# Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/aspazio-tragedio-en-kvin-aktoj-45713/index.md

Bedaŭru do vi ĉiuj, ke vi ne vidis la iradon de miaj adorantoj. Hieraŭ en la teatro eksieĝis min kvaro: unu certigis, ke mi ekbruligis lian koron en Teboj, kie mi neniam estis, la dua, ke mi adorigos por mi tutajn Atenojn, la tria, ke mi jam adorigis ilin kaj la kvara, la plej maljuna, anoncis, ke li jam de longe ĵuris edziĝi nur je virino el Mileto. Mi permesis al ili viziti min la sekvantan tagon kaj al la servantino mi ordonis ĉiun enkonduki en alian ĉambron. La maljuna alvenis plej frue. Ĉu vi permesas peti vin pri malgranda servo? -- mi demandis, Ordonu -- li respondis flame. Mi havis klarvidadon, diras mi, kiu min ofte avertas, ke hodiaŭ en la kunveno de l' popolo Kalio, la edzo de Elpiniko kun la helpo de siaj multenombraj adeptoj penos sin proklamigi reĝo de Atenoj. Mi petas do vin, kaŝu en la brustan poŝon tiun ĉi katon, kies la patrino en mia naska urbo estis oferdonita al Zeŭso kaj kiu forpelas ĉiun malbonon. Ĵetu ĝin sur la parolejon, kiam tien supreniros Kalio kaj poste rekaptu ĝin kaj alportu al mi. La maljuna mia adoranto larĝigis la okulojn, ekbalancis la kapon, sed prenis la katon kaj iris. Tion ĉi saman mi efikis ĉe la tri aliaj. Ah! kian ili havis mienon alpremante sub la vestoj la katojn, kiuj miaŭis malespere! Ne, mi mortos de rido... Kalio volas hodiaŭ ribeligi la popolon kontraŭ Periklo. Prezentu al vi sur la parolejo tiun ĉi barelon da fandiĝanta sebo ĉirkaŭita de katoj, kiujn la senfrukta Elpiniko edukas por li.

ASPAZIO

Vi elmetas vin al danĝero.

DIOTIMO

Kontraŭ kiu?

TEORO

La adorantoj tamen postulos rekompencon.

DIOTIMO

Ili ne aperos plu -- eĉ ne kaptos la katojn. Cetere, ili fieriĝu, kiamaniere ili savis Atenojn de reĝo Kalio. Vi rigardas min kiel mordeman petolulinon. Mi ŝajnas esti tia. Sed tio ĉi ne estas sensenca facilanimeco. (_Serioze_) Ĉu tio ne kolerigas, ke virino juna, kiun ne zorgas la koro de l' patro, de l' edzo aŭ de l' frato, devas fariĝi allogilo por ĉiu senĉasta viro? Ĉu mi estas ruĝa ĉerizo ĉe publika vojo, ke min iu ajn trapasanto volas deŝiri? Sed mi vere koleras! Ha, ha, ha! Mia avino, patrino, fratinoj mortis en trideka jaro de l' vivo kaj al mi sendube restas ankoraŭ ne pli ol ses jaroj ĝis la morto. Tiun ĉi tempon mi devas pasigi gaje. Kial vi ekmutiĝis? Aspazio, diru do, por kio vi min invitis! Mi aŭskultas kaj konsentos kun ĉio, sed konsili al vi mi ne povas, ĉar mi estas laca. (_Ŝi eksidas._)

ASPAZIO

Ŝajnas al mi, ke...

DIOTIMO

Pardonu... Ĉu estos ĉi tie Eŭripido?

FILEZIO

Verŝajne.

DIOTIMO

Nun mi jam aŭskultas. (_Post momento de komuna silento_) Aspazio?

ASPAZIO (_subaŭskultante_)

Ero! (_Eniras sklavino_) Ĉu la sinjoro interparolas en la ĝardeno?

ERO

Ne.

ASPAZIO

Ci povas foriri. (_Ero foriras._) Tiu ĉi sklavino havas filinon, por kiu unu el la arĥontoj oferis al Periklo tri vetkurajn ĉevalojn.

DIOTIMO

Ĉu via edzo tenas ŝin por si mem?

