The Esperantist, Vol. 1, No. 12

Part 2

Chapter 23,855 wordsPublic domain

"Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ĉiujn interesojn de la lando. Oni devas turniĝi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonaĵon de la _Brita Enciklopedio_. Mi trovas tie _Ĉefu, Ĉifu_,--la nomo de _Ĉeĥov_ malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la serĉatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas ĉion diritan tie:

"'En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Ĉeĥov, la ano de la nova partio. Kvankam li estas ankoraŭ juna, li jam montris sufiĉe grandan forton en siaj mallongaj noveloj. _Kelkaj noveloj de Gorki, de Ertel, de Jassinski ankaŭ montras konsiderindan kvaliton._'"

"Jen ĉio. Tio ĉi estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis _La Mevo, La Stepo, En la foso_ de Ĉeĥov. Kaj la paralelo inter Ĉeĥov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la Angloj ĉio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon. Sendube la aŭtoro de tiu ĉi artikolo malestimas la temon de sia skribo, ĉar aliokaze li ne aldonus sian negliĝa-protektan epiteton 'sufiĉe granda forto.' Kia grandanimeco!"

"Ĉu tio ne estas stranga? La Angloj vojaĝas pli ol ĉiuj aliaj homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkaŭze skribis en la _Heinemanna Internacia Biblioteko:_ 'Ni suriras la Alpojn, sed ni ne interesiĝas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas laŭlonge kaj laŭlarĝe la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon eĉ ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la verkistoj de tiu ĉi talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni apenaŭ faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, ĉu ne ekzistas inter la Poloj Pola _Dostoevski_, kaj inter la Portugaloj Portugala _Tolstoj._'"

"Kiel la Angloj konas Tolstoj'on mi jam parolis aliloke. Hodiaŭ, kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej serioza informilo _Webster's International Dictionary_."

--"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskiĝis en 1829 (?)"

"Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Ĉeĥov tute ne estas en _Webster's Dictionary_.

"Ekzistas ankoraŭ unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon. Tio ĉi estas la ĵurnalo _Athenæum_, organo de la Angla kritiko, kie koncentriĝas ĉiuj aŭtoritatoj de la lando. Ĉiujare la Julia numero estas dediĉata al la revuo de la tutmonda literaturo, kaj la plej granda ĉarmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas Ruso, pri Holando--Holandano, k.t.p. En la antaŭa tempo estis profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo; li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al tempo--ekzemple en 1901--la Angla ĵurnalo ŝajne opiniis ke la Rusa literaturo tute ĉesis ekzisti, kaj tial ĝi donis pri ĝi nenian raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Ĉeĥov oni silentis aŭ oni estis tre vortavara. Ĉiam oni okaze citis la nomon de Andre' Beli aŭ de D. Mereĵkovski pli ol de Ĉeĥov. Tial oni ne devas miri ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa verkisto. Estas vere ke tie ĉi aperis la traduko de _La Nigra Monaĥo_ de Ĉeĥov, sed pri tiu ĉi traduko mi ne volas paroli nun, por ne blasfemi sur la freŝa tombo.

"Mi scias ankaŭ alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto, perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Ĉeĥov _La Ĉambro N. 6_, kaj prezentis ĝin al la atenta eldonisto Fisher Unwin. Tiu ĉi proponis al li reveni post 6 monatoj por povi informiĝi, ĉu Ĉeĥov estas sufiĉe konata al la Angla publiko. Mia kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis--rifuzon: la eldonisto ne volis riski presi la novelon, ĉar _la Angla publiko ne konas la aŭtoron de 'La Ĉambro N. 6_.'"

Tiu ĉi artikoleto de Sro Ĉukovski ne bezonas grandan komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas ankoraŭ pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en la sfero de interkomunikiĝo de nacioj, ne atingis eĉ tian minimalan sukceson, ke la almenaŭa konatiĝo kun la eminenta Rusa verkisto, kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan jarcenton de internacieco! Tiu ĉi malĝoja kaj humiliga fenomeno estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas netransirebla baraĵo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia spirito, de ilia literaturo, malgraŭ la telegrafoj, telefonoj, fervojaj reloj, k.c. _Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la fremdaj popoloj restos por ĉiam tero nekonata._ Ni levu do alte la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, aŭdos kaj sentos, ke la lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenaŭ samlingva.

