The Esperantist, Vol. 1, No. 2

Chapter 2

Chapter 23,868 wordsPublic domain

[10] Vomit.

[11] Magic.

LEKANTETO AŬTUNA.

"Purpurvestata kara aŭtuna flor', Vi ploras, do, pri morto de l'somero? Funebra, certe, estas la kolor', Kaj ĉiam servas al la malespero!"

"Ha, ne! Vi ne forgesu, kara mia, Purpuro apartenas al majesto; Kaj plaĉas al la vintroreĝo nia, Ke prezentiĝu mi en deca vesto!"

12a Okt., 1903. Ben Elmy.

THE MICHAELMAS DAISY.

"Dear little Autumn flower, with purple clad, Dost thou thus weep the death of Summer fair? Funereal, truly, is thy colour sad, And ever serves as symbol of despair!"

"Ah, no! dear friend, remember yet one thing-- That purple, too, is Majesty's display; And 't is the pleasure of our Winter king, That I present myself in meet array!"

_Tradukis_ Ben Elmy.

MORDANTO MORDITA (Originale Verkita).

Tiu ĉi okazis dum mia lernado ĉe la universitato.

Bruno estis unu el miaj plej intimaj amikoj kaj ni ofte renkontis nin kun aliaj samideanoj ĉe la loĝejo de unu aŭ alia por amika kartoludeto. En tiu ĉi okazo la renkontejo estis ĉe Bruno.

Blanko, alia amiko, alvenis kun mi je la dirita horo, sed tie troviĝis neniu. "Pendu" ni diris. Ni atendis longan tempon: Bruno ne venis. Ni do ekkoleriĝis, kaj deziris repagi al Bruno pro tiu ĉi malplezuro. "Kion ni faros?" "Malsaĝkaptilon!"[12] "Bonege!"

Ni formovis la tablon en angulon de la ĉambro. Sur la tablo, per la helpo de kapkuseno[13] el la dormoĉambro, de kelkaj vestoj, kaj de la lamposfero[14] sur kiu ni figuris malbelegan vizaĵon, kaj en kiu ni enmetis kandeleton, ni konstruis terurigan kreitaĵon. Tiam ni atendis.

Baldaŭ ni aŭdis la paŝojn de la alproksimiĝanta Bruno, kaj ni retiris en la dormoĉambron. La pordo de la ĉambro malfermiĝis: Bruno eniris.

Subite terurplena kriego surdiĝis niajn orelojn. Nia mizera amiko enfalis preskaŭ senmove en sian seĝegon, nur murmurante--"Mi ĝin vidis! Mi ĝin vidis! Mi estas viro mortonta!"

Tiu ĉi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kaŭzi tian malfeliĉecon.

Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide, rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la mano de la suferanto, rompiĝis sur la tapiŝo. Tre malrapide, el la disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis vidi la aperaĵon kiu ĉiam montras sin al membro de la familio Bruno, antaŭ la subita morto de tiu persono.

Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese.

Mi do eliris por venigi kuraciston.

Loĝante en la koleĝo, estis necese ke mi petu permeson de la koleĝestro, ĉar vespere je dirita horo la pordego fermiĝis por ke neniu povu senpermese eliri. La koleĝestro, maljuna sinjoro, bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera kaj solenvizaĝa, aŭskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la deziratan permeson, samtempe dirante--"Estas granda malfeliĉeco, granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni ĉu mi povos ion fari."

Ĉar la koleĝestro tre malofte vizitis la loĝejon de koleĝanoj, tiu ĉi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la kuraciston, kaj sekvis la estron al la loĝejo de Bruno.

Enirante en la ĉambron ni trovis Brunon ankoraŭ flegatan de Blanko, ŝajne neniel pliboniĝitan. La vizitanto neatendita, klinante sin super la junulo diris amindavoĉe--"Mia kara Bruno, mi tre bedaŭras aŭ...."

Kvazaŭ elektriĝita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn elkriante per la plej sana voĉo--"Pardonu al mi, Sinjoro, tute senintence mi petolis[15] antaŭ _vi_."

