The Esperantist, Vol. 1, No. 3
Chapter 3
Maltaj Samideanoj nun fondis Oficialan Grupon. Doktoro Gustav Busuttil aminde sendis al ni sian paroladon--en Esperanto parolitan--ĉe la kunveno por fondigi la Grupon. Belega paroladeto, kaj ni tre bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por presigi ĝin en The Esperantist. Parolante pri la kara lingvo mem, Doktoro Busuttil poezie diris--"Esperanto estas kiel nemortema grandega arbo kun multaj fortaj branĉoj, plenaj je ĉiam verdaj Folioj, multekoloraj Floroj, kaj bonegaj Fruktoj. La Internacia Lingvo estas la Arbo: Branĉoj estas la Societoj: Folioj kaj Floroj la Esperantistoj; kaj la Fruktoj estas la Verkoj, la Frata Amo. Nun fariĝi branĉo aŭ resti simpla folio kiun la plej malgranda blovanteta venteto povas faligi--ni devas elekti aŭ unu, aŭ la alian. Kaj kial malakcepti tian privilegion? Antaŭ kvar aŭ kvin monatoj nur estis tri Maltanaj Esperantistoj. Je tiu tempo Sinjoro Agius skribis leteron pri la lingvo al la _Daily Malta Chronicle_. La afero eble silente estus mortinta se la Hon. Sek. de la Esperanta Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu ĉi letero kaj decidis fari veran propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de ĉiuj ĉeestantaj gesinjoroj, fortiĝos la Maltan branĉon de la grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed kompreneble Anglujo ĉiam faros tion, kion ŝi povos, por helpi sian fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj Anglaj kaj Italaj. Ambaŭ el ili presigis multajn bonajn artikolojn pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel eble plej ofte.
FOOTNOTES:
[17] Allude to.
[18] Cocoanut Palms.
KIAN AĜON LA SFINKSO HAVAS?
Sendube la plej antikva konstruaĵo hommana, kiu ankoraŭ restas ĝis nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu fama statuego staras aŭ--pli bone diri--kuŝas sur la sabloj de la egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de Kajro, ĉefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kuŝanta leono, laŭ korpo kaj membroj; sed kun kapo, ŝultroj kaj brusto de virino. Ĉe nia tempo nur vidiĝas iom plu ol la kapo de la giganta statuo; ĉar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaŭ enterigita, de la sablo.
Kian aĝon la Sfinkso havas? Ĉu iu povas tion nun eltrovi? Ĉe la militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn soldatojn--"Bravuloj miaj, de la altaĵo de tiuj ĉi Piramidoj, milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aŭ fanfaronado[19]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas eĉ pli malproksiman daton. Kaj ĉiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso ekzistis longe antaŭ la fondigo de ia Piramido.
Plinio skribis, ĉe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas ĉirkaŭ la 6a ĝis 16a de Aŭgusto, dum estas la Suno en la signoj zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena "procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka ne akordiĝas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo. La fiktiva[20] (tamen konvena) sistemo homa malproksimiĝas de la reala loko de la stelaroj dum la daŭro de ĉirkaŭ 12,900 jaroj,--kaj tiam vice alproksimiĝas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu tempdaŭro la Suno transkuras la tutan zodiakon, loĝante en ĉiu zodiaka stelaro laŭ la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo (ĉe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj Leono. Kaj en tiu ĉi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraŭ okazis kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive, la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro.
Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en epoko kiam vere akordiĝis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj de sama nomo. Tia monumento dece[21] memorigus tioman notindan kaj raran okazon. Estis ankoraŭ tia okazo preskaŭ 2,000 jaroj A.K., sed la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol ĉiu historio. Eble, do, la Sfinkso memorigas pli fruan okazon, ĉirkaŭ 23,000 jaroj A.K.? Tia konkludo ne devas ŝajni nekredebla; ĉar Herodoto rakontas ke la Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj la plej novaj serĉadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus atingi tian malproksiman daton.
_Originale verkita_ Ben Elmy.
FOOTNOTES:
[19] Boast.
[20] Hypothetical.
[21] Fittingly.
GERMANAJ PROVERBOJ.
