# Ascendo al Monto-Blanka en 1787

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/ascendo-al-monto-blanka-en-1787-62394/index.md

ASCENDO AL MONTO-BLANKA EN 1787 DE H. B. DE SAUSSURE

_Eltiraĵo el "Voyages dans les Alpes", tradukita de René de Saussure en internacian lingvon ESPERANTO_

ELDONITA DE LA "PROPAGANDEJO ESPERANTISTA"

10 HOTELGASSE — BERN (SVISLANDO)

1918

Prezo 0,40 Sm. (1 fr.)

[Noto de la transskribanto: Bildo de Horace-Benedict de SAUSSURE kun la jena teksto:

Horace-Benedict de SAUSSURE.

Natursciencisto kaj fizikisto, profesoro ĉe la Ĝeneva universitato.

(Naskiĝis en 1740. Li faris serion da botanikaj kaj geologiaj studvojaĝoj en diversaj landoj, sed precipe en la Alpoj. Klasikaj estas liaj elserĉoj pri la glaciejoj; al li estas ŝuldata la eltrovo de multaj mineraloj kaj la elpenso de diversaj fizikinstrumentoj, interalie de la harhigrometro, cianometro, diafanometro, pajl-, kaj pint-elektrometro, aktinometro, anemometro, eŭdiometro, ktp. Li eldiris la unuajn principojn de la racia meteorologio. Lia plej grava verko literatura estas titolita: _Vojaĝoj tra la Alpoj._ Li mortis en 1799.]

ASCENDO AL MONTO-BLANKA

(EN 1787)

DE H. B. DE SAUSSURE.

Diversaj periodaĵoj sciigis al la publiko, ke dum la monato aŭgusto 1786 du loĝantoj de Chamouni, S-ro Paccard, doktoro je medicino, kaj la gvidisto Jacques Balmat, atingis la supron de Monto-Blanka, kiu estis ĝis tiam rigardita kiel nesurirebla. Mi tuj la sekvintan tagon ĝin eksciis kaj senprokraste ekvojaĝis por se fareble sekvi iliajn paŝojn. Sed pluvoj kaj neĝoj devigis min forlasi la entreprenon ĝis la proksima jaro. Al Jacques Balmat mi komisiis esplori la montegon je komenco de junio kaj averti min pri la momento, kiam la platiĝo de la vintraj neĝoj igos ĝin alirebla. Intertempe mi iris al la Provenca marbordo por fari eksperimentojn kun tiuj komparotajn, kiujn mi intencis provi sur Monto-Blanka.

Dum la monato junio Jacques Balmat sensukcese faris du ascendprovojn; tamen li skribis al mi, ke sendube oni povos ascendi en la unuaj tagoj de julio. Mi tiam ekveturis al Chamouni. En Sallenche renkontis mi la kuraĝan Balmat, kiu estis ekvojaĝanta Ĝenevon por anonci al mi siajn denovajn sukcesojn; la 5-an de julio li estis surprenirinta ĝis la pinto de la montego kune kun du aliaj gvidistoj, Johan-Miĥael Cachat kaj Aleksis Tournier. Kiam mi alvenis en Chamouni, pluvis, kaj la malbela vetero daŭris preske kvar semajnojn. Sed mi estis decidinta atendi ĝis fino de la sezono, prefere ol maltrafi la oportunan okazon. Fine ĝi venis, tiu momento tiom dezirata, kaj mi ekmarŝis la 1-an de aŭgusto, akompanata de unu servisto kaj dek ok gvidistoj, kiuj portis miajn fizik-instrumentojn kaj la tutan ilaron, kiun mi bezonis. Mia pliaĝa filo vigle deziris akompani min; sed mi timis, ke li estas ne ankore sufiĉe fortika kaj ekzercita al tiaj marŝoj. Mi postulis, ke li rezignu. Li restis ĉe la "Prieuré", kie li tre zorge faris observojn al tiuj kunrespondajn, kiujn mi estis faronta sur la montsupro.

