The Esperantist, Vol. 1, No. 13
Part 3
Our space will not allow me to mention the classes in and around London; particulars of these were published in the October Esperantist. There was, however, one mistake, Miss Schafer's class at the German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square, is held on Wednesday. The Principal of the Cusack Institute, White Street, close to Moorgate Street Station, has placed a room at our disposal, and classes are held there on Thursday evenings--beginners at 6.15, teacher Mr. Gray; advanced 7.15, Miss Schafer.
Which of our readers has not heard of the extraordinary progress made by Esperanto in Aberdeen? Their case is, I should think, unique. As the result of a newspaper propaganda, commenced scarcely five weeks ago, Aberdeen has more than 170 students attending classes. They intend to hold a meeting in the Town Hall, which holds 5,000 people, and already names for the Adresaro are coming in. All honour to the enthusiastic Mr. A. Christen, who has originated and carried out this successful movement.
News of progress abroad will have to be held over this month. Two items are of great importance. At a congress of workmen painters held lately in Grenoble it was decided that delegates to the next congress must be able to speak Esperanto; and the preparations for the reception of Dr. Zamenhof at Boulogne are already being commenced.
* * *
Tutmonda Jarlibro.
As all our readers know, this wonderful directory has been compiled by So de Ménil, of 45, Boulevard Magenta, Paris. It being the first of its kind, absolute correctness was impossible. All Esperantists are, therefore, earnestly asked to correct any mistakes they find in it, and to forward such corrections to So de Ménil before the 10th November. Postcards will do of course; but if we are to have a correct directory next year everyone _must_ help, and that speedily. We have already notified M. de Ménil of most obvious slips.
* * *
Mr. H. P. Hughes, of 2, Fairfield Road, Stockton Heath, Warrington, will send reprints of his interesting article (which appeared in several papers) to any who will send a stamped addressed envelope, and Mr. Dudeney's article in the _Bedfordshire Times_ is still obtainable, price 2d.
* * *
We learn with great pleasure that our able friend Mr. Motteau holds, by request of Dr. Stanton Coit, a weekly class (on Mondays at 7.30) at the Union of Ethical Societies, 19, Buckingham Street, Strand, W.C.
CORRESPONDENCE NOTES.
_El Rusujo._--Mi ĵus revenis de mia longa Esperantista vojaĝo. Plej diverslandajn Esperantistojn renkontis mi: Hungarajn, Germanajn, Bohemajn, Francajn, Rusajn, Italajn--ĉiujn mi same bone komprenis, kun ĉiuj mi min sentis internaciulo, homo, Esperantisto! Mi konvinkis min, ke Esperanto estas parolebla de ĉiuj Eŭropaj popoloj, kaj vidis, ke nenio povos haltigi la fortan fluon de tiu ĉi progresaĵo.--Via, G. Kolowrat, _en St. Peterburgo_.
* * *
_Pri la prefikso MAL._--Ĉiuj Esperantistoj konsentas, ke ni ne devas uzi la prefikson MAL-, kiam la logiko enkondukus uzon de SEN aŭ NE. La prefikso MAL- montras la kontraŭecon. _La du ideoj estas kontraŭaj, nur kiam ilia sumo faras nulon._ Eble oni ridetos tiun algebran difinon. Tamen mi kredas, ke oni povas eltiri el ĝi, en la plimulto da okazoj, limon inter la uzo de MAL-, kaj tiu de SEN aŭ NE. Ekz.:
Se ni varmigis ian mason da akvo, kaj malvarmigis, laŭ la sama grado, egalan mason, sufiĉos miksi ilin, por havi nenion faritan.
Puŝite egale kaj samtempe dekstren kaj maldekstren, oni ne moviĝas. Persono kiu logas nin pro siaj bonaj kvalitoj, kaj mallogas pro la malbonaj, sume lasas nin indiferantaj. Grasa makulo sur papero, lumigita de poste, aperas brila; de antaŭe lumigita, ĝi estas malbrila; lumigita egale ĉe ĉiu flanko, ĝi malaperas. Kunigante homon fortikan kun alia malfortika, oni povus akiri la saman laboron, kiel per du homoj senigitaj de tiuj du ecoj.
