The Esperantist, Vol. 1, No. 1

Chapter 2

Chapter 23,817 wordsPublic domain

Alonzo, reĝo de Neapolo. Sebastiano, frato de Alonzo. Prospero, rajta duko de Milano. Antonio, frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano. Ferdinando, reĝido de Neapolo, filo de Alonzo. Gonzalo, honesta maljuna konsilano. Adriano } kortegaj sinjoroj. Francisko } Kalibano, sovaĝa kaj malbela sklavo. Trinkulo, kortega amuzulo. Stefano, drinkema kelisto. Ŝipestro, Subestro, Maristoj. Mirando, filino de Prospero. Arielo, aera spirito. Iriso, Cereso, Juno, } spiritoj. Nimfoj, Rikoltistoj, } Aliaj Spiritaj Servistoj de Prospero.

⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo.

AKTO I.

Sceno 1.--_En ŝipo--Ventega fulmotondra bruego aŭdata._

(_Venas_ Ŝipestro _kaj_ Subestro.)

Ŝipestro.--Subestro!

Subestro.--Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?

Ŝipestro.--Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!

(_Venas_ Maristoj.)

Subestro.--He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l'mastro! ... Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!

(_Venas_ Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo _kaj_ Aliaj.)

Alonzo.--Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!

Subestro.--Mi petas ke vi restu malsupre.

Antonio.--Kie estas la ŝipestro, subestro?

Subestro.--Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.

Gonzalo.--Neniel; estu pacienca!

Subestro.--Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

Gonzalo.--Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.

Subestro.--Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu, kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (_Al la_ Maristoj) Vigle, kamaradoj! (_Al la_ Aliaj) For de tie ĉi, mi petas! (_Foriras_).

Gonzalo.--Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malgentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato! (_Ĉiuj foriras_).

(_Daŭrigota_).

ESPERANTO POR ĈIUTAGA VIVADO.

Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja posedas ĉiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la loĝado de la Prezidanto de la Societo "Esperanto" en Havro (Francujo), kiu loĝado okazis antaŭ ne longe, donis pluan pruvon. Kun li ĉeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko, al kiu Esperanto estis nova lingvo.

Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaŭ alvenis kaj Fraŭlino Lawrence, la eks-sekretariino.

La kvar Kiĥlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, loĝante en hotelo kie kvar profesoroj ĉe la Havra Liceo ĉiutage manĝadis, kaj dum almenaŭ du kaj duono horoj ĉiutage la samaj personoj interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis kelkaj frazoj pri la vetero aŭ la sano, aŭ kelkaj demandoj pri pakaĵoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Ĉitie-aŭ-tie, sed vera interŝanĝo de opinioj pri ĉiaspecaj aferoj, pasanta inter personoj ĝis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado.

Plue, la loĝado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika lingvo, taŭga por ĉiuj praktikaj utilaĵoj, kaj ankoraŭ lernebla sen multa penado.

Samtempe, alia argumento, kiu tiuj, kiuj estas blindigitaj de la antaŭjuĝado, ofte uzas kontraŭ Esperanto, nome, ke pro la diferencoj de la elparolado kaj de la nacia idiomo, diverslandaj Esperantistoj ne povus kompreni Esperanton parolatan de alilandulo, estis efektive silentigita. De la unua momento, kiam la Angloj marŝis sur la Francan teron ĝis la finaj adiaŭoj, oni trovis nenion malfacilecon, nek parolante nek komprenante.

Tio estis pli rimarkinda, ĉar la vizitantoj havis tre malofte okazojn por interparoladi Esperante. Ili estis similaj al knaboj ĵetitaj en akvon, kiuj devigas aŭ naĝi aŭ droni. Certege ili ne dronis; kontraŭe per Esperanto, kaj per Esperanto sole, ili pasigis plejplaĉantan libertempeton, kiun ili kore deziras ripeti la proksiman jaron, ĉu en Havro, ĉu aliloke.

John Ellis, No. 7124.

ESPERANTO IN DAILY LIFE.

Not a few people have already proved by actual experience that Esperanto possesses all the qualifications requisite for a practical spoken language, but the visit of the President of the "Esperanto" Society to Havre (France), which took place a little while ago, has afforded another proof. His wife, who was very happy chatting with the Havre lady-Esperantists, the Secretary of the same Society, and a friend, to whom Esperanto was a new language, accompanied him.