Kvankam estas apene du mejloj kaj kvarono rektlinie de la Prieuré de Chamouni ĝis la pinto de Monto-Blanka, tiu ekskurso ĉiam postulis almene dek ok marŝhorojn, tial ke ekzistas danĝeraj lokoj, malrektaĵoj, kaj proksimume mil naŭcent dudek klaftoj ascendendaj.

Irante de la "Prieuré" ĝis Monto-Blanka tra la monto "La Côte", oni unue sekvas la al Ĝenevo kondukantan vojon, ĝis la vilaĝo "Les Bossons", kaj tie oni uzas la vojeton, kiu atingas la samnoman glaciejon. Sed je malsupro de la deklivo, kiu kondukas al tiu glaciejo, oni iras dekstren tra la vilaĝeto de l'Mont. Iom trans tiu vilaĝeto oni ekascendas, sekvante la bordon de la torento, kiu ŝprucas el la Taconay-glaciejo. Tiu suprenirejo estas tre sovaĝaspekta, funde de mallarĝa valeto, lokita kontraŭ la Taconay-glaciejo, kiu svarmas je glaciaĵoj, ne blankaj kaj puraj, kiel tiuj de "Bossons", sed malpurigitaj de nigra koto kaj tratranĉitaj de samkoloraj ŝtonegoj; sed daŭrigante la ascendon, oni evkidas super tiu glaciejo la purajn kaj krutajn neĝojn de la kupolmonto "Goûté". Balde poste oni alvenas iom super la Taconay- glaciejo, oni trapasas kelkajn danĝerajn lokojn, kaj oni atingas fontanon kun klara kaj freŝa akvo, ĉe kiu la gvidistoj, jam lacigitaj pro siaj ŝarĝoj, plezurege ripozis dum kelkaj momentoj.

Duon-horon post forlaso de la glaciejo, oni alvenas ĉe la piedo de sufiĉe alta preske vertikala roko, kiu baras mallarĝan kaj profundan koridoron. Por eliri el tiu koridoro, oni devas surgrimpi la rokaĵon; tiu pasejo nomiĝas _Mapas_ aŭ Malbona-Paŝo. Oni estis tie metinta ŝtupetaron, en la penso, ke mi ĝin bezonos; sed, ĉar mi timis impresi al miaj gvidistoj malbonan opinion pri mi, se mi ĝin uzus, mi pasis preter la ŝtupetaro, ne tuŝinte ĝin. Trans la "Mapas" oni estas devigata surpaŝi kelkajn mallarĝajn kornicojn super altaj krutaĵoj. Poste oni sekvas akran kreston kun profundegaĵo dekstre kaj tre deklivaj herbejoj maldekstre; post kio oni per kvindek-grada deklivo ascendas al groto aŭ kaverneto, kie mi tranoktis la 20-an de aŭgusto 1786, kiam, tuj post la vojaĝo de doktoro Paccard, mi provis, sekvante liajn postsignojn, atingi la pinton de Monto-Blanka. Sed dumnokte ekfalis torentsimila pluvego kaj neĝis sur la altaĵoj; malĝoje devis mi reveni sur miajn paŝojn kaj prokrasti la aferon ĝis proksima jaro. En ambe vojaĝoj mi bezonis proksimume kvar horojn, ne inkludante la ripoztempojn, por iri de "Prieuré de Chamouni" ĝis tiu rifuĝejo.

