The Esperantist, Vol. 2, No. 2

Part 2

Chapter 23,713 wordsPublic domain

In conclusion, we desire to thank all correspondents who kindly sent Christmas and New Year cards.

The Editor.

Post kiam ni sendis ĉiujn artikolojn por tiu ĉi numero de The Esperantist, alvenis la sekvanta letero, kiun afable sendis al ni Dro Carlo Bourlet, el Parizo.

"Kara Sinjoro,--Mi estas vokita al la milito, kaj mi devas forveturi Mandĵurujon. Ĉar mi estas nejuna kaj malsana, tial mi esperas, ke oni baldaŭ min liberigos kaj mi povos denove labori por nia afero kaj partopreni en la Kongreso.

"Sed, en ĉia okazo mi, en la daŭro de kelka tempo, ne povos labori. Tial mi petas ke miaj amikoj ne miru, ke iliaj leteroj al mi, kelkan tempon (eble eĉ longe), restos sen respondo.--Via, L. Zamenhof."

Kompreneble ĉiuj Esperantistoj sendas siajn bondezirojn al nia eminenta Estro, kaj esperas ke lia vojaĝo ne estos tre longa, kaj ke li povos ĉeesti Bulonje.

Profesie, Dro Zamenhof estas okulisto kaj, eble, ne estos tro fari por li ĉe la militejo. Ni laboradu por ke la lingvo restu sur pli forta fundamento antaŭ ol nia Estro revenos kunlaboradi.

Nur unu semajno antaŭ ol li skribis tiun malfeliĉan sciigon, ni ricevis unu el liaj afablaj komunikaĵoj pri _La Ventego_:--

"Kara Sinjoro,--Kun vera plezuro mi ricevis la ekzempleron de la tre bele eldonata 'Ventego,' kaj mi dankas Vin kore por Via donaco. Volu akcepti mian plej sinceran novjaran bondeziron por Vi persone, kaj por Via gazeto."

Vere, la gravaj okazoj de la vivo venas subitege.

_P.S.--La milita malsanulejo trovas, ke nia Estro ne estas sufiĉe forta por la milito. La certa oficiala decido venos nur post kelkaj tagoj._

VIVIENO.

Duparta Ferakonto de E. W.

[_Parto_ II.].--La korteganoj tre ekscitiĝis; ĉiuj la kavaliroj de la Ronda Tablo invitiĝis por partopreni je la memorinda okazo. Oni ĉie kaj ĉiam parolis pri gravaj solenaj gloraj vidaĵoj, dancoj, ludoj, kursoj, pri bravec-provoj kaj batal-lerteco inter fortaj herooj, pri kunkurenco inter belulinoj rilate al juveloj, vestoj kaj antaŭeco. Tiel okazis ke tute sen rimarko aperis en la kortego orfulino, zorgatulino de la princo. Estis nia Vivieno, iom plibeliĝinta je formo kaj moroj, de la tempo kiam ŝi, plorante forpreniĝis de la hejmo de ŝia infaneco. La klaraj bluaj okuloj nun havis marverdan nuancon, kaj ombriĝis per longaj okulharoj preskaŭ nigraj. Ŝiaj iam blondaj, libere defalantaj haroj nun alformis kvazaŭ duoblan nigra-ruĝan kronon ĉirkaŭ ŝia malgranda kapo. Ŝia voĉo estis klara kaj dolĉa, sed estis malpli sincera, malpli korega. Efektive la novaj longaj roboj embarasis ŝin. Baldaŭ kelkaj nejunaj kavaliroj, altiritaj per ŝia modesta silento, atente rigardis ŝin, kaj eltrovis, ke ŝi havis trajtojn kaj vizaĵkoloron pli delikatajn ol tiuj de la plej adoritaj belulinoj de la kortego. Kompreneble ili esprimis al ŝi sian admiron, egale kompreneble ŝi plezure aŭdis kaj ridetis.