Unue iom enuata, sed baldaŭ komprenante la ŝercon, nia bona estro trankvile diris--"H--m! Belega ekzemplo de 'Mordanto mordita'. Bonan Nokton, Sinjoroj, bonan nokton."

Tiel parolinte li ridetante foriris.

Paul Mathews, _Esperantisto_ 7799.

FOOTNOTES:

[12] Booby-trap.

[13] Pillow.

[14] Lamp globe.

[15] Played the fool.

_Almozulo_: Donu al mi pencon, Sinjorino!

_Sinjorino_: Ĉu vi ne povas trovi laboradon!

_Almozulo_: Ne, mia metio estas senutila al la nuna tempo.

_Sinjorino_: Kial? Kion vi faras?

_Almozulo_: Mi forŝovelas neĝon de pavimo.

G.C.L.

LA TRI AMIKOJ.

Konfidu je nenia amiko ne pruvinte lin. Ĉe la festena tablo ni trovas pli multajn ol ĉe la pordo de la malliberejo.[16]

Homo havas tri amikojn; du el ili li multege amis, la tria estis al li indiferenta, kvankam tiu ĉi estis la plej sincera el ĉiuj. En tago li devis aperi antaŭ la juĝisto ĉar li estis grave sed maljuste kulpigita. "Kiu el vi," li diris, "venos kun mi por atesti por mi, ĉar mi estas grave kulpigita kaj la reĝo koleriĝis?" La unua el liaj amikoj tuj diris ke, pro aliaj aferoj, li ne povus iri kun li. La dua akompanis lin ĝis la pordo de la juĝejo, tiam li iris returnen pro timo de la kolera juĝisto.

Sed la tria, al kiu li malplej konfidis, eniris, paroladis por li kaj atestis tiel ĝoje pri lia senkulpo, ke la juĝisto liberigis lin.----

Homo posedas tri amikojn en tiu ĉi mondo. Kiel li kondutos je la horo de la morto, kiam Dio vokos lin antaŭ sian juĝejon? Mono, lia plej bona amiko, forlasos lin unue. Liaj parencoj akompanos lin ĝis la pordo de la tombo, kaj tiam returnos domen. La tria, kiun li ofte forgesis dum la vivo estas liaj Bonagoj. Nur tiuj ĉi akompanos lin ĝis la trono de la Juĝisto. Ili antaŭiros, parolos, kaj trovos por li kompaton kaj pardonon.

Elise Bauer.

FOOTNOTE:

[16] Prison.

LEGENDO PRI LA VIRO EN LA LUNO.

Antaŭ multe da jaroj je Dimanĉo, viro iris en arbaron por kolekti lignon. Li kunigis ĝin, kaj, portis ĝin domen. Li renkontis belan viron, dimanĉe vestitan, kiu estis ironta al preĝejo. Li haltis, ekparolis al la lignoportanto kaj diris "Ĉu vi scias ke sur la tero hodiaŭ estas Dimanĉo, kiam Dio ripozis, kreinte la mondon, ĉiujn bestojn kaj la homaron? Ĉu vi ne scias ke estas skribite en la tria komando Sanktigu la Dimanĉon?"

Sed la viro estis korhardiĝita kaj respondis "Dimanĉo tera aŭ Lundo ĉiela, kion faras tio al mi?" La bela viro, kiu estis Dio mem, respondis "Portu do eterne vian branĉaron. Kaj tial ke Dimanĉo sur la tero ŝajnas al vi esti senvalora, havu do eternan Lundon en la Luno kaj staru ĉiam tie kiel timiginta ekzemplo por ĉiuj kiuj malsanktigas la Dimanĉon per laboro." De tiu tempo la viro kun la branĉaro staras en la Luno, kaj eble starados tie eterne.

Elise Bauer.

PRAKTIKA UZO DE ESPERANTO.

Antaŭ iaj semajnoj aperis artikolo en la _Daily Mail_ kie oni skribis ke Ĵapananoj trovis ke, se ili manĝadis nur rizon, ĝi produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la malsano ne okazis.

Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante ĉu ĝi estis akurata.

