The Esperantist, Vol. 1, No. 5

Chapter 1

Chapter 13,721 wordsPublic domain

Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)

_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 5._

_March, 1904._

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS

Page The Accent Problem (The Editor) 65-66 A February Walk (Esperantist 6380) 67 Italian Folklore (Clarence Bicknell) 68 Spanish Proverbs (Esperantist 4686) 68 The Tempest, continued from pages 5, 21, 40 & 56 (translated by A. Motteau) 69 Mateo Falkone (Elise Bauer) 70-72 Tom Bowling (translated by A. Motteau) 72 Various Items of Interest 73 Correspondence Notes 74-75 The Birth of Esperanto (translated by John Ellis) 76-78 Our Holidays (The Editor) 78 The Language of Flowers (Ben Elmy) 79 Two Fables from Lafontaine (O.W. 7074) 79 The Gates of Heaven (J. H. Meyrick) 80

FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square.

SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq. Spencer College, Wimbledon.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., _Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work_.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

THE NEWEST PERFUME.

ESPERO.

Green and Gold Label printed in Esperanto.

Price 1/-. Post free, 1/1.

GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W.

[Image: Esperanto Postcard]

WHAT IS ESPERANTO?

THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn.

For Complete Text Book, send 1s. 8d. to--

Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C.

A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments.

Facsimile of the Esperanto Postcard.

On Best Ivory Card, 1/1 for 50.

Please state whether Inland or Foreign.

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

No. 5.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

MARTO, 1904.

Karaj Legantoj, Salutojn!

The Esperantist! Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto? Kompreneble ĝi devas esti (1) Tiu, kiu lernas, kaj uzas, Esperanton: (2) Tiu ĉi malgranda Gazeto, en la sama lingvo presita.

Kaj kio estas Esperanto? Ĝi estas tio, kion nia bona estro, Doktoro Zamenhof, donis al la mondo, post kiam li estis studinta multajn Eŭropajn lingvojn.

Ĉu ni do estos pravaj, enkondukante niajn proprajn "plibonigojn" en la lingvon? Kaj ĉu tiu ĉi Gazeto prave povos sin nomi The Esperantist, se estos en ĝi presita ia ŝanĝo, neaprobita de la aŭtoro de la lingvo? Tute ne.

Je la kvindek naŭa paĝo, en la Februara Numero, ni vidis kelkajn el la kaŭzoj, kiuj pruvas ke la signoj tre malhelpas nian progresadon; kaj ankaŭ estis anoncite ke Doktoro Zamenhof aprobas la uzon de la litero H anstataŭ la supersigno.

Tiu ĉi certe estas lerta kaj sufiĉa, tamen ĝi ŝajne ne plaĉas al kelkaj el niaj Anglaj studentoj. Tute forgesinte ke, kiam oni estas lernonta ian lingvon, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas ke la Esperantaj konsonantoj devas esti laŭ la _Angla_ uzo. Ŝajne alilandaj amikoj ne estis pripensitaj.

Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, ĉar oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankaŭ kredas ke la Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute malsamaj je la uzo de la Itala lingvo.

Ĉar malmultaj studentoj skribadas pri tiuj ĉi akcentoj, mi hodiaŭ sendas al Vi tiun ĉi leteron. Kaj, ĉar Vi estas veraj Esperantistoj, Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi poŝtkarte Viajn opiniojn antaŭ Aprilo 10, 1904.

(_Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W._).

La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) ĉiam estas kontraŭ la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun ĉi demandon, Vi, Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj ĉi du proponoj:--

(1). _Ĉu_ The Esperantist _presiĝos sen signaj literoj, sed per CH, GH, HH, JH, SH?_

(2). _Ĉu ĝi presiĝados per la literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kiel ĝis nun ni faris?_

Mi petegas ke ĉiuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj ĉi du proponoj, skribu al mi poŝtkarton, enhavantan la vortojn "_Mi kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de Esperanto, kiel Lingvo Internacia._"

Tiam, se mi ricevos sufiĉe da tiaj poŝtkartoj, Via deziro estos plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist.

Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto, Sinjoro W. T. Stead, estas malsaniĝita, kaj forvojaĝis al Sudafrikujo. Kompreneble ĉiuj Geesperantistoj unuanime sendos al li koregajn bondezirojn je rapidega resaniĝo, kaj esperos ke, antaŭ ne longe, li povos repreni siajn senĉesajn penadojn por la plibonigo de la homaro. Nunatempe li malfeliĉe estas paginta la punon de tro da entuziasmo, ĉar li provis fari pli ol eble estas.

La Biblioteko Esperanta denove pligrandiĝis, per la aldono de la tri sekvantaj libretoj:--

(1). _Vojaĝo interne de mia ĉambro_ (kvindek ok paĝoj) estas bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M. S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan tradukon de tiu interesa verketo.

(2). _Advokato Patelin_ (kvardek du paĝoj) estas triakta proza komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. Ĝia enhavo estas tre interesa kaj ŝerca, kaj ĉiuj Esperantistoj ĝuos bonan ridon, je ĝia tralego. Ni gratulu Sinjoro Evrot pri la bona temo kiun li elektis, kaj ni esperu ke, antaŭ ne longe, la komedio aperos en Esperanta teatro, laŭ la deziro de Doktoro Zamenhof. La legado de komedioj multe helpas la paroladon de la lingvo.

(3). _Tridek ses elektitaj fabloj de La Fontaine_, tradukitaj de M. Vaillant, bone taŭgas kiel legolibro Esperanta, ĉar ni jam konas la Anglan tradukon. Niaj legantoj jam vidis specimenojn de fabloj Esperantigitaj, kaj espereble tiu ĉi aro plaĉos al ili.

Ni gratulas la tri verkistojn kaj esperas ke ili baldaŭ skribos aliajn (eble originalajn) verkojn.

Ĉiuj el ili troviĝas ĉe The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple. Ĉiu kostas 1/-.

Ni plezure povas anonci ke la de longe atenditaj Vortaroj nun eliris, kaj ke ili multe plaĉis al niaj amikoj. Ni esperas ke, nun kiam oni havas vortarojn, multe pli da Esperantistoj bonvolos sendi al ni artikolojn. Alie The Esperantist ne povos enhavi sufiĉe da interesaĵoj por gajnadi la aprobon de ĝia tutmonda Abonantaro.

Dear Readers, Greeting!

The Esperantist! What is the signification of this word? Naturally it must be (1) One who learns and uses Esperanto; (2) This little Gazette printed in the same language.

And what is Esperanto? It is that which our good chief, Dr. Zamenhof, gave to the world after he had studied many European languages.

Therefore should we be justified in introducing our own "improvements" into the language? And could this Gazette rightly call itself The Esperantist if in it were printed any change not approved of by the author of the language? Certainly not.

On the fifty-ninth page, in the February Number, we saw some of the causes which prove that accents greatly hinder our progress; and it was also announced that Dr. Zamenhof approves of the use of the letter H instead of the accent.

This certainly is both ingenious and adequate, nevertheless it apparently does not please some of our English students. Entirely forgetting that when one is learning any language one must begin at the alphabet, they imagine that the Esperanto consonants must be in accordance with the _English_ usage. Apparently our friends in other lands are not considered.

I believe that we in England will rightly approve of using GH, HH, JH, for their sounds are easily remembered. And I also believe that the Italians will not justly disapprove of CH and GH, although their sounds are quite different from the Italian usage.

As a few students continue writing about these accents, I send this letter to you to-day. And, as you are true Esperantists, you will carefully consider the subject, and will be so kind as to send me, by postcard, your opinions before April 10, 1904.

The majority of us in England (perhaps in the whole world) have ever cried out against the accents. "Away with them" is the cry of many a fervent helper. To settle this question, you, dear Esperantists, can choose between these two proposals:--

(1). _Shall_ The Esperantist _be printed without accented letters, but by CH, GH, HH, JH, SH_?