After a few days the Secretary of the Esperanto Club and Miss Lawrence, the ex-Secretary, also arrived.

The four Keighleyites spent eleven days in one spot, living at an hotel where four Professors of the Havre Lycée daily took their meals, and for at least 2-1/2 hours each day the same persons conversed in Esperanto with each other. Necessarily the number of topics covered was very large and the subjects of conversation most various. It was not a case of a short call, some remarks on the weather and health, or a few questions as to luggage and tickets and the best way to So-and-so, but a genuine interchange of opinions on all manner of subjects, passing between persons previously separated from each other for lack of a common medium of speech.

Not only that, but the visit gave opportunity for making speeches, both set and extempore, in Esperanto, and the prized language came through the ordeal with flying colours. Englishmen have now English testimony that Esperanto is not merely an interesting toy to while away the leisure hours, but a sound, solid language, available for all practical purposes, but yet to be acquired without serious effort.

At the same time another argument, which those who are blinded by prejudice frequently employ against Esperanto, that is to say, that on account of the differences in pronunciation and national idiom, Esperantists of various countries would not be able to understand the Esperanto of a foreigner, was effectually silenced. From the first moment that the English set foot on French soil to the final adieux, no difficulty was experienced, either in speaking or in understanding.

This was all the more remarkable because the visitors had previously had very few opportunities of conversation in Esperanto. They were like boys thrown into the water, they had either to swim or drown. Most assuredly they did not drown; on the other hand, by means of Esperanto, and by nothing else, they spent a most pleasant little holiday, which they long to repeat next year, either at Havre or elsewhere.

John Ellis, No. 7124.

ESPERANTO IN SHORTHAND.

Through the courtesy of Sir Isaac Pitman & Sons, Ltd., who have provided us with this plate, we are enabled to show our readers the first example of Esperanto printed in the Pitman system. It must be borne in mind that all the vowels are long in Esperanto. We hope that this anecdote will serve many of our readers as a reading exercise.

N.B.--In line 14 "sherko" should read "shertso." 15 "sherkulo" " "shertsulo." 14 "elversis" " "elvershis."

Oni diras ke, marvojaĝante, ventroparolisto amikiĝis kun la fajristo de la ŝipo, kaj ĉiutage eniris en la verkĉambron. Unu tago la vojaĝanto sidiĝis apud la fajrejo, kaj ŝajnis fumadi sonĝe kaj kviete. Baldaŭ turnilo ekbruegigis kaj la fajristo venis kaj oleis ĝin. Tiam li rekomencis sian laboron. Iom poste, li reaŭdis la saman bruon kaj rekuris, oleujo en mano, por kvietigi ĝin. Tion farinte, li laboradis; sed preskaŭ tuj rekomencis de nove la bruon. Tiam la fajristo eksuspektis la kaŭzon. Kviete marŝante malantaŭ la ventroparolisto, li elverŝis multe da oleo sur la ŝerculon. "Nun," li diris, "mi divenas ke la turnilo ne bruadigos." La ŝerco, oni diras, estis tiel bona ke la ventroparolisto ne deziris refari ĝin!

_Tradukis_ G. Ledger.

Kiel senkrurulo povos fariĝi kuristo?

Nur kutimante paroli pie, li tiel fariĝos _piediranto_.

E.L.

* * *

Sinjorino B. atendis viziton de la Episkopo, kaj ŝi instruis la knabserviston kion li devas fari. "Kiam vi alportos al lia moŝto varman akvon, vi frapos je la pordo. Sendube la Episkopo demandos "Kiu frapas?" Tiam vi devas respondi "La Knabo, mia Sinjoro."

La Episkopo venis kaj poste supreniris en sian ĉambron. La knabo frapis kaj li demandis "Kiu estas tie?" La timema knabo respondis "La Sinjoro, mia knabo."

* * *

Jen kio okazis al Anglolando, laŭ la gajhumora franca verkisto Alphonse Allais. "Ĉar de longege oni elfosis Anglolandon por eltiri karbon kaj feron, la granda insulo fariĝis tute kava, kaj sekve pli malpeza ol la akvo kiu ĝin ĉirkaŭas. Ĝi do naĝis. Sed la Angloj kiuj timis ke ilia patrujo povus fornaĝi al la Kontinento elpensis kaj almetis la fadenegojn telegrafajn kiuj ludas la rolon de ŝnuroj alligantaj la insulon al la firmaĵo. Sekve Anglujo estas firme fiksita kaj ne povos perdiĝi en oceano."

