The Esperantist, Vol. 2, No. 3
Part 2
Ĉio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ĉiu detala sendo estas liverota por la pago.
Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ĉe via lando por vendi detale miajn produktojn.
Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.--Jadeau.
[3]
Vagonare vojaĝante (mi konfesos Esperante) Lernolibron mi maltegis Kaj ĝin tute mi tralegis.
Dum la longa vojaĝiro Jen per ravo, jen per miro Min profunde interesis Tiu libro kaj impresis.
"Kia estas la libreto De plezuro la fonteto?" Diru al la demandanto-- "Pri la lingvo Esperanto.
"De Doktoro Lloyd verkita Kaj je pencoj dek vendita. Kaj enhavas ĝi resumon Kiu disvastigas lumon.
"Sur sintakson, gramatikon, Kvankam ĝi ne havas dikon. Sed por Esperantistaro Estas multuminparvaro!"
D.H.L. (9660).
LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.
De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau.
Katene ĝemas la spiritoj En purgatoriflamo: Foriĝas grade malmeritoj De pentoplena l' amo, Kredeble, kiu penis tere Por sin purigi vere.
Eĉ tie, ĉiu Marifesto Senpena tag' fariĝas, Kaj, dum benita tia resto, Espero kuraĝiĝas-- Ĉar ĉiuj ĝuas l' interpacon, Dipatrinodonacon.
Sed, foje, en purgatorio, Eĉ sankta la reveno De la Nomfesto de Mario Ne ĉie iĝis beno-- Ĉar spiritvoĉo tiel ĝemis Ke mil koreĥoj tremis!
Spiritoj kune al Ĉielo _Te Deum_ himnon sendis, Sed, Ĉefheroldo Miĥaelo Ĝin aŭdis kiu plendis: "Vi, kial kantas ne dankeme?" Li diris kompateme.
Respondis la spirit' ĝemanta: "Sendanka mi ne estas; "Sed kvankam paco viviganta "Ĉi tie kun ni restas, "Ĝi nek forpelas mian penon, "Nek donas al mi benon.
"Ĉar tere min aminta koro "Bedaŭras nun kaj ploras, "Kaj lian ŝarĝon de doloro "Konstante mi memoras: "Devenas mia la sufero "El lia malespero.
"Se estus eble por mi iri... "Se vidi lin mi povus! "Kor-amon mian eĉ rediri... "Li pli espere vivus! "Pli pacience submetita, "Li estus fortigita."
Tuj diris nun la Ĉefanĝelo: "Punlim' mallonga via "Finiĝos baldaŭ: en Ĉielo "Dolor' ne estas ia! "Ĉu devus tera stato lia "Pli pezi ol la via?
"Permeso iri via estu: "Nur unu terminuton "Konsolu lin: ne kune restu "Pli ol la templimiton... "Sed al vi kostos kora l' amo "Miljaron da punflamo."
Tilia ombro ŝirme falas Sur par' de gefianĉoj; Karese ili kunparolas Sub la tremantaj branĉoj: Trankvila, dolĉa la vespero Invitas al l'espero...
Sed, jen! nordvento akre blovas Tra la tiliarbejo... Ĝemego sin terure levas Ĝis la supernubejo, Lasante juna edzo vidva, Kun la edzin' senviva!
Ĉe l' pordo de l' purgatorio, Ĝis Miĥael' staranta, Atingis la terura krio De la spirit' iranta Por pagi koston de koramo: Miljaron da punflamo.
"Anim' fidela, preteriru "Kun la heroldo dia; "En paradizon tuj eniru, "Pro l' amo granda via: "Dum minut-agonia faro "Pasiĝis la miljaro."
Al floro papilio flugis, la folietojn ŝiris, Suĉante tie unufoje, kaj tiam supreniris. Lacerto el murtruo venis; pri io ĝi sopiris, Sed nur rigardis unufoje, kaj tiam reeniris. Sinjor' fraŭlinon belan vidis; li multe ŝin admiris, Sed nur parolis unufoje, kaj tiam tuj foriris. Ne estis en la flor' mielo; Nek suno en ĉielo; Sen mono estis la anĝelo; Ho! kia ver-fabelo!
