The Esperantist, Vol. 1, No. 9
Part 3
Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan, pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero.
Post tre felicxa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiigxis, kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakajxojn por la baldauxe foriranta vaporsxipo. Tion farinte kaj vespermangxinte, niaj fervoraj amikoj akompaniis nin gxis la ensxipejo por doni al ni lastan _Gxis la Revido_....
Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank' al vi, ni gxuis mirindan viziton; dank' al vi, ni nun havas ecx pli varman estimon de nia kara lingvo, kaj gxiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de nia akcepto cxe siaj samnacianoj. Vere ni sxajnis esti "centjaraj amikoj!"
Kaj cxu mi cxiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble, kaj ne estas dubinde!
Tamen unu malfacileco cxiam trovigxis, pri tio ni devis esti singardemaj. Jen. Cxiam, kiam oni arangxis estontan renkonton, oni devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Cxiam Sro. Michauxx diris ambaux, ekzemple, je la _naux kaj duono_ kaj je la _duono de la deka_. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas, neniam plu diros aux unu aux la alian. Ni diros je _naux-tridek_. Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro kauxzata de tiu malfacileco.
Al la dirita horo, cxiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam internacia por diri la horon. Laux la antauxa anonco en The Esperantist, tiu cxi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la praktika) uzo.
Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn cxi liniojn, kion vi pensas? Cxu vi ne multe bedauxras, ke vi ne kuragxis partopreni je tiu cxi unua oficiala grupkunvenejo? Mi gxin esperas. Tamen, ne estas necese, ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn cxi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a & 31a Julio kaj la Auxgusto, ili ricevos viziton de granda aro da alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el cxiuj proksimaj aux malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj, kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, _Effingham Road, Lee, Kent_) li povos arangxi specialajn kondicxojn kun la fervoja kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato.
_"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"_
LA LINGVO DE LA FLOROJ.
Originale verkita de Ben Elmy (Dauxrigata de pagxo 79).
PARTO II.
Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte nomus instinkto aux ecx prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj de la plimultigxanta anaro de observistoj pruvas tion cxi. Tamen, cxar la kreskajxoj aux floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj neniel tauxgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Ecx tiam, multe da floraj okazajxoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas.
Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun _Darwin_, ke "_la kreskajxoj kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon._"[2] Sed tiamaniere, farigxas ankoraux pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje "_kreskajxo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj tiuj cxi partoj reciproke ekmovigxas._"[2] Kia do estas la agometodo de tiaj procesoj? Se la kreskajxo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, cxu eble gxi komunikigas inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo, ecx cxe la dudeka centjaro!
Tre miriga ankaux estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraux mirindega estas, ke, kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la kreskajxo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj ecx albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan kreskajxon.
Cetere _Darwin_ skribas: "_Apenaux estas trograndigo diri, ke la radikpinto (de kreskajxo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera besto._"[2] Sed certe, oni povas plivole demandi cxu la agadoj de kelkaj floroj ne superas ecx iajn funkciadojn de tia besta cerbo.
Rilate al tio cxi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "_psikologio kreskajxa_," kaj li tre racie inspiras, ke "_cxe proksime estonta tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva_ psikologia _agado; ke tio cxi estas nepre resultato de tio; ke la vivo mem estas kondicxita per psikologia agado; ke iaj kreskajxoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco gajni individuan sperton, kaj gxin transigi al iliaj posteuloj, por ke tiuj cxi profitu, ne tute nekonscie._"[3].
