The Esperantist, Vol. 2, No. 2

Part 3

Chapter 33,977 wordsPublic domain

Estis multe da Ĥinoj ĉirkaŭstarantaj, kiuj rigardis nin tre scivoleme, kaj ni estis akceptataj de la Konsilantoj de la _Wai-wu-pu_, aŭ Direktaro pro Alilandaj Aferoj. Pliaĝaj Mandarinoj kun kiuj ni interŝanĝis ĝentilajn salutojn, tiam nin alkondukis al la Ĉambrego de Aŭdienco. Tie ni nin trovis en modere granda kaj altega ĉambrego, ornamita de oraj surskriboj Ĥinaj. En centro estis tapiŝatan estradon sur kiu stariĝis speco de alta tablo portanta kelkajn ornamojn do artefaritaj floroj. Malantaŭ la tablo sidiĝis Ŝia Imperiestra Moŝto en tia maniero, ke nur estis videbla la kapo kaj ŝultroj. Ŝi ŝajne havis nur kvardek kvin jarojn, sed vere havas preskaŭ sepdek. La hararo estis aranĝita laŭ modo Manĉua; de la fizionomio oni juĝis decidecon kaj forton; la voĉo estis fortika kaj plaĉa. Facile estis kompreni kial tiu ĉi maljuna sinjorino prenas la ĉefan parton en la registaro, kiam oni rigardis la dolĉan kaj kvazaŭ malfortan Imperiestron, kiu, sidiĝanta ĉe ŝia maldekstra flanko, sur malpli alta seĝo, kaj for de la tablo, ŝajnis esti junulo de dekok jaroj, kvankam li havas pli ol tridek.

Ĉe ĉiu flanko de la ĉambrego sin trovas duoblaj vicoj de Mandarinoj portantaj malhelajn purpurajn robojn, senornamitaj krom per la ilustrita simbolo de rango, portata antaŭe kaj poste. Ĉiu portis la oficialan kastoran ĉapelon kun plumo kaj butono, kaj ĉiu tenis mallongan glavon per la maldekstra mano.

La Ministro prezentis la Admiralon al Ŝia Majesto kaj al la Imperiestro, kaj la Imperiestrino, faranta respondon, parolis pri la plezuro ŝi sentis akcepti oficiron de tia reputacio kaj invitis lin supreniri sur la estradon. Ŝia Majesto faris afablajn informiĝojn pri la vojaĝo de la Admiralo kaj sendis ĝentilajn salutojn al lia Regnestro.

Kredeble la interparolado kondukiĝis per tradukisto, ĉar oni kredas ke nune nek Ŝia Majesto nek la Admiralo scias paroli Esperanton, kaj la Imperiestro ne malfermis la buŝon dum la tuta aŭdienco. Estis rimarkinde ke en ĉiu okazo kiam estis necese ke la Mandarino-tradukisto sin adresu al Ŝia Majesto, li devis genufleksi ĉe ŝiaj piedoj. Kiel la maljuna sinjoro zorgis sin levi antaŭ ol adresi sin al la alilanduloj, la interparolado tial estis iom longa; oni povas kompreni ke li havis multe da ekzerco.

Fine finiĝis la komplimentoj, kaj farinte kelkajn malaltajn salutojn ni eliris, kaj oni nin alkondukis en apudan salonon kie ni partoprenis kelkajn refreŝigaĵojn kune kun la Konsilantoj de la _Wai-wu-pu_. Ni tiam diris adiaŭ al ili kaj al la ĉefaj oficiroj de la Kortego kaj foriris, havantaj la plezuran senton esti vidintaj la plej interesantan virinon de la nuna epoko.

FABLO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Kataro foje la musaron De l' ĉirkaŭaĵ' al balo Invitis, la vesperon finan De l' gaja karnavalo.

"Esperas ni," l' invito diris, "Ke ĉiuj kun komplezo Alvenos, de la oka horo Vespere ĝis noktmezo."

La tre timemaj musoj tiam Suferis per korbatoj; Deziris ili balon iri Sed dubis pri la katoj.