De tiu tempo ĉiuj kavaliroj amindumis ŝin, kaj kredis reciprokan la senton.

Tamen Vivieno ne estis feliĉa; kaj ŝi eĉ deziris morti, tiel akraj estis la ĵaluzoj de la antaŭe adoritaj belulinoj.

Unu tagon la mondfama profeto Merlin vizitis la reĝon, kaj havis solenan akcepton. Ĉiuj vidis en li la plej grandan konsilanton kaj defendanton de la nacio. Vivieno vidis nur viron malgrandan, havantan perfektajn trajtojn, fergrizajn harojn, longan barbon, okulojn dubelumajn kaj abstraktan vizaĝesprimon. Ŝi atendis ian mienon adorindan, formon suprehoman pro gracia majesteco. Tamen, post malmultaj tagoj, ŝi ne povis plu ĝui la spritemajn parolojn de la ĉirkaŭstarantoj, sed nur volis aŭdi unu voĉon, esti sola por ĝin aŭskulti.

Unu vesperon subite ekrigardanta, ŝi vidis la okulojn de Merlin fiksatajn sur ŝi kun esprimo de akra serĉado. Kviete ŝi toleris lian rigardegon kaj volonte ŝi redonis rigardon plenan je la plej ĝentila, respektega amo. Post tiu tago ili estis geamikoj. Rajdante, promenante aŭ ĉe la reĝaj salonoj, li estis ĉiam apud ŝi, kaj malicaj enviemaj korteganoj korege ridis vidi la profeton ensorĉitan de "senkora koketulino." Ilia mokado ĉagrenis nek la profeton, nek Vivienon. Ĉiutage ŝi fariĝis pli feliĉa, ŝi povis ĉion ami en tero kaj ĉielo, mem la malsaĝojn kaj malbonojn. Ŝi amegis sian belegan landon kaj--senlima feliĉeco kaj eterna--ŝi tiom amis Merlin, ke ŝi neniam pensis al la amo de Merlin; neniam ŝi demandis: Ĉu mi estas amata de li?

[_Parto_ III.].--Denove estas grandega ekscitego en la kortego de Princo Arthur, ne plu pro reĝaj vizitantoj kaj publika gajeco, sed pro teruraj danĝeroj kaj pro la rimedoj por savi la liberecon al la lando, la honoron al la batalantoj, kaj la vivon al la popolo. La barbaroj, senfidaj Sisnaĥoj, idolanoj, homoj senhejmaj, senteraj, neamataj de siaj kunloĝantoj, nomaduloj: tiuj ĉi, per glavo kaj glaveto, fajro kaj perfido, penadas venki aliajn landojn. Ofte venkitaj, ofte forpelitaj, ili ĉiam pli multnombre revenadis kaj malrapide estis akirantaj la tutan insulon. La kavaliroj de la Ronda Tablo kaj siaj samlandanoj heroe bataladis, sed la glora malmulto devas necese cedi al la multoj, kiuj ne devis zorgi pri virinoj kaj infanoj. Nun la fino proksimiĝis. Jam sendis Arthur kaj Merlin tempo post tempo en transmarajn landojn tiom da nebatalantoj kiom la ŝipoj povis enhavi. Nun oni bezonis savi ĉiujn, kiuj restis en danĝero ĝis la reveno de la ŝipoj.

La profeto havis multajn amikojn inter la Feoj, li sciis kie trovi grandajn subterajn kavernojn, kie senĉese fluas puraj riveretoj, kaj en kies proksimeco kreskas fruktoj, grenoj kaj radikoj. La ĉeestado de tiom da homoj ja nekonvenis al la feoj, sed la feoj, kaj precipe la feinoj, estas treege patramaj. Ili neniam deziras forlasi sian landon, ili avidas nek oron nek arĝenton; en siaj spertaj magiaj manoj la arbaroj fariĝas multe pli belaj ol smeraldoj, pli multekostaj ol rubenoj. Ili honoris kaj amegis la venkitajn defendantojn de la Kimrujo. Sed la feoj sciis ke inter tiuj estis perfiduloj, pagitaj de la Sisnaĥoj. Tial ili devigis Merlin ĵuri solene neniam diri la sekreton de la kavernoj krom al unu sola estaĵo; kun ilia konsento, ili konfidis ĝin al la duonfeino Vivieno.

