The Esperantist, Vol. 1, No. 5

Chapter 2

Chapter 23,853 wordsPublic domain

Arielo.-- Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe. Laŭ via volo ilin mi disigis Per bandoj travagantaj nun l'insulon, Kaj Ferdinando, la reĝido, sola De mi lasita, estas en angulo; Sopire, li l'aeron malvarmigas Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas.

Prospero.--La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn De la ŝiparo, kiel vi disponis?

Arielo.-- Savita estas nun la ŝipo reĝa Ankrita en la profundega golfo-- De kia loko min, je l'noktomezo, Vi vokis iam por alporti roson El ventetiĝa Bermudinsularo-- La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj Miregigitaj, lacaj de penado, Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas. Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis Interrenkontis sin, kaj Neapolon Malĝoje iras.--Ŝiparestro pensas Ke l'reĝan ŝipon li fundiri vidis, Kaj ke en mar' pereis la regnestro.

Prospero.--Mision vian, Arielo, bone Plenumis vi; alia tamen ago Farota restas. Kia estas l'horo?

Arielo.-- La posttagmeza.

Prospero.-- Du sabloŝutiloj Sin malplenigos ĝis la sesa horo: Ni dume devas bone tempon uzi.

Arielo.-- Ĉu plie mi labori devas, mastro? Bonvolu vi memori la promeson Al mi faritan sed ne plenumitan.

Prospero.--Ĉagrena? Kial do?

Arielo.-- Min liberigu!...

Prospero.--Ne antaŭ ol la tempo venos!

Arielo.-- Mastro! Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele Vin servis--ne mensogis--ne eraris ... Vin servis senŝpareme, senmurmure, Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro Rabaton.

Prospero.-- Ĉu, spirito, vi forgesas El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

Arielo.-- Neniam.

Prospero.-- Jes! vi ĉion nun forgesas. Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ...

Arielo.-- Neniam.

Prospero.-- Malbonulo, vi mensogas! Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso-- Malpura sorĉistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj-- Agadis.

Arielo.-- Mastro, ne!

Prospero.-- Ja vi forgesas. Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis.

(_Daŭrigota_).

MATEO FALKONE.

Eltiraĵo el Merimée, tradukita de ELISE BAUER.

Unu tagon en aŭtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, ĉar la loko estis tro malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni vidos ĉu li ne havis kaŭzon por penti pro tio. Li estis foririnta de kelkaj horoj, kaj Fortunato kuŝis je la suno, rigardante la bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimanĉon, li tagmanĝos en la urbo, ĉe sia onklo, la korporalo.

Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li ekleviĝis, kaj turnis sin je la flanko de la ebenaĵo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je malegalaj interspacoj ĉiam alproksimiĝante. Fine en la vojeto, kiu kondukis al la domo, aperis viro kun pinta ĉapo (kiel portas la montanoj) barba, kovrita per ĉifonaĵoj, pene trenigante kaj apogante sin sur sia pafilo. Li ĵus estis ricevinta pafon en la femuron. Tiu ĉi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por aĉeti pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en la arbaron, antaŭ liaj persekutantoj. Li alproksimiĝis al Fortunato dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto Sanpiero. La _flavaj kolumoj_ persekutas min. Kaŝu min, ĉar mi ne povas plu marŝi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kaŝos vin sen lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kaŝu min rapide, ĉar la soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, ĝis via patro revenos. Kaŝu min, aŭ mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco Fortunato respondis, "Via pafilo estas senŝarga, kaj ne estas aliaj kartoĉoj en via kartoĉujo." "Mi havas mian stileton." "Sed ĉu vi kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne povas esti filo de Mateo Falkone. Ĉu vi do arestigos min antaŭ via domo?" La infano ŝajnis kortuŝita. "Kion vi donos al mi se mi kaŝos vin?" La bandito serĉis en sia leda poŝo, kaj eltiris el ĝi moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno apud la domo. Gianetto eniĝis tien, kaj la infano lin kovris tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen neeble suspekti viron kaŝitan sub la fojno. Plie li prenis katinon kun ŝiaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke ĝi ne estis tuŝita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile rekuŝiĝis je la suno.

Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu ĉi adjudanto estis iom parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomiĝis Teodoro Gamba, kaj estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis kaptinta kelkajn.

"Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandiĝis," li diris. "Ĉu vi ĵus vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankoraŭ tiel granda, kiel vi, kuzo," naivege respondis la infano.

"Tio venos. Sed diru al mi ĉu vi vidis pasi viron kun pinta nigra ĉapo, kaj ruĝe kaj flave brodita jako?"

"Viron kun pinta ĉapo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn demandojn!" "Hodiaŭ matene la Sinjoro Pastro pasis antaŭ nia pordo sur sia ĉevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi lin respondis--" "Ha, sentaŭgulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi kien Gianetto iris, ĉar estas li, kiun mi serĉas; kaj mi estas certa, ke li prenis tiun ĉi vojeton."

"Ĉu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentaŭgulo. La pafoj vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis Gianetton. Eble vi eĉ kaŝis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj vidu ĉu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por marŝi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finiĝis tie ĉi." "Kaj kion diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia forestado?" "Sentaŭgulo," diris la adjudanto, "ĉu vi scias ke mi havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! Ĉu vi scias, fripono, ke mi povas kuŝigi vin en malliberejo sur la pajlo kun katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviliĝis.

La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa afero, ĉar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan ĉambron. La meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, ĉasiloj kaj kuiriloj. Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj ŝajnis ĝui la konfuzon de la soldatoj. Unu alproksimiĝis al la amaso da fojno kaj vidis la katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la ŝultrojn, kvazaŭ li sentas la ridindecon de sia singardo.

Nenio movis, kaj la vizaĝo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon. La adjudanto preskaŭ malesperis. Li jam serioze rigardis je la flanko de la ebenaĵo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris, "vi ŝajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone ĉe mi, kaj se mi ne timus ĉagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi donos al vi tiun ĉi belan arĝentan horoloĝon, kiu certe valoras tridek frankojn!"

"Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horoloĝon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun ĉi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis ĝin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuraĝiĝas kapti ĝin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. Ŝajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horoloĝon al li.

"Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horoloĝon, kondiĉe ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horoloĝon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizaĝo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto ŝuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaŭ sufokiĝis. Dume la horoloĝo balanciĝis, turniĝis kaj kelkafoje eĉ tuŝis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano leviĝis al la horoloĝo; liaj fingroj tuŝis ĝin, kaj ĝi tute kuŝis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la ĉenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno ĝi brilis kiel fajro.

La tento estis tro granda.--Fortunato levis ankaŭ la maldekstran manon, kaj per la antaŭfingro li montris supre sian ŝultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la ĉenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horoloĝo.

La soldatoj tuj renversis la amason, kaj ĝi baldaŭ moviĝis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante leviĝi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto ĵetis sin sur lin, kaj elŝiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgraŭ lia kontraŭbatalo.--Gianetto, kuŝita sur la tero kaj ligita kiel branĉaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimiĝis. "Filo de ...," li diris pli malŝate ol kolere. La infano ĵetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas ĝin. Sed la kaptito ŝajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marŝi; vi devas _porti_ min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen laciĝi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per branĉoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaŭ metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli senĝena."

Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandaĝi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbiĝo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antaŭmarŝis, kurbiĝata penige sub la pezo de grandega sako da kaŝtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; ĉar estas neinde je Korso porti ian ŝarĝon krom siaj armiloj.

Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu ĉi ideo? Ĉu li malpacis kun la justeco? Ne, li ĝuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj prepariĝis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" Ŝi tuj obeis. Li donis al ŝi la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke ĝi ne ĝenu lin. Tiam li malrapide autaŭeniris al la domo, laŭlonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta ĵeti sin, je la plej malamika movo, malantaŭ la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kaŝate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartoĉujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas ŝargi la armilojn de ŝia edzo.

Vidante Mateon tiamaniere alproksimiĝantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, aŭ se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la poŝto. Je tia ŝanceliĝo, li kuraĝe decidiĝis antaŭeniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo ŝajnis al li longega.

"Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj ĝentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marŝadon hodiaŭ, sed ni ne devas plendi pri nia laciĝo, ĉar ni faris bonan kaptaĵon. Ni ĵus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio laŭdata," ekkriis Giuseppina, "li ŝtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj ĉi paroloj ĝojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon al la korporalo Chardon--sed tio ne estas grava afero, li estas nur Franco:--Plie li kaŝiĝis tiel bone, ke la diablo mem ne estus povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni neniam estus trovinta lin. Gianetto kaŝiĝis sub tiu ĉi amaso da fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros ĝin al lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la provincestro."

"Malbeno!" ĝemis tute mallaŭte Mateo.

Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kuŝis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kraĉis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo."

Nur homo certa morti estus kuraĝiĝinta elparoli tiujn ĉi vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan. Li baldaŭ reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn.

"For de mi!" ekkriis la malfeliĉulo kun tondra voĉo. Poste, turniĝante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkaĵon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li ĵus interŝanĝis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris _adiaŭ_ al Mateo kiu ne respondis....

Ĉirkaŭ dek minutoj pasis antaŭ ol Mateo malfermis la buŝon. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun voĉo kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Paĉjo mia," ekkriis la infano, alproksimiĝante, la okulojn larmplenajn, preta sin ĵeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantaŭen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn paŝojn de sia patro. Giuseppina alproksimiĝis. Ŝi ĵus ekvidis la horoloĝĉenon elpendantan el lia ĉemizo. "Kiu donis al vi tiun ĉi?" "Mia kuzo, la adjudanto."

Mateo ekprenis la horoloĝon kaj, ĵetante ĝin forte kontraŭ ŝtonon, disrompis ĝin en mil pecetojn.

La ploregoj de Fortunato duobliĝis, kaj Mateo daŭrigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj ĵetinte ĝin sur la ŝultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris ŝi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazaŭ ŝi volis legi tion, kio pasiĝis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." Ŝi kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie ŝi fervore preĝis antaŭ la imago de la Dipatrino....

Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun larĝan ŝtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn preĝojn!" "Patro mia, Paĉjo, ne mortigu min!" "Diru viajn preĝojn!" ripetis Mateon, teruravoĉe. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavoĉe la patro respondis _Amen_ je la finiĝo de ĉiu preĝo.

"Ĉu tiuj ĉi estas ĉiuj preĝoj kiujn vi scias?"

"Patro, mi ankaŭ scias la _Ave Maria_, kaj la _Litaniojn_, kiujn mia onklino lernigis al mi."

"Ili estas tre longaj, sed diru ilin!"

La infano finis la litaniojn per malfortega voĉo.

"Ĉu vi estas fininta?"

"Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros ĝin. Mi tiome petegos mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto."

Li estis ankoraŭ parolante kiam Mateo murmuris: _Dio vin pardonu!_

Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta.

Sen ĵeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por serĉi fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da paŝoj, li renkontis Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi faris?" ŝi ekkriis.

"Justecon!"

"Kie li estas?"

"En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu loĝi kun ni."

TOM BOLIN.

(Dibdin.--Tradukis A. Motteau).

Senviva kuŝas nun Tom Bolin, Karulo de l'ŝipar'; Ventego ne plu blovos sur lin En granda mortintar'. Li staris en beleco vira, De la marist' model'; Ferdeke devosklavo vera, Sidant' nun super vel'. (_bis_).

Tom ĉiam sian vorton gardis Kaj kore donis sin; Edzinon virtan li posedis, Amikojn verajn, nin. Li ankaŭ kantis tiel bele, De l'ŝipo Filomel'! Bedaŭru ni do lin fidele, Zorgantan super vel'. (_bis_).

Veteron belan sendos tamen La supervol' al Tom, En tago kiam venos hejmen Maran' kaj landa hom'. Ŝipanon, reĝon morto kaptas; Se li nun homa ŝel' Senmova korpo sube restas, Tom vivas super vel'. (_bis_).

DIVERSAJ AVIZOJ.

Niaj Germanaj Samideanoj baldaŭ komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan broŝureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj.

* * *

Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club.

* * *

Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj poŝtkartoj, ĵus estas skribinta: "Ĉu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraŭ farinta grandaron da poŝtkartoj ilustritaj? Ĉiutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, aŭ ses, ĉiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p."