ASPAZIO

Por mi -- sed eble li sola en Atenoj tenas belegajn sklavinojn por sia edzino -- la aliaj malnoble ekspluatas la abomenindan kutimon. Pri tiu ĉi ja afero mi deziras kun vi interparoli antaŭ la alveno de l' edzoj. Ni rigardas indiferente terurajn vidaĵojn. Mi vidis sklavon, al kiu lia mastro pro ekbato de l' hundo ordonis dum dudek kvar horoj boji kaj al la alia pro formanĝo de kelkaj prunoj enbati prunajn ostetojn en la tutan manon. Sur la stratoj trijaraj regnanoj distranĉas per vipoj la vizaĝojn de siaj vartistinoj. Potenculoj atenaj de tempo al tempo malplenigas la domojn de siaj laboristoj kvazaŭ abelujojn, forŝtelante de ili ĉiujn iliajn havaĵojn kiel mielon de abeloj. Ni kreskis en tiu ĉi krimo kaj tial ĝi ne elvokas en ni abomenon, sed tamen, se ĝin komencas juĝi ne la religio, ne la regularoj, kiuj senkulpigas ĝin, ne sensenta kalkulo, kiu pesas nur profitojn materialajn, sed nobla koro -- tiam ni eksentas teruron. Tiu ĉi perforto de homoj kontraŭ homoj estas tiel monstra, ke ĝi abomenigas al mi la naturon de l' homo. Bedaŭrinde nek mi, nek tiuj, kiuj konsentas kun mi, ĝin disbatas. Sed kvankam ni ne povas forŝiri ĉiujn kapojn al tiu ĉi socia hidro, ni fortranĉu almenaŭ unu -- la plej malnoblan -- tiun, kiu per la korpo de sendependaj sklavinoj nutras malĉastecon de iliaj mastroj.

DIOTIMO

Tio ĉi signifas?

ASPAZIO

Vi estas belegaj, riĉaj, vi posedas grandajn interrilatojn kaj influojn, fondu kun mi societon, kiu el rabaj manoj elaĉetus malgrandajn sklavinojn kaj konstruus rifuĝejon, en kiu ili edukiĝus liberigitaj. Periklo mokas tiun ĉi projekton -- kaj vi?

DIOTIMO

Kial mi ne sciis tion hieraŭ, jam hodiaŭ mi estus ricevinta de miaj adorantoj kvar junajn sklavinojn kaj tiamaniere mi ne estus doninta al ili senpage la katojn. Sed mi trovos naivulojn. Dume mi oferas al vi mian bonan volon kaj kason. Bonega ideo, ĝi liveros al mi okupon kaj agrablajn animekscitojn.

FILEZIO

Ni havas malplenan domon, bonegan por tia institucio kaj la frato ne rifuzos ĝin al mi.

LEJO

Mia mortinta edzo zorgis pri tio, ke neniu bela sklavino velku ĉe li, ne naskinte nobeligitajn fruktojn. La zorgoj pri la perfektigo de la raso mallongigis eĉ al li, malfeliĉulo, la vivon. Lian noblan cindron mi honoros, ŝajnas al mi, plej bone senigante la aliajn je tio, kion li jam uzi ne povas. Aspazio, la spirito de mia edzo benas vin kaj al mi ordonas vin sekvi.

TEORO

Inter vi mi posedas plej malmulte da monrimedoj, sed kun la helpo de Fidio mi faros sur la fronto de tiu ĉi rifuĝejo platskulptaĵon: virinoj elŝirantaj al satiro knabineton, kiun li forrabis de sklavino.

ASPAZIO

Tro modesta vi estas Teoro; vi posedas pli da rimedoj ol skulptilo, ĉar la amon de ĉiuj Atenaj artistoj. Ni lasu al viroj la iluzion, ke ili estas ĉiopovaj kaj ni estas nur iliaj humilaj subulinoj, sed ni ekspluatu la influon, kiun ni havas ĉe ili. Alvenis stranga tempo, ke ekzistas nek tia krimo, nek tia virto, al kiu la bela kaj prudenta virino ne inklinigus en Atenoj la viron. Teoro, memoru ĉi tion -- kaj vi ankaŭ.

DIOTIMO

Ho! mi bone memoras.

FILEZIO

Kaj, se la estraro malpermesos al ni?