Mi ricevis la sekvantan respondon--"La malsano okaza estas ne la hidropsio sed beriberi aŭ elefantiasio. La rizo sole ne kaŭzas tion: La malriĉuloj, la kampanoj, ankaŭ suferas je tiu malsano kvankam ili ne ofte manĝas rizon; eble nur unu aŭ du foje dum monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraŭ konata, sed la mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaŭ la aero de la patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata ĉambro havas ofte tiun malsanon. Unu aŭ du monatoj en la patralando estas sufiĉaj por kuraci ĝin." (Espo. 7383).

Esperantisto 8105.

Kara Sinjoro, La unua numero de via tre laŭdinda gazeto ne sole donis al mi grandan plezuron sed ankaŭ portis benon al ĉiuj de tiu ĉi loko; ĉar, ĵus ĉe la momento de ĝia alveno, komencis la pluvo de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al ĝiaj bone presitaj paĝoj. Certe ĉiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore por via kuraĝa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedaŭras ke mi mem donis malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas ĉe ni _Kariofilojn_.[17] Mi devis esti skribinta _diantojn_,[18] ĉar la kariofilo,[17] kreskaĵo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie ĉi. Kvankam mi estas nemetiista[19] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por "cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ...

Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenaŭ ellernis tre multe pri la kariofila[17] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi miriĝas legante ke Anglujo enportas ĉiujare 1/4 milion funtojn[20] da tiu drogo. Certe ĉiuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn pomtortojn![21]

Kun sinceraj gratuloj, Via fidele, C. Bicknell.

FOOTNOTES:

[17] Cloves.

[18] Carnations.

[19] Amateur.

[20] Pounds.

[21] Apple tarts.

LA SONO DE VOĈO.

(Telefona Okazo.)

(de G. S. WEBSTER, eltirita el "TAT," tradukita de JOHN ELLIS.)

* * *

S-INO JUNEDZO. S-O JUNEDZO. VOĈO.

* * *

[_SCENO.--Manĝoĉambro ĉe Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas fiksita sur skribtablo._]

S-ino Junedzo (_alparolante al katido, dume ŝi ĉirkaŭligas banton[22] ĉirkaŭ ĝia kolo_[23]).--Nu[24], katideto, mi miras kion mia Riĉjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al malplaĉega ĉevalkura konkurso--mi ne kredas ke li sin okupas tiamaniere dum lia libera tempo--malgraŭ la duonesprimaĵoj[25] de Klaro Paseo, sed--. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje hodiaŭ, kaj li mem respondis al mi ĉiufoje; tial ĉio necese estas tute ĝusta. (_Sidigas la katidon sur kuseno_) Nu, kion fari? Estas tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj pri iliaj kulpetoj, sufiĉe je unu tago. Mi kudris butonon sur la ganto de Riĉjo, kaj mi jam skribis dudek-sep paĝojn al la patrineto. Ho! Mi devas alvoki Riĉjon denove; li kutimas aŭdi mian voĉon almenaŭ okfoje en ĉiu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi ĉesis ami lin, aŭ ian similan teruraĵon! (_Aliras al la telefono kaj sonorigas_) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (_Post momento, ŝi aŭdas respondon._)

S-ino J. (_en 'fonon_).--Jes, ĉu vi ĉe-estas?

Voĉo.--Kompreneble, Karulineto!

S-ino J.--Kiu estas tie?

Voĉo.--Kies voĉo sonas, ĉu vi pensas?

S-ino J.--Tio estas simila je la voĉo de mia propra edzeto.

Voĉo.--Tia mi estas, Kara Mia!--Via vera, sola, propra Riĉjo.

S-ino J--Ĉu vi maltrankviliĝas kaj pensadas ke mi ne estas alvokonta al vi denove, Plejkara?

Voĉo.--Jes; mi ja terure maltrankviliĝis pri tio, Koro Mia.

S-ino J.--Kion vi faras?

Voĉo.--Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia propra edzineto. (_En tiu ĉi momento, persono larĝaŝultra, festatempe vestita, mallaŭte malfermas la pordon. Li staras senmove, kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente._)

S-ino J. (_en 'fonon_).--Mi sentadis tre forlasite la tutan tagon longe.

Voĉo.--Kompatinda knabineto! Baldaŭ mi revenos, ĉarmanta mia.