1. La infanoj de niaj najbaroj estas ĉiam la plej malbonaj.
2. "Preskaŭ" neniam mortigis muŝon.
3. Pli malgrasa la hundo, pli grasa la pulo[22].
4. La plej bona spegulo estas malnova amiko.
5. Dio donas la vinon, sed ne la botelon.
6. La kuirejo mortigis pli multe da homoj ol la glavo.
7. Silko kaj veluro estingas la fajron de la kuirejo.
8. Unu patro subtenas dek filojn pli bone ol dek filoj unu patron.
9. Kiu unufoje invitis la diablon en sian domon neniam liberiĝos de li.
10. La leĝoscienco havas vaksan nazon: oni povas tordi ĝin laŭvole[23].
(_En la kvara_ Esperantist _troviĝos dek Italaj Proverboj_.)
(4686).
FOOTNOTES:
[22] Flea.
[23] At will.
LERTA RESPONDO.
"Se la demando ne estus malĝentila, kiom vin kostas via loĝejo kaj manĝado?"
"Se la demando ne estus malĝentila, mi tuj respondus!"
B.E.
_Maljunulo_: "Vi diris al mi ke vi mortigis leonon en Afriko?"
_Junulo_ (Sveligante je fiero): "Jes, kaj senhelpe mi faris ĝin!"
_Maljunulo_ (Kritike): "Do neniu vidis vian kuraĝan agon."
_Junulo_: "Jes, la leono."
C.W.T.R.
VERA RAKONTETO.
En Anglujo la Sinjoroj estas ofte ne sufiĉe bonmanieraj; en Italujo ili estas ofte tro komplimentuloj, kiel la sekvanta vera rakonteto atestos.
Du sinjoroj, Milananoj, kiuj renkontis la unuan fojon ĉe vespermanĝo, malfrue kunforiris.
"Ĉu vi iras dekstren?" diris Sinjoro A. "Jes," respondis Sinjoro B. "Ĉu vi."
Kaj ili ambaŭ kunpromenis. Ĉe la unua flankstrato ili haltis. Ĉiu kredis ke sia kunvojiranto loĝis en tiu kvartolo[24], kaj volis akompani lin domon. Tial ili kuniris antaŭen.
Post multe da similaj haltetoj kiam unu aŭ la alia diris "Mi esperas ke vi ne venis ekster via vojo pro mi," fine ili alvenis al la enirejo de granda palaco, en kiu loĝas du aŭ tri familioj je ĉiu etaĝo. Sro. A. akceliĝis ion, kaj Sro. B. haltis, konvinkite ke Sro. A. alvenis hejmen. Ambaŭ diris mil komplimentojn kaj "bonan nokton" multefoje kaj "Je nia revido" sed ili kuneniras kaj supreniras al la unua etaĝo, kie ili rehaltis; sed certe neniu estis ĉe si: Tial ili supreniris per la dua ŝtuparo k.t.p. ĝis la finiĝo.
Tiam ili trovas ke ili ambaŭ loĝas en alia tre malproksima kvartolo de la urbo!
Esperantisto, 4686.
FOOTNOTE:
[24] Quarter.
LA SONĜOJ VERIĜIGAJ.
La nigruloj, liberataj servoj en Sudaj Ŝtatoj de Ameriko, estas tre kredemaj, precipe pri ĉarmoj. Ili nomas tiujn ĉi "Vudu."
Foje nigrulo malriĉa kaj mallaborema, iris al maljuna Vudua Doktoro, kaj deziris ke li donu ĉarmon por veriĝigi liajn sonĝojn.
La Doktoro konsentis tion fari kaj donis al li kuniklan osteton kiun li trovis al la tempo de la novluno en la mortintejo. La nigrulo gajege foriris.
Sed post tri aŭ kvar tagoj li revenis tre malplezurata ĉar la ĉarmo ne estis sukcesa.
"Ho! Tiu ĉi ne estas bona," li diris.
"Ne bona?" ekkriis la Doktoro.
Ne respondis la alia. "Tri foje mi sonĝis ke mi trovus multan monon, kaj hodiaŭ mi _perdis_, mian solan moneron! Vi ne estas Vudua Doktoro; tute ne!
