# Aliaj Tempoj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/aliaj-tempoj-18836/index.md

Frauxlino Suferno, tiel propulsite gxis la sojlo, lantis tie por ripeti: "Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed S-rino Lidkoto ridetis al sxi senresponde kaj la glacia lum-ondo sxin forpelis tra la pordo.

V

S-rino Lidkoto, kvankam sxi iniciatis geston por alvoki la cxambroservistinon, ne gxin finfaris.

Kiam la pordo fermigxis, sxi dauxre staris senmove meze de la dolcxaluma grandspaca cxambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de argxento kaj speguloj kaj sobraj orajxoj. Kaj la sofo gxis kiu urgxis sxin Frauxlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo sxargxita je novaj libroj kaj jxurnaloj. Sxi ne memoris esti iam antauxe pli lukse logxata aux spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenajxo. Sxi sidigxis apud la fajro kaj meditadis.

Cxeporda frapeto instigis sxin levi la kapon kaj sxi vidis sian filinon sur la sojlo. La komplika arangxo de la bela hararo de Leilino kaj la flugantaj faldajxoj de sxia tualetrobo komprenigis ke sxi interrompis sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la cxambron sxi pauxzis momenton, ridetante malcerte, kvazaux forgesinte la celon de sia hasto.

S-rino Lidkoto starigxis. "Cxu estas la vestigxhoro, karulino? Ne min riprocxu. Mi ne malfruos."

"Cxu la vestigxhoro?" Leilino staris antaux sxi kun mistifikita rigardo. "Nu, mi supozis, karulino--mi volas diri, mi esperis ke vi decidigxis resti cxi tie en trankvila ripozado."

Sxia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan posttagmezon!"

"Jes, tamen--vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino jxus diris al mi ke vi intencas klopodi--"

"Cxu vi alvenis por haltigi min?"

"Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon--"

"Efektive. Tion mi komprenas."

Okazis pauxzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la simetrion de la brosiloj kaj boteloj arangxitaj sur gxi. "Cxu viaj vizitantoj scias ke mi estas cxi tie?" S-rino Lidkoto subite dauxrigis.

"Cxu ili--kompreneble--nu, efektive," Leilino respondis, tute absorbite per siaj klopodoj turni la sxtopilon de botelo da salo de Epsomo.

"Tial ili ne surprizigxos se mi ne aperos, cxu?"

"Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _cxiuj_ komprenos." Leilino demetis la botelon kaj returnigxis al sia patrino dum sxia vizagxo ekbrilis je retrankviligxo.

S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu tempo sxiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Cxu ili opinios tion stranga se mi jes ja aperos?"

Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi. Dum sxi pauxzis, rugxo sxtelfarbetis sxian nudan kolon, atingis balailmove sxian gorgxon, ekflamigxis en sxiaj vangoj. De tie la koloro suprensendis sian katastrofan karmezinon gxis sxiaj tempioj mem, gxis sxiaj orelloboj, gxis la randoj de sxiaj palpebroj, pulsante sur la tuta vizagxo en fajraj ondoj, kvazaux ventumate far iu neperceptebla vento.

S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam sxi forturnis la rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malcxeesto difektos la sidarangxon de via mangxtablo. Se vi povas certigi al mi ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Sxi pauxzis, kvazaux atendante ke sxia filino parolu. Tiam sxi etendis la brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviligxu pri mi." Sxi cxirkauxbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la lastan postbrilajxon de sxia malpligrandigxanta rugxigxo. "Efektive, mi sentas min iomete laca, kaj se ne gxenos vin ke mi malcxeestu la aferon, mi opinias preferi malbonkondute enlitigxi kaj resti tie gxis via kompanio disigxos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu por mi al cxiuj."

VI

La gastoj de la Barklejoj disigxis kaj S-rino Lidkoto, nepre renormaligxinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Frauxlino Suferno.