S-ino J.--Mi skribis dudek-sep paĝojn al la patrineto.

Voĉo.--Ĉu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas ke vi sendis al ŝi la esprimon de mia amo.

S-ino J.--Ha! Nu, mi ŝatas[26] aŭskulti vin kiam vi parolas tiel pri la patrineto. Penu ĉiam paroli tiamaniere pri ŝi kiam vi estas hejme. (_La persono apud la pordo ŝajnas malkontente, kaj ial iom ekscitate._)

Voĉo.--Mi promesas, Amatino Mia.

S-ino J.--Mi ja pensas ke vi povus aranĝi ke vi venos hejmen frue hodiaŭ, Riĉjo, por festi la trian monaton de nia edzeco. (_La persono subite timiĝas, kaj provas forŝteli mallaŭte for de la ĉambro, senvidite._)

Voĉo.--Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre okupataj ĉe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (_la persono piedfrapas senintence la katidon--la katido blekas ... kaj_ S-ino J. _ĉirkaŭrigardas antaŭe ol la persono povas atingi la pordon--ŝi lasas fali la aŭdilon telefonan, rapidas al li, kaj kaptas lin sovaĝe per lia brako._)

S-ino J. (_kun milo[27] da vulkanoj[28] je sia voĉo_)--RIĈJO!! RIĈARDO!!!

S-o J. (_provas gajete ŝajni kuraĝa_).--Nu, Kara Mia, ĉu vi ĝojas min revidi?

S-ino J. (_trenas lin al la telefono_).--Venu tien-ĉi. (_Ŝi tenas la aŭdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la telefonon si mem_).

S-ino J. (_en la 'fonon_).--Kaj _kiu_ vi diris ke vi estas?

Voĉo.--Efektive, ĉu vi forgesis tiel baldaŭ? Via propra Riĉjo.

S-o J.--Sed, pendiĝu! ... (S-ino J. _metas sian manon sur lian buŝon_).

S-ino J.--Kaj _kion_ vi diris ke vi faris?

Voĉo (_ripetas malrapide kaj tre klare_).--Ke mi tre laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto.

S-o J. (_li mem provanta alvoki per la telefono_).--Silentiĝu, malsaĝulo! Ĉu vi ne scias.... (S-ino J. _ĉesigas lin kiel antaŭe_.)

S-ino J. (_en la 'fonon_).--Ni finigos tiun-ĉi konversacion ĉar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, laĉigas iom aŭskultante lian propran imaĝan voĉon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por atesti kiam mi procesos por ricevi juĝan disigon.[29]

Voĉo.--Ŭ--ŭ--ho! ŭ--ŭ--(S-ino J. _sonorigas por ĉesigi la elektran komunikadon; sin turnas al_ S-o J., _kies vizaĝo grade iĝas fraga-tomata-sun-malleviĝan specon de koloro_).

S-ino J. (_per nordpolusa[30] voĉo_).--Havu la bonecon klarigi--se eble vi povas.

S-o J. (_gajete_).--Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas, karesinda mia, vi havas tre dolĉan kutimeton, alvokante min ĉe la oficejo ĉiuhore, kaj ĉar mi--ŭ--ne estas--ŭ--ĉiam tie....

S-ino J.--Estante ĉe ĉevalkuraj konkursoj, eble?

S-o J. (_kuraĝege_).--Jes, estante ĉe ĉevalkuraj konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperaĵon hieraŭ, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, daŭrigante ... ĉar mi ne ĉiam estas ĉe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ŭ ... maltrankviliĝus se mi ne respondus ĉiufoje kiam vi sonorigus por mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia ĉefkomizo, kiu estas iom da ventroparolanto, imitu mian voĉon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi forestus, kaj la malsaĝulo nesciis ke mi jam venis hejmen frue hodiaŭ--tial--Ho! pardonu min, Mimio!