Ĝenerale, la estaĵoj kaj aferoj posedas kvalitojn aŭ propraĵojn, kiujn ni kutimas vidi kunestantaj laŭ ia grado. Tio estas la komuna nivelo. Se radiko sciigas, ke ia propraĵo superas ĉi tiun nivelon, la sama radiko kun MAL- montras la saman propraĵon laŭ malsupera grado. Sed kiam ni intencas celi la foreston aŭ neeston de propraĵo ni uzu SEN aŭ NE. Ekz.:
La morto estas nur la seniĝo de la vivo; kaj la vivo neniam malon havas. (La morto havas unu, la naskiĝon; ĉar en urbo, kie la nombro de la naskiĝoj egalas tiun de la malnaskiĝoj, la kvanto da loĝantoj ne ŝanĝigas.) Do, vortoj kiel _malviva_, _malakra_, _malrekta_, _malcentra_, _malebla_, _malesti_, nenion signifas, se oni donas al la prefikso MAL- ĝian veran sencon.
Nun, ĉu ekzistas ia diferenco inter SEN kaj NE? Eble pli bone estis uzi SEN kiam la propraĵo celata okaze forestas, kaj NE kiam ĝi tute neestis. Senviva korpo; neviva ŝtono.
Sed mi konfesas, ke ĉi tio estas nur bagatelo.--H. Sentis, _Grenoble_.
P.S.--En Jan., 1903, mi sendis artikolon pri tiu temo al la malaperinta R.I. (H.S.).
* * *
_Atesto pri facileco_ (se oni bezonas plu!).--Mi estis aŭdinta pri Esperanto, sed mi sciis nenion pri _ĝ_i antaŭ _gestera_ (hieraŭ) vespero, kiam amiko sendis al mi leteron skribitan en Esperanto. Post tri kvar_t_onoj da horo, _per la helpo de unu kopio_ (_kajero_) _de_ The Esperantist, kiun mi ricevis kune kun mia letero, mi povis skribi Esperantan respondon! Post vespermanĝo tr_e_ horojn da nokto mi laboris (studis) pri la paĝoj de la Gazeto. Nun, morgaŭe, mi estas leginta granda(n) parto(n) de la Gazeto, kaj mi povas kompreni la vortojn preskaŭ tutajn, kvankam mi havas nek vortaron nek gramatikon, ekceptinte The Esperantist. Esperanto ja estas mirindega lingvo. La alia lingvo internacia, la malnova _Volapük_ ne povis kompariĝi kun tiu ĉi. Ju pli mi vidas pri ĝi, des pli korege mi ŝatas ĝin. Volu pardoni min, se mia letero enhavas kelkajn er_o_rojn kaj kredu ke mi estas, via tre vere, N.L.H. en Calcutta, Hindujo.
(A letter composed after but four hours' study, without dictionary or grammar, other than The Esperantist! What can be more convincing? The italics are ours.--Editor).
* * *
Referring to your notes in a recent number of The Esperantist, I believe that the best way of spreading a knowledge of Esperanto is for the London Chamber of Commerce to demand from every candidate for their certificate a competent knowledge of the language--that they should be at least able to read and write Esperanto; later on, candidates might be required to speak the language.
This suggestion would be somewhat unreasonable if learning to read and write Esperanto involved much labour; but I am surely overrating the difficulty when I assert that any boy of average ability would be able to conquer it by devoting one hour a week to it during our academical term of three months. A slow boy might require two terms, but slow boys are not wanted in the City or elsewhere.
English people are so abominably shy of any new proposal, especially when it is one of a promising nature, that I shall not be at all surprised if you continue to cry in the wilderness for many a year to come. You will probably have to wait until the International language has been adopted as the language of Commerce by _every nation except ours_.--Yours faithfully,
Temple Orme.
KRANIOJ.
Originale verkita de Dro A.M., No. 8720 (Trinidad).
La celo de ĉiu Esperantisto estas, aŭ devus esti, la forigo de naciaj antaŭjuĝoj, kaj li devus uzi ĉiujn batalilojn por efekti ĝin. Unu el tiuj ĉi bataliloj estas Antropologio. La konatiĝo kun la principoj de tiu ĉi scienco montros nin, ke la diversaj Eŭropaj nacioj estas ja apudaj parencoj, kaj ke la tiel nomataj naciaj malamikaĵoj estas pli ol malbonaj. Kio estas tiuj ĉi malamikaĵoj, krom heredaĵoj de la estinteco, nutritaj de egoistaj regnestroj, kaj nuntempe, ni ĝin diras honte, de la malveroj de egale egoistaj historiaj skribantoj.