Nun ŝi estis plene okupata, tage rajdante, sekvita de juna ĉevalisto, al malproksimaj vilaĝetoj por instrui la loĝantojn ĉion, kion ili devos fari, nome sin pretigi por rapida forkuro; ĉiam observi la supron de la monteto de Merlin, kaj tie vidinte lumturfajro, tuj marŝi tien kun ĉiuj porteblaĵoj. Nokte ŝi helpis malsanulinojn, konsolis malfeliĉulinojn, kaj kuraĝigis timulojn.

Fine alvenis la fatala tago. Matene marŝis la Princo kun la pluparto de la kavaliroj por kontraŭbatali la Sisnaĥojn el la oriento, morgaŭe marŝos la aliaj, sub Merlin, kontraŭ alia bandego, el la nordo. Vivieno ricevis la lastajn ordonojn de la profeto, kun lia beno. Ŝi diris al li adiaŭ kaj iris returnen al la palaco. Lacega, ŝi sin kuŝis; apenaŭ dorminte, ŝi ekvekiĝis pro brilega lumo, kiu montris al ŝi tri feinojn. Unu diris: "Venu tuj kun ni, aŭ Merlin mortos!" Sen prokrasto, sen dubo, ŝi eksaltis, ĵetis sur sin nigran mantelon kaj silente akompanis ilin. Voje, ŝi sciiĝis, ke bando da armataj viroj jam ĉirkaŭis la monteton en kiu li estas ĉe la lumturo kaj, ne kuraĝinte supreniri en lokon ensorĉitan, ili atendas lian malsupreniron. Nenia feo povis averti ilin, ĉar la monteto fermiĝis kontraŭ ĉiuj nehomaj estaĵoj krom la ĉielaj anĝeloj; sed la Kristana bapto de Vivieno ŝin ebligos eniri mem en la lokon plej sekretan. Ŝi sola povas savi la vivon tiel necesegan al la tuta nacio; ŝi perdos eble sian propran vivon, tamen ŝi savos sian popolon.

Vivieno konsentis. Ŝi ricevis de la feinoj du teksaĵojn tiel delikataj kiel araneaĵo, kaj aŭdis ilian instruon. Ŝi devos trovi Merlin en malgranda observatorio apud la lumturo, sciigi al li la venontan atakon, lin decidigi sin kaŝi en proksima nevidebla kaverno kaj ĵuri solene, ke li tie restos ĝis la reveno de la Princo. Se li tute ne volus tiel lasi sian oficon, Vivieno devos ĵeti sur lian vizaĝon la bluan teksaĵon, kiu lin tuj dormigos, je dormado kiu daŭros dum centjaroj, se li ne vekiĝus per ĉarmo pli potenca. Pro tio la teksaĵo ruĝa! Ĉiuj el la feinoj ripetis: "Vualo blua por dormigi, vualo ruĝa por vekigi!" kaj subite malaperis.

Sola kaj laca, Vivieno alvenis al la monteto. Ŝi vidis la armatajn gardantojn kaj diris, "Mi alportas depeŝon al la Estro." Ili ŝin permesis trapasi. Por ke neniu povu sekvi ŝiajn piedsignojn ŝi lasis la vojeton kaj baraktis tra dornoj kaj arbetaĵoj ĝis ŝi alvenis kun manoj kaj piedoj kontuzaj kaj sangaj al la observatorio. Merlin dormis. Aŭdinte ŝian voĉon, li eksaltis kaj, aŭdinte sian tutan rakonton respondis: "Adiaŭ, iru en la kavernon, tie restu ĝis mi estos kondukinta al la batalon la virojn armatajn, kaj poste reiri en la palacon." "Pro amo de la nacio, cin savu, mia patro, ci estas la sola espero de nia patrujo."