Kaj ili, post pripenso, skribis "L' inviton honorindan Akceptos ni, se vi promesos Konduton tre amindan."

"Ĉar ni memoras, malfeliĉe, Ke vi, je l' estinteco, Kaj ni malpacojn ofte havis Pro mank' de amikeco."

Respondis la katar', "Pro tio Ne timu, gekaruloj, Al nia diro vi konfidu, Ni estas veramuloj."

"Sur niaj koroj la pasitaj Malpacoj estas pezo, Sed ĉion vi kaj ni forgesos Ĉe l' bal', ĝis noktomezo."

La musoj do akceptis kore, Kaj pri la preparadoj Pripensis kaj diskutis ofte Per longaj paroladoj.

La tago venis; kaj la gastoj Je l' ĝusta horo oka, Kaj ĉiu ĉiun eksalutis Per kiso reciproka.

La katoj kun musinoj dancis, La musoj kun katinoj; Ĉirkaŭkurante ili ŝajnis La radoj de maŝinoj.

La tempo pasis tre rapide; La musoj kun fervoro Pligrandiĝanta ĉiam dancis, Nek pensis pri la horo.

Sed ĉesis la muzik' subite, La direktor' sidiĝis, La noktomeza hor' sonoris, La ĝoja bal' finiĝis.

La musoj do antaŭen marŝis Por centmil dankojn diri, Sed la kataro tuj kriegis "Ne devas vi foriri."

"Ni ankaŭ estas tre dankemaj Kaj ĝuis la dancadon, Sed nun ni ĝuos _vin_, karuloj, Kaj bonan noktmanĝadon."

La musoj kriis, "Ho! perfidaj, Bonfaron vi promesis, Ĵurante ke vi la malpacojn De l' estintec' forgesis."

"Sed vi akceptis," la kataro Respondis, "kun komplezo, L' inviton de la oka horo _Sed ne ĝis postnoktmezo_."

Kaj tuj la musoj malaperis; Ne restis eĉ la ostoj Nur, kiel memorig' de l' balo La pintoj de la vostoj!

_La homoj kiuj veron diras_ _Sen vortoj tute veraj,_ _Ol mensoguloj ili estas_ _Sendube pli danĝeraj._

LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.

El la Franca de Jean and Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.

En la vastaj arbaroj de Transilvanio loĝas izolaj lignotranĉistoj, meze da klaraĵoj, en lignaj kajutoj. Por gajni sian panon, ili nur scias turnigi siajn hakilojn.

La paso de ciganoj estas kvazaŭ fulmo de gajeco por tiuj ĉi homoj, kies vivo estas tiel sovaĝa kaj tiel senŝanĝa.

La du ciganoj portas sub brakoj unu la violonon, la alia la cimbalon, aŭ harpon kun kupraj kordoj. La harpo akompanas, per siaj saltantaj notoj, la seninterrompan melodion de la violono. La perdita vojaĝanto, kiu estas erarinta, dum la vespero, en Transilvanian arbaron kaj trovis kunvenon de lignotranĉistoj, kaj kiu vidis tiujn ĉi kaj iliajn edzinojn danci je la lumeto de mortanta fajro dum la cigano, sidanta sur falinta arbo ludas sur la kordoj de sia violono, miras pro la magia povo de tiu ĉi humila ilo. Li do komprenus ĝin, se li scius la legendon pri la unua violono.

Antaŭ longa tempo, en Transilvania arbaro, apud klaraĵo, loĝis kun siaj gepatroj kaj fratoj bela knabino, kies nomo estis Macha. La familio loĝis en kajuto, per arbtrunkoj konstruata, kaj kovrata per muskoj. La patrino kaj filino kudras la haŭtajn vestojn, kuiradas la viandon kaj boligas la supon. Ĉiumatene, dum la bela vetero, la patro eliras kune kun siaj filoj, kun pezega hakilo sur la ŝultro. Kvinope, ili atakas grandegan arbon. Ili ĉesas frapegi nur kiam la falo de la arbo proksimiĝas. Tiam Konstanteno, la plej juna, montis por fiksi ŝnuron ĉe la pinto de la arbo. La kvin filoj tiras, la patro donas lastan hakegon, kaj la arbo falas bruege. Tiam ili detranĉas la branĉojn, forprenas la ŝelon, kaj la blankaj kaj glataj trunkoj de la abioj naĝas sur torento ĝis la valo.

