The Esperantist, Vol. 1, No. 11
Part 1
Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)
_Transcriber's Notes_
A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
_No. 11_
_Septembro, 1904._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.
ANNUAL, SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale agents: 16, Norfolk street, Strand, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor's Page 161 A Deal in Ostriches (translated by Martyn Westcott) 162-3 Havre (Elise Bauer) 164-5 Brussels (G. C. Law) 165-6 A Simple Permanent Calendar (Rev. R. A. Davis) 166 Vowels in Esperanto (R. J. Lloyd, D. Lit, M.A.) 167 Club Committee Meeting 168 Esperanto in Belgium 168-9 The "Spectator" on Esperanto 169 Local Items 169 Correspondence Page 170 Quite an Ordinary Woman (E. W.) 171 Dover (H. Bolingbroke Mudie) 172-6 What does Little Birdie Say? (A. Motteau) 176 The Rose and the Daisy (Clarence Bicknell) 176
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea.
BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton.
CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace.
DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover.
EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.
FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, E.
GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road.
ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.
KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 2, Marlboro' Grove, Leeds.
LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane.
LONDON--Miss Lawrence, 41, Outer Temple, W. C.
NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead.
PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.
PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead.
ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews.
TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.
N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
JUST PUBLISHED. First Edition of 100,000 Copies.
Text Book of Esperanto.
THE INTERNATIONAL LANGUAGE.
Price 1d. Post Free. For Propaganda Purposes 10d. per doz., 6/3 per hundred, £2 12_s._ per thousand; Carriage extra.
These Books can only be obtained at these prices from the Publishers--
Messrs. DIXON & HUNTING. Farringdon Press, Ltd., 180. Fleet Street, E.C.
The Various PARTICIPLES of a Verb Ex: _Trinki_ (to drink)
FUTURE O PRESENT A PAST I ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE Trink_On_ta Trink_O_ta Trink_An_ta Trink_A_ta Trink_In_ta Trink_I_ta MI ESTAS LA TEO ESTAS MI ESTAS LA TEO ESTAS MI ESTAS LA TEO ESTAS TRINKONTA TRINKOTA TRINKANTA TRINKATA TRINKINTA TRINKITA I am about The tea is I am The tea is I have The tea has to _drink_ about to drinking being _drunk_ _drunk_ been _drunk_ be _drunk_
Facsimile of the reverse of a New Postcard to illustrate the use of the Participles.
Printed on the best cards only. Price One Penny each; 3d. the doz.; 5/- per hundred.
FROM "THE ESPERANTIST."
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
No. 11.
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.
SEPTEMBRO, 1904.
Tiu ĉi estante la dekunua numero de The Esperantist, la proksima devus esti la lasta de la unua jarkolekto. Sed ne estas dezirinde komenci volumon Novembre. Estas do intencite enmeti en la unuan jarkolekton dekkvar kajerojn, t.e., ĝis Decembro, kiu numero havos la enhavnomaron kaj titolpaĝon.
Mi do fidas, ke tiuj, kiuj abonis de la komenco, afable sendos 4 fr. 60 (anstataŭ ol 4 fr.), por ke la abonpago daŭru ĝis Decembro, 1905.
Mi ankaŭ fidas, ke miaj Aŭstraliaj, Afrikaj, Amerikaj kaj Aziaj legantoj bonvolos reaboni per frua poŝto.
Inter tre afablaj leteroj pri mia laboro, estas unu de nia bonekonata Rusa samideano, Sro Kofman. Li skribis: "Mi ne volas preterlasi la okazon por tie ĉi esprimi mian admiron, inspiratan de via gazeto, The Esperantist. La malgrandaj rakontoj havataj en ĝi estas bonegaj, kaj la versaĵoj (precipe en la lasta numero) estas perfektaj, kaj la Gazeto faras veran impreson de serioza kaj diligenta laboro, kondukata de mano forta kaj vira. Mi tutkore deziras al vi havi baldaŭ la eblon grandigi la amplekson de The Esperantist, kaj oftigi ĝian aperon, por la plezuro de viaj legantoj kaj de ĉiu bona Esperantisto."