Por la nemetiisto, mi diru, ke la antropologiisto estas la naturisto de la homo, kiu fondas siajn konkludojn sur la mezuroj kaj sur la fizikaj trajtoj karakteraj de la vivantoj, kaj ankaŭ de la mortintoj, sur la korpoj de la vivantoj aŭ de la mortintoj, sed, kutime, sur la skeletoj de la mortintoj, kaj ne, kiel la historiaj skribantoj, sur la priskribaĵoj de la malnovaj Grekaj kaj Latinaj aŭtoroj.
La plej gravaj mezuroj estas tiuj de la kranio.
La kranioj dividiĝas en tri klasojn, laŭ la proporcio de la larĝeco je la longeco; tiu ĉi proporcio, donita kiel procento da la longeco, estas nomata "cefalika indikilo."
La larĝeco estas mezurata ĵus super la oreloj, kaj la longeco de punkto inter la brovoj ĝis la okcipita ŝvelaĵo. La proporcio de la _longa kapo_ (dolikocefaliko) estas malpli ol 75%, de la _meza kapo_ (mezocefaliko) de 75% ĝis 80%, kaj la _larĝa kapo_ (brakicefaliko) pli ol 80%.
La jena priskribo ne enhavas Rusujon, Finlandon, Laplandon aŭ Hungarujon, ĉar, rilate al iliaj loĝantoj, ili apartenas Azion; eĉ Rusujo havas tre malgrandan nombron da Eŭropsangaj homoj.
La plej unue konata Eŭropa homo estis longa kapulo, mallonga kaj bruneta, posedanta multe da Afrikaj trajtoj. Multaj antropologiistoj kredas, ke li originale venis el Afriko. Estas strange, ke la Afrikanoj havas tradicion laŭ kiu, la unuaj homoj estas nigraj. Unutage iu el ili, baninte sin en lago, blankiĝis! Kompreneble ĉiu rapidis sin bani en la sama lago, kies akvo pli kaj pli nigriĝis pro tio. La banantoj do fariĝis malpli kaj malpli blanka ĝis, fine, la akvo tute perdis sian virton. La malfeliĉuloj, kiuj alvenis tro malfrue, estas la praavoj de la nunaj nigruloj, kaj la aliaj, pli malpli kolorataj, tiuj de la diversaj koloritaj rasoj.
Poste, raso da larĝakapuloj el la Oriento, pli altaj, pri fortaj kaj pli civilizataj ol la longakapuloj, okupis mezan Eŭropon, forpelinte la longakapulojn al Sudo, Nordo kaj Nord-Okcidento. La nunaj Eŭropaj nacioj estas la posteuloj de tiuj ĉi du rasoj.
Por la ordigo, la antropologiistoj supozas, ke estas tri ĉefaj, puraj rasoj en Eŭropo, krom Rusujo, Finlando, Laplando, kaj Hungarujo.
(_a_). La Teŭtonoj, altaj kaj blondaj, kiuj havas longajn kapojn kaj vizaĵojn, kaj loĝas Skandinavujon kaj nordan Germanujon, estas la posteuloj de tiu parto de la originalaj longakapuloj, kiuj forkuris al la norda for de la larĝakapuloj.
(_b_). La Mediteraneuloj (Iberioj), malaltaj kaj brunetaj, kiuj havas ankaŭ longajn kapojn kaj vizaĝojn, kaj kiuj okupas la Britajn Insulojn, okcidentan Francujon, Hispanujon kaj la tutan bordon de la Mediteranea maro, estas la posteuloj de la restantaj originalaj longakapuloj.
La diferencaj karakteroj fizikaj de la du rasoj estas racionale klarigitaj per klimataj kondiĉoj. Ni ŝuldas al la Iberioj la civilizadon de antikva Egiptujo, Grekujo kaj Romo, sencitante tiun de Persujo kaj eble tiujn de la Semitaj Imperioj, ĉar estas preskaŭ certe, ke tiuj ĉi ankaŭ apartenis al la Mediteranea raso.