ASPAZIO

La elpendaĵoj de ĉiuj institucioj devas esti viraj -- ni ŝirmos nin per viro. Mi eĉ elektis unu.

FILEZIO

Kiun?

ASPAZIO

La grandan filozofon, homon tre respektindan, mian majstron... (_Anaksagoro eniras._)

SCENO TRIA

La SAMAJ kaj ANAKSAGORO.

ANAKSAGORO

Mi forkuras de tiu ĉi tumulto.

ASPAZIO

De kie vi venas?

ANAKSAGORO

De la kunveno popola.

ASPAZIO

Kion oni decidis?

ANAKSAGORO

Oni decidis piedbati, krii, blasfemi, la prudenton nomi malsaĝeco kaj la malsaĝecon prudento... Mi envias vin Aspazio, ke vi povas vin apartigi de tiu bazaro de ĉiuspecaj pasioj kaj kviete filozofi pri ili.

ASPAZIO

Kvieta mi ne estas. Ĉu la projekto de Periklo estas akceptita?

ANAKSAGORO

Ekstaru super la kota trafluo de homaj aferoj, ke ĝi apenaŭ surŝprucu viajn piedojn, mia amikino. (_Al la aliaj virinoj._) Mi ne salutis vin ankoraŭ -- kaj unu el vi mi ne konas.

DIOTIMO (_salutante_)

Diotimo. Ĉu Kalio parolis?

ANAKSAGORO

Kriis ĉiuj eĉ la raŭkiĝintaj. (_Al Aspazio_) Elementoj bonfaraj kaj belaj kuniĝante kreas iafoje ligojn malutilajn kaj monstrajn. Nebuloj, kiuj malvarmigas al ni la fajron de l' suno, renkontinte unu la alian, eligas el si tondron.

DIOTIMO (_mallaŭte al Lejo_)

Kion li rezonas?

ASPAZIO (_penante kaŝi sian ekscitiĝon_)

Sekve Periklo falis kun sia projekto?

ANAKSAGORO (_al la ĉagrenita Aspazio_)

Por liaj amikoj tio estus doloriga, por filozofoj ĝi devas esti indiferenta. Ekzistas nur materio kaj ĝia eco -- la spirito, kiu kunigas ĝiajn erojn en diversaj interrilatoj. Tiuj samaj ili estas en Periklo kiel en Kalio, tiuj samaj en genio kiel en malsaĝulo, tiuj samaj en virto kiel en krimo -- nur diversmaniere kunmetitaj. En la spaco restas ĉiam neŝanĝebla kvanto kaj kvalito de atomoj, semoj de l' tutmondo, kaj sekve, ĉu Periklo venkos aŭ estos venkita, la materio ne transformiĝas, nur akceptos alian eksteraĵon.

DIOTIMO (_mallaŭte al Teoro_)

Ĉu vi lin komprenas?

ANAKSAGORO (_al Diotimo_)

Sendube vi demandas pri mi, regnanino. Pardonu, ke mi forgesis min prezenti al vi: mi estas Anaksagoro, mizera filozofo, ne taŭga por ia ajn praktika uzado, rigardanta senfine ĉielon kaj iranta kun kurbigitaj piedoj sur la tero, devigata sin okupi per la politiko kaj ne povanta pacigi blindulon kun akrevidulo. Mi havas fileton, kiun mi amas kaj ami ne volas. Kiom da fojoj li ekmalsaniĝas, mi sidiĝas ĉe lia liteto kaj rezonas: li estas ja nur kungluaĵo de materiaj atomoj, kiuj post lia morto restos en la spaco. Ĉu li estas vere mia filo deŝirita de la naturo? Ne, li estas nur ĝia fragmento, kaj ĝi ne pereigos eĉ unu atomon: de unu korpo ĝi forprenas, al la alia ĝi donas. La filozofio sanigas dolorojn. Se la koro ne estus necesa por la nutrado de l' sango, oni devus ĝin eltranĉi. (_Al Aspazio_) Jes, Periklo, mia filo estas -- nur konturoj momentaj malaperemaj...

DIOTIMO (_mallaŭte al Filezio_)

Eble vi lin komprenas...

