The Esperantist, Vol. 1, No. 10

Part 1

Chapter 13,855 wordsPublic domain

Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)

_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 10._

_Aŭgusto, 1904._

THE ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page

La Marseillaise (translated by Ben Elmy) 145 The Merchant and the Robbers (O.W., France) 146-148 The Mysterious Wedding (translated by Elise Bauer) 148-150 A First Lesson in Esperanto (Compiled by Rev. R. A. Davis) 151-4 Our Progress 155 Some Adventures of Bagh, the Tiger (Alfred T. Simper) 156 An Unsentimental Love-Song to a Wife (Clarence Bicknell) 157 To a Wee Girlie (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 157 Lu, Dear Lu! (Coon Song, translated by C. W. T. Reeve) 157 Items of Interest 158 The Simple-Minded One (E.W.) 159 Correspondence Page 160

For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--

BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea.

BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.

BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton.

CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace.

DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover.

EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road. E.

GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.

HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road.

ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.

KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley.

LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 2, Marlboro' Grove, Leeds.

LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane.

NEWCASTLE--Sro. H. W. Cl 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

NOTTINGHAM--Sro. F. G. Rowe, 51, Portland Road.

PORTSMOUTH--Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.

PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead.

ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews.

TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

NOTICE IS HEREBY GIVEN, that on September 1st the Price of all Back Numbers of "The Esperantist," from No. 2 to No. 8, will be raised to Sixpence instead of Fourpence a Copy.

This is because the stock is nearly exhausted. The cost of No. 1 is still 2s. 6d., at which price the Editor has still three copies for disposal.

* * *

All Communications and Contributions should be sent direct to the Editor, at his Private Address, 67, KENSINGTON GARDENS SQUARE, LONDON, W.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. John Andrews, Higher Lux Street, Liskeard, Cornwall. Kun Gealilandanoj p-ke aŭ letere.

Sro. John Booth, M.C.E., Oswilda Ruma, Carlton, Melbourne, Australia. Korespondadi kun Geesperantistoj kiuj tute nescias la Anglan (kaj prefere ankaŭ la Francan) lingvojn.

Sro. Robert Colquhoun, 65, West Clyde Street, Helensburgh, Scotland. Per ilus. p-k. Ĉiam respondos.

Fraŭlino E. M. Downes, 43, Nightingale Road, Harlesden, London, N.W. Interŝanĝos ilus. p-k.

Sro. S. H. Emptage, 43, Dane Hill, Margate, Kent. Pri diversaj aferoj. Interŝanĝos fotografaĵojn (precipe stereoskopajn) kun ĉiulandanoj.

Sro. S. Maitland, 22, Maclise Road, Kensington, W. Pri fotografarto aŭ korespondado. Li nun fondas Esperantan fotografan Societon.

Sro. John Merchant, 43, Cliffefield Road, Sheffield, England. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Ĉiam respondos.

Sro. A. T. Simper, Attaree Khat, Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Kun alilandanoj pri ĉiuj aferoj. Interŝanĝos interesajn kaj neordinarajn fotografaĵojn.

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._

No. 10.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

AŬGUSTO, 1904.

Kiam ni estos en Havro ni kunkantu

LA MARSEILLAISE.

Por la okazo tradukita de Ben Elmy, je 12. 7. 04.

Alvenu, | ho patrujin | fanoj! Nun estas | nia glora | tag'; Jen, kontraŭ | ni de la ti | ranoj Lev | iĝas sangminaca | flag': (_bis_) Ĉu aŭdas | vi en la kamp | aro Kru | elajn bruojn de sol | dat'? Li | portas morton sen kom | pat' Al la edz | in' kaj junul | aro.

_Ĥoro:_ Land | anoj, armu | vin! Bat | alu en kom | bin'! Ni | marŝu, | ke l' mal | pura sang' Flu | adu ĝis la | fin'!

Do kion | volas sklava | maso, La perfid | uloj kaj la | reĝ'? Por kiu | tiom da fra | kaso, La feraj | ĉenoj, fera | leĝ'? (_bis_) Al vi, ho | Francoj, l' insult | eco A | signas tion, ankaŭ | pli Me | ditas ke deviĝu | vi Eĉ al an | tikva la sklav | eco!

_Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'!

Tiranoj, | tremu; perfid | antaj, De l' homo | kaj parti' de | grad'! Post provoj | patromortig | antaj, Vin | sekvos honto kaj pun | ad'! (_bis_) Ni ĉiuj | volas vin bat | ali; Se | falos iu per la | mort', Franc | ujo kontraŭ lia | sort' Al | ian naskos rebat | ali.

_Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'!

Patruja | Amo, sankta, | pia, Konduku | nin, kun venĝa | man'; Ha Liber | eco, kara | nia, Klopodu | kontraŭ la ti | ran'! (_bis_) Alflugu | Venko kun fa | voro Al | nia helpo sub stand | ard'; Kaj | estu tie en ri | gard', Triumfo | ĝia, nia | gloro!

_Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'!

[Niaj legantoj memoros, ke Franco verkis por The Esperantist, No. 1, bonegan tradukon de la Angla nacia himno. Ni do esperas, ke niaj Francaj kunbatalantoj ŝatos tiun ĉi tradukon de sia nacia kanto tiel, kiel ni ŝatas la nian. La tradukinto sendis ĝin al ni nur du tagoj post kiam ni proponis ĝin, al li por ke ĝi estu kunportata kun ni en Havron! Mil dankojn!--Redaktoro].

The 'First Thursday' Meeting for Subscribers has been discontinued for the present. Members' Monthly Meetings as usual, at 6 p.m., 5, Bishopsgate St. Within, E.C.

LA KOMERCISTO KAJ LA RABISTOJ.

Originale verkita de O.W. 7074 (Francujo).

_Mi estis tute juna kiam oni rakontis al mi tiun historion. Jam multe da tempo pasis de tiu tago, jaroj post jaroj; sed ĝi tiel impresis min, ke mi neniam ĝin forgesis, kaj eĉ ne ĝin forgesos. Nepre mi ne ĝin rakontos al vi tiel agrable, kiel oni rakontis ĝin al mi, sed mi petas de vi indulgon. Estu do malseveraj por aŭskulti min._

Estis foje riĉa komercisto kiu ne okupiĝis plu pri la negoco kiu loĝis kastelon kuŝitan meze de granda parko, plena je maljunaj, dikegaj kaj altkreskaj arboj. Ĝi estis tute ĉirkaŭita de altaj muroj. Bela ferpordego estis je la enirejo de la parko, kie komencis larĝa kaj longa aleo, ĉiuflanke ombrigita de la arboj. La komercisto havis edzinon kaj du filinojn, kiujn li amis tre varmege.

"Mi estos devigata lasi vin hodiaŭ por aliri la najbaran urbon," li diris al sia edzino kaj al siaj filinoj: "Mi estas ricevonta grandan sumon da mono, kiun oni ŝuldas al mi de longe, kaj kiun oni devas liveri al mi hodiaŭ. Mi ne povos reveni frue, sed nenion timu, vi scias ke mi ne havas ian malamikon en la lando; mi do revenos hejmen sendanĝere."

"Ho!" ekkriis lia edzino, "ne aliru la urbon, mi antaŭsentas, ke okazos al vi malbonaĵo, mi timas ke oni mortigos vin pro la granda sumo da mono, kiun vi kunportos kun vi."

"Ĉu mi neniam aliris la urbon? Ĉu mi neniam kunportis multe da mono? Ĉu mi iam revenis hejmen tre malfrue, renkontinte danĝeron?"

"Jes, jes, estas vere, sed tiun ĉi fojon, mi ne scias kial, mi timas, mi timegas. Ne deiru, mi petegas vin."

La infaninoj diris kiel sia patrino, sed la patro mokis ilin, kaj, posttagmeze, li kisis sian familion, diris al ili: "Ĝis la revido," kaj rajdante sur bona kaj obeema ĉevalo, li fortrotis.

Longa estis la vojiro, kaj nevarma la vetero. Nenio okazis dum la vojaĝo, kaj la komercisto alvenis en la urbon. Tie li ricevis la monon ŝulditan al li, kaj faris aliajn aferojn. Poste li eniris la gastejon, kie estis lia ĉevalo. Bonapetite li vespermanĝis, kontenta pro la bona sukceso de siaj aferoj; tamen li memoris pri la malgajaj paroloj de sia edzino, kaj li ne povis ne pensi pri ili.

