The Esperantist, Vol. 1, No. 4

Chapter 2

Chapter 23,707 wordsPublic domain

Nun tiam kiam, nia afero reale ekmovas en tiu ĉi lando (pardonu min se mi kaptas la nunan okazon por diri kiel mirinda, laŭ mia opinio, estas la progreso, kiun ĝi jam faris, kiam oni konsideras ke apenaŭ pasis dek du monatoj de ĝia komenciĝo), mi estas certa, ke troviĝos multaj Esperantistoj ĉe diversaj partoj de Britujo, kiuj tre volonte donos sian subtenon al la afero, skribante leterojn en la Gazetaro pro la fondo de ia ajn Klubo, Grupo, aŭ Societo. Tia korespondado sendube pruvos, ke ekzistas multe da kontraŭuloj al nia ideo. Tio-ĉi estas neevitebla por ia nova movado, kaj iliaj kontraŭdiraĵoj devas esti ĝentile aŭskultataj, kaj lerte rebatitaj de iu el ni, kiu posedas la necesan kapablecon por tia laboro. Ni ĉiam memoru, ke tia kontraŭeco pli multe valoras por ni ol apatio kaj indiferenteco.

Elvokinte dum kelke da tempo, intereson pri la afero, kaj tiel kaŭzis ian parton de la publiko iĝi dezireman eklerni pli da ĝi, faru publikan paroladon pri la temo de Helpanta Lingvo Internacia. La Prezidanto devas esti loka eminentulo ia.

Anoncoj de la kunveno devos enpresiĝi en la lokan Gazetaron. Ankaŭ estos bone, ke vi petegu la apogon de la diversaj Institucioj Literaturaj de la lokaĵo, kaj, aranĝinte la kunvenon, alsendu al ĉiu Sekretario, por dissemado inter la membroj, cirkuleretojn sciigantaj ĝian daton, lokon kaj celon.

Je la finiĝo de la parolado, invitu disputadon, kaj tuj anoncu la fondon de la nova Grupo (nature, la regularo, proponoj, k.t.p., devas esti antaŭe formulitaj), decidu pri la titolo de la Grupo, difinu ĝian celon, kaj elektu la registaro, k.t.p. Tion farinte petu al viaj aŭdantoj, ke ili tuj fariĝu membroj.

La abonpago devos esti tiel malgranda, ke ĝi ne fariĝu baro por malhelpi ies ajn aliĝon.

Ĉi tiuj estas la ĉefaj principoj, laŭ kiuj mi ekfondis la Societon, kies Hon. Sekretario mi estas; kompreneble ne sen havinte la valoran kunhelpon de la aliaj membroj (el kiuj konsistas la nuna Komitato), kaj ankaŭ tiun de la nelacigebla Hon. Sekretario de la Esperanto Klubo, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto.

Mi kore esperas, ke tiuj ĉi malmultaj rimarkoj utilos al samideanoj, kaj ke ili estu kuraĝigitaj por fondi Grupojn en tiaj regionoj, kie neniaj nun troviĝas.

HOW TO FOUND AN ESPERANTO GROUP.

The founding of an Esperanto Group, so that it should be successful, demands much organising ability, boundless enthusiasm, great patience, and firm determination that the group shall prosper, in spite of the difficulties which stand in its path.

Undoubtedly the creation of such a society or group will cause you an amount of work which anyone other than an enthusiast would justly name slavery. In reckoning up the correspondence, the writing of articles, and the accomplishing of everything we can do to gain the attention of the sceptical public, besides the enrolling of other adherents in order to gain their coöperation, the work is truly endless. But, on the other hand, the results of your trouble are recompense far greater than the cost, for, among other things, one becomes acquainted with many interesting persons, is present at many edifying lectures, classes, etc., and, besides this, one enjoys a number of other advantages which are well worth, the labour expended.

Of course it is hardly necessary to say that your great exertions certainly do not cease when you have founded the group. In fact, they have only just commenced.

One will always find in a new movement like Esperanto many persons who will willingly take it up while the interest lasts, which is generally aroused by any novelty; but, as soon as it ceases to be talked about, they quietly let it drop. Of such members one must take especial care; should any one of them discontinue attending the classes or seem to lose interest in the subject, write a short letter or pay him a call to assure him that the group needs his coöperation.

Now, as regards the _modus operandi_ for founding a group.