Estis etoso de jubilado en la aero cxar la festeno "disvolvigxis" tiel eksterordinare bone, tiel ege kontentige, sxajne, por S-rino Lorino Bulgxero, ke la baldauxa komisiigxo de Vilburo al Romo estis preskaux nepra certeco. Tiel certa tio sxajnis ke la anticipo de frua rekunigxo mildigis la cxagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia patrino reiri Italion preskaux tuj. Neniu komprenis tiun decidon. Sxajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti cxe ili gxis la fiksigxo de ilia aparta sorto kaj Vilburo ehxis sxian miregon.

"Kiel vi ne atendu cxi tie, laux la propono de Leilino, gxis ni povos cxiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?"

S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum sxi anoncis sian malkonsenton. "Malgraux cxio, ne estas certe ke vi faros la valizojn."

"Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulgxero," Leilino diris triumfe.

"Ne, vi devintus vidi Leilinon kun sxi," gxojegis la edzo de Leilino.

Frauxlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti Harjetinon Fresbion estis genia manovro!"

"Ho, ni estos kun vi baldaux," ridis Leilino. "Tiel baldaux ke estas vere sensence disigxi."

Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu sxia filino konsciis ke estos sentutile gxin kontrauxstari. Post sxiaj longaj monatoj en Hindio, nepre devigis, sxi postulis, ke sxi revenu al Florenco kaj kontrolu kio okazas al sxia eta tiea logxejo. Kaj sxi jam estis tiel komforta sur "Utopio" ke sxi eksentas la deziron tien reveni per la sama sxipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri sxia decido kaj dauxre gastigi sxin gxis la posttagmezo de la antauxtago de la surmarigxo de "Utopio". Tiu arangxo konvenis al kelkaj projektoj kiujn, dum sia dutaga izoligxo, S-rino Lidkoto silente maturigis. Foriri la plej baldaux kiel eble farigxis por sxi nepra gravajxo kaj la Florenca logxejeto, kiu enhavis sxian pasintecon en cxiu faldajxo de siaj kurtenoj kaj inter cxiu pagxo de siaj libroj, sxajnis al sxi nun la ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon.

Sxi ne estis malfelicxa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraux cxio, la kialoj de sxia alveno kaj plenajxon da tio sxi jam ja ricevis. Leilino neniam antauxe estis pli felicxa, nek pli tenera, kaj kontempladi sxian gxojegon kaj gxuadi sxian karecon estis absorba agado por sxia patrino. Tamen ili ankaux iom surpremis kelkajn kvazaux tro strecxitajn muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine sxi soligxis en la Nov-Jorka hotelo al kiu sxi revenis la nokton antaux ol ensxipigxi, spertis la senton esti jxus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de giganta mano.

Sxi malpermesis la filinon alveni la urbon kun sxi. Sxi ecx malakceptis la kompanion de Suzino Suferno. Sxi deziris nenian viatikon krom tiu de siaj apartaj pensadoj. Kaj sxi permesis ke tiuj sxin alvenu sen kauxri antaux ili dum sxi sidis en la sama altplafona salono en kiu, antaux nur unu semajno, sxi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan interparoladon.

Sxi promesis al sia amiko havigi al li novajxojn pri si, sed sxi ne tenis la promeson. Sxi sciis ke li sendube revenis de Cxikago kaj ke se li ekscius sxian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al sxi eviti vidi lin antaux la surmerigxo. Kaj cxar antaux cxio sxi deziris ne vidi lin, sxi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la sxipo.

Estis nenia kialo pro kiu atendi gxis tiam por skribi al li. La nuna momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placxa, almenaux plenigus horon de sxia soleca vespero. Sxi aliris la skribtablon, eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento la pordo malfermigxis kaj li eniris.

La vortoj per kiuj sxi salutis lin estis la lastaj kiujn sxi povintus sin imagi diri kiam ili adiauxis antauxe. "Kiel eternamonde vi eksciis ke mi estas cxi tie?"