"Ha," respondis la maljunulo. "Ĉu vi ne ofte rimarkis ke vi ne povas memori viajn plej belajn sonĝojn kiam la mateno venis?"
Jes, tiaj kelkafoje estas okazintaj.
"Nu! Oni nur povas veriĝigi tiajn sonĝojn!"
Esperantist, 8379.
LA FAJFILO DE BENJAMIN FRANKLIN.
Kiam mi estis sepjara infano, en festo oni plenigis miajn poŝojn je kupraj moneroj. Mi tuj iris en butikon,[25] kie oni vendis ludilojn por la infanoj. Sur la vojo mi renkontis knabon, kiu havis fajfilon. Mi estis ĉarmita per ĝia sono, kaj donis por ĝi mian tutan monon. Tiam mi returnis hejmen kaj fajfis ĉie en la domo. Mi estis tre kontenta pri mia fajfilo, sed mi maltrankviligis la tutan familion. Miaj fratoj kaj gekuzoj, sciiĝinte pri mia komerco, diris ke mi pagis kvaroblan prezon. Mi ekpensis kiom da bonaj objektoj mi povus aĉeti per la resta mono, kaj ili tiel ridis je mia malsaĝeco, ke mi pro malĝojo ploris.
Sed tio ĉi estis poste utila por mi. Ofte, kiam mi estis tentata aĉeti nebezonan objekton, mi diris al mi mem "Ne donu tro multe por fajfilo" kaj tiamaniere mi konservis mian monon. Kiam mi fariĝis grandegulo kaj eniris en la Societon, mi renkontis multajn, tre multajn, personojn kiuj donis tro multe por siaj fajfiloj. Kiam mi vidis viron tro deziregantan la reĝajn favorojn: Kiam mi vidis iun celantan la popularecon kaj nezorgantan pri la propraj aferoj--tiam mi diris "Vere, li tro multe pagas por sia fajfilo."
Kaj kiam mi vidis avarulon, kiu rifuziĝis je ĉia komforta vivo, tiam mi diris ke ankaŭ li tro pagis sian fajfilon. Kiam mi renkontis plezuramanton, kiu ne zorgis pri ia ajn laŭdinda plibonigo de sia animo aŭ propraĵo, kaj kiu nur klopodis pri korpa ĝuo "Eraranta homo," mi diris, "vi kaŭzas al vi maltrankvilon anstataŭ plezuron; vi ankaŭ donas tro multe por via fajfilo." Mallongige, mi komprenis, ke granda parto da homaj malfeliĉoj estas kaŭzata per la falsa taksado pri la prezo de objektoj, ke oni donas tro multe por siaj fajfiloj!
_Tradukis_ Kabe.
FOOTNOTE:
[25] Shop.
CORRESPONDENCE NOTES.
Dear Sir,--A matter which requires the careful attention of those who desire to make themselves perfectly intelligible to all, irrespective of nationality, is the correct use of prepositions. In English the same preposition is often employed to express many diverse ideas, and it therefore becomes desirable to consider this when translating prepositions into Esperanto.
Of course it is often possible to evade the difficulty by using the accusative without a preposition, and one is often tempted to employ the invaluable "je." As, however, this latter practice should not be indulged in too frequently, it may be of interest to many of your readers to consider some phases of our preposition "of."
The first word of the line. _La unua vorto de la linio._
One of us will be chosen. _Unu el ni estos elektata._
Do not think of it. _Ne pensu pri ĝi._
The best means of obtaining it. _La plej bonaj metodoj por ricevi ĝin._
The Professor of the school. _La Profesoro ĉe la lernejo._
A great number of ideas. _Granda nombro da ideoj._
The largest room of the house. _La plej granda ĉambro en la domo._
The largest of all the trees in the garden. _La plej granda inter ĉiuj la arboj en la ĝardeno._
When in doubt as to which preposition should be used, try the sentence with all the possible forms, and the correct, logical, preposition will almost always be obvious.
Esperantisto, 8105.