In the first place, there is the Public Press, an institution whose uses in such a movement as this are absolutely essential. It will give us the only effectual means for spreading Esperanto among the general public. I advise personal interviews with Editors, the majority of whom are already interested in matters linguistic, and I believe you will not encounter any difficulty in discussing Esperanto with them, and in finally obtaining their promise of support. Articles giving a sketch of the movement from its commencement, also examples for illustrating its uses for commerce, literature, and society must be submitted. As often as possible correspondence _pro and con_ should be initiated.

Now that our cause really begins to move in this land, (excuse me if I take the present opportunity to say how remarkable, in my opinion, is the progress it has already made when one considers that scarcely twelve months have passed since its commencement), I am certain that many Esperantists will be found in various parts of Britain who most willingly will give their support to the movement by writing letters to the Press in favour of the foundation of any Club, Group, or Society. Such correspondence will doubtless prove that there exist many opponents to our proposal. This is inevitable in any new scheme, and their adverse comments must be politely listened to, and instructively refuted by any of us who possess the necessary capability for such work. Let us ever bear in mind that this opposition is to us of far greater worth than apathy and indifference.

Having aroused, for a time, interest in the subject, and thus having caused a certain section of the public to become desirous of learning more about it, give a public lecture on the theme of an Auxiliary International language. The Chairman should be someone of local eminence.

Announcements of the meeting must be printed in the local Press. It would also be well to seek the support of the various Literary Institutions of the neighbourhood, and, having arranged the meeting, to send to every Secretary, for distribution to the members, bills announcing its date, place, and purpose.

At the termination of the lecture invite discussion, and then and there announce the foundation of the new Group (obviously the rules, proposals, etc., must be drawn up beforehand), fix the title of the Group, define its purpose, and elect its officers, etc. This done, ask your audience to at once become members.

The subscription must be so small as to form no obstacle to anyone's joining.

These are the chief principles by which I have founded the Society whose Hon. Secretary I am, but certainly not without having had the valuable coöperation of the other members (of whom the present Committee is composed), and also that of the indefatigable Hon. Secretary of the Esperanto Club, the Editor of this Gazette.

I sincerely hope that these few remarks will be useful to Friends-in-Esperanto, and that they will be encouraged to found Groups in those localities, where none at present exist.

H. W. Clephan.

LA NOVA JARO 1904.

Originale verkita de CLARENCE BICKNELL, Kun Angla traduko.

Ĉu la Jar' Nova povus esti Sen kruco aŭ doloro? Sen tim' pro ia perd' malĝoja En tre proksima horo?

Ĉu estos ĝi de brila lumo Sen unu ombr' malbona? Ĉu estos kampoj floroplenaj, Kaj ĉiu flor' fruktdona?

Sen dornoj estu la rozujoj Sed rozoj plimultiĝu! Pli bona ol komenco sia La Nova Jar' finiĝu!

Almenaŭ ĝi deviĝos porti Progreson al la tero, Ĉar DI' al ni vidaĵojn novajn Donacos de la Vero.

A year without a sorrow Or a cross, Or dread of any morrow Bringing loss. Could it be?

A year of light, with shadow Scarcely one? Of fruits in every meadow, Thistles none. Will it be?

A year of many roses And few thorns; A year that brighter closes Than it dawns. May it be!

A year of God's unfolding Wider wings; A year of man's beholding Better things. Must it be!

OJE.

RUSA SKIZO, Originale Verkita de OSIP IVANOVIĈ ELLEDER.

Melankolia aŭtuna nebulo disvastiĝis super la ĉirkaŭaĵo. Malgaja malsupreniganta Novembra nebulo. Griza en griza aperiĝas ĉio. Grizaj nuboj tiradas tien malalte sur la ĉielo, preskaŭ kun manoj preneblaj. Kiel nigraj dikaj buloj sidas korvoj sur pintoj de nudaj senfoliĝitaj arboj, ĉie kaj tie malrapide, mallaŭte ekflugante. Multaj grandaj akvogutoj de la matena nebulo pendiĝas sur la branĉoj malsupreniĝinte ilin: larmoj de naturo postplorantaj al la pasintaj belaj somertagoj. Malĝojeco en la naturo, Malgajeco en homa koro.

El la budo, sur la korto, sonadas laŭtega hundbojado. Jam de frua mateno ĝi sonadas. La granda nigra hundo bojas. Li bojas ĉar li sopiriĝas je sia bela ordonantino, kiun li pli frue ĉiam kaj ĉie akompanadis, sed nun oni lin alĉenigis kaj li ne povante al sia amanta, ĉarma ordonantino kuri, bojas. Li senĉese estis bojanta, malgaje----.