Decide li diris, "Vi vin trompas, filino mia, neniu estas iam necesega, kiam venos la horo Dio sendas la viron. Adiaŭ!" Tiam sciis Vivieno ke la virta saĝulo neniam cedos. Ekĝemante, ŝi preĝis: "Pardonu al mi, patro mia, ke mi cin tentis. Donu al mi unu solan kison, ĉar eble ni nin neniam revidos." Malrapide, ŝanceliĝe, liaj lipoj tuŝas ŝian frunton; vibro de feliĉeco fortigis ŝiajn brakojn. Subite al li ĉirkaŭpreninte la kolon, ŝi ĵetis de poste la bluan vualon super lia kapo, kaj lin helpis atingi seĝon. Konfuza, ŝi staris rigardanta la belegan vizaĝon dormantan. Subite brila lumo blindigis ŝin, triumfaj krioj surdigis ŝin, la tero tremis kaj fendiĝis, vento el profundejo ŝin ekkaptis, turniĝadis kaj sensentan alĵetis sur la teron.

Morgaŭe Vivieno kondukis palajn forkurantojn al la kavernoj. Vespere, ellacigita, ŝi dormadis.

Dum multaj centjaroj la sklaviĝaj Kimroj komfortiĝis pro la kredo ke Merlin revivos por ilia reliberigo.

Kia estis la sorto de Vivieno? Neniu scias, estas ne grave! Ŝi ja estas nekompatinda, ĉar ŝi ĝuis grandegan feliĉecon.

LA KAT-NESTO.

Observata kaj rakontata de Dro. Richard Legge.

Legante la interesan rakonton en via Decembra numero pri "Instinkto aŭ Inteligenteco" mi pensis, ke la sekvanta vera okazo estus rakontinda.

Antaŭ ne longe mi havis katinon, kiu estis loĝadinta ĉe mi dum pli ol du jaroj. Jen ŝi estis aminda, jen ŝi montris signojn de esti nur duone malsovaĝigita. Unufoje ŝi foriris el la domo kaj estadis ekstere dum du aŭ tri monatoj. Ofte ŝi alvenis al la pordo, sed nek ŝi envenus nek akceptus iajn manĝaĵojn. Fine, ŝi revenis kaj redaŭrigis siajn antaŭajn kutimojn amindajn.

Je Septembro de tiu ĉi jaro oni ekvidis ke ŝi atendadis sian akuŝon: ŝi travagis la domon kaj serĉis lokon konvenan por tiu ĉi okazo, multefoje farinta liton en komodo en la dormoĉambro. Oni ne permesis tion kaj forpelis ŝin kaj fermadis la pordon de la dormoĉambro. Poste, dum multe da tagoj, ŝi eliris ĉiutage kaj revenis al la domo nur por manĝi. Tago post tago oni penadis trovi kien ŝi iris, sed sensukcese. Oni ŝin vidis kuri ĉirkaŭ tricent futojn tra la kampo, kaj tiam ŝi malaperis. Fine, unufoje, mia kolego, Dr. N----, ŝin vidis suprenrampantan la trunkon de kratagarbo kaj enirantan la neston neuzitan de pigo de la antaŭa jaro. Dr. N---- suprensekvis ŝin kaj trovis en la nesto kvar belajn katidojn kun ilia patrino. La nesto estas pli ol dudek futojn supre la tero.

Tiu ĉi katino mem loĝis kaj elnutris antaŭan aron da idoj en la hundejo kun mia hundino.

Mi ne estas aŭdinta antaŭe pri katidoj, kiuj estas naskiĝintaj en arbo.

KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentraĵeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.