(Clarence Bicknell).
KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.
Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la ĉirkaŭaĵo. La lastaj birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun senhalte super la vastaj Litovaj ebenaĵoj kiel tranĉiloj penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallaŭteco staris nun la nuda arbetaro sur Ŝeŝupodeklivaĵoj, nur kiam la vento enturniĝis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj.
Mallumajn, grizajn nubojn respeguliĝantaj akvoj de Ŝeŝupo fariĝis nun malhelaj, netravideblaj; ilia murmurado ŝajnis esti esprimo de ĉagreno kaj plendo kaj ili fluis pli rapide kvazaŭ dezirante forkuri de proksimiĝanta severa vintro. Ĉio aperis malplena, forlasita, malgaja.
De granda ŝtono forblovis la ventego ĉiujn somerajn memoraĵojn. Ĝi forblovis florojn tie disĵetitajn, forblovis rezedbukedojn velkiĝantajn; forblovis ankaŭ la noktan kantistinon.
Ŝi nun sidis alligita al multepeza ligna benko en malĝoja ĉambreto, tra kies etaj fenestretoj estis partoj de ĉirkaŭaĵo videblaj. Sopire eraris ŝiaj rigardoj tien, kie la konturoj de altaj riverbordoj desegniĝis de griza firmamento.
... Ho, tie plaŭdetis la ondoj de Ŝeŝupa rivero, tie leviĝadis ĝiaj bordoj ... ho, tien tien!!
La benko kraketis, la ŝnuroj tranĉis sangruĝajn striojn en nudaj brakoj, sed la katenoj tenis fortike; sovaĝe rigardis la knabino apud si....
Jen subite, tra grizaj aŭtunaj nuboj, kiel por adiaŭiĝo trarigardis la subiranta suno, origante la tutan ĉirkaŭaĵon. Ĝia radio eniris eĉ en la malhelan ĉambreton eklumigante tie la lignan krucifikseton starantan apud nigra preĝlibro sur la fenestra tabuleto, ĝi ekheligis malmultan, malriĉan meblaron kaj kisis kareseme la palan vizaĝon de en vana penado turmentiĝanta knabino. La pensoj de la kompatindulino denove vagis eksteren: tie en la pura aero ekbrilis ŝia sidejo, muskkovrita, alta ŝtono, tie la sama suno kiu nun sendis sian lastan saluton al ŝi, kisadis ŝian vizaĝon kiam frumatene la dolĉaj kantoj de birdaroj vekigadis la junan tagon kaj sur la herbejo ekbrilis miliardoj da diamantoj. Tie la sama suno kisadis ŝin adiaŭiĝante vespere kiam la ondoj dormeme murmuradis, kaj la najtingaloj kantis, kaj nun alligita en surda putra ĉambro ŝi ne povas kunkanti!
La benko kraketis, la ŝnuroj entranĉis en la blanka korpo, ruĝa sango gutis sur la tero.... Vana penado!
Malrapidante estingiĝis la ora radio kaj iom post iom ekpaliĝis la lasta rebrilo de jam malaperiginta suno. Malhele, funebre fariĝis ree en la malgranda ĉambreto.
Kaj ekstere murmuris ĉagrene la Ŝeŝupo-ondoj pli rapide portante siajn akvojn al la maro.
La frenezulino serioze ekmalsaniĝis. Ŝi, kiu tage kaj nokte sen malutiliĝo elportadis ĉiujn veterŝanĝojn ekmalsaniĝis en varma ĉambro. Ŝia farto jam ekmontris senespera kiam Leonid Leonidoviĉ eksciis pri ĝi.
En nia lando loĝadas kuracistoj nur en malproksimaj urboj, tamen mia amiko veturis tuj urbon kaj revenis kun kuracisto kiu difinis seriozan pulmobrulemon.