ASPAZIO (_revigliĝante_)

Mi lin komprenas. (_Al Anaksagoro_) Diru al mi senpere: la popolo forĵetis liajn postulojn...

ANAKSAGORO (_embarasita_)

Mi ne atendis la finon. Ekscitita mi forlasis la kunvenon en la momento, kiam Periklo inter muĝado kaj blasfemado ekkriis: la direktilo ne alkreskis al mia mano, mi lasas do ĝin kaj cedas al la pli indaj; inter vi ili eliru!...

ASPAZIO

De tia alteco... en abismon... (_Fiere_) Kaj kiu estas tie pli inda ol li? (_Eniras Fidio._)

SCENO KVARA

La SAMAJ kaj FIDIO.

FIDIO

La venko!

ASPAZIO

Ripetu!

FIDIO

El miloj da brustoj tondras himno pro gloro de Periklo! La popolo rajtigis la konstruadon de Partenono kaj al mi ĝin konfidis. Ho belegaj fantomoj, malsupreniru al mi el la nuboj, inter kiuj mi serĉis vin ĝis nun sopirante. Kunfluu en miajn okulojn ĉiuj gutoj de l' roso de l' hodiaŭa mateno, por ke mi povu per ili elplori mian ĝojon! En la marmora kuŝejo de Pentelikono ripozas de centjaroj la diino Ateno, kiun mi eligos el tie per skulptilo kaj starigos sur Partenono.

ASPAZIO (_etendante al li la manon_)

Estu do tiel genia kiel mi estas nun feliĉa. Anaksagoro, vi ektimigis min senbezone.

ANAKSAGORO

Kiamaniere mi povis diveni, ke Periklo kvietigos tiun furiozan ventegon, kiu lin komencis jam forporti, ke sovaĝaj kriegoj ŝanĝiĝos en ekkriojn de triumfo!

FIDIO (_al Aspazio_)

Ne miru, ke Anaksagoro ekdubis, se li forlasis la kunvenon tiam, kiam post la parolo de Tucidido lia aristokrata bando penis forpuŝi Periklon de la parolejo. Sed la popolo, dum momento forlogita de trompaĵoj, tuj rekonsciiĝis kaj rebatis la malnoblan atencon kontraŭ ĝia tribuno, kiun oni kulpigis, ke li volas riĉiĝi ĉe la konstruado de Partenono.

ASPAZIO

La kalumnio sendisiĝe fluas post la granda homo, kiel ŝarko post ŝipo, ĉiam flarante akiron.

FIDIO

Li ekpikis tiun ĉi ŝarkon mortige. Se vi estus vidinta, kiel li frakasadis siajn kontraŭulojn per argumentoj, kiel li dispremadis ilin per malrespekto, kiel li vipis per spritaĵoj, vi estus pro li ankoraŭ pli fiera, se vi nur povas esti pli fiera.

ASPAZIO

Kie estas tiu ĉi titano mia?...

FIDIO

Li restis, kaj min li elsendis por vin tuj sciigi...

ASPAZIO

Kion li faros tie ankoraŭ plu? Ĉu... Ne!...

DIOTIMO

Ĉu Kalio parolis?

FIDIO

Fi! Kalio estas maljuna mulo. Li alportis al la bazaro tion, per kio ŝarĝis lin lia edzinaĉo kaj li pensis ĝin bone vendi. Li elŝutis plej diversajn sensencaĵojn kontraŭ Periklo, fine li anoncis, ke sur lia loko li konstruus Partenonon propramane. Sed kiam Periklo diris: mi cedas la lokon al Kalio -- kaptita en propran banton, la riĉulo komencis eltiradi el ĝi sian kapon. Subite, oni ne scias de kie, aperas apud li tri katoj...

DIOTIMO

Nur tri!...

FIDIO

Eŭripido rimarkinte ilin, ekkriis: Kalio ne povas konstrui Partenonon, ĉar li havas ja tiujn ĉi infanojn! Ektondris uragano da rido kaj forbalais la hontigitan Kalion, kiun Periklo finbatis per vortoj: regnanoj, li volis esti serioza!

DIOTIMO

Kiu diros nun, ke mi ne helpis al la konstruado de Partenono?

ASPAZIO

Kredeble...

FIDIO

Per kio?

DIOTIMO

La katoj apartenis al mi.