La supro de l'rokaĵo, nord-weste de tiu groto, prezentas tre belan vidaĵon. Tiu supro formas unu el la pintoj de la mallarĝa kresto de l'monto "La Côte", kiu apartigas la glaciejojn "Taconay" kaj "Les Bossons". La tiea montpasejo kuŝas je alto da ĉirkaŭe sescent klaftoj super la "Prieuré de Chamouni". De tiu kresto oni ekvidas sub siaj piedoj la du ĵus nomitajn glaciejojn, la tutan Chamouni-valon ĝis la Balma pasejo kaj ambe montĉenojn, kiuj flankas tiun pasejon: pli malproksime, oni ekvidas la Aï-turojn kaj la Sud-pinton, kiu superas Saint-Maurice, kiel anke aliajn suprojn pli malapudajn. Sed la plej interesa vidaĵo estas la nord-westa laŭlonge vidita parto de la kresto mem, sur kiu oni staras. Egaj akrangulaj rokoj, strange kaj maltime amasigitaj, kronas la supron de tiu kresto kaj aspektas plej nekutime kaj sovaĝe; la bela kaj rideta paroĥo de "Ouches" ŝajnas dispecigita per tiuj senfruktaj rokaĵoj kaj mirinde kontrastas kun ili. Unu el tiuj rokoj, kies elstaranta angulo antaŭenas super la profundegaĵo, nomiĝas pro tio _Birdbeko_. Oni rakontas, ke paŝtisto, vetinta iri kaj sidiĝi sur tiun bekpinton, sukcesis kaj tie sidiĝis; sed restariĝante li pro mallerta movo perdis la egalpezon, falegis kaj mortiĝis surloke.

Estis tagmezo, kiam ni alvenis sur tiun kreston; mi haltis duonhoron, por ke miaj gvidistoj povas manĝi. Dume mi amuziĝis, rigardante je granda profundo sub miaj piedoj fremdulojn, kiuj subtenataj de siaj gvidistoj pene trapaŝis la malsupran plataĵon de la glaciejo "Les Bossons", kaj kiuj verŝajne preparis por sia reveno fanfaronan rakonton pri sia kuraĝo kaj pri la renkontitaj danĝeroj. Sed mi provis, kaj vane provis, ekvidi sur la dua plataĵo du el miaj portistoj, kiuj pretendis alveni pli rapide ol ni sur la kreston, kie ni staris, pasante tra tiu glaciplataĵo, kiu efektive prezentas de la "Prieuré" vojon pli rektan. Ĉar troviĝas danĝeraj paslokoj, ni estis maltrankvilaj pro ilia neapero. Tamen ili reatingis nin, sed multe pli malfrue.

Daŭrigante la supreniron oblikve inter la glaciejo "Les Bossons" kaj la supro de la kresto, ni pasis sub profunda kaverno, kie Jacques Balmat en sia unua vojaĝo estis kaŝinta la ŝtupetaron, kiu helpis al ni trapasi la krevaĵon de la glaciejo, kaj abistangon, uzendan por la malfacilaj paslokoj. La ŝtupetaron li retrovis, sed la stangon oni estis ŝtelinta; estas strange, ke tie troviĝis ŝtelistoj; oni tamen ne povus diri, ke estis grandvojaj ŝtelistoj. Ni anke pasis ĉe la piedo de la "Tur"-pinto, kiu estas la plej alta de tiu kresto, kaj je la unua horo kaj tri kvaronoj ni atingis la supron de la "Côte"-monto, en loko kie ni intencis tranokti. Tiu unua tago do ne estis longa: ni bezonis nur ses horojn kaj duonon de "Prieuré" ĝis nia unua kuŝiĝejo.

Tiu rifuĝejo konsistis el amaso da egaj granitŝtonegoj, inter kiuj miaj gvidistoj esperis trovi ŝirmejon, kaj kie doktoro Paccard kaj Jacques Balmat tranoktis la unuan vesperon de sia esplorvojaĝo. Tiuj ŝtonegoj estis tien ŝovitaj de la glaciaro, kiu estas tute proksima, kaj kiun oni devas trapaŝi por progresi al supro de Monto-Blanka. Tie oni forlasas la firman teron kaj ekpaŝas sur la glaciojn kaj sur la neĝojn ĝis fino de la vojaĝo.