Daŭris multajn semajnojn, kaj kelkfoje devis ankoraŭ veni la kuracisto ĝis la knabino resaniĝis, ĉar al la brulemo aligiĝis infektema, longedaŭra malsano. Sen helpo de Leonid Leonidoviĉ, kiu tre ofte mem venadis por vidi la malsanulinon, kaj observi ŝian flegadon, kiu ankaŭ pagis ĉiujn elspezojn, ŝi certe estus mortinta. Ŝiaj parencoj estis tre malriĉaj kaj ili havis ankaŭ nur malmulte da intereso pri la vivo de la kompatinda orfino.
Kvankam ĉiam ŝia spirita stato en la vintro pliboniĝadis, estis do tre rimarkinde ke ŝi post ŝia malsaneco, kiam ŝi reakiris fortojn, fariĝis preskaŭ tute prudenta. Ŝi ekkonis mian amikon kiel ŝia bonfaranto kaj kisis unu tagon el propra volo liajn manojn. Ŝiaj parencoj kaj najbaraj vilaĝanoj opiniis ke la grava malsano liberigis ŝin de frenezeco, kaj kredis ke ŝi restos nun por ĉiam prudenta. Tio komence ankaŭ ŝajnis efektiviĝi. Sed ju pli proksimiĝis la printempo, des pli timetema, malparolema ŝi fariĝis, des pli ofte eraris ŝiaj rigardoj en la bluan malproksimecon kaj ankoraŭ kuŝis multaj blankaj neĝstrioj sur nigriĝantaj kamparoj, kiam ŝi unu belan tagon estis malaperinta.
Saman tagon revenis alaŭdoj Litvalandon.
* * *
Pasante iam vespere apud granda ŝtono mi ekaŭdis subite la voĉon de Leonid Leonidoviĉ. Ĝi sonis tute proksime kvankam mi la parolanton pro densaj arbetoj ne povis vidi. Tute klare mi aŭdis lian parolon:
"... foriris la tago por dormi, la horo de revido proksimiĝas. Rozkolore flamas la okcidento, kaj baldaŭ ampleksos ĉion intima krepusko, ŝirmantulino de geamantoj kaj tiam aperos ankaŭ ci, amatulino. Ci venos, ci ja ne povas forlasi min ĉar ci konas mian senliman amon, mian sopiron. Ci venos! El blua alteco ci malsupreniros pura kaj bela kiel ĉielaj anĝeloj, por atesti ke ci min amas, ke ci restadas la mia, la mia por la eterneco.
Ili diris ke ci ĉesis ami min, ne sciantuloj! ili ne scias, ke tio estas ne eble. Ili parolas tiel, ĉar ili ne konas cin. Erariĝintoj! kiun cia koro ekamis, tiun ĝi amos ĝis sia lasta bato. Neŝanĝebla estas cia amo, ĉar ci estas sanktulino.
Ili diris ke ci estas mortinta. Ne eble! tiam ja ankaŭ mi ne vivus plu--aŭ mia amo estus el la tombo vekinta cin. Nin ja nenio povas disigi, ĉar niaj animoj estas kunigitaj kaj apartenas unu por la alia--por la eterneco!
Ho! Ci aŭdis mian alvokon, ci aperas ... dankojn, dankojn, ora, ora stelo mia!"
En tiu ĉi momento mi ekrigardis mian amikon, kiel li, starante sube ĉe la rivero, eketendis siajn brakojn alten je la klara nokta ĉielo, kie ĵus ekbriletis radiantaj steloj....
En la arbetaĵo kantis dolĉe la najtingalo, kareseme ventumis la printempa mola aero, kaj de alta ŝtono eksonis nun la plendo de la freneza knabino:
"_kass man' iĵ vardalo ir iĵ pravardelo._"
Mediteme mi revenis hejmen. Kiela stranga afero estas do la homa koro, pensis mi, dume la dormo longe evitis miajn okulojn.
