The Esperantist, Vol. 1, No. 3

Chapter 2

Chapter 23,469 wordsPublic domain

As these are the three heaviest kinds of atoms known, we may guess that when an atom possesses a great mass it tends towards disruption; that just as no star has been seen possessing a magnitude greater, let us say, than one thousand times that of our sun (else it would be unstable, and would throw off satellites), so no elements of a greater atomic weight than a certain maximum can exist, and that those which we know to possess very high atomic weights are themselves in the process of throwing off satellites.

It is perhaps permissible to speculate that electrons are small satellites, and that atoms of helium are larger ones. But to pursue the subject further, without more definite knowledge, which can be gained only by experiment, would be unprofitable.

Needless to say, many workers are doing their utmost to penetrate more deeply into this most interesting field of exploration.

_La Leono kaj la Bovoj._--Tri bovoj sin paŝtis sur herbejo, tre pace kaj amike. Leono jam de longe estis rigardinta ilin kun la espero je kapti ilin, sed sentis ke ne estos ŝanco por tion fari, dum ili kune restados.

Tial li sekrete ekdissemis malbonajn kaj falsajn dirojn pri unu kontraŭ la aliaj, ĝis tio naskis ĵaluzon kaj malfidon inter ili. Tuj kiam la leono vidis ke ili evitis unu la aliajn kaj sin paŝtis malkune, li sin ĵetis sur ĉiun aparte, kaj tiel sukcesis ke ĉiu el ili fariĝis facila kaptaĵo de la leono.

_Kiam amikoj malpacas, malamikoj profitas_.

(6266).

_La Rano kaj la Bovo._--Bovo sin paŝtis en marĉejo kaj okazis premi sian piedegon inter kelke da ranidoj, kaj morte premegis unu el la kovitaro[1]. Postvivanta ranido forkuris al la patrino por sciigi al ŝi la teruran novaĵon.--"Kaj, ho patrino, estas tre granda besto, granda kvarkrura[2] besto kiu tion faris!"--"Tre granda?" diris la maljuna ranino. "Kiel granda? Ĉu ĝi estas tiel dika" (kaj ŝi ŝveligis sin multe) "tiel dika kiel tio?"--"Ho!" diris la ranideto, "multe pli dika ol tio."--"Nu, ĉu ĝi estas tiel granda?" (kaj ŝi ŝveligis sin ankoraŭ plie)--"Certe, patrino, ĝi estas; kaj, eĉ se vi krevigos[3] vin, vi neniam atingos la duonon de ĝia dikeco."

La maljuna ranino, kolerante ke ŝia povo tiel estas dubata, alian penadon faris kaj vere krevis.

"_Sin tro ŝveligi estas danĝere_."

(6266).

FOOTNOTES:

[1] Brood.

[2] Fourlegged.

[3] Burst.

KANTETOJ INFANAJ.

"TWINKLE, TWINKLE, LITTLE STAR!"

Ekbrilu, ekbrilu, malgranda steleto! Kio estas vi, multe mi miras; Tiel alta, altega, el nia tereto, Diamant' en ĉiel' vi aperas.

"THE NORTH WIND DOTH BLOW."

Blovas norda vento, Neĝa estas sento, Kion faros tiam ruĝgorĝeto? En grenejo restos, Varme tie nestos, Sub flugil' kaŝite la kapeto.

"HEY, DIDDLE DIDDLE!"

Babilo, babileto! Kato kaj violoneto, Bovino super lunon eksaltante; Hundeto multe ridis, Ludeton kiam vidis, La plado kun kulero forkurante!

"LITTLE JACK HORNER."

Ĵak Horner malgranda, En kojno sidanta, Kun pasto de prunoj sin festas; Enmetis fingregon, Eltiris prunegon, Kaj diris, "Knab' bona mi estas!"

_Tradukis_ Ben Elmy.

NOKTO TERURA.

_Originale verkita de_ Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Estas tre granda ĉambro, mi eĉ povas diri grandega, sed la lito, antikva kaj per densaj kurtenoj ĉirkaŭata, estas tute en angulo.

Sur tiu-ĉi lito kuŝante mi vidas palan lumon enirantan tra la du fenestroj. Per fantoma lumo ĝi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio ĝi transiras la ĉambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro.