ASPAZIO

Ni festu tamen tiun ĉi meriton nur inter ni.

DIOTIMO

Kontraŭe mi ĝin mem ĉirkaŭfamigos tra la tutaj Atenoj.

ASPAZIO

Senbezone kaj sencele.

FILEZIO

Ne elvoku venĝon.

TEORO

Des pli, ke Elpiniko serĉas nur pretekstojn al ĉi tio.

LEJO

Ŝi alligos sin kiel klakilo al la kolo de sia mulo kaj diskonigos la maljustaĵon kontraŭ li kaj vian malnoblaĵon.

FIDIO

Kaj malutilos la gajnitan aferon.

DIOTIMO

La ridindecon timas eĉ dioj, kaj vi ne volas ĝin uzi kontraŭ homoj? Vi elĵetas el viaj sagujoj la plej akran sagon. Pli bone estus, se vi elĵetus saĝecon, honestecon, kuraĝecon, ĉar ili en batalo trompas pli ofte! Senplumigita de vi je delogaj ŝajnaĵoj malsaĝulo, fripono aŭ senkuraĝulo ree plumkovriĝos, se vi ellasos lin el la manoj sangekovritan kaj ne ridindan. Ĉiuj makuloj bone forlaviĝas aŭ orumiĝas: riĉa infanmortiginto povas fariĝi zorganto de orfoj, sed neniu trinkus publike pokalon da mielo kun Homero, kolorigita blue. La propra edzino ne permesos hodiaŭ al Kalio displekti ŝiajn harojn kaj morgaŭ eble perfidos lin. Miaj katoj efikis tion, kion neniam efikus la elokventeco de Periklo.

ASPAZIO

Mi kredos eĉ tion, kondiĉe, ke vi tiun okazintaĵon tenu en sekreto.

DIOTIMO

Mi eĉ ne pensas plenumi ĉi tion.

ASPAZIO

Vi blovas sur varmegan cindron, kiu sendube surŝutos kaj bruligos viajn okulojn. Vi ne estas atena regnanino; kiam Elpiniko ekmovos siajn influojn kaj interrilatojn, oni malhonoros vin kaj elpelos kiel malutilan mustelon; ne lasu vin vane forlogi per la forto de l' demokrataro, kiu ĝis nun agas ankoraŭ ekster la regularoj. Ĉi tie al la fremdulinoj permesite estas apenaŭ tiom, kiom al pintuberoj, kiujn la vento faligis de arbo: kuntiriĝi dum pluvo kaj larĝiĝi dum bonvetero kaj ĉiam atendi, ke ies piedo transpaŝos sur ili.

DIOTIMO

Vi mem ja diris, ke ni vivas en la tempo de l' virina regado.

ASPAZIO

Sed de l' virinoj singardaj kaj prudentaj. Al la kuraĝaj oni certigis privilegiojn kaj liberecon, sed kondiĉe, ke ili estu malĉastulinoj.

DIOTIMO

Vanaj timoj! Ĉu mi alvenis Atenojn por esti ĉi tie strigo prudenta kaj evitanta la tagan lumon? Mi deziras profiti la vivon rapide, sensobre, gaje, ĉar ĝia fadeno baldaŭ disŝiriĝos.

ASPAZIO (_malgaje_)

Mi perdas en vi amikinon, helpantinon... Ha, vi ne volas iri kun mi, sekve flugu kun la vento.

DIOTIMO

Ne forpelu min, mi jam mallevas la flugilojn.

ASPAZIO (_kisante ŝin_)

Estas feliĉo, ke vi estas bona. Anaksagoro, ni oferis al vi tre respektindan postenon.

ANAKSAGORO

Kian?

ASPAZIO

La postenon de zorganto en la rifuĝejo por sklavaj knabinoj. Ni intencas elaĉetadi tiujn ĉi virajn bongustaĵojn.

ANAKSAGORO

La plej malbona elekto! Lasu trankvila la mallertulon, kiu apenaŭ povas zorgi sin mem kaj sian propran infanon.

ASPAZIO

Ni postulas nur, ke vi antaŭ la areopago kovru nin per via persono kaj neniam neu, ke tiu ĉi instituto apartenas al vi.