* * *
La rezedoj en mia ĝardeno estis ree ekflorantaj. Ilia raviganta aromo estis la dolĉa saluto de veninta somero. Varmega estis la vetero. Jam de kelkaj semajnoj radiis arda suno de sennuba ĉielo sur la elsekiĝinta, soifanta tero. Per videblaj ondetoj tremetis la aero, velkiĝante pendigis la kampfloretoj siajn kapetojn malsupren, kaj sub ombro de branĉoj kun vaste malfermigitaj bekoj, malvigle sidis la korvoj.
Unu tielan ardan tagon, en malfrua postmezataghoro mi foriris por ĉasi anasidojn en densajn kanarojn de Ŝeŝupo. Mi ne scias kio tiun tagon estis kaŭzinta mian fortan, internan maltrankvilecon; estis miaj nervoj per longedaŭra turmentiganta varmegeco tro ekscitiĝintaj aŭ estis io alia, sufiĉe, mi sentis strangan, neklarigeblan timon kaj maltrankvilon, kvazaŭ mi antaŭsentus, ke io okazos.
Enfervoriĝinta en sukcesa ĉaso mi tute ne rimarkis, ke jam vespero alproksimiĝis, kaj ke mallumaj nuboj, el sudo leviĝintaj, komencis kovrigi ĉielon. Malproksima rulado de tondro nur rememorigis min ke estas tempo pensi pri la reveno. Mi alfajfis mian hundon kaj rapidis direkti miajn paŝojn hejmen.
Dume, ĉiam pli dense kovris nigraj nuboj la firmamenton, ĉiam pli akraj fulmoj eklumigadis ĉielon, kaj la tondro eksonis pli laŭte, pli forte. Mi rapidegis atingi proksiman altan bordon, apud granda ŝtono, kie mi povis almenaŭ iom ŝirmi min de malbona vetero.
Jam en interrompoj ekbruis la unuaj ventpuŝoj, kaj grandaj gutoj falis multepeze sur la teron, kiam mi alvenis tien. Firme apoginte min al la krutaĵo, mi decidis atendi la preteriron de la fulmatondro.
Subite la vento eksilentiĝis, pluvo ĉesis, kaj plenega senmoveco aperis: nek la plej malgranda trunketo moviĝis, nek ia folieto tremetis, ĉio staris rigide, senmove kiel ekŝtonigite, kvazaŭ la tuta naturo pro ekteruriĝo kaj timo ne kuraĝis eĉ spiradi. Nur sur la firmamento ŝoviĝis nigraj, masaj nubegoj, kiel minacaj gigantuloj, fantomsimile antaŭen. Tiu ĉi momenta senmoveco estis pli timiganta ol la antaŭa bruado kaj moviĝo. Instinkte oni sentis, ke la eksplodo nun estas proksimega, neevitebla.
Jen kelkaj blankaj, zigzagaj fulmoj kaj akraj tondro-batoj donis signalon, kaj la fulmatondro kun tuta potenco kaj forto nun eksplodegis.
Estis terure grandioza naturmontraĵo. Surda bruado eksonis en la aero, la mallumeco fariĝis plenega, nur por sekundoj per blanka aŭ verda lumo ekheligadis, fulmoj la ĉirkaŭaĵon, igante postan mallumon ankoraŭ pli nigran. La ventego furioze kriegis, arboj bruis, kaj nuboj, malfermigante siajn kluzojn, verŝis muĝante siajn akvojn sur la teron. Bato post bato sekvis, la ĉielo ŝajnis unu fajra maro.
Sur la dekstra flanko, proksime de mia kaŝejo, troviĝis la granda ŝtono. En la flagranta lumo de fulmoj mi por momentoj vidis ĝin, kiel magia, nigra, alta turo preskaŭ vertikale super la rivero sin leviganta. Siblado, fajfado, bruego, igis inferan muzikadon. En ŝaŭmantaj kaskadoj ĵetiĝis de la krutaĵo muĝantaj riveroj malsupren. La tero kun nuboj miksiĝis, ŝajnis ke la naturo ellasis ĉiujn terurojn en ĉi tiu batalo de elementoj.
Mia kaŝejo, kiu nur mizere min ŝirmis, komencis fariĝi tre maloportuna tamen mi ne povis forlasi ĝin.