Mi korege dankas Sron Kofman, kaj mi estas ĉiam preta por fari tion, kion deziras miaj legantoj. Sed ĝi ne estas ankoraŭ plenumigebla. Oni devas memori, ke mi estas la sola, senhelpa, Redaktoro kaj mi devas konfesi ke dekses paĝoj estas sufiĉaj por okupigi mian libertempon. Sed, _se Esperantistoj bonvolos reaboni, verki artikolojn, kaj varbi abonantojn, mi esperas pligrandigi ĝin post la fino de 1904_.
This being the eleventh number of The Esperantist, the next should be the last of the first annual series. But it is not desirable to commence a volume in November. It is, therefore, intended to include in the first series fourteen numbers, _i.e._, till December, which issue will contain the index and title-page.
I trust, therefore, that those who subscribed from the beginning will kindly send 3s. 6d. (instead of 3s.), so that the subscription may run till December, 1905.
I also trust that my Australian, African, American, and Asiatic readers will renew their subscriptions by an early post.
Amongst the very kind letters about my work is one from our well-known Russian friend, M. Kofman. He writes: "I do not wish to let the opportunity slip for here expressing my admiration, inspired by your gazette, The Esperantist. The short stories therein contained are excellent, and the verse (especially in the last number) is perfect, and the Gazette conveys a genuine impression of serious and diligent work, guided by a strong and manly hand. I heartily hope you will soon have power to increase the dimensions of The Esperantist, and make its issue more frequent, for the pleasure of your readers and of every good Esperantist."
Most heartily do I thank M. Kofman, and I am ever ready to do what my readers wish. But it cannot yet be accomplished. One must bear in mind that I am the sole Editor, without assistance, and I must confess that sixteen pages are sufficient to fill up my leisure. But, if Esperantists will renew their subscriptions, write articles, and recruit Subscribers, I hope to enlarge it after the close of 1904.
STRUT-MAKLERO.
De H. G. Wells. Tradukita de Martyn Westcott.
"Parolante pri la kosto de birdoj, mi vidis struton, kiu kostis tri cent livrojn," diris la taksidermisto, memorigante sian vojaĝplenan junecon. "Tri cent livrojn!"
Li min rigardis supre siaj okulvitroj. "Mi vidis alian, kiun oni refuzis je kvar cent!"
"Ne," li diris, "ne estis pro imagaj punktoj. Ili nur estis ordinaraj strutoj. Iom difektitaj ankaŭ, pro malbona dieto. Kaj ne malgrandigo de la postulo ekzistis. Oni estus pensinta ke kvin strutoj vendiĝus je malalta prezo sur vaporŝipo de la Orientaj Hindujoj. Sed la allogo estis, ke unu el tiuj strutoj estis glutinta diamanton.
"La bienulo estis Sir Mohini Padishah, dandon de Piccadilly[1] oni nomus lin je vido, kun malbela kapo nigra, kaj grandega turbano, en kiu estis tiu diamanto.
"La birdo subite ekmordis kaj posediĝis je ĝi, kaj, kiam la viro koleriĝis, la birdo, mi supozas, komprenis, ke ĝi estis aginta malprave, kaj vagis inter la aliaj por resti nekonata!
"Ĉio okazis dum unu minuto. Mi alvenis inter la unuaj, kaj jen tiu idolano alvokante siajn diojn, kaj du maristoj kaj la viro kiu zorgis pri la birdoj, laŭtege ridantaj.
"Kiel ridinde li estis perdinta juvelon!
"La zorganto ne ĉeestis ĝuste je la momento, kaj li ne sciis, kiu estis la birdo.
"Tute perdata, vi komprenas!
"Mi ne malĝojiĝis multe, por diri la veron. La dando estis fanfaroninta pri sia diamanto de tiam, kiam li enŝipiris. Tia afero rapidege disvastiĝas sur ŝipo. Ĉiuj paroladis pri ĝi. Padishah malsupreniris por kaŝi siajn sentojn. Je vespermanĝo, li porke manĝis ĉe aparta tablo, kune kun du aliaj Hindoj. La ŝipestro kvazaŭ mokadis je li, kaj li troe ekscitiĝis. Li sin turniĝis kaj babiladis en mian orelon: Li ne aĉetus la birdojn; li ja havus sian diamanton! Li demandis siajn rajtojn kiel Brita regnano! Lia diamanto devus troviĝi! Decidega li estis pri tio. Al la 'House of Lords'[2] li alvokus.