ESPERANTAJ SONOJ.

_Pri la plena malpermesebleco de ŝanĝoj de sonoj en Esperanto: verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ĉe la Universitato de Liverpool._

Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj, kaj de iliaj historiaj ŝanĝadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la granda plimulto da niaj kunverkantoj, danĝeron, kontraŭ kiu nia kara lingvo devos ĉiam, de tempo al tempo, fortege kontraŭbatali. Tio estas la danĝero de la dividiĝo de nia lingvo, per ŝanĝoj (diversaj en diversaj lokoj) de ĝiaj sonoj. La plimulto da niaj gefratoj tute ne rekonas tiun ĉi danĝeron; kaj ili estas iom inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri ĝi. Ĉar ĝi estas danĝero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble, sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam ĝi estas fariĝinta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj ŝanĝadoj, kiuj diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon. La ĉefa kaŭzo de tio ĉi estas, ke estas preskaŭ neeble, elradiki tiujn ĉi ŝanĝojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj akceptas ilin kaj praktikas ilin ĉiutage inter si. La diverseco, unufoje farita, restas ĉiam: kaj ĉiu nova diversaĵo proksimigas la tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni ĉesos sin reciproke kompreni.

Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ĉi danĝero: kaj li aperas ankaŭ en loko la plej neatendita,--en la bonega _Esperanta Sintakso_, de Sro Paŭlo Fruictier. Oni legas tie, §56:--

"En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole aŭ malmole)."

La aŭtoro tiam konstatas la konsonantojn, inter kiuj tio ĉi okazas. Ili estas _b_, _d_, _g_, _ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_, antaŭirantaj aŭ sekvantaj _p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_; kio faras 7 × 7 × 2 = 98 duoj de konsonantoj, kiujn oni devos ĉiam elparoli, alie ol ili estas presitaj! Ekzemple, diras li, "_blovpafilo_" havas necese la sonon de "_blofpafilo_"; kaj "_ekzemplo_," de "_egzemplo_"; kaj "_sed precipe_," de "_set precipe_."

Anglo, kiu elparolas ĉiun tagon, ne nur _vp_, kaj _kz_, kaj _dp_, sed preskaŭ la tutan aron da tiuj ĉi "maleblaj" duoj, simple miregas! Eble li diras al si trankvile "Ni diras ofte al ni en Anglujo _stovepipe_, _bedpost_, _arctic zone_; kie estas la malfacileco? Se oni povas elparoli _vp_ kaj _dp_ kaj _kz_ tute facile en Angla, kial ne en Esperanto?" Kaj li rigardas sian "_Sintakson_" kun malespero, eble eĉ kun malfido!

Sume, la Anglo estas prava. Tiuj ĉi duoj (aŭ pli korekte, kelkaj el ili) estas nur maleblaj al niaj estimataj Francaj kolegoj, ĉar ili neniam uzas ilin en sia propra lingvo. Al la Anglo, aliflanke, ili ŝajnas iom pli facilaj ol ili reale estas, ĉar li uzas ilin ĉiutage.

Kaj tio, kion mi volas pruvi al niaj Francaj amikoj, per tiu ĉi artikoleto, estas ke ilia opinio pri la malebleco de tiuj ĉi konsonantaj duoj estas erara: kaj ke estus multe pli bone lerni kiel elparoli ilin, ol detrui unu el la plej brilaj meritoj de nia kara lingvo,--la absolutan neŝanĝeblecon de la elparolado de ĉiu vorto kaj de ĉiu litero en ĝia vortaro.

Skribante, mi ricevas informon, ke Anglaj amikoj volas ankaŭ ŝanĝi iom la sonojn. Mi parolos al ili pli malfrue, kiam ili estos presintaj siajn proponojn. Oni vidos baldaŭ ke tiu ĉi Franca propono estas tute sufiĉe por unu artikolo, por ĝin diskuti trae. Sed sciante, per la studado de la historio de lingvaj sonoj, kiel insida estas la danĝero de tiaj ŝanĝoj, mi estos ĉiam preta batali kontraŭ la plej malgranda ŝanĝo de la sonoj de nia lingvo.

Mi min trovas tute hejme en tiu ĉi temo pri konsonantaj duoj, ĉar mi skribas tiujn ĉi tagojn serion da artikoloj pri la intima strukturo de la 364 konsonantaj duoj, kiuj ekzistas en la Angla, por _Die Neueren Sprachen_ de tiu ĉi jaro (1904-5).