La Amerikana poeto, Lowell, evidente kredis je tiu psikologio, cxar li aligas al floroj ne sole vivon, sed ankaux _animon_--
"Jen cxia terbulo, al viv' pusxigxante Pro alta instinkto, interna fervor', Kaj supren blinde gxis lum' palpetante, Atingas animon per herbo kaj flor'."[4]
Tiel ankaux la Angla poeto, Shelley, cxe "_La Sentema Kreskajxo_," parolas pri la gracia kortusxeco de la interna "_io, kvazaux spirito_" de tiu floro. Aliloke li remarkas, ecx apud pli humila kreskajxo, la influon viveman de la aero kaj de la lumo, tuj farigxontaj--
"Korbatoj nevideblaj de la flor', Al cxiu parto vivon pulsigantaj."[5]
Alia Amerikano, la glora Walt Whitman, rakontas--"_Karesante mi tenas brancxojn aux junajn arbojn--mi tuj sentas iliajn sukon kaj tendenon levigxantajn en mi, kiel hidrargo cxe varmeco. Mi baraktas amike kun ilia senkulpa fortiko--mi scias ke iom da gxia virto pasas de ili al mi. Eble ni reciproke intersxangxas ion--eble la arboj rekonas cxion tion pli ol mi iam pensis._"[6]
Preskaux idente sciigis Richard Jefferies--"_Tiu aliformigxo de buloj kaj malvarma materio en vivajn objektojn, faras la gxojon kaj esperon de la somero. Cxiu tronketo de herbo, cxiu folio, cxiu individua floreto kaj folieto, parolas pri espero. Konsideru la herbojn, la kreskajxojn--ili estas signoj de tero altigxante gxis la vivo, antaux niaj okuloj. Tial al mi estas la floroj tiom pli ol nur trunketo kaj folietoj.... La blankaj folietoj alvokas rekte al nia koro; la trankvilaj kverkoj estas plenaj je mistero. La floroj, per siaj mil vizagxoj, kolektis la kisojn de la mateno. Ilin sxatante mi ricevas almenaux iom da ilia vivopleno--novan penson el cxiu folieto._"[7]
Certe, nia kara Jefferies multe auxskultadis--kaj iom komprenis--la veran lingvon de la floroj! Tion cxi ankaux atestas siaj cxarmaj verkoj "_Bevis_," "_La libera Aero_," kaj la interesa, pretervorte lauxdinda, "_Historio de Mia Koro_."
Tamen bezonas konfesi, ke ne cxiuj floroj tiom aminde prezentigxas kontraux la homoj kaj bestoj, aux ecx kontraux cxiaj aliaj specoj de floroj. Inter ili ja estas amikoj kaj malamikoj, reciproke helpantaj aux malhelpantaj. Tion cxi precipe klarigis Dro. Taylor, en sia verko supredirita. La vero estas ke, kiel apud la bestoj, tiel ankaux apud la floroj, efektivigxas pli aux malpli la postuloj de "la barakto je ekzistado," "la natura elekto," kaj "la postdauxrigxo de la plej konvenaj je la okazoj." Estas, do, nur malklera konkludo, ke la floroj "nek laboras, nek sxpinas"; la vivotempo de la floroj estas tiom plene (kaj almenaux tiom utile) okupata, kiom tiu de la bestoj. Plie, estas ja la penado de la kreskajxoj kiu provizas ultimate la nutrajxon mem de cxiu besto, de cxiu homo; tial, tiu cxi devas memorigxi ke de la vivo kaj laboro de la kreskajxoj sia propra vivado dependas.
Amikaj floroj, kiel malmulte ni komprenas vian vivon, vian lingvon!
Cxe la kreskanta homa pensado, nia kompreno cxiam farigxos pli klara, kaj nia amo pli forta, je la plej belaj el la infanoj de la tero--la mutaj sed elokventaj floroj.
FOOTNOTES:
[2] El "The Movements of Plants."
[3] The Sagacity and Morality of Plants.
[4] The Vision of Sir Launfal.
[5] The Zucca.
[6] The Oaks and I.
[7] The Pageant of Summer.
Kiam nutro nin vivigas, Aux bonajx' ajn nin gxojigas, Ni memoru, ke ni devas Esti dankaj, cxar ni scias, Ke aliaj homoj penas Por ben' kiun ni ricevas: Ne forgesu ni gefratojn Bonfarintajn nekonatajn.
(6266).
LA "ATESTO PRI KAPABLECO."
Originale verkita de G. D. Buchanan, 8820.