S-ino J. (_frostatone_).--Neniam! (_surlevigante la katidon_) Venu kun mi, katideto, ni ambaŭ estas trompiĝitaj. Ne pensu ni plu pri tio! Ni reiros al la patrineto, kaj ... (_lasas larmon fali sur la dorson de la katido_). Sed (_sin turnante al_ S-o J.) permesu al mi por diri al vi, Sinjoro ke--(_telefona sonorileto tintas_) Ha! la 'fono denove! (S-o J. _saltas antaŭen kvazaŭ li volis respondi_--S-ino J. _malhelpas lin_) Pardonu min, nun estas mia vico por falsi la telefonon, mi kredas. Eble estus eĉ pli interesa afero, se mi provus ventroparolan aktoraĵon (_aliras al la telefono kaj respondas per raŭka, vira voĉo_) jes, kiu estas tie?

Voĉo.--Ho! Maljunulo! Ĉu tiu estas vi?

S-ino J. (_same kiel antaŭe_).--Ne,--Ŭ--tio estas, jes.

Voĉo.--Nu, nur unu vorto pri tiu diamanta ĉirkaŭkolo, kiun vi petis ke mi elektu por via edzino. Vi diris ke via vetgajno estis cent-deko da livroj; nu, ĉar vi volas aldoni plue dekon, mi povas ricevi ĵus tion, kion vi bezonas, pendaĵon ankaŭ, po cent-dudek livroj. Ĉu tio vin ŝatas?

S-ino J. (_per malforta voĉeto_).--Riĉjo, ĉu vi volus veni kaj respondi al tiu-ĉi, mi petas?

(_Li aliras al la telefono, kaj post aranĝinte la aferon, sonorigas por ĉesigi la komunikadon, kaj sin turnas al_ S-ino J., _kiu sidas sur la sofo, ŝia vizaĝo en la pelto de la katido, kaj ploras iom_).

S-o J. (_alstreĉante liajn brakojn_).--Mimio!

S-ino J. (_lasas fali la katidon_).--Ho! Ho! (_Sur lian bruston_) Ho! Riĉjo!! (_La katido ĝoje murmuras._)

FOOTNOTES:

[22] A knot of ribbon.

[23] Neck.

[24] Well!

[25] Half statement.

[26] Like.

[27] A thousand.

[28] Volcanoes.

[29] Separation.

[30] Northpolar.

PHONETIC LONGHAND.

In fulfilment of a promise made in the first number of The Esperantist, a few phrases are here given, with their equivalent English phonetic spelling. In reply to those friends who wish to see a monthly list of stock phrases, with their English meaning, we beg to remind them that the _Frazlibro de la Turisto_ contains 400 such phrases, each in 6 languages, for the trifling cost of 6d. We are not disposed to sacrifice our limited space as suggested, unless, after mastering the 400 phrases named, which deal with a great diversity of subjects, our friends still feel the need for a further collection.

The phrases used below are culled from a forthcoming work by Mr. J. A. Thill, of Plymouth:--

Ĉiam uzu Esperanton kiam vi skribos al mi. Chee|ahm ooz|oo Aysp|ayr|ahnt|ohn kee|ahm vee skreeb|ohs ahl mee.

Veku min morgaŭ ĉirkaŭ la kvina horo. Vay|koo meen mohrg|ow cheerk|ow lah kveen|ah hohr|oh.

Senvestigu vin kaj kuŝiĝu. Sayn|vayst|eeg|oo veen ky koosh|eej|oo.

Mi prosperis en tiu ĉi afero. Mee proh|spayr|ees ayn tee|oo chee ah|fayr|oh.

Mi devas refari tiun ĉi kalkulon. Mee dayv|ahs ray|fahr|ee tee|oon chee kahl|kool|ohn.

Vi rejuniĝas pli kaj pli! Vee ray|yoon|eej|ahs plee ky plee!

Kiam vi senvestigos viajn piedojn? Kee|ahm vee sayn|vayst|eeg|ohs vee|ine pee|ayd|oyn?

EN VAGONARO, REVENANTE DE LA MARO.

Lernejestro, afable parolante al la plej mallertulo de la lernejo:

Ĉu la maro alvenis al viaj atendoj, Roberto?

Lernanto, kiu estis tro proksimiĝinta al la undoj:

Se plaĉas, Sinjoro, ĝi alvenis al tie ĉi; Kaj, per fingro, li montris sian bruston.

E. M.

* * *

Du fratinoj loĝis kune kun sia onklino, bona sed tre severa virino.