Ĝuste tiamaniere timema infaneto tuŝus la kapon de kuŝanta hundo.

Kontraŭ tiu ĉi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo.

Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi leviĝas kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj.

Estas kvazaŭ ia nekonata forto altirigis min.

Grandaj multepezaj fenestroj, ĉiu el ili havante tri kadrojn, el kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermaĵoj, malvarma aero enfluas en la ĉambron.

Mi sentas min tremetantan de--malvarmo, aŭ ĉu estas--de ia antaŭaverto[4] pri danĝero?

Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per ŝtonegoj pavimatan. Je tri flankoj malaltaj konstruaĵoj--ĉeval--aŭ bovinejoj--ĝin ĉirkaŭas, sed, dekstre de mia ĉambro kaj apude, staras altega nerompita muro.

Kune kun mia ĉambro ĝi formas la kvaran flankon de la korto.

Klinante la korpon duone el la fenestro, nur la alia dekstra fenestro de la ĉambro min apartigas de tiu nerompita muro.

En la korto mi vidas du virojn, eble ĉevalistojn. Sed kion ili estas farontaj noktmeze en tiu antikva korto? Kial ili tiel senbrue kiel fantomoj moviĝas?

Kaj pri kio ŝajnas ili ion timi? Maldikaj kiel ombroj ili ensorĉas min.

Unu el ili en kortmezon alportas benketon, sur kiun la alia metas lignan duontubon--tian, kian antaŭe oni fiksis laŭlonge la randoj de tegmentoj, por ke ĝi ricevu pluvakvon--klinigante ĝin tiamaniere ke la maldekstra finiĝo estas je la alteco de genuoj, kaj la dekstra de la brusto de homo.

Ili firmigas ĝin per fortaj subtenaĵoj, kaj enpakis en la pli alta finiĝo kvazaŭ mureton el drapo.

Tiel silente ili laboras ke oni povas aŭdi nur la plej mallaŭtan soneton.

Tiam, enirante en unu el la malaltaj konstruaĵoj, ili tie restas kelkajn minutojn kaj tiam revenas strangege vestataj. La kruroj[5], korpo, brakoj kaj, escepte la okuloj, la tuta vizaĵo, estas envolvataj per densaj kovriloj, kaj mi rimarkas densegajn gantojn sur la manoj. Vere la maldikuloj estas fariĝintaj dikeguloj!

Ili ambaŭ portas ŝarĝojn[6]; la unua pezan ŝovilon feran tre profundan; la dua ledan sakon.

Kion ĝi enhavas? mi demandas min. Io, videble, de grandega malkvieteco. Ŝajnas esti viva, la sako mem. Dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen ĝi saltas, aŭ pli korekte diri, ĝi estas saltigita.

De-nove mi sentas tremfroston. Mi komprenas nun la altiradon. El tiu ĉi io eliras la forto altira, kaj vere ĝi estas altiraĵo terura!

Alveninte al la duontubo, je la pli alta finiĝo, la unua, ĉiam forte tenante per la du manoj la tenilon, metis sian ŝovilon sur la lignan superaĵon, kie troviĝas la drapa mureto: La dua malrapide komencas malfermi la sakon. Ili ambaŭ estas videble tremantaj!

"Ĉu vi estas preta, Joĉjo?" demandis li, metante, singarde, la ankoraŭ fermitan buŝon de la sako ĝuste en mezon de la ligna kavvojo; "fortege frapu kaj svenigu[7] ĝin, aŭ mi ne kuraĝos ĝin tuŝi." "Preta," respondas la ŝoviltenanto; "jes, tiel preta kiel mi povas esti; tiel preta kiel kiam la morto mem atendas ian mallertaĵon; preta, Viĉjo, vi diras!"

"Ne riproĉu, Joĉjo; vole, nevole, estas necese ĝin fari."

"Kaj kial ĝi estas necesa? Ĉiunokte ni batas kaj rebatas kaj ankoraŭ rebatas la sovaĝan fiŝbeston. Kial ne restus ĝi en sako? Kiel mi ŝatus[8] ĝin mortigi. Ĉu ĝi estas senmortema, vi pensas?