(_c_). La Keltoj, mezaltaj kaj brunetaj, kiuj havis larĝajn kapojn kaj vizaĝojn kaj loĝis mezan Eŭropon (mezan Francujon, sudan Germanujon, Aŭstrujon, Bohemujon, Polujon, kaj aliajn).
La Slavoj apartenas al tiu ĉi raso, kiu estis la posteulo de tiu originala raso, kiu forpelis la longakapulojn.
Senprecize, la fizikaj karakteroj de la tri rasoj troviĝas en la citataj landoj, sed estas esceptaĵoj. Ekzemple:--Forta larĝkapa elemento troviĝas en iaj partoj de Danujo. Ankaŭ la Baskoj (Basques) prezentas alian escepton, ĉar ili posedas larĝajn kapojn kaj longajn vizaĝojn. Kontraŭe apud la rivero Dordonjo (Dordogne) oni trovas longajn kapojn sed larĝajn vizaĝojn.
Kompreneble estas pli kumune trovi mezocefalikajn kapojn ĉie, pro la intima miksado de la tri rasoj. Se la leganto kalkulos la nombron de praavoj, kiujn li posedas dum du mil jaroj, li vidos, ke tio ĉi nur estas natura, ĉar liaj propraj praavoj estos pli multenombraj ol la tiama tuta loĝantaro de Eŭropo.
Hodiaŭ ne ekzistas tia estaĵo, kia Teŭtono, Kelto aŭ Mediteraneo.
Kelkaj vortoj estas necesaj pri la termino Kelta. La Kelto de la antropologiisto estas la larĝa kapo de meza Eŭropo, sed la "Kelto" de la historiaj verkantoj diversas, laŭ la fantazio de la aŭtoro. Nuntempe la Francoj, Kimroj, Skotoj, kaj Irlandoj ĝuas la titolon. El tiuj ĉi, nur malgranda parto da Francujo povas prave uzi la nomon, la aliaj estas tielnomitaj, ĉar ili okazas paroli Keltajn dialektojn.
La malĝusta uzado de tiu ĉi vorto ĉe la aŭtoroj kaj la politikistoj pligrandigis multege naciajn malamikaĵojn inter la Angloj kaj Irlandoj, kaj ankaŭ inter la Francoj kaj la Germanoj.
Kvankam la Germanoj estas tiel multe aŭ pli Keltaj ol la Francoj, tamen tutaj libraroj estas skribintaj de Germanoj kontraŭ la Kelta Franco, kalumniante lin pro lia raso. Mommsen, rilate al tio ĉi, estas malglore la plej granda ofendanto el ĉiuj; tamen lia kapo estis klare Kelta. Malfeliĉa fakto--por tiuj ĉi Germanaj aŭtoroj--estas, ke multaj el la plej famaj Germanoj havis la larĝan Keltan kapon, inter ili, Goethe, Schiller, Bismarck kaj eĉ Martin Luther!
Ĉu la ironio povus plimulton fari?
La nescianta Angla malestimo por la Irlandoj estas eĉ pli malbona ol la Germana malestimo de la Francoj, ĉar la Kelta elemento ĉe la Irlandoj estas tre malgranda kaj tiel intime intermiksita kun la aliaj, ke ĝi ne estas videbla. Kontraŭe, en la orienta parto de Anglujo, kie la Danoj loĝiĝis, la Kelta elemento estas tre ofte trovata.
La "Kelta" montano ankaŭ ŝuldas sian ekzistaĵon al la fantazio de la aŭtoroj. La vera Skota montano estas Teŭtona-Mediteranea.
Mi ŝuldas multe al la libreto de John Munro _Historio de la Brita Raso_ (History of the British Race; Newnes), kiun mi konsilas Esperantistojn legi, kiel enkonduko al la scienco de antropologio.
Kun granda bedaŭro ni anoncas, ke la agema Malta Societo ĵus estas perdinta Sron A. Littlejohn, unu el la plej energiaj klopodantoj inter la fervora insulanaro. Kaj, por pruvi, ke malfeliĉoj neniam venas unuope, la sama grupo ankaŭ perdis la servojn de la helpanto, kiu estis tipografonta la novan ĵurnalon, pri kiu la Maltaj Esperantistoj nun klopodas.