Ilia vivo pasiĝis feliĉe kaj pace.

Macha similas al siaj fratoj. Sed tiuj ĉi estas malbelaj kaj ŝi estas belega. Ŝi havas adorindan flavruĝan haron, kies la liberaj ondoj falas sur la dorso kaj, sur la tempio du grandaj bukloj, kiel du riveretoj, fluas sur la perla blankeco de la vangoj. Ŝi havas la grandajn bluajn okulojn de la Valaĉiaj filinoj. Ŝi konis ĉiujn kantojn de la montaro. Per ŝi la kajuto florornamiĝis, dum la somero, de ĉiaj floroj el la arbaro. Ŝia patrino adoregis ŝin, ŝia patro, kiam li parolis al ŝi dolĉigas la sonon de sia voĉo; ŝiaj fratoj revis, en la arbaro, pri la donacoj kiujn ili povus al ŝi donaci. Traĵano, la plej maljuna, atakis per hakilo ursojn, por doni al ŝi la felon. Romo serĉis inter la silikoj rarajn ŝtonojn el kiuj li, antaŭ kelkaj jaroj, konstruis por ŝi ĉirkaŭ-kolon je barbara lukso. Konstanteno montis al la pintoj de la plej grandaj arboj por trovi birdojn, kaj Liveo iris al la vilaĝo por serĉi kelkajn papavajn kukaĵojn.

Macha ricevis tiun ĉi adoron kiel io natura. Longan tempon ŝi deziris nenion plu. Sed iom post iom la infaneco pasiĝis, kaj ekfloris juneco. Ŝi tiam ekrevis pri nekonataj aferoj.

Nur ŝia patrino devenis tiujn ĉi novajn sentojn, kiujn posedis Macha, kaj ŝi fariĝis eĉ pli karesanta kontraŭ ŝi. La patro kaj filoj estis malfeliĉaj kaj poste koleraj pro la malvarmeco je kiu Macha nun akceptis iliajn karesojn kaj donacojn.

De la klaraĵo, sur kiu estis la kajuto, Macha povis vidi sur la supro de monto la grizajn murojn de kastelo. Ofte ĝi kontraŭstaris sieĝojn, kaj la flamoj, kiuj lekis la murojn, postlasis grandajn nigrajn fulgajn langojn. Oni rakontis strangajn historiojn pri la sen-homa kastelo, kaj la lignotranĉistoj ne preterpasis la ombron de la turo nokte....

En tago, Macha vidis flugeti ĉe la supro de tiu turo grandegan silkan flagon. Oni diris en la arbaro, ke la filo de la kastel-mastroj revenis. La arbaro, kiu jam de longe nur konis la sonon de hakiloj, la falon de abioj, betuloj kaj kverkoj, nun resonas per la sono de la ĉaskorno, per la bojo de la ĉas-hundoj....

Estas la fino de aŭtuno. Macha portas en korbo, al malproksima kunvenejo, kie laboras ŝiaj fratoj, lignotelerojn da supo. Si, por la unua fojo, aŭdas la galopon de ĉevalo. Ŝi elsaltas el la vojo, kaj kaŝas sin malantaŭ kverk-trunko kaj atendas. Subite, el la fino de mallarĝa aleo ŝi vidas alproksimiĝi, inter la oraj folioj de la flaviĝa arbaro, kavaliron belevestitan, kiu rajdis belan blankan ĉevalon, selata de verda ledo.

Kiel ventego li pasas antaŭ ŝi. La vento de la trakuro flugetigis lian mantelon, fazanplumo tremetas en lia fela ĉapo kun ora rando. Lia arĝenta ĉas-korno frapas la selon.