"Se ĝi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la Doktoroj ĝin tuŝu; sed post tia frapado ĝi restos morgaŭ preskaŭ kvazaŭ senviva. Kaj estus danĝerege ke ĝi restu en sako. Se ni ne ĉiunokte svenigis ĝin, baldaŭ ĝi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de ĉiuj vilaĝanoj, eble eĉ de la tuta homaro. Frapu fortege; jen----"

Singarde kaj malrapide la buŝo de la sako estis malfermita. Io rapida kiel la fulmo antaŭen saltegas, tute rekta al la vizaĵo de lertega Joĉjo. Unu momenton la drapa mureto haltigas ĝin, kaj en tiu momento Joĉjo antaŭpuŝas la ŝovilon, kaj per rapidega movo forte forĵetas la sovaĝan beston. Kun bruega sono ĝi frapas, dekstre de mia ĉambro, la nerompitan muron, je la alteco de ĉirkaŭ dudek piedoj de la tero. Joĉjo estas aginta kontraŭ ĝi same kiel oni agas kontraŭ la balon kiam oni ludas "_Cricket_."

Tute svenigita ĝi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj laŭ la formo de soleo[9].

En la momento dum ĝi restas kvazaŭ senviva, Vilĉjo rapidas ĝin levigi kaj remetas ĝin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj ĝi rekomencas la antaŭan saltadegon.

De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antaŭena saltego; de-nove kaj ankoraŭ de-nove....

Kiam Vilĉjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias; "Gardu treege, Joĉjo, ke vi ne sendas ĝin tra la fenestroj, ĉar ĝi mortigos kiun ajn ĝi tuŝos."

Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, ĉar ĝi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la fenestron, mi ankaŭ antaŭmetis antaŭ ĝi la lignajn kovrilojn, fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn.

Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi aŭdas ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aŭ flugantan, en la malfermaĵon. Du aŭ tri fojojn ĝi ĉirkaŭflugas la tutan ĉambron. Eble ĝi min ne vidas; certe ĝi min ne tuŝas, sed mi sentas la venton de ĝia flugo, kaj kuras kiel eble plej rapide al la pordo.

Kiel eble plej rapide; sed la fiŝbirdo kiu vere flugas, sed flugas per naĝiloj, tiel rapide antaŭen saltis, tien kaj tien ĉi, ke ĝia blanka korpo ŝajnas esti nur strio[10] de lumo.

Mi aŭdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero traŝirita, kaj la terura fiŝbesto ĉirkaŭflugadas mian kapon, preskaŭ frotante mian vizaĝon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la pordon, mi permesos al tiu ĉi terura besto eniri en la domon. Mi ne kuraĝas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la besto ne vundos min. Mi restos en la ĉambro."

Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaŭ per ĝia malbona spirito ĝi povas legi miajn pensojn, la fiŝbesto forflugas al la malfermita fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel grandega nokta papilio.

Dume la du viroj kriegadas.

"Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu ĝin eniri en la domon, la plej malgranda piko kaŭzos la morton. Gardu la ponardegon[11]! Mi kaj Vilĉjo supreniros."

Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu la pordon.

Sur tableto kuŝas larĝa, maldika libro, kaj la fiŝbesto pendas, kiel mi diris, sur la eksteraĵo de la kurteno. Ĝi restas tute senmova, eble ĝi dormas. Mi denove rapidege ekpensas.

"Se mi ĝin frapos forte kaj subite, kredeble ĝi forfalos eksteren en la korton. Tiam, antaŭ ol ĝi povos reveni, mi fermos la fenestron."

Per la du manoj tenante la libron, mi proksimiĝas la kurtenon. Tiam, per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laŭ mia espero, estas forpelata tra la malfermaĵo.

Forĵetante la libron, mi ĵetas min sur la malfermitan kadron, kaj komencas fortege ĝin tiri malsupren. Sed ĝi estas pezega kaj moviĝas nur malrapide; antaŭ ol mi povas ĝin fermi, mi vidas revenante la fiŝbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed nerapide kaj kviete per movo kvazaŭ ĝi naĝas en aero. Jam trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro. Nun unu kvarono restas de la malfermaĵo, kiam, tutproksime de mia vizaĝo, alvenas la blanka solea korpo; ĝi glitas supren inter la vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan korpon glitantan ĉirkaŭ la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama momento la fenestro fermiĝas, kaj la terura fiŝbesto falas sur mian korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas tute enfermita kun la objekto de mia teruro! Senmove ĝi pendiĝas sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetaĵojn kaj mi vidas la minacajn okulojn, ruĝajn kiel brulantaj karboj. Kiel ŝtono mi staras! Miaj okuloj grandiĝas; mia sango malfluidiĝas; mia koro estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi aŭdas la frazon, denove kaj denove, "La plej malgranda piko kaŭzas morton." "Vi malfidu la ponardegon." Mi ne kuraĝas eĉ spiri. Pezege la blanka korpo premas mian bruston; brulege la okuloj ruĝaj brulas mian cerbon.