Jen la akrega, blindiganta fulmo, super mia kapo la terurega, krakadanta tondro, laŭtega, kordisŝiranta ekkrio, kaj en rebrilo de tuj sekvinta fulmo mi ekvidis nigran virinan figuron kun vaste svingitaj brakoj falegantan, la kapon malsupren, de la pinto de alta ŝtono en la riveron.
Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi aŭdis, la bruo de la vetero supersurdigis ĉion. Mi eksaltis el mia kaŝejo ekkurante al la riverbordon. Sed tio ne estis facile. Mallumeco, ekscitiĝo, densa arbetaro, branĉoj kaj radikoj, akvaroj fluantaj, malhelpis ĉiun paŝon. Mi glitis, mi falis, mi rampis, kaj alveninte fine al la rivero mi nek aŭdis, nek vidis ion, tial post mallonga tempo, ekkoninte mian plenan senpovon por ia helpo, mi rapidegis atingi la plej proksiman kolonion.
Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la rivero. La vetero estis dume kvietiĝinta sed pro la densega salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, fariĝis nia laboro tre malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa serĉado, nur sub la granda ŝtono ĉe la riverbordo ni trovis ĉapelon kaj surtuton de Leonid Leonidoviĉ.
Tagiĝis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la korpon de malfeliĉa knabino kaj kune, firme ĉirkaŭprenita de ŝiaj brakoj--la korpon de mia amiko.
Ambaŭ mortintaj, droniĝintaj.
* * *
Estis klare: la kompatindulino ekteruriĝinta aŭ konfuziĝinta pro proksimega enbatiĝo de fulmo, abismiĝis suben de sia alta sidejo.--Leonid Leonidoviĉ surpriziĝinta dum sia vesperpromenado de la fulmatondro kaŝiĝis ankaŭ ĉe la granda ŝtono, sed aliflanke kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.--Kiam li rimarkis falintan en la Ŝeŝupon knabinon, li, estinte bona naĝanto, forĵetis sian ĉapelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron por savi ŝin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino kun timiĝo de ekdroniĝanto firme ĉirkaŭprenis lin, kaj sin alkroĉinte je li estis la kaŭzo, ke li ne povis naĝi. Tiamaniere ili ambaŭ trovis en la terura nokto sian pereon....
* * *
Klare radiante leviĝis sur sennuba lazura firmamento la suno promesante belegan someran tagon.
Sur verda herbaro paceme kuŝis mia amiko kaj apud li, inter malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda ŝtono.
En la branĉaro de kviete moviĝantaj bordsalikoj ludis junaj sunradioj.--Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidoviĉ mi rimarkis oran medalioneton. Demetigante ĝin mi trovis en ĝi bukleton de molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj nuancoj....
Mi remetis la medalionon, alfortiginte ĉirkaŭ la kolo de la mortinto la ligilon. Super la vizaĝo de mia amiko flugetis ĵus la sunradio--kiel lasta feliĉa rideto....
Ĉiujare, kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas la aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.
PRI INFANOJ, KIUJN MI KONAS.
Originale verkita de E. W.
(i.). Knabineto de tri jaroj kaj unu monato parolis tre rapide kaj tiel malklare, ke amikino diris al ŝi: "Volu paroli pli bone, estas neeble kompreni tion, kion vi volas diri."
Kun kompatinda rideto la infanino respondis: "Mi ja bone parolis; vi tute ne komprenis, ĉar mi parolas France," kaj ŝi gaje ridis pro sia ŝerceto.
(ii.). Antaŭ du aŭ tri jaroj, avino legis al kvinjara knabo. Tiu ĉi havis apude lud-pafilon kaj kelkafoje li ekkriis: "Haltu, avinjo, mi vidas Boeron, mi devas pafi lin," kaj li pafis.
Poste li diris: "Mi mortigis lin, legadu do nun."
Enfine la avino demandis lin: "Ĉu vi ne bedaŭras pro knabinetoj Boeraj, kiam vi mortigis iliajn patrojn?"