"La birdzorganto estis unu el tiuj malkleruloj, kiuj neniel ricevas novajn ideojn. Li rifuzis ĉiajn proponojn por doktori la birdoj per kuraciloj. Liaj ordonoj estis, ke li nutru ilin laŭ tiu maniero, kaj ke li agu je ili tiamaniere, kaj li forsendiĝus, se li ne nutrus kaj agus je ili laŭordone.
"Padishah estis dezirinta stomak-pompilon-sed oni ne povas uzi tion je birdo, kiel vi scias! Tiu ĉi Padishah estis plena je malbona leĝoscienco kiel la plimulto de Bengaloj, kaj paroladis pri garantiaĵo je la birdoj, kaj tiel plu.
"Sed maljunulo, kiu diris ke lia filo estis advokato en Londono, argumentis, ke tio, kion birdo glutis fariĝis _ipso facto_ ero de la birdo, kaj ke la sola rimedo de Padishah estis procesigi kaj ke eĉ tiam oni eble povus pruvi malatenton liaflanke. Li tute ne havis irpermeson ian en struto, kiu ne apartenis al li."
"Tio treege maltrankviligis Padishah, des pli ke ni preskaŭ ĉiuj opiniis, ke tio estis rezona.
"Ne estis advokato sur la ŝipo por decidi la aferon, kaj ni ĉiuj libere babiladis.
"Fine, post Aden, ŝajnas ke li ekkonsentiĝis je la ĝenerala opinio, kaj private vizitis la birdzorganto kaj proponis prezon por ĉiuj la kvin strutoj.
"La proksiman matenon, estis grandega malpaco ĉe matenmanĝo. La zorganto ne havis permeson por vendi la birdojn, kaj tute nenio igus lin vendi ilin; sed ŝajnas ke li diris al Padishah, ke Eŭrasiano, nome Potter, jam estis farinta proponon; je tio Padishah denuncis Potter antaŭ ĉiuj.
"Sed mi kredas ke ni preskaŭ ĉiuj pensis, ke Potter estis iom lerta, kaj mi scias ke, kiam Potter diris, ke li estis telegrafinta de Aden al Londono, por aĉeti la birdojn, kaj ke li ricevus respondon ĉe Suez, mi malbenegis je tia perdita okazo!
"Ĉe Suez, Padishah sin cedis je larmoj, veraj malsekaj larmoj, kiam Potter ekposedis la birdojn, kaj li tuj proponis pagi ducent kvindek livrojn pro la kvin, tio estante pli ol ducent procent je tio, kion Potter estis paginta.
"Potter diris ke neniel li fordonus eĉ plumon, kaj ke li intencis mortigi ilin unuope kaj trovi la diamanton: sed poste, pripensinte, li iom kompleziĝis. Li estis vetema hundo, tiu Potter, iom malhonesta je kartludo, kaj tia hazarda afero multege plaĉis lin eble. Li do ŝerce proponis aŭkcie vendi la birdojn, malkune al apartaj homoj, je unua prezo da £80 po birdo. Sed unu birdon, li diris, li intencis gardi 'pro ŝanco.'
"Vi devas kompreni, ke tiu ĉi diamanto estis multekosta; malgranda Hebreo, diamanta makleristo, taksis ĝin je tri aŭ kvar mil livrojn, kiam Padishah ĝin estis montrinta al li, kaj tiu ĉi ideo de vetludo en strutoj sukcesegis. Nu, okazis ke mi estis parolinta pri ĝeneralaj aferoj kun la birdzorganto, kaj tute ŝance, li estis dirinta, ke unu birdo malsaniĝis, kaj ke li supozis, ke ĝi havis dispepsion. Ĝi havis en sia vosto, unu preskaŭ blankan plumon, per kio mi rekonis ĝin. Tiel, kiam, je la proksima tago, la aŭkciado komencis per ĝi, mi plialtigis la okdek kvin livrojn de Padishah je kvin. Mi kredas, ke mi estis iom tro certa kaj avida pri mia plipropono, kaj iuj aliaj divenis, ke mi ion sciis! Kaj Padishah penegis por akiri tiun birdon, simila je frenezulo. Fine, la Hebrea negocisto akiris ĝin por £175. Kaj Padishah kriis £180 ĵus post la malsupreniro de la martelo (tiel Potter anoncis).
"La Hebreo do akiris ĝin, kaj tiam kaj tie li prenis pafilon kaj mortigis ĝin.