Ekster la pordo mi aŭdas brueton. Joĉjo kaj Vilĉjo do alvenas!

La besto ankaŭ aŭdas la soneton; en la brulaj okuloj mi vidas brileton de kompreneco kaj kruelegeco. La naĝiloj moviĝas, la vosto leviĝas. Mi antaŭsentas la pikon de la terura ponardego. Mi ne povas plu suferi; mi ne povas plu atendi; per la du manoj mi subite disŝiras la tutan bruston de la vesto, kaj fortege forĵetanta ĝin saltas al la pordo kaj ekkriegante grandegan kriegon de teruro ... mi vekiĝis.

FOOTNOTES:

[4] Premonition.

[5] Legs.

[6] Burdens.

[7] Swoon.

[8] To enjoy.

[9] A sole.

[10] Streak.

[11] Sting.

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la Novembran kaj Decembran Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

Mirando.-- Vi ofte jam al mi ekparoladis Pri mia la deven', sed ĉiam haltis, Lasante min ankoraŭ nekonantan.

Prospero.--Sed nun la ĝusta horo fine venis, La nunminut' postulas ke vi aŭdu. Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras Epokon ... aliloke ol ĉi tie? ... Memori vi ne povas, kompreneble, Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara!

Mirando.-- Sed iometon povas mi ...

Prospero.-- Memori? Pri kio? pri personoj? domo? Nomu L'imagon kiu en vi konserviĝis.

Mirando.-- Kredeble estas sonĝo malproksima, Sed ne memoro, kiun mi posedas ... ... Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj?

Prospero.--Virinoj multaj servis vin, Mirando! Sed, kiel povis tia fakto loĝi En via nematura la memoro? Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo ... Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis?

Mirando.-- Sed mi ne povas.

Prospero.-- Antaŭ dek-du jaroj, La patro via, dek-du jaroj antaŭ, Regnestro estis, de Milano duko.

Mirando.-- Ĉu vi, sinjor', ne estas mia patro?

Prospero.--Patrino via ĉiam estis virta: Ŝi diris ke vi ido mia estas, Kaj via patro, duko de Milano, Heredontinon unu sole havas: Princino rajte estas ŝi naskita.

Mirando.-- Ĉiel'! per kia perfidaĵ' ni perdis Grandecon tian? Ĉu por nia bona, Ĉu malfeliĉa sorto?

Prospero.-- Ambaŭ, kara. Perfido nin forpelis el Milano, Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis.

Mirando.-- Ho! mia kor' sangadas ĉe la penso Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis ... --Mi kvankam ne rememoriĝas tion-- Bonvolu vi daŭrigi.

Prospero.-- Via onklo,-- --Ke frato povis tiel perfidiĝi!-- Apud vi, homo, kiun mi koramis La plej en mondo--kiu eĉ regadis Duklandon mian, tiam la unuan, Ĉar estis mi el dukoj la plej alta! Precipe fama per indeco mia, Mi artamulo brilis senegala; Lernante tempon mi libere uzis, Regadon forlasinte al la frato ... De l'lerno l'amo tiel min okupis Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato. Perfida onklo via ... Ĉu vi aŭdas?

Mirando.-- Sinjoro, tre atente.

Prospero.-- Nu, li frue Ricevis prince multon da petantoj, Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis, Kaj malobeon punis. Li renomis, Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn, Aliformigis ilin; ĉar li havis Ŝlosilon oficejan, ja, la homan, Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis; Ĉar kiu flatis plej l'orelon lian Profiton plej ricevis. Nun li estis Hedero princan trunkon vualanta, Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran! --Vi ne aŭskultas ...