Preferinde estas trapaŝi la glaciejon dummatene, kiam la neĝo estas ankore hardita; multe pli danĝera estas la trapaŝo vespere, kiam la tagvarmo estas ĝin moliginta. Tion spertis Marie Coutet, sub kiu la neĝo ekkrevis, kiam li iris esplori la pasejon, kiun ni estis sekvonta la morgan tagon. Feliĉe li restis pendanta per la ŝnurego, kiu ligis lin al liaj du akompanantaj kamaradoj. Je ilia reveno ni ĉiuj interese demandis ilin pri ilia esplorpromeno, kiel oni demandas al spionoj novaĵojn pri la malamika armeo. Trankvile kaj eĉ gaje raportis Marie Coutet sian aventuron: malgraŭe, lia rakonto sternis malhelan vualon sur la vizaĝojn; la plej bravaj ŝercis pri ĝi, sed la aliaj ŝajne opiniis tiujn ŝercojn iom malkonvenaj. Tamen reveni hejmen neniu proponis, ĉiu okupis sin serĉante ŝirmejon por pasigi la nokton; unuj loĝiĝis en mia malnova rifuĝejo, kie ili esperis esti pli varme; aliaj nestis inter la granitŝtonegoj; mi mem, kun mia servisto kaj du aŭ tri el miaj fidelaj gvidistoj, kuŝiĝis sub tendo, kiun mi kunportigis, por esti tute libera pri la loko, kie mi tranoktos.

La morgon, 2-an de aŭgusto, malgraŭ la vigla deziro, kiun ĉiuj havis ekmarŝi frumatene, okazis tiom da diskutoj inter la gvidistoj pri la divido kaj aranĝo de iliaj ŝarĝoj, ke nur je la sesa kaj duono ni povis ekvojaĝi. Ĉiu timis tro ŝarĝi sin, ne por eviti laciĝon, sed por ne trakrevigi la neĝon per sia pezo kaj tiel fali en profundaĵon.

Ni ekpaŝis sur la glaciejon kontraŭeje de la granitŝtonegoj, sub kies ŝirmo ni estis dormintaj; la komenco estas tre facila; sed balde poste oni envenas en glaciaĵan labirinton, disŝiritan per larĝaj krevaĵoj, jen tute malplenaj, jen tute aŭ parte plenigitaj de neĝoj, kiuj ofte formas arkaĵojn sube kavigitajn, kaj kiuj estas tamen kelkafoje la sola rimedo havebla por transiri tiujn krevaĵojn; aliloke, oni uzas akran glacikreston, kiel ponton por ilin transpaŝi. En kelkaj lokoj, kie la krevaĵoj estas tute malplenaj, oni estas devigata malsupreniri ĝis la fundo kaj denove supreniri per ŝtuparoj hakitaj en la glacion mem de la kontraŭeja muro. Sed nenie oni atingas, nek eĉ ekvidas la rokon; la fundo ĉiam estas neĝa aŭ glacia; kaj okazas momentoj kiam, post malsupreniro en tiujn preske vertikalajn abismojn ĉirkaŭitajn de glacimuroj, oni ne povas imagi, tra kie oni eliros. Tamen tiom longe kiam oni marŝas sur la glacio mem, kiom ajn mallarĝaj estas la krestoj, kiom ajn kliniĝaj estas la deklivoj, tiuj maltimaj Chamouni'anoj havas la kapon kaj la piedon egale firmaj, kaj ili ŝajnas nek timigitaj nek maltrankvilaj: ili interparolas, ridas, konkuras inter si; sed, kiam oni paŝas sur tiuj maldikaj arkaĵoj pendantaj super abismoj, ili marŝas en plej profunda silento; la unuaj tri, kune ligitaj per ŝnuregoj je interspaco da kvin aŭ ses futoj unu de la alia; la okuloj fiksitaj pieden, ĉiu penante meti la piedon precize kaj lerte en la postsignon lasitan de la antaŭiranto. Sed, precipe pligrandiĝis tiu speco de timo, kiam ni ekvidis la lokon, kie Marie Coutet[TR1] estis enprofundiĝinta; la neĝo estis sub liaj piedoj subite krevinta, kreante ĉirkaŭ li malplenaĵon, ses aŭ sep futojn diametre, malkovrantan abismon, kies nek fundon nek randojn oni povis ekvidi, kaj tio en loko, kie neniu ekstera signo anoncis plej etan averton de danĝero. Sekve, kiam transpaŝinte iun el tiuj suspektaj neĝoj, la karavano retrovis sin sur la firma glacio, esprimo de ĝojo kaj kvieto heligis ĉiujn vizaĝojn, babilo kaj ŝercoj rekomencis; oni interdiskutis pri la vojo sekvenda, kaj, trankviligita de la sukceso, oni pli konfide riskis sin je novaj danĝeroj. Preske tri horojn ni pasigis por trapaŝi tiun timigan glaciejon, kvankam ĝi havas larĝon da apene unu kvaronmejlo. De tiam ni marŝis nur sur neĝoj, ofte tre malfacilaj pro la kliniĝo de la deklivoj kaj kelkafoje danĝeraj, kiam tiuj deklivoj borderas profundegaĵojn; sed tiam almene oni timas neniun alian danĝeron, ol tiun, kiun oni vidas, kaj oni ne riskas esti englutita, sen ke nek forto nek lerto povas helpi.