Kaj la sekvanta sciigo el Rusujo ankaŭ estas precipe doloriga. "La 23 Septembro subite mortis Membro de la _Soceito Espero_, Ekscelenco Gregorij Nikolaeviĉ Ljubi, poŝtcenzuristo de eksterlandaj ĵurnaloj, kaj cenzuristo de la venonta Rusa ĵurnalo 'Esperanto.'"
La mortinto estis progresema homo, li multe faradis por la _Soceito Espero_, li penadis detrui la cenzurajn barilojn rilatajn la lingvon Esperanto, kaj lia morto estas gravega perdo por ni Rusaj Esperantistoj.
British Esperantists will learn with pleasure that, just as we are going to Press, news has been received of the foundation of _The London School of Esperanto_. E. A. Millidge, Esq., one of our most able Esperantists (to whom we owe most hearty thanks for valuable assistance in revising the proofs of several of our numbers), will be the chief instructor. For information apply to the Secretary, 93, Chancery Lane, London, W.C.
The principal articles of late dealing with Esperanto have appeared in the _Sheffield Independent_, _Glasgow Evening Times_, _To-day_, and the _Church Family Newspaper_. This last has been especially useful, as a reference was given for further information, with the result that many new adherents have been gained, especially among the Clergy. If only contributors would remember never to let an article appear without some such reference, our progress would be even more rapid than it at present is.
ANTAŬEN!
Originale verkita de William Officer.
Nun super la tero lumiĝas La tagoj feliĉaj kaj belaj, Brilecon de kiuj, longtempe La grandaj saĝuloj vidadis En siaj revadoj anĝelaj.
Leviĝu do, Esperantistoj! Antaŭen je nomo de Dio! Homaro, unue sensenta, Komencis gravecon kompreni De via altega misio.
Ĝis nun la nacioj estadis Fremduloj je penso kaj koro: Tro ofte iliaj ĵaluzoj Kaj malamikecoj plenigis La mond' je senfrukta doloro.
Al vi apartenas la tasko Grandega, senlime vastigi La lingvon _esperan_. Ĝi sole Posedas potencon magian La multojn en unu kunligi.
El scio larĝega, perfekta, La ĝia triumfo kreskigos, Simile al floroj, amecon Kaj pacon, regado de kiuj La homojn eterne ĝojigos.
Antaŭen, do, Esperantistoj! Antaŭen je nomo de Dio! Laboru fervore, senĉese! La sun' de sukceso ekbrilas Sur via altega misio.
PLENDO DE LA LUNO.
Originale verkita de G. Kolowrat Ĉervinski.
Dormas, silentas natur' Nur siluetoj montriĝas. Kaj sur ĉielo la lun' Tre malkontenta vidiĝas.
Tute sen ĝoj' ĝi rigardas, Eĉ falis larm' el okul' (Tiel almenaŭ mi revis) Ho, luno malfeliĉul'!
Diru pro kio senĝoje Tiel rigardas nun vi; Eble ne estas agrabla Plia fort' de l' sunradi'.
Ĉu miras vi la malbonon, Ĉu plendas vi, ke sur ter' Homo feliĉa ne estas, Kaj eĉ senpeka afer'?
Eble ekscii vi volas Estas por kio milit' Kial ne estas la pac' Ĉe la Dio kreit'?
Eble al mi vi demandas: Kial, je l' homa ĉagren', Lingvo neŭtrala malestas Por la komuna kompren'?
Restu do vi nun trankvila; Bon' venos de Esperant' Lingvo neŭtrala utila, Por ĉiu tera loĝant'.
Ĝi la militon forigos, Pacon aranĝos ja ĝi, Veran ekhavos la amon Tuta homar' inter si.
Kuros de l' mondo malbono, Multo en ĝi pliboniĝos, Perdos la lokon mizero Multaj eĉ plifeliĉiĝos.
Kaj forgesiĝos l' ofendo Al vi farita de l' sun'. Eble vi ekkontentiĝos, Ho bela, ho mia lun'.
Dormas, silentas natur', Nur siluetoj montriĝas Kaj sur ĉielo la Lun' Jam plikontenta vidiĝas.