"Potter multege koleriĝis, tial ke li diris, ke tio ĉi malhelpus la vendon de la aliaj tri; ankaŭ Padishah kondutis sin kiel idiotulo: sed ni ĉiuj ekscitegis. Mi povas diri al vi, ke mi multege ĝojis, kiam tiu ĉi dissekcio finiĝis, kaj nenia diamanto troviĝis--multege mi ĝojegis! Mi estis proponinta £140 mi mem!
"La malgranda Hebreo estis tiel, kiel la plej multe da Hebreoj; li ne koleriĝis pro malbona ŝanco: sed Potter rifuzis daŭrigi la aŭkciadon antaŭ ol ĉiuj kunsentis, ke la komercaĵo ne liveriĝus antaŭ la fino de la vendado. La malgranda Hebreo deziris argumenti, ke la okazo estis escepta, kaj, ĉar la diskuto progresis egale, la afero estis prokrastita ĝis la proksima mateno. Ni estis vivemaj ĉe vespermanĝo, tiun vesperon, mi vin certigas! Fine Potter venkis, ĉar, kompreneble, li estus sendanĝera se li gardus ĉiujn la birdojn, kaj ni ŝuldis al li iom da ŝatateco pri lia sportema konduto. Kaj la maljunulo, kies filo estis advokato, diris, ke li estis pripensinta la aferon, kaj ke li multe dubis, kiam birdo estis malfermigita kaj la diamanto eltrovita, ĉu ĝi ne devus esti redonata al sia propra bienulo.
"Mi memoras, ke mi proponis, ke ĝi vere submetiĝis je la leĝoj de trezor-trovo, kio estas efektive la vero pri la afero. Estis varmega disputo, kaj ni decidis, ke certe estus malsaĝe mortigi la birdojn sur la ŝipo. Tiam la maljunulo, trograndigante per parolado leĝoscienca, penis pruvi, ke la vendo estis loterio, kaj kontraŭ la leĝoj; li demandis la ŝipestron pri tio; sed Potter diris, ke li vendis la birdojn _kiel strutoj_. Li ne volis vendi diamantojn, li diris, kaj ne ĝin proponis kiel allogon. La tri birdojn li vendus kiuj, laŭ lia plena kredo kaj opinio, _ne enhavis_ diamanton! Tio ĉi li esperis estis en la unu, kiun li gardus.
"Grandegaj prezoj oferiĝis tute same je la proksima tago. La fakto, ke estis nur kvar hazardoj, anstataŭ kvin, kompreneble igis plialtigon de la kosto. La birdoj vendiĝis je meza prezo de £227, kaj, sufiĉe strange, tiu ĉi Padishah ne ricevis unu--_ne eĉ unu!_
"Li tro koleriĝis, kaj kiam li devus esti pliproponinta, li babilis pri garantiaĵojn, kaj, plie, Potter malhelpis lin.
"Unu birdo aĉetiĝis de malgranda kvieta oficiro, alia al la malgranda Hebreo, kaj la tria sindikatiĝis je la inĝenieroj.
"Tiatempe Potter subite ŝajnis malĝoja pro la vendado, kaj diris, ke li estis forĵetinta tute mil livrojn, kaj ke verŝajne li tirus nulon; ke li ĉiam estis simplanimulo. Tamen, kiam mi ekparolis kun li pri asekurado kontraŭ perdo je lia lasta hazardo, mi eklernis, ke li jam estis vendinta la rezervitan birdon al politikisto,--viro kiu lernadis la Hindajn etikojn kaj Socialajn aferojn dum sia libertempo.
"Tiu lasta estis la £300 birdo!
"Nu, tri benataj estaĵoj elŝipiris ĉe Brindisi--kvankam la maljunulo opiniis, ke estis kontraŭ la limdepagaj impoŝtoj. Potter kaj Padishah ankaŭ elŝipiris.
"La Hindo ŝajnis preskaŭ freneziĝi kiam li vidis sian diamanton irantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭe. Li rediradis, ke li havigus leĝan ordonon (li ja havis leĝan ordonon je la cerbo) kaj li donis lian nomon kaj adreson, tial ke oni sciu kien sendi la diamanton. Kompreneble neniu deziris lian nomon kaj adreson, kaj neniu donis la sian.