Inter la rimarkoj kiuj aperis sub la titolo de _Correspondence Notes_, en la lasta numero de nia Gazeto, estis mallonga paragrafo, kiu diris, ke tiuj Britaj Esperantististoj kiuj dezirus akiri nepran pruvon pri sia plena sciado de nia helpa lingvo devus sin turni al la _Franca Societo por la Propagando de Esperanto_, por ricevi gxian konatan _Atesto pri Kapableco_. Kvankam ni cxiuj multe sxatas la fratan spiriton de niaj Francaj amikoj, tamen ni esperas, ke post nelonge ni povos arangxi ekzamenojn por Brita _Atesto_ laux simila modelo. Respondante al la afabla propono de nia Redaktoro, mi traktos mallonge pri tiu cxi afero, esperante, ke la konsilo de pioniro eble estu helpa al estontaj kandidatoj.
Kompreneble, la aspiranto devas jam posedi bonan gxeneralan sciadon de la fundamentaj principoj de la lingvo antaux ol li komencos la specialan preparadon por la ekzameno. Se li estus tiel felicxa kompreni plenege la Francan lingvon, li elektu fari tiun cxi ekzamenon France; sed nur adepto devus atenci tion cxi. Se, tamen, simile al mi, li konus nur sian nacian lingvon, li ne povos gxui la helpon de tiaj valoraj lernolibroj kiaj _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ kaj _La Texte Synthetique_.
Mi persone konstatis ke la Esperanta Sintakso, de Dro. Paul Fruictier, estis preskaux necesega, kaj mi gxin forte rekomendas. Se la studento povas verki kune kun amiko, tiom pli bone. Mi mem sxuldas multon je la inspirajxoj kaj konsilo de klera amiko, kun kiu mi ofte korespondas.
Fininte sian preparadon, la studento devas tiam skribi al _Sro. Edouard Breon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, pres Paris_, klarigante cxu li volas fari la ekzamenon France aux Angle. Post malmultaj tagoj li ricevos plenan sciigon pri la oficiala programo.
Se la aspiranto elektus fari la ekzamenon Angle, estos necese ke li traduku Esperantan eltirajxon Anglen, kaj Anglan eltirajxon Esperanten. La "Demandaro" enhavos serion da gramatikaj demandoj kaj ekzercon pri Esperanta elparolado. Por reprezenti tion cxi, mi uzis la bonegan fonetikan metodon kiu aperis sur pagxo 25, Nro. 2 de The Esperantist.
Skribinte al nia Samideano, Sro. Mann, de Paris, por ricevi lian opinion pri la speciala preparado por la ekzameno, mi ricevis la jenan valoran respondon.
"Pri plej efika kaj sukcesiga metodo studi por la ekzameno, mi rekomendus, post ellerno de la _Complete Text-Book_, zorgan legadon de _Hamleto_ kaj _Fundamenta Krestomatio_, kun _Esperanta Sintakso_, de Fruictier. Ekzemple, oni prenu en _Krestomatio_ iun anekdoton. Legu gxin du aux tri fojojn lauxtvocxe. Poste, oni faru al si diversajn demandojn per vortoj tiaj kiaj Kiu (n), Kies, Kie (n), Kiel, Kial, Kiam, Cxu? Por varii, oni rediru la anekdoton je aliaj tempoj ol tiuj donataj en la teksto mem. Ekz., la teksto eble rakontas la aferon, kiel okazinta je iu tempo pasinta. Nu, la ekzercanto povus rekonstrui la anekdoton, metante la serion da agoj en la pasantan tempon, AS, aux en la pasontan tempon, OS; poste en malsimplajn tempojn: Estis ... inta (j), k.t.p. Tiamaniere la studo farigxas vere interesa, kaj la lernanto tre baldaux elposedos la gramatikon tre simplan de Esperanto.