Unu tagon la plej maljuna ekvidis ke la infanino fosas en la ĝardeno kaj enterigas ion. Poste ŝi foriris por trovi tion kion sia fratino faris: Kaj ŝi eltiris el la truo paperan folieton sur kiu estis malbone skribitaj tiuj ĉi vortoj. "Kara Diablo, venu tuj kaj forportu mian onklinon Marion."

Esperantisto, 4686.

* * *

Du vendistoj de malnovaj vestoj loĝis kontraŭe. Nature ili ne tro amis unu la alian. Nokte anĝelo venis al unu el ili kaj diris. "Rakontu al mi tion, kion vi deziras, kaj mi donos ĝin al vi kondiĉe ke via najbaro ricevos la duoblon da ĝi."

La viro pensadis longatempe kaj fine respondis "Mi volas ke mi blindiĝos je unu el miaj okuloj."

Esperantisto, 8105.

ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Doktoro Zamenhof aminde skribis al ni la sekvantan leteron--

"Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de _The Esperantist_. La bona enhavo kaj la bela eksteraĵo faras tre bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre plaĉos al ĉiuj esperantistoj jam ekzistantaj, kaj ĝi baldaŭ fariĝos potenca kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos riĉaj kaj belaj. Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj ... Via, L. Zamenhof."

Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de eklernantaro, kiel estas preskaŭ ĉiuj el niaj kunverkantoj. Estas granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola honorinda abonanto al la novenaskita organo.

* * *

Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie ĉi nenio nova. Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermiĝontaj en Parizo: se nur ĉiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus bonege!!! Duan eldonon de _La Frazlibro_ mi pretigas: al ĝi mi aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via, P.F."

Vere la lingvo rapidege antaŭmarŝadas en Parizo, kaj estas esperinde ke ankaŭ tie ĉi Londone ni baldaŭ havos 36 kursojn. _La Frazlibro de la Turisto_ sen gramatiko certe estis bonega libreto; kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, ĝi estos mirinde utila verketo.

* * *

Sinjoro Bourlet, Prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza skribis--

"La firmo Hachette & Ko. en Parizo preparas kun la helpo de Sinjoro de Ménil tutmondan jarlibron Esperantistan. Tiu jarlibro enhavos la nomojn kaj adresojn de ĉiuj Esperantistoj, pro-esperantaj Societoj, ĵurnaloj, k.c. Ĝi eliros en la monato Marto de la proksima jaro. Mi treege petas vin ke vi bonvolu sendi ĉiujn eblajn sciigojn, kiuj povus faciligi ĝian verkadon al Sinjoro B. F. de Ménil, 46 Boulevard Magenta, Paris 10.

Internacian kaj kunfratan saluton."

La enskribo estas senpaga.

* * *

Sinjoro Cart skribis afablan leteron gratulante nin pri _The Esperantist_ kaj petante ke ni enpresu nomaron de la libroj por la blinduloj. Plezure ni anoncas ke la Angla lernolibro en la Brailla skribo nun estas eldonita, kaj ke ĝia kosto estas 4s. Ni ankaŭ sciigos ĉiujn blindajn amikojn de la nomaro de aliaj jam eldonitaj verkoj, se ili skribos al ni.

* * *

Esperanto tre rapide antaŭiradas inter niaj Maltaj kunverkantoj. Dankoj al la sindonema propagando de Sinjoroj Agius kaj de Bono, preskaŭ ĉiuj la Universitatanoj jam eklernas la helpantan lingvon. Eble la malgranda insulo baldaŭ fariĝos "_Esperantujon_," kiu scias!

Sinjoro Agius skribis bonegan leteron kiu estis presita en la _Daily Malta Chronicle_, kaj ni skribis duan leteron pri Esperanto kiu ankaŭ estis tie presita.

* * *

Du samideanoj en Ĵaponujo, Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn, ankaŭ skribis pri Esperanto en la _Japan Times_. Ni ankaŭ sendis respondon.

