The Esperantist, Vol. 1, No. 4
Chapter 4
"Estimata Sinjoro Redaktoro,--Ĝis nun mi neniam legis ion, aŭ en la Esperantaj Gazetoj, aŭ en la korespondado pri la utileco kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj ĵurnaloj, pri la instruado de ĝi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn lingvojn. Certe mi ofte ricevis poŝtkartojn de Francaj knaboj, kiuj diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn poŝtkartojn aŭ poŝtsignojn k.t.p. Sed tiuj ĉi, kredeble, jam eklernis aliajn lingvojn. Ĉu neniu el niaj patroj Esperantistaj ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuraĝas paroli aŭ skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus feliĉaj se ili povus korespondadi pri kolektoj de poŝtsignoj, aŭ pri ludoj, objektoj de naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila por interrilatoj kun alilandaj knaboj.
Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el ĉiuj lingvoj, ĉar ĝi ne naskiĝis infaneto, sed maturaĝa, kaj ili ŝanĝiĝis kaj maljuniĝis.
Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur praktika lingvo por hodiaŭ sed ĝi alrigardas la estontan progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun ĉiuj alilanduloj, kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niaj _fratoj_.
Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686."
Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj ŝajne infanoj tre amas Esperanton. Certe en Anglujo, mi ĉiam observis, ke la plej interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu tian novan lingvon, enhavas iom da novaĵo, kaj tial estas precipe interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene taŭgas por la instruado de infanoj, ĉar ĝi estas lingvo facila, senescepta, kaj logika, kaj, pli ol ĉia, la lernantoj de Esperanto devas _pripensi_, ne nur _memori_.
PRI SCIENCAJ AFEROJ.
Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la elsendon de signaloj. Antaŭ malmultaj tagoj li sukcese signalis po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu de Signor Marconi. Membroj de la Poŝtoficejo kaj de la Mar- kaj Militafakoj ĉeestis ĉe tiuj ĉi provoj apud Holyhead.
* * *
La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver Lodge,[2] kiu laboras pri tiu ĉi afero kaj kiu ĝis nun sukcesis, komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur ĉia bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive ŝarĝitajn, kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn ĉi provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas ke, per tiu ĉi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj.
* * *
Antaŭ ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo, montris ke ne estas eble ŝarĝi elektroskopon kiam radiumo apudestas. Por tiun ĉi efektivigi oni devis kovri la radiumo per dika kovrilo de plombo, kaj ĝin porti al la malproksima fino de la ĉambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis ŝarĝita, ĝi tuj disŝarĝiĝos kiam la radiumo estas apudportita.
Esperantist 8105.
FOOTNOTE:
[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "_nian kuriozan lingvon_"; sed, ĉar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun ĉi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaŭ bonvolos sendi alian interesaĵon. Kaj ni ankaŭ esperu ke ĝi estu Esperanteskribita.
ITALAJ PROVERBOJ.
1. Blindulo ne povas juĝi pri koloroj.
2. La amboso daŭras pli longatempe ol la martelo.
3. Ĉiu forpelu la muŝojn per sia propra vosto.
4. Dio donacas filojn, sed la diablo nevojn.
5. Pli bone estas ovo hodiaŭ, ol kokino morgaŭ.
6. La sama fajro purigas oron kaj konsumas pajlon.
7. Bona kuracisto neniam prenis medicinon.
8. Pli bone estas fali de la fenestro ol de la tegmento.
9. Ne estas hundo kiel ajn malbona, kiu ne skuas sian voston.
10. Kiu ne ludas (hazarde) gajnas sufiĉe.
(4686).
THE HYMN OF THE ESPERANTISTS.
A mighty voice is sounding thro' the world, The sons of men at last awaking To keener hatred of the wrongs of war Than ever rankled in their hearts before; A snow-white banner to the winds unfurled The power of the sword is breaking!
Beneath this symbol of a sacred hope Warriors of Peace in hosts assemble; They battle not with sceptre or with crown; They fight to break the age of barriers down That sever man from man. With these they cope, And now the walls are set a-tremble.
Soon they shall totter to the waiting dust, The might of love no more attending, And by the blessing of a common tongue, The visioned peace that countless bards have sung Shall live in truth; the flashing sword shall rust, No lust of blood its aid demanding!
Fred Crook.
LIMERICK IN ESPERANTO.
Estis foje junul' en Armagh Kiun glutis grandega boa' Oni lin tuj eltiris Kaj li poste diris: "Estas varmege en la boa'!"
Esperantist 7891.
ĈU VI ESTAS PRETA?
En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon sian ĉefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por pretiĝi je vojaĝo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie fondi branĉbankon).
Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu ĉi respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu ĉi tuj kaj decide respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj aldonis: "De la hodiaŭa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaŭ matene kaj vi estas la ĉefo de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj taŭgeco, metis tiam la fundamenton por granda riĉeco, estis Julio May.
_Tradukis_ Elise Bauer.
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 4, by Various