* * *
Several friends have called attention to the apparent misprint in the word _Trinki_, thinking it should be _Drinki_. There is, however, an important difference between the two. _Trink'_ (as "made in Germany") is used for the ordinary drinking of man and beast; but with shame we admit that our own vocabulary provided Dr. Zamenhof with the _drink'_ which represents the excessive tipplings of men and beasts. Let us beware of calling our friends "Drinkuloj" during the dog-days. Trinkulo is the more usual and agreeable word.
* * *
Having had occasion to write to the Remington firm on a matter of business, a reply was received in Esperanto, concluding with a question of general interest regarding the sound of "Scii." This word, represented phonetically, does present some difficulty. S-ts-ee-ee is not easy to pronounce. In practice one should elide the first "s" on to the vowel immediately preceding. Thus _mi scias_ is pronounced _mis cias_.
* * *
The pronunciation of the vowels in Esperanto still seems to give some difficulty, for a correspondent queries the sounds of vowels when followed by "r."
Esperanto is a phonetic language. "One letter, one sound," is one of its invariable rules. Therefore, no matter what the letters adjacent to those vowels may be, their value is invariable. Take the word "per" for example. This is sounded as the English "pay," followed by "r," which is slightly trilled, and not silent, as it often is in English. The writer was once talking in Esperanto with a French expert, and at the termination of the conversation asked if there were any noticeable differences between the English and French methods of pronunciation. "None whatever" was the reply, except perhaps in the value of the letter "r."
Beginners must therefore be careful to sound this letter; and, with regard to the vowels, students cannot dwell too much on them at first. Dr. Lloyd, in his most able article on Esperanto, in the current _Westminster Review_, says that the vowels are neither long nor short, but have a middle value. This is a very happy description of Esperanto vowels as they are spoken, and if beginners are careful to keep them long at first the middle value will assert itself as fluency is attained.
* * *
Some of the suffixes are very difficult to define. Many learners have believed that only concrete substances could be represented by the use of the suffix "aĵ." Such words as _bonaĵoj_, _amikaĵoj_, _etc._, they would do away with, and replace by _boneco_, _amikeco_, _etc._ On giving the matter a little thought, however, it is quite clear that there is a distinct difference between _amikaĵoj_ and _amikeco_. Whereas the latter means friendship pure and simple, _amikaĵoj_ represent the friendly actions which are the outcome of the state of friendship. The nearest English equivalent to define _amikaĵoj_ is _friendlinesses_. Similarly _bonaĵoj_ are _goodnesses_, or good actions, which necessarily arise from the state of goodness, as represented by the abstract suffix "ec."
DIVERSAJ SCIIGOJ.
Je Decembro 15 fondiĝis la Tyneside Esperanta Societo, najbaro de la forta grupo de Newcastle. La novenaskita societo jam komencis sian vivon per la laŭdinda energio de Sinjoroj Davidson, Clephan kaj Pearson. La klopodo estis komencita per tre humoraj leteroj pri Esperanto en la lokaj ĵurnaloj, kaj sendube tiuj ĉi varbigis kelkajn el la multenombraj membroj kiuj jam aliĝis je la Grupo. La Hon. Sek. estas Sinjoro Alan Davidson, 26, Park Crescent, North Shields. Ni petas ke ĉiuj _Tyneside_ amikoj skribu kaj aliĝu je li.
* * *
Sendube multaj el niaj legantoj jam vidis la bonegan artikolon en la Decembra _Westminster Review_. Doktoro Lloyd, kiu faras Esperantan kurson ĉe la Liverpoola Universitato, bonege scias kiel priskribi la karan lingvon, kaj ni konsilas ke ĉiuj Geesperantistoj legu la artikolon.