La ĉarmega fraŭlino, ordonantino de Oje amis tiun hundon bojantan, kiu ŝin pli frue, kiam ŝi estis en la vilaĝo vizitanta sian fratinon, akompanis ĉiam kaj ĉie; sed nun ne estis tio eble--! Ho! kiel alie tiam sonadis lia bojado, kiel ĝoje, hele, sed nun----

Ŝi iris al la budo. La hundo saltadis antaŭen al ŝi, sed la ĉeno tiris lin ree malantaŭen, li ŝiris fortike je la ĉeno, sed ĝi estas pli forta ol li kaj ne lasas lin. La juna fraŭlino paŝis al Oje kaj elteniginte sian malgrandan blankan maneton, ŝi karesadis lin. La hundo freneziĝis de ĝojo. Li estis granda rusa ĉashundo, malbela sed fidelega. Kun siaj mallumaj saĝaj hundokuloj li prudente rigardadis la belajn okulojn de sia ordonantino kaj, silentiĝinte, kvieteme li premis sian nigran kapon je ŝia vestaĵo.

Rimarkinde! La okuloj de Oje havis similecon kun ŝiaj okuloj. Ne en la koloro, ŝiaj estis grizabluaj, liaj brunaj, sed la esprimo en ili estas egala. Rimarkinda simileco!

Sur la korto reĝis nun silentado, sed ne por longe. La bela fraŭlino foriris kaj Oje ree malgaje bojadis.--Post kelkaj tagoj la bojado de Oje enuigis la belan fraŭlinon kaj, ĉar li ne ĉesis, restante ĉiam alĉenigita ŝi, preninte belan pezon de rostita viando kaj irinte al la budo, ĵetis ĝin tien, dirante "Havu, manĝu kaj kvietiĝu!" Ŝi eldiris tion malkare, malmole kaj foriris sen ia kutima amema vorto, sen kareso. Hodiaŭ ŝi estis iom ĉagrenita, la bela fraŭlino.

Malgaje postrigardis Oje sian amantan malproksimiĝantan ordonantinon. Malgaje li ekbojis kaj kaŝiĝis en la budon. Alĵetitan viandon li ne manĝis.

En la sekvanta nokto frostiĝis kaj falis iom da neĝo. Matene reĝadis tutega silentado sur la korto.

La servistino forirante vespere vidis ke, antaŭ la budo, kuŝas la nigra Oje sur la neĝo entendata, senmove. Proksimiĝinte ŝi vidis ke li estas mortinta. Antaŭ li kuŝis la bela peco de rostita viando.

"Ho, Dio estu laŭdata," diris la servistino, "li pli ne maltrankviligos la domon": kaj ŝi rapidis alkomuniki tiun bonan novaĵon al la aliaj domloĝantoj.

"Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino.

"Ho, ne!" respondis la servistino, "kuŝas ankoraŭ apud li la granda peco de viando kiun nia fraŭlino hieraŭ ĵetis al li."

"Ah, nia fraŭlino, ni devas do al ŝi tuj alkomuniki tiun aferon," rimarkis la maljunulino "ŝi amis Ojen, kvankam mi vidis ke ŝi hieraŭ estis al li malkara; spite tion ŝi amis lin, mi scias. Iru, Nellie, kaj diru al ŝi ke Oje mortiĝis; ŝi estas en ruĝa ĉambro. Mi nun estas okupata, ĉar morgaŭ mi havas grandan lavadon."

----Nellie foriris al la ordonantino----

* * *

Vesperstelo jam aperiĝis. Ekstere fariĝis klare, froste. La plena luno hele allumigis ĉiujn objektojn sur la korto, kie nun estis senvivo, funebro.--Ĉe la fenestro de ruĝa ĉambro, apoginte sin al la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La vizaĵon forte alpremigita je la vitro, ŝi rigardadis eksteren. Jam longe ŝi staris tiel enprofundiĝinta en pensoj. Ŝiaj rigardoj estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kuŝis tie antaŭ sia loĝejo Oje, la mortinta rusa ĉashundo. Akre, klare desegniĝis la konturoj de la senviva korpo sur la blanka neĝplato. Liaj larĝe malfermigitaj brunaj okuloj ŝajnis rigardadi alten al la fenestro de sia amanta ordonantino. Li kuŝis tie kvazaŭ en la morto ankoraŭ gardante ŝin.