Kaj ĉe la Franca flanko de la afero, mi estas studinta la lingvajn praktikadojn de la Francoj multe pli zorge kaj precize ol la plimulto de la Francoj mem, ĉar ĉe mi la sonoj de lingvoj estas profesia afero.

Eble kelkaj el niaj kunbatalantoj estas vidintaj la du ĉapitrojn, kiujn mi skribis en 1901 por la _English and French Word-Book_, de Sinj. Wm. Heinemann, el Londono. La unu estas Angle skribita, kaj priskribas la sonojn de la Franca lingvo por Angloj, kaj la alia estas France skribita, kaj priskribas la Anglajn sonojn por Francoj.

Mia punkto de vidado estas tial, nek tiu de Anglo, nek tiu de Franco, sed simple tiu de forta internacia Esperantisto. Ĉar mi tute ne povas kredi, ke Doktoro Zamenhof povus aprobi tiun ĉi regulon. Se "ekzemplo" havus por lia orelo, necese, la sonon de "egzemplo," li estus certe skribinta "egzemplo," de la unua komenco de la lingvo.

Kaj "ekzemplo" ne staras sole. Estas ankaŭ ekzameno, ekzekuto, ekzemplero, ekzercaro, ekzilo, ekzisti, k. t. a. Kaj preter _kz_, estas 97 aliaj duoj, kiuj ĉiuj povas okazi en Esperantaj vortoj, kaj havi sian elparoladon malbonigitan laŭ tia maniero. Oni havus baldaŭ, se oni akceptus tiun ĉi regulon, centojn da malprave silabaditaj vortoj en Esperanto. Sed prenu _kv_, en ekvatoro, ekvilibro, ekvivalento, akvo, likvido, trankvila, k.t.p. Ĉu estas necese ke oni ŝanĝu la _kv_ de ĉiuj tiuj vortoj en _gv_? Tute ne! Ne eĉ por Franca parolanto.

La regulo, kiun Sinj. Fruictier eldonas, estas multe tro larĝa, eĉ por la Franca lingvo; kaj ĝi tute ne konvenas al la Esperanta. Ekzamenu ĝin ni pli zorge!

La regulo diras ke se unu el la molaj konsonantoj _b_, _d_, _g_, _ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_ sekvos unu el la malmolaj konsonantoj _p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_, la du konsonantoj fariĝos molaj: sed se la malmola konsonanto sekvos la molan, la du fariĝos malmolaj. Tio estas: _bp_, _bt_, _bk_ ... fariĝos _pp_, _pt_, _pk_ ... : sed _pb_, _pd_, _pg_ ... _fariĝos_ _bb_, _bd_, _bg_....

Kion signifas "mola" kaj "malmola" konsonanto?

Oni faras molan konsonanton dum la laringo vibras, kaj malmolan konsonanton kiam ĝi ĉesas vibri. Nenio alia ol tio, pli aŭ malpli. Vibrado ŝanĝus la malmolan _p_, _t_, _k_ ... en la molan _b_, _d_, _g_ ... : kaj ĉeso de vibrado ŝanĝus la molan _b_ en la malmolan _p_, k.t.p.

Ĉu estas eble ŝanĝi vibradon en nevibradon, aŭ nevibradon en vibradon, inter du konsonantoj?

_Jes, certe!!_ Tio estas fakto de fiziologio.

Sed la regulo de Sinj. Fruictier signifas, ke la laringo devas necese, aŭ vibri aŭ ne vibri, dum la tuta daŭro de la du konsonantoj. Tia regulo ne havas la plej malgrandan fundamenton en la strukturo aŭ funkcioj de niaj organoj. Kaj se ĝi ekzistas, ĝi ekzistas per la volo kaj kutimo de homoj, kaj tute ne per ia fizika neceseco.

La vero fine aperas, sed ne la tuta vero. Kial niaj Francaj amikoj praktikas nepre tiun ĉi nenecesan regulon? Simple, je la komenco, ĉar ĝi estas pli facila: je la fino, ĉar ĝi fariĝas preskaŭ dua naturo.

Kaj la amo al la klareco, kiu sin montras tiel brile kaj hele en la tuta verkado de niaj agemaj najbaroj, montras sin ankaŭ en ilia kutima traktado de tiuj ĉi sonoj.