"Alion oni povas ankaux fari kun bonaj rezultatoj. Per la helpo de la vortaro Angla-Esp., oni povas ekzerci sin jene. Oni povas, dum la farado de agoj iaj, nomi ilin Esperante. Ekz. Levigxante, fru- (aux malfru-) matene, nomu la serion da agoj. Mi levigxas, mi starigxas, mi surtiras miajn sxtrumpojn, k.t.p. Mi estas vestita (mi est_is_ vest_ot_a). Mi lavas min, mi matenmangxas, mi laboras, k.t.p. Cxiuj cxi agoj estas analizeblaj kaj etendeblaj, kaj liveras tre interesajn imagajn konversaciajn kaj gramatikajn ekzercojn.
Tio estas la fama Gouin'a metodo studi lingvojn; gxi donas mirigajn rezultatojn. Tiamaniere, la vortoj kaj esprimoj restas en la memoro, kaj oni ne lacigxe lernas _papage_ novajn vortojn. Kaj por konversaciaj klasoj tia procedo estas praktikinda, cxar gxi sxparas la tempon kaj koncentras la pensojn de la ekzercantoj. Soj. George Phillips & Son, Ltd., 32, Fleet Street, London, eldonas tre interesan kaj pensigan serion da libroj verkitaj laux la Gouin'a metodo.
* * *
N.B.--Estas preskaux certe ke, post nur iom da tempo, la deziroj de tiom de adeptoj estos plenumataj, kaj Brita Ekzameno fondigxos. Oni nun klopodas pri la afero.--(Red.).
THE CERTIFICATE OF MERIT.
G. D. Buchanan, No. 8820.
Among the remarks under the heading _Correspondence Notes_, in the last number of our Gazette, was a short paragraph which stated that those British Esperantists who desired to acquire an indisputable proof of their thorough knowledge of our auxxiliary language must apply to the _French Society for the Propagation of Esperanto_, in order to obtain its well-known "Atesto pri Kapableco." Although we all greatly appreciate the fraternal spirit of our French friends, we nevertheless hope that ere long we shall be able to organize examinations for a British Certificate on similar lines. In reply to the kind suggestion of our Editor, I will briefly treat of this matter, in the hope that the advice of a pioneer may possibly be a help to future candidates.
Of course, the aspirant must first possess a good general knowledge of the elementary principles of the language before he begins the special preparation for the examination. Should he be so fortunate as to understand French thoroughly, let him elect to undergo the test in French; but only an adept should attempt this. If, however, like myself, he should know only his own national language, he will not be able to enjoy the help of such valuable text-books as _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ and _La Texte Synthetique._
Personally I have found that the _Esperanta Sintakso_, by Dr. Paul Fruictier, is almost essential, and I recommend it strongly. If the student can work with a friend so much the better. I owe much to the suggestions and advice of a well-informed friend, with whom I often correspond.
Having concluded his preparation, the student must write to _M. E. Breon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, near Paris_, stating whether he purposes taking the examination in French or English. In a few days he will receive full details as to the official programme.
Should the candidate choose to go up for the examination in English, it will be necessary for him to translate an Esperanto extract into English, and an English extract into Esperanto. The list of questions will contain a series of grammatical points and an exercise on Esperanto pronunciation. In order to illustrate the latter, I employed the excellent phonetic system which appeared on page 25 of The Esperantist, No. 2.
Having written to our Friend-in-Esperanto, Mr. Mann, of Paris, to learn his opinion with regard to special preparation for the examination, I received the following valuable reply:--
"As for the most effective and successful method of studying for the examination, I should recommend, after mastering the _Complete Text-Book_, a careful reading of _Hamlet_ and the _Fundamenta Krestomatio_, with _Esperanta Sintakso_, by Fruictier. For example, take some anecdote from the _Krestomatio_. Read it two or three times aloud. Then ask yourself various questions by words such as _Who (m), Whose, Where (Whither), How, Why, When?_ To vary the study repeat the anecdote, using tenses other than those employed in the text itself. For example, the text possibly narrates the matter as having happened at some past time. Well, the student could remodel the anecdote, placing the concatenation of events in the Present AS, or in the Future OS; and afterwards in the compound tenses: _Estis ... inta (j)_, k.t.p. In this manner the study really becomes interesting, and the pupil will very soon master Esperanto's very simple Grammar.