Longe rigardadis la juna virino senmove, senlaŭte, al sia fidela mortinta akompaninto.

Kion ŝi pensadis? Ĉu ŝi pensis pri Oje, kiel en pasintaj belaj somertagoj fidele li akompanadis ŝin, je ŝiaj promenadoj? Aŭ ĉu ŝi bedaŭris siajn lastajn malmolajn vortojn? Kiu povas tion scii? Eble ŝi tute ne pensis pri la senviva hundo, eble ŝi en tiu momento kalkulis kiamaniere ŝi akiros alian. Kiu povas scii tion? Kompatinda Oje!----

Sed nun trafis la arĝenta lunradio ŝian vizaĵon kaj eklumigis du multepezajn larmojn. Du grandaj perloj briliĝis en la belegaj grizabluaj okuloj.--"Feliĉa Oje" ĝentile ŝi sopiris. "Fidela en la vivo, fidela ankoraŭ en la morto" mallaŭte parolis la lipoj de la juna fraŭlino en ruĝa ĉambro.--"FELIĈEGA OJE."----

En la nokto falinta neĝo mole kovradis lian korpon.

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la tri antaŭajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (daŭrigo).

Prospero.--De mi plu li ne vidis vualitan La rolon kiun ludis Antonio-- Min rigardante kiel malsaĝulon, Kaj reĝon sole de mizeraj libroj-- Li absolute duko sin anoncis! Avida tiel estis li je povo Ke li konsentis al la reĝ' Alonzo Duklandon fari depagantan jare, Submetis dukan al la reĝa trono, Milanan kapon altan li klinigis ... Duklando, ĝis li, ĉiam liberama! Ve! Kia mallevaĵo!

Mirando.-- Diaj povoj!

Prospero.--Konduton lian notu, al mi diru Ĉu frate kun mi agis via onklo--

Mirando.-- Mi pekus se ne noble mi ekpensus Pri la avino mia--sed, patrinoj Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.

Prospero.--L'enradikita malamiko mia, Alonzo tuj aprobis la proponon Per kiu, por la submetiĝo landa Kaj jara pago de dukatoj multaj, Forpelus Antonio min kaj miajn El la duklando, kiun de la reĝo, Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj, Akceptis nun perfida mia frato. Soldatojn estis li subaĉetinta, Pordegojn li malfermis en la nokto ... Envenis bando, kiu, tra l'mallumo, Forportis min, kaj ankaŭ vin ĝemantan, Rapide el Milano!

Mirando.-- Ho ve, patro! Tiamajn plorojn mi ne plu memoras, Sed la pripenso min devigas plori.

Prospero.--Aŭskultu, tamen plie, ĝis mi venos Al nuna la afero--ĉar sen tio Ne taŭgus la rakonto.

Mirando.-- Kial ili Tuj ne mortigis nin?

Prospero.-- Demando prava, --El la rakonto rajte postulata-- Pro l'amo de l'popolo al Prospero Ne faris ili sangavidan krimon: Perfidon tiel ili belŝajnigis Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon. En barko nin elsendis ili maren, Sed, kiam la marmezon ni atingis, Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan Eĉ de la ratoj.--Ho ve! malfeliĉaj! Ni ekkriadis al la marondegoj, Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj ... Koncerto stranga, sed ne simpatia!

Mirando.-- Ĉielo! kia mi malhelpo estis!

Prospero.--Ho, ne! fariĝis vi kerubo vera, Traplenigita de l'ĉiela beno; Rideto via min revivigadis! Mi maron kiam faris pli salitan Per el la koro tiel akraj ploroj, Vi kuraĝigis min kaj fortigadis Por kontraŭstari eblan mizeregon!

Mirando.-- Sed kiel ni el ŝipo landon trafis?

Prospero.--Per Dia helpo, kara!--Jes; nutraĵon Ni havis--kiun reĝa konsilano Gonzalo--elektita de Alonzo Por tiel nin elpeli--al ni donis. Ĉiele inspirita bonfarinto! Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn Aldonis--pli eĉ ol mi diri povas! Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis, Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis Ke estas mi precipe libramulo, Eltiris li el la biblioteko-- De mi ŝatita pli ol la Duklando-- Amatajn librojn, kaj al mi alportis.