Per la dekstra mano li tenas grandan bastonon.

Macha rave rigardas la kavaliron, malaperanta inter la arboj.

Tiu ĉi viro apartenas al alia gento ol ĉiuj homoj, kiujn si antaŭe vidis. Li estas pli bela, li estas pli fleksebla, pli riĉa. Ŝiaj pensoj devas esti tiel malmultaj, kiel ŝiaj vestoj! Plena de dolĉega sento, kiun ŝi neniam antaŭe sentis, Macha de tiu tago atendis en la arbaro la "arĝentan kavaliron." Ŝi ofte revidis lin, sekvantan cervon, sed ŝi ne kuraĝis sin montri, kaj nur rigardis lin de malproksime, kaŝata malantaŭ ŝtonego.

Unuvesperon, kiam la lacega kavaliro revenis malrapide, ŝi kuraĝiĝis prezenti al li fruktojn en korbo; alian tagon ŝi donis al li akvon en ligna pokalo, alian tagon amason de floroj, kiuj ekfloras sub la unua neĝo--la lastajn florojn de la jaro. La kavaliro prenis la fruktojn el la korbo; trinkis la malvarman akvon el la pokalo; akceptis la florojn kaj senhalte preterpasis, ne eĉ rigardinte la junan Machon.

Tiam alvenis la granda vintro. La kavaliro restis en sia kastelo, kune kun la servistoj kaj hundoj. Macha, en la gepatra kajuto, revis pro la arĝenta kavaliro, atendante la printempon kun ama febro.

Fine la printempo anonciĝis en la arbaro: la sezono por ĉasi revenis por la kastelmastro.

Liveo elportis el la vilaĝo por Macha ruĝajn ŝuojn. Ŝi surmetis sian plej belan veston kaj pelton kaj atendis la kavaliron ĉe voj-kruco de la arbaro. Li aperis al ŝi en sia gloro.

La radioj de la suno, kiu kuŝiĝis malantaŭ la senfoliaj arboj, brilegis sur la arĝenta vesto kaj la ĉevalo, gaja pro tiu ĉi unua ekskurso post la longa vintro, saltegis kaj blekis.

Macha ekkantis:

"Bela kavaliro, bela kavaliro, Venu al mi, tiun ĉi printempo! La birdoj kantas sur la branĉoj La ruĝaj ŝuoj estas por plaĉi al vi, Bela kavaliro, bela kavaliro!"

Sed la bela kavaliro preteriris, senaŭdi la kanton, kaj Macha ne plu povis aŭdi la piedfrapadon de la ĉevalo, kaj ekploris....

Ŝi ploradis nokte kaj tage, ĉar la kavaliro ne volis ami ŝin. Malespero plenigis ŝian koron, kaj la ideo envenis en ŝian kapon, ke ŝi demandu helpon al la potenculoj de la Infero.

Macha estis sola en klaraĵo, nigrita per la restaĵoj de antaŭa kunveno. La kvarona luno levigis malrapide sian duoblan kornon supre la arboj de la arbaro. Kverkoj etendis sur la juna fraŭlino la ombron de siaj branĉoj, kiel manoj. Malproksima perdita hundo bojis. La horo kaj la loko estas indaj por alvoko al la Diablo!

Subite ŝi kriis: "Al mi, Diablo, al mi!"

Tuj, el la trunko de maljuna tondrofrapita kverko duone manĝata de formikoj, elvenis stranga estaĵo, kies ruĝaj ŝuoj estis fiksataj al la subbrakoj kaj kiu, anstataŭ ĉapo, portis sur la kapo vastan kok-kreskaĵon. Li tenis en la mano spegulon. Ĝentile li demandis al Macha: "Kion vi volas?"

La juna fraŭlino respondis per forta voĉo: "Mi amas viron, kiu ne volas ami min."

Aŭdinte tiujn ĉi vortojn, la demono ridegis, kaj la ridego ne ekvekis ian eĥon en la naturo.