Elirante el la glaciejo, oni estas devigata supreniri unu el tiuj ekstreme krutaj deklivoj; poste, oni pasas ĉe piedo de la plej malalta kaj plej norda pinto de ĉeneto da rokoj, izolitaj meze de la Mont-Blank'a glaciaro. Tiu ĉeneto, oriente, estas apartigita je la Sudpinto kaj je la montoj, ligantaj tiun pinton kun Monto-Blanka, per tre sovaĝaspekta glaciejo.

Post ol esti preterpasinta tiujn rokojn, oni ilin forlasas por serpente supreniri en neĝplana valeto, kiu de nordo iras suden ĝis piedo de la plej alta montpinto. Tiu neĝo estas tie ĉi kaj tie tratranĉita de grandegaj kaj belegaj krevaĵoj. Ilia akra kaj neta tranĉo vidigas neĝojn horizontale tavolitajn, ĉiu tavolo kunrespondanta al unu jaro. Kiom ajn larĝa estas tiuj krevaĵoj, nenie oni povas ekvidi ties fundon.

Ni realbordiĝis la rokĉenon en la sama loko, kie la pasintan jaron mi konstruigis rifuĝdometon; tiam mia intenco estis tranokti tie dum la ascendo; sed malbela vetero malhelpis min atingi ĝis tie.

Tiu ĉeno ofte estas interrompita de neĝoj; la rokpintoj eliĝas kiel insuletoj, aŭ kiel rifoj, el la neĝmaro, kiu kovras la tutan regionon. Tie miaj gvidistoj perdigis al mi multan tempon, sub preteksto matenmanĝi kaj ripozi; ilia intenco estis prokrasti nian marŝon sufiĉe, por ke fariĝos neeble progresi ante la nokto en la parton de l'vojo, kie jam ne troviĝas rokaĵoj kaj kie oni estus devigata kuŝiĝi surneĝe. Nur je la dekunua ni revojaĝis, kvankam ni estis alvenintaj iom post la naŭa.

De la tieaj rokoj ni povis ekvidi la lagon[1] trans la valo "Abondance"; sed, daŭrigante la ascendon, oni ĝin vidis ĉiam pli bone; ni eĉ tre facile rekonis la urbeton "Nyon". Antaŭ ni la montoj de "Faucigny" iom post iom malsuprenis. La traborita pinto "Reposoir" (Ripozejo) nin plej longtempe kontraŭstaris, tial ke ĝi estis najbara kaj ĝia pinto konturiĝis kontraŭ la malproksima horizonto; efektive ni konsideris venkitaj nur tiujn altaĵojn, super kiuj ni povis vidi la Jura'on. Ĉiu tia venko estis ĝojtemo por la tuta karavano; ĉar nenio plivivigas kaj kuraĝigas, ol la klara konstato de akiritaj progresoj.