Unu minuton li silentis, tiam li decide respondis: "Ne, avinjo, ĉar estas tute neniaj geknaboj. La Boeraj estas saĝuloj; ili sciis, ke estos militado, tial ili preĝis: "Kompleze Dio, ni tute ne volas naskigi infanojn. Ili estas tre piaj homoj, kaj do Dio aŭdas iliajn preĝojn, kaj certe ne estas infanoj Boeraj."
La avino tiam lin demandis: "Ĉu vi ne kompatas la avinojn Boerajn? Pensu nur kiel mi ploregus, se mi perdus vian patron. Sendube ili amas siajn filojn, tiom, kiom mi amas mian. Ĉu vi ne ilin kompatas?"
La knabo deturnis la kapon dirante: "Mi pensas, avinjo, ke estos pli bone, ke vi legadu."
(iii.). Vidvo, kiu kore penadis fari ĝuste tion, kio plaĉus al lia estinta edzino, aŭdis la vesperan preĝon de ŝia sesjara nevino. Tiu ĉi, subite leviĝante, diris: "Mi nur volas ke miaj preĝoj vivus."
"Ke ili vivus? karega infano," ripetis la pia maljunulo, kiu atendis aŭdi en respondo kelkajn parolojn de fido aŭ de ama deziro, "ke ili vivus: kion vi volas diri?"
"Mi volas diri, ke mi estus feliĉa se miaj preĝoj estus vivantaj, kiel hundoj kaj katoj, por ke mi povu ilin bati, pinĉi, kaj piedfrapi--tiom mi ilin malamegas. Ĉiam estas preĝoj matene kaj vespere, tamen ne estas unu malpura ĉifonata bubetino sur la stratoj tiel malbona kiel mi!"
Ŝi parolis kun flamruĝaj vangoj, okuloj ekbrilantaj, kaj piedoj, kiuj perforte frapadis la teron.
Larmoj fluis supre la grizaj lipharoj de la maljuna militisto.
(iv.). Du fratoj, el kiuj Tomo estas pli juna de du jaroj ol Fredo, tre ŝatis ludi ĉe la fajro, kaj ofte faris malbonaĵojn. La pliaĝa sole puniĝis. Al mi tio malplaĉis, ĉar mi volis puni ankaŭ Tomon, hontigante lin.
Mi diris do: "Vi estas tiel malbona kiel Fredo; vi devas ĉiam lin devigi ne tuŝi la fajron."
"Kiamaniere mi povos lin devigi?"
"Diru al li: 'Mi vokos Anjon (la vartistinon),' kaj, se li persistos, alvoku ŝin."
Li promesis tiel agi.
Post kelkaj tagoj, la odoro de brulanta ligno nin rapidigis al unu ĉambro. La du knaboj ĝojis, ili lumigis fajron sur la planko, sub lito. Fredo puniĝis, sed ne Tomo.
Tiu ĉi rigardis min dube, kaj diris "Estas tute la kulpo de Fredo, li _volis_ ĝin fari!"
"Ĉu vi alvokis Anjon?"
"Ne, estas la kulpo de Fredo, li min ne memorigis alvoki Anjon!"
(v.). Nove naskito kuŝis sur la brakoj de sia patrino kaj faris bruetojn, kiel faras la infanetoj, kiam ili estas feliĉaj.
Ĝia kvarjara frato venis, dirante: "Panjo mia, tiu ĉi estas malbona infaneto, ĉar ĝi parolas Telegue. Mi parolas Angle, mi ne komprenas la lingvon, kiun parolas la infaneto, ĉar ĝi estas tre malpura Teleguo."
(En la parto Hindujo, kie oni parolas _Telegue_, la servistoj estis tre maldelikataj, tial ke la Angloj ne volis, ke siaj infanoj lernus ilian lingvon.)
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn pensojn. Kontraŭe mi diris ke mi ĉiam prenos la penson, kiu plej altiras min ĉe la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi parolos pri la vojoj.
Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre bonan ĉevalon kaj estas tre lerta veturiganto.