Sed, kiam li finis manĝi, li pagis sian elspezon, seligis sian ĉevalon kaj forrajdis kunportante sian monon en monsaketo, alpendita per rimeno ĉirkaŭ la kolo.

Gaje fortrotis la ĉevalo, kiu blekis pro ĝojo, ĉar oni estis bone zorginta pri ĝi en la hotelo, kaj la bela kaj bonrasa besto bone sciis, ke ĝi aliras sian hejmon.

Malgraŭ la nevarmeco, oni sentis ke en la aero estis iom da fulmatondro, kaj oni vidis je la horizonto kelkajn palajn fulmetojn.

Kiel mi jam diris, la vojiro estis longa, kaj nur post du horoj la komercisto alvenus sian hejmon. Li ne rapidigis sian ĉevalon, sed permesis ĝin marŝi laŭvole; ĉar li sciis ke, kiam ĉevalo realiras al sia ĉevalejo, ĝi ne haltas, tute kontraŭe, ĝi rapidas.

Ili devis trapasi grandan tre densan arbaron, kaj la radioj de la luno ne trairis la branĉojn, sed la ĉevalo, oni diras, nokte vidas.

Tiuj altkreskaj arboj, nigraj kaj malgajaj, ŝajnis en tiu malluma vespero tute funebraj, oni kelkafoje aŭdis la kriojn: Hu Hu! de la paserstrigoj, kiuj en ĉiuj landoj estas opiniataj esti funebra antaŭsigno.

La komercisto, iom maltrankvila, nenion vidante en la profunda mallumo, konfidis al sia bona ĉevalo por sekvi la taŭgan vojon por realiri hejmen. Sed pasis multe da tempo, kaj li ne alvenis al sia domo. La ĉevalo kiu estis erarinta, ne sciis plu kien iri. Li kaj ĝi ne rekonis la lokon, li ekscitis la bonan beston por ĝin antaŭenirigi, sed sensukcese.

Kion fari? Kie mi estas? Estas tute malvarme kaj, se mi estos devigata pasigi tie ĉi la nokton, mi mortos pro malvarmeco, aŭ kredeble la lupoj manĝos min. Kaj miaj karaj infanoj, mia amema edzino! Kion ili pensos ne revidante min? Ili kredos, ke oni mortigis min! Kiom mi bedaŭras, ke mi ne obeis iliajn konsilojn.

Tiuj malgajaj pensoj plenigis lian animon, sed, ne perdinte tute kuraĝon, li provis trovi la taŭgan vojon; li do prenis sian ĉevalon per la brido; kaj post kelkaj momentoj, je la ekstremaĵo de ia vojeto, li ekvidis lumon. Li eniris tiun aleeton dirante al si, ke almenaŭ li trovos rifuĝejon por si kaj sia ĉevalo. La malaltaj branĉoj batis lian vizaĝon kaj malfacile ili ambaŭ antaŭeniris. Fine ili alvenis al maldensejo, kie li vidis la ruinojn de antikva kastelo, kun granda korto kaj altega turo. Meze de la korto estis fajro, kies lumecon li estis ekvidinta.

La vojaĝanto kondukis sian ĉevalon en la teretaĝan ĉambron de la turo, kaj li alligis ĝin per la brido al hoko fiksita en la muro. Li elprenis unu pistolon, kiu estis en unu el la selsakoj, kaj metis ĝin en sian zonon. Sur la tero estis multe da folioj, sendube tie alportitaj de la vento. La ĉevalo do havus bonan kuŝejon. Poste li alproksimiĝis al la fajro por varmigi sin. Post iom da tempo, plivarmigite, li intencis kuŝiĝi por ripozi atendante la taglumon. Tamen li estis maltrankvila: kiu ekbruligis tiun fajron? Kia estas tiu antikva kastelo kiun mi ne konas kaj pri kiu mi neniam aŭdis? Tiuj, kiuj ekbruligis la fajron sendube revenos.... Kaj ĉiam la penso pri la antaŭsentoj de lia edzino revenis en lian memoron.