"Mi volas vin helpi. Prenu tiun ĉi spegulon. Prezentu ĝin al via amatulo kiam vi vidos lin. Kiam lia vizaĝo rebrilos sur tiu ĉi kristalo, li amos vin je amo."

(_Daŭrigota_)

(_Author's Copyright_). (_Eldonrajto de la Aŭtoro_).

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

En la unua porcio de tiuj ĉi Memoroj, mi diras, ke mi eliris sur la lignan flank-promenejon. Tiun vorton "lignan" mi deziras akcentegi, ĉar en tiu ĉi vilaĝo (se oni ekceptas du aŭ tri brikajn konstruaĵojn) ĉio estas ligna.

Ligna flankpromenejo, kiu konsistas el lignaj tabuloj, altigitaj per lignaj subportiloj, kondukas al lignaj vendejoj kaj lignaj domoj.

Mi loĝis en domo, kiu staras aparta, kaj de mia domo la flankpromenejo etendas sin kiel ponteto super la verda kamparo, ĉar tie ĉi la kampoj atingas la straton.

Inter tabulo kaj tabulo oni lasas negrandajn interspacojn por ke la pluvo facile trapasu. Kompreneble la herbaĵo povas ankaŭ trapasi _supren_.

Mi tre ŝatis mallevi la okulojn kaj rigardi tra la interspacoj la verdaĵon kaj la florojn.

Sed ne sole la kampoj atingas la straton; la bestoj ankaŭ ĝin atingas, kaj libere vagadas sur ĝi. Tie tre ofte mi vidas ilin trankvile sin paŝti. Pro tio mi ne estas surprizata kiam mi vidas _Boviston_ kaptante per ŝnurkaptilo, ĉevalidon.

"Boviston," mi diras, sed tiu ĉi ne estas akurata traduko de la Amerika nomo "Cow Boy" (Bovina Knabo).

Al tiuj, kiuj ne konas tiun ĉi nomon, mi diros, ke la Bovina Knabo tute ne estas knabo sed viro, kiu sur la Amerikaj herbejoj gardadas la brutarojn.

Lia nepartigebla kunulo estas sia ĉevalido (Poney) kiu ankaŭ estas altkreska ĉevalo, kaj li ĉiam kunportas grandan kaptoŝnuron kaj turnpafileton, ambaŭ el kiuj li uzas lertege.

Tial la vorto "knabo" signifas "viro" kaj la vorto "ĉevalido" signifas "ĉevalo."

La Bovisto kiun mi nun ekvidas nur sin amuzas ĵetante sian ŝnurkaptilon de la flankpromenejo. Tre larĝa ĉapelo, ornamita de pecetoj de flavkupro, kovras lian kapon; ĉirkaŭ liaj oreloj pendas longajn harbuklojn, kaj sur liaj kruroj li portas grandajn botojn kun spronoj. Vere tre stranga sed tre pentrinda figuro estas tiu de la Amerika Bovisto--la Hispana _Vaquero_.

La drogisto estas elirinta el sia vendejo por kuraĝigi la Boviston.

Li ankaŭ portas tre strangan ĉapelon. Li havas ĉirkaŭ la kapo kaj frunto kvazaŭ larĝan ledvindilon (se vi figuras ke li estas metinta ĉirkaŭ la kapo banderolon de gazeto, sed ledan banderolon, vi figuros tre ĝuste). En tiu banderolo estas fiksataj kvar maldikegaj bastonetoj, subtenante malpezegan sunombreleton, kiun li povas altigi aŭ klinigi laŭ sia deziro, dum la aero libere trapasas inter ĝi kaj la supraĵo de lia kapo. Li tre laŭdas sian ĉapelon, tamen ŝajnas al mi ke, por la salutado, ĝi ne estas tute konvena.

Kiam mi mem, kun mia larĝa sunombrelo estas alveninta al ili, ni prezentas, mi supozas, tre rimarkindajn, eĉ eble ridindajn, figurojn.

La vilaĝo staras sur flanko de monteto, kaj pense mi nun malsupreniras la deklivon ĝis la rivero. Tiu ĉi ne estas la "Creek" (rivereto) pri kiu poste mi parolos. Se la leganto trovos en sia vortaro _Creek_, _Golfeto_, li ne miru. La uzo de la vorto _Creek_ por rivereto estas tute Amerika.