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne superas miajn kapablojn. Mi eĉ pli multe penos efiki: mi petos Tucididon, kiu nun estras la aristokrataron ne sole en la politiko, sed ankaŭ en la ĝuado de tiuj bongustaĵoj, ke li subtenu nian entreprenon. Li fieras ja, ke li havas la plej belajn sklavinojn en Atenoj. Li eĉ donacis al mia fileto belkreskan nutristinon. (_Eniras Sofoklo kaj Eŭripido._)

SCENO KVINA

LA SAMAJ, SOFOKLO, EŬRIPIDO.

SOFOKLO

Ni deziras al vi kaj al ni pli da tiaj tagoj.

EŬRIPIDO

En tiun ĉi domon eniras feliĉo...

SOFOKLO

De hodiaŭ la publika servado kaj krom tio la biletoj en la teatron por la malriĉuloj estos pagataj de la regno. La popolo povas nun edukiĝi kaj okupi ĉiujn postenojn.

ASPAZIO

Ho neforgesebla tago! Kie estas Periklo?

SOFOKLO

Li traktas kun la senditoj de kelkaj urboj, kiuj alvenis fari interligon kaj akcepti la superecon de Atenoj. Al ni li komisiis alporti al vi la ĝojigan sciigon.

ASPAZIO

Per sunradio mi skribus ĝin sur la ĉielarkaĵo, por ke ĝi ekbrilu al la tuta mondo.

FIDIO (_kiu desegnas, ofte ekrigardante Aspazion, al si duonvoĉe_)

Ĉarmaj linioj!

SOFOKLO

La unua eliro de ilia kondukanto ne sukcesis. Tucidido eksentis, ke li ne estas Cimono.

EŬRIPIDO

Eĉ kun la helpo de Hermipo. Kaj tiu ĉi senkapulo faris ankaŭ la unuan ekzamenon de sia servemeco. Antaŭ ne longe mi vidis lin ankoraŭ en furioza atako demokrata, en kiu li odoris kvazaŭ bakita korko -- kaj jen, jam hodiaŭ, li parolis tre flue pri la rajtoj de la nobela sango, pri la parenceco de la antikvaj generacioj kaj la dioj, pri la destino de l' homoj, pri la malutileco de l' allasado de la klasoj pli malaltaj al la postenoj pli altaj -- unuvorte, li babilis tiel, kvazaŭ lia patro kun Apollo amindumus Dafnon kaj li estus la frukto de tiu ĉi amindumado. Apud mi staris unu estiminda regnano, meritplena por la patrujo, ĉar apud Tanagro, kalkulante sur la batalejo la mortfalintojn, li forŝteladis al ili fingroringojn -- tiu ĉi plej pasie jesigis al Hermipo.

SOFOKLO

Sed bonege dishakis lin Protagoro, kiu defendis la projektojn de Periklo per sia tuta arto.

FIDIO (_kiel supre_)

Protagoro? Li estas kapabla ankaŭ por tio?

ASPAZIO

Kial li ne venis kun vi?

SOFOKLO

Li promesis alkonduki iun tre junan filozofon, kiun li nomas pupilo de Atenoj.

ANAKSAGORO

La nomo de tiu ĉi junulo?

SOFOKLO

Sokrato.

ANAKSAGORO

Mi aŭdis pri li.

FIDIO

Malbela, kiel la muzo de Hermipo.

EŬRIPIDO

Sed oni povas en li speguliĝi, kiel en plej bona spegulo.

ASPAZIO

Tiu Hermipo, kiu kelkfoje jam per diversaj personoj frapetis nian pordon kaj ĉiam ĝin trovis fermita, nun tre plaĉas al mi, ĉar mi supozas, ke li persekutos aristokratojn per siaj komedioj. Mi legis unu el ili: ĝi havis guston de akvo post la trempado de jasmenaj branĉetoj. Malforta odoro faris ĝin ankoraŭ pli sveniga.

EŬRIPIDO

Ho, la gusto de liaj verkoj sendube pliboniĝos: ilin trapenetros la odoro de l' rostaĵoj, kiujn la aŭtoro formanĝas ĉe la tabloj de l' aristokratoj. Sen talento, por mono estas malfacile priskribi eĉ malgrandan konkon, sed estas facile kraĉi sur piramidon. Dungito literatura ne estas devigata elpremi por siaj mastroj amon el koro, sed galon el hepato por iliaj kontraŭuloj. Aristokratoj dungis Hermipon ne por ke li gloru ilin, sed por ke li nin malhonoru. Al ĉi tio ĉiu estas kapabla.