Mirando.-- Patro, tre avide!

Prospero.--Atentu, kara! ... Mi, konfidemulo, Pli ŝtataferoj nun ne plu zorgante, Al pliboniĝo de klereco mia Dediĉis tempon: la malica frato Profitis. Malgraŭ mia grandanimo, Solece, mi fariĝis nekonato ... Malbona sento movis Antonion Vidantan min senlime lernamulon. Konfido mia naskis kulpon lian; Senlima same lia ambicio Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia. Nu, provizita ne nur je trezoroj Sed je la povo eĉ postuli plie-- --Mensoge ĉiam se agadas homo, Memoron sian tiel li pekigas, Ke la malveron li jam plu ne sentas-- Jam Antonio pri si mem ekpensis Ke li la duko estas.--Ĉar li agis Plenege tiam kiel duklandestro; Privilegion ĉiam li posedis, Kaj tial plialtiĝis--Ĉu vi aŭdas?

Mirando.-- Ho! tian diron aŭdus surdulino!

(_Daŭrigota_).

KAZABIANKO (Casabianca).--Mrs. Hemans.

_Tradukis_ Clarence Bicknell.

_La juna Kazabianko, knabo dektriaĝa, filo de la Admiralo de la ŝipo "Orient," restis ĉe sia posteno[12] (en la batalo de la Nilo) post la ekflamiĝo de la ŝipo, kaj kiam ĉiuj pafilegoj estis forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la eksplodo._

La knabo sur la ŝip' brulanta, De ĉiuj forlasite, staris; La flamoj de l'batalruinoj[13] Sur la mortintoj lumon faris.

Sed, naskiĝite por komandi, Li restis, brava kaj belega, Estaĵo de heroa sango, Infano, sed de form' noblega.

La flamoj proksimiĝis; tamen, Al patra mendo[14] li obeis; Kaj sia voĉo al la patro Ne venis, ĉar li jam pereis.

Li laŭte kriis, "Patro mia Ĉu mi ne finis devon mian?" Ne sciis li ke l'Admiralo Ne povas aŭdi filon sian.

"Parolu, patro," li rediris "Ĉu min foriri nun vi lasas?" Sed nur respondas la pafado; La flamoj pli proksime pasas.

Nun sur la fronto lia batas Kaj sur la haroj, la varmeco; Sed de l'posteno de la morto, Regardis li en trankvileco.

Ankoraŭ laŭte li demandis, "Ĉu estos devo, mia halto?" Dum tra la veloj pli kuradas La fajroj per rapida salto.

La ŝipon, kun brilec' sovaĝa, La flagon[15] ili envolvadis, Kaj super la kuraĝa knabo, En la ĉielon radiadis.

Subite tondra sku' bruegis Sed li--la knabo--kie estis? Demandu de la ventoj kiuj La maron per la eroj vestis.

La mastoj, flag', timono[16]--ĉiuj Servadon faris je honoro. Sed nobla pli ol ili estis La juna kaj fidela koro.

FOOTNOTES:

[12] Post.

[13] Ruins of the battle.

[14] Order.

[15] Flag.

[16] Helm.

VESPERO.

I.

Ĉielruĝo, Eknoktiĝo, Mallumiĝo, Malvarmiĝo.

Peza nubo Super arbo; Nigra urbo Kiel tombo.

Ĉio restas Kaj silentas; Ĉio haltas Kaj ekmortas.

II.

Senamiĝo, Mizeriĝo, Forlasiĝo, Eksoliĝo.

Malespero En la koro; Amvespero Sen fervoro.

Koro restas Kaj silentas; Amo haltas Kaj ekmortas.

Carlo Bourlet.

KRISTNASKAJ PROBLEMOJ.

_Ĉiuj el miaj Jarabonantoj kiuj sendos korektajn solvojn de tiuj ĉi problemoj al la Redaktoro ricevos dekduon da Poŝtkartoj Esperantaj._

I. Prenu _nombran_ nomon, anstataŭu unu el ĝiaj vokaloj per konsonanto, vi ricevos _grandan poeton_.

II. Prenu nomon de birdo--1. Duobligu la du unuajn literojn, vi havos _bongustan frukton_. 2. Anstataŭu unu konsonanton per alia, vi ricevos _kvanton_.