Mi memoras la unuan renkonton de Leonid Leonidoviĉ kun la freneza knabino. Tio estis en printempo post lia alveno. Li venis en nian Litvan angulon en malfrua aŭtuno en monato Novembro. Neĝojn ni havis tiam ankoraŭ ne multajn sed la frostoj estis jam severaj, tial la frenezulino estis jam antaŭ kelkaj semajnoj forkondukita de sia sidejo. Mi konatiĝis najbarmaniere kun Leonid Leonidoviĉ kaj ni ofte iris kune promenadi aŭ ĉasadi. Mi estas granda admiranto de la naturo kaj Leonid Leonidoviĉ konis tiel bone ĉiujn naturaperaĵojn, kaj kvankam li ne volonte paroladis, tamen ĉio, kion li rakontadis, estis ĉiam interesinda; mi tial plezure akompanadis lin. Tiamaniere ni konatiĝis kaj kunamikiĝis.

Pasis la vintro, venis printempo, alflugis birdaroj. Ĉiuvespere el la proksima arbaro eksonadis nun laŭtaj melodiaj fajfadoj de turdoj kaj merloj kaj apud ĉia marĉeto vagadis ruĝtibiaj cikonioj. Unu tagon en Aprilo estis venta, malagrabla vetero, sed post mezatago, je la kvara horo, la vento tute kvietiĝis, fariĝis pli varme kaj mi foriris por fari la promenadon tra la arbetaĵo, kies fondo nun estis kovrita per amasoj de ĉielbluaj hepatikoj kaj blankaj anemonoj, parte origita per steletoj de flavaj gageoj (_gagea lutea_) aŭ sur malseketaĵoj per larĝfoliaj ĥrisosplenioj (_Chrysosplenium atternifolium_).--Admirante tiun ĉi tapiŝon de raviganta ĉarmeco, kun kiu nevideblaj spiritoj por festo fianĉa nun ornamigis la teron, mi tie renkontis Leonid Leonidoviĉ, kaj ni kune longe promenis aŭskultante la voĉojn de reviviĝinta naturo aŭdataj ĉie: el la tero, el akvoj, en la aero, de ĉiuj sennombraj folioburĝonoj. Ĉie oni sentis la spiron de juna mistera vivo. Ĉio tio videble bonfarante efikis je la spirita stato de mia akompananto, li fariĝis pli parolema kaj la malĝoja trajto, kiun oni ĉiam en lia vizaĝo vidis, estis nun malpli rimarkema ol kutime.

La luno jam klare lumis kiam ni venis al la bordo de Ŝeŝupo, jen subite eksonis de ne tre malproksime, kvazaŭ el nuboj ĉielaj elirante, la kantado de la frenezulino.

Kiel arĝentaj voĉoj de harpo eksonoris tra la silenta nokto la kanto portata de kvietaj printempaj aerondoj--jen proksimiĝante, jen ree malaperante, nun laŭte, ĝis fine, malrapide iom post iom disfluiĝante en la trankvila malproksimeco ĝi ekmortiĝis. Ŝi kantis kanton pri malfeliĉaj geamantoj kaj sendireblan sopiron kaj maldolĉegan plendon de juna knabino, kies amatulo estas deviĝinta restadi malproksime kaj nur per "_marga gromateli_" (multkolora letereto) povas konsoligi sian knabinon, esprimis la strofo ĵus eksonanta:

_"... kass man' iĵ vardalo, ir iĵ pravardelo_ _nier' mano jaŭnialo, balto dobile-e-lo,_ _ir atejtu ponu, ŝimtas milionu_ _nier' mano jaŭnialo balto dobile-e-e._"[1]

Ni haltis kaj aŭskultis:

... balto dobile-e-e-e redonita de eĥo ŝajnis vibri kaj tremeti ĉie en la aero.

Leonid Leonidoviĉ demandeme ekrigardis min.

"Kio estas tio?" diris li post unuminuta silentado mallaŭte, kaj lia voĉo ŝajnis iom malcerta.