(2). _Shall it be printed with accents Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ as heretofore?_

I beg all readers who prefer the first of these proposals to write me a postcard containing the words "_I believe the use of accents hinders the universal adoption of Esperanto as an international language._"

Then, if I receive a sufficient number of these postcards, your wish shall be carried out, and you will no longer see accents in The Esperantist.

Probably the majority of readers have already learned that our most fervent supporter, Mr. W. T. Stead, has been taken ill, and has gone to South Africa. Naturally all Esperantists unanimously send him most hearty good wishes for a very speedy recovery, and hope that ere long he will be able to renew his ceaseless labour for the betterment of mankind. At present he has paid the penalty of too much enthusiasm, for he has tried to do more than is possible.

The Esperanto Library has become further enlarged by the addition of the three following books:--

(1). _Vojaĝo interne de mia ĉambro_ (fifty-eight pages) is a capital translation from the French of Xavier de Maistre. The translator, M. S. Meyer, has succeeded in his purpose, and has given us a most able and correct translation of that interesting work.

(2). _Advokato Patelin_ (forty-two pages) is a three-act prose comedy by Brueys and Palaprat. Esperanto version by M. J. Evrot. Its contents are very interesting and humorous, and all Esperantists will enjoy a good laugh when reading it. Let us congratulate M. Evrot on the good theme he has selected, and let us hope that before long the comedy will appear in an _Esperanto theatre_, in accordance with Dr. Zamenhof's wish. The reading of plays is a great help to the conversational use of the language.

(3). _Thirty-six selected fables of La Fontaine_, translated by M. Vaillant, are very suitable for reading exercises, as we already know the English versions. Our Readers have already seen specimens of fables in Esperanto, and it is to be hoped that this collection will give pleasure.

We congratulate the three authors, and hope that they will soon write other (possibly original) works.

All are to be had from the Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C. Cost 1/- each.

We announce with pleasure that the long-awaited Dictionaries have now appeared, and have greatly pleased our friends. We hope, now that one has dictionaries, that many more Esperantists will be so kind as to send us articles. Otherwise The Esperantist cannot contain sufficient interesting matter to continue to gain the approval of its world-wide Subscribers.

FEBRUARA PROMENO.

Originale Verkita de Esperantisto 8380.

Tagmezo estas pasiĝinta. Vento fariĝis ventego. Grandaj hajleroj komencas stertori furioze kontraŭ la vitroj de miaj fenestroj. Elrigardante, oni povas nenion vidi krom blankan turnegantan amason.

Bruego de elementoj ekscitas homan animon same kiel muziko. En momento spirito de vintro tute posedas min. Varma ĉambro kaj brila fajro estas senpotencaj por min restigi interne. Surmetante mian superveston, mi eliras en blovadegon.

Unue la malvarmo pikas simile al serpento per sia tuŝo. Iom poste mia sango rapide ekfluas, kaj mi estas tute en harmonio kun miaj ĉirkaŭaĵoj. Mi marŝas kontraŭ la blovadego kun sovaĝa ĝojo, kiel soldato marŝas al batalo.

Vojo kuŝas inter du densaj arbetaĵoj. Antaŭ malmultaj monatoj, tiuj ĉi estis vestitaj per folioj kaj floroj; sed kiu diros ke ili tiam estis pli belaj ol nun? Hodiaŭ la supraĵoj de la branĉoj estas kovritaj per neĝo, pli blanka ol lano. Ili prezentas al mi retaĵon, en kiu blankeco kaj nigreco estas mirinde interteksitaj.

Tie ĉi kaj tie, sub arbetoj, malgrandaj birdoj serĉas rifuĝon de la blovegado. Ili sidas kaj tremas, aŭ eble saltadas senreste de loko al loko. Je tia vido venas pensoj pri la suferoj kaŭzataj per senkompata vintra vetero. Vidaĵoj de malvarmaj kaj malsataj bestoj, de infanoj ĉifonvestitaj, kaj senkomfortaj homaj hejmoj, pasas antaŭ mia imago.

Baldaŭ troviĝis malfermoj el la arbetaĵoj, kaj tie la neĝo estas tiel ebena, ke oni ŝancelas detrui ĝian belecon, sur ĝi marŝante.

Fine mi atingas la supron de monteto, kaj mi vidas ke la nuboj preskaŭ estas forpasintaj, kaj ke la vento estas ĉesinta. Okcidente, la suno flamas simile al granda globo de fajro. Ĝiaj radioj iluminas la ĉielon je punco kaj oro, kaj ĵetas flavan brilecon sur la suba neĝo.

Tra gloroj de vintra sunkuŝiĝo mi marŝas hejmen, al brila vespera fajro, kaj al mia Esperanta Gazeto.

IRLANDA LEONO.

Tagon, Irlandano sen okupado renkontis vojaĝantan sovaĝbestaron, kaj demandis la mastron:

"Ĉu mi povas esti utila al vi?"

"Nu, jes," respondis tiu ĉi, hieraŭ nia sola leono mortiĝis. "Se vi surmetos lian haŭton kaj aktos en la kaĝo, mi pagos vin."

"Tutkore mi konsentas!" respondis la Irlandano.

Nokte en la fojron amaso da homoj alvenis por vidi la mirindajn bestojn. La mastro elparolis: "Gesinjoroj, jen ne terura ne malsovaĝigebla Afrika leono. Mi nun metos lin en kaĝon, kun la tigro."

Je tiuj ĉi vortoj, la "leono" rampis al la bariloj, kaj kviete diris: "Vi forgesas ke la tigro manĝos min!" Sed la mastro, svingante la vipon, respondis: "Ne, tigroj neniam manĝas leonojn."

Tiam la leono estis ŝovita en la alian kaĝon, kaj la tigro tuj komencis treege salti al li.

La malfeliĉa Reĝo de Bestoj, pensante ke li estis mortigota, murmuris: "Ho! Sanktulo Patriko, gardu min!" "Ne timu," diris la tigro, "mi ankaŭ estas Irlandano!"

G. C. Law.

ITALA FABLASCIENCO.

En Esperanto verkita de Clarence Bicknell.

Ne tre malproksime de mia urbeto, loĝas maljunulo okdekjara, tre bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis al mi la vulgarajn nomojn de la sovaĝaj kreskaĵoj, kiujn la pli junaj generacioj ne lernas, aŭ rakontas al mi la kredaĵojn kaj superstiĉojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis tiujn ĉi, antaŭ ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domaĝe ne kolekti tiajn fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, ĉar baldaŭ ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas du el la ses rakontoj, kiujn mi aŭdis.

(I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, loĝantino en la proksima vilaĝo, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon aŭ la antaŭtagon de la _Memorigo de la Mortintoj_, tio estas, la duan aŭ la unuan de Novembro. Subite ŝi ekvidis procesion de multenombraj personoj, kiuj eliris el la preĝejeto. Tiuj ĉi personoj, aŭ prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn ĉe la manoj, kaj unu el ili prezentis al ŝi sian krucon, kiun ŝi akceptis, kaj metis en sian antaŭtukon. Reveninte hejmen, ŝi malfermis la antaŭtukon kaj trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaŭ ŝi iris al bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro konsilis, aŭ ordonis, ke ŝi reiros saman lokon, por reatendi la alvenon de la procesio, sed kunportante en ŝia antaŭtuko katon-viron. Ŝi ankaŭ devos redoni la oston al tiu, kiu ĝin donacis. Tiun ĉi ŝi faris, kaj la persono, kiam li (aŭ ŝi) ricevis ĝin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via antaŭtuko tion, kio ĉeestas; ĉar alie vi nun estus kun ni." Ŝi reiris hejmen, kaj malferminte la antaŭtukon, vidis la katon, mortan kaj rigidiĝitan.

Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaŭ la saman fablon, sed kun iom da diversaĵo, kaj la afero okazis en malsama vilaĝo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, ĉar ĉiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, ŝi metis ĝin en la tirkeston de sia ĉambro. Dum la nokto ŝi vekiĝis. Aŭdinte ĝemojn kaj sopirojn ĉe la tirkesto, ŝi malfermis la meblon, kaj terurigite ekvidis la fingron de mortinto. Ŝi ankaŭ iris pastron, kaj ricevis similan konsilon. Kiam ŝi redonis la fingron, ŝi ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis.

(II.). Tiu ĉi estas tre interesa, ĉar la rakonto memorigas la legendon pri _Tannhäuser_ kaj mi neniam aŭdis similaĵon. Mia amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian ŝafaron al la malproksimaj montherbejoj kie loĝas amiko kunpaŝtisto. Tiu ĉi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la ŝafoj revenis sen li. La nokto pasis, sed eĉ matene li ne vidiĝis. Tiam mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris serĉante lin, sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la tranĉileton per kiu li kutimis skulpti figurojn aŭ literojn sur la ligno. Pasis kelkaj tagoj, sed la paŝtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion li faris dum la semajno de sia forestado."

Post ok tagoj, la paŝtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la ŝafoj, sed ili ne tute manĝis ĝin; tial li enmetis la restaĵon en sian poŝon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita kaj lumigita, kie estis tre multe da ĉarmaj fraŭlinoj, kaj multe da manĝaĵoj, kaj da trinkaĵoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li: "Danku la Sinjoron ke vi enhavas poŝe iom da salo, ĉar sen ĝi, vi deviĝus resti kun ni."

Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj ĉi, kaj de aliaj similaj fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas ŝanĝiĝita. Kaj ankaŭ ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la antaŭtempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne plu estas potenculoj.

HISPANAJ PROVERBOJ.

1. Korniko[1] diris al korvo "For de tie ci, nigrulo!"

2. Kiam amiko petis, ne estas morgaŭ.

3. Dio ne batas per du manoj.

4. Kiam unu pordo fermiĝas, cent pordoj malfermiĝas.

5. Tiu, kiu donacas al la publiko, donacas al neniu.

6. La piedoj de la ĝardenisto ne malutilas al la ĝardeno.

7. La vulpo estas ruza, sed pli ruza estas tiu, kiu kaptas ĝin.

8. Tiu, kiu bonfaras al vi, aŭ mortos aŭ foriros.

9. Tiu, kiu ne havas kapon, ne bezonas ĉapelon.

10. La saĝulo ŝanĝas siajn ideojn, sed la malsaĝulo neniam.

(4686).

FOOTNOTE:

[1] Carrion crow.

N.B.--_Maltaj kaj Hindaj Proverboj poste aperos._

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la kvar antaŭajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

(_Vokante_). Servisto, venu! venu, Arielo! Mi estas tute preta: venu! venu!

(_Aperas Arielo_).

Arielo.-- Saluton al vi, granda mia mastro! Laŭ via bondeziro tuj mi venas. Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi Sur nubaj volvoj min vi nun devigos? Tuj Arielo agos.

Prospero.-- Ĉu, spirito, Vi kaŭzis la ventegon laŭ l'ordono?

Arielo.-- Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe, Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj, Mirigon mi dissemis, ekbruligis Multegajn lokojn mi, per unu fojo; Ĉe l'masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn Videble mi flamigis; tiam, kune Interligiĝis flamoj. Pli momentaj, Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj, La flamoj, krakoj de l'sulfura muĝo!... Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis, Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

Prospero.--Spirito brava! En tumulto tia, Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi, El ili kiu povis agi saĝe?

Arielo.-- Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis En malespera stato. Krom maristoj, Tuj subakviĝis ili el la ŝipo De mi ekbruligita. La reĝido, Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj, Unue maren ĵetis sin, kriante: "Infero certe estas nun malplena! Ĉi tie nun la diablaro loĝas!"

Prospero.--Bonege, Arielo! Ĉu proksime De l'lando ne fariĝis ŝippereo?

Arielo.-- Proksime, mastro.

Prospero.-- Ĉu nun ĉiuj vivas?