The Esperantist, Vol. 2, No. 1
Part 3
Toruvio (_kolere_).--Kompaton! Du realojn! (_Al_ Menciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la prezon, kiun mi ĵus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn. Nun, diru: kioman prezon?
Menciguela.--Tion, kion vi nomis, patro.
Toruvio.--Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?
Menciguela.--Jes, patro.
Agueda.--Kion? Vi diris ankoraŭ "Jes, patro!" (_Ŝi batas ŝin_) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo!
Toruvio.--Ne tuŝu la knabinon....
Menciguela.--He, patrino! he, patro! ne mortigu min!
Alojo (_alvenante_).--Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi tiel batas tiun ĉi knabineton?
Agueda.--Ho, sinjoro (_montrante ŝian edzon_), tiu ĉi malbonulo celas doni senpage ĉion, kion ni posedas; li tute volas ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!...
Toruvio.--Per la prapatraj ostoj! Mi ĵuras ke ili ne estas eĉ tiel dikaj kiel milisemoj!
Agueda.--Sed mi certigas jese.
Toruvio.--Sed mi neas tion, kion vi certigas.
Alojo.--Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas sur min pacigi ĉion. (Agueda _foriras_). Klarigu por mi la aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; eĉ se estas dudek cent funtoj, mi aĉetos la tuton.
Toruvio.--Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne staras tiel antaŭe kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo; ili nur estas sur nia bieno.
Alojo.--Nu! venigu ilin tie ĉi; vi povas konfidi al mi; mi aĉetos la tuton je la plej rajta prezo.
Menciguela.--La patrino postulas po du realoj por ĉiu buŝelo.
Alojo.--Tio estas tre alta prezo.
Toruvio.--Ĉu ne, sinjoro?
Menciguela.--Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn.
Alojo.--Montru al mi specimenon.
Toruvio.--Dio mia! Vi ne ŝajnas kompreni min, sinjoro. Mi tuj klarigos. Hodiaŭ, mi teren enmetis replantaĵon de olivarboj, kaj la edzino ĵus diris ke post ses aŭ sep jaroj oni povos kolekti kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, ke ŝi mem kolektos, mi forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ĉi ne devos postuli malpli ol du realojn: mi kontraŭstaris al tio; ŝi ree tian kondiĉon ripetis: tio estas la tuta afero.
Alojo.--Mirinda afero, vere. Ĉu estas eble imagi tian okazon? Apenaŭ la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi devigas vian filinon plori pro ili.
Menciguela.--Vi estas pravega, sinjoro.
Toruvio.--Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.
Alojo.--Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu kun via edzino.
Toruvio.--Saluton al vi, sinjoro.
Alojo (_sola_).--Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ!
LA DOMO DE ĴAK'.
Popola infana versaĵo, tradukita de J. T. Haxton.
Jen estas la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la rato, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak.'
Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu ĵetis la hundon, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu ĵetis la hundon, kiu, k.t.p.
Jen estas la viro, ĉifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p.
Jen estas la preĝisto, tute razita, kiu edzigis la viron, ĉifone vestitan, kiu kisis, k.t.p.
Jen estas la koko, matene kriinte, kiu vekis la preĝiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p.
Jen estas la farmamastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriinte, kiu vekis, k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p.
VIVIENO.
Duparta Ferakonto de E. W.
[_Parto_ I.].--Meze de longa, larĝa vilaĝo staris dometo iom pli granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Ĝi ŝajnis tiel hela, tiel blanka, kiel la neĝo, kaj la lunradioj ripozis sur ĝi tiel kviete kiel la pala feliĉulino en ĝi ripozis sin sur la mola lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre, tre feliĉa.
Apud ŝi kuŝis mola, varma fasketo; ŝia novenaskita trezoro, la infaneto kiu devas anstataŭi karan sesjaran knabeton kiun, antaŭ ok jaroj, elmanĝis la lupoj.
La kompatindaj gepatroj nun konsoliĝis. La patrino dankeme pensis, ke ŝia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia aĝo kiam ŝi estos enterigita.
Poste envenis la patro, feliĉa kiel ŝi. La geedzoj kisis kaj benis la infaneton kaj preĝis al Dio kun kora, plena kaj trankvila ĝojego.
Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la gepatroj ne vekiĝis.
Antaŭ ol tagiĝis, Davdo eliris, ĉar li devis tre frue konduki siajn bestojn al la paŝtejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilaĝo, for de la teruraj lupoj.
Ekvekiĝinte, Marta vidis sian--ne! ne estis ŝia, tiu ĉi bela blanka infanetino, jam havanta almenaŭ unu monaton, kiu mirante ĉirkaŭen rigardis!