"Litva kanto," rediris mi.

"Kaj la mistera kantistino?"

"Estas kompatinda frenezulino," kaj mi rakontis al li kion mi sciis pri ŝi.

Li aŭskultis min tre atenteme kaj mi rimarkis kiel li dum mia rakonto kelkfoje nevole ektremetis.

Kiam mi finiĝis ekdemandis mi: "Ĉu vi volas vidi la frenezan knabinon? Ŝi sidas ne tre malproksime de ĉi tie sur la alta ŝtono apud la rivero."

"Ne!" diris li rapide, "mi ne deziras vidi ŝin."

Liaj vortoj sonis kontraŭ kutime malmole, ja preskaŭ malamike. Liaj vangoj estis iom ruĝiĝintaj kiam li diris: "Fariĝis jam tro malfrue, mi devas iri hejmen; bonan nokton!" kaj ne atendinte mian resaluton, kun rapidaj paŝoj li malproksimiĝis.

Pasis kelkaj semajnoj post la rakontita okazo. Leonid Leonidoviĉ mi nenie trovadis. Al kutimaj vesperpromenadoj li ne alvenadis, kaj mi, estinte tage tre okupata, ne povis elserĉi lin, tial mi nenion sciis pri lia farto. Unu dimanĉon mi fine decidis viziti lin sed alveninte en lian hejmon mi trovis domon fermitan kaj sensukcese mi devis reveni hejmen.

Tagoj post tagoj foriradis, jam de longe estis hirundoj revenintaj al siaj antaŭjaraj nestoj, en la arbaro kriadis kukoloj laŭte sian nomon, el la densaĵoj de Ŝeŝupa-bordo eksonadis dolĉaj kantoj de najtingaloj. Sur fondo de arbetaĵo jam malaperis anemonoj kaj hepatikoj, aliaj kreskaĵoj anstataŭis ilin: pli altaj, pli luksaj leviĝadis ili fiere siajn florkapetojn, malestime malsuprenrigardante je la modestaj, nun velkiĝantaj, infanetoj de frua printempo. De mia amiko mi nenion aŭdis.

Venis tagoj sunplenaj, la kukoloj jam ĉesis kriadi, en la grenkampoj ekfloris bluaj cejanoj, kaj kiel helaj flametoj lumiĝis inter la trunkaro ruĝaj floroj de kamppapavoj. De mallarĝaj kamplimetoj alportadis ventspiro odoron de timianoj kaj en mia ĝardeno ekflorantaj rezedoj dolĉigadis la aeron de vasta ĉirkaŭaĵo kun sia raviganta bonodoro. ... La norda somero kun sia varmeco, kun siaj ĉarmoj kaj turmentoj estis veninta.

Mi en tia tempo ofte forestadis de mia hejmo, ankaŭ mi havis multe por fari, tial mi ne posedis libertempon por aliaj aferoj. Mian homoevitantan amikon mi ne vidadis, kaj tial mi estis lin iom forgesinta.

* * *

"...Rezedoj miaj karegaj rezedoj kiom mi amas vin, ĉarmegaj, dolĉaj floretoj kiom vi estas karaj al mia koro, amataj, mi eksalutas vin; mi benas vin mil--milfoje!" Tiujn vortojn per de profunda pasio tremanta voĉo elparolitajn, aŭdis mi foje vespere kiam mi okaze eniris en la parton de mia ĝardeno, kiu estas pli malproksima de mia domo kaj kien ordinare en tia malfrua horo neniu venadis. Mi haltis kaj aŭskultis atente, la voĉo ŝajnis al mi konata. Kiu estas tie? demandis mi min mem ekmirigite. Jen ree mi aŭdis:

"Kresku, floru, odoru, vi estas ja ŝiaj favoruloj. Ho! se la vento povus forporti vian dolĉegan spiron kune kun miaj salutoj al ŝi, malproksimen, malproksimen," jen la voĉo eksilentis, la parolanto devis esti min rimarkinta.