Ne estas bezono paroli tie ĉi pri la tuta aro da 14 konsonantoj kaj 98 kunmeteblaj duoj. La plimulto da ili estas tiel facila, ke eĉ Franco, kiu kutime evitas ilin, povas ilin tuj elparoli, kiam li faras la penon.

La plej malfacilaj duoj estas tiuj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. La fermitaj konsonantoj estas _b_, _d_, _g_, _p_, _t_, _k_; ĉar ili fermas tute, dum certa tempo, la buŝon. Tiuj ĉi 6 konsonantoj povas fari inter si nur 18 duojn.

Restas 80 duoj, kiuj estas tute ne malfacilaj. Enestas en ili du specoj, unu speco kiu enhavas fermitan konsonanton (ekzemple _tv_, _vt_, _ds_, _sd_), kaj alia speco kiu ne enhavas fermitan konsonanton (ekzemple _zf_, _ŝv_, _vf_, _sĵ_).

Nek la unu speco nek la alia estas nature malfacila. La leganto povas certiĝi pri tio per la elparolado de la vortoj _glitveturi_, _blovtubo_, _apudsidi_, _disdoni_, aŭ de _rozfloro_, _pluŝvesto_, _pluvfonto_, _disĵeti_. La dua speco estas ĉiam tre facila. Estus perdo de tempo, rezoni pri tio. La eksperimentado tute sufiĉos.

Vera malfacileco trovas sin unue (kaj laste) en la 18 duoj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. Prenu ni la duon _bt_, kaj la vorton _subteni_, kiel ekzemplojn.

Ekzamenante zorge la metodojn laŭ kiuj oni elparoladas _bt_, oni trovas ke la Angloj havas unu metodon, kaj la Francoj du metodojn, sed ambaŭ diversajn de la Angla.

Sed oni bezonas scii ion pri la formado de fermitaj konsonantoj, antaŭ ol oni povos kompreni tiujn ĉi 3 metodojn.

Fermita konsonanto, plene formita, konsistas el silento kaj 2 bruoj. Ĝi enhavas tial 3 partetojn--(1), la alfrapantan bruon, kiu faras la fermaĵon; (2), la plenan fermaĵon, kiu produktas la silenton, kaj (3), la elfrapantan bruon, aŭ pafon, kiu formovas la fermaĵon.

Elparolante _aba_, _ata_, oni aŭdas kaj la alfrapon kaj la elfrapon de la _b_ kaj de la _t_, sed ne la silenton: ĝi estas tro mallonga.

Sed elparolante _ba_ kaj _ta_, ne estas plu aŭdebla alfrapo, nur elfrapo. La orelo tamen akceptas la elfrapon, aŭ pafeton, kiel perfektan _b_ aŭ _t_ konsonanton.

Sed elparolu oni _ab_ aŭ _at_. Estas tiun ĉi fojon klara alfrapo; sed la elfrapo estas malforta kaj tre diversa. En Angla oni apenaŭ aŭdas la elfrapon: sed per kutima aŭdado, la Angla orelo povas rekoni la _b_ per la alfrapo sola. Ekzemple, _Arab_.

Sed ĉe la Franco, estas tute kontraŭe. Aŭskultu, dum li elparolas _Arabe_. Oni aŭdas tute klare la elfrapon de la _b_. Kaj por lia orelo, sono, kiu ne posedas tiun elfrapon ne estas _b_. Por li la Angla sono ĉe la fino de _Arab_ estas io simila al malforta _p_, sed tre malklara.

Rigardu nun la efektojn de tiuj ĉi cirkonstancoj sur la kunmetado de _b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun _t_ (aŭ _p_ aŭ _k_) en la buŝoj kaj oreloj de la du nacioj. Nia ekzemplo estas _subteni_.

La Anglo havas solan kaj simplan metodon por trakti la aferon. Li prenas la alfrapon de _b_, kaj kunigas ĝin sub silento al la elfrapo de _t_, kaj sentas ke li estas elparolinta _subteni_.

Sed la Franco tute ne akceptas tiun ĉi metodon. Sono sen elfrapo, kaj kiu finiĝas preskaŭ sen laringa vibrado, ne estas por lia orelo _b_, sed io multe pli proksima de _p_.