Tujege li scikaptis sxian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?" Li staradis, sxin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauxhazarde mi renkontis S-rinon Vinon, kiu gastas cxi tie kaj sxi invitis min vespermangxi kun sxi kaj Cxarlotino kaj la juna amkandidato de Cxarlotino. Ili diris al mi esti vidintaj vin alveni hodiauxposttagmeze kaj mi ne toleris la ideon ne suprenveni."

Okazis pauxzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis, deklarante: "Ho, tial sxi jes ja min rekonis!"

"Cxu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--"

"Ho, mi prikonsciis sxian rekonon pri mi, kvankam sxi ne movis ecx ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rugxigxo de Cxarlotino. La knabino havas ege belan rugxigxkapablon. Mi konsciis ke sxia patrino malpermesis ke sxi alparolu min."

Ido demetis sian cxapelon kun malpacienca rido. "Cxu Leilino ne kuracis al vi viajn iluziojn?"

Sxi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis min malagnoski, cxu?"

"Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj."

Sxi pauxzis percepteblan momenton sen dauxrigi la temon. Tiam sxi diris tangxante: "Mi eknavigos morgaux frumatene. Mi intencis skribi al vi. Jen la letero kiun mi jam komencis."

La rigardo de Ido sekvis sxian geston, tiam atingis sxian vizagxon. "Tial cxu vi ne intencis vidi min nek ecx sciigi al mi ke vi foriros gxis post la foriro?"

"Mi opiniis ke estos pli bone klarigi cxion al vi en letero--"

"Kion Dionome vi havas por klarigi?" Sxi ne respondis kaj li dauxrigis urgxe: "Ne povas esti ke vi maltrankviligxas pri Leilino, cxar Cxarlotino Vino diris al mi ke sxi estis tie pasintsemajne kaj multhoma kompanio alvenis en la momento mem de sxia foriro: la Fresbijoj, la Gxilesoj kaj S-rino Lorino Bulgxero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam sxi aljugxigis al si sian diplomon."

S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie sxi jam sidis dum ilia interparolado de la antauxa semajno. "Mi stultigxis," sxi komencis abrupte. "Mi devintus iri al Rigxfildo kun Suzino. Mi konsciis nur poste ke oni atendis ke mi iru."

"Cxu atendis ke vi iru?"

"Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Sxi suferis, kompatinda karulino. Sxia atento tirigxis dise. Sed sxi jam invitis sian gastaron antaux ol ekscii pri mia alveno."

"Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo. "Mi povas kompreni ke estis lauxnecese malkuragxige ne rajti disponi pri sxi solapersone je la komenco. Sed, malgraux cxio, vi estis inter malnovaj amikoj aux iliaj infanoj: la Gxilesoj kaj la Fresbijoj--kaj eta Cxarlotino Vino." Li pauxzis momenton antaux la lasta nomo kaj heziteme sxin kontrolrigardis. "Ecx se ili alvenis en maltauxga momento, vi estis certe felicxa bonsxancinte revidi ilin cxiujn cxe Leilino."

Sxi revenigis lian rigardon kun apenaux videbla rideto. "Ilin mi ne vidis."

"Cxu ilin vi ne vidis?"

"Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Cxarlotinon Vinon. Tiu infano estas ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam sxia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, sxi telefonis al sxi, postulante ke sxi tuj foriru. Tial mi ne revidis sxin."

La senkolora vizagxo de Ido rugxigxis. "Mi ne scias de kie vi alprenas tiajn ideojn."

Sxi dauxrigis, kvazaux ne lin auxdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaux Marnjon Gxileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis sxin al mia cxambro la lastan vesperon, post la vespermangxo, kiam la aliaj cxiuj ludis brigxon. Sxi havas bonvolan intencon--sed ne helpis multe."

"Sed kion vi faris en via cxambro vespere post la mangxo?"

"Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro--kiom embarasa por Leilino estis mia alveno, mi volas diri--mi nur diris al sxi ke mi estas tre laca kaj preferos resti supretagxe gxis la foriro de la gastoj."

Ido, gxemante, frapigis la manon kontraux la brakon de sia fotelo. "Mi scivolas kiom da cxio tio vi nur imagis!"

"Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Gxileso instigis Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi sxin gxis mia cxambro kiam la aliaj ne scius kien sxi malaperis. Nek la teruran timon de mia kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulgxero, honore de kiu la festeno estis arangxita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke sxia edzo aljugxu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis sxin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!"

Ido dauxre tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj fingroj. "Vi ne _scias_ ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis el la kauxzoj kiujn vi supozas."

S-rino Lidkoto pauxzis antaux ol respondi, kvazaux honeste strebante taksi la pezon de lia argumentado. Tiam sxi diris en mallauxta vocxo, "Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la vespermangxo la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke sxi timis. Leilino neniam timas por si."

"Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas mallargxpensaj virinoj cxie sed la virinoj alvenintaj cxe Leilino konsciis nepre bonege ke ilia tiea cxeesto havigus al sxi specon de socia rajtigo kaj se ili konsentis ke sxi havu gxin, kial mondo-nome ili dezirus malaprobi tion por vi?"

"Tiun samajxon mem mi diris al mi antaux unu semajno en la nuna cxambro post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Sxi levis nebuletan rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi auxskultis kion vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia imago!"

Franklino Ido starigxis el sia fotelo kaj transiris la cxambron gxis segxo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesigxis--en tiu momento--nur pri kiel via imago sxajnis proksimigi vin al mi," li diris.

"Ankaux mi interesigxis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin." Ili intersxangxis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Cxar, vi vidu, mi eraris," sxi dauxrigis. "Ni ambaux eraris. Vi diras ke estas sensence ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe malkonsentis min renkonti sub sxia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio ege tro okupigxas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo pauxzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio kondamnis. Mian kazon oni jugxis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min nur farigxis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la plej malfacilaj por detrui."

Ido sidis senmove dum sxi parolis. Kiam sxi silentis, li starigxis, ridante mallonge, kaj transiris la cxambron gxis la fenestro. Ekstere, la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj lumvicoj, etendigxis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li indikis gxin al sxi.

"Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laux via supozo, tiaj vortoj kiajn vi jxus uzis--'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?"

Sxi alvenis ekstari apud li cxe la fenestro. "Malpli ol nenio, kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta strecxita rondo de kutimo kaj asociigxo, same kiel ni estas fermitaj en cxi tiu cxambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri gxin iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj gxin eliris dum mi restis en la sama eta cxambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie solapersone. Ho, mi gxin logxebligis nun, mi alkutimigxis al gxi. Sed mi perdis cxiuj iluziojn pri angxelo bonvolonta alveni malfermi la pordon."

Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaux la soleco estus malpli granda--"

Sxi forturnigxis de la malhela fenestro en la brile lumigitan cxambron.

"Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege informita pri tio. Ni estas cxiuj malliberuloj, kompreneble--ni cxiuj ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin alkutimigis al niaj apartaj cxeloj kaj se oni nin translokigas subite en la novajn, povas okazi ke ni renkontu sxtonmuron tie kie ni atendis renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon kontraux gxin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi."

Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraux la fenestrokadron, sxin spektadis silente dum sxi vagiradis maltrankvile en la cxambro, kunamasigante kelkajn disjxetitajn librojn kaj lancxante manplenon da sxiritaj leteroj en la forjxetajxujon. Kiam sxi finfaris, li reparolis: "Cxio kion vi diras bazigxas sur antauxkonceptitaj teorioj. Kial vi ne elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antauxajn amikojn? Cxu vi ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto vin kasxi kiam ili alvenis? Sxajnis ke vi timas ilin--aux ke vi ne pardonis ilin. Ambauxmaniere, vi malpravigis ilin anstataux atendi ke ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, cxu vi supozas ke la socio tien irintus por sxin revenigi? Vi diras ke vi timis nome de Leilino kaj ke sxi timis nome de vi. Cxu vi ne komprenas kion signifas cxiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li pauxzis kaj turnis la rigardon al sxia vizagxo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljugxu al vi iom pli da tempo. Aljugxu al _mi_ iom plu da tempo. De cxiam mi konscias ke bezonatos tempo."