"One can also adopt another course with good results. With the aid of the _English-Esperanto Dictionary_ one can train one's self as follows. While performing any actions one can name them in Esperanto. Thus, getting up early (or late) in the morning, enumerate the series of actions. I get up, I stand up, I put on my stockings, etc. I am dressed (I was about to be dressed). I wash, I have breakfast, I work, etc. All these actions can be analyzed and extended, and supply most interesting imaginary conversations and grammatical exercises.
That is the famous Gouin method of studying languages; it gives remarkable results. Thus words and expressions are preserved in the memory, and one does not wearily learn new words parrot-method. And such a system is practicable for conversational classes, as it saves time and concentrates the thoughts of the pupils. Messrs. George Phillips & Sons, Ltd., 32, Fleet Street, London, publish a very interesting and thought-inspiring series of books compiled on the Gouin system.
* * *
N.B.--It is almost certain that in a short time the wishes of so many adepts will be fulfilled, and a British examination will be founded. The matter is now under consideration.--(The Editor).
La Onklino diris al sia nevino: "Ne ploru, karulino, aux ci malbeligxos."
"Cxu vi multe estas plorinta, kiam vi estis juna?" respondis la infanino.
(P de B).
DUA ORIGINALA SKIZETO, VERKITA DE E.W.
Nia Frauxlino.
Sxi logxis en dometo, tute apud la domego cxirkauxfosigita de sxiaj praavoj. Gxi nun apartenas al fremdulo, sed li ne estis vizitata de la sinjoroj de la departemento, kaj estis malestimata de la vilagxanoj. Li do lasis neokupata sian antaux ne longe acxetitan domon.
Nia Frauxlino estis, tiel, kiel sxia frato, la _pacama Pastro_ (pri kiu mi skribis en The Esperantist, No. 8) tre granda, sed sxi estis rekta kaj tre aktiva. Sxi havis brunajn okulojn, aglan nazon, firman mentonon kaj vocxon kiu neniam estis lauxta, kvankam ofte severega.
Unufoje Dimancxe sxi cxiam sidis simple vestita, kune kun sia nevino kaj tri servistinoj, sur la plej granda pregxbenko de la parohxa pregxejo. La Diservo finita, sxi venis al sxia pordo, kiun malfermis la parohxestro, kiu kolegia cxapo en la mano, salutis sxin profunde.
Sxi respondis je solena reverenco: tiam li sekvis sxin kaj sxiajn nevinojn al la pordego. Kiam ili ekstere alvenis, la auxdintaro eklasis siajn benkojn. En bela vetero _Nia Frauxlino_, cxar tiel sxi nomigxis cxiam, kutimigxis iri sub granda arbo en la pregxejkorto, kaj tie staris aux sidis dum la vilagxanoj kunvenis por demandi al sxi kuracilon aux konsilon; por priparoli ian disputon, je kies meritoj ili deziris, ke sxi aljugxu; aux por peti, ke sxi ordonu la punon por ia eltrovita krimeto. Sxiaj decidoj neniam estis disputataj, cxar la Galoj havas ankoraux supersticxan kredon je la sagxeco kaj sankteco de maljuna virgulino, se ili scias, ke sxi estas frauxlino de sxia propra elekto.
La junularo de la vilagxo amis kaj respektegis sian Frauxlinon; ankaux sxi amis ilin, precipe tiujn, kies gepatrojn sxi konis dum ilia juneco. El tiuj cxi, la plej de sxi amata estis la beleta, dolcxa dekokjara Nest. Sxi gxuis rigardadi la knabinon sidante inter la gehxoristoj apud sxia fiancxo, kiu estis lerta kaj inteligenta frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke sxi jam acxetis multe da utilaj ornamoj, trikotajxoj kaj fajencoj por la estonta domo de Nest--la domo en kiun, post unu aux du jaroj, la fiancxino estos kondukata kun la eksplodo de du aux tri cent pafiletoj, kun la piedfrapado de cent kvindek gxis ducent cxevaloj kaj azenoj, kun la kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aux ses cent homoj, cxar la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko.