Tial li prenas unu el du vojoj. Unuflanke li povas preni la vojon de nia amiko Sro Fruictier, kaj ŝanĝi la _b_ maltime en _p_--vojo kiu ŝajnas al mi treege danĝera por nia kara lingvo. Sed estas tamen alia vojo, kiu estas tute tiel Franca, sen esti tiel danĝera.

La Franco ofte kunigas realan _b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun reala _t_ (aŭ _p_ aŭ _k_) per tiu tre ŝanĝebla sono, kiun li nomas _e mutan_: ekzemple, _robe turque_. Estus multe pli bone diri ankaŭ _sub-e-teni_, k.t.p., kun tre mallonga _e_, ol detrui la perfektan fonetikecon de la lingvo per la dirado de _supteni_, k.t.p.

Mi tute povas kredi ke la Angla metodo de sola alfrapado kaj sola elfrapado por _bt_, k.t.a., ne estas praktikebla por la amaso da niaj Francaj kunbatalantoj. Tial tiu ĉi longa argumento kun ili pri alia metodo, kiu estus ne nur Esperanta, sed ankaŭ Franca.

R.J. Lloyd.

_La Universitato, Liverpool, Aŭguston, 1904._

VEKIĜA HIMNO DE INFANO.

(El Lamartine).

Esperantigis A. Motteau.

Ho, Patro kiun patr' adoras, Ni genuflekse preĝas Vin, Kaj kapklinanta la patrin' Deziras ke mi Vin memoras.

Ŝi diras ke elfaras Vi La belajn florojn de l' ĝardeno; Ke sen Vi fruktojn, ĉe l' mateno, L' arbejo havus ne por ni.

La mondon tutan Vi invitas Por partopreni en festen': Kaŝita en folihaven', L' insekt, eĉ l' unutaga, paŝtas.

La timianon ŝafidet' La stipon kaprinet' deŝiras; Dum muŝo laktan guton tiras El mia plena kaliket'.

El dika garbo grenereton Falintan sekvas alaŭdid', Grenventolilon paserid', L' infano sian patrineton.

Kaj, por ricevi ĉiun donon Senditan ĉiutage, Vi Nur volas ke humile ni Alvoku sanktan Vian Nomon.

Ja Vian Nomon kantos mi, Ĝin, kvankam temo por anĝeloj: Infanan voĉon, Dioreloj, En la ĥorego aŭdos Vi!

La bonan Dion mi petegos (Infanon ĉar aŭskultos Li) Ke donojn ne nur havu mi, Sed ĉiuj kiuj bezonegos.

Al fontoj akvon sendu, Di', Al almozulo panan pecon, Al la kaptito liberecon, Al orfo domon donu Vi.

Al la birdido donu plumon Kaj lanon al la ŝafidet', Pluvigu roson sur l'herbet', Al malsanul' redonu sanon.

Justecon en animo mia Restigu, ke Vin amu mi, Ke mia forto estu Vi, Kaj mia beno Volo Via.

LA ELMIGRANTOJ.

Originalaĵo de Clarence Bicknell.

Li lasis min, esperoplena kaj kuraĝa, (Ho la ventet' somera ekĝemanta) "Ĉe la transmara land' mi trovos okupadon, Kaj baldaŭ, post alveno via, eĉ riĉecon."

Li skribis, "Land' nebela estas kaj sovaĝa, (Ho forta vento de l' aŭtun' blovanta) Sed mi laboron dolĉan havas kaj sanadon; Rapidu do, kaj al mi portu la belecon."

Tremante mi alvenis, post danĝer' vojaĝa, (Ho la ventego vintra nun muĝanta) Sed nur en Nevidebla Land' kun li vivadon Mi trovos, kaj la nun perditan feliĉecon.

THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD.

_The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W. C., before the 8th of each month._[1]

There has been no Committee Meeting of the London Club this month. Some of the Members and the President are away, and the matter at present to be decided upon is so important and far reaching that a general vote of the various Esperanto centres has, as far as possible, been taken by letter instead.

The question to be decided upon is this: Has the time now come for a general federation of all British Esperantists? So far the answer is wholly affirmative, and by the time this October issue appears the majority will have given their decision--yes or no. If by any chance anyone has neglected the circular sent for consideration, will the defaulter please look up that paper and return it with the needed comments at once.

The circular has been sent to every member of the London and Keighley Societies, and to the Committees of the various Groups for distribution amongst their own members.