"Leonid Leonidoviĉ!" mi elvokis, kaj kun malmultaj grandaj paŝoj mi estis ĉe la barilo de ĝardeno.

Aliflanke, duone kaŝigite per elkreskitaj tie densaj siringoj, genue staris sur la herbaĵo mia amiko. Lia ĉapelo kuŝis apud li sur la tero, liaj brakoj estis etenditaj tra la paliseroj de barilo: kvazaŭ li volas ĉirkaŭpreni iun; li estis ankoraŭ pli pala ol kutime kaj tremis de ekscitiĝo.

"Leonid Leonidoviĉ! granda Dio kio estas al vi?" elvokis mi, "parolu, diru al mi kara amiko!" kaj kun granda salto super barilo mi estis apud li.

"Ho!" ekĝemis li, "pardonu, mi petegas ... mi nenion ... mi nur estis ... mi volis ..." konfuze balbutis li, sin leviĝante kaj timeteme ĉirkaŭrigardante "mi nur admiris viajn florojn, ili estas tiel belaj ... mi tre amas rezedojn," aldonis li fine pli kuraĝe.

"Nu mia kara amiko," rapidis mi rediri por maskigi lian videblan konfuziĝon, "kiel mi ĝojas vin ree foje vidi, ni tiel longe ne kunvenis, kiel vi fartas? Sed nun mi ne lasos vin, vi devas iri kune kun mi, ni hodiaŭ vespermanĝos kune," kaj prenante lin sub la brako ni eniris en mian ĉambron. Alveninte tien li rakontis ke li lasttempe iomete malsaniĝis kaj pro tio ne povis daŭrigi nian interkomunikaĵon, ankaŭ ke li nun estas pli okupata ĉar li skribas artikolon en ia scienca ĵurnalo. Tiel kaj simile li penadis pravigi sian longan forestadon, sed mi ekkonis, ke ĉio dirita ne estis la vera kaŭzo, ĉar li seninterrompe balbutiĝis kaj ruĝiĝis. Li ne estis lerninta mensogi, mia kara Leonid Leonidoviĉ.

Iom post iom mia amiko retroviĝis, li fariĝis pli certa, kaj kiam li malfrue adiaŭdiris devis li promesi, ke li baldaŭ ree venos por ĝuadi la bonodoron de liaj amataj floroj.

De nun Leonid Leonidoviĉ ofte alvenadis, kaj forirante li ĉiam portadis freŝan rezedbukedon kun si.

De ia tempo komencis cirkuladi famoj: ke la frenezulino trovis nun kolegon. Kolonistoj kiuj nokte kaptis fiŝojn en la Ŝeŝupo rimarkis, ke sube ĉe la granda ŝtono staras ia viro dum tutaj horoj se ne eĉ dum tutaj noktoj. Ankaŭ malfruigitaj terlaboristoj vidis ofte vespere Leonid Leonidoviĉ kiel li iris tra la kamparoj en direkto de la rivero, kaj oni supozis ke li, kaj la nokta gasto ĉe granda ŝtono estas sama persono.

Mi tion ne volis kredi, sed, foje ĉasante, mi preteriris la sidejon de la freneza knabino kaj mi vidis ke sur la ŝtonplato kuŝas freŝaj rezedbukedoj, tiuj samaj kiujn mia amiko el mia ĝardeno portadis hejmen. Efektive samaj rezedbukedoj! Mi estis multe ekmirigita.