Sed li estis tre laca kaj li falis pro laceco; li pretiĝis por envolvi sin en sian mantelon, kaj etendiĝi teren apud la fajrejo ... kiam subite li aŭdis bruadon de paŝoj kaj de kantoj. La voĉoj ŝajnis ebriaj, kaj li tre timis.

Kiaj estas tiaj homoj kiuj venas je tiu horo en tiun dezertan lokon? Nepre ili estas rabistoj kiuj ne sole rabos min sed ankaŭ min mortigos. Tiaj estis la pensoj de nia timegata heroo. Li tuj stariĝis, forkuris al la turo ne atendante la novvenantojn, kaj, kaŝinte sin malantaŭ kolono en la teretaĝa ĉambro de la turo, li vidis per la lumo de la fajro grandan amason da viroj, kiuj eniras la korton. Li tuj vidis, ke ili estas rabistoj. Ili ja havis ĉiuspecajn armilojn, kaj sovaĝajn kaj kruelajn vizaĝojn. Ili freneze kantas kaj ŝajnas ĝojegaj.

"Nu! Kunuloj," diris la Kapitano, altkreska viro kun la vizaĝo nigrharplena, kun tigraj okuloj. "Nu! ni noktmanĝu kaj trinkadu! Poste ni dividos la kaptaĵon. Vi ĉiuj estos kontentaj hodiaŭ, kaj mi vetus, ke kelkaj el vi aliros por loĝiĝi en la urbon, kaj tie travivos kiel honestuloj de ĉiuj respektataj, kaj honoritaj, iom pli malfrue, per altaj rangoj kaj ordenoj!"

Samtempe li ridegis, kaj ĉiuj imitis lin.

"Ja, ni efektivigis hodiaŭ belegan, mirindan aferon. Mi bone sciis, ke riĉa komercisto estus forestinta de sia kastelo kaj mi faris uzon el la okazo por vin alkonduki en ĝin, kie ni ĉiom kaptis. La kastelmastrino kaj ŝiaj filinoj estas forkurintaj, kaj ni, por nin varmigi, ekbruligis la kastelon. Certe, en tiu ĉi momento, ĝi estas nur amasego da cindroj. La akiraĵo estas grandega, kaj kiel mi jam diris, ni estos ĉiuj riĉaj, ĉar vere, li estis tre riĉa, tiu komercisto. Ci do, kunulo, iru en la kelon, kaj alportu la manĝaĵojn kaj precipe multe da vino; ni devas festi nian mirindan sukceson!"

La juna kunulo obeis la ordonojn de sia Kapitano kaj, post kelkaj minutoj, ĉio estis preta. Ili manĝis kaj drinkadis kiel porkoj: la vino malaperis en iliajn gorĝojn kiel en funelojn.

Sed subite stariĝis la Kapitano, kaj teruravoĉe li ekkriis: "Je la diablo! iu alvenis tien ĉi dum nia forestado. Mi volas tion scii, tuj, je ĉiuj diabloj de la infero! Ĉu vi ne vidas, teruro kaj sango! ke oni enmetis lignon en la fajron, alie ĝi estus tute estingita, kaj nun, mil demonoj! ĝi estas tiel brila, kiel ĝi estis kiam ni foriris! Mi tion ripetas al vi, mil tondroj! iu tien ĉi venis kaj, se li surprizis niajn sekretojn, sango de Diablo! li devos morti senkompate."

"Jes, jes!" ekkriis la aliaj unuvoĉe, "ni mortigos lin! Ni mortigos lin!" kaj laŭ ĉiuj direktoj ili deiris.

La Kapitano eniris la teretaĝan ĉambron de la turo, kune kun kelkaj el siaj kunuloj, kaj, rigardinte en angulo, li ekvidis la ĉevalon.

"Ĝi ne alliĝis propramove, tiu ĉi ĉevalo!" ekkriis li: "kaj tiu, kiu ĝin alligis, ne estas malproksime de tie ĉi. Nepre ni lin kaptos, kaj ne estos por li kompato."