SOFOKLO

Kompreneble, sed li tamen havas veran talenton.

EŬRIPIDO

En la fleksebla nuko.

ASPAZIO

Ni festas hodiaŭ grandegan feston -- ni do ne parolu pri tia mizera kulo: ĝi zumu al ili kaj piku nin. Hermipo -- ne estas Esĥilo.

SOFOKLO

Kaj kiu kuraĝus ilin kompari? Esĥilon neniu anstataŭos.

EŬRIPIDO

Eĉ vi Sofoklo?

SOFOKLO

Kvankam mi venkis lin en Olimpaj ludoj, mi tamen lin ne venkos en la historio. Kiam li vivis, li forpuŝadis min ofte per sia aristokrata fiereco, per sia religia fanatismo, per la ŝimaĵo de siaj principoj; la morto tamen kovris per funebra kitelo la kriplaĵojn de l' homo kaj malkovris la potencon de l' genio, kiu kvazaŭ diamanta koloso, pura, brilanta kaj fortika ekstaris nemallumigita kaj nesuperebla en la literaturo de Grekujo.

ASPAZIO

Kredeble vi, Sofoklo, nur per tio estas pli malalta ol li, ke vi vivas ankoraŭ.

SOFOKLO

Aspazio, li kreis Prometeon.

ASPAZIO

Sed li gloris Zeŭson, kiu tiun ĉi Prometeon pro la forrabo de la sciencfajro el Olimpo alforĝis al ŝtonego kaj per vulturo elŝiradis al li ĉiutage la reviviĝantajn internaĵojn. Vi tamen, Sofoklo, kaj kun vi ni ĉiuj respektas ne la venĝeman kaj kruelan dion, sed la kuraĝan homon, heroan martiron, kiu elvokis al batalo la tiranon de l' ĉielo kaj oferdonis sin por la homoj. Ĝi estas plej bela kaj plej vera mito, kiun iam ajn naskis homa imago. La dramo, kiun ĝi enhavas, komenciĝis antaŭ jarcentoj kaj eble neniam finiĝos -- la dramo de estintaj kaj estontaj suferadoj de l' homo. El ĉiuj legendoj de l' greka religio mi kredas nur tiun ĉi solan: jes, Zeŭso ekzistas kaj Prometeo ekzistas -- neniam ili pereos kaj neniam ĉesos interbatali, al mi ŝajnas eĉ, ke la tuta homa kredo estas entenata en tiu ĉi mito kun tiu sola diferenco, ke unuj estas adorantoj de Zeŭso, la aliaj -- de Prometeo. Ni apartenas al la lastaj: ni forŝtelas la fajron al dioj de l' ĉielo kaj de l' tero, kiuj nin pro tio alforĝas al ŝtonegoj super senprofundaĵoj kaj al vulturoj ordonas nin disŝiradi; ni suferas, sed dume la fajro flamiĝas, lumas kaj varmigas, ekbruligas homan penson per la fajreroj de novaj veroj kaj inspiroj. Tiel estos ĉiam; Zeŭso kaj Prometeo ricevos aliajn nomojn, la ŝtonego ŝanĝiĝos en kolonon, krucon aŭ lignaron, sed la batalo daŭros. Esĥilo ĝin ne komprenis kaj tial li fermis ĝin per la venko de l' dio kaj humiligo de l' homo. Prave la trafluganta aglo frakasis per la ŝelo de l' testudo la kranion de l' kadukiĝinta poeto.

FIDIO (_senĉese desegnante, ekrigardinte Aspazion, murmuretas_)

Belega modelo por Minervo!

SOFOKLO

La profunda maljuneco ne povas flugi kun rapideco de l' juna aĝo. Ni kuras kiel infanoj, li paŝis malrapide, kiel nia patro. Sed li ankaŭ havis sian junecon -- kaj li estis Prometeo, ĉar vera genio neniam iras malantaŭen kaj neniam subiĝas.