Unu Dimancxon, Nia Frauxlino vidis Nest inter la gehxoristoj, sed ne estis sxiaflanke la _Cariad_'o.[8] La sekvantan Dimancxon sxi rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj melankolian. Sxi informigxis pri la kauxzo de tio cxi, kaj sciigxis, ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis gxis kiam li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam kuragxus reveni en tiun vilagxon, ili kasxus lian korpon tie, kie gxi nur trovigxus je la Fina Jugxo.
Nia Frauxlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilagxo ne estis jam punita de gxiaj viroj. Oni sxin klarigis ke tiuj terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaux sesdek, kaj la tuta parohxo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas devigi Nest edzinigxi. Cxu sxi ne povos nenii al sxi la plezuron vidi la _Cariad_'on gxis kiam liaj malamikoj foriros?"
Nia Frauxlino auxskultis, sed ne aprobis; tute ne!
Dimancxo denove alvenis, kaj sxi, dum la preteriro al la granda arbo, vidis multajn vilagxanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn aux amantinojn; cxar la viroj tiam nur malofte eniris la pregxejon, krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Sxi ankaux vidis grandegan terfosiston klinanta kontraux stango apud lageto, kaj sxi lauxte diris, ke sxi hontus je sxia lando, se li ne havus plenegan trempadon.
La Dimancxon sekvantan la sama vidajxo frapis sxiajn okulojn. Tuje sxi alproksimigxis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel estas malkuragxeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin. "Kial," sxi diris, "vi ne lin jxetos en la lageton?" Sxiaj paroloj produktis nenian videblan efekton, sxi do furiozigxis kaj ekkriis: "Nun, cxu ne trovigxas inter vi ecx unu viro? Bone! per Dio, gxin faros mi mem!"
Per rapidaj longaj pasxoj sxi marsxis al la terfosisto, lin ekkaptis je la gorgxo kaj forjxetis lin en la akvon.
Neniam li tie revidigxis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin mokis, tial ke li estis jxetita de virino, en akvon ke li lasis ilian bandon, kaj rapide flugis el la lando.
Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan _Cariad_'on. La juna paro cxiam dankis la karan Frauxlinon pro sia felicxeco, kiun ili sxuldis al sxia decida konduto; kaj la Frauxlino estis ecx pli respektegata kaj amata de sxiaj najbaroj.
La morto de nia Frauxlino similis je sxia vivo.
Kiam sxi kredis, ke la fino alproksimigxis, sxi venigis la vilagxan cxarpentiston, kaj donis al li la mendojn por sxia cxerko kaj cxiujn la ordonojn por nemultekosta enterigiro.
Post kelkaj semajnoj sxi unu mateno sentis, ke sxia animo baldaux foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris cxirkaux la lito, sxi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiauxparolojn. Sxi estis tiel trankvila, kaj sxia vocxo estis tiel gaja, ke neniu ploris. Kiam sxi diris: Mi estas laca; sxi fermis la okulojn, kaj neniam ilin malfermis.
Multaj ploris sian Frauxlinon.
FOOTNOTE:
[8] _Tiu cxi vorto signifas "reciproka amo," ne nur inter viro kaj virino, sed ankaux inter patro kaj filo, aux amikoj. Gxi do sxajnas nehavi perfektan tradukon Esperantan.--E.W._
UNU NOKTO EN "CALABRE."
Eltirajxo el Paul Louis Courrier. Tradukita de Paul Boulet.
Ian tagon, mi vojagxis en "Calabre."
Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa; suficxas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable la tempon kiam oni estas cxe ili.
Kiel kunvojagxanto, mi havis junulon.
En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj cxevaloj marsxis multepene; mia kamarado rajdis antaux mi; vojeto kiu sxajnis al li pli irebla kaj malpli longa perdigis nin...
Gxis la eknokto ni sercxis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli ni sercxis, des pli ni perdigxis, kaj la nokto estis densa kiam ni alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris gxin, ne sen suspekto, sed kiel fari?