La malfeliĉa komercisto, kiu unue kaŝiĝis malantaŭ unu el la kolonoj, kiuj subtenas la arkojn, aŭdinte tiujn parolojn, alkuris al la ŝraŭbforma ŝtuparo, kiu estis en angulo de la ĉambro, kaj rapide supreniris la ŝtupojn. Kiam li estis proksime je la unua etaĝo, li haltis por aŭskulti la interparoladon de la rabistoj. "Li ne estas tie ĉi, sed kredeble li estas en la turo. Ni do supreniru!" diris tiuj ĉi.

Tion aŭdinte, la timegata komercisto surrampis al la dua etaĝo. Ĉien traserĉis la rabistoj, kaj la malfeliĉulo surrampis la etaĝojn, unu post la alia, ne trovante ian lokon por sin kaŝi.

Fine li alvenis sur la supraĵon: denta muro ĝin ĉirkaŭis.

Tie ĉi, do, mi estos devigata morti, li pensis, kaj adresis lastan penson al sia kompatinda edzino, al siaj malfeliĉaj infanoj, kaj li pretiĝis por ĵeti sin super la muro en la profundegaĵon, ne volante ke la rabistoj lin mortigu.

Li aŭdis la paŝojn de la serĉantoj, kiuj rapidas al la lasta etaĝo, kaj, instinkte rigardante la malplenaĵon antaŭ ol morti, li ekvidis ferbaron, fiksitan en la muro, kiun, en la antaŭaj tempoj, oni uzis por starigi la standardon de la kastelmastro; tute kovrita de rustaĵo estis tiu baro.

Jen, li pensis, estas mia lasta rimedo por provi min savi, la rabistoj ne rigardos eksteren kaj, kiam ili estos foririntaj, mi resupreniros la supraĵon.

Li do pasis super la muron, kaptis la ferbaron per la manoj, kaj tie apogis sin super la profundegaĵo. Li aŭdis la kriegojn de la rabistoj, kiuj, furiozaj nenion trovinte, blasfemis kiel demonoj, kaj malsupreniris la ŝtuparon.

La komercisto, iom trankviligita, ne aŭdinte plu ian brueton, decidis por realiri la supraĵon kaj, levante la okulojn por vidi la randon de la denta muro, li pretiĝis por ĝin kapti per la mano ... sed, kiel mi povos esprimi la teruron, kiu premis lian animon, kiam li vidis du okulojn, brilajn kiel fajra karbo, kiuj rigardis lin kruele. Tiam mokanta voĉo diris al li: "Nu! kara komercisto, vi estas tre agrable lokata tie; tamen mi pli ŝatas mian lokon ol la via, sed nenion timu, mi ne volas mortigi vin."

Tion aŭdinte nia heroo rekuraĝiĝis, kaj li penis por atingi la muron per la mano, sed la rabisto diris al li: "Ne! mi ne volas mortigi vin, sed vi mortigos vin mem; kaj mi devas sciigi al vi ke, se vi penos por ekkapti la randon de la muro, mi tuj mortigos vin." Samtempe li direktis al lia vizaĝo pistolon.

La pendanto, kiu sentis, ke liaj fortoj foriĝas, faris lastan penon por ekkapti la muron, sed la laciĝo ne tion ebligis, kaj la skuo estis tiel forta, ke la ferbaro kurbiĝis; pli kaj pli, pro la malesperitaj penoj, kurbiĝas la ferbaro. Ĝi fine preskaŭ kontaktiĝas kun la muro.

La malfeliĉulo vidis, ke ne estas plu unu sola ŝanco por savi sin. Mil teruraj pensoj premegis lian animon. Pense li adresis lastan adiaŭon al sia familio. Tiam, per la maldekstra mano li fortege premegis la ferbaron kaj, per la dekstra, li prenis la pistolon kiun li estis enmetinta en sian zonon. Pro la mallumo la Kapitano ne ekvidis tiun geston. Direktinte ĝin al la vizaĝo de la rabisto, li diris: "Mi devas morti, sed ci ankaŭ mortos." Kaj li pafis; sed tiu lasta peno, tute senfortiginte lin, li duone svenis, lasis la ferbaron, kaj falis en la profundegaĵon...!

