The Esperantist, Vol. 2, No. 2
Part 4
Proksime al la golf-ludejo estas la marbordo, kie grandaj amasoj da infanoj ludas, konstruas sablokastelojn, rajdas sur azenoj, kaj sin banas en la maro.
Apud la maro kaj en la moderna kvartalo de la urbo sin trovas multaj belaj domoj, sed en la antikvaj partoj la antikvisto trovas feliĉan ĉasejon.
Ĉar St. Andrews estis iam la eklezia ĉefurbo de Skotlando, kaj tial enhavas ruinojn de multaj preĝejoj, kiuj tenas ĉirkaŭ si memorojn pri la Skotaj religiaj malpacoj. Oni ankoraŭ montras la lokojn, kie la sorĉistinoj droniĝis kaj kie la turmentitoj bruliĝis.
Resume, por ĉiu, la scienculo, la antikvaĵ-amanto, la gaja plezur-serĉanto, la resaniĝanto; ĉiu trovos ion plaĉan en tiu ĉi griza, malnova, universitata urbo ĉe la rando de la Norda Maro.
LA INSULO MARGARITO.
De G. O. Messerly.
Mi alvenis tien ĉi post unutaga vojaĝo de Trinidad, per vaporŝipo de la "Royal Mail Company."
Ni unue atingis Carupanon, haveno sur la "Costa Firme," kie ni trovis la maron tre maltrankvila. Samtage ni lasis tiun ankorejon por veni al Margarito, Venezuela insulo lokita ĉirkaŭ kvindek mejlojn norden de la Venezuela ĉeflando.
La vidaĵo estas bela kaj la marbordo estas poezia tiam, kiam oni kontempladas ĝian belecon kaj vastecon, kaj la belecon de la malproksimaj montoj.
Sennombraj velŝipoj de perlfiŝistoj estas videblaj. Ili serĉas kun pacienco la ĉefan riĉecon de tiu ĉi insulo, kaj ilia nombro kreskadis kaj kreskadis tiel rapide, ke mi pensis ke ili estis nekalkuleblaj.
La ĉi tieaj perlfiŝistoj uzas la _arrastra_ aŭ skrapilon, kiu kolektas en sako ĉiujn perl-ostrojn kiujn ĝi trovas antaŭ ĝi sur la fundo de la maro. Poste la fiŝistoj suprentiras la skrapilon kaj elektas la pli grandajn ostrojn. Tiuj ĉi estas malfermataj kaj la viando estas metata en kaldronon kaj kuirata ĝis kiam ĝi iĝas kvazaŭfluida.
La supo estas poste forĵetata, kaj la perloj, kiuj restas sur la fondo de la kaldrono, estas lavataj en malvarma akvo. Tiam la perlo, la plejamata juvelo de belaj sinjorinoj, aperas brilanta sed ... multekosta!
La Margarita popolo, kies raso estas miksaĵo de Kariba kaj Kaŭkaza sango, estas bonkora.
Iliaj devizoj estas _Hoy_ (hodiaŭ) por ricevi, kaj _Mañana_ (morgaŭ) por pagi; sed alimaniere ili estas honestaj kaj aktivaj komercistoj. Iliaj ĉefaj komercaĵoj estas Perloj, Kafo, Maizo, kaj Kapra-haŭtoj, kaj ili faras grandan komercadon kun Trinidado kaj Curaçao.
Mi mem estas, mi kredas, la unua Venezuelana Esperantisto sed ne la sola, ĉar mi jam varbis kelkajn, kaj mi ĉiam klopodas!
La plej malbonaj malamikoj de nia lingvo en Venezuela certe estas la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, kaj ŝ ĉar iliaj sonoj estas tute neŝatataj de la loĝantoj de la patrujo de Bolivar.
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 2, by Various