_Tradukis_ E. Legoffre.

* * *

Maristeto demandis ŝipestron: Se oni scias kie objekto kuŝas, ĉu oni povos diri ke ĝi estas perdita?

Neniel, respondis la ŝipestro.

Nu, via arĝenta krajoningo ne estas perdita, ĉar mi scias ke ĝi kuŝas sur la fundo de la maro.

E.L.

VIVO DE MARISTO.

En nokt' okazis uragan', La maron montigante; Tabakon maĉis Barni Bunt, Al Bolin Bill dirante-- "Nordokcidenta blovas, Bill, Ĉu vi ĝin aŭdas brui nun? Helpu ilin Di', bedaŭras mi Bordanojn malfeliĉajn nun!

Urbanaj malsaĝuloj, kun Danĝer' en ĉiu vento, En lito mem tremadas nun, Ke falu la tegmento! Mizeraj ja envias nin, Mi kredas, dezirante La sorton kiun trafis ni, Sur ocean' estante!

Kaj kiuj pri aferoj en La strato promenadas, Por kisi familion, jen, Nun hejmen rapidadas; Dum sur ferdeko vi kaj mi Kuŝiĝas kun plezuro, Ekflugas ĉirkaŭ ili nun Fumpotoj sen mezuro!

Maranoj ofte aŭdis ni, Ke homoj perdas monon, Kaj riskas eĉ la vivon, se Veturas en Londonon; Landanoj timas, scias ni, Nobeloj aŭ vestistoj;-- Ĉielon danku, vi kaj mi, Ke estas ni maristoj!"

_Tradukis_ B. Elmy.

A SAILOR'S LIFE.

One night came on a hurricane, The sea was mountains rollin', When Barney Buntline turned his quid And said to Billy Bowlin'-- "A strong nor'wester's blowin', Bill, Oh, don't you hear it roar now? Lord help 'em, how I pities all Unhappy folks on shore now!

Foolhardy chaps as lives in towns, What dangers they are all in; And now a'tremblin' in their beds, For fear the roof should fall in! Poor creatures, how they envies us, And wishes, I've a notion, For our good luck in such a night, To be upon the ocean!

And then, for them kept out all day On business from their houses, Who late at night are hurryin' home To cheer their babes and spouses,-- While you and I upon the deck Are comfortably lyin', My eyes, what tiles and chimbley-pots About their heads are flyin'!

We seamen, too, have often heard How men are sold and undone By overturns in carriages, And thieves and fires in London; We know what risks all landsmen run, From noblemen to tailors; So, Bill, let us thank Providence That you and I are sailors!"

Capt. W. Pitt, R.N.

Perloj en Dezerto.--Arabo, vojperdinte en la dezerto, kaj jam nenion manĝinte de du tagoj antaŭe, sentis sin ekmorti per malsato. Pasante apud puto, kie la karavanoj trinkigas siajn kamelojn, li ekvidis sur la sablo lederan saketon. Li ĝin prenis kaj palpis. "Estu Dio laŭdata!" li diris; "kompreneble en tio estas aŭ daktiloj aŭ aveloj." Plena je tia dolĉa espero, li rapidas malfermi la saketon, sed vidante ĝian enhavon, "Ho ve!" li ekkriis, "estas nur perloj!"--(6266).

DIO, SAVU LA REĜON

Nian Noblan Reĝon, La gracian Reĝon, Dio savu! Estu li venkinta, Feliĉa, glorinda, Longe li reĝadu, Dio, lin savu!

Sinjor' Di' stariĝu, Malamikojn pelu Kaj faligu! Disig' politikon, Venku friponaĵon, Al Ci ni konfidu; Dio nin savu!

Donacojn plej karajn Al li donu multajn. Li reĝadu! Leĝojn li defendu Kaj por ni ebligu Kore-voĉe kanti Reĝon savu Di'.

(_Tradukis_ E.L.).

NIAJ FREMDAJ KUNBATALANTOJ.

Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan--

"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedaŭrade havas nenian eblon, ĉar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson kaj mi esperas, ke la gazeto baldaŭ trovos tre multe da bonaj kunlaborantoj."

Ni treege bedaŭras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni, sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.

* * *

Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angloj havas la juĝadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en lingvo neŭtrala troviĝas la praktika solvo de lingvo internacia. Aliparte, antaŭ sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaŭ lingvo kies duono da vortoj almenaŭ estas jam antaŭe konataj de ili, viaj samlandanoj nepovas malŝati rimedon de internacia komunikiĝado kiun malgraŭ ĉio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.--L. de. B.

* * *

Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza Medicina Fakultato. Ĝia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al ĉiuj, kiuj abonos antaŭ la apero de la unua No. ni sendos senpage unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laŭ verkoj de Doktoro Zamenhof." Plie, ilia abono daŭros dum tuta jaro 1904a, kia ajn estos nombro de N-oj aperontaj ĝis fino de tiu ĉi jaro ... Tial konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antaŭe plej kore vin dankas, kaj humile salutas."

Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro Fruictier trovos multe da abonantoj kaj _kunlaborantoj_ inter niaj scienculaj adeptoj.

(Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club).

Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.

So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras "Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaŭ mi ricevas vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj, alia post 40 jaroj, mi kuraĝis diri, post dek jaroj oni en Anglujo mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj ĉeestantoj ekridegis, kaj hodiaŭ, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novaĵon! ... Diru al amikoj en Anglujo ke ili sendu poŝt-kartojn al la Virina Klubo Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo estas la unua virina Esperantista, ĝi fondis Esperantan ekspozicion, kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro de unu el la plej gravaj ĉiutagaj ĵurnaloj en Montrealo, certe multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.--Via A. Saint-Martin."

Ni kore ĝojas ke la profetaĵo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas bona. La patrinalando ne estas tiel malantaŭema kiel oni pensis.

Ankaŭ ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio estos tute sukcesplena.

* * *

Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis--"Mi ne povas eviti prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus povinta kredi tion antaŭ unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto, kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laŭ mia deziro, li nun estas publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj firmo, firinoj kaj letere sciigos tion ĉi al mi.--Al vi kaj al via klubo kunfratajn salutojn.

LA HUMORA FLANKO DE TELEGRAFO.

Se oni kolektus depeŝojn kiuj trakuras telegrafan ferfadenon, diras unu praktika telegrafejestro de vasta telegrafa sistemo, ili farus kuriozan kaj interesan volumon de korespondaĵoj. La kosto de la forsendo de depeŝo dependante de la nombro de vortoj kiujn ĝi enhavas kompreneble igas ĝian konstruaĵon kiel eble plej mallongan. Plej multaj depeŝoj enhavas malpli ol dek-du vortoj (kune kun adreso kaj subskribo), kaj estas mirinde kiom da materialo tiu ĉi malgranda nombro de vortoj ofte enhavas.

Sinjorino, kiu deziris ekscii kiam ŝia edzo revenos hejmen, sendis al li depeŝon demandante tion. Li respondis ke grava afero malhelpis lin, kaj ke li ne povos reveturi ĝis post kelkaj tagoj.

La Sinjorino tuj respondis sendante al li alian depeŝon en sekvanta lakonika stilo:--"Hejme. 12 Septembro, 1903; Al F.C.P. Depeŝo ricevita. Deŭtronomio xxiv., 5."--Mario.

Turninte al la nomita verso en Sankta Skribo, la adresito legis sekvantan longan leteron:--

"Se oni edziĝis oni ne devas eliri por militi, nek devas oni klopodiĝi pri ia afero; sed oni devas resti hejme libera dum unu jaro, kaj oni devas ĝojigadi la edzinon kiun oni edzinigis."

Dua ekzemplero estas respondo sendita al homo kiu estis pekinta kontraŭ la leĝoj kaj kiu forkuris. Li deziris ekscii ĉu estus prudente reveni. Tial li telegrafis je sekvanta stilo:--

"1 Oktobro, 1903; Al B.C.M. Ĉu ĉio estas O.K.?--D.T.M.

Kaj li ricevis sekvantan mallongan respondon:--

"Al D.T.M. 1 Oktobro, 1903. Proverboj xxvii., 12."--B.C.M.

Turninte al la nomita verso la sciama individuo ricevis vere sekvindan konsilon:--

"Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; sed naivuloj antaŭeniradas kaj estas punitaj."

_Tradukis_ C. F. Hayes.

THE HUMOUROUS SIDE OF TELEGRAPHY.