ASPAZIO

Li ripozu en la historio balzamita per ĉiuj rimedoj de l' senmorteco, sed por la nuntempa vivo li posedas nur valoron de estiminda mumio. En liaj tragedioj la tero kune kun siaj kreitaĵoj estas senforta kaj pasiva bulo, sur kiu orgias, kaj bivakas, estras kaj mastrumas, aŭ dancas kaj kapriolas la hordo da diboĉantaj dioj: por ni la tuta naturo portas ne super si sed en si la leĝojn kaj la destinojn. La homo de Esĥilo trenas katenojn, la via, Sofoklo, portas apenaŭ iliajn lastajn ĉenerojn enkreskintajn en la korpon, kaj eble la homo de Eŭripido havos nur post ili bluajn striojn. Tio ĉi estas grandega progreso ne sole en la verkado de tragedioj, sed ankaŭ en la komprenado de la mondo.

EŬRIPIDO

La legendo diras plue, ke Zeŭso, volante venĝi sur ĉiuj homoj la kulpon de Prometeo, alsendis al ili ravan knabinon, kiu, havante skatolon plenigitan je diversaj malfeliĉoj, malfermas ĝin konstante kaj fermas nur tiam, kiam el ĝi volas forflugi deloga espero. Pandoro estas ĉiu virino kaj nur en viaj manoj, Aspazio, mi ne vidas tiun ĉi pereigan skatolon, sed la bonfaran kornon de l' plenhaveco. Mi kisas tiujn ĉi manojn. (_Li kisas._)

ASPAZIO

Samaĝuloj pli facile interkompreniĝas; vi jen proksimiĝas al mi, Sofoklo malproksimiĝas.

SOFOKLO

Ne, Aspazio, mi bedaŭras nur, ke mi ne povas vin sekvi.

DIOTIMO (_al Eŭripido_)

Unu el la Pandoroj, nomata Diotimo, estas scivola, kian malfeliĉon alportis al la mondo via patrino, naskinte vin?

EŬRIPIDO

Almenaŭ malprofiton al deko da homoj, ĉar mi en dekobla kvanto trinkas vinon.

DIOTIMO

Kial vi edziĝis?

EŬRIPIDO

Por forpeli la edzinon malgraŭ la tri filoj.

ASPAZIO

Ĉu efektive?

EŬRIPIDO

La ĉarman kaj virtoplenan Ĥoirinon, mian edzinon, povas de hieraŭ edziĝi ĉiu, kiu volas havi multenombrajn domamikojn. (_Al Diotimo._) Kaj vi, regnanino, se vi trovos ian senpekan knabinon, al kiu mi havos la honoron enfali en la okulon, petu ŝin permesi al mi almenaŭ iomete ripozi post la unua edzino.

DIOTIMO

Mi permesas.

TEORO kaj FILEZIO

Kiel eble plej longe.

LEJO

Al la viro, kiun unu virino forlasis, la aliaj ne rapidas. En tiu rilato ekzistas inter ni solidareco.

EŬRIPIDO

Ne sole en tiu ĉi rilato. Vi similas reciproke kiel citronoj; unu havas pli dikan aŭ pli maldikan haŭteton ol la alia, sed ĉiuj vi estas acidaj kaj agacigaj. La naturo, kreante vin, ne zorgis pri diverseco -- ĝi faris du formojn: malbelan kaj belan, kiujn ĝi laŭvice plenigas per miksaĵo de hipokriteco, malico kaj malnoblaj voluptoj. Iafoje ĝi eraras kaj enmetas en ĉi tiujn formojn materialon viran, preparitan el pli perfektaj elementoj -- kaj tiam aperas Safo, Aspazio aŭ iu ajn alia eraro de l' naturo.

DIOTIMO

La sekvantan tagon post la forpelo de l' edzino estas malfacile esti pli afabla por virinoj. Post unu jaro vi parolos al unu el ni alie...

EŬRIPIDO

Ne.

DIOTIMO

Eĉ en la orelon?

EŬRIPIDO

En la orelon ne al unu el vi mi parolos multe pli frue, ol post unu jaro. Mi ne forigas de mi virinojn, ĉar mi ne povas, mi nur scias, kiom ili valoras.

DIOTIMO

De hieraŭ.

EŬRIPIDO

