The Esperantist, Vol. 1, No. 9
Part 2
Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis cxe la kvazaux dormanto, kaj la tenanto enpusxis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo kunpremis la bruston, kaj speco de gxemo eliris el la trahxeo de la mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la cxambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo.
Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la nuna okazo; la tuta suprajxo de lia korpo kovrigxis de malvarma sxvito, kaj liaj nervoj skuigxis de grandega tremado. Por mallonge skribi, li estadis sub sveno, kiu versxajne helpis lian konservon: cxar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la elsaltoj de lia teruro estus farigxintaj lia malkovrilo. La unua uzo, kiun li faris de lia rekonsciigxo estis rimarki ke, retirante, la mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta tiun cxi ilian senzorgon, sin eljxetante sur ilin kun dangxero de sia vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekauxdis el la malsupra cxambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove forveturi, esperante kapti pli da rabajxo. Ili tiel foriris, forte ordonante al la maljunulino, ke sxi sxlosu la pordegon dum ilia forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam, laux lia diveno ili suficxe malproksimigxis de la dometo, levigxante el sia kasxejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elsercxinte la posxojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn, kune kun argxenta posxhorlogxo kaj diamanta ringo, li proprigis al si sen bedauxro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la cxambron, li sin prezentis antaux la maljuna pekulino antaux ol sxi havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la sanga komerco, sxi ne vidis tiun cxi aperajxon sen signoj de teruro kaj mirego, kredante, ke gxi estis la fantomo de sxia lasta mortigita gasto.
Mallevigxante sur genuojn, sxi ekkonfidigxis al la protekto de la Sanktuloj, sin krucigxante je tiom da fervoro kvazaux sxi estis titolata al la speciala cxiela atento. Nek sxia zorgeco malgrandigxis kiam sxi klerigxis pri tiu cxi diveno, kaj eksciis, ke gxi ne estis fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por sxin riprocxi pri la vasteco de sxiaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke sxi alkondukigu al li la cxevalon. Sxi devis obei tian ordonon, kaj li sxin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis al sxi la kondukilojn, jxurante per tonoj plej severaj, ke la nura ilo por konservi sxian vivon trovigxis en lia senriska alveno cxe la proksima urbo, kaj ke tuj kiam sxi kauxzus al li kian ajn dubeton pri sxia fideleco li senkompate farigxus sxia mortigisto. Tiu cxi deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu, treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi sendangxere en vilagxon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni logxigus lin, kaj venigus al li nelacigitan cxevalon aux kion ajn plie li bezonus por dauxrigi sian vojagxon. Per tiuj cxi kondicxoj, li diris, sxi povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, sxi sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante sxian konduton, kaj altenante apud sxia orelo la busxon de pistolo. Tiamaniere arangxitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie lia kondukisto lin forlasis la antauxan tagon. Estas kredeble, ke li ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj sxajnis al li esti la oftejo de rabado kaj mortigo.
Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun posedis. La unuaj pasxoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingigxis aux subpremigxis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de pripensado, plej teruraj antauxsentoj lin atakis. Cxiu brueto de la vento tra la arbaretoj sxveladis gxis la rauxkaj minacoj de mortigo! La skuado de la brancxoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj, kaj cxiu ombro de arbo farigxis la apero de sangema fripono!
Mallonge, en tiuj cxi okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun cxiu nova spasmo de timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankauxa torento de jxurajxoj, sxin avertante, ke sxia vivo neeviteble dependis de lia opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro kaj benita de malproksima vidagxo de logxejo. Li tiam ekturnis siajn pensojn je nova afero. Li pripensadis cxu li paradus sian brevegecon kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian gvidantinon al la legxpuno, aux cxu ne estus pli sagxe, ke li forlasus la maljunan Hekaton kaj sxiajn kunsciantojn al konsciencaj pikoj, kaj ke li kviete dauxrus sian vojagxon Parizon, je sendisputata posedo de la kaptajxo, kiun li jam akiris. Tiun cxi pasxon li do decidis fari, rememorigxante, ke per siaj sciigoj la rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en kiu okazo la havo kiun li _prunteprenis_ de la mortinto devus esti redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia aventuranto ne povis kontrauxstari. Li antauxvidis la versxajnecon, ke oni de li malproprigus lian akiron--kiun li rigardis kiel premio de la kuragxo kaj sagxeco--kaj lin detenus kiel atestanto je la rabistoj, kun evidenta domagxo al liaj propraj aferoj. Eble li ankaux elsentis konsciencajn kauxzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontraux kanajlaro, kies emoj preskaux ne povus diferencigxi de la siaj!
Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino, kiun li eksigis cxe loko apud la vilagxo, elpetinte, ke sxi forlasu vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn kunkulpulojn en la manojn de la justeco.
Sxi ne mankis promesi tutan reformigxon kaj, dejxetinte sin antaux li pro lia bonegeco, sxi foriris al sia dometo, forte decidinte konsili siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilagxo por kulpigi nian heroon.
Sed tiu cxi, sagxege, nekonfidante je sxiaj protestoj, nur haltis por lui kondukanton gxis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la urbo Chalons sur Marne.
ESPERANTO EN JXAPONUJO.
Letero de Sro. van Doorn en Yokohama.
26 _Aprilo_, 1904.
Tre Estimata Samideano,--
Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondicxo de Esperanto en tiu cxi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, jxus estis komencita, kiam gxi ricevis seriozan haltigon de la nuna militado, kiu okupas cxiujn la atentojn de la cxi-tieuloj.
La propagandado estas tre malfacila tie cxi, cxar la Angla lingvo estas deviga temo en cxiuj lernejoj sub la registara observo. Foje estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu cxi lando, cxar, kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la Jxaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio jxurnalo _The Voice_ kiu formetis cxiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn mallogikajn uzadojn. Plie, tiu cxi estas granda kosmopolita urbo, kaj la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial la helpa-lingvo Volapuk havis tie cxi multe da studentoj. Hodiaux gxia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom konata de cxiuj Jxaponanoj, estas vulgare por Jxaponoj kaj Hxinoj gxin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas distinga! Jxaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan civilizacion, kaj nun povas administri cxiujn siajn departementojn sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj sxipestroj de posxtsxipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Jxaponaj lernejoj. Je tiuj cxi ni devas esperi, cxar ili havas gravan influon inter la bone edukitaj Jxaponoj. En diversaj partoj de Jxaponujo jam de kelka tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri gxia plena tauxgeco kiel internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, cxar la Jxaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedauxrinde, tiuj cxi diversnaciaj pioniroj gxis nun restis tute izolitaj, laborante cxiuj aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antauxenirus, se cxiuj Esperantistoj tie cxi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondigxus gxenerala kaj centra grupo.
KANTETO.
Karulino Mia.
Originale verkita. De William Officer.
Kiam la maten' lumigxas, Ho karulino mia! Gxia belec' memorigas Plej dolcxe min de via.
Kiel cxirkaux mi varmeco De la tagmeza horo Falas, gxi min pripensigas Pri via korfervoro.
La vespero, rosa, stela, Kun sia trankvileco, Murmuretas la rakonto De via amemeco.
Tiel je animo mia Eterne vi cxeestas; Kaj per songxo-lumo Imago vin envestas.
La belega mondo perdus Por mi brilecon sian Se am' via malvarmigxus Ho, karulino mia!
My Dearie.
Tradukita en la Sokta lingvo.
When lichtens the mornin' O dearie o' mine! Its beauty remin's me Maist sweetly o' thine.
As at noontide the sinbeams On earth saftly rest, I think o' the fervour That glows i' thy breast.
The e'en, wi' its stillness, Its starnies, an' dew, The tale o' thy kin'ness Aye whispers anew.
Sae thou tae my soul Art near evermair; And fond fancy cleeds thee In dream glamours fair.
For me the braw warl' Its brichtness wad tyne, Should thy love e'er grow caul' O dearie o' mine!
ZENITA SUNO.
Originale verkita de Thomas Hunter, M.A.
Ho! Suno en plej alta vojo, Ci venas kun somera gxojo; Tagigxas nun la tago glora Junio dudek unu flora.
Pli frua estas kant' miela De la arbara birdo bela Kies fluida vocxo penas Dum ci en roza robo venas.
Gxojas la besto, cxia floro Kun la plej ricxa bonodoro, Kaj kun la plej kolora helo Disdonas benon de l'cxielo.
Homaro nun per interamo Respondus al la cia flamo, Cxar venas ci en alta vojo, Ho! Suno kun somera gxojo.
NEATENDITA AVIZO.
Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed gxi ne utilos al mi!"
La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn rilatojn kun alilanduloj, kaj sxajne estis kontenta je la kono de la Angla lingvo.
Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio, kies kastelo trovigxis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis. La Angla lingvo suficxos cxie! Li do forveturis, por viziti la familian naskigxejon.
Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro, kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilagxanaro neniu komprenas lian lingvon. Preskaux cxiuj Euxropaj lingvoj tie havis siajn anojn, krom la Angla. Mia amiko estis tre malgxoja. Kompreneble, mi ofte priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je vespermangxo, li auxdis la nomon de nia kara lingvo! Morgauxe, tute sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj.
Cxion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne povis lerni.
Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun cxi bedauxrindan okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi cxiujn malklarajxojn! Se placxos al vi, vi povos profiti de mia kono Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies poemetojn estas tiel bonekonataj.
Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion de la kastelo, kaj gxiaj logxantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn li neniam antauxe lernis. Dank' al Esperanto, li nun scias ke, dum la antauxaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam liaj soldatoj ruinigis gxiajn najbarojn, cxar la tiama posedanto iam estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa historio.
Tiu cxi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono de Esperanto.
BULONJO.
H. Bolingbroke Mudie.
La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia vetero! Cxie trovigxas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute forgesis nin. Kuragxe!
Ni baldaux trovis, ke ni eniris Esperantujon, cxar, dank' al la sencxesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni apartigitan vagonon. Tie ni ensxlosigxis, por senhalte paroladi Esperante kaj esperante, cxar ni ja esperis, ke la vetero baldaux plibonigxus.
Laux la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies partoprenantoj nombris dek-du.
Gxustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis, kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis suficxe trankvila kaj ni sensxancele eniris la vaporsxipon.
Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe sxatis la privilegion gxin uzi. Vere, cxiam kaj cxie Esperantistoj gxuas specialajn privilegiojn.
Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la cxirkauxajxoj estis preskaux nevideblaj. Fine la kruta Franca marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis pakajxojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatigxi kune kun niaj jam konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne estis necese atendi gxis kiam la sxipo cxesus sian movadon cxar, alproksimigxinte, ni gxoje rimarkis ke la elsxipejo estis de granda verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon cxe ni, kaj tuj elkriegas per fortaj vocxoj tre korajn eldirojn. La steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Cxu la maro estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj gxoje flugis de la tero en la sxipon, el Francujo en Anglujon.
Kompreneble la cxirkauxstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo! Mi ja konas gxin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaux alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj, kaj kune eniri por submetigxi sub la linkaj okuloj de la limdepagistoj.
Ni vidis malfelicxulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis felicxuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas.
La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj, kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo trovigxas prezaro Esperanta. Tio cxi certe estas bona reklamo por la lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon, sed ke la verda Esperanta standardo ankoraux cxie regnis.
Baldaux ni, granda procesio, marsxis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fisxkaptado. La maro cxiam trovigxas je unu flanko cxi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj cxie vidigxis, pro la pluvego, kiu cxion sxangxigas.
Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo _Castiglione_, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentigxis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj.
Dum tiu cxi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi arangxis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi arangxos bonan veteron, por ke ni, kaj cxiuj aliaj kuragxuloj, gxuu felicxan libertempon." Kompreneble cxiuj multe ridis, je tiu cxi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo cxesis, la stratoj sekigxis, kaj fine la suno ekbrilis por aplauxdi tiun cxi memorindan internacian kunvenon.
Post tagmangxo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fisxvendejon, la sxipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermangxo.
Al tiu momento, Sro. Michauxx, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, cxagrenege mi gxin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu cxi okazo, li afable forgesos la proverbon ke _malfrua danko estas pli malbona ol danko ia_, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunvenigxis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribajxojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti gxin en la albumon, kiun mi cxiam konservos inter mia cxiam pligrandigxanta propagandilaro.
Dum la vespermangxo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni jam vidis sur la pagxoj de la _"Cicerone"_ (Semajna Bulonja organo, cxiam enhavanta Esperantan pagxon).
Sed, kvankam ni multe antauxgxuis la proponajxojn, la kunveno mem donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la nauxa horo, kiam ni eniris belan cxambregon, mirinde ornamigita de Francaj kaj Anglaj flagoj, kaj ankaux de cxiam verdaj arbetajxoj kaj palmoj. Vere sxajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.
Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj gxuis tiun akcepton. Ankaux la oreloj multege sxatis la koran hxoron: _"Dio savu la Regxon" ("The Esperantist," No. 1)_ kiu donis komencon al la bonega programo.
Estas tute neeble priskribi tiun cxi kunvenon detale, sed eble la programo estos interesa por legantoj. Jen estas:
_PARTO I._
Dio savu la Regxon Hxoro. Prezentado Sro. Michauxx. Valso Esperanto Fno. Decrequy. L'Espero Sro. Boulet. Mia Mano Fneto M. T. Bergier. Bonan Tagon, Suzo! Sro. Derveauxx. La Paco Sro. Dufeutrel. Duo de la Regxo d'Ys Sno. Bergier kaj Fno. Sutils.