Lia veturilo, el speco kiun en la Ŝtatoj oni nomas _Buggy_ estas tre malpeza sed treege forta. Ĝi havis du altegajn radojn, kaj povadis enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas _Sulky_ (kolereta), ĉar, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo.
Forveturante mi ĉiam tre miris ĉu ni revenos sen kelka malfeliĉa okazintaĵo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo, mi iris piede la morgaŭan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi ĝin vidis mi apenaŭ povis kredi, ke mi ankoraŭ vivas. Tamen ni estis trotantaj tre rapide kaj la ĉevalo eĉ ne faletis.
Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la manieroj kaj kutimoj de sovaĝa gento, kiun, dum siaj marvojaĝoj, li vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:--_Manieroj_, _neniom_; _kutimoj_, _malagrablaj_.
Oni ankaŭ rakontas ke la fama Irlanda parolisto _Sir Boyle Roche_ foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia forestado."
Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankaŭ pensas pri la du supreskribitaj rakontetoj.
Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili eĉ estis fieraj pri ili. Tamen ili ne ĉie estas formovintaj la radikojn de la arboj, kiujn ili antaŭe dehakis, kaj foje la tuta malsupraĵo de la arbtrunko ankoraŭ restas sur la vojo mem. Ĉiujn tiajn kontraŭaĵojn la _Buggy_ supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min.
Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojaĝojn, la Amerikanoj ĉiam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo bonajn vojojn. Se en Eŭropo ni estus ricevintaj la fervojojn antaŭ ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni ŝuldas al niaj praavoj kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches).
Oni ankaŭ devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn. Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili loĝadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne ankoraŭ parolas la lingvon Amerikan. (Mi diras _Amerikan_, ĉar ĝi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu ĝi estas filo).
Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki.
"Sed la ĉevalo," mi diris, "ĉu ĝi restos senmove!"
"Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi ĉevalojn. Li tre bone restos."
Kaj preninte la kondukilon li ĝin alligas al la antaŭa parto de unu el la grandegaj radoj, tiamaniere ke ĝi estu iom prema.
"Nun," li diris, "se la ĉevalo antaŭeniros, la rado per sia turniĝo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne faros) ĝi certe rompus al li la makzelon. Se li ŝanĝos la movon kaj iros malantaŭen, ankoraŭ la rado turniĝante tiros la kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Ĉu vi ne tiel dresas en Anglujo la ĉevalojn?"
"Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufiĉe larĝaj por tiamaniere haltigi ĉevalojn. Tie ĉi mi certe ne plendas pri la mallarĝeco de la vojo. Ne, mia malfacilaĵo estas ke mi tute ne povas ie eltrovi vojon."
"Ho," li respondis, "la tuta plataĵo estas nia vojo. Ĉu vi deziras unu pli bonan aŭ pli belan?"
Mi ĉirkaŭrigardis sur la verdan plataĵon kaj respondis, "Ne"; tiam kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenaŭ ne dum daŭros la bela vetero." ...
* * *
Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna ponto per kiu la vojo trapasas la _Creek_'on.
Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:--
Trans la _Creek_'o oni metas du aŭ tri dikajn trabojn kiujn oni enfiksas en la du bordojn.
Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan tertavolon, kaj jen la ponto.
Barilojn ĝi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile enveturi de ĝi en la rivereton.
Sed malgraŭ la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto insistis traveturi la akvon.
"Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la ĉevalo; ĝi ankaŭ iom purigos la radojn de la _Buggy_. Jen du dezirindaĵoj."
Tiajn saĝajn parolojn mi ne povis kontraŭdiri. Ni enveturis la _Krikon_.
Mi skribis supre, ke la radoj de la _Buggy_ estas altegaj. Mi skribos tie ĉi, ke la kuŝejo de la _Kriko_ estis profunda. Pli kaj pli la akvo supreniris ĝis fine ĝi eniris eĉ en la veturilon mem. Sentante subitan malsekiĝon ĉe la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili estis en la akvo.
"Kion mi devas nun fari?" mi demandis.