun ĉi projekton malsataj leĝdonantoj, kiuj kolektiĝas amase en la kunvenoj popolaj de l' tempo, kiam ili por ĉiu partopreno ricevas po unu obolo kaj povas al si aĉeti ajlon. Kia furioza eksplodo de pasioj estis tie!

ELPINIKO

Ĉu ni devas perei en tiu ĉi eksplodo?

TUCIDIDO

Periklo faros ĉion, kion li ekintencos; sen helpo ekstera ni lin ne venkos. Ree ni devas peti helpon de la Spartanoj, kun kiuj mi komencis jam intertraktadon. La tempo estas oportuna, ĉar Periklo intencas altiri Atenojn al la helpo por Mileto kontraŭ la insulo Samoso.

KALIO

Jen vi vidas, mi devas tuj veturi al la fabriko kaj gardi, ke la armilaro mendita de la Spartanoj estu preta al la templimo. Restu sanaj... (_Forirante_) Kiu elpensis tiun ĉi politikon!...

SCENO DEKDUA

ELPINIKO kaj TUCIDIDO.

TUCIDIDO

Apud Koronejo ni konvinkiĝis, ke disbati en polvon ajlajn regnanojn por ni ne estas malfacile. La subaĉetebla Plejstonakso estas elpelita el Sparto kaj lia posteulo ne havas gluiĝajn manojn. Sekve, se niaj sortoj dependas de batalo -- la venko estas certa. Sed ĝi sola ne donos al ni firman superecon. Apud Koronejo restis ja de la vicoj demokrataj nur kaĉo kaj tamen sur tiu ĉi kaĉo Periklo ne ĉesis kreski. Tio estas okazo mirinda, ĝis nun nekonata en la historio, ke la popolo plej klera, sentema al la plej malgranda limigo de siaj rajtoj, elpelanta suspekte siajn bonfarantojn kaj heroojn, por ke ili per tro grandaj meritoj ne ektuŝu la egalecon respublikanan -- tiu ĉi popolo subiĝas humile al la volo de homo privata, kiu okupas neniun oficon, kies sola regna indeco estas regnaneco Atena kaj sola potenco -- elokventeco. -- Pro tiu kaŭzo ni ne povas eĉ lin kontraŭstari, forigi de la posteno -- ni povas lin nur mortigi.

ELPINIKO

Se tian oferon postulas la patrujo...

TUCIDIDO

Tro precize vi komprenis miajn vortojn -- mi pensas pri lia mortigo morala. Kaj nur, se tio ne efikus... La dioj ja por celoj altaj liberigas homojn de la devo ŝati fremdan vivon.

ELPINIKO