"Estis tumulto, mi certigas al vi, sur la trotuaro. Ĉiuj foriris per malsamaj vagonaroj.
"Mi daŭrigis ŝipe ĝis Southampton, kaj mi tie vidis la lastan birdon kiam mi elŝipiris. Ĝi estis tiu de la inĝenieroj, kaj ĝi staris apud la ŝipponto en skatolego, kaj aperis tiel krurema kaj malsaĝa ejo por multekosta diamanto, kiel vi iam vidis!" ...
"_Kiel ĝi finiĝis?_"
"Ho! Tiel! Nu ! eble... Jes! estas unu alia afero, kio eble iom klarigos.... Post mia elŝipiĝo, mi estis en Regent Street komercante, kaj jen! brako ĉe brako, kaj ĝuantaj luksegan tempon, _Padishah kaj Potter_! Se vi pripensadas pri ĝi...."
"Ho jes! _Mi_ opiniis tion! Sed, vi komprenas, ekzistas nenian dubeton ke la diamanto estis vera diamanto. Kaj Padishah estas eminenta Hindo. Mi vidis lian nomon en ĵurnaloj--_ofte_!
"Sed ĉu la _birdo glutis_ la diamanton estas, kiel vi diras, ja alia afero!"
FOOTNOTES:
[1] Londona strato fama pro dandoj.
[2] Brita rega ĉambro de la nobeloj.
HAVRO.
Elise Bauer.
Ĉu vi neniam estis en Esperantujo? Nu, rapidu iri tien, ĝi estas la plej bela lando sub la suno; ĝi estas la vera, longe revita, kaj fine eltrovita utopio.
Tie vi trovas fratojn kunigitajn per komuna lingvo, per komunaj ideoj. Libereco, frateco, egaleco, laŭ la vera senco de la vortoj, regas tie.
Sed kie estas tiu ĉi feliĉa lando?
Ĝi estas ĉie, kie Esperantisto renkontas Esperantiston.
Mi ĵus forlasis Esperantujon, kaj mi plezure donas al vi la priskribon de la tagoj, kiujn mi pasigis tie.
La Havraj Esperantistoj afable invitis siajn Anglajn samideanojn viziti ilin; kaj grupanoj de diversaj partoj de Anglujo saĝe sekvis tiun ĉi amikan vokon. Certe neniu el ili iam bedaŭros la decidon, ĉar, dank' al la afablegeco de niaj invitintoj, ni ja estis tre kontentaj.
Vendredon, la 29an de Julio la kunvojaĝantoj kolektiĝis ĉe la stacidomo de Waterloo, en Londono. La vagonaro rapide forportis nin al Southampton, kie la vaporŝipo estis jam preta al forveturo. Estis noktomezo kiam ni forlasis la havenon. Bela, trankvila nokto, tro bela por malsupreniri en la varmegajn kajutojn. Ni do kunsidas en angulo sur la ferdeko kaj paroladas, babiladas, ŝercas, kompreneble Esperante.
Ni jam estas en Esperantujo. Tiamaniere kelkaj horoj pasas agrable kaj rapide. Sed komencas iom malvarmiĝi; ni ankaŭ memoras, ke ni bezonas forton por la sekvanta tago. Ni do decidas serĉi niajn kuŝejojn.
Sed jam frue matene ni denove retrovas unuj la aliajn sur la ferdeko, kaj ĝuas la freŝan aeron kaj la varmetajn radiojn de la leviĝinta suno. Baldaŭ la marbordo de Francujo estas videbla. Malrapide ni alproksimiĝas Havron.
Estis ĉirkaŭ la sesa horo matene.
Amaso da personoj jam kolektiĝis sur la elŝipejo. Manoj, tukoj, ĉapoj estas svingataj.
Feliĉuloj! mi pensis kun iom da envio: Feliĉuloj kiuj, revenante en la patrujon, estas jam senpacience atendataj de parencoj, amikoj! Por ni tiu ĉi estas fremda lando, neniu amike nin atendas!
Ha! sed kio estas tio? Kio estas la verdaĵo videbla inter la multaj blankaj tukoj? Estas verda kovrilo, jes, ne plu dubo, ĝi estas la al ni bone konata verda kovrilo de _The Esperantist_. Ĝojo! Estas do ni, kiujn oni jam amike atendas.