Sed, karaj Gelegantoj, nenion timu! nek por la honesta komercisto nek por la abomena Kapitano de la rabistoj.

La komercisto, lacega pri sia longa rajdado, estis ekdorminta sur sia ĉevalo, kiu kviete estis kondukinta lin ĝis lia hejmo. La subita halto ĉe la fera pordego de la parko vekigis lin, kaj li preskaŭ falis de ĝia dorso.

Aŭdinte la ĉevalon, la pordisto malfermis la pordegon, kaj, ĝoje blekante, la ĉevalo, kiu ne estis dorminta dum la vojaĝo, aliris al la domo.

Mi povas certigi al vi, ke la koro de la rajdanto perforte batadis, kiam li trairis la longan kaj malhelan aleon de sia parko, kaj li ne povos kredi, ke lia edzino kaj liaj infanoj estas ankoraŭ vivaj en la luksa kastelo.

Iliaj karesoj estis tute necesaj, por ke li kredu, ke lia malagrablega sonĝo ne estis vera.

Tamen li ĵuris, ke de nun, li ne plu iros al la urbo por reveni nokte sur ĉevalo.

LA MISTERA EDZIĜO.

Dana Rakonto de Henry Steffens, tradukita de Elise Bauer.

Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula distrikto fruktodona, supersemita de vilaĝetoj, kaj kunigita kun la ĉeftero per mallarĝa sablaĵo. Super la sola urbo, kiun tiu ĉi duoninsulo posedas, la tero perdiĝas en la senkvietaj ondoj de la Kategato kaj prezentas terure sovaĝan kaj senfruktan vidaĵon. La mova sablo tie ĉi malaperigis ĉiun postsignon de kreskaĵoj, kaj la ventegoj kiuj blovegas el ĉiuj flankoj de la maltrankvila oceano ĉiam kaŭzadas ŝanĝon sur la supraĵo de la dezerto, kies sablaj montetoj alterne formiĝas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj, kiuj muĝadas ĉirkaŭe.

En tiu ĉi dezerta lando estis vilaĝo nomita Roerwig, ĉirkaŭ unu mejlo de la marbordo.

La mova sablo estas enteriginta la vilaĝon, kaj la loĝantoj, plimulte paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj, estas forlasintaj siajn dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruaĵo, la vilaĝa preĝejo, kiu staras sur monteto, ankoraŭ levas sian kapon super la nuda, ŝanĝema dezerto. Tiu ĉi preĝejo estis la scenejo de la sekvanta okazintaĵo.

Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda paroĥestro de Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La domo staris sur la rando de la vilaĝo, kaj la moroj de la loĝantoj estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj estis nekonataj inter ili. Ĉiu pordo restis malfermita kaj negardita.

La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo estis nur interrompata de la mallaŭta bruo de la maro, en kies ondoj la pala luno rebrilis. Subite la pastro aŭdis la pordon de la domo malfermiĝi kaj virajn paŝojn sur la ŝtuparo. Li atendis vokon al mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la ĉambron. Unu el ili alproksimiĝis, kaj ĝentile diris: "Sinjoro, vi havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edziĝan ceremonion; la geedzoj atendas vian alvenon en la preĝejo. Tiu ĉi sumo" daŭrigis la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro "sufiĉe rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviliĝo, kaŭzita de nia subita postulo."

La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion strangan, preskaŭ teruran en siaj mienoj. La postulo ripetiĝis kun tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro komencis dolĉe komprenigi, ke lia devo ne permesas al li fari tian solenan agon, ne konante la geedziĝontaj. Sed nun la alia fremdulo antaŭenpaŝis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, aŭ rifuzu kaj tiu ĉi kuglo pasos tra via kapo."

Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj atendis lian respondon.

Tiu ĉi leviĝis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj ĝis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas preta por sekvi ilin.

La misteraj alilanduloj nun silente marŝis tra la vilaĝo, sekvataj de la pastro.

Estis malluma aŭtuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed, forlasinte la vilaĝon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke la malproksima preĝejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj en siaj blankaj manteloj, rapide marŝis antaŭ li tra la nuda sabla ebenaĵo.