Sed ne sen ĝoj' ĝi rigardas Kaj senlarmiĝis jam ĝi-- (Tiel almenaŭ mi revis) Ĝi konsoliĝis de mi!
ANAKREONAĴO.
Verkita de Rev. A. H. Nankivell.
Mi deziras pri famuloj Kaj prapatroj nun kantadi Kaj fortuloj batalantaj Kaj sanktuloj preĝadantaj, Honorindaj, memorindaj, Kuraĝemaj kaj mirindaj, Tiajn virojn mi laŭdadi Volas; aŭdu, feliĉuloj!
Sed kor' mia kun moketoj Krias: "Mi ne volas aŭdi. Kantu nun pri la knabinoj, Delikataj belulinoj, Gajakoraj kaj amindaj, Belvizaĝaj kaj kisindaj, Tiajn mi deziras laŭdi; Aŭdu, feliĉulinetoj!"
Tial mi adiaŭ diras Al fortuloj kaj sanktuloj, Militintoj kaj venkintoj, Adorintoj kaj preĝintoj; Kaj de nun pri virgulinoj, Karesindaj gajulinoj, Forgesinte pri bravuloj, Ĉiam kanti mi deziras.
LULKANTO. DORMU!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Dormu, dormu en lulilo Paĉja, panja korligilo; Panjo ja apude sidas Ci al panja am' konfidas, Ci en sendanĝero estos Panjo ja apude restos; Laŭ infana elkonfido Dormu, dormu, dorm'!
Kovras ja flugilaj vestoj Sur birdetoj en la nestoj Sed flugiloj cin anĝelaj Kovras en mallumo helaj; Ci en sendanĝero restos Ĉar anĝeloj apudestos; Laŭ infana elkonfido Dormu, kara mia ido, Dormu, dormu, dorm'!
Dolĉa en lulil' trezoro, Ŝlosilet' de panja koro, Cin al brakoj mi konfidas Kies ci vizaĝon vidas; Ci en sendanĝero restas _Nia Patro_ apudestas; Laŭ infana elkonfido Dormu, kara mia ido, Dormu, dormu, dorm'!
LA MALGRANDEGULO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Malgrandegulo foje amis Grandegulinon belan; Li diris: "Ĉu vi min edzigos, Amanton tre fidelan?" Sed ŝi respondis: "Malfeliĉe Mi estas tre miopa Sed ni ne povas eĉ vin vidi Per ilo teleskopa; Por mi vi estas tro malgranda; Mi restos amikino, Sed iu de la via kresko Konvenos por edzino."
Pro tio, poste, sian koron Al malgrandegulino Li donis, sed ŝi tuj respondis: "Ne estas mi virino Por vi; ni estas tro similaj La unu al l'alia, Kvankam al mia kor' vi estas. Amanto simpatia; Ĉar ne konvenas por edzeco Preciza egalpezo; L'edzino via devus esti Virin' de kreskomezo."
Foriris li, kaj longatempe Ne plu li enamiĝis, Sed fine, lia kor' per iu De mezokresk' bruliĝis. Sed ŝi, al la demand' fatala Respondis: "Tre ĝentila Vi estas, sed mi ne kuniĝos Kun viro malsimila. La viro, kiun mi akceptos, (Nature, vir' samlanda), De mia kresko ankaŭ estos, Nek pli nek malpli granda."
"Ho, ve!" li tiam kriis, "kion Mi faros, mizerulo? Neniu jesan vorton donis Al mi, malgrandegulo." Respondis ĉiuj al proponoj: "Vi havas koron aman, Sed tamen kreskon tro malgrandan Aŭ saman, aŭ malsaman. Mi petas, ke vi diru ion Por min ekkuraĝigi." "Tre efektive," ŝi respondis, "Ne penu edzinigi."
MIAJ PAPERAMIKOJ.
Originale verkita fantazio de C. Oxenford.