Post la ricevo de la dua letero, la Redaktoro de tiu ĉi malproksimega organo skribis kiel sekvas.--"The fact that our playful rap at Esperanto should have inspired a disciple of that up-to-date language in this far corner of the world to champion its cause is certainly almost sufficient to make us reconsider our former verdict (which was perhaps dictated by æsthetic rather than utilitarian motives), and to admit that Esperanto may after all have a brighter future than Volapuk. At least the acquisition of the new tongue can do no harm and may possibly do some good. We thank our correspondent for the trouble he has taken.--Ed., J.T."

* * *

Bone, bonege! kaj la tutmonda Esperantistaro devas gratuli Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn por la granda helpo kiun ili tiel donis al la lingvo ne en Ĵaponujo sole, sed _ĉie_.

* * *

Ni bedaŭras ke ni ne povas presi ĉiujn la afablajn leterojn kiujn alilandaj amikoj sendis. Eble, en la estonteco, kiam nia malgranda organo estas bone loĝiĝita, ni povos pligrandiĝi ĝin kaj presi du paĝojn de alilanda korespondado. Ĝis tiu tempo venos, ni devas esti kontentaj kun nur unu paĝo de tiaj interesaĵoj.

DU FABLETOJ.

_La Leono, la Urso kaj la Vulpo._--Leono kaj urso iam trovis mortigitan cervidon, kaj longe interbatalis por posedi ĝin. Tiel grava fariĝis la batiĝo ke fine ambaŭ el ili, duone blindigitaj kaj duone mortigitaj, kuŝis sur la kampo, sen sufiĉa forto por tuŝi la trovaĵon streĉitan inter ili.

Vulpo alvenante tiam kaj vidante ilian mizeran staton, trapaŝis inter ilin kaj forportis la kaptaĵon.

"Kiaj malsaĝaj kreitaĵoj ni estas," ili ambaŭ ekkriis, "ni malŝparis nian tutan forton kaj batis unu la alian nur por doni manĝon al fripono."

_Batalantoj ofte perdas tion por kio ili interbatalis._

(6266).

* * *

_La Hundo kaj la Katino_--Maljuna sinjorino posedis hundon kaj katinon. La hundo, kiun ŝi havis por gardi ŝian dometon, loĝis ekstere en ligna hundejo; kaj manĝis komunajn manĝaĵojn.

La katino estis karesita; kaj pasigis la tutan tagon manĝante luksaĵojn kaj dormante sur la mola tapiŝeto antaŭ la fajro.

Longatempe la hundo envie rigardis la katinon; kaj fine parolis al ŝi kiel sekvas--

"Mi gratulas vin, fraŭlino, pri via tre bela vivo."

"Kiel ĝi estas pli bona ol via?" respondis la katino, malfermante larĝe siajn okulojn.

"Ni ŝanĝu lokojn dum unu semajno; kaj eble vi eltrovos." "Plezure," respondis ŝi, kaj tuj la ŝanĝo estis farita.

Je la komenco la hundo ĝuis[31] sin en la saloneto, sed sia ĝojo ne estis longedaŭranta. Sia granda korpo okupis tro multe da spaco; kaj la servistino, kiam ŝi aranĝis la ĉambron, metis siajn piedojn sur lia kapo aŭ sur lia vosto, kaŭzante al li grandan doloron. La manĝaĵoj kiuj estis estintaj sufiĉaj por la katino, ŝajnis esti nenio al lia forta stomako, kaj li sentis kvazaŭ mortonta de malsato. Fine la saloneto, unue tiel varma kaj bela, fariĝis al li senaeran malliberejon. Post du tagoj li ne povis toleri ĝin pli longe, kaj, humile foririnte al la hundejo, diris "Ĉu vi estas tie, fraŭlino?"

"Jes," respondis la katino je la pajlo interne.

"Nu, mi ĵus estis pensanta ke, se rabisto venus, vi ne povus kontraŭstari lin; tial mi revenis al mia propra loko." La katino reiris en la saloneton ridetante.

_Ne avidu la sorton de via najbaro._

(8380).

FOOTNOTE:

[31] Enjoyed.

L'ANĜELO KAJ LA INFANO.

ELEGIO.

Anĝelo vizaĝe radia Kliniĝis ĉe l'flank' de lulil'[32] En kiu, spegule, je lia, Ripozis imago simil'.