Mirando.-- Ĉielo volu tiun homon beni! Mi tre dezirus vidi lin!

Prospero (_Remetas la mantelon_).--Mirando, Aŭskultu de l'rakonto la finiĝon. Ĉi tien sur insulon ni alvenis, Ĉi tie mi mem, edukisto via, Instruis vin pli zorge ol princinon Ĝuantan vane multajn liberhorojn, Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel.

Mirando.-- Ĉielo rekompencu vin!--Nu, patro, Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis Tielan marventegon.

Prospero.-- Nu! sciiĝu Ke tien ĉi, hodiaŭ, per okazo Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis La malamikoj miaj. Nun dependas Zenito mia de favora stelo, Influon kies devas mi fidele Akcepti--aŭ neniam releviĝi-- Demandoj ĉesu! Vi nun dormi volas-- Kontraŭbatali tion vi ne povos-- Filino, ĝin obeu! (_Mirando ekdormas_).

(_Daŭrigota_).

ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Estas bedaŭrinde ke, ĝis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro lerni, ke Grupo fondiĝis en la ĉefurbo de tiu lando. La "Berlina Esperantista Grupo" espereble fariĝos centro de multaj estontaj societoj, kaj ĉiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la membroj de ĝia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel, Prinzenstrasse, 95, Berlin.

* * *

Ankaŭ estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondiĝo, en pli malproksima regiono. Ni ĉiuj bone scias ke Meksikujo estas tre riĉa lando, sed nur antaŭ kelkaj tagoj ĝi aldonis la karan Esperanton al siaj aliaj trezoroj. La Gazeto _El Minero Mexicano_ enpresis tutan paĝon pri la fondo de tiu ĉi plej juna grupo, en la Hispana kaj Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu ĉi apogo de tia grava ĵurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn.

La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn sciiĝojn pri ĝi. Ĉar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi presigis kelkajn liniojn el tiu ĉi anonco en la lingvo de Cervantes. Ĉu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos ĝin kompreni?

"Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino como intermediaro entre todas las naciones."

* * *

Sed, nunatempe, troviĝas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala lingvo ankaŭ estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute ne komprenas tiun ĉi belan sudan lingvon. Ni legu eltiraĵon el "_Malta_," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar. "L'Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue; al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle. I libri che trattano sullo studio dell' Esperanto sono oramai tradotti in diciotto lingue."

Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun ĉi enpreson de lingvo alia ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, ĉar estus interese ekscii, kiun el tiuj ĉi du lingvoj pli similas je Esperanto.

* * *

Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre plaĉos al niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta grupo (72 membroj) aperis en la Januaro Esperantist.

Lia Moŝto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas la Prezidanto de tiu ĉi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro ĉe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la Nova Jaro, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto ricevis tre afablan leteron, kiu sciigis lin pri lia elektiĝo kiel Hon. Prezidanto de la Grupo.

Kvankam li multe klopodadis pri la naskiĝo de la Grupo, li tute ne atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj deziras per la kolonoj de The Esperantist sendi sian koran dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide antaŭmarŝos ĝis la pordoj de akordado internacia.

* * *

Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:--

Estimata Sinjoro,

"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene."

Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj sendube tiu ĉi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam troviĝas multe da samideanoj.

Bedaŭrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun tiu ĉi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu ĉi afero.

* * *

En la komenciĝo de Januaro aperos la unua numero de la _Juna Esperantisto_, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. Ĝi eliros ĉiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaŭ 16 paĝoj aŭtografie presataj. Ĝia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes, Geneva, Switzerland.

* * *

La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj de The Esperantist. Malfeliĉe estas tute neeble tuj respondi pri la taŭgeco kaj presebleco de tiuj ĉi artikoloj, kaj li esperas, ke amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn.

DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO.

Courtrai (Belgujo), 12an de Januaro.

_Al la Redaktoro de_ The Esperantist.

Kara Sinjoro Redaktoro,

En la lasta numero de via tre estiminda ĵurnalo, vi konsentis publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio via ĵurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron:

"Kara Sinjoro,--Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:

1. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta _festo_ de internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri ĝi kaj por ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;--per unu vorto, oni devas fari grandan _impreson_, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.

2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sed _nenion_, absolute nenion oni devas paroli pri iaj _ŝanĝoj_ aŭ '_plibonigoj_!' Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolute _netuŝebla_, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝas proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.