_Honora Vino._
Piana-ludo. L'Akvofalo Fno. Pannevin. 13a, Hungara Rapsodio Fno. Decrequy.
_PARTO II._
Floreto Fneto G. Bergier. La Cigalo kaj la Formiko Fneto M. T. Bergier. La Korvo kaj la Vulpo Fneto Lephay. Lasta Deziro Fno. Sutils. Hamleto Sroj. Dufeutrel kaj Mudie. Hispana Romanco Sino. Bergier. La Bano de la Pastro Sro. Boulet. Galateo Sro. Derveauxx. La Marseja Himno Hxoro.
_Bonvena Cxampana Vino._
Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje sxatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi konfesas ke mi pleje sxatis la kvar recitadojn de Frauxlinetoj Bergier kaj Lephay. Kiam oni auxdas nian karan Esperanton el la lipoj de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, gxi havas ankoraux pli belan sonon ol kutime. Kaj oni devas ankaux gratuli--cxiujn! Cxio estis bona, ecx bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute placxis al mi.
Eble gxi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke gxi meritas gravan atenton. En almenaux unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.
Laux mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion cxi, kaj oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antauxlasta. Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin' (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, ecx por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj cxi poemoj, la Esperantaj vortoj tauxgas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco.
Post la finigxo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris _Esperantaj_, cxar ambaux el ili konsistis el floroj rugxaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco.
Sed jam tro longa estas tiu cxi priskribo. Por gxin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michauxx kaj Reeve.--Sed ne! Ekzistas ankoraux alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni cxie rimarkis, ke la _Verd-kovrilajxeto_ estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas sxatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus!
Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj.
Morgaux matene, post naux-tridek, niaj amikoj nin sercxis, kaj kondukis en la gxardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiigxis antaux bela floraro. La rezultato estas bona, kaj cxiam servos kiel fidela memorajxo de plezura mateno.
Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon gxis Wimereuxx. La antauxan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun cxi rubandon oni nun fiksis cxe la vitro de la tramo, kaj cxiuj preterirantoj bone rimarkis, ke gxi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon.
Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindajxojn mi certigxis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaux estas suficxe bela. Ne sxanceligxu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj.
Sur la beleta marbordo Wimereuxxa ni gxuis tre felicxan posttagmezon. La suno jxetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidigxis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj sxercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj gxuis tre plezuran ludadon kun la cxarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, ecx la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto cxiam estas internaciaj, kaj ni estis tre felicxaj, kaj multe bedauxris kiam vesperigxis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermangxo, ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la cxefloko de cxiuj Francaj urboj, la _Casino_. Tie, sidante en la belaj gxardenoj apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu venis el Roueno) afable promesis farigxi nova kunverkanto, kaj ni hodiaux povas legi lian lertan _Calabre_ tradukon.
Jen alia gajno por _Mondvaganta Redaktoro_! Li ricevas artikolojn de tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, gxis nun, mi kredas, mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la sukceso de tiu cxi Gazeto.
La proksiman tagon, post matenmangxo, ni hxore estis kantantaj _Funiculi Funicula_ kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por konduki nin en Le Portel.
Kia belega sablaro tie trovigxas. Ebena kaj malmola kiel asfalto. Bonega loko por la krevetkaptado, sed, sxajne, Esperantistoj en Bulonjo neniam havos tempon por tiu cxi agrabla amuzado. La tieaj amikoj cxiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindajxon.
Sur tiu cxi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine alvenis al la interesa vilagxo. Le Portel estas enlogxata de fisxistoj, sed Wimereuxx, je la alia flanko de la estuario estas rapide pligrandiganta cxirkauxurbo de Bulonjo.
En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la enterigiron de fisxisto.
Sro. Michauxx diris al mi, ke multe da la tieaj logxantoj ankoraux posedas la trajtojn Hispanrasajn, cxar siaj praavoj venis el tiu suda lando.
Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en Bulonjon, kaj oni arangxis finan posttagmezan promenadon gxis la rimarkinda monumento de la _Grande Armee_ Napoleona. Tiu cxi estis tiel sxatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero cxiam estis bela. Tamen oni diris, ke en la apudaj vilagxetoj estis iom pluvdona. Ni estis felicxuloj havi kune kun ni la veter-subestron!