Preskaŭ freneziĝinta pro ŝia perdo, la malfeliĉa patrino volis forĵeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel konfidemaj sur ŝia vizaĝo, ke ŝi ne povis puni la senkulpan etulinon.
Dum ŝi kuŝis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo ekbrilis en la ĉambreto kaj voĉo pli dolĉa ol homa voĉo murmuris en ŝian orelon: "Ni estas ambaŭ mizeregaj, mi pleje, ĉar vi povis plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi--mi nenion scias! Estu do bona kontraŭ mia idino, kaj mi estos bona kontraŭ via ido." La lumo tiam malaperis.
Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgaŭ por bapti la novenaskitan knabon. Li aŭdis kun mirego kaj teruro la rakonton de sia edzino. Post longa konsiliĝo, ili decidis nenion diri al la pastro pri ĉio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj loĝis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaĝanojn por bapti, edzigi aŭ enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri alies aferoj, se ne estus necese.
Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la nomon Vivieno, kaj la pastro sen ŝanceliĝo ĝin murmuris, baptante la infaninon.
Tiun nokton Marta sonĝis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se ŝi havus animon senmortan, la bapto estas necesa; sed, se ŝi estus, kiel ni, sen animo, la bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu ŝin!"
La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj ŝin amos, ŝi sopiros pri ĉies amo kaj, se iafoje ŝi amos, ŝi ne estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj sono neniiĝis.
Ofte Marto kredis aŭdi voĉojn nehomajn en la nokto. Unufoje ŝi kredis distingi la vortojn: "Se iam ŝi vidos la belecon perfektan, ŝi ĝin amos kaj eterne estos feliĉa."
Kiam Marto resaniĝis kaj rekomencis sian ĉiutagan laboron, neniam ŝi vidis lumon nokte nek aŭdis mirindan voĉon. Davdo nenion aŭdis, eĉ li ne kredis je la sonĝoj de la edzino; tamen li baldaŭ ekamis la blankan, ĝentilan Vivienon, kaj estis bonega kontraŭ ŝi. La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj prospera.
Vivieno fariĝis la anĝelo de la vilaĝo. Ŝia beleco ĉarmis ĉiajn okulojn; ŝia dolĉa voĉo ravis ĉiajn orelojn; ŝia kvieta kaj ĝentila karaktero, ŝia honesta konduto kaj ŝia senegala submetiĝo al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je ŝi la aprobon de la saĝuloj. Ŝia viveco, granda kuraĝo, ŝia lerta spirito, ŝia ŝercado igis ŝin la idolo de la junaj. Ĉiuj amegis ŝin; ŝi ĉiujn egale amis, tute kiel ŝi amis bestojn, birdojn florojn, insektojn mem! Ŝi volis ja bonfari al la tuta kreitaĵo de la bona Dio. Ofte ŝi levis limakon el polva truo kaj alportis ĝin al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke ŝi amis ilin, de malproksime ili rekonis ŝin. Ĉevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por ricevi ŝiajn karesojn, kaj ludis, saltante ĉirkaŭ ŝi; ofte eĉ sciuro volonte sin lasis fali el arbo en ŝiaj brakoj, mem la porkoj tre rapide kuris, por ke ŝi gratu iliajn molajn sentemajn orelojn! Jes, Vivieno estis feliĉa knabino! Sed, ho ve! ne ĉiamaj estas belaj tagoj!
Unu matenon ŝi eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj ŝi neniam revenis.
Longe serĉadis ĉiuj, sed vane, kaj malĝojo estis en ĉies koro, pleje ĉe ŝiaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis.
Post unu semajno alvenis ĉe ili junulo strange vestita sed bela kaj forta. Li ĉirkaŭprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj de Marto kaj kisis ŝiajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia longatempe perdita infano, kaj ili laŭe ĝojegis. Sed neniam povis ili forgesi la bonan, belan Vivienon.--_Finota._
[_Author's Copyright._]
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_Antaŭparolo._
Kiel en suna kampo infano kolektas florojn, tiel vagante en la kampo de miaj memoroj mi kolektas miajn memoraĵojn; kunmetante ilin tute senarte, ne aranĝante ilin laŭ ia ajn metodo sed ĉiam prenante tiun kiu min plej altiras ĉe la momento mem. Se vi, mia legantaro, deziras artefaritan bukedon, vi ne rigardu miajn florojn. Tamen mi prezentas ilin kun tre kora deziro ke ili interesos kaj plaĉos al vi.
Unua Fragmento: la Ŝtatoj.
Antaŭ multaj jaroj mi vizitis Unuigitajn Ŝtatojn de Ameriko.