* * *
La jaro 1903 vere finiĝis per fanfarado[26]. La eldono de tri novaj verkoj, la enpreso en gravan Revuon de Esperanta artikolo, kaj la fondo de almenaŭ du novaj grupoj estus estintaj sufiĉaj por notindigi la pasintan monaton. Sed la Esperantistaro ankaŭ trovis novan kaj taŭgan helpanton. Leŭt. Kolonelo Pollen, C.I.E., LL.D., dufoje paroladis pri Esperanto ĉe _The Imperial Institute_, Londone. La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda Societo. Ambaŭ el tiuj ĉi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre gajhumora, kaj li amuzis sian aŭdantaron, eĉ kiam li instruis ĝin. Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro manĝis kun Ĥino, kaj deziris duan kvanton de ia bongusta spicaĵo, kies nomon li nesciis. Kredante ke ĝi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo, "Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante respondis "Ne, Baŭ-aŭ! Baŭ-aŭ!" kaj Doktoro Pollen asekuris la aŭdantaron ke, se tiu ĉi oficiro kaj sia Ĥina amiko komprenis Esperanton, simila teruraĵo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj el la Indaj ĉeestantoj opiniis ke estis bedaŭrinde ke oni ne uzis la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo, kontraŭbatalis kontraŭ Esperanto, ĉar li tute neaprobis facilajn lingvojn! Ju pli malfacila, des pli taŭga por la edukado de la homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila por li!
* * *
Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de _L'Esperantista_, monata organo de la Itala Esperantista Societo, tute estas reorganizita kaj reformita. De nun ĝi estos tute redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la fino de ĉiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de ĉiuj landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la redaktado de la ĵurnalo, _Grafo Albert Gallois_, en Riolunato, Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn."
* * *
La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre sindonema en tiu ĉi afero, estas espereble ke post mallonga tempo Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedaŭras ke li ne komprenis la Braillean skribon antaŭ ol li komencis klopodi pri Esperanto. Poste li ne havis tempon por ĝin lerni. Ĉar, tago post tago, leteroj en tiu ĉi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni bonvolu skribi rekte al tiu ĉi afabla helpanto de la Blinduloj, kies adreso estas _The Manor Farm, Shepperton, Middlesex_.
* * *
En alilandaj societoj, ofte troviĝas multaj sekretarioj, por la diversaj partoj de la administracio de la Grupo. Ĝis nun la Esperanto Club nur havis unu. Sed, kvankam la koro deziras ĉion fari, la tempon mankas. Ni do antaŭmetas peton ke oni ĉiam sendu estontajn mendojn[27] je libroj ne al la Hon. Sek. sed al Sinjoro P. H. Howard, _The Librarian, Esperanto Club, The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey_. Kvankam Sinjoro Howard havas sian propran grupon Surbitone li ankaŭ aminde prenis sur sin la devojn de "Librarian," tiel malpezigante la laboron de la Hon. Sek. Tiu ĉi estas necesa por ke Esperanto kaj la Gazeto kreskadu, kaj ni esperas ke ĉiuj amikoj memoros la ŝanĝon kaj tiel ŝparos laboron kaj tempon.
FOOTNOTES:
[26] Flourish of trumpets.
[27] Orders.
_In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine._
SYNOPSIS OF THE GRAMMAR.
The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:--
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ.
The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by--"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot."
The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because _Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound_:--
The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " Ĉ " " Church. " " G " " Gag; _i.e._, the hard sound. " " Ĝ " " George; _i.e._,the soft sound. " " H " " His; _i.e._, it is aspirated and never mute as in French. " " Ĥ " " Loch; _i.e._, the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " Ĵ " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " Ŝ " " in She.
* * *
The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto.
The letter Ŭ is only found in diphthongs--Baldaŭ is sounded Bahldow.
The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy.
ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird.
When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird.
All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn.
All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds.
* * *
The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think.
PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go.
PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went.
FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go.
CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go.
IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go!
SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go.
The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA--Iranta, going. In the Passive voice in ATA--Farata, being done.
PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA--Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA--Farita, having been done.
FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA--Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA--Farota, about to be done.
ADVERBS end in E--Bone, well. Bele, beautifully.
* * *
1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers.
2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be.
3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend.
4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend?
5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary.
N.B.--There are no exceptions or irregularities in Esperanto.
The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:--
BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law.
DIS indicates separation, as in English. Disŝiri, to tear to pieces.
EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn.
MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy.
RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again.
The principal SUFFIXES are the following:--
AĴ signifies an object made from--thus, Fruktaĵo, something made from fruit.
AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest.
EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable.
EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty.
EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense.
EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Preĝejo, church.
ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm.
IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill.
IĜ denotes turning or becoming. Paliĝi, to turn pale. Fortiĝi, to become strong.
IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle.
IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt.
IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant.