The Esperantist, Vol. 1, No. 6

Chapter 2

Chapter 23,935 wordsPublic domain

Laux mia opinio kaj observadoj, tiu cxi sistemo de devigxa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo.

Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili gxuas la vivadon kune kun tiom da samagxaj kamaradoj. La junaj militistoj estas cxiam kaj cxie estimataj, ecx amataj. Ili vidas belajn urbojn, aux konatigxas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden.

En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzajxoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimancxojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu sxilingo, pasigas tri aux kvar horojn trankvile auxskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finigxo de la servado, ili gxuas la memorojn pri la estinteco, kaj cxie renkontas amikojn, cxar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aux universitato.

La plej populara kanto el cxiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaux de la Memvolulo al lia Amantino._" Tiun cxi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaux ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaux" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo sxangxis la unuan linion, kaj la auxtoro volonte akceptis la korektajxon. Nun gxi komencas "Adiaux, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.")

Jen estas la lauxvorta traduko.

LA ADIAUX DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.

Adiaux, ho belulino! L'armeo al la fronto Foriras; se mi haltus, Eterna estus honto.

Ne ploru! mi spereble Revenos, ho angxelo! Aux, en batal' mortinte, Vin vidos en cxielo.

La glavon, la pafilon, Mi portas, kaj pistolojn; Je l'sunlevigx' mi diros La adiauxparolojn.

Turnestron mi surmetis, Per tuta prepareco! Mi, vir' kaj militisto! Vivu la libereco!

Militi mi ne iros Kontraux patrujaj bandoj! Sed la fremdulojn peli El la Italaj landoj.

De longe per tiranoj Ni estas suferantaj; Mi iras Lombardion Kontraux la subpremantoj.

Ho! la pasioj estas Teruraj; sed la morto Por gajni liberecon Estos belega sorto.

Kun tiom da aliaj Mi ankaux mortos--eble-- Sed ne maltrankviligxu! Mi mortos honoreble.

Se mankus la novajxoj Pri via vir' amanta, Per kuglo mortigita, Ne estu sopiranta.

Mi ne vin lasos sole; Cxar restos la trezoro; Kaj li sin konsolados; La fil' de mia koro.

Jen! la trumpet'! l'armeo. Foriras; ne min tenu! Al filo kison donu, Kaj libereco venu!

LA VIRO VERDA.

Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).

Estis en la pregxejo de malgranda vilagxo, ke mi renkontis la lamulon.

Mi ekzamenadis iom atente la eksterajxon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu cxi kesto cxiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas gxin rakonti, cxar mi estas preskaux certa, ke neniu povos gxin kredi."

Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.

"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda cxambrego. De longe oni nomas gxin 'La Fantoma Cxambro,' cxar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'"

La muroj estas de grandega dikegeco, cxar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadrajxoj el nigra kverko tute kovras kaj kasxas tiujn cxi murojn. La netapisxita planko estas el la sama materialo, kaj antaux kelkaj jaroj oni tute malplenigis la cxambregon je la meblaro. La pordo trovigxas cxe unu ekstremajxo de la cxambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonsxildoj.

Cxambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek cxambregon pli konvenan por tia vizitanto.

Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la cxambregon, sed, kiam komencigxas la historio, mi estas cxe la flanko plej malproksima de la pordo.

Subite mi auxdis cxu argxentan sonorilon?

Ne pli klara kaj pura estas la vocxo de la Sinjorino.

La pordo malfermigxas; tra la malfermajxo vidigxas la terurigxaj vizagxoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, sxi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron.

Fermante la okulojn, mi revidas sxin; kaj denove mi auxdas la ridantan belan vocxon: "Ho! Malsagxuloj, kion vi timas? Estas nenio tie cxi." Tiam per mokema vocxo sxi aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi.

Ho, terurajxo! Kiel respondo je sxiaj vortoj, en la cxambro aperas la Viro Verda mem.

Sammomente la pordo bruege fermigxis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizagxo je vizagxo kaj mi vidas kvazaux rebrilatan do sxiaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto.

Kvankam treege paligxinta, sxi tamen per kuragxa mieno gxentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorcxata, sxi gxin prenis.

Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekigxis el la songxo, kaj rapidas alproksimigxi. Sed mi estas lama, kaj marsxas nur tre malrapide.

Antaux ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaux malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan suprajxon de la nigraj enkadrajxoj....

Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kasxitan pordon. En la dikajxo de la muro estas mallargxa tunelo, kaj flanke de gxi ni trovis la korpon de la Sinjorino...."

"Cxu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentigxis.

"Je la momento mi ja kredas tion, sed sxi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas sxin babilantan pri la Viro Verda. Febro sxin atakas, kaj sxi iom frenezigxas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Sxi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al sxi senduban pruvon ke la sxajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, sxi rapide resanigxos. Sed se sxi ankoraux kredos ke sxi vidis veran fantomon, certege sxi mortigxos."

Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni cxiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio cxi?"

"Tuj mi gxin diros al vi," li respondis. "Cxe tiu tempo ni havis tre kleran pregxejoteniston, veran konantulon pri cxiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun cxi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaux ducent jaroj: _Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._

Laux metio, la pregxejotenisto estis ankaux lignajxisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Gxi trovigxis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex europaeus_).

Alveninte mi vidis malgrandan konstruajxon de du etagxoj; la unua el briko, kie la lignajxisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed gxi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis gxuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna sxtuparo.

Suprenirinte, mi trovis tie la lignajxiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Sxajnis al mi ke la lignajxisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.

Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignajxisto rigardis min, kaj laux la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaux la okuloj de frenezegulo._

Mi ne scias cxu mi perfekte konservis la sxajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara vocxo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaux mi revenos. Tiam mi adiauxis kaj per malrapida pasxo mi malsupreniris la sxtuparon.

Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj cxizilo, per tre forta mano jxetita, preskaux frotis mian vangon. Ekrigardante malantauxen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizagxon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi.

Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restarigxas, ankoraux faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.

Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignajxisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego jxetante sin sur min.

Iafoje la muso sin savas!

Dum la lasta rulado ni alproksimigxis malgrandan grenejon. Gxi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna sxtuparo, la dekstra flanko tusxanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna platajxo, kie trovigxas pordo. Gxi estis tute neuzita kaj treege malnova.

Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la platajxo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran sxtuparon. La pordon mi trovis sxlosita.

La frenezegulo sxajnis iom sxanceligxi. Li levigis la falintajn sxtupojn kaj dissxiris ilin, kiel oni dissxiras paperojn. La pecojn li jxetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis ecx vundata.

Per tiu cxi amuzajxo li pasigis multajn minutojn.

Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la sxtuparo, ankoraux restis flanke de la muro. Tiun cxi li forsxiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la platajxo kaj la muro, li trapasis gxian finigxon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignajxon per siaj tutaj fortoj--la fortoj de frenezulo.

Pli kaj pli mi sentis la platajxon tremetanta; mi alkrocxigxis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi auxdis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta platajxo; konfuzitan sonadon de multaj vocxoj alproksimigxantaj. Tiam, kun lasta lauxta krakego, la tuta platajxo falis teren, kaj mi nenion konis plu...."

Denove la lamulo silentigxis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis.

"Ho, la Sinjorino resanigxis: sxi estas mia edzino."

"Pri la lignajxisto?"

"Li estis trovinta kasxatan vojon el la pregxejo en la kastelon; antauxe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kasxatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo.

Jes, li logxis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaux tute resanigxis. Hieraux mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis.

Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilagxo demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro.

Gxustatempe!"

Jen estas la historio de la Viro Verda: cxu gxi ne estas tre, tre stranga?

LA DEVENO DE ESPERANTO.

Tradukita el Rusa lingvo de G.V. Vidu la komencon sur la 79-80 pagxoj de "The Esperantist" (Marta Numero).

Tie cxi mi diros gxustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi sercxis kaj eljxetadis cxion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaux por la vortoj. Konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aux alia vorto, se ni nur _konsentos_ ke gxi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataux ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa." Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al cxiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_, _ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_, ... k.t.p.).

Sed tiun cxi penson mi tuj forjxetis, cxar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraux pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkigxis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, sxangxita nur tiom, kiom gxin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondicxoj de la lingvo. Estante jam sur tiu cxi tero, mi baldaux rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al cxiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj mi kompreneble utiligis tiun cxi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraux granda diferenco. Mi komunikis pri gxi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis gxin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni cxiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu cxi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

"Malamikete de las nacjes Kado, kado, jam temp' esta! La tot' homoze in familje Konunigare so deba."

(En la nuna Esperanto tio cxi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigxi devas").

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kusxis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finigxis la unua periodo de la lingvo.

Mi estis tiam ankoraux tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraux 5-6 jarojn kaj dum tiu cxi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori gxin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antauxvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kasxi antaux cxiuj mian laboron.

Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu cxi tempo estis por mi tre malfacila. La kasxeco turmentis min; devigita zorgeme kasxadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaux nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajxo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj cxi versajxoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi brosxuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, cxe kiaj cirkonstancoj tiu cxi versajxo estis skribita, gxi eksxajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj mi havis suficxe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi sxajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en gxi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio sxajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraux ne preta praktike.

Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la neuxtrala, sed difinita finigxo "aux" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forjxeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.

En la jaro 1878 al mi sxajnis, ke estas al la lingvo suficxe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraux ne suficxe bone gxin posedas; la praktiko do cxiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraux ian nekapteblan "ion," la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "_spiriton_."

Mi komencis tiam evitadi lauxvortajn tradukojn el tiu aux alia lingvo kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neuxtrala.

Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj cxesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aux alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aux alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraux unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neuxtrala lingvo. Mi sciis, ke cxiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo gxin akceptos; tial mi ne povas gxin akcepti gxis tiam, kiam gxin akceptos la tuta mondo." Sed cxar la "mondo" ne estas ebla sen antauxaj apartaj "unuoj," la neuxtrala lingvo ne povis havi estontecon gxis tiam, kiam prosperos fari gxian utilon por cxiu aparta persono sendependa de tio, cxu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aux ne.

Pri tiu cxi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antauxe ilin akceptu, kaj donas al tute nededicxita adresato la eblon kompreni cxion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la sxlosilon--alkondukis min al la penso arangxi ankaux la lingvon en la maniero de tia "sxlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaux la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu cxi sxlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nededicxita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian Esperantan leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua brosxuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antauxparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis sercxi eldonanton. Sed tie cxi mi la unuan fojon renkontis la maldolcxan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraux multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane sercxis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian brosxuron por eldono kaj fine--rifuzis.

Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan brosxuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi staras antaux Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj." Mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan, trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... _mi transiris Rubikonon_.

THE BIRTH OF ESPERANTO.

Freely translated from an Esperanto version of a Russian letter written by Dr Zamenhof, by John Ellis.

"This is an appropriate place for me to say a few words about the material for the dictionary. Much earlier, when I had examined and rejected every non-essential from the grammar, I had desired to exercise the principles of economy in respect of the word-material also. Thinking that it was a matter of indifference what form any particular word took, so long as it was agreed that it should express a given idea, I simply invented words, taking care only that they should be as short as possible, and did not contain an unnecessary number of letters. Instead of using "interparoli" (to converse), a word of eleven letters, why should we not express the idea just as well by some word of two letters, say, "pa"? So I simply wrote the shortest and most easily pronounced mathematical series of conjoined letters, to each factor of which series I gave a certain meaning (_e.g._, a, ab, ac, ad, ba, ca, da ...; e, eb, ec ...; be, ce ...; aba, aca ... etc.).

"But I immediately rejected this notion, for my own personal experiments proved that these invented words were very difficult to learn, and even more so to remember. I came to the conclusion that the material for the dictionary must be Romance-Teutonic, altered only so far as regularity and other important requirements of language demanded. Standing upon this ground, I soon observed that the present languages possessed an immense supply of words already international, with which all the nations had a prior acquaintance, and which formed a veritable treasure house for the future international language--and, of course, I utilised this treasure.

"In 1878 the language was more or less ready, although there was a good deal of difference between my _lingwe uniwersala_ of that date and the present Esperanto. I told my fellow-students about it--I was then in the 8th Class of the gymnasium--and the greater part of them were attracted by the idea, and struck by the unusual easiness of the language, began to study it. On the 5th of December, 1878, we united to celebrate the birth of my language by a solemn festival. During the feast there were speeches in the new language, and we enthusiastically sang a hymn the commencing words of which were as follows:--

"Malamikete de las nacjes Kado, kado, jam temp' esta! La tot' homoze in familje Konunigare so deba."

which being interpreted into English, 'May the enmity of nations fall away, fall away, for the hour is come! All mankind must become as one family.'

"On the table, in addition to the grammar and dictionary, lay some translations in the new language.

"And thus the first stage of my language came to an end.

"I was then still too young for my work to appear before the public, and I decided to wait five or six years longer, and during that time to carefully test my language and to work it out fully and practically. Half a year after the feast of December 5th, 1878, we finished our course at the gymnasium and separated. The future apostles of the new language made some attempts to discuss 'the new language,' but, meeting with the ridicule of their elders, forthwith renounced it, and I remained in a glorious minority of one. Foreseeing nothing but scoffing and persecution, I decided to hide my work from the eyes of all.

"For five and a-half years whilst I was at the University I never spoke to anyone about it. That was a very trying time for me. The secrecy tormented me. Compelled to carefully conceal my thoughts and plans, I went scarcely anywhere, took no part in anything, and the most enjoyable time of life--the student-years--was, for me, the saddest. Sometimes I endeavoured to find distraction in society, but I felt myself a stranger, sighed and went away, and from time to time eased my heart by writing poems in the language I was elaborating. One of these poems, 'Mia penso,' I afterwards inserted in the first brochure which I published; but to those readers who were unacquainted with the circumstances under which they were written the verses would appear strange and incomprehensible.

"For six years I worked at perfecting and testing my language, and it gave me plenty of work, although in 1878 I had thought that it was quite ready. I made many translations and wrote original works in it, and severe trials showed me that what I had considered to be quite finished in theory was nevertheless not ready for practical use.