Were one to collect despatches which pass over the telegraph line, says a practical manager of a great telegraphic system, they would make a curious volume of correspondence. The cost of the transmission of a message depending upon the number of words it contains of course renders its construction as brief as possible. Most despatches contain less than a dozen words (together with an address and signature), and it is marvellous how much matter this small number of words often contains.

A lady, who wanted to ascertain when her husband would return home, sent him a message making the enquiry. He replied that a serious matter hindered him, and that he would not be able to return for some days.

The lady immediately replied by sending another message in the following laconic manner:--"Home. 12 September, 1903; To F.C.P. Message received. Deuteronomy xxiv., 5."--Mary.

Having turned to the specified verse in the Word, the addressee read the following long epistle:--

"When a man hath taken a new wife, he shall not go out to war, neither shall he be charged with any business; but he shall be free at home one year, and shall cheer up his wife which he hath taken."

A second specimen is a reply sent to a man who had committed an offence against the law and had absconded. He wanted to find out whether it would be prudent to return. He therefore telegraphed in the following style:--

"1 October, 1903; To B.C.M. Is all O.K.?"--D.T.M.

And he received the following brief reply:--

"To D.T.M. 1 October, 1903. Proverbs xxvii., 12."--B.C.M.

Having turned to the verse mentioned, the enquirer received good counsel:--

"A prudent man foreseeth the evil, and hideth himself; but the simple pass on and are punished."

Kiel marŝas la Lapoj? Ne kapo malsupre, mi pensas? Ne, ili piediras per la plando sur Laplando (_plando, sole of the foot_).

E.L.

* * *

_Maljuna Soldato_: Ĉu vi deziras esti heroo, knabeto?

_Knabeto_: Ne dankon! Mi ne deziras havi nur unu brakon kaj okulon artefaritan!

G.C.L.

* * *

BONVENO.

Gazeto Angla Esperanta, iru Antaŭen en la mondon, kunhelponte Kolegojn viajn ĉiam sendi vortojn De amikeco kies sono dolĉa Eniru en la korojn de la homoj Kaj ligon sanktan de frataro fari.

No. 8380.

CORRESPONDENCE PAGE.

O.A., of York, writes:--"I want to head my notepaper with a notice that I am willing to receive correspondence in Esperanto. What is the best phrase to use?"

We think that "Mi korespondados Esperante" is best, being to the point and short.

* * *

Several correspondents have enquired whether it is easy to teach one's self Esperanto. This depends on the learner. But I will give two communications received to-day (September 4). Many similar letters of appreciation arrive every week.

(1). "Kara Sinjoro, Mi komencis lerni Esperanton la lastan Sabaton el (je?) la libreto _Esperanto_, kaj mi aĉetis mardon la 'Complete Text-Book' de Sinjoro O'Connor. Mi jam estas konvinkita ke la nova lingvo internacia estas perfekte praktika, kaj ke ĝi fariĝos grandan gajnon por la mondo se ĝi ricevos la atento kiun ĝi meritas. Kun saluto."

A.G.E., London, N.

This is, word for word, the Esperanto letter of a five-days' student. It would be interesting to see a similar production after an equally short period of self-tuition in any natural language. "Atento" instead of "atenton" seems to be the only slip!

(2). "Dear Sir,--I received the books safely yesterday morning.... I think Esperanto a most wonderful language. I shall soon translate the letters (for enrolment in the Adresaro) and send them in. I have never been so surprised as when I glanced through the text-book. I thought it would take at least 30 or 40 hours to master the grammar, but I find I can do it in 2! You will probably be rather surprised when you hear that I am only 14 years old. Yours truly, W.G.R., Montmorency, France."

We wish him every success, and hope soon to receive an Esperanto note also.

* * *

G.M.H., London, N.W., writes in Esperanto asking for "rules for the order of the words in Esperanto."

For an affirmative sentence the English order is generally the best. For questions, however, the order is not inverted. Ĉu mi havas libron? not Havas mi libron?

* * *

A most enthusiastic Sussex Samideanino writes: "I may never be able to do much--my age (71) precludes the possibility; but what I can do will give me the greatest possible pleasure."

* * *

M.A., of Weymouth, says: "I am in a slight difficulty.... What is the pronunciation of the plural termination _OJ_?" Unfortunately this point was not sufficiently clear in the first edition of the Text-Book. The sound is monosyllabic as in TOY. The tonic accent therefore falls on the preceding syllable. The termination of adjectives follows the same rule.

* * *