A General Meeting is called for the _first_ week in October, and notice of this will be sent by postcard. If the Federation becomes an accomplished fact, the next point will be the choice of a Committee to draw up the Constitution and decide upon the Officers.

Curiously, the name has been a difficulty; "English-speaking" is too wide a term, as we have no doubt that the United States will have its own centre soon. "British" is too narrow, for some will think it will leave out our Colonial or Celtic members. We Esperantists have coined one word, "Samideano," to express an idea of friendship, but the suitable all-embracing word for our contemplated union has not yet been devised, and from the nature of things a compromise will have to be accepted.

The next question is a question of funds, of course. Have we any self-denying Esperantists amongst us? Or are we each going to wait and see whether our neighbour will put hands in pocket first? The London Club has, as is natural, borne all the expense of this preliminary enquiry, but the Central Society will have to shape its doings by its income.

_Classes in and around London._

After a summer of Congresses and such like, we are now settling down to our regular winter work.

Unfortunately we cannot have the Finsbury Circus rooms this year, and, at the time of going to Press, a definite arrangement had not been made. Will those of our Members who could go to 185, Oxford Street, please write to Miss A. Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N. W.

The Principals of the Gouin School kindly offer us the use of their Oxford Street rooms.

Miss Schafer's lessons will be entirely in Esperanto (Conversation, Reading, etc.). A beginners' class is also being arranged for, which Mr. Millidge will take.

On Tuesdays a class meets, by the courtesy of Messrs. Hatchard & Castarede, at 71, High Holborn. Applications should be sent to C. F. Hayes, Esq., 48, Swanage Road, Wandsworth, S. W. Here, also, beginners and those more advanced will find help, and a library is in formation.

Monday evenings, as usual, at The Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E. C. Tea at 6 o'clock. The Members afterwards adjourn to 100, Gracechurch Street, where the Remington Typewriter Co. have kindly placed a room at their disposal.

A class for German-speaking students, conducted in German, is held by Miss Schafer, on Thursday evenings, at the German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square. For particulars apply to Miss Schafer, as above.

_Forest Gate._--The Members meet weekly on Thursday at 7.30 for conversation and social intercourse. Dr. Batteson, of 39, Woodgrange Road, kindly receives them at his house. The beginners' class is from 8 to 9 o'clock on the same evening, A. Motteau, Esq., 157, Earlham Grove, being the lecturer.

_Battersea._--A. T. Lee, Esq., of 2, Cupar Road, Battersea, writes that the meetings are at the Latchmere Baths on Tuesday evenings at 7.30.

_Ilford._--This Group meets at the house of J. Kent, Esq., 42, Park Road, Ilford, on Friday evening at 7.30. He will gladly reply to all inquiries.

_Brixton._--E. W. Eagle, Esq., of 22, Kellett Road, is again arranging for this Group.

_Leytonstone._--Any in this neighbourhood interested in Esperanto are requested to write to Herbert Farnes, Esq., Rozel, Percy Road.

_E. Dulwich._--G. W. Bullen, Esq., 17, Thorncombe Road, will again arrange to receive Esperantists, if a sufficient number desire it.

_The Esperanto Society, Keighley._

Mr. Rhodes will open the Session with a paper on "Artificial Languages" at the Keighley Municipal Technical Institute, which, like Liverpool University, inserts an Esperanto syllabus in its prospectus. Mr. Rhodes himself is still occupied with the preparation of his dictionary, which from day to day needs enlarging, as more technical terms are added to our vocabulary.

_General Group News._

(_Addresses of Hon. Secretaries on outside cover._)

Our pages have had to be prepared so early this month that full news has not yet come to hand, and enquirers should write to the several secretaries.

From _Brighton_ Miss Oxenford reports a very pleasant meeting on the 3rd September at the Remington School, 12, St. George's Place. Saturday, at 8 o'clock, is the regular day and hour. Mr. Lambert, the President, has been exploring other artificial languages with the usual result--that no one of them can compare with Esperanto, however ingenious it may be.

G. H. Taylor, Esq., 9, Norman Road, Huddersfield, would be most grateful if any not too far off Esperantist could arrange to come and give a lecture there; and F. G. Rowe, Esq., 51, Portland Road, Nottingham, has a like desire.

Dr. Mayer, Central Hall, Manchester, announces lectures at the Gouin School of Languages, 2, Victoria Street.