Ĝi estas vera rivero. Sed oni ne devas pensi pri klara akvo en kiu oni povas vidi ĉiun ŝtoneton. Neniel! Mi parolas pri unu el tiuj larĝaj malrapidegaj kaj malpuraj riveroj, kiuj ŝajnas ne kuri, sed rampi.

Ĉu mi diros Irlandaĵon? Mi ofte deziras lavi la riveron!

Mi estas mem akvotrinkulo, kaj al tiu ne estas ĝojige trovi en sia glaso dikan tavolon de ruĝa polvo; nek al siofulo estas plezure lasi stari sian glason duonon da horo, por ke la polvo amasiĝu ĉe la fundo.

Nature mi riproĉis al la kelnero: "Ĉu vi ne havas filtrojn?" "Ho jes, certe. Tiu ĉi akvo jam estas filtrita. Vi devas ĝin vidi antaŭ ol ni ĝin filtris!"

Foje, ĉe hotelo, mi vidis en la karafo ne sole polvon, sed ankaŭ malbelegan kaj ege aktivan insekton. Ugh! Mi ne estis sufiĉe soifa por trinki tiun akvon!

Tamen ĉe diversaj grandaj Amerikaj urboj mi trovis la akvon tre bongustan. Oni boligas ĝin, densigas la vaporon, kaj reoksigenigas ĝin.

Sur la rivero naĝas pramo en kiun mi eniras kune kun mia kunulo, kaj tiamaniere trapasas la riveron. Alvenintaj ĉe la alia bordo, ni elŝipiĝas, kaj, kun granda intereso interparolantaj pri miaj aferoj ni ne rimarkas, ke ni eniris grandan kampon da maizo. Subite mi ekvidas ke, krom la kreskaĵoj kaj la mallarĝa vojeto ĉe niaj piedoj, ni povas nenion vidi. Starante sur la pintoj de la piedfingroj mi elstreĉis supren ĝis la plena etendo, mian brakon sed eĉ tiel mi ne povis tuŝi la supron de la kreskaĵo. Mi tute komprenis kiamaniere oni povus sin perdi en tia gren-kampo.

Mi diris en la unua porcio, ke unu el la karakterizoj de la Ŝtatoj estas la multegeco de la Insekta Vivo. Ĉe ĉiu paŝo mi havis la senton tiel, kiel se ni subpremigas multegon da akridoj. Kredeble ĝi estas nur senton, ĉar tiuj insektoj estas treege aktivaj, kaj mi trovis ilin plej ofte ĉe la supro kaj ne ĉe la malsupro de miaj botoj.

Mi sentis ke mi estas "Gulivero" kaj ili la "Liliputaj" ĉevaloj kiuj sursaltas miajn piedojn. Mi devis imagi la rajdantojn. Certe mi aŭdis sonon, kvazaŭ de multego da siblaj voĉoj.

Tiu sono estas por mi iom tro inspira, ĉar ĝi similas al tiu de la son-serpento (rattle-snake), kvankam oni povas facile ilin distingi; kaj mi ne tre ŝatas la bruon de la akridoj pri tio, ke foje, vespere, mi estis postsekvata de son-serpento. La morgaŭan tagon oni mortigis ĝin. Ĝi estis dekkvar futoj longe kaj havis dekkvar sonorilojn (rattles). Se oni diras la veron, dirante ke ĝi ricevas novan sonorilon ĉe ĉiu jaro, ĝi havis ankaŭ dekkvar jarojn.

Fine la farmamastro nin trovis vagantajn sur siaj kampoj, kaj afable montris la ni la farmon, ĉiam klarigante la ĝustan koston de ĉiu afero kiun li montras al ni.

Kelkaj Amerikanoj, se vi dirus al ili: "Kia ĉarma vidaĵo!" respondus: "Jes, la tero valoras po kvin dolarojn la Ejkro" (Acre = .40 da Hektaro).