Li alproksimigxis kaj sxi permesis ke li alprenu sxian manon. Pro la serioza afableco de lia vizagxo situanta tiel proksime super sxi, sxi sentis sin kvazaux infanon vekitan el timigaj songxoj kaj trovantan lumon en sia cxambro.

"Eble vi pravas--" sxi auxdis sin komenci. Tiam ia internajxo retiris sxin kvazaux alkrocxe kaj sxia mano forfalis de li.

"Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldaux en Florenco."

Sxi staris antaux li, sentante kun malespero lian bonecon, lian paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta dirajxo sxajnis pentrita gazo mallevita inter sxi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis sxin subita deziro dispecegigi la gazon.

Sxi retirigxis kaj lin rigardis kun rideto de suprajxa trankviligo. "Vi ja pravas--rilate al cxesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca kaj dauxra parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi diras, mi devas penadi ne retirigxi en kauxrado antaux homoj." Sxi flankenturnigxis kaj rigardis la horlogxon. "Ho, estas nur la deka! Se mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas, ni dauxre parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti Margaretinon Vinon dum duonhoro?"

Sxi parolis malpeze kaj rapide dum sxiaj brilaj okuloj rigardis lian vizagxon, kiun, dum sxi spektadis, sxi vidis sxangxigxi, kvazaux sxia rideto jxetintus sur gxin tro klaran lumon.

"Ho, ne--ne hodiauxvespere!" li asertis.

"Cxu ne hodiauxvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros je la tagigxo? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli racia--ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre placxus al mi ekvidi novan fojon la malgrandan Cxarlotinon." Li staris antaux sxi kun la mano en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis cxiam en momentoj de perpleksigxo. "Venu!" sxi ordonis gxoje, turnigxante gxis la pordo.

Li sekvis sxin kaj metis manon sur sxian brakon. "Cxu vi ne opinias--cxu ne estus pli bone ke mi antauxiru kaj kontrolu? Ili diris al mi ke ili pasigis lacigan tagon cxe la robtajloro. Mi kuragxas sugesti ke ili jam enlitigxis."

"Se vi diris ke junulo de Cxarlotino vespermangxas kun ili. Certe li ne foririntus antaux la deka, cxu? Malgraux tio, mi malsupreniros kaj kontrolos kun vi. Oni malsxparas tiom da tempo antauxsendante serviston." Sxi flankenmetis lin mildageste, tiam pauxzis dum frapis sxin nova pensado. "Aux atendu. Mia servistino enestas la apudan cxambron. Mi petos ke sxi iru demandi cxu Margaretino konsentos min akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo."

Sxi turnigxis malantauxen kaj iris gxis la pordo kondukanta al sxia dormcxambro. Sed antaux ol povi gxin malfermi, denove sxi sentis la rapidan tusxgeston de Ido.

"Mi opinias--nun mi memoras--la junulo de Cxarlotino proponis ke ili foriru cxiuj--al muzikhalo aux simila ejo. Mi certas--mi nepre certas ke vi ne sukcesos renkonti ilin."

Sxia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de sxia brako kaj dum ili retirigxis kaj alfrontis unu la alian, sxi vidis la sangon levigxi malrapide tra lia palflava hauxto, rugxigi liajn kolon kaj orelojn, sin trudi al la randoj de lia barbo kaj senmovigxi en malklarajn makulajxojn sub liaj amikemaj cxagrenitaj okuloj. Sxi jam vidis la saman rugxigxon sur alia vizagxo kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove sxin instigis forturni la vizagxon.

Cxeporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la cxambron.

"Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la sxipo morgauxmatene."

Sxi sentis ke tiuj vortoj dispecigis sxirrapide la vualon de pentrita gazo kaj ke denove sxi movigxas inter la sovagxaj randoj de la realeco.

"Ho, ve!" sxi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton. Necesas ke mi informigxu cxe mia servistino."

Sxi malfermis sian dormcxambran pordon kaj alvokis: "Anetino!"