Post unuhora marŝo ni pasis rande de grandega krevaĵo. Kvankam ĝi estis larĝa je pli ol cent futoj, oni nenie ekvidis ĝian fundon. Dum ni ĉiuj ripozis starantaj sur ĝia rando, admirante ĝian profundon kaj observante ĝiajn neĝtavolojn, mia servisto, pro neklarigebla distriĝo, fallasis la piedon de mia barometro, kiun li en la mano tenis; glitegis tiu piedo sagrapide sur la dekliva flanko de la krevaĵo kaj je granda profundo plantiĝis en la kontraŭejan flankon, kie ĝi restis fiksita, vibrante kiel la lanco de Aĥilo sur la Skamandra bordo. Viglan ĉagreniĝon mi pri tio eksentis, ĉar tiun piedon oni uzis ne nur por la barometro, sed anke por la kompaso, por la lorno kaj por diversaj aliaj instrumentoj, kiujn oni fiksas sur ĝin. Sed en tiu sama momento kelkaj el miaj gvidistoj, kompatantaj mian ĉagreniĝon, proponis al mi iri kaj rekapti ĝin; kaj, ĉar la timo ilin endanĝerigi retenis mian konsenton, ili certigis, ke ili nenion riskas. Kaj unu el ili tuj pasigis al si sub la brakoj ŝnuregon, kaj la aliaj retenante ĝin lasis lin malsupren ĝis la barometra piedo, kiun li ekkaptis kaj triumfe realportis. Dum efektiviĝis tiu entrepreno mi havis duoblan kaŭzon je malkvieto; unue pri la sorto de la je ŝnuro pendanta gvidisto; poste, ĉar oni povis vidi nin de Chamouni, de kie oni per lorno povis sekvi ĉiujn niajn movojn, mi ekpensis, ke, se en tiu momento oni direktus al ni la rigardojn, oni sendube kredus, ke unu el ni falis en la krevaĵon, kaj ke ni klopodas por lin retiri. Feliĉe mi pli poste eksciis, ke en tiu momento oni ne observis nin.

Ni estis devigataj trapaŝi tiun saman krevaĵon sur kliniĝa kaj danĝera neĝponto; post kio, per anke tre kruta neĝdeklivo ni atingis unu el la lastaj rokoj de la izolita ĉeno, kie mi tranoktis la postmorgon, revenante de la montpinto, kaj pro tio mi nomis ĝin la _roko de la Feliĉa Reveno_. Ĝia alto estas mil sepcent okdek klaftoj. Ni alvenis tie je la unua kaj duono, kaj ni bonapetite tagmanĝis je sunvarmo. Sed ĉar ni bedaŭris, ke ni ne havas akvon, la gvidistoj elpensis tre lertan rimedon por ĝin havigi al ni. Ili pafis egajn neĝbulojn kontraŭ sunekspozitajn rokojn; parto de la neĝo tie algluiĝis, fandiĝis pro la varmigita roko, kaj ni kolektis la akvon, kiu gute destiliĝis teren. Ili interŝanĝis sin por pafi la bulojn, kaj post kelkaj momentoj kreiĝis fontano, kiu provizis nin je tiom da akvo, kiom ni povis deziri.

Tiu rokaĵo, izolita meze de la neĝoj, estis por niaj gvidistoj vera ĝuloko, kvaze Kalipsa insulo; ili ne povis konsenti forlasi ĝin kaj nepre volis tranokti tie. Ili imagas, ke ĉe tiuj altaj neĝoj regas dumnokte absolute netolerebla frosto, kaj ili serioze timis mortiĝi tie. Fine mi diris al ili, ke koncerne min, mi estas firme decidinta, iri tien kun tiuj el ili, kiuj estas fidindaj, ke ni profunde fosos en la neĝon, ke ni kovros tiun kavaĵon per la tendtolo, ke ni tien enfermos nin ĉiujn kune, kaj ke tiel ni ne suferos pro malvarmo, kiom ajn akra ĝi estos. Trankviligis ilin tiu aranĝo, kaj ni ekmarŝis antaŭen.