Fermante la okulojn mi revidas la vilaĝon, unu el tiuj fungaj vilaĝoj kiuj tiel ofte troviĝas en la Ŝtatoj. De la loko kie nun ĝi staras, ne estis antaŭ nur unu jaro eĉ unu domo pli proksima ol dudek mejloj, sed nun (t.e., ĉe la tempo kiam mi tien alvenas) ĝi posedas du Bankojn, du leĝistojn, kuraciston, gazeton kaj du stacidomojn. Proksime de ĝi ankoraŭ restas negranda arbaro, sed tiel rapide la arboj fariĝas domoj ke, laŭ ĉiu kredindeco, ĝi post nelonge tute malaperiĝos.
"Kiom da tempo vi pensas atendi," mi demandas al Amerikano, "de kiam vi unue pripensis konstruigi domon ĝis kiam vi estas en ĝi loĝanta?"
"Nu, fremdulo," li respondis, "se mi atendus du semajnojn mi pensus ke mi tre longe atendis." ...
De tri tagoj la vetero estas varmega. En ombro la termometro montras 104°, 105° kaj hodiaŭ 107° Farenheite (ĉirkaŭ 42° centegrade).
En ĉambreto de unu el la lignaj domoj mi kuŝas, malpezege vestita, sur lito, ventumante min per du grandaj ventumiloj.
Apud la lito troviĝas tableto portanta grandan kruĉon da glacia akvo (t.e., akvo en kiun oni estas metinta glacion) kaj glason. Mi estas soifa kaj mi ofte trinketas.
Tiel malgranda estas la ĉambreto ke, etendinte la manon, mi facile tuŝas la muron kies varmega ligno bruldoloras mian haŭton.
Tra la fenestro, larĝe malfermita, eniras zumo de "_cimoj_" ("_cimo_," kun aldono de priskriba vorto estanta Amerikana por ĉiu fluga insekto), kaj okaza frapo de iu grandega sed mallerta muŝo kontraŭ la metalfadena reto kiu kovras la fenestron ekstere.
Por ne Amerikanaj legantoj mi klarigos la frazon.
Dum somero la insekta vivo estas multega en la Ŝtatoj. Oni do streĉas sur trabaĵon metalfadena reton kaj alfiksas la trabaĵon ekstere de la fenestroj kaj pordoj. Por tiuj ĉi lastaj alfiksante al la trabaĵo ĉarnojn oni faras kvazaŭ eksteran pordon, kaj en--aŭ elirante ĉambron oni ĉiam zorge fermas la unuan pordon antaŭ ol malfermi la alian.
Kiel necesegaj ili estas du ekzemploj montru:--Mi mem vidis la ambaŭ. (1). Foje en domo, kie la reto estas ŝirita, tuj kiam oni ekbruligis lampon en unu momento, arego da insektoj dense kovras la supraĵon de la tablo, kvankam la disŝiraĵo estis tre malgranda. (2). En farma domo la familianoj laŭ vico svingis dum la manĝoj branĉeton supre de la tablo, sed malgraŭ tio la muŝoj preskaŭ kovris la manĝaĵojn.
En ĉiuj miaj memoroj pri Ameriko intermiksas la zumegon de insektarego....
Sed nun mi estas trinkinta la tutan enhavon de mia kruĉo kaj ankoraŭ mi soifas. Antaŭ miaj okuloj alvenas alloga vidaĵo, tiu, nome, de la sodakvujo ĉe la drogisto.
Mi vidas meze de la ujo la kranegon por la sodakvo, kaj laŭlonge la vicon da kranetoj por la diversaj gustoj; mi vidas la homaron kaj la glasaron, kaj mi aŭdas la siblon de la ŝaŭmanta trinkaĵo.
En tiu ĉi vilaĝo [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo"] estas nur unu apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompiĝis. Sed mi estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo.
Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala ĉar la soifo estas ĉiama kreskanta forto.
Leviĝinte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el la domo sur la lignan flankpromenejon.--(_Daŭrigota_).
NEKROLOGIO.
Kun grandega bedaŭro ni anoncas la morton de nia sindonema kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ĉiam preta helpi ĉiujn, li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ĉiuj, precipe la Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra fileto, kaj al ĉiuj parencoj. Ĵus antaŭ la morto, li deziris ke ni anoncu ĝin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al Mayaro.
KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.
Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.
Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo.
Li estis en nia provinco nur antaŭ kelkaj jaroj alveninta, sed ĉar li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonaĵojn, oni kutimiĝis kun li, eĉ kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin vivi laŭ lia volo.