Frapon! Ha, la poŝtisto--letero de unu el miaj paperaj amikoj. Vi ridetas, tamen estas vere. Mi havas multe da paperaj amikoj, tio estas amikoj, kiujn mi neniam estas vidinta; sed kiuj skribas al mi el aliaj landoj. Kaj tiaj bonaj amikoj! Ĝuste similaj al la libroj, la plej bonaj, kiujn oni povas posedi. Negrave kio mi estas vizaĝe, profesie; neniam ili permesos min senti, ke mi estas malbela, malsprita, neinteresa. Se mi ne estas vestata tiel bone, kiel aliaj, neniam ili turnas la kapon kiam ni renkontas nin, sed ĉiam ili salutas min kun amika rideto. Se mi estas laca, malafabla, kiam oni min vizitas, oni nek ekkoleras nek nomas min malafablulino, sed oni kvietigas min, kaj helpas min forgesi la kaŭzon de mia maltrankvileco.
Sed mi devas rapidi pretigi ilin akcepti. Ĉiuj miaj paperamikoj vizitos min hodiaŭ vespere. Kia amaso tie estos! Tiu ĉi salono apenaŭ ilin enhavos.
Mi estas ornaminta la ĉambron per floroj kaj, kiam la kandeloj estos lumigitaj ni aperos tute belegaj. Mian veston? Mi estas vera virino: mi estas vestinta min simila al la reĝino de Ŝiba. Tiun vesperon mi trafas la deziron de mia koro: mi akceptas amikojn, kaj mi estas en plej gaja humoro.
Ha, ĉi tie venas la unua gasto.
"Kiel vi sanas, Sinjoro...?"
Ha, ha! vi supozas, ke mi estas dironta al vi lian nomon? Ne, ne!
Li salutas min; kia manpremo! Nuntempe oni premas manojn laŭ malnerva maniero, tute ekkoleriganta. Sed ne premu mian manon tro kore, amiko mia; vi viroj neniam konas viajn fortojn.
Nun la aliaj alvenas, kaj mi rapidas ilin akcepti.
"Bonan vesperon, Sinjoro ... mi estas ĉarmata vin renkonti; kaj vin ankaŭ, Sinjoro. Kion vi diras? Ho, Ho flatantulo, foriru, estas facile vidi, ke vi elvenas el _La Belle France_!"
Sed kiu estas tiu ĉi grandegulo, kiu alportas kun li tian malvarman venton? Estas mia amiko el Rusujo; li estas sufiĉe aminda serĉi por mi poŝtmarkojn, kvankam li min konis nur malmulte da tempo. Mi devas paroli iom kun li, kaj prezenti lin al tiu ĉi ĉarma Fraŭlino el Aŭstrujo, kiu tiel timeme envenas en la salonon, kun mallevataj okuloj. Ŝi estas juna Esperantistino, kaj devas esti kuraĝigata.
Kiu estas tiu ĉi sinjoro? Mi ne konas lin--sed ne, mi memoras, li estas vidinta mian nomon sur la "_Adresareto de personoj kiuj deziras korespondadi_," kaj deziras konatiĝi kun mi. Estimata Sinjoro, mi timas ke vi ne ĝuos kunvenon de fremduloj! Kion, vi estas botanikisto? Nu, jen kelkaj kuriozaj floroj; certe vi ĝuos ilian societon, ĝis kiam mi povos trovi inter miaj gastoj similan spiriton por prezenti al vi.
Ankoraŭ alia gasto, kiu malalte kliniĝas por kisi mian manon. Tiu ĉi ago, ĉu ĝi estas laŭ miaj Anglaj idealoj de la konveneco? Ĉu mi permesos al mi ĝin akcepti? Sed, mi forgesas, _nun_ mi estas kosmopolitanino, kaj mi konformas al la kutimojn de ĉiuj landoj.
Alia gasto, kaj ankoraŭ alia. "Bonvenon, miaj amikoj, bonvenon!"
Malgraŭ mia feliĉeco, mi iom malkontentiĝas; unu el miaj amikoj mankas; kaj mi estas pro tio tre malĝoja. Inter ĉiuj el miaj paperamikoj, li estas la plej ŝatata. Mi trarigardas la salonon, ne, tie ĉi li ne estas. Ha! Li envenas--"Mia kara Sinjoro, mi estas ĉarmata vin vidi. Venu, sidiĝu apud mi kelkajn minutojn, kaj diru kial vi estas tiel malfrua. Via Parizo, ĉu ŝi estas tiel ĝoja, ke vi ne deziras ŝin forlasi eĉ por unu tago?"