Mi ĉiam pensis, ke tiuj ĉi multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de poŝtsignoj ankaŭ estas inda je atento. Al ĉiu, kiu sendos ĉi tie sian nomon kaj adreson, por ke ĝi enmetiĝu en nian adresareton, kiel kolektanto de poŝtsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenaŭ dek diversaj poŝtsignoj. Kaj ĉiuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun ĉi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ĉi afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. _Per malgrandaĵoj oni grandaĵojn efektivigos!_ Tial mi multe konfidas je poŝtkartoj kaj poŝtsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.

* * *

Kelkaj amikoj tre amas _kronikon_; sed la Redaktoro petas ke ili sin turnu al la _Lingvo Internacia_, _L'Esperantiste_, _k.t.p._ por ĝin trovi. Tamen en tiu ĉi numero li donas mallongan skizon pri la agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. _The Associated Teachers' Guild_, _The Central Technical College_, _The Sir John Cass Technical Institute_, _The Westbourne Chapel_ en Londono, kaj kunvenoj ĉe Sheffield kaj Nottingham aŭskultadis kaj ekinteresiĝis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro.

Bonaj leteroj enpresiĝis en _The Hexham Herald_ kaj _The Scottish Cyclist_. Malfeliĉe _The Daily Paper_, kiu donis al ni tiom da espero kaj helpo, estas mortinta, ĉar nia fervorega amiko Sinjoro Stead ne povis plu zorgadi pri ĝi. Tamen nia movado ŝuldas al li ankoraŭ pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la _C.T.C. Gazette_ mi jam estas skribinta.

Mi ne povas nomi ĉiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan revuon, _The Crank_, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon, skribitan de nia agema _Librarian_. Dua artikolo kredeble sekvos en la tria numero.

Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En _La Plume Stenografique de France_ troviĝis longan skizon; kaj ankaŭ tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens'a ĵurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea Prezidanto, fariĝis konsulo de la Unuiĝitaj Ŝtatoj. Espereble la lingvo internacia helpos lin, kvankam ĝis nun ne estas multe da kunbatalantoj tie.

Tamen, antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu ĉi antaŭemega lando. "When I was in business in New York I had considerable correspondence with merchants in various parts of the world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of an international business language. With this feeling I paid some attention to _Volapuk_ and _Spelin_, the two previous attempts at this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence in there being any future in either of them. With regard to Esperanto I have a very different feeling, and think it is going to be a success."

* * *

Por finigi tiun ĉi avizaron, mi deziras altiri la atenton de la legantaro al la ĵuseldonita tre interesa raporto pri la _Esploro de la Groupe Esperantiste de Lyons_. Tiu ĉi energia centro sendis leterojn je la komenco de 1903 al ĉiuj konataj grupoj, petante respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu ĉi interesa afero nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elĉerpos kelkajn frazojn el tiu ĉi raporto pri la enhavo de la sescent da ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en la plej granda parto de la Eŭroplingvaj landoj. (2) Plej ofte fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4) Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenaŭ nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni ĉiuj devas dankegi la Lionan Grupon pro ĝia granda laboro, kaj pro la grava rezultato kiu ĝin kronis.

CORRESPONDENCE NOTES.

A.J.H. (Shrewsbury) writes: "There are many ways of spreading the language, but two plans, which I have not yet seen in print, appeal to me. (1). Let merchants, especially those with a world-wide business, adopt Esperanto names for their goods. (2). Cause Esperanto to be included among the languages in which it is permissible to send telegrams."--In thanking A.J.H. for the kind suggestions, and hoping that many will follow his good example, we beg to note that the second of these plans is already in vogue, as the writer has seen several Esperanto telegrams, of course minus the accents. As to the first, it is a capital suggestion. A certain perfume (Espero) has been advertised in this gazette, and, in consequence, the proprietor has had many orders from France and other foreign strongholds of our Cause. The opening up of a universal market for one's goods is the first advantage of the study, from a business man's point of view, and I trust that ere long it will be largely made use of by our growing army of Esperantists.

* * *