Tiaj Amerikanoj demandos al vi la koston de viaj vestoj, via poŝhorloĝo, de ĉio, kion vi portas.

Mi kredas ke se unu el tiaj Amerikanoj (ili estas nur _unu_ tipo de la vere potenca raso) estus pendigota, li demandus al la pendigisto la koston de la ŝnurego, tia estas la forto de la kutimo!

Tamen tiu scivolemo ne estas malĝentila, almenaŭ laŭ la intenco. Kontraŭe, la scivoluloj estas tre bonaj, tre gastamaj, kaj faros al vi multajn amindaĵojn.

Mi havas tre koran memoron de miaj Amerikaj amikoj.

LA FAJRTRAPASADO.

Priskribo de ceremonio kiu okazis en Pondicherry (Hindujo) en jaro 1901.

Estas la kvina horo vespere, en bela somera vetero. Nia puŝ-puŝ (homŝovata veturilo) estas interpuŝata inter multe da gaje vestataj viroj, kiuj amasiĝis sur la strato.

Duonon horon ni tre malrapidas sur stratoj flankataj de budoj, malkaraj bazaroj, bufedoj, k.t.p., kaj fine atingas la kuŝejon de la rivero (kiu en tiu sezono de la jaro estas tute seka kaj senakva). Tie ĉi okazos la ceremonion.

Ĉirkaŭ la loko oni povas vidi nur homajn kapojn, kiuj aperas, vico super vico; la tuta pentraĵo estas kvazaŭ flamego de hela koloro.

Antaŭ ni estas ligna konstruaĵo, kie sidiĝas oficistoj kaj kelkaj gravaj urbanoj; ankaŭ malmultaj sinjorinoj, kiuj alportas iom da diverseco al sceno kie alie ĉeestis nur viroj.

La konstruaĵo apudestis kvadratan terpecon, kiu similis malprofundan fosaĵon plenigata de dika tavolo de brulantaj karboj.

Tiu ĉi fajro estas senlace incitata kaj bruligata de kelkaj laboristoj, ĝis kiam oni tute ne povas alproksimiĝi la lokon, tiel varmega estas la ĉirkaŭfluanta aero.

Subite oni ekaŭdas la sonon de Hinda muziko, kaj tien ĉi rapidas la dio kaj diino, portataj sur la ŝultroj de siaj adorantoj.

Granda amaso procesie sekvas la gediojn kaj multaj el la sekvantoj ĵuris, dum la pasinta jaro, trapasi tra la fajro en tiu ĉi tago.

Ili tion ĉi ĵuris, aŭ por ke ili deturnu ian malbonaĵon, kiu ekminacas ilin, aŭ en dankema memoro ĉar iu malsana aŭ malsaneta dum la pasinta jaro feliĉe tute resaniĝis.

Tiuj, kiuj intencas trapaŝi la fajron fastas la tutan tagon, sin banas kaj nun aperas ĉirkaŭataj de floraj girlandoj.

La procesio trifoje ĉirkaŭmarŝadas la fajron, kaj fine oni starigas la diojn, vidaĵoj al la oriento.

Je antaŭkonsentita signalo, la ceremonio komencas.

La adorantoj tramarŝas tra la mezo de la fajro; ili trapasas tra la longeco de la brulanta fosaĵo, kiu havas eble kvin jardojn da longeco (preskaŭ kvin metrojn).

Ili malrapide, mi certigas al vi, kaj en tre orda maniero, trapaŝas ĝin, kun tute sendolora mieno.

Oni tie vidas multaj adorantoj, kiuj portas sur ŝultro malgrandan idon. Tio ĉi okazas, precipe inter malalt-rangaj familioj, ĉar ili kutimas fari religian promeson ke, se malsanuleto resaniĝos, ili devos trapaŝi tra la fajro dum la plej proksima festo. Sed ili kredas, ke la kompatema dio ne volas igi timeman infanon sole trapasi la fajron; sekve la ido estas portata sur ŝultro de la patro, kaj la religia ĵuro estas tiamaniere plenumata.