Post tridekkvinminuta supreniro ni atingis la unuan neĝplataĵon, kiu prezentiĝas sur tiu vojo. La kliniĝo de tiu plataĵo certe ankore estas dek- ĝis dekdugrada, tamen ĝi ŝajnis esti nivelaĵo kompare kun la grimpitaj de ni deklivoj. Maldekstre staris la Sud-pinto, kiu komencis senteble malsupreni; dekstre, la kupolpinto Goûté. Plej nekutiman kaj grandiozan spektaklon prezentis la supro de tiu kupolo, niaflanke tratranĉita preske vertikale, kovrita per duoncirkla neĝtavolo, simila al pontarkaĵo, kaj kronita per vico da grandegaj kubformaj neĝblokoj, kiujn ni nomis "serakoj". Antaŭ ni staris la Mont-Blank'a pinto, celo de nia vojaĝo, ankore mirinde altega je niaj okuloj; maldekstre de ĝi vidiĝis la rokoj, kiujn mi nomas ĝia ŝtuparo, kaj belegaj tranĉoj de freŝaj neĝoj, kiuj por la sunlumo aspektis eksterordinare rebrilaj kaj blindigaj.

Dudek minutojn ni bezonis por trapaŝi tiun plataĵon; kaj tiu tempo ŝajnis al ni tre longa, tial ke de post la lasta vojaĝo de Jacques Balmat ĝi estis tra sia tuta larĝo balaata de du potencegaj seraklavangoj, deŝiritaj el la Goûté'a kupolpinto: ni estis devigataj marŝi tra tiuj glaciaĵoj kun la timo denove sublavangiĝi. De tiu plataĵo ni dum preske unu horo supreniris tridekkvargradan deklivon, kaj tiel ni atingis la duan plataĵon, kie ni estis tranoktontaj.

Unue okazis daŭraj kaj seriozaj pridiskutoj por elekti la lokon, kie fiksota estos la tendo, sub kiu ni ĉiuj devos kuniĝi por esti ŝirmataj kontraŭ la nokta frosto, kiu tiom terurigis la gvidistojn. Krom la malvarmo ni devis eviti du danĝerojn, el kiuj unu venis de supre, la alia de malsupre: ni devis elekti lokon, kie la ekfalontaj de la altaĵo lavangoj ne povus atingi nin, kaj kie oni ne povus suspekti la ekziston de iu krevaĵo, kaŝata de supraĵaj neĝoj. Tremis la gvidistoj je la penso, ke tiu neĝo, ŝarĝita per la pezo de dudek en malgrandan spacon kunigitaj homoj, kaj moligita de la varmo de iliaj korpoj, povus subite ekkrevi kaj nin ĉiujn kune engluti meze de la nokto. La almenan eblon de tia supozo pruvis teruriga krevaĵo, kiun ni estis randintaj suprenirante sur tiun saman plataĵon, kaj kiu eble penetris sub ĝin. Tamen, cent kvindek paŝojn post la eniro sur la plataĵon ni trovis lokon, kiu ŝajnis al ni bone ŝirmata kontraŭ ĉiuj tiaj danĝeroj.

Tie miaj gvidistoj unue ekfosis la lokon, kie ni intencis tranokti; sed tre balde ili eksentis la efikon de la maldensa aero. Tiuj fortikaj viroj, kiujn la ĵus faritaj sep aŭ ok marŝhoroj tute ne lacigis, jam post kvin aŭ ses neĝŝoveloj plu ne povis daŭrigi; ili estis devigataj sin konstante interŝanĝi. Unu el ili, kiu estis retraŭirinta por ĉerpi akvon antee viditan en krevaĵo, ekmalsaniĝis irante tien, revenis sen la akvo kaj pasigis la vesperon en plej malagrabla sentumo. Mi mem, observante miajn meteorologiajn instrumentojn, sentis min lacega, kvankam mi estas kutimigita al la montara aero kaj pli bone fartas en tiu aero, ol en tiu de la malaltaĵo. Tiu sentumo brule soifigis nin, kaj ni povis havigi al ni akvon nur per fando de la neĝo, ĉar la akvon, kiun ni vidis dum la ascendo, ni trovis glaciiĝinta, kiam ni revene iris serĉi ĝin; kaj la malgranda karbhejtilo, kiun mi estis kunpreninta, estis negranda helpo por dudek soifantaj personoj.