III. Prenu nomon de _nematura viro_, kaj tiun de _forta birdo_. Legu ĉiun el ili returnen, vi ricevos. 1. _Financan firmon_. 2. _Inan Rusan baptonomon_.

(_Ni presos la solvojn_ en The Esperantist, No. 4, _kune kun la nomoj de la divenintoj_).

(6266).

ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Ni ĵus ricevis leteron de Sinjoro Kühnl, la Sekretario de la Esperanta Societo en Bohemujo, kiu revenis de sia longega vojaĝo tra Eŭropo pasiginte kelkajn tagojn en Londono kvankam li tute ne parolis la Anglan lingvon! Li diras. "Hodiaŭ, kiam mi denove sidas ĉe mia skribtablo mi rememoriĝas tempojn ĵus pasintajn inter miaj novaj sed, mi devas diri, plej amataj amikoj, inter esperantistoj. Tagoj pasintaj en Londono estas al mi des pli agrablaj se mi ekmemoras cirkonstancon sub kiu mi troviĝis en Anglujo, nekonante Vian lingvon. Kaj, kvankam nekonataj homoj, tamen Viaj samlandanoj estis tiel agrablaj je mi, fremdulo. Al Esperanto mi ŝuldas multe, ĉar ĝi ebligis al mi trovi amikojn en fremdlando. Tiun ĉi ŝuldon mi povas vere nur per plej agema kaj viva propagando egaligi. Inter novaj adeptoj mi multe aludos[17] mian veturon en Londonon sen angla lingvo, kaj, por ekflamigi la malmulte vivajn samideanojn, mi decidis publikigi en _Bohema Esperantisto_ la tutan vojaĝon.--Kühnl Edward."

* * *

Kune kun Sinjoro Kühnl en Londono troviĝis ankaŭ Sinjoro René Deshays. Tiu ĉi afabla kaj lerta Esperantisto ankaŭ ne konis nian lingvon. Li skribas. "Kara Sinjoro, Mi tre dankas vin pro la sendo de la nova gazeto esperantista, kiun nia Chaumonta grupo tuj abonis. Via unua numero tute interesis nin kaj estas vere inda je la granda sukceso kiun al vi mi bondeziras. Ĉe mia rekomencita kurso (mi faras ĉi tie la superan kurson) mi prenis por ekzercoj legadaj kaj interparolaj, la ĉarman artikolon pri _L'Itala Somero_. Mi estos ankaŭ feliĉa daŭrigi la legon de _la Ventego_ Sume, mi vin kore gratulas pri la ideoj kaj pri la formo. Mia amiko, Sinjoro Mossmann, Sekretario de nia grupo, ankaŭ tre ŝatas vian gazeton, kaj skribis raporton pri ĝi por la ĉitieaj ĵurnaloj.----René Deshays."

Plezurege ni povas anonci ke la plimulto da Francaj Grupoj abonis je _The Esperantist_, kaj ni deziras korege danki ilin por la honoro, kaj ankaŭ por la multaj gratulantaj artikoloj kiuj estas presitaj pri ĝi en Francaj Gazetoj.

* * *

Trinidado estas malproksima angulo de la mondo, kaj Mayaro estas malproksima angulo de Trinidado; tamen ĝi havas bonan Esperantiston, tiel, kiel la sekvanta interesa letero montros.--"Kara Sinjoro--Estas veturo de kvindek tri mejloj al Port of Spain, tridek per vagonaro, dudek tri per vojo, dek kvin de tiuj ĉi estas nur la malmola sablo de la marobordo, kiu tie ĉi estas forlasita krom de pelikanoj. La marobordo estas dika je la eternaj kokosujoj[18] kaj la arbetoj de la vinbero de la maro. En Mayaro estas nur kvin blankaj homoj preter mi. Certe estas malĝoje se oni ne estas venkinta la arton sin amuzadi. Sed ni havas belan tropikan marobordon kaj maron similan al la pentraĵoj de la Sudaj Maraj Insuloj de R.L. Stevenson. Pentru Londonon, kun ĝia varmego, polvo kaj helo, dum varmega tago de Julio aŭ Aŭgusto, kaj vi havas Port of Spain, tiel, kiel ĝi _ĉiam_ estas. Via. A.M."

* * *