La ceremonio finite, la amaso bruegeme disiras, senrapide kaj nepre diskutante la ĵusviditan ceremonion, ĝiajn meritojn kaj malmeritojn rilate al aliaj antaŭaj festoj.

Tiu ĉi bruego, tumulto kaj konfuzo oni neniam povus skribe komprenigi al okcidentulo.

ST. ANDREWS EN SOMERO.

Originale verkita de J. T. Haxton.

Estas la mezo de la sezono en la antikva griza urbo apud la maro. La bela ĉefstrato brilas per la helaj someraj vestaĵoj de la virinoj, kaj la krioj kaj fluetanta ridado de infanoj falas dolĉe sur la oreloj.

Tiu ĉi strato, kiu prave fierigas la anojn de St. Andrews, estas en somero vere vidindaĵo. Ĝi estas longa, sed ne tro; larĝa, sed ne tro; ne tro ebena, ne tro rekta, ornamata de florvazegoj, flankata de nun foliplenaj tilioj kaj de multe da puraj, bonezorgataj butikoj.

Ĉe unu fino estas la antikva pordego, bone konservata, kie oni prezentis al reĝo Karlo II. en 1650 la arĝentajn ŝlosilojn de la urbo.

Ĉe la alia fino estas la restaĵo de la vasta katedro, kiu detruiĝis dum la Reformiĝo, kaj estas eĉ nun nobla en ĝia ruino.

Meze de la strato estas la Pastro-kolegio, la Universitata Biblioteko, la Poŝtoficejo, la Urbestrejo kaj la Urbopreĝejo.

Eble la ĉefa rimarkindaĵo pri la strato, kiel eĉ pri la tuta urbo, estas la stranga mikso de la antikva kun la moderna.

Sed kiel ni promenas laŭlonge tiu ĉi admirinda strato "sub la tilioj," ni vidas virojn pretigante du veturilojn por veturi la unu al Crail (Krel) malgranda marborda urbo malproksime ĉirkaŭ dek mejlojn, la alia al Dura Din, bela valeto.

La vojaĝontoj apudstaras. Jen feliĉaj geedzoj kun bela filineto; jen malagrabla, gala, maljuna fraŭlo; jen la ĝojega mezaĝa viro, kiu ŝercas kaj kore ridas kun siaj amikoj, jen la nerva virino, kiu senkonfide ektremas pro ĉiu movo de la ĉevaloj.

Fine, ĉiu enestas kaj ĉio estas preta kaj, kun ĥoro de amikaj adiaŭoj ili forveturas, la radoj gaje bruetante sur la ŝtonoj.

Sed ni devas trovi la vojon al la herbejoj aŭ "Links," ĉar ĉio en St. Andrews ekzistas pro la ludo Golf. De longega tempo tiu ĉi ludo ludiĝis sur la famaj herbejoj, kiuj estas sendube la plej bonaj en la mondo. Tie ĉi junuloj kaj maljunuloj--mi ja devas diri gejunuloj, ĉar tiom da fraŭlinoj ludas nun la "reĝan kaj antikvan ludon"--trovas sanon kaj forton, ludante sian amatan ludon.

Homoj venas de ĉie, proksime kaj malproksime, por peli la "fajfantan pilketon" sur la herbo. Tion ĉi ne povas kompreni tiu, kiu vidas la ludon unuafoje. Ĝi ŝajnas esti tre facila kaj neinteresa. Estas necese, ke oni prenu la bastonon kaj penadu irigi la pilkon por eltrovi kiom da arto estas en la ŝajnsimpla ludo.

Tion ĉi kiam oni eltrovas, preskaŭ senescepte oni decidas ke oni devas akiri tiun ĉi arton. Tiel komencas la "Golfa febro!"

Sed en St. Andrews, golfo ne estas nur ludo. Per ĝi centoj da viroj trovas okupadon--servante la ludantojn; konservante la herbejon; fabrikante la ludilojn; portante la bastonojn; instruante lernantojn.

Vivu do la Reĝa Ludo!