De la mezo de tiu plataĵo, lokita inter la lasta pinto de Monto-Blanka sude, ties altaj ŝtupoj oriente, kaj la Goûté'a kupolmonto okcidente, oni ekvidas preske nur neĝojn; ili estas puraj, blindige blankaj, kaj sur la altaj pintoj ili plej strange kontrastas kun la preske nigra ĉielo de tiuj altaj regionoj. Oni vidas tie neniun vivan estaĵon, neniun ŝajnon de vegetaĵoj; tie estas la regno de frosto kaj silento. Kiam mi reprezentis al mi doktoron Paccard kaj Jacques Balmat ĉe krepusko alvenantaj unuaj en tiun dezerton, sen ŝirmejo, sen helpo, eĉ ne estante certaj, ke homoj povas vivi en la lokoj, kien ili pretendis iri, daŭrigante tamen sian entreprenon maltime, mi admiris iliajn spiritforton kaj kuraĝon.

Sur la senneĝaj montaroj, kies alto ne superas mil ĝis mil ducent klaftojn, estas agrable atingi la kuŝiĝejon frue: ripozigas la vesperfreŝo post la dumtaga laciĝo; oni sidiĝas surherbe aŭ surroke, oni amuzas sin observante la malheliĝantajn nuancojn de la lumo kaj la fenomenojn, kiuj preske ĉiam akompanas la sunsubiĝon kaj la krepuskon. Sed sur la altaj kaj neĝkovritaj montegoj, tiuj tagfiniĝoj estas tre malagrablaj; oni ne scias kie resti: se oni staras senmove, oni frostegas, kaj pro la laciĝo kaj la aera maldenso oni estas senigita je la forto kaj kuraĝo varmigi sin per ekzercmovoj. Tion ni spertis en tiu stacio, kie ni estis alvenintaj ĉirkaŭe je la kvara. Ni ĉiuj frostis pro malvarmo; kun ekstrema senpacienco atendis ni, ĝis la tendo estos starigita; tuj kiam ĝi estis preta, ĉiuj sin ĵetis internen, kaj balde la babilo de la gvidistoj kaj la naŭzaĵoj de la vomemuloj devigis min eliri. Mi akceligis kiel eble plej la vespermanĝon. Poste ni nur malfacile povis aranĝi nin tiamaniere, ke ĉiuj povas eniri en la tendon, en pozicio taŭga por pasigi la nokton; ili permesis al mi kuŝiĝi en angulo; sed koncerne ilin, ili povis nur sidiĝi surpajle, inter la kruroj unuj de la aliaj; ĉiam priokupataj de timo pro malvarmo, ili tiel zorge ŝtopis ĉiujn fendojn de la tendo, ke mi multe suferis pro la varmo kaj pro la per nia spiro haladzigita aero. Mi estis devigata dumnokte eliri por libere spiri. Brilis la luno plej hele meze de ebonnigra ĉielo; Jupitro anke tutplene lumradianta estis eliranta postaŭ la plej alta pinto oriente de Monto-Blanka, kaj tiom blindiga estis la lumo rebriligata de tiu neĝkampego, ke nur la unue- aŭ duegrandajn stelojn oni povis ekvidi. Fine, ni ĵus estis ekdormantaj, kiam nin vekis bruego de granda lavango, kiu ekkovris parton de la deklivo ascendenda la morgan tagon. Je tagiĝo montris la termometro tri gradojn sub la glacipunkto.