Multe tro malrapide ŝajnas nun al ni la veturado de la ŝipo, kaj la alteriĝo. Fine ni povas forlasi la ŝipon, per la transĵetita ponto, kaj premi la manojn de niaj ĝentilaj samideanoj, kiuj tiel afable venis tiel frue por doni al ni la bonvenon.
Estas vere mirinde kiel rapide oni konatiĝas kune, kaj trovas temon por interparolado, se oni nur havas komunan lingvon.
Niaj nove trovitaj amikoj, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, akompanis nin ĝis la Grand Hotel de Normandie (Esperantista hotelo tre komforta) kie ni disiĝis kun la promeso rerenkontiĝi baldaŭ. Iom poste, kelkaj sinjoroj venis por fari kune kun ni promenadon tra la urbo kaj laŭlonge la marbordo.
Posttagmeze multaj sinjorinoj kaj sinjoroj kunvenis en nia hotelo, kaj kune kun ili, ni multe ĝuis la ekskurson al la lumturoj. Tiuj ĉi leviĝas sur promontoro, je ne tro granda malproksimeco de la urbo. Ni iris tien parte trame, kaj parte piede. De tiu ĉi punkto oni havas tre belan vidon sur la urbon kaj la kontraŭan promontoron, kun diversaj marbanlandoj.
Alveninte sur la altaĵo, ni sidiĝis sur la herbo, kaj, malgraŭ la pluvo, kiu komencis fali, regis granda kora gajeco inter la kolektiĝaro. Oni babiladis, ŝercis, kantis unue la Britan nacian himnon, kies tradukinto estas ja Havrano (Sro E. Legoffre, la sindonema Sekretario de la Grupo) poste la Esperantigitan _Marseillaise_, kies tradukinto malfeliĉe ne ĉeestis. Niaj Francaj amikoj multe ŝatas lian verkon.
Ŝajnis ke eĉ la Pluvdio estis frapita je miro, aŭdante la malnovan kanton en la nova lingvo, ĉar momente li tute ĉesigis sian okupon; malfeliĉe li komprenis nian lingvon nur tro rapide, kaj denove komencis la verŝado. Sed tio ĉi ne ĝenis nin, tute ne.
Ni facile trovis rifuĝejon, kaj gaje atendis la revenon de la suno, kiu, vidante nian nezorgecon, baldaŭ reaperis, kaj nun ni denove reiris en la urbon.
Je la sama vespero, granda kunveno de Esperantistoj havis lokon en la bela Urbestrejo.
Sro Ducros, Vic-Prezidanto de la Grupo, donis la saluton de bonveno al la Anglaj Esperantistoj, kaj al Sro Fruictier, Ĉefredaktoro de la _Lingvo Internacia_, kiu estis alveninta de Parizo por partopreni en la internacia kunveno. Sroj Bolingbroke Mudie kaj Reeve elektiĝis Honoraj Membroj de la Grupo. Poste oni prezentis nin al multaj Havraj grupanoj, kiujn ni ne estis ankoraŭ vidintaj, kaj la interparolado fariĝis pli kaj pli viva.
Ekstere la elementoj estis en granda tumulto, pluvis, tondris, fulmis; sed interne regis perfekta harmonio kaj paco.
La sekvantan matenon, niaj amikoj venis nin trovi denove sufiĉe frue por montri al ni kelkajn vidindaĵojn de ilia bela urbo. Ni vizitis la ĉefpreĝejon kaj la museon, kaj promenadis sur la tiel nomata "Promenade," la kolektiĝejo de la Havranoj.
Tagmeze granda festeno kunigis nin ĉe la hotelo. Ĉirkaŭ kvindek samideanoj kunsidis.
Ankaŭ la Brita Konsulo, Sro Soulsby Rowell, ĉeestis. Estis gajega kolektiĝo.
Sro Ducros denove esprimis en varmaj vortoj sian plezuron vidi nin siajn gastojn. Sro Bolingbroke Mudie, je la nomo de la Anglaj Esperantistoj, dankis por la korega akcepto farita al ni. Ankaŭ Sro Fruictier faris paroladon, kaj mi diris kelkajn vortojn. Poste, oni kantis la du naciajn himnojn, oni deklamis bonegajn poemojn, seriozajn kaj humorajn, oni kantis aliajn Esperantajn kantojn, oni ludis Esperantan Valson, k.t.p. Kaj violonoj kaj klarnetoj plibeligis la efekton.