Al liaj strangaĵoj apartenis ankaŭ la kutimo fari ĉiu vespere vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis ĉielo klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta firmamento ekpaliĝis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte, ĉar li ĉiam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj promenoj), rakontis ke li tiam laŭtvoĉe paroladas kun si mem, kvazaŭ havante ian nevideblan akompananton.
Preter mia loĝloko fluas la rivero Ŝeŝupa[2] per multegaj kurbiĝoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniĝanta atingi la maron.
La bordoj de ĝi troviĝas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj krutaĵoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia norda ĉielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan bonodoron,[3] kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj aperas, balanciĝas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de grandfloraj kampanuloj kaj heliĝas sangruĝaj liĥnisoj, _larmoj de Dia patrino_, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en densa branĉaro siajn dolĉajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de plaŭdantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas ĉarmegaj tiuj bordoj de Ŝeŝupa-rivero en Litvalando!
Alte sur unu de tiuj krutaĵoj, sur la granda, muskkovrita ŝtono jam de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiĝinta, ŝiaj gepatroj estis mortintaj, kaj ŝi vivadis ĉe sia onklo, malriĉa posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed ŝi loĝadis ĉe li nur dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto aŭ Aprilo la varmetaj ventoj komencis fluidigi la neĝamasojn, kiam alte en la aero la unuaj alaŭdoj estis aŭdataj kaj aperis la sovaĝaj anseroj, tiam ŝi forlasis malluman ĉambreton en la dometo de sia onklo kaj--malaperis.
Ŝi vagadis tiam ne timante ankoraŭ ofte tre malvarman veteron--ŝi neniam vestiĝis varme--tra la herbejoj kaj kampoj serĉante florojn. Malfeliĉulino, ŝi devis longe serĉi ĝis ŝi trovis iajn ĉar en mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Ŝi tial vagadis longe kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdiĝis la Ŝeŝupa-bordoj tiam oni kun plena certeco povis ŝin trovi sur la suprenomita granda ŝtono.
Tie sidis ŝi plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies densaj, nigraj haroj estis senorde sur la ŝultroj falantaj. Ŝia malriĉa vestaĵo estis plibeligita per floroj kaj verdaj branĉetoj kiuj ĉie, kie nur eble, estis alfortiĝintaj. Apud ŝi sur la ŝtonplato kuŝadis bukedoj de kampfloroj. Ŝi restadis je Ŝeŝupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato devigis ŝin foriri. Tiam ŝi iris aŭ hejmen, aŭ en ian proksiman kolonion[4]; silente alveninte, ŝi timeteme haltis antaŭ la fenestro, aŭ apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion dirante staris ŝi tie tiel longe: ĝis iu el la domgeloĝantoj, kiuj ĉiuj ŝin konis, kompate donacis al ŝi iom da manĝado. Satiĝinte kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel ŝi alvenis, ŝi ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis.
Nur nokte ŝi fariĝis pli rimarkebla. Ĉu luma ĉu malluma estis la nokto, ĉu agrabla vetero regadis aŭ ĉu ventego kriegis kaj pluvego siajn akvojn teren verŝis, egale, ĉiatempe oni aŭdadis ŝian kantadon de la krutaĵo super la Ŝeŝupa-rivero.
Ŝia kanto en Litva lingvo--ŝi posedis rimarkinde klaran, belan voĉon--jen mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, jen laŭtvoĉe eksonante, havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ĉiuj Litvaj kantoj, eĉ al kantoj kun ĝoja aŭ petola enhavo.
En noktoj trankvilaj, kiam la luno superarĝentigis la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj sur la rivera supraĵo aperadis multaj dancantaj lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la voĉo de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj, rosofreŝaj herbejoj.
Se iu malfruiĝinta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta frenezulinon, kiel ŝi, florornamita, sur la altaŝtono sidis, aŭ se li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta ŝin, glitantan tien mistere, mallaŭte, kun alte leviĝintaj manoj--li sendube estus kredinta, ke li vidis aŭ feinon de akvoj aŭ alian noktan fantomon.