Kiam mi foje kun Leonid Leonidoviĉ kunvenis mi tial intence tuŝis la temon pri la freneza knabino kaj diris ke nun baldaŭ venos la tempo kiam mallaŭtiĝos ŝiaj kantoj ĉar la vintro alproksimiĝas. Tute kontraŭ mia atendo mia amiko aŭskultis mian parolon kun trankvila mieno; li eĉ ne konfuziĝis kiam mi rakontis, ke mi vidis rezedbukedojn sur la ŝtono kuŝantajn kaj nur ĉe la vortoj, ke la noktaj kantoj nun baldaŭ mallaŭtiĝos mi rimarkis, ke lia vizaĝo malklariĝis, kaj videbla malgajeco speguliĝis en liaj trajtoj. Post mallonga silentado li rediris:

"Jes, mi devas konfesi ke mi kutimiĝis, kaj ke mi nun ofte aŭskultadas la kantojn de kompatinda knabino--li ĉiam evitadis la vorton _Frenezulino_--kiuj tiel sopireme, tiel kortuŝante eksonadas tra la nokta trankvileco. Ŝi estas malfeliĉulino kaj ŝia sorto estas certe terura, sed dume ŝi povas restadi sub la pura ĉielo en la libera naturo, havante siajn florojn kaj siajn kantojn: ŝi estas certe feliĉa, eble pli feliĉa ol tiuj kiuj posedas nenion krom--sopiro, brula sopiro je la feliĉeco: tiom por ili karega, kiom ne atingebla, egale kiel neatingebla estadas por sola nokta migrulo la brila stelo sur ĉiela firmamento...."

"Mi kore bedaŭros kiam mallaŭtiĝos la nokta kantistino ĉar tiam ŝia kantado mankos al mi, sed ankoraŭ pli mi bedaŭros ŝin mem, ke ŝi estos devigita forlasi sian verdan sidejon kaj restadi en surda putra ĉambreto por longa vintra sezono. Kompatindulino, tiam ankaŭ ŝi perdos ĉion kion ŝi amis!"

Li eksilentiĝis--"Kaj tamen" daŭrigis li poste, "por ŝi revenos la printempo, ekfloros ree la rozoj, ŝi ree ekkantos, por ŝi restadas la espero. Ekzistas homoj pli malfeliĉaj ol tiu ĉi knabino!" aldonis li pli mallaŭte, kvazaŭ nur por si mem.

Post tiu parolo restis Leonid Leonidoviĉ nur ankoraŭ mallonge ĉe mi, li diris cetere ke, ĉar la noktan kantistinon la floroj tiom feliĉigadas li, por plezurigi ŝin, alportadis kelkafoje bukedon por ŝi.

Ni adiaŭdiris.

_Finota._

PIEDNOTO:

[1] Kio povas helpi al mi nomo subskribita--kiam ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto--kaj se alvenu aroj da sinjoroj, cent-milionaroj--ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto.

[_Litva popola kanto._]

VIZITO AL LA KORTEGO ĤINA.

Speciale verkita por "The Esperantist" de H. T.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi havis la honoron ĉeesti ĉe aŭdienco donata de la Bopatrin-imperiestrino kaj la Imperiestro de Ĥinujo al grava admiralo, kaj venas al mi la ideo, ke mallonga priskribo pri tiu-ĉi intervidiĝo povus iom interesi la legantojn de The Esperantist.

La Ministro reprezentanta nian landon ĉe la Ĥina Kortego kaj la Admiralo, kune kun siaj sekvantaroj, forlasis la Senditejon je la naŭa horo matene, en portiloj portataj ĉiu per kvar portistoj kaj antaŭenirigataj de gardistareto de kavalerio. La vojoj de Pekino, kvankam plilarĝaj ol ordinare en Ĥina urbo, estas malpuraj kaj odoraj krom en la ĉirkaŭaĵo de la Senditejoj, kie ili estas tenataj en plibona ordo. Post oftaj haltoj, por ke la alportantoj povu ŝanĝi la stangojn de la portiloj sur la alian ŝultron, ni fine eniris "La Malpermesatan Urbon"--la eniro en kiun estas kutime malpermesata al alilanduloj--tra orienta pordego, kaj trapasinte kelkajn pordojn kaj kortojn, ni malsupreniris el niaj portiloj kaj marŝis la restaĵon de la vojo.