La frenezulinon ĉiuj ĉirkaŭuloj konis kaj ĉar ŝia farado estis tute sendanĝera kaj neniun malutiliganta, oni lasis ŝin libere vagadi, florojn deŝiradi kaj loĝadi sur la riverbordo. Tiamaniere ŝi vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ĉiuj. Nur unufoje en ĉiu jaro ŝi furioziĝis. Tio estis en komenco de vintro kiam ŝia onklo ŝin devis kapti kaj perforte forkonduki de ŝia amata placeto por ke ŝi ne frostiĝu. Tiam tiu ĉi knabino pacema, trankvila, fariĝis furiozega. Oni devis ŝin kun ŝnuregoj kunligigi kaj dum du aŭ tri tagoj ŝi devis resti en la domo alligita. Post tiu tempo ŝi ree fariĝis trankvila, pacema kaj obeema kaj senkontraŭstare restadis nun hejme. Ŝi eĉ en tiu sezono fariĝis pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.--Sed kiam en la naturo nur la unuaj printempaj antaŭsentoj aperis, kaj la alaŭdoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis ŝi tuj la hejmon kaj vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia ŝtono; kantante kaj florojn deŝirante.--Tiam ree, de apenaŭ ekverdiĝintaj bordoj, en trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis aŭdebla ŝia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj ĝojiĝante elvokadis: "_Taŭ dor grajt atleks garnis ir lakŝtingala, durnovoĉe jaŭ gieda!_" (Nun jam baldaŭ alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la frenezulino jam kantas!).
(_Daŭrigota._)
PIEDNOTOJ:
[2] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "_sesriveroj_" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon.
[3] _Viola mirabilis._
[4] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie.
PROFESORO VULPO.
Tradukita de E. J. Catt.
Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, deviĝis pro malforteco, sin doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la loĝantoj de la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriproĉinda. La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj manieroj oni povas facile atingi, kaj ĝui, feliĉecon. "Male," li diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe pagi por ĝiaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn ĝi neniam plenumas, sed ĉiam fortiras de ni."
Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin aŭskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj loĝis en kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado.
Kion li do faris?
Li decidis ŝanĝi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de rabo, la soifo por buĉado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj. De nun li altiris amasojn da aŭskultantoj: cervoj, kapreoloj, gazeloj, ĉiuj trovis mil ĉarmojn en liaj paroladoj. Baldaŭ li gajnis reputacion, oni povas eĉ diri iom da famo, tiel ke maljuna, pia, bonvola leono, Reĝo de la lando, multe deziris lin vidi, lin aŭdi.
La vulpo raviĝis sin prezenti ĉe la kortego de la reĝo.
Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, venĝo, kaj kolerego kiu devas frue aŭ malfrue fali sur ĉiuj el ili.
La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen ion dirante, ĉar la reĝo ŝajnis plaĉata pro tiu ĉi ne ordinara sincereco.
La prediko finite, la reĝo alvokis la oratoron. La monarĥo diris al li: "Vi sukcesis min plaĉi, vi montris al mi la veron. Mi ŝuldas al vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via instruado?"
Kaj la vulpo respondis: "Ho, Via Reĝo Moŝto, kelkajn meleagrojn!"
Sabatan posttagmezon knabeto sidis sur rivera bordo fiŝkaptante, kiam homo venis al li kaj demandis:
"Kiom da tempo vi estas tie ĉi?"
"Preskaŭ du horojn."
"Kiom da fiŝoj vi estas kaptintaj?"
"Ho! se mi kaptos tiun ĉi fiŝon, kaj alian, mi havos du!"--(9929).
HO VE! NI VIROJ.
Ho, kompatindaj Esperantistoj! Ĉu ja povas esti vere ke ni, senkonaj kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan Pudingon sen la ĉefa enhavaĵo--sen la sekvinberoj?! Humilege ni petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan funton da sekvinberoj, anstataŭ ol permesi, ke ili estu duonigitaj kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne kontenta pro tiu ĉi, ni ankaŭ eluzis duonfunton da riboj.
Ni memoras ke, foje, ĉarma knabino diris al ni ke: "Kiso sen lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!"
Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensaĵo kiel la unua, ni tute konsentas pri ĝi, sed, pri la liphara-sala afero ni, malfeliĉaj viroj, ne povas juĝi.
Nu do, vi feliĉaj legantinoj, kiuj ne ankoraŭ faris viajn Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankaŭ unu funton da sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj.
Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama afabla legantino, S-rino Jem Ross Archibald, por la faro de _Novjara Haketaĵo_ (Angle, _mincmit_).
_Materialo._-- 1-1/2 funtoj da Riboj (Lavitaj kaj sekitaj). 1 da sekvinberoj (sen la grajnoj). 1/4 da Miksitaj Kanditaj Ŝeloj (dishaketitaj). 1-1/2 da Pomoj (ŝelitaj kaj senkoraj). 3/4 da Bovaĵsebo (haketu en pecetojn). Triono da raspita muskato. 1/3 unco da Cinamono (pudrita). 1/3 unco da Zingibro (pudrita). 1/3 unco da Ĉiuj Spicoj (pudrita). Duon-teokulero da kariofiloj